Vikipedio

Vikipedio (angle Wikipedia [ŭikipidia]) estas interreta, plurlingva enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze de amaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.

Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio.[1] En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj.[2] Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en la anglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum la Esperanta enhavas nun 262 980 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

Vikipedio
Vikipedio
Vikipedio
Priskribo Ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio,
3 Oktobro 2018
Retadreso www.wikipedia.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 15-a de januaro 2001
Stato aktiva
Wikipedia-logo-v2-eo
La Vikipedia emblemo esperanta.

Historio

La anglalingva Vikipedio estis la unua Vikipedio. Fondite je la 15-a de januaro 2001, fare de Jimmy Wales kaj Larry Sanger, ĝi montras, ke la principo de libera scio ja estas aplikebla al reta enciklopedio. Malgraŭ la meza kvalito de multaj artikoloj en la komenco, tra tempo ili pliboniĝas kaj altiĝas en kvalito.[3] Jam fine de 2001 ekzistis preskaŭ dudek lingvo-versioj.

La Esperanta Vikipedio estis fondita je la 6-a de novembro 2001 de Chuck Smith. En decembro 2001, li laboris kun Jerry Muelver kaj Stefano Kalb por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. La Esperanto-Vikipedio publikiĝis je la 2-a de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Ĝi ricevis la tutajn enhavojn de Enciklopedio Cigneta, Enciklopedio Kalblanda kaj Monda Faktolibro. Ceteraj tekstdonacoj venas de la Enciklopedio de Esperanto, de Monato kaj pluraj libroj, kun konsento de la aŭtoroj.

La 17-an de junio 2015 oni atribuis al Wikipedia la premion Princo de Asturio pri Kunlaborado.[4]

Kvalito

Wikipedia scale of justice
Vikipedio estas estrata de senpartieco

Kritikistoj asertas, ke permeso redakti Vikipedion fare de kiu ajn igas ĝin nefidinda. Vikipedio enhavas nenian oficialan institucion, kiu okupiĝus per verkontrolado de faktoj, kaj la redaktantoj mem ne ĉiam devas bone koni temon, pri kiu ili verkas. En interparolo kun The Guardian bibliotekisto Philip Bradley esprimis sin, ke "li ne uzus Vikipedion kaj ke li ne konas eĉ unu bibliotekiston, kiu uzas Vikipedion. Ĉefa problemo estas manko de organoj. De eldonejo de presitaj publikaĵoj eblas atendi garantion, ke iliaj informoj estas fidindaj, ĉar de tio dependas ilia vivtenado. Diference de io tia (Vikipedio), kio bildiĝas sur ekrano." (Waldman, 2004). Simile reagas ankaŭ Ted Pappas, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, kiu diris en The Guardian: "Supozo por Vikipedio estas, ke per iom-post-ioma plibonigado ĝi perfektiĝos en senerarecon, sed tiu ĉi supozo estas neniel pruvita." Pri Vikipedio kiel fonto de informoj esprimis sin Danah Boyd en la jaro 2005: "Tio neniam estos enciklopedio, sed ĝi enhavos ampleksan konon, kiu estos tute taŭga por aliaj celoj. Sed malgraŭ tio tradiciaj enciklopedioj senĉese enhavas laŭleĝan revokon, kiu proklamas, ke ili rifuzas kian ajn respondecon pri eraroj en publikaĵo."

