Vulgato

La Vulgato (latine, Vulgata editio de la Biblio) estas la ĉefa traduko de la Biblio en la latinan lingvon. De 400 ĝis 1500, la Vulgato estis la ĉefa versio de la Biblio en la Okcidento. La plej antikvaj manuskriptoj de la tuta kristana Biblio estas la Vulgato. Ĝi ankaŭ estas la unua libro presita de Gutenberg.

Ĉirkaŭ 383-405, Sankta Hieronimo tradukis la Biblion en la latinan kun la helpo de:

  1. La Septuaginto
  2. La Heksapla de Origeno
  3. La hebrea Masora Biblio
  4. La greka Nova testamento
  5. La Malnova Romia Biblio – la tiama populara latina traduko
  6. La originala hebrea teksto de la evangelio de Mateo
  7. kelkaj rabenoj

Kaj ankaŭ aliaj tekstoj. Kontraste, modernaj tradukoj (almenaŭ en anglalingvaj landoj) nur utilas #3 kaj #4.

La Vulgato ne estis la unua latina traduko: antaŭ Hieronimo estis la Malnova Romia Biblio, kiu estis latina traduko de la Septuaginto kaj la greka Nova testamento.

La latina de la Vulgato estas vulgara latina – la latina de la strato, ne la eleganta sed tiama antikva kaj malfacila klasika latina de Cicerono.

La Malnova testamento estas plejparte tradukita de Hieronimo el la Masora Biblio, kun la kontrolo de la Septuaginto kaj Heksapla. Por la Nova testamento, li plejparte redaktis kaj korektis la tradician latinan tradukon. Li estis komisiita de la tiama papo, Damaso la 1-a.

En la Vulgato estas tri versioj de la Psalmaro:

  • La Romia Psalmaro – milde revizio de la tradicia latina traduko de la Septuaginto. Kantita en la katolika meso ĝis la 16-a jarcento.
  • La Hebrea Psalmaro – tute nova versio tradukita el la hebrea teksto de la Masora Biblio.
  • La Galia Psalmaro – kompromiso inter #1 and #2.

Ĉar la popolo kantis la psalmojn ĉiusemajne en preĝejo laŭ la tradicia latina traduko de la Septuaginto, la Hebrea kaj Galia Psalmaro neniam estis populara.

En 1546 la 1-a Koncilio de Trento dekretis ĝin kiel la oficiala versio de la Biblio por la Katolika Eklezio. Sed la Vulgato nune agnoskita de la eklezio ne estas la originala teksto de Hieronimo: la teksto estis redaktita dufoje: unuafoje en 1592 (la Klementina Eldono) kaj denove en 1979 (la Nova Vulgato). La versio de Hieronimo ankoraŭ estas havebla, la Stutgarta Vulgato, sed estas rekonstruo el manuskriptoj, do ne estas precize la teksto de Hieronimo.

Prologus Ioanni Vulgata Clementina
La Evangelio laŭ Johano el eldono de la Vulgato, 1922.

Eksteraj ligiloj

Evoluo

Evoluo estas popaŝa sanĝiĝoprocezo, en kiu sin sekvas kvalite diversaj formoj kaj statoj.

Komparu: kresko, progreso

Vorto kun simila signifo estas disvolviĝo.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Internacia tago pri tradukado

La internacia tago pri tradukado okazas ĉiujare je la 30-a de septembro. Ĝi koincidas kun la festo de Sankta Hieronimo, tradukisto-reviziisto de la Biblio ('vulgato') kaj kiu estas konsiderata kiel la ŝirmisto de la tradukistoj.

John Wyclif

John WYCLIF (aŭ Wycliffe, Wycliff, Wickliffe, Wiclef) [wik'lif]

(naskiĝis inter 1320 kaj 1330, mortis la 31-an de decembro 1384) estis angla profesoro kaj favorito

de la kortego. Li iniciatis tradukon de la latina

Biblio, la Vulgato, en la anglan, la Biblio de Wyclif

(1395). Lia doktrino estis pra-protestanta: li dubis pri la

transsubstancigo de la pano kaj vino de komunio kaj pri

la aŭtoritato de la papo.

