D-tago

El inter la T-tagoj aŭ D-tagoj dum la Dua mondmilito, plej fama estas tago de la Normandia surbordiĝo de la Aliancanoj. Tio okazis la 6-an de junio, 1944.

Dekstra ekstremismo

Dekstra ekstremismo estas ĝenerala termino uzata de ŝtataj instancoj kaj amaskomunikiloj por politikaj orientiĝoj, ideologioj kaj aktivaĵoj, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj volas anstataŭigi ilin per aŭtoritate gviditaj "popolaj komunumoj". La subtenantoj de dekstra ekstremismo postulas, ke nature ekzistus unuecaj popoloj, do lingve kaj kulture unuecaj homgrupoj, kies anoj inter si havas la samajn popolajn interesojn, kaj la popoloj devus batali inter si, aŭ ke ekzistus rasoj, do biologie unuecaj homgrupoj, kies anoj laŭ sama ideo havas identajn interesojn kaj la rasoj devus batali inter si. La rezulto ambaŭkaze estas la malpliaprezo kaj malplivalorigo de aliaj homgrupoj.

Donald Trump

Donald John TRUMP (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas la 45-a Prezidento de Usono, grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la Trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio). En la Prezidentaj Balotoj la 8-an de novembro 2016 li ricevis preskaŭ tri milionojn malpliajn da voĉdonoj ol sia oponanto de la Demokrata Partio Hillary Clinton, sed venkis per rezulto 306 kontraŭ 232 elektant-voĉoj.La decidan voĉdonadon por nova Prezidento de Usono faris la pli ol 500 prezident-elektantoj la 19-an de decembro 2016. Li estos la kvara usona prezidanto, kiu gajnis per la elektantaro sen gajni la plimulton da individuaj voĉdonoj. La diferenco (2 864 974 individuaj voĉdonantoj) estis la dua plej granda el la kvar fojoj, kiam tio okazis, kaj la plej granda post 1824.Li ekoficis kiel 45a Prezidento de Usono, la 20an de januaro 2017.

Emmanuel Macron

Emmanuel Macron, naskiĝinta la 21-an de decembro 1977 en Amiens, estas franca aferbankisto, supera ŝtatoficisto kaj politikisto.

Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio

La Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio (ELDR) estas liberala politika partio, aktiva ene de la Eŭropa Unio. Ĝi post invito inter alie de la germana liberala politikisto Martin Bangemann fondiĝis la 26-an de marto 1976 en Stutgarto (Germanio). Fondomembroj estis 14 partioj el tiam 7 membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo kaj aldone el Britio, kaj unue havis la nomon Federacio de la Liberalaj kaj Demokratiaj Partioj en la Eŭropa Komunumo (ELD). Laŭ la stato de decembro 2007 ĝi havas 47 membropartiojn. Entute ĝi reprezentas entute pli ol 20 milionoj da eŭropaj balotanto

Eŭropa Popola Partio

La Eŭropa Popola Partio (EPP) estas kunligo de kristandemokratiaj kaj konservativaj partioj en la Eŭropa Unio. En la Eŭropa Parlamento la partio estas parto de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.

Eŭropa Unio

La Eŭropa Unio (EU) estas jura politika komunumo konstituita kiel internacia organizo sui generis, estigita por la eŭropa integriĝo kaj komuna regado de la popoloj kaj ŝtatoj de Eŭropo. EU estis establita per la vigligo de la Traktato pri la Eŭropa Unio la 1-an de novembro 1993, kiu transformis la antaŭajn instituciojn. Ĝi konsistas el 28 landoj (validas por 2018) kun pluraj kandidatoj por estonta plilarĝiĝo.

Eŭropa Verda Partio

La Eŭropa Verda Partio (aŭ European Greens (Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova transeŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribo de la taktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1] (referenco ne plu funkcias).

Eŭropaj balotoj

En la eŭropaj balotoj la civitanoj de Eŭropa Unio elektas la Membrojn de la Eŭropa Parlamento. La balotoj okazas ĉiun 5-an jaron ekde 1979.

