Vladimir Putin

Vladimir Vladimiroviĉ PUTIN (ruse Владимир Владимирович Путин), (naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 7-an de oktobro 1952) estas nuna Prezidanto de Rusio, elektita la 4-an de marto 2012. La prezidantan postenon li okupis en 20002008 (reelektita en 2004) kaj okupas ekde 2012 ĝis nun. En 20082012 li estis ĉefministro de Rusio.

Vladimir Putin
Vladimir Putin

2-a kaj 4-a Prezidento de Rusio
Oficanta
Funkcio akceptita:
7-a de majo 2012
Antaŭulo Dmitrij Medvedev

Naskiĝo la 7-an de oktobro 1952
en Leningrado
Politika partio Unueca Rusio
Edz(in)o Ludmila Putina
Okupo Politikisto
Religio ortodokseco
Subskribo
Vladimir Putin, subskribo

Skiza biografio

Vladimir Putin in KGB uniform
Putin en KGB uniformo
Putin in Su-27-1
Putin flugas al Grozno en Ĉeĉenio pere de jeto Su-27 kiel ĉefo de la militeskadro, la 20an de marto 2000
Vladimir Putin with Dmitry Medvedev-3
Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin interŝanĝas inter si la prezidentecon en Rusio jam de dudek jaroj.Ekz.: Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Vladimir Putin, kiu iĝis ĉefministro. Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Vladimir Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj kiel Prezidento de Rusio. Marto de 2012: Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la trian fojon kaj en la jaro 2018 Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la kvaran fojon
Dmitry Medvedev 13 August 2008-3
Vladimir Putin interparolas kun Dmitrij Medvedev pri la denova reciproka interŝanĝo inter si de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio (2008)
Vladimir Putin 11 March 2008-1
Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev interparolas la denovan reciprokan interŝanĝon de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio
Vladimir Putin in Cuba 14-17 December 2000-1
Fidel Castro kaj Vladimir Putin en Kubo (2000)

En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, t.e. estas rusa siglo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio.

En la jaroj 19851990 li servis kiel kolonelo de KGB kaj li estis rezidento de tiuj rusiaj militaj sekur-servoj en Dresdeno en la Germana Demokratia Respubliko.

Ekde la jaro 1990 li laboris kiel helpanto de la universitatestro en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, zorgis pri internaciaj rilatoj de la universitato.

Ekde junio 1991 li iĝis ĉefo de la Komitato pri eksteraj rilatoj en urbestraro de Peterburgo. Al tiu posteno en 1994 aldoniĝis la posteno de la unua vic-ĉefo de la peterburga urbestraro.

Ekde aŭgusto 1996 Putin laboris en administracio de rusia prezidento (tiam prezidento estis Boris Jelcin).

Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio.

En junio 1998 li revenas al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝas ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.

Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio.

La 31-a de decembro 1999 iĝis la unua tago, kiam Putin ekplenumis prezidentajn devojn. La 26-an de marto 2000 li estis per rekta voĉdono de civitanoj elektita por la posteno de la landa prezidento. La 14-an de marto 2004 li estis reelektita por la dua kvarjara periodo.

Vladimir Putin estas doktoro de sciencoj (en ekonomiko kaj juro). Li bone parolas la germanan kaj la anglan lingvojn.

Putin estis edziĝinta dum 30 jaroj (1983 - 2013). Lia edzino, Ludmila Putina, estas filologo. La familio havas du filinojn: Marija (naskita en 1985) kaj Jekaterina (1986).

Demandoj

Ĉiujare en la dua duonjaro Putin respondas al demandoj de rusianoj (kaj ne nur) en speciala programero de tutlanda ŝtata televido kaj radio.