Wyclif estis profesoro de teologio kaj filozofio ĉe la

universitato Oxford. Ekde 1377 li skribis en la latina (ekz., la Trilogus) kaj en la angla lingvo kontraŭ la doktrino de la Katolika Eklezio, precipe

kontraŭ transsubstancigo. Wyclif instruis, ke la Biblio, ne la

eklezio, estas la plej supera aŭtoritato kaj la graco de Dio

estas havebla ekster la eklezio.

Wyclif estis kondamnita kiel herezulo en 1380. Kvankam liaj

"malriĉaj pastroj" estis persekutitaj, Wyclif mem ne estis. Lia disĉiplo estis John Ball, kiu partoprenis en la kamparanaj ribeloj, kiuj ekis ĉirkaŭ 1356 kaj daŭris ĝis 1381.

Kromnomo de Wyclif estas "la matenstelo de la Reformacio".

Kvankam Wyclif ne konvertis sian landon al protestantismo, li

influis je Jan Hus, kiu siavice influis Luteron.

Libro de Ezra

Ezra aŭ Esdras estas indiko por pluraj malsamaj bibliaj verkoj.

En la juda biblio (Tanaĥo (hebree תנ״ך), aŭ Malnova testamento) troviĝas la libroj Ezra kaj Neĥemja, kiuj enhave estas forte ligitaj kaj traktas pri la tempo, kiam oni revenis el ekzilo en Mezopotamio.

En la Septuaginto (la Greka traduko farita en Aleksandrio Egipta, oni trovas 2 librojn kun la nomo Esdras: la unua, 1 Ezra, apartenas al la duakanonaj libroj kaj ne estas kanona en la okcidentaj eklezioj, sed ja en la Greka kaj Rusa Ortodoksio; la dua, 2 Ezra, estas tiuj libroj kune, kiujn en la Hebrea oni nomas la libroj Ezra kaj Neĥemja.

Por ankoraŭ pli komplikigi, la Vulgato (la Latina traduko) nomas la Hebreajn librojn Ezra kaj Neĥemja - 1 Ezra kaj 2 Ezra, dum la Septuagintan ekstran libron 1 Ezra la Vulgato nomas 3 Ezra.

Krom tio ekzistas ankoraŭ la libro 4 Ezra, kiu duakanona libro fakte estas kanona nur en la Rusa Ortodoksio. Laŭ fakuloj, tamen, ĉi tiu libro efektive konsistas el tri malsamaj verkoj: la ĉapitroj 3-14 tiam estus 4 Ezra, ĉapitroj 1-2 do estu 5 Ezra kaj ĉapitroj 15-16 estu 6 Ezra.

Libro de Neĥemja

Neĥemja estas libro de la Biblio. Ĝi estas parto de la Tanaĥo respektive de la Malnova Testamento.

Libro de Tobit

Tobit estas unu el la Dua-kanonaj libroj (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

Libro de la Saĝo

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Masora Biblio

La Masora Biblio estas la hebrea versio

de la Biblio agnoskita de judismo ekde

100. Protestantismo agnoskas la Masoran Biblion kiel la

Malnova testamento. La Biblio tradukita de Zamenhof estas

la Masora Biblio.

La Malnova testamento de katolikismo kaj ortodoksismo

devenas ne de la Masora Biblio sed de la Septuaginto, greka

traduko de alia hebrea versio de la Biblio. La Septuaginto havas

librojn, kiuj ne estas en la Masora Biblio: protestantoj nomas

tiujn librojn la apokrifo.

Alia antikva versio de la Biblio estis la Samariana Biblio. Ĝi nur havis la kvin librojn de la Torao.

