Wessex

Wessex estis reĝlando anglosaksa en la suda parto de Anglio. Ĝiaj regnestroj konkeris la aliajn reĝlandojn (Mercia, East Anglia, ktp.) por iĝi reĝoj de la tuta Anglio. Ilia dinastio finiĝas per la morto de la reĝo Eduardo la Konfesanto. Inter la konkurantoj pri la sukcedo troviĝis Harold Godwinson, grafo de Wessex, kiu estos reĝo dum mallonga tempo antaŭ ol morti dum la batalo de Hastings.

En 871, Alfredo la Granda lokis sian kortegon ĉe Winchester.

Hodiaŭ oni foje uzas la nomon Wessex por regiono de sudcentra kaj sudokcidenta Anglio. La romanisto Thomas Hardy lokigis la plejparton de siaj verkoj en Wessex.

Wessex dragon
Blazona drako de Wessex

Reĝoj de Wessex

Por postaj reĝoj de Wessex, bv. vidi Listo de britaj reĝoj

Aethelwulf (Wessex)

Aethelwulf (n. ĉ.795, mortis la 13-an de januaro 858) estis reĝo de Wessex ekde 839.

Alfredo la Granda

Alfredo la Granda (angla Alfred the Great aŭ Ælfred the Great) (naskiĝis ĉirkaŭ 849, mortis la 26-an de oktobro 899) estis la anglosaksa reĝo de Wessex de jaro 871 ĝis 899. Li defendis Anglion de la dana invado. Li kuraĝigis la anglojn skribi en la anglosaksa lingvo ne la latina lingvo.

Anglosaksa kroniko

La Anglosaksa Kroniko estas kroniko pri la historio de la anglosaksoj, verkita en la anglosaksa lingvo.

Ĝi estis inicie verkita dum la 9a jarcento, verŝajne en Wessex, dum la regno de Alfredo la Granda. Oni distribuis kopiojn al anglaj monaĥejoj, kiuj sendepende ĝisdatigis la historion. Unu monaĥejo, tiu de Peterborough, aldonis eventojn ĝis 1154.

Postvivas naŭ manuskriptoj, kvankam ĉiuj estas kopioj de fruaj manuskriptoj kaj ili ne samas. La plej frua evento priskribata okazis en la jaro 60 AK. La verko estas tre grava fonto de informoj pri la anglosaksa epoko. Postaj mezepokaj historiistoj uzis la kronikon, kaj ekz. Vilhelmo de Malmesbury posedis kopion.

Anglosaksoj

Anglosaksoj estis la ĝermanaj popoloj kiuj invadis Anglion ekde la frua 5-a jarcento, estigis la anglan nacion, kaj regis Anglion dum la plejparto de la postaj jarcentoj ĝis la invado de Vilhelmo la Konkerinto.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, ili devenis de tri triboj:

la engloj

la saksoj

la jutoj, kiu venis el JutlandoKomence ili fondis plurajn sendependajn regnojn, sed post kiam la reĝoj de Wessex venkis la Vikingojn, Anglio unuiĝis.

Caedwalla

Caedwalla (aŭ Caedwallon, n. ĉirkaŭ 659, m. la 20-an de aprilo 689) estis reĝo de Wessex, Anglio, de ĉirkaŭ 685 al 688, kiam li abdikis.

Cenwalh

Cenwalh (m. probable en 671) estis reĝo de Wessex, Anglio, de 643 al 645 kaj denove de ĉirkaŭ 648 al sia morto.

Ceolwulf (Wessex)

Ceolwulf (m. 611) estis reĝo de Wessex, Anglio de 597 al sia morto.

Li altroniĝis post la morto de sia frato Ceol, ĉar ties filo Cynegils estis tiam knabo. Pri lia regado restas neniuj informoj. Verŝajne li mortis senfile, kaj li estis sekvata de Cynegils.

Cynewulf (Wessex)

Cynewulf (m. 786) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde 757.

Eble helpate de Aethelbald, reĝo de Mercia, kaj kun la subteno de la konsilio de la regno, Cynewulf detronigis Sigeberht en 757 kaj iĝis reĝo de Wessex. Tiutempe Wessex estis ege sub la influo de Mercia. Tamen pli malfrue la saman jaron Aethelbald estis murdata kaj Mercia suferis pro iom da ĥaoso dum rivaloj luktis por la trono. Cynewulf profitis de tio por sendependiĝi de Mercia, kaj ĉ. 758 li kaptis Berkshire de Mercia.

Dum lia regado oftis milito kontraŭ la kimroj.

Offa, kiu fine iĝis reĝo de Mercia, ankaŭ iĝis la plej potenca reganto de Anglio. En 779 li venkis Cynewulf ĉe Bensington, kaj rekaptis Berkshire, kaj eble ankaŭ Londonon. Tamen ŝajnas ke, malgraŭ la malvenko, Wessex daŭre sendependis.