La 27-an de septembro 2005 Vladimir Putin respondadis al demandoj dum speciala programero de ŝtata televido. Tiu interparolo iĝis la plej longa el ĉiuj ĉiujaraj: ĝi daŭris 2 horojn kaj 55 minutojn, dum kiuj s-ro Putin respondis al ĉirkaŭ 60 demandoj de rusiaj civitanoj kaj eksterlandanoj. Interalie, li klare diris, ke ne intencas elektiĝi por la tria periodo kaj ne planas iniciati pri ŝanĝoj en rusia Konstitucio. Inter aliaj problemoj, tuŝitaj dum la interparolo: akirebleco de loĝejoj, salajroj de instruistoj kaj aliaj "buĝetaj laborantoj", impostoj kaj aŭtomobila asekuro, rilatoj kun najbaraj ŝtatoj (i. a. plifaciligo de transiro de la limo kun Ukrainio kaj ruslingva instruado en Latvio), stato de armeo, junularaj naziismaj grupoj, reaktivigo de agrikulturo kaj tiel plu. Ĉiuj demandoj kaj respondoj estas publikigitaj en teksta formo, ankaŭ en Interreto ĉe speciala paĝaro.

Simila publika respondo al demandoj de ĉiuj interesiĝantoj okazis en 2006. Arkivo de tiu intervjuo estas atingebla ĉe speciala subpaĝaro de Yandex.ru.

La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco responde al la demando pri la ebleco partopreni rusian prezidantan balotadon en 2012, li diris: "Mi pripensos".[1]

Kronologio[2]

  • 31a de decembro 1999: Boris Jelcin rezignis pri prezidanteco kaj Vladimir Putin estis nomumita provizora prezidento. Lia unua dekreto garantiis senpunecon por Jelcin kaj ties familio.
  • la 26-a de marto 2000: Putin venkis en balotado per 53% de voĉdonoj.
  • Majo 2000: Putin reorganizis la federan administron kaj centriigas ĝin.
  • Aŭgusto 2000: la atomsubmarŝipo Kursk vrakis ĉe la Barenca Maro kaj ties 118 ŝipanoj mortis.
  • la 23-a de oktobro 2002: grupo de 50 ĉeĉenoj prenis centojn de ostaĝoj en teatro Dubrovka en Moskvo, el kiuj ĉirkaŭ 150 mortis dum la liberiga operaco. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj kaj plialtiĝis la populareco de Putin.
  • Oktobro 2003: Miĥail Ĥodorkovskij, riĉulego kaj posedanto de la naftentrepreno Jukos, estis enprizonita kaj kondamnita. Ĝi ricevos novajn kondamnojn ĝis 2017.
  • Marto 2004: Putin estis reelektita prezidento per 71 % de voĉdonadoj.
  • Septembro 2004: Dum ostaĝado ĉe lernejo en Beslano (Nord-Osetio) fare de teroristoj, Putin ordonis liberigan operacon. Entute pereis 334 homoj (el kiuj 186 infanoj).
  • 2006: Kontraŭantaj manifestacioj; partoprenis ekzemple la eksĉampiono pri ŝako: Garri Kasparov.
  • la 7-a de oktobro 2006: Estis murdita Anna Politkovskaja, kiu estis studante la agadon de la rusaj trupoj en Ĉeĉenio.
  • la 23-a de novembro 2006: Iama alta oficiro de KGB nome Aleksander Litvinenko mortis venenita el polonio en malsanulejo de Londono. Oni akuzis la ĉirkaŭon de Putin pri tio.
  • Decembro de 2007: La partio de Putin venkis en ĝenerala balotado per 64 % de voĉdonoj. Estis akuzoj pri balot-fraŭdo.
  • Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Putin, kiu iĝis ĉefministro.
  • Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj.
  • Marto de 2012: Putin estis reelektita prezidento de Rusio la trian fojon, nun per 60 % de voĉdonadoj. Sekvantoj celebras la venkon kaj kontraŭantoj manifestacias proteste pro balot-fraŭdo. Okazis centoj da arestoj.

Bibliografio

Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, 2014, originale eldonita en Esperanto kaj tradukita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').