En 2004, Robert McHenry, la eksa redaktoro de Encyclopaedia Britannica, en artikolo Je fidindeco fondita enciklopedio kritikis metodojn kaj verkado kiel: "kiel ajn proksime la artikoloj de Vikipedio gvidos al fidindeco, ĝi estos por ĉiam malfermita al neinformitoj kaj duon-analfabetuloj, kiuj puŝas la nazon en ĉion… Uzanto, kiu vizitos Vikipedion, por ke li eklernu ion, estos ĉiam en pozicio de vizitanto de publika necesejo. Aŭ je unua ekvido ĝi estas malpurigita, do ĉiu scias, ke li atentu aŭ ĝi aspektos tute pure, kio povas kaŭzi falsan senton de sekureco. Sed la persono neniam certe scias, kiu uzis tiun ĉi aparaton antaŭ li." Aaron Krowne verkis artikolon, kiu rebatis la metodojn uzitajn de McHenry nomante ilin "TND" (angle FUD), kio estas komerca mallongigo de "timo, necerteco kaj dubo". Larry Sanger, la eksa ĉefredaktoro, kritikis Vikipedion fine de la jaro 2004 pro tio, ke ĝi malŝatigas fakecon. Pli poste li ankoraŭ kulpigis plimulton de tiuj, kiuj donas interretajn servojn, ke "ili okupas" Vikipedion. Vikipedio kredas, ke ties procedo de reguligado de artikoloj estos tio, ke ties enhavo estas donita al granda nombro de uzantoj, kio gvidos al precizeco de informo. Citante leĝon de Linis pri evoluo de malfermita fonto Sanger antaŭe esprimis sin: "Supozante sufiĉon de okuloj ĉiuj eraroj estas malhaveblaj." La teknologiulo Joi Ito skribis pri Vikipedio: "Kvankam dependas de la tereno, la demando senĉese restas, ĉu vera estas tio, kio devenas el kredinda fonto aŭ el fonto, kiun rigardis miloj da homoj (kun ebleco de komentario) kaj kiu supervivis." Male, aŭtoroj, kiuj partoprenis en neformala testo pri konstato de kapableco de Vikipedio kapti erarajn informojn, notis, ke: "tio ne estas mekanismo, kiu verkontroligas faktojn, sed prefere tio estas formo de balotsistemo" kaj tiu fakto, kiu videble ne aspektas tre trompe, povas esti akceptita kiel vero.

Vikipedio estas kulpigita pro manko de kapableco pri vasta spektro de temoj. La kaŭzo estas propravola karaktero de la projekto kaj la tuta interesiĝo de ties kontribuantoj. Dale Hoiberg, ĉefredaktoro de Encyclopaedia Britannica, asertas: "oni skribas pri aferoj, kiuj interesas onin, do multe da temoj restos ne enprenitaj. Kontribuo pri uragano Francis estas kvinoble pli longa ol artikolo pri ĉina arto kaj kontribuo pri Coronation Street estas duoble pli longa ol artikolo pri Tony Blair." Larry Sanger, la unua ĉefredaktoro de Nupedia, diris: "Kiam estas bezone skribi pri relative fakaj temoj (ekster intereso de multaj kontribuantoj), do fidindeco de la tuta projekto estas senegala."

En alia flanko Vikipedio estas laŭdita por tio, ke ĝi ebligas aktualigon de artikoloj aŭ novaj artikoloj estas kreitaj kiel reago je specifa evento. Ekzemple tiam aktuala artikolo pri tertremo en Hinda oceano el la jaro 2004 en la angla versio de Vikipedio estis ofte citita fare de ĵurnalistoj post la tertremo. Redaktoroj de sciigrimedoj ankaŭ asertas, ke enciklopedio kiel Vikipedio havas multoblajn eblecojn ampleksi pli da temoj, ol povas ampleksi presitaj formoj de enciklopedioj.

Plie, estus menciinde, ke la ekzemploj de Hoiberg jam ne validas de majo de 2005: La artikolo pri la ĉina arto estas preskaŭ trioble pli longa ol la artikolo pri uragano Francis, kaj la artikolo pri Tony Blair estas proksimume je 50 % pli longa ol tiu pri Coronation Street. Por ke ni metu la aferojn en ĝustan perspektivon, la menciitaj artikoloj estas indikitaj nur kiel ekzemploj de ekinteresinta raportado, sed same ili povas montri tion, kiel Vikipedio proksimiĝas al prudenta egaleco.

Komunumo

Vikipedio havas komunumon de uzantoj, da kiuj estas proporcie malmulte, sed ili estas tre aktivaj. Emigh kaj Herring asertas: "Kelke da aktivaj uzantoj prezentantaj komune kun donitaj reguloj kaj sistemo de libera reguligo povas atingi grandan kontrolon super enhavo produktita en la sistemo, laŭvorte forviŝante variecon, polemikon, malkonsistecon harmoniante opiniojn de la kontribuantoj."

Kelkaj kontribuantoj plendas, ke reguligado de Vikipedio estas tre laciga okaze de konfliktoj. Same ili plendas pri fakto, ke Vikipedio grandmezure preferas kontribuantojn, kiuj havas karakterizajn opiniojn, ĉar neniu havas tempon nek energion por rebati iliajn karakterizajn opiniojn.