En la 1-a jarcento la Masora Biblio nur estis unu el multaj

diversaj versioj de la Biblio. Sed ĉirkaŭ 100, la rabenoj

decidis normigi la Biblion laŭ teksto de la Masora.

Estas multaj gravaj kaj malgravaj diferencoj inter la Masora kaj

la Septuaginto. Origeno verkis la Heksaplan por

montri la diferencon inter la du versioj. Ĝenerale, la Septuaginto pli klare profetis pri Jesuo Kristo

ol la Masora. Ekzemple, Jesaja 7:14 en la Masora diras, ke la

Kristo estos naskita de ha'almah (junulino), sed la

Septuaginto diras parthenos (virgulino).

La Masora nur mencias pri demonoj 3-foje, dum la Septuaginto mencias pri demonoj 18-foje. Ekzemple, kie La Septuaginto (kaj la Vulgato) diras:

Ĉar ĉiuj dioj de la gentoj estas demonoj, sed la Sinjoro la ĉielojn faris.La Masora Biblio diras (laŭ la traduko de Zamenhof):

Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon. (Psalmo 96:5)

La plej antikva manuskripto de la tuta Masora Biblio estas la

Codex Leningradensis de 1008.

Nicola Malermi

Nicola Malermi, vivinta en la 15-a jarcento en Venecio, estis itala kamandola monaĥo; pri lia nomo ekzistas du formoj Malerbi kaj Malervi aŭ Malerbio resp. Niccolò. La probablaj datoj de liaj naskiĝo kaj morto estas 142o-1482.

Li estis la unua, kiu komplete tradukis al la itala la tutan Biblion fidele spurante la Vulgaton. Vere ne pro tio multe famiĝus la venecia monaĥo se tio ne estus okazinta en 1471: fakte, tuj post la invento de mekanika presilo per moveblaj karaktroj fare de Gutenberg, senscie, eble, ke li mem tiel gajnis la famon de unua vulgarigisto de la Biblio en Italio kaj, do, ankaŭ en Eŭropo. Saman mencion, tamen, meritas ankaŭ la tiujarcenta la germana Johano Mentelin kiu presigis la tutan germanigitan Biblion en 1460 (de tiu verko, plurfoje eldonita, ankoraŭ konserviĝas 28 ekzempleroj).

La verko de Malermi estie represita en 1490 en Venecio kun abundaj veneciaj grafioj kaj kun ksilografioj inspiritaj el la biblio de Kolonio de 1480, kiuj igas la Malerman biblion editora ĉefevenko je ikonografia vidpunkto. Notindas ke la tradukisto estas citita kaj studita kiel atestanto de la tiutempaj italaj dialektoj kaj de la vulgarlingva uzo en la eklezio.

Vere jam ekzistis bibliaj partoj vulgarigitaj, en diversaj eŭropaj naskiĝiantaj lingvoj, sed la kompleta kaj novsisteme presa ankoraŭ ne. Partaj tradukoj ekzistis certe multaj, aparte interprene de religiaj komunumoj foje kontrastantaj, per tiuj tradukaĵoj, al la Granda Eklezio, kiu siavice, pro ties tendenca kaj distordiga vulgarigo, kontrastis kaj eĉ detruis ekzemplerojn de tiuj tradukaĵoj. Estos, pro la sama motivo, ke la Koncilio de Trento kiu malpermesos presadon de tradukita Biblio, aŭ ties eroj, sen la permeso de la ekleziaj aŭtoritatuloj. Tamen, da bibliaj eroj akceptite tradukitaj kaj uzataj en katolikaj komunumoj tra la dekdua, dektria, dekkvara kaj dekvina jarcentoj, nun konserviĝas, en muzeoj kaj bibliotekoj, plurmiloj diverslingvaj: itala, franca, angla, hispana, portugala, germana kaj minoraj dialektaj, kiel la okcitana kaj kataluna.