Referencoj

  1. Путин подумает об участии в выборах-2012 ruse
  2. Putin vence en las urnas y toma la calle, El País, Madrido, la 5-a de marto 2012, paĝoj 4 kaj 5.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:2-a Prezidanto de RusioPoste:Flago-de-Rusio.svg
Boris Jelcin2000–2008Dmitrij Medvedev
Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste:Flago-de-Rusio.svg
Viktor Zubkov2008–2012Viktor Zubkov (provizora)
Dmitrij Medvedev
Antaŭe:4-a Prezidanto de RusioPoste:Flago-de-Rusio.svg
Dmitrij Medvedev2012–nuntitulo
Aleksej Miller

Aleksej Borisoviĉ MILLER (ruse Алексей Борисович Миллер; n. la 31-an de januaro 1962 en la tiama urbo Leningrado) estas la estrara prezidanto de la rusia konzerno Gazprom.

Miller ĝis la jaro 1984 studis en la tiama Leningrada Instituto de Financoj kaj Ekonomiko (ruse Ленинградский финансово-экономический институт). Dum la 1980-aj jaroj li estis ano de ekonomiistaj rondoj, kiuj okupiĝis pri ekonomiaj ŝanĝoj de Sovetunio, kaj post la disfalo de Sovetunio laboris en la urba administracio de sia naskiĝurbo, kiu nun denove nomiĝas Sankt-Peterburgo. Dum majo 2001 la tiama rusia prezidento Vladimir Putin nomumis lin prezidanto de la konzerno Gazprom. Miller esence influis la restrukturigan proceson de la konzerno inter la jaroj 2001 kaj 2005. Li konsideriĝas lojala kunlaboranto de Vladimir Putin kaj unu el la plej potencaj homoj de Rusio.

Armitaj Fortoj de Rusia Federacio

Rusia armeo (oficiale Armitaj Fortoj de Rusia Federacio) estas la militista forto de Rusio, parte heredinta teknikon, tradiciojn kaj nemoveblaĵojn de la Soveta armeo. La dekreto pri la fondo de Rusia armeo estis subskribita de Boris Jelcin la 7-an de majo 1992. La ĉefa komandanto de la Armitaj Fortoj estas prezidento de la ŝtato (nun Vladimir Putin).

Boris Jelcin

Boris Nikolajeviĉ JELCIN (ruse Борис Николаевич Ельцин; naskiĝis la 1-an de februaro 1931, mortis la 23-an de aprilo 2007) estis soveta/rusia politikisto. Li estis la unua prezidento de Rusia Federacio post disfalo de Sovetunio: unue elektiĝis en 1991, due — en 1996. Fine de la jaro 1999, antaŭ la fino de sia oficperiodo sur la prezidenta posteno, Jelcin propravole eksiĝis; tiama ĉefministro Vladimir Putin ekplenumis prezidentajn devojn kaj en 2000 gajnis prezidentelektojn.

Dmitrij Medvedev

Dmitrij Anatoljeviĉ Medvedev (ruse Дмитрий Анатольевич Медведев, aŭdu; naskiĝis la 14-an de septembro 1965 en Leningrado) estas rusia politikisto kaj nuna Prezidanto de la Registaro de Rusio. Li okupis postenon de Prezidento de Rusio en 2008 — 2012, lia inaŭguro okazis la 7-an de majo 2008.

Ekde la 14-a de novembro 2005 Medvedev estis la unua vicestro de registaro (vicpremiero) de la Rusia Federacio, kunordiganto de naciaj projektoj. Li estas ĉefo de la direktoraro de akcia kompanio Gazprom (ekde junio de 2000).

La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco en Romo responde al la demando pri la antaŭa eldiro de Vladimir Putin kaj sia ebla partopreno en la rusia prezidanta balotado en 2012, li diris: "Ankaŭ mi ne forigas tian eblecon".. Tamen li ne partoprenis la lastajn balotojn fakte transdoninte la postenon al Vladimir Putin.