Sed en la alia flanko Vikipedio estas, kiel asertas ties redaktantoj, tre valora kiel socia komunumo. Ekzemple aŭtoroj povas esti postulitaj, por ke ili defendu, respektive klarigu sian laboron kaj tiuj ĉi disputoj esta bone videblaj. Unuopaj versioj de Vikipedio ofte enhavas "konsultan sekcion", kie tiu ĉi komunumo respondas demandojn.

Esperantistoj kaj Vikipedio

Esperantistoj ludas pli gravan rolon en diverslingvaj vikipedioj ol oni ĝenerale taksas. Unu de la ĉefaj teknikistoj de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas esperantisto.

La ĉeĥan, kartvelan, slovakan kaj svahilan versiojn de Vikipedio kreis esperantistoj (Miroslav Malovec, Avtandil Abuladze, Viliam Búr kaj Marcos Cramer), kaj en pluraj vikipedioj esperantistoj estas administrantoj. Martin Haase, direktoro de Germana Esperanto-Instituto, estis estrarano de Wikimedia Deutschland, kaj Ziko van Dijk estas ekde 2011 prezidanto de Wikimedia Nederland.

Vikipedioj en unuopaj lingvoj

English Wikipedia contributors by country
Kontribuintoj por la anglalingva Vikipedio laŭ landoj en septembro 2006

Unu el la trajtoj de la diversaj nacilingvaj eldonoj estas, ke ilin kreas ĉefe loĝantoj de la lando aŭ landoj, kie oni parolas la koncernan lingvon. Laŭ statistiko el 2006 ĉirkaŭ 52 % de la kunlaborantoj de la anglalingva versio loĝis en Usono, 15,9 % en Britio, 7,3 % en Kanado kaj 4,4 % en Aŭstralio - do sume ĉirkaŭ 80 % de la kontribuintoj loĝis en kvar (ĉefe) anglalingvaj landoj. La plej altan procentaĵon en unu lando havis la japana vikipedio, kies kontribuintoj loĝis je 93,2 % en Japanio; la plej malaltan procentaĵon de la ĉefa kontribulando havas la ĉina lingvo, kiun tiutempe kreis je 28,6 % homoj el Honkongo; sekvis 25,9 % en Tajvano. La Esperanto-versio tiutempe havis 36,3 % de kontribuoj el Nederlando, 10,6 % el Ĉeĥio.

Entute por Esperanto oni listigas sep landojn, el kiuj venis pli ol 5 % de la kontribuoj. La hispana versio havis ses tiajn landojn, la ĉina kvin, la rusa, rumana kaj korea po kvar, la angla, franca, portugala, hebrea, slovaka kaj dana po tri kaj la aliaj el la tuta dudeko da versioj du aŭ unu landojn.

Vidu ankaŭ

  • Internacia Vikipedio
  • Truth in Numbers: The Wikipedia Story (Vero en Nombroj: La Historio de Vikipedio) (dokumenta kino)
  • Vikipedia historio

Eksteraj ligiloj

Referenco

  1. Wikipedia cofounder Jimmy Wales on 60 Minutes. www.cbsnews.com. Arkivita el la originalo je 2017-01-26. Alirita 2017-01-26.
  2. listo de ĉiuj vikipedioj (angle), la 14-an de oktobro 2010
  3. Andreas Kaplan, Haenlein Michael (2014) Collaborative projects (social media application): About Wikipedia, the free encyclopedia. Business Horizons, Volume 57 Issue 5, pp.617-626
  4. Wikipedia, Premio Princesa de Asturias de Cooperación, El País, Madrido, [1] Konsultita la 17an de junio 2015
Bahio

Bahio (portugale: Bahia) estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, lokata en la nordorienta parto de la lando, ĉe la bordo de la Sudamerika kontinento.

En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Bahia. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Baia], en Esperanto (la lasta a reprezentas ŝvaon). Tiu nomo signifas Golfeto, en la portugala lingvo.

Japanoj

La japanoj (japane: nihonĝin) estas popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Japanio (123,6 milionoj). Japanoj loĝas ankaŭ en Usono (Kalifornio, Havaja insularo), Kanado, Brazilo kaj Peruo. Entute estas ĉirkaŭ 125,6 milionoj da japanoj (1992).

