Vikio

Vikio (havaje wiki, kio signifas tre rapide) estas kunredaktebla retejo, kies enhavon ĉiuj rajtas ampleksigi, ŝanĝi, korekti, ktp. Ĉi tiu retejo, Vikipedio, estas unu el la plej famaj vikioj. Do, ankaŭ vi rajtas ŝanĝi la tekston de iu ajn el ĝiaj paĝoj, inkluzive de ĉi tiu!

Terminologio

La vorto vikio devenas de la angla vorto wiki, kiu siavice devenas de la havaja wiki, signifanta "rapida". Tio estas, vikiaj sistemoj estas kreataj tiel, ke ili estu kaj rapidaj kaj malkomplikaj rimedoj por publikigi ideojn en interreto.

Historio

HNL Wiki Wiki Bus
Wiki Wiki aŭtobuso ĉe la Internacia Flughaveno de Honolulu

La originalan vikion fondis Ward Cunningham, kiu disvolvigis kaj nomis ĝin kiel WikiWikiWeb, naskinte tiun koncepton kaj instalinte la unuan vikian servilon en la 25-a de marto 1995, ĉe la domajno c2.com. Kelkaj homoj opinias, ke nur la vikio de Cunningham devas esti nomita Wiki (majuskle) aŭ WikiWikiWeb. Tiu pionira vikio ankoraŭ estas unu el la plej popularaj (anglalingvaj) ĝis nun. Ĝi troviĝas ĉe http://www.c2.com/cgi/wiki. Cunningham elektis tiun nomon memorinte kontiston de la Internacia Flughaveno de Honolulu, kiu diras al li por uzi la tiel nomatan Wiki Wiki aŭtobuson, kiu trairas inter la aviadkonektejoj. En la havaja lingvo, tiu duobligo aldonas emfazon, kvazaŭ la sufikso "-eg" en Esperanto. Do, jen ekesto de la rapidega retpaĝaro.

Funkciado

Vikio konsistas el tre interligita vikipaĝaro, esence funkcianta kiel datenbanko por registri, foliumi kaj serĉi informaron.

Ĝi ebligas verki dokumentojn kunlabore, per simpla marklingvo, uzante iun ajn TTT-legilon, tiel, ke la foliumilo fariĝas ankaŭ redaktilo.

Do, interesa ebleco estas tia, per kiu oni facile kreas kaj aktualigas ties artikolojn. Ordinare neniu revizio estas aplikata antaŭ ol publikigo de la ŝanĝoj. Krome, kutime oni ne bezonas aliĝi aŭ identiĝi por rajti redakti. Tio povas inciti misuzon de la sistemo. Tial vikioj povas esti protektitaj kontraŭ la ekstera publiko kaj nur antaŭpermesitaj personoj sukcesas ĝin redakti kaj, kelkfoje, eĉ legi.

cRgajNpL

Ligiloj

Vikio estas hipertekstaj medio, kun plurdimensie (ne-linie) krozebla strukturo. Ordinare, ĉiu paĝo enhavas grandan nombron da ligiloj al aliaj paĝoj. Eĉ ekzistas vikioj kun hierarĥie krozeblaj paĝoj kaj ofte tio ekaperas pro la natura procezo de kreado.

Internaj

La plejmulto de la ligiloj en vikio estas internaj, tio estas, ili alportas al aliaj paĝoj ene de la propra vikio. Ili estas kreataj per specifa sintakso, la tiel nomata ligila modelo.

Dekomence, plejparte vikioj uzadis KamelUsklecon por nomi identigilojn, kiuj fariĝas ligiloj. Por krei KamelUsklecan ligilon, oni simple majuskligas vortojn de frazeto kaj kunigas ilin, forigante interspacojn (la vorto KamelUskleco mem estas ĝusta ekzemplo pri tio).

KamelUskleco multe faciligas la kreadon de internaj ligiloj, tamen ĝia neordinara formo ne estetike plaĉas al multaj legantoj. Tial, pluraj vikioj nun ebligas alian tipon de sintakso, pli liberan, uzante kvadratajn krampojn ([[ligilo]]) por distingi ligilojn. KamelUskleco eĉ estas malebligata apriore (defaŭlte) en vikioj nuntempe.

Eksteraj

Krei eksterajn ligilojn ordinare estas tre simple. Sufiĉas rekte skribi la kompletan URL-on. La ŝlosilvorto por distingi ilin estas la prefikso "http://", kiu indikas la hipertekstecon de la skribaĵo. Jen ekzemplo, kiu funkcias ĉi tie en Vikipedio: http://akademio-de-esperanto.org por montri http://akademio-de-esperanto.org. Tamen, en la vikioj, kiuj uzas liberajn ligilojn interkrampitajn, oni ankaŭ povas apliki tiun saman rimedon kaj al la internaj tipoj kaj al la eksteraj.