Globala energio (premio)

Globala energio estas internacia premio por sciencaj esploroj en la kampo de energetiko.

La premio estis establita en 2002 laŭ la iniciato de Ĵores Alferov kun la subteno de la prezidento de Rusio Vladimir Putin, de la kompanioj «Gazprom», RAO UES), Jukos

Granda Rusia Enciklopedio

La Granda Rusia Enciklopedio (ruse Большая российская энциклопедия, aŭ БРЭ; Bolŝaja rossijskaja enciklopedija) estas universala rusia enciklopedio en 30 volumoj, publikigita en 2004. Ĝi estis kreita sub aŭspicoj de la Rusia Akademio de Sciencoj post 2002 per la prezidenta dekreto de Vladimir Putin (№ 1156). La unua enkonduka volumo estis dediĉita al Rusio, planita por reeldonado ĉiun kvinan jaron.

Homoj de Putin

Homoj de Putin estas la titolo de libro kiun verkis la suomdevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2014 ĉe Flandra Esperanto-Ligo. En la sama jaro la libro estis publikigita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la suoma ('Putinin väkeä').

Krimea ponto

La Krimea ponto (ruse Крымский мост) estas ponto konstruita de la Rusa Federacio, por transiri la Kerĉan markolon inter la Kerĉa duoninsulo de Krimeo kaj la Tamana duoninsulo de la Krasnodara regiono. Ĝin inaŭguris Vladimir Putin, la 15an de majo 2018.

Lubjanka

Lubjanka (ruse Лубянка) aŭ Lubjanko estas neoficiala nomo de konstruaĵo sur la Lubjanka-placo en Moskvo. Ĝi estis konstruita en 1898, servis de 1920 ĝis 1991 kiel ĉefsidejo, centra prizono kaj arĥivejo de la soveta sekretservo en Moskvo. Hodiaŭ tie sidejas la rusa sekretservo FSB. La flava brika konstruaĵo situas ĉe Lubjanka Placo n-ro 2, kontraŭ la metrostacio "Lubjanka" (pli frue "Dzerĵinskaja").

Post malfondo de KGB, Lubjanka iĝis ĉefsidejo de la rusaj limtrupoj kaj entenis la novan gvidantaron de sekretservo FSB. Sub gvido de FSB-ĉefo Vladimir Putin, Lubjanka estis reorganizita en 1998. Li konstruigis apartan rus-ortodoksan kapelon proksime al la konstruaĵo.

Lubjanka havas grandnombran ĉelaron por politikaj akuzitoj. Oni aŭskultis kaj turmentis tie ekde 1920 plurcentmilojn da homoj. Multaj mortigis sin, aliajn oni ofte ekzekutis senjure. La prizono funkcias ankaŭ post 1991.

Granda parto de la arĥivitaj materialoj kaj multaj politikaj enprizonigitoj estis neniigitaj, ekzekutitaj je nazia minaco de okupo de Moskvo. Tiam neniiĝis materialoj de Ĉeka pri fruaj jaroj de Sovetunio. Sekva neniigo okazis post morto de Stalin, en 1953. La biblioteko restis netuŝita kun la malpermesitaj libroj en Sovetunio (ekz. verkoj de Aleksandr Solĵenicin, Passos, Sergej Jesenin, Boris Pasternak).

Ludmila Putina

Ludmila Aleksandrovna PÚTINA, ruse: Людмила Александровна Путина (naskiĝis la 6-an de januaro 1958 en Kaliningrado) estas edzino de la nuna Prezidanto de Rusio Vladimir Putin dum la jaroj 1983 - 2013.

Filologo laŭ la klero, Ludmila Putina estas patrino de du filinoj (Marija kaj Jekaterina). Putina, kontraste al kelkaj aliaj prezidentedzinoj, ne emas al publika sinelstarigo, tamen ŝi estas konata enlande kiel patrono de edukado kaj diversaj infanaj programoj (sanigaj, ripozigaj kaj aliaj).