Lingvo: japana.

Apartenas al aparta transira rasa grupo.

Religio: precipe ŝintoistoj kaj budhistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun aparta kulturo - vestaĵoj, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas Eta aŭ Burakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feŭda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas ĉirkaŭ 2-3 milionoj.

Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1-a jarmilo a.K. migrinte de la Korea duoninsulo al la Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum la procezo de intermiksiĝo, la lingvo de la nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis kunmiksiĝo de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - la Jamato-Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan de aliaj popoloj de kontinenta Azio vojon de sia evoluo. Nur post la dua mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj direkte al alproksimiĝo al moderna kulturo.

La bazo de ilia tradicia ekonomio estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomojn, citrusojn, kaj diversajn fruktojn, kaj oni praktikas bredadon de silkraŭpoj kaj fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, kaj loĝas en urboj.

Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed multaj preferas la nacian. Nefermentita kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kiun oni manĝas per specialaj bastonetoj, nomitaj haŝioj. Spicoj kaj supoj estas tre diferencaj.

Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas originan parton de moderna kultura vivo de japanoj.

Kampanio

Kampanio (itallingve Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente. La regiono kovras 13 595 km² kaj havas 6,1 milionojn da enloĝantoj.

La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝanca aŭ feliĉa kamparo).

Kastilio-Manĉo

Kastilio-La Manĉo , aŭ Kastilio-Manĉo, estas aŭtonoma komunumo de Hispanio, okupanta la plej grandan parton de la antikva historia regiono Nov-Kastilio, (79.463 km2), escepte de la Madrida Regiono, kiu formis propran komunumon. Ĝi havas proksimume 1.980.000 loĝantojn. Grandan parton de la regiono konsistigas la geografia unuo Manĉo, pro kio la regiono ricevis sian nunan nomon.

La ĉefurbo estas Toledo, ĉe la rivero Taĵo. La regiono konsistas el la provincoj Albacete, Ciudad Real, Cuenca, Gvadalaĥaro kaj Toledo.

Ĉefaj urboj (kun loĝantaro en 2007):

Albacete, 164.771

Talavera de la Reina, 85.549, en la provinco Toledo

Toledo, 78.618

Gvadalaharo, 77.925,

Reĝurbo (nacilingve Ciudad Real), 71.005,

Cuenca, 52.980

Puertoljano, 50.838, en la provinco Reĝurbo

Tomelloso, 35.637, en la provinco Reĝurbo

Hellin, 30.366

Alcázar de San Juan, 29.693, en la provinco Reĝurbo

Valdepeñas, 25.570

Azuqueca de Henares, 28.155

Villarrobledo, 25.417

Almansa, 25.272Kastilio-Manĉo estas la loko kie disvolviĝas granda parto de la aventuroj de Don-Kiĥoto el Manĉo, de Miguel de Cervantes.

Konserva statuso

La konserva statuso de specio estas maniero de taksi la ŝancon ke tiu specio daŭre vivos.

En Vikipedio, la statusoj estas:

Sekura

Dombesto

(pli bona vorto verŝajne estus malsovaĝa)

Datumoj neadekvataj aŭ Nesufiĉa informo

Ne ekzistas sufiĉa informo, aŭ pri la nombroj de indivuoj, aŭ pri tio ĉu certa grupo estas disa specio, sed ankaŭ ne estas informo de granda minaco aŭ malpligrandiĝo.

Malplej zorgiga

Ne estas sufiĉa kialo por meti la specion en pli altan kategorion. Tiu ĉi kategorio do enhavas kaj speciojn kiuj estas abundaj kaj speciojn por kiuj ekzistas iu zorgo. (oni fojfoje skribas LR/lc laŭ la angla por malplej zorgiga)

Preskaŭ minacata

La specio preskaŭ atingis la statuson de Vundebla sed ĝi ne plene meritas tiun statuson

Dependa je protektado

Se oni haltas nurajn konservecajn paŝojn, la specio eble iĝos Vundebla aŭ pli

Vundebla

havas grandan riskon de formorto en la meza tempo

En danĝero

havas grandan riskon de formorto en la proksima tempo. Vidu Endanĝerigita specio kaj Kategorio:Endanĝerigita specio

Kriza

havas grandegan riskon de formorto en la tuja tempo. Vidu Kategorio:Forte endanĝerigita specio

Kriza (eble formortinta)Formortinta sovaĝe

Kaptitaj individuoj vivas, sed alie la specio estas formortinta (neniu natura aro de individuoj en la sovaĝo). Vidu Kategorio:Specioj formortintaj sovaĝe

Formortinta

Oni serĉis specion plene kaj taŭge, kaj ne trovis ĝin. La lasta membro de la specio mortis post la jaro 1500

Fosilia

Prahistoria

Lingvisto

Lingvisto estas homo, kies fako estas Lingvistiko.