En 786, ĉirkaŭata de siaj nobeloj, ĉe Merantune, Cynewulf estis surprizata kaj mortigata de Cyneheard, frato de Sigebehrt. Ne certas kie Merantune situis: eblaj lokoj estas Merton (Londono), Marten (vilaĝeto en Wiltshire) kaj loko proksima al Winchester.

Cynric (Wessex)

Cynric estis reĝo de Wessex, Anglio de 534 al sia morto en 560.

Laŭ la Anglosaksa Kroniko li estis filo de Cerdic kiu fondis la regnon Wessex kaj mortis en 534. En 552 Cynric kaptis Old Sarum, proksime al Salisbury. En 556 li kaj sia filo Ceawlin venkis britojn ĉe Bernaburh (verŝajne la ferepoka terfortikaĵo Kastelo Barbury, Wiltshire).

Li estis sekvata de Ceawlin.

Edmundo la 1-a (Anglio)

Edmundo la 1-a (n. ĉ.922, m. la 26-an de majo 946), foje kromnomata la pli aĝa, la justa aŭ la grandioza, estis reĝo de Anglio de 939 ĝis sia morto.

Li estis filo de Eduardo la pli aĝa kaj duonfrato de Atelstano. Atelstano mortis la 27-an de oktobro 939 kaj Edmundo sekvis lin kiel reĝo.

Baldaŭ Olaf la 1-a, reĝo de Dublino, konkeris Northumbria kaj invadis Mercia. Post ties morto en 942, Edmundo regajnis Mercia. La sekvantan jaron estis pacakordo kun Olaf la 2-a, filo de Olaf la 1-a, kiu sekvis sian patron kiel reĝo de Dublino kaj Jorko, kaj Edmundo iĝis ties baptopatro. En 945 Edmundo konkeris Strathclyde sed cedis tiun regionon al Malkolmo la 1-a (Skotlando) kontraŭ traktato per kiu la du reĝoj promesis subteni unu la alian kontraŭ invadontoj.

En 945 Ludoviko la 4-a (Francio) kaptiĝis de la vikingoj de Rouen. Ludoviko estis filo de Eadgifu, fratino de Edmundo kaj edzino de Karlo la 3-a (Francio). Edmundo helpis liberigi sian nevon kaj restaŭri lin al la franca trono.

Dum la regado de Edmundo monaĥejoj ekreviviĝis post la invadoj de la danoj.

La 26-an de majo 946 Edmundo estis murdata de Leofa, ekzilita ŝtelisto, dum li ĉeestis meson ĉe Pucklechurch, Gloucestershire, kie li posedis vilaon. Li entombiĝis en Abatejo Glastonbury. Lia frato Edred (Anglio) sekvis lin kiel reĝo.

Ĉirkaŭ 940 Edmundo edziĝis al Aelfgifu de Shaftesbury, kiu mortis inter 944 kaj 946 ĉe la abatejo de Shaftesbury. Ili havis du filojn:

Edwy, reĝo de Anglio de 955 ĝis 957, kaj poste de Wessex kaj Kent ĝis sia morto en 959

Edgaro, reĝo de Mercia kaj Northumbria de 957 ĝis 959, kaj poste de Anglio ĝis sia morto en 975.

Eduardo la Konfesanto

Eduardo la Konfesanto (naskiĝis ĉirkaŭ 1003; mortis la 5-an de januaro 1066) estis filo de Ethelred la 2-a. Li estis reĝo de Anglio de 1042 al 1066. Lia granda pieco (oni diras ke li neniam seksumis kun sia edzino Edita de Wessex) estas la kialo de lia kromnomo kaj de lia kanoniziĝo. Alia kialo por tio estis, ke 36 jarojn post lia morto, oni malfermis la tombon kaj vidis nenian putriĝon de la korpo.

Egbert (Wessex)

Egbert (n. ĉirkaŭ 770, m. 839) estis reĝo de Wessex, Anglio ekde 802.

Essex

Essex estas unu el la graflandoj de Anglio (provincoj de Anglio). Ĝi situas en la regiono oriento de Anglio. La ĉefurbo estas Chelmsford.

Loĝantaro - 1 600 000 (j. 2000).

Areo - 3672 km²

Industrio - agrikulturo, elektroniko, aŭtomobiloj, turismo.

Ethelbald (Wessex)

Ethelbald (n. ĉ.831 aŭ 834; m. la 20-an de decembro 860) estis la dua filo de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj regis Wessex de 856 ĝis 860.

Dum lia patro pilgrimis al Romo en 855, Ethelbald servis kiel regento de Wessex, dum lia frato Ethelbert estis regento de Kent. La sekvantan jaron Aethelwulf revenis, post edziĝi al Judita, filino de Karlo la 2-a (Francio). Laŭ la anglosaksa historiisto Asser, Ethelbald verŝajne partoprenis komploton kontraŭ sia patro, kies nova edzino povus naski rivalajn heredontojn. Por eviti enlandan militon, Aethelwulf permesis ke Ethelbald regu la okcidentan parton de Wessex.

