Vikipedio en Esperanto

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 262 986 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.[1]

En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol 170 000 artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia.[2] Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.[3]

Vikipedio en Esperanto
Wikipedia-logo-v2-eo
Vikipedio
Retadreso eo.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo esperanta
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 18/08/2019
Artikolnombro 262 986
Profundeco 17.2
Paĝoj 586 180
Redaktoj 6 662 413
Uzantoj 161 622
Aktivaj uzantoj 359
Administrantoj 19
Dosieroj 6 218

Fondiĝo

En decembro 2001, Chuck Smith laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Unu jaron post fondiĝo ekzistis 51 vikipediistoj, dudek el ili "tre aktivaj" (pli ol cent redaktoj monate). Komune ili produktis 4.200 artikolojn.

Redaktantoj kaj artikoloj

En januaro 2008, la statistiko menciis entute 860 vikipedianojn, el ili 41 tre aktivaj, kiuj produktis komune 94.000 artikolojn. 76 % el la artikoloj havis pli ol duonan kilobajton, kio estas alta, sed ne treege. En junio 2008 la Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj kaj havis lokon 20 inter la diversaj lingvoj. En aŭgusto 2014 ĝi atingis la nombron de 200.000 artikoloj.

Evoluo de la nombro de tre aktivaj redaktantoj (pli ol 100 redaktoj monate) ekde la jaro 2002
Evoluo de la nombro de tre aktivaj redaktantoj (pli ol 100 redaktoj monate) ekde la jaro 2002
Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001
Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001
Evoluo de la nombro de artikoloj ekde la jaro 2001

Deveno de la redaktantoj

Inter aprilo 2011 kaj marto 2012, el ĉiuj redaktoj en la Vikipedio en Esperanto, 17,1 % estis faritaj el Francio, 13,2 % el Germanio, 11,6 % el Rumanio, 10,1 % el Hispanio, po 8,5 % el Ĉeĥio kaj Svislando, 5,4 % el Usono, 4,7 % el Hungario, 3,9 % el Pollando, 3,1 % el Belgio kaj po 1,6 % el Nederlando kaj Kolombio. Tio igas ĝin la plej internacia el la observitaj lingvaj versioj de Vikipedio, konkurante nur kun la Arablingva Vikipedio, en kiu tamen 42,8 % da redaktoj venis el nur du landoj.[2]

Deveno de redaktaĵoj (10/2013) Fonto[4]
Germanio
  
20.0%
Francio
  
11.8%
Hispanio
  
10.9%
Rumanio
  
10.0%
Svislando
  
7.3%
Rusio
  
6.4%
Belgio
  
5.5%
Hungario
  
5.5%
Pollando
  
5.5%
Nederlando
  
3.6%
Ĉeĥio
  
1.8%
Kanado
  
1.8%
Italio
  
1.8%
Serbio
  
0.9%
Brazilo
  
0.9%
Usono
  
0.9%
Malajzio
  
0.9%
Islando
  
0.9%
Aŭstralio
  
0.9%
Litovio
  
0.9%
Aŭstrio
  
0.9%
Kolombio
  
0.9%

Graveco por la lingvo

La du plej gravaj enciklopediecaj verkoj en Esperanto traktas nur Esperanton: Enciklopedio de Esperanto (fakvortaro el 1934) kaj Esperanto en Perspektivo (manlibro el 1974). Pri ceteraj temoj ekzistis kaj ekzistas multaj fakaj revuetoj kaj ankaŭ Scienca Revuo, sed ne enciklopedio. Tial Vikipedio estas la unua vera enciklopedio pri ĝeneralaj temoj en Esperanto.

Grava teksto-donaco konsistas el la Enciklopedio el 1934. Kelkaj libro-aŭtoroj permesis onin uzi aŭ preni tekstojn el konkreta libro, same la magazino Monato. Plejparte la tekstoj tamen estiĝas per tradukado el nacilingvaj vikipedioj kaj posta redaktado.

Esperanto-organizoj ne rekte kontribuas, sed subtenas la Vikipedion en Esperanto diversmaniere, ekzemple disponigas ĉambrojn dum renkontiĝoj por informado kaj trejnado. Dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo (2008) okazis du vikipediaj kunvenoj kaj prelego dum la Esperantologia Konferenco. UEA, EEU kaj E@I subtenis Esperanto-informilon. Aparte E@I daŭre iniciatas vikipedian agadon en la interreto kaj lige al Esperanto-renkontiĝoj.

Dekjariĝo

Por omaĝi la 10-jariĝon de la Vikipedio en Esperanto en 2011, Pavla Dvořáková (estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kunlabore kun E@I okazigis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro en Svitavy (Ĉeĥio) la unuan esperantistan Vikimanion - unikan internacian renkontiĝon de esperantistaj vikipediistoj kaj interesiĝantoj pri Vikipedio.