Makzelulo

Makzeluloj aŭ gnatostomoj (latine Gnathostomata) estas vertebruloj kun makzelo. La grupo konsistas el la sekvantaj grupoj (laŭ kladistika klasifiko):

kartilagaj fiŝoj (ŝarkoj, rajoj ktp);

teleostomoj (ostaj fiŝoj kaj kvarpieduloj):

aktinopterigoj (sturgoj, teleostaj fiŝoj, ktp);

sarkopterigoj (pulmfiŝoj, celakantuloj kaj kvarpieduloj).Tiu grupo estas distingenda de la gnatostomoluloj (latine Gnathostomulida), filumo de senvertebraj vermoj.

Maria (patrino de Jesuo)

Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de

Jesuo, la fondinto de

kristanismo. La termino originas de la sekvaj lingvoj: aramee Marjam ܡܪܝܡ, hebree Mirjam מרים1, arabe Marjam, greke Μαρία, María, arabe Marjam مريم . Ŝiaj aliaj titoloj estas la

Dipatrino (greke, Theotokos, latine

Mater Dei), la Benata Virga Maria, Nia Damo

(france, Notre Dame), Nia Sinjorino (hispane, Nuestra Señora) aŭ ankoraŭ la Madono (itale, Madonna).

Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de

multe da arto (ekzemple, tiuj de

Danto,

Leonardo,

Mikelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en

la kristana mondo.

Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia

edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la

Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo

de Jozefo" – sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata

patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis

Romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en

Germanio, kie li mortis.

Minas-Ĝerajso

Minas-Ĝerajso (portugale: [minasʒerajs], prononcata "minasĵerajs" = ĝeneralaj minoj) estas ŝtato en la sud-oriento de Brazilo, kun 588.384 km² la kvara laŭ grandeco kaj kun 20 milionoj da loĝantoj la dua laŭ loĝateco.

Ĝia situo estas interesa, ĉar ĝi nord-okcidente limas al la Federacia Distrikto (Brazilo) kaj sud-oriente al kvar aliaj ŝtatoj, kiuj je preskaŭ egala distanco de ĉirkaŭ 100 km disigas ĝin de Atlantiko: Bahio, Espirito-Santo, Rio-de-Ĵanejrio kaj San-Paŭlio.

Okcidente ĝi limas al Gojaso kaj Suda Mato-Groso.

La ĉefurbo de la ŝtato estas Belorizonto, kun ĉirkaŭ 2,2 milionoj da loĝantoj. Antaŭ ĝi estis ĉefurbo la mineja urbo Ouro Preto.

La flago de Minaso montras ruĝan triangulon kaj ĉirkaŭe la latinan devizon libertas quæ sera tamen (libereco, eĉ se malfrue).

Ĝi devenas de liberiga movado de 1789, gvidata de Joaquim José da Silva Xavier, nomata Tiradentes (dentotiristo).

La movado estis nomita Inconfidência Mineira (minasa malfideleco) de la kolonia potenco Portugalio kaj poste mem alprenis tiun riproĉan nomon kvazaŭ honoran.

La liberiĝo tiutempe malsukcesis pro perfido.

La flago, uzata de ĉirkaŭ 1930, estis oficiale adoptita je la 8-a de januaro 1963.

Ministro

Ministro, el latine minusa "(= malpli alta) servisto", nun membro de ŝtata registaro estranta difinitan fakon de la ŝtataj aferoj. Tiu fako estas kutime nomata ministerio.

En kelkaj ŝtatoj, ekz. Usono, Filipinoj aŭ Unuiĝinta Reĝlando, oni uzas la titolon "sekretario" (secretary). En kelkaj orientaj ŝtatoj la vorto "veziro" estas uzata.