La 6-an de junio 2013 ŝi kune kun Vladimir Putin oficiale deklaris pri sia eksgeedziĝo.

Marto de 2018

Jen listo de okazaĵoj en marto 2018:

14-a de marto Profesoro Stephen Hawking mortis en Kembriĝo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Reprezalie al la toksiĝo de duobla spiono Sergej Skripal per nerva gaso, Unuiĝinta Reĝlando forpelis 23 rusajn diplomatojn.18-a de marto Vladimir Putin estis reelektita Prezidanto de Rusio.23-a de marto Atakoj en Carcassonne kaj Trèbes rezultigas 4 mortintojn (plus la teroriston) kaj 15 vunditojn.24-a de marto Forpasis Lys Assia, 94-jara, unua gajnanto de Eŭrovido-Kantokonkurso en 1956.25-a de marto Incendio mortigis almenaŭ 64 homojn en komerca centro en Kemerovo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Prezidanto de Rusio

La prezidanto de Rusio (ruse Президент России) estas la ŝtatestro de la Rusia Federacio.

La posteno estas la plej alta pozicio en la politika sistemo de Rusio. La prezidanto elektiĝas per rektaj balotoj fare de la ŝtatanoj. Lia precipa takso estas zorgi pri tio, ke la ŝtatanoj efektive havu ĉiujn rajtojn kaj liberojn kiujn garantias la konstitucio de Rusio. La statuso de la prezidanto estas fiksita en ĉapitro 4 de la rusia konstitucio. La prezidanto difinas la internan kaj eksteran ŝtatan politikon. Inter la taskoj estas atribui ŝtatajn honorigojn, decidi en dubaj kazoj pri ŝtataneco de Rusio, kaj li havas la rajton malvalidigi la punon de kondamnitoj. La postenulo estas la supera komandisto de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio.

Kandidato pri la posteno devas havi pli ol 35 vivojarojn kaj esti vivinta almenaŭ la lastajn 10 jarojn en Rusio. La oficperiodo nun estas ses jaroj, en 1993-2008 - kvar jaroj, kaj eblas reelektiĝi maksimume dufoje sinsekve. Plia reelektiĝo poste eblas nur post kiam alia persono intertempe estis prezidanto. La prezidanto estas subtenata fare de la oficistoj de la rusia prezidanta administrejo.

RIA Novosti

La Rusia Agentejo por Internacia Informado RIA Novosti - ruse РИА «Новости» - estas inter la plej grandaj novaĵagentejoj en Rusio. Ĝi havas sian sidejon en Mosko kaj ekde la jaro 1993 estas ŝtata.

La fokuso de la agentejaj novaĵoj estas aktualaĵoj pri Rusio. Kiel plej gravaj kriterioj de la raportado la agentejo varbe nomas "rapideco, senpartieco kaj sendependeco de la politika konjunkturo".

Inter la taskoj de la agentejo krome estas, disvastigi oficialajn komunukilojn de la rusia registaro, ministerioj kaj pliaj centraj instancoj, certagrade ankaŭ de rusiaj sociaj organizaĵoj.

La 9-an de decembro 2013 la prezidanto de Rusio Vladimir Putin ordonis la malfondon de RIA Novosti kaj fondon de nota internacia informa agentejo, nomenda Rossija Segodnja ("Rusio hodiaŭ"). Dmitrij Kiseljov, prezentisto de la televida kanalo Rossija-1, estis nomumita unua prezidanto de la nova informa agentejo. RIA Novosti laŭ tiu plano fermiĝu antaŭ la fino de la jaro 2014. Ekde marto 2014, la dungitoj informiĝis ke ili havu la opcion aŭ transferi la laborkontraktojn al Rossija Segodnja aŭ akcepti maldungon ĉar la ĝisnuna laborpostenoj forfalos.