Solena prelega kaj muzika programo omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro 2011 en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) kadre de la aranĝo Esperanta Vikimanio. Sekve la fondinto Chuck Smith faris toston en la Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. La dekjariĝan solenaĵon partoprenis proksimume 66 personoj, inkluzive de Miroslav Malovec, esperantisto kaj fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, kaj David Šimek, urbestro de Svitavy.

Galerio

WM2007 Day3 Session1203 ChuckSmith-2
Chuck Smith dum Wikimania-renkontiĝo en 2007
2008-07-25 uk vp pavla dvorakova
Vikipedio dum UK 2008
2008-07-02 co informilo
Informilo pri Vikipedio en Esperanto, 2008
Wikipedia-logo-v2-eo-200k
Emblemo pri la atingo de pli ol 200 000 artikoloj en aŭgusto 2014

Referencoj

  1. Unicoding the Esperanto Wikipedia (Part 3 of 4)
  2. 2,0 2,1 Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language, citita la 11-an de oktobro 2012
  3. Antaŭe tia enciklopedio estis la volapuklingva Vikipedio, kiu tamen plejparte konsistas nur el maŝine generitaj artikoloj enhavantaj statistikajn informojn de precipe geografia karaktero.
  4. Wikimedia Traffic Analysis Report - Page Edits Per Wikipedia Language

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

15-a de novembro

La 15-a de novembro estas la 319-a tago de la jaro (la 320-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 46 tagoj restas.

Arno Lagrange

Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice-sous-Forêt, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de Vikipedio en Esperanto. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo.

Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li loĝis ĝis februaro 2013 en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Li aktivis kiel Vikipediisto ĝis tiu sama dato. La 17an de februaro 2013 li afiŝis al sia fotaro foton de la "lasta tago da libero" kaj ekde tiam ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.

Enciklopedio

Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion.

Enciklopedio estas dividataj en artikoloj aŭ kapvortoj, kiuj estas kutime ordigitaj laŭ alfabeta ordo de artikolnomo. Enciklopediaj artikoloj estas pli longaj kaj pli detalaj ol tiuj de plej vortaroj. Ĝenerale parolante, malkiel vortaraj artikoloj, kiuj fokusiĝas pri la lingva enhavo aŭ informado pri la vortoj, enciklopediaj artikoloj fokusiĝas al fakta informaro por kovri la aferon aŭ koncepton por kiu la artikolnomo estas.La vorto enciklopedio devenas de la grekaj vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Same Aristotelo kiel Demokrito atingis kapti tutecan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavanta 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpitajn el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas same fakton kiel fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj.

Esperanta Vikimanio

Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantista renkontiĝo. Por la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj vidu Vikimanio.Esperanta Vikimanio estis internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto, esperantlingva versio de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝi okazis de merkredo la 26-a ĝis dimanĉo la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto (fondita en novembro 2001). Partoprenis proksimume 80 personoj el 9 landoj. Similan renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio organizas jam ekde 2005 ĉiujare la Fondaĵo Vikimedio sub nomo Wikimania.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Marek Blahuš

Marek BLAHUŠ [ˈmarɛk ˈblaɦuʃ] (naskiĝis la 16-an de majo 1986 en Kyjov) estas ĉeĥa esperantisto, informadikisto (specialisto pri komputila lingvistiko), dungito pri perkomputila lingvoedukado ĉe la Masaryk-Universitato en Brno, aktivulo de E@I (ĝenerala sekretario ekde 2006, staĝanto inter septembro 2010 kaj majo 2011). En 2013 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto.. Ekde la refondiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo en 2005 li membris ĝian estraron (vicprezidanto en 2005-2006 kaj denove ekde 2009 ĝis 2012, prezidanto en 2006-2009, prezidanto de revizia komisiono en 2012–2014) kaj en 2015 fariĝis honora membro. En TEJO li estis komitatano A (por ĈEJ, 2005–2014) kaj oficis ankaŭ kiel komisiito pri reta agado (2009–2013) kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA (2010–2013). Li prezidis la LKK-n de la 65-a IJK okazinta en 2009 en Liberec' (Ĉeĥio).

Miroslav Malovec

Miroslav MALOVEC (naskiĝis la 8-an de decembro 1953 en Brno), kromnomata Mirek, estas ĉeĥa esperantisto, redaktoro de Starto (organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio), iama kronikisto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, fondinto de la ĉeĥlingva Vikipedio kaj aktiva kontribuanto de la Vikipedio en Esperanto. Krome li estas honora membro de ĈEA.

Osetlingva Vikipedio

La osetlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la oseta lingvo.

La 18-an de aŭgusto 2019 ĝi enhavas 11 658 artikolojn.

La fondon de tiulingva Vikipedio influis Vikipedio en Esperanto, kies aktivulo Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005.

La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.