Montaro

Montaro estas specifa geografia regiono sur la surfaco de planedo. Ĝin karakterizas montoj, altebenaĵoj, valoj kaj pelvoj.

Oni distingas mezaltajn montarojn kaj altajn montarojn.

> Montara sistemo

Kontraste montoĉeno nur estas vico de geografie proksimaj montoj, kiuj staras pli-malpli en unu linio. Montoĉeno povas esti konsiderata montaro, sed ankaŭ povas esti nur parto de ĝi.

vidu Himalajo, Andoj, Alpoj, Apeninoj.

Periapsido

La periapsido estas la punkto de la orbito de astro (luno, natura aŭ artefarita satelito, planedo, komponanto de kelkopa stelo...), kie tiu astro estas pli proksima de la astro, ĉirkaŭ kiu ĝi orbitas.

La periapsido estas unu el la du apsidoj

Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj

Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj (originale GNU Free Documentation License, mallongigita en GFDL) estas permesilo simila al GNU GPL, sed estas por dokumentoj (instrukcioj), ne programoj. Dokumento sub la permesilo estas libera kaj rajtoceda. Kopioj de la dokumento kaj eĉ redaktaĵoj restas sub la permesilo. Oni povas vendi ekzemplerojn, sed devas libere disponigi version redakteblan. GFDL permesas marki nevariendaĵojn por, ekzemple, aŭtornotoj.

Ĉiuj tekstoj en Vikipedio estis disponeblaj laŭ GNU FDL, sed nun eblas aldoni al ĝi tekstojn disponeblajn nur laŭ alia permesilo, CC BY-SA 3.0. Pro la rajtoceda naturo de tiuj permesiloj, Vikipedio ne povas akcepti materialon aŭtorrajte protektatan, krom tiujn ankaŭ sub la sama permesilo (aŭ originale aŭ per aparta permeso de la aŭtoro) aŭ akordigeblan kun ĝi.

GNU FDL ankoraŭ evoluas.

Pro la komplikeco de GFDL, pro ĝia uzado sed netaŭgeco por netekstaj verkoj, kaj pro tio, ke ekzemple la ebleco aldoni nevariendaĵojn estas rigardata de iuj kiel malkonvena por libera permesilo, oni

proponis krei pli simplan version, GNU SFDL, sen la maloportunaj ebloj;

permesis al mastroj de vikioj laŭvole aldoni al verkoj disponeblaj laŭ GFDL-1.3 kaj aldonitaj al la vikioj antaŭ difinita dato eblon disponigi ilin laŭ alia rajtoceda permesilo, "Creative Commons Attribution-ShareAlike (Atribuo-Kun sama permesilo) 3.0".

Persa kalendaro

La Persa aŭ Irana kalendaro estas suna kalendara sistemo, kies novjaro komenciĝas la 21-an de marto (printempa ekvinokso). En marto de la jaro 2002 en Irano estiĝis la jaro 1381 laŭ persa kalendaro. La kalendaro estis adoptita en 1925.

La persa kalendaro havas dek du monatojn kun 31 tagoj kaj ses sekvantaj kun 30 escepte de la lasta kiu havas 29 tagoj krom en superjaroj. La jaro komenciĝas je Novruz kiu koincidas kun la 21-a de marto de la gregoria kalendaro.

La 1-a de januaro 2000 laŭ la gregoria kalendaro estis la 11-a de Dej 1378 laŭ la persa.

La monatoj de persa kalendaro estas (inter krampoj - la averaĝa komenco de la monato laŭ gregoria kalendaro):

La erao de la kalendaro estas islama.

Regiono

Regiono povas esti :

teritorio, kiu respondas al administra teritorio en iuj landoj :

la Eŭropa Komisiono dividis Eŭropon en regionoj ankaŭ nomataj «Nomenklaturo de Statistikaj Teritoriaj unuoj» (NSTU) :

NSTU 1 : de 3 ĝis 7 millionoj da loĝantoj,

NSTU 2 : de 800 000 ĝis 3 000 000 loĝantoj (en Francio, tio estas la administraciaj regionoj),

NSTU 3 : de 150 000 ĝis 800 000 loĝantoj (en Francio, tio estas la departementoj) ;

Britio estas dividita en 9 regionoj ;