Francio

Francio aŭ Francujo (oficiale la Franca Respubliko, france France [fʁɑ̃s] aŭ République française [ʁepyblik fʁɑ̃sɛz]) estas ŝtato, kies teritorio ĉefe situas en okcidenta Eŭropo sed ankaŭ inkluzivas kelkajn transmarajn dependaĵojn en aliaj kontinentoj. Parizo, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj internaciaj metropoloj. Francio etendiĝas ekde Mediteraneo ĝis la Manika Markolo, kaj ekde la riverego Rejno ĝis Atlantiko. Francoj ofte uzas la kromnomon l’Hexagone (la "sesangulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio pro ĝia geografia ŝajno.

Justin Trudeau

Justin Pierre James Trudeau (konata kiel Justin Trudeau, ĝasten trudo’ \ʒystɛ̃ try'do\; naskita la 25-an de decembro 1971) estas kanada politikisto. En la balotado de la 19-a de oktobro 2015, li gvidis la Liberalan Partion en venko rezultigonta absolutan plejmulton por tiu partio. Li fariĝis la dua plej juna ĉefministro de Kanado (Joe Clark estis kelkajn jarojn pli juna), kaj la unua ĉefministro, kies patro oficis en la sama posteno. Justin Trudeau elektiĝis kiel membro de parlamento por la distrikto de Papineau en 2008 kaj reelektiĝis en 2011 kaj 2015. Li servis kiel kritikisto por la Liberala Partio pri Junularo kaj Multkultureco, Civitaneco kaj Enmigrado, Postmezlerneja Edukado, kaj Junularo kaj Amatora Sporto.

Liviu Dragnea

Liviu Nicolae Dragnea (prononco [livju nikoˈla.e ˈdraɡne̯a]; naskita la 28-an de oktobro 1962 en Gratia, distrikto Teleorman) estas inĝeniero kaj politikisto en Rumanio. Komencante sian karieron en la Demokratia Liberala Partio (Partidul Democrat-Liberal, PDL), li en 2000 aliĝis al la Partio de Socialdemokratismo (Partidul Social Democrat, PSD), kaj fine en 2015 fariĝis ĝia gvidanto. Post teni plurajn postenojn kiel ministro, li retiriĝis el la registaro de Rumanio post kondamno en kazo implikanta balotfraŭdon, por kiu li ricevis dujaran suspenditan punon en aprilo 2016.

Operaco Overlord

Operaco Overlord estas nomo de elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la dua mondmilito.

Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj

La Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES) aŭ en iuj lingvoj alternative Partio de Eŭropaj Socialistoj – angle Party of European Socialists (PES), france Parti socialiste européen (PSE), germane Sozialdemokratische Partei Europas (SPE), hispana Partido Socialista de Europa (PSE), svede Europeiska socialdemokratiska partiet (ESP) – estas la kunligo de la socialdemokratiaj, socialistaj kaj laboraj partioj de Eŭropo.

Prezidanto de Usono

La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidanto, (angle President of the United States of America) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Donald Trump, ekde la 20-a de januaro 2017.

Rumanio

Rumanio aŭ Rumanujo (rumane: România) estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas lando situanta sudoriente de Centreŭropo, membro de OTAN ekde la 29-a de marto de 2004 kaj de Eŭropa Unio ekde la 1-a de januaro de 2007.

Theresa May

Theresa Mary MAY (denaske Theresa Mary BRASIER; naskiĝis la 1-an de oktobro 1956) estas brita politikisto, iama Brita Ministro de Enlandaj Aferoj kaj nuntempa ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Ŝi estis la parlamentano por Maidenhead ekde 1997 kaj fariĝis gvidanto de la Konservativa Partio la 11-an de julio 2016 kaj ĉefministro du tagojn poste la 13-an de julio.

Ĉefministro de Kanado

Ĉefministro (prime minister/premier ministre), registarestro de Kanado kaj plej grava persono en kanada politiko. La ĉefministro estas la ĉefo de la partio kun la plejmulto de seĝoj en la Ĉambro de Deputitoj. La ĉefministro elektas la kabineton, proponas guberniestron ĝeneralan al la Reĝino, kaj elektas kiam estos generala balotado (devas esti almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn).

Legi en alia lingvo