Intervikie

Multaj vikioj disponigas mallongigajn formojn por reprezenti aliajn retpaĝarojn. Ĉar, ordinare, oni povas simple anstataŭigi longan komencan padon de URL per facile parkerebla vorteto. Tiel, oni pli rapide povas aludi al enhavoj de aliaj vikioj.

Por tion fari, la vikio tenas interne mapon inter vortetoj kaj tiuj URL-oj, kiuj estas pli ofte uzataj de la redaktanta komunumo.

Ekzemple, ĉi tie en Vikipedio, oni povas uzi [[google:intervikio|intervikio]] kaj tio fariĝas serĉmendo en Guglo, pri la vorto intervikio.

Serĉado

Oftege vikioj disponigas almenaŭ serĉon pri titoloj kaj multfoje pri kompleta teksto mem. La profundeco de serĉrezultoj dependas je uzo de datenbanko. Indeksa aliro al datenbanko necesas por sukcesigi rapidan serĉadon tra ampleksa vikio.

Alternative, oni povas uzi eksterajn serĉilojn, kiel Guglo ekzemple, por kompletigi mankantajn bonajn serĉrimedojn internajn. Tamen, tio povas rezulti je malaktuala indeksado fare de la ekstera serĉilo, dum tagoj, semajnoj kaj eĉ monatoj ne ĝisdatigite.

Servila aŭ klienta modo

Plejmulte, vikiaj sistemoj funkcias laŭ servila modo. Esence, la funkcioj por redakti, montri kaj regi ĝin estas provizataj de servilo per vikiprogramaro instalita tie, kiu formatigas la enhavon kiel HTML-a paĝo montrebla en ordinara TTT-legilo.

Aliflanke, klientmoda vikisistemo postulas nur, ke la servilo provizu vikitekstajn dosierojn, simile kiel retserviloj provizas HTML-ajn paĝojn per HTTP. En tiu tipo de vikio, la tuta programaro por funkciigi la transformatigon de vikiteksto, redaktado, ktp, restas en la klienta komputilo, pli specife, per sia loka foliumilo. Ili povas esti programeto instalita kiel kromaĵo en tradicia TTT-legilo.

Retbazita aŭ disiĝita modelo

Ordinare vikioj retgastiĝas en retservilo. La retservado povas esti publike disponigata en Interreto aŭ ĝi povas aparteni al privata LAN, kun limigita alireblo.

Anstataŭe al la retbazita modelo, ankaŭ ekzistas la vikioj disigitaj inter samtavolaj retnodoj, kiuj malbezonas retservilon. Tia nodalnoda vikia sistemo integriĝas per P2P-a versikontrola sistemo, kiu zorgas pri versiigo kaj disprovizo de la paĝoj.

Ŝanĝ-kontrolo

Vikioj estas kreataj kun la filozofio faciligi korekti erarojn anstataŭ malfaciligi fari ilin. Dum vikioj estas tre publike malfermaj, ili ankaŭ disponigas rimedojn por kontroli validecon pri freŝaj aldonoj al la entuto de artikoloj. La plej rimarkindaj paĝoj en preskaŭ ĉiuj vikioj estas la "Lastaj Ŝanĝoj": specifa listo de freŝdataj redaktoj aŭ listo pri ĉiuj redaktoj faritaj inter du limoj de tempo.

El ŝanĝregistrado, aliaj funkcioj estas alireblaj:

  • Historio de Revizioj, montranta antaŭajn versiojn de ĉiu paĝo;
  • Diferenca Komparo, kolorigante la ŝanĝojn inter du revizioj.

Per la Historio de Revizioj, redaktanto povas rigardi kaj restarigi antaŭan version de artikolo. Kaj la Diferenca Komparo povas esti uzata por decidi ĉu tio farindas aŭ ne.

Alia rimedo por kontroli ŝanĝojn estas la ebleco atentigi pri ili aŭtomate, eble eĉ per retpoŝto, avizante pri redaktoj en specife elektitaj artikoloj.

Misuzeblo kaj fidindeco

La malfermeco de plimulto el vikioj (permesante al ĉiuj redakti ties enhavon) ne garantias bonintencemon de la redaktantoj. En grandaj vikioj, se okazas vandalaĵoj, ili povas daŭri ne rimarkitaj dum kelka tempo, ĝis lerta uzanto atentu pri la fuŝo. Ankaŭ ekzistas malicaj disrompigoj en vikioj, pli konataj kiel "Trolo (interreto)". Eĉ aŭtomata aldono de ligiloj por alporti al retpaĝaĉoj povas okazi: estas la tiel nomataj "vikiaj spamoj".