Stanislavo Belov

Stanislavo Belov (ruse Станислав Леонидович Белов; naskiĝis la 25-an de septembro 1974, Tjumeno, Rusio) estas rusa historiisto kaj publikrilatisto. Li loĝas en urbo Tjumeno (Rusio). De 1995 ĝis 2010 li laboris en loka muzeo kaj ekde 2010 estras la PR-sekcion en TjumenNIIgiprogazo (filina firmao de Gazpromo). Li estas aŭtoro de proksimume 30 sciencaj artikoloj pri historio de Tjumena provinco kaj muzeologio. Samtempe ekde 2002 ĝis 2010 li estis libertempa ĵurnalisto, kunlaboris kun ĉefaj komercaj revuoj de Tjumeno kaj publikigis centojn da artikoloj pri lokaj entreprenoj, komercistoj ktp.

Tabelo

Tabelo estas metoda aranĝo kaj ordigo de nomoj, nombroj aŭ signoj tiamaniere, ke oni povas ĉirkaŭpreni la tuton per unu rigardo.

Tabelo estas malsimpla datumo kies komponantoj (kutime samtipaj) estas atingeblaj per unu aŭ pluraj indicoj (plej ofte, entjeraj numeroj). La unudimensian tabelon oni nomas vektoro, pri dudimensia (aŭ pli ol du) tabelo oni povas prezenti matricon.

Vikimanio

Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje ĝi okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egipto, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).

Volapuklingva Vikipedio

La volapuklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la volapuka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vükiped Volapükik respektive en longa formo Vükiped Volapükik, sikloped libik - do "Vikipedio Volapuka, enciklopedio libera". La projekto fondiĝis en februaro 2003, sed ekprilaboriĝis oficiale nur ekde la 27-a de januaro 2004.

Ĝi kreskis tre rapide danke al multegaj robote kreitaj artikoloĝermoj de minimuma grandeco, aparte pri urbaj kaj neurbaj komunumoj el ĉiuj mondpartoj. Granda parto de tiuj artikoloj poste ne plu prilaboriĝis kaj pliampleksiĝis fare de individuaj vikipediaj aŭtoroj, kaj aktivaj vikipedianoj el diverslingvaj projektoj mokis ke tiu metodo - intencita neniel malbonintence - estus trompa ŝajnigo de pseŭdograndeco sen vera fakta bazo. Ĉar iuj kritikantoj en tio ne bone distingis inter "volapuko" kaj "kreita lingvo", en iuj kritikoj inkluziviĝis sen fakta bazo ankaŭ la vikipedio en Esperanto - kompense aparte granda nombro de esperantlingvaj vikipediistoj esprimis forte kontraŭi la amasan robotan kreon de artikoloĝermoj por la esperantlingva reta enciklopedio, en deziro plej eble forte distanciĝi de la metodoj en la volapuklingva vikipedio, post kiam pri malmultaj eŭropaj landoj (precipe Pollando, Italio, Germanio kaj Rumanio) jam robote estis kreitaj esperantlingvaj vikipediaj artikoletoj pri urbaj kaj neurbaj komunumoj, enhave kompare pli ampleksaj ol la "averaĝaj" robotaj ĝermoj de la volapuklingva vikipedio. Tiuj-ĉi esperantlingvaj robote kreitaj artikoletoj je granda parto intertempe estas ampleksigitaj per individua redaktado, dum pro la ĉesigo de robotaj paĝokreoj nun pri urboj de aliaj landoj nun forte mankas esperantlingvaj artikoloĝermoj. Tiel la volapuklingva projekto en distanciga kontrasto signife influis la projekton en Esperanto, dum en iuj alilingvaj projektoj la robota ekproduktado de geografiaj artikoloj (poste individue ampleksigindaj) estas daŭre utiligata kaj "permesata".

La 18-an de aŭgusto 2019 la Volapuklingva Vikipedio enhavas 122 976 artikolojn. Laŭ la stato de novembro 2012 estis 48 aktivaj uzantoj kaj 6 administrantoj.

WikiTrans

WikiTrans provizas Esperanto-tradukon de la anglalingva Vikipedio. Ĝi estas scienca kaj aplikaĵa projekto de la dana lingvoteknologia firmao GrammarSoft ApS, gvidata de la komputillingvisto Eckhard Bick, kunlabore kun Universitato de Suda Danio (Syddansk Universitet). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 4 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 170.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.

Yves Nevelsteen

Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.

Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. Ekde 2007 li estis kasisto de E@I.

Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.

Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.

Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.

Diverslingvaj eldonoj de Vikipedio laŭ kvanto da artikoloj (je la 18-a de aŭgusto 2019)
Pli ol 1 000 000 Vikipedio
Pli ol 500 000
Pli ol 200 000
Pli ol 100 000
Pli ol 10 000 (elektitaj)

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.