Rusio

Rusio, Ruslando aŭ Rusujo (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estas Rusia Federacio aŭ Rusa Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭ areo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Ĉefurbo estas Moskvo. Rusio estas federacia respubliko. En majo 2012 la prezidentan postenon okupis Vladimir Putin, ĉefministro iĝis Dmitrij Medvedev.

Septembro de 2014

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2014.

28-a de septembro Ĉinio blokis al Instagram pro fotoj de protesto en Honkongo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Meksiko reakiris kodekson el la 17-a jarcento interŝanĝita en 1827 kontraŭ biblioj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Rusio kulpigis Usonon pri malrespekti la suverenecon de la Ŝtatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.27-a de septembro La vulkano de la Monto Ontake erupciis senaverte kaj okazigis la morton de ĉirkaŭ 50 montogrimpistoj, ĉar temas pri populara allogo por turistoj kaj montogrimpistoj.

La kataluna prezidento Artur Mas kunvokis referendumon pri eventuala sendependeco de Katalunio disde Hispanio, antaŭ malakcepto fare de la hispana registaro.18-a de septembro Skotlandanoj voĉdonis majoritate (55,3%) nee en la referendumo pri sendependiĝo for de la Unuiĝinta Reĝlando. La referendumo okazis senprobleme. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.15-a de septembro Vastega transatlantika traktato preparatas! Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.7-a de septembro Skotlandanoj voĉdonus jese en la referendumo pri sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.5-a de septembro Batalpaŭzo inter la armeo de Ukrainio kaj la separistoj de la orientaj regionoj.3-a de septembro Vladimir Putin proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Unueca Rusio

Unueca Rusio (ruse Единая Россия [jedinaja rosija]) estas politika partio el Rusio. Fondita la 1-an de decembro 2001 el unuiĝo de pluraj parlamentanaj grupoj: "Unueco" (Единство), "Patrolando" (Отечество) kaj "Tuta Rusio" (Вся Россия).

Tiu partio sin deklaras centrisma kaj apogas la prezidanton de Rusio, Vladimir Putin. La prezidanto de la partio estas Dmitrij Medvedev.

Viktor Zubkov

Viktor Aleksejeviĉ ZUBKOV (ruse Виктор Алексеевич Зубков, naskiĝis la 15-an de septembro 1941 en Arbat, distrikto Kuŝva de la Sverdlovska provinco) estis ĉefministro de Rusio (ekde la 14-a de septembro 2007 ĝis majo 2008).

Zubkov eklaboris en 1958 kiel seruristo en la mineja kombinato de nordrusia urbo Monĉegorsk. Li komencis ekonomian studadon en 1960 en Agrikultura instituto en urbo Puŝkin, kiun li finis en 1965. Poste li militservis ĝis 1967.

Li laboris inter 1967 kaj 1982 kiel elstara gvidanto en diversaj ŝtataj agrikulturaj sovĥozoj en Leningrada provinco. Zubkov iĝis en 1982 ĝenerala direktoro de la sovĥoza asocio Pervomajskoje.

De 1985 ĝis 1991, Viktor Zubkov laboris en diversaj administraj kaj partiaj oficoj de la distrikto Priozersk kaj poste de Leningrada provinco.

Zubkov estis kompartiano jam ekde 1967, li estis de 1989 ĝis 1991 vicprezidanto de la Leningrada Afergvida Komitato de Komunista Partio (Lenoblispolkom).

Inter januaro 1992 kaj novembro 1993, Zubkov estis vicprezidanto de la eksterlanda komitato de la urbestra ofico de Sankt-Peterburgo, kies gvidanto estis tiutempe Vladimir Putin. En la sekvaj jaroj, li laboris ĉe la imposta instanco de Sankt-Peterburgo, komence kiel gvidanto de la Peterburga Departemento de la Imposta Instanco. Li laboris ekde 1999 kiel vicministro pri impostoj de la Rusia Federacio kaj gvidis samtempe la impostan inspektadon de Sankt-Peterburgo.