La italigita Vulgato de Malervi havis plurdekojn da represoj (11 en la sama jarcento, 28 en la du sinsekvaj); hodiaŭ konseviĝas nur kvin ekzempleroj taksataj inkunabloj, kiuj ankaŭ interesas lingvoeploristojn pri evoluiĝo de la itala lingvo ĉar la tradukistaj gramatiko kaj vortaro kaj stilo estas miksaĵo de veneciaj dialektoj kun tiuj de la famaj toskanaj humanistoj.

La unua Vulgato presita (1455) ekscitis ĉie deziron presigi la propraligven tradukitan. Post tiu de Malervi, en la Itala, sekve, aperis aliaj famaj tradukoj de la Vulgato, ekzemple tiu de la protestanto Giovanni Diodati (1608) kiu presigis en Ĝenevo kaj trovis nemalbonan akcepton eĉ en katolikaj medioj, kaj tiu de Antonio Martini (1771) kiun helpis, en la hebrelingvaj partoj, rabeno Terni.

Nova Vulgato

Nova Vulgato, kiel oni vidas, estas proksimiĝo de du komunaj vortoj, kies signifoj jam lasas kompreni pri kio temas; sed por sufiĉe klare transdoni la sencon, tiu nocio bezonas preambolojn.

Kiel scias la informiĝintoj pri la Biblio aŭ bibliaĵoj, en Okcidento, fine de la kvara kaj komence de la kvina jarcentoj aperis la latiginita Biblio, poste nomata Vulgato: ĝi konsistas el rektaj tradukoj, el la hebrea kaj aramea kaj greka, de sankta Hieronimo, kiu tamen profitis ankaŭ de la (vetus) praa latina, nur nekomplete posedata de ni hodiaŭ. Se Hieronimo povas esti konsiderita, kun Origeno, eminenta filologo (li komparis la diversajn manuskriptojn de la nova kaj malnova testamento kunige kun la Septuaginto, ktp), kaj profitanto de tiutempaj sciencoj aplikataj al Biblio, lia verko, tamen, transdoniĝis laŭjarcente diverstekste: el tio, tial, diversaj skoloj, mezepokaj kaj modernaj, provis rekonstruj el vulgataj manuskriptoj la plej probablajn tekstojn (vidu, ekzemple, la reviziaĵon de la skolo de Komplutenco). Kaj, krome, ankaŭ la rekonstruitaj Vulgatoj lasis dubojn kaj malcertecojn se komparataj kun manuskriptoj de la hebreaj kaj grekaj tekstoj, antaŭaj kaj postaj al la verkada taskiĝo de Hieronimo. Delonge fakuloj kaj ekleziuloj pledis por ke estu reesplorita kaj reviziita, en la latina, la tuta Biblio apogiĝante sur la plej sekuraj manuskriptoj kaj profitante de la modernaj sciencoj por atingi la celon.

Sed por tion fari estus bezonate, krom la realiga volo, ankaŭ rimedojn kaj engaĝiĝon de plurcentaj fakuloj, el diversaj sciencoj kaj kulturoj. Fine, en 1965, jam ekfiniĝanta la dua vatikana Koncilio, papo Paŭlo la 6a, puŝite ankaŭ de sugestoj de la koncilia episkoparo, kreigis la ĝustajn sciencajn aparatojn, kaj la tasko, nekomuna kaj kulture epoka, startis, kaj la tuta kritike retraduka verko estis liverita al la papo Johano Paŭlo la 2a en 1979 kun la nomo “Nova Vulgata” aŭ “Neovulgata” kies titolo estis “Bibliorum Sacrorum nova vulgata editio” (de la libroj sanktaj nova vulgata eldonoAl tiu eldono konformiĝos ĉiuj liturgiaj tekstoj de la Katolka Kklezio kaj la katolike oficialigitaj diverslingvaj tradukoj.