Belgio estas dividita en 3 regionoj : flandra regiono, valona regiono, Brusela Ĉefurba Regiono ;

Konga Respubliko konsistas el 10 kongaj regionoj ;

Francio konsistas el 26 regionoj el kiuj 22 surlandaj kaj 4 transmaraj ;

Italio konsistas el 20 italaj regionoj, el kiuj 5 kun aparta statuso ;

Respubliko de Filipinoj estas dividita en 17 regionoj aŭ rehiyon;

Grekio konsistas el 13 regionoj;

Kebekio konsistas el 17 administraciaj regionoj ;

geografia areo relative vasta de lando aŭ kontinento, posedanta fizikajn kaj/aŭ homajn (ekz. la lingvo) karakterojn, kiuj apartigas ilin de la najbaraj regionoj.La regionoj difinitaj per homaj kriterioj (por ekzemplo la lingvo) malofte havas klare starigitajn limojn kaj do temo por interpretado kaj konflikto. La klareco de difino de regiono povas perdiĝi se tie miksiĝas nocioj de fizika, homa kaj/aŭ administracia geografio.

Sfântu Gheorghe

Sfântu Gheorghe estas nomo de multaj lokoj en Rumanio.

Sfântu Gheorghe (Covasna)

Sfântu Gheorghe (Iernut)

Tinamoformaj birdoj

La familio de Tinamedoj estas la ununura familio de ordo Tinamoformaj, birdoj kiuj kune kun la ordo de strutoformaj birdoj konsistigas la grupon nomita Paleoagnathae aŭ Malnovaj Makzeloj, pli malnovaj en la evolua procezo ol la aliaj birdoj, nome Neognathae aŭ Novaj Makzeloj.

Kiel la Strutoformaj, la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano, sed post la disiĝo inter Afriko kaj Sudameriko la evoluo permesis la ekzistadon de tiuj birdoj nur en la Neotropiso kaj ne en aliaj partoj de la mondo. Eĉ tiele, temas pri birdoj tre malsimilaj de la Strutoformaj. Ankaŭ iome similas al aliaj surtere vivantaj birdoj kiel koturnoj kaj lagopoj, sed ankaŭ malsimilas de ili kaj devas resti ĉe sia unusola familio.

Kvankam oni ne multajn fosiliojn oni trovis en Sudameriko, tamen kelkaj estas dekmilionaj oldaj.

Kvankam temas pri 9 genroj kaj 47 specioj, sube listigitaj, el kiuj tinamo (Tinamus) estas nur unu genro, oni kutime uzas la nomon tinamo por priparoli ĉiujn tinamedojn.

Vikipedio en Esperanto

Vikipedio en Esperanto estis fondita la 6-an de novembro 2001 kiel 11-a lingvoversio de la interreta enciklopedio Vikipedio kaj nuntempe enhavas 262 980 artikolojn. Ĝia fondinto estas konsiderata la usona esperantisto Chuck Smith. Esperantistoj kontribuis ankaŭ al la fondiĝo de kelkaj pliaj lingvoversioj de Vikipedio (ĉeĥa, slovaka, oseta, svahila) kaj la enkonduko de subteno de la Esperanta alfabeto en januaro de 2002 malfermis la vojon por la alfabetoj de aliaj lingvoj kaj plifruigis la transiron de la tuta Vikipedio al la normo Unikodo.En oktobro de 2012 ĝi ampleksis pli ol 170 000 artikolojn kaj aktivis en ĝi 21 administrantoj. Laŭ la nombro de artikoloj ĝi estis la 27-a plej granda lingvoversio de Vikipedio. Ekzistis pli ol 68.000 registritaj uzantoj, el kio pli ol 480 aktivaj. Laŭ deveno de la redaktantoj estas la Vikipedio en Esperanto el ĉiuj lingvoversioj la plej internacia. Vikipedio en Esperanto estas ankaŭ la entute plej granda enciklopedio verkita en artefarita lingvo.

Diverslingvaj eldonoj de Vikipedio laŭ kvanto da artikoloj (je la 18-a de aŭgusto 2019)
Pli ol 1 000 000 Vikipedio
Pli ol 500 000
Pli ol 200 000
Pli ol 100 000
Pli ol 10 000 (elektitaj)
Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio
Fondaĵo Vikimedio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.