Li kandidatis en 1999 al la posteno de guberniestro de Leningrada provinco, sed atingis nur 8,6 %. Li membris en la partio „Nia domo Rusio“ ekde 1995 kaj en 2000 li estis elektita en la lokan gvidantaron de la novfondita partio „Unueco“.

Oni elektis lin en novembro de 2001 al vicministro pri financaj aferoj kaj Zubkov transprenis gvidon de la novfondita komitato pri la financa kontrolo.

Post retiriĝo de la ĉefministro Miĥail Fradkov, li estis elektita al nova ĉefministro de Rusio. Lin sekvis en majo de 2008 Vladimir Putin.

Li havas unu filinon, kiu geedziĝis kun la iama defenda ministro Anatolij Serdjukov.

Ĉefministro de Rusio

La ĉefministro de Rusio (ruse Премьер-министр России, latinlitere Premjer-ministr Rossii) aŭ tutformale Prezidanto de la Registaro de la Rusia Federacio (ruse Председатель Правительства Российской Федерации, latinlitere Predsedatel Pravitelstva Rossijskoj Federatsii), estas la dua plej potenca oficialulo de la Rusia Federacio, kiu, laŭ artikolo 24 de la federacia konstitucia leĝo pri la registaro de la Rusia Federacio, "estras la registaron de la Rusa Federacio".La rusia ĉefministro konsideriĝas la dua plej altranga reprezentanto de la Rusia Federacio, post la prezidanto de Rusio. La unua ĉefministro de Rusio en 1905-1906 estis Sergius Witte, la nuna ĉefministro ekde la 8-a de majo 2012 estas Dmitrij Medvedev.

Ĉefministroj –Boris Jelcin, Ĉefministro (1991–1992)

Viktor Chernomyrdin, Ĉefministro (1992–1998)

Sergey Kiriyenko, Ĉefministro (1998)

Yevgeny Primakov, Ĉefministro (1998–1999)

Sergei Stepashin, Ĉefministro (1999)

Miĥail Kasjanov, Ĉefministro (2000–2004)

Viktor Khristenko, Provizora Ĉefministro (2004)

Miĥail Fradkov, Ĉefministro (2004–2007)

Viktor Zubkov, Ĉefministro (2007–2008)

Vladimir Putin, Ĉefministro (2008–2012)

Viktor Zubkov, Provizora Ĉefministro (2012)

Dmitrij Medvedev, Ĉefministro (2012–nun)

Ĉeka

La Ĉeka estis la unua Sovetia organizaĵo de ŝtata sekureco. Ĝi estis kreita la 20-an de decembro 1917, per dekreto de Vladimir Lenin. Ĝia unua ĉefo estis nobelo-fariĝinta-komunisto Feliks Dzerĵinskij.

Fine de 1918, centoj da Ĉeka-komitatoj estis kreitaj en la urboj. Pluraj miloj da disidentoj, dizertintoj, aŭ aliaj homoj estis arestitaj, torturitaj aŭ ekzekutitaj de Ĉeka-grupoj. Post 1922, Ĉeka-grupoj spertis multajn reorganiziĝojn, kiel faris la NKVD. Ĝiaj membroj estis delonge nomitaj Ĉeka-anoj en la 1980-aj jaroj. Post la alveno de Vladimir Putin al povo, la refero al FSB-membroj kiel "Ĉeka-anoj" pliiĝis, interalie de politikaj opoziciantoj al Putin, ofte pejorative.

Ekde la komenco, la Ĉeka estis grava militara kaj sekureca armilo de la Bolŝevika komunista registaro. En 1921 la trupoj de la Ĉeka nombris 200 000. Tiuj trupoj organizis kaj mastrumis la Gulag-sistemon; "rekviziciis" manĝaĵon; torturis kaj ekzekutis politikaj opoziciantojn; subpremis ribelojn and tumultojn de laboristoj aŭ kamparanoj, kaj ribelojn en la dizertint-trafita Ruĝa Armeo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.