Interese estus pritrakti la ekzegezajn kaj filologiajn kriteriojn sekvitajn de la fakuloj kaj la tekstajn kaj sencajn modifojn, la tekstajn ekskludaĵojn ĉar laŭtempajn altruditaĵojn, kion konforman al la traduko de Hieronimo, kion ĉerpitan el aliaj manuskiptoj, kion rekonstruitan nur laŭsence ĉar ne eblas klara teksto, kaj la kialojn de unuopaj ŝanĝoj. Bonŝance, ĝuste ties faksciencaj pravigaj provoj estas kolektitaj en diversaj grandvolumoj, baldaŭ, se ne jam, publikigotaj. Ĉiuj tiuj demandoj, kaj aliaj, certe trovos respondon en estontaj eseoj ofertitaj al la atento ankaŭ de vikipediistoj.

Se neniu el inter la plucentmilaj ŝanĝoj tuŝas la kredindaĵojn, certe ili ne manku influi ne nur aspektajn vidpuntojn de la kulturo.

Pasiono

La Pasiono signifas la lastajn horojn antaŭ la Krucumado kaj morton de Jesuo Kristo. La recito de la Pasiono estas en la Biblio, en la Evangelio laŭ Mateo, ĉapitroj 26 al 27, laŭ Marko ĉirkaŭ 14-15, laŭ Luko ĉirkaŭ 22-23, kaj Johano ĉirkaŭ 13-19.

Kristanoj meditas la Pasionon ĉefe en la Vojo de la Kruco, la malĝojaj misteroj de la rozario, kaj dum Paska Semajno antaŭ Pasko. Tre observemaj kristanoj fastas ĉiuvendrede, en memoro de la Pasiono.

La etimologiaj originoj de la vorto en la greka estas la verbo paschō, suferi, el versoj kiel ekzemple Mateo 17:12 (kaj paralelaj versoj en Marko kaj Luko) kaj Agoj 1:3. La latina vorto passio estas uzita rilate al la sufero de Kristo en la Vulgato. La esprimo unue prezentiĝas en kristanaj tekstoj de la 2-a jarcento ĝuste por priskribi la penadojn kaj suferon de Jesuo en tiu nuna kunteksto. La vorto pasiono poste havis pli ĝeneralan sencon.

La esprimo la Angoro de Jesuo estas pli specife uzita por la Angoro en la Ĝardeno, la ago de Jesuo preĝanta antaŭ lia aresto en Getsemano.

Tiuj partoj de la kvar evangelioj kiuj priskribas tiujn okazaĵojn estas konataj kiel la "Rakontoj de la Pasiono". La ne-kanona Evangelio laŭ Petro ankaŭ estas Pasiono-rakonto.

Patro nia

Patro nia (latine Pater Noster), ankaŭ konata kiel Sinjorpreĝo, estas la preĝo, kiun instruis Jesuo Kristo laŭ Mat 6:9-13 kaj Luk 11:2-4, en la Nova Testamento de Biblio. Ĝi estas la plej grava preĝo por la kristanoj kaj eble la plej konata de kristanismo.

Sankta Hieronimo

Sofronio Eŭsebio Hieronimo (naskita ĉirkaŭ 347 en Dalmatio, mortis en Betlehemo la 30an de septembro 419/420) - mallonge ofte nomata sankta Hieronimo - estas unu el la kvar fruaj latinaj Doktoroj de l' okcidenta Eklezio kaj Eklezia Patro. En kristana ikonografio li kutime estas portretata kun leono.

Septuaginto

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

Readmono

Joŝuo

Juĝistoj

Rut

Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)

Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko

Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)

Neĥemja

Ester

Judit

Tobit

Makabeoj (kvar libroj)

Psalmaro

Manase

Sentencoj

Predikanto

Alta Kanto

Ijob

Saĝeco

Siraĥido

Hoŝea

Joel

Amos

Obadja

Jona

Miĥa

Nahum

Ĥabakuk

Cefanja

Ĥagaj

Zeĥarja

Malaĥi

Jesaja

Baruĥ

Plorkanto

Jeremia

Jeĥezkel

Daniel

Kanto de Tri Junuloj

Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)

Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)

Zeĥarja (libro)

Zeĥarja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.