Post la morto de sia patro en 858, Ethelbald iĝis sola reĝo de Wessex kaj kroniĝis en Kingston-upon-Thames. La eklezio protestis kiam li edziĝis al Judita, la deksesjara vidvino de sia patro. Ŝia kolerega patro devigis ŝin eniri monaĥinejon, kvankam poste ŝi forkuris kun Baldueno la 1-a (Flandrio). Malgraŭ la skandalo, Ethelbald popularis, sed lia regado mallongis: li mortis ĉe Sherborne, Dorset la 20-an de decembro 860. Lia frato Ethelbert sekvis lin kiel reĝo de Wessex.

Ethelbert (Wessex)

Ethelbert (n. ĉ.835; m. 866) estis la tria filo de de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj ekregis Wessex en 860, post la morto de sia frato Ethelbald.

Li kroniĝis en Kingston-upon-Thames.

Ethelbert unuigis Wessex kaj la aliajn regnojn kiujn Wessex antaŭe konkeris: malkiel siaj antaŭuloj, li ne nomiĝis subregon de Kent. Laŭ la anglosaksa kroniko, dum lia regado la lando ĝuis harmonion kaj pacon, sed fakte la danoj disrabis Northumbria kaj Kent, kaj invadis Wessex, atingante Winchester, Hampshire antaŭ ol esti forpelataj de Wessex.

Ethelbert mortis en 866, kaj entombiĝis en la abatejo de Sherborne, Dorset. Li havis edzinon, pri kiu oni scias nenion, kaj du filojn:

Aldhelm, kiu estis mortigata de la danoj dum la regado de Alfredo la Granda

Ethelward, kiu estis juna infano en 866, kaj malsukcese pretendis la anglan tronon post la morto de Alfredo la Granda en 899 kaj poste fuĝis al la danoj en la nordo de Anglio, kie li estis mortigata en 900.

Ethelred (Wessex)

Ethelred (n. ĉ.840, m. la 23-an de aprilo 871) estis la kvara filo de de Aethelwulf, reĝo de Wessex, kaj Osburga kaj ekregis Wessex en 865. Foje oni nomis lin "Ethelred la 1-a de Anglio" sed fakte li regis nur la sudan parton de Anglio.

Li sekvis sian fraton Ethelbert kiel reĝo de Wessex kaj Kent. Dum lia regado la danoj pli kaj pli minacis kaj disrabis Wessex. La 4-an de januaro 871 ili venkis Ethelred ĉe Reading: en ambaŭ armeoj multaj mortis. Rapide li rekunigis siajn soldatojn kaj la 8-an de januaro li venkis la danojn ĉe Ashdown, Berkshire. Tamen sekvis du malvenkoj: ĉe Old Basing la 22-an de januaro, kaj ĉe Merton (eble la nuna suburbo de Londono, eble aliloke en suda Anglio) la 23-an de aprilo, kiam Ethelred mortis. Li entombiĝis en Wimborne Minster, Dorset. Lia frato Alfredo la Granda sekvis lin kiel reĝo.

Li havis edzinon, Wulfrida, kaj du filojn:

Aethelwald, kiu pretendis la anglan tronon post la morto de Alfredo, kaj regis Northumbria ekde 899 sub la danoj. En 902, subtentata de la danoj, li atakis kaj venkis sian kuzon Eduardon la pli aĝan sed mortis la saman jaron dum posta batalo.

Aethelhelm (m. 923) kiu post la morto de Alfredo la Granda omaĝis al Eduardo la pli aĝa kaj verŝajne regis Wiltshire sub Eduardo. Eble li estis la patro de Aelfflaed, la dua edzino de Eduardo.

Godvino (Wessex)

Godvino (angle, Godwin, n. ĉirkaŭ 1001, m. la 15-an de aprilo 1053) estis grafo de Wessex kaj inter la plej potencaj anglaj nobeloj de sia epoko.

Ine (Wessex)

Ine estis reĝo de Wessex, Anglio, de 688 al sia abdiko en 726. Li plej famas pro sia leĝaro.

Ludoviko la 4-a (Francio)

Ludoviko la 4-a (naskiĝis en 921 en Laon - mortis la 10-an de septembro 954 en Reims), kromnomita Ludoviko de Transmaro (franclingve Louis IV d'Outremer) estis la filo de la franca reĝo Karlo la 3-a la Simpla kaj de Eadgifu de Wessex.

Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio 936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.

La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.

Ludoviko edziĝis en 939 kun Gerberga de Germanio, kiu interalie naskis en 941 la estontan Lotaron de Francio. Ludoviko mortis la 10-an de septembro 954 pro falo el ĉevalo. Li estis entombigita en la Baziliko Sankta Remiĝo en Reims.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.