Pro tia vundebleco, krom la ŝanĝkontrolaj rimedoj aplikataj de homoj mem, grandaj vikioj povas disponigi robotetojn, kiuj aŭtomate malkovras kaj renversas tiajn vandalaĵojn. Kaj ĵavaskriptaj plibonigoj povas montri kiom signaĵojn estis aldonitaj en ĉiu redakto, tiel helpante limigi misuzon al fuŝaĵetoj.

Se estas robotoj por malfari vandalaĵojn, certe ekzistas tiuj, kreitaj por ilin fari. Tial, lastatempe, grandaj malfermaj vikioj postulas CAPTCHA-jn testojn por malhelpi aŭtomatan spamadon.

Ofteco de vandalaĵoj dependas je kiom malferma estas la vikio. Kelkaj vikioj permesas nur al aliĝintaj uzantoj redakti, anstataŭ permesi al iu ajn retuzanto fari tion. Ordinare etaj vikioj funkcias pli ferme, dum la pli ampleksaj fariĝas pli publike redakteblaj.

Oni konstatas do, ke ju pli sekura kaj fidinda estas vikio, des malpli rapide ĝi disvolviĝas. Male, ju pli malferma, des pli rapida estas la kreskado, malgraŭ la risko suferi atakojn.

Por resumi la debaton, Lars Aronsson, fakulo pri datensistemoj, diras:

Citaĵo
 Plimultoj, kiam eklernas pri la vikia koncepto, asertas, ke retpaĝaro, kiu povas esti redaktata de iu ajn, tuj estos malutiligata de pereiga enŝovado... Tamen, tiu afero ŝajne funkcias tre bone.[1] 

Vikioj en kaj pri Esperanto

Movadaj vikioj

Jerry Muelver lanĉis Unumondo-n, la unuan Esperantan vikion, je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por dissendolisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj apenaŭ konis vikiojn kaj ĝi ne havis klaran celon.

Nuntempaj funkciantaj vikioj jenas.

Lokaj vikioj

Fakaj vikioj

Viki-programaroj kun Esperanto-traduko

Notoj

  1. Richard Heigl, Markus Glaser, Anja Ebersbach(2006), p.10.

Vidu ankaŭ

Bardo

Bardo estas poeto kaj kantisto, kiuj kantas propre verkitajn kantojn.

La latina vorto bardus nomis sanktajn keltajn kantistojn, kiuj ĉe solenaj okazoj kantis omaĝe al dioj kaj herooj. Poste tiel estis nomataj mezepokaj kortegaj kantistoj, kiuj disvastigis tra Eŭropo la kantojn pri la reĝo Arturo, sed ili kantis ankaŭ pri la naturo, amo kaj virina belo. Migraj bardoj kantis por la popolo kiel folkloraj poetoj. Ili estis tiel multenombraj, ke ili formis eĉ gildojn.

Nuntempe estas la vorto „bardo“ uzata kiel sinonimo por poeto, kiu prikantas la gloron de sia nacio aŭ tristas pro ĝia dekadenco.

William Auld ankaŭ plurfoje estis nomata "nia bardo".

La ekzakta signifo de la vorto bardo diversas inter landoj kaj epokoj.

Ekzemple en Rusio ekzistas hodiaŭ multaj belaj bardaj kantoj en Esperanto. Multaj el ili troveblas en la Kantaro-Vikio. Konata esperantista bardo estas ankaŭ Georgo Handzlik el Pollando (lia kromnomo estas "bardo sen barbo").

Parencaj esprimoj estas aedo, rapsodo, skaldo, menestrelo, lirikulo.

Esperanto-muziko

Esperanto-muziko estas ĉia muziko kun kantotekstoj en Esperanto. La lingva kaj muzika nivelo de Esperanto-artistoj tre varias. Kelkaj el ili eĉ ne parolas la lingvon, sed papage rekantas parkerigitajn tekstojn. La historio de Esperanto-muziko komenciĝas mallonge post la publikiĝo de la unua libro pri Esperanto.

Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto, ekzemple historie ĉe musicexpress.com.br kaj daŭre ĉe Spotify, Deezer, ĉe la interreta radio last.fm , la publika kantaro kaj la Kantaro-Vikio. Vidu ankaŭ la liston de ĉirkaŭ 300 Esperanto-muzikalbumoj.

Itala Esperantista Junularo

Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi celas disvastigi Esperanton tra la itala junularo, kaj plifaciligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.

Ĝi estas la junulara sekcio de la Itala Esperanto-Federacio, kaj la itala sekcio de la TEJO.

Ĉiujare ĝi okazigas la Internacian Junularan Festivalon, je pasko, kaj la Semajnon de Kulturo Internacia, dum septembro. Kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio ĝi prizorgas porjunularan programon dum la Itala Kongreso de Esperanto, semajnlonga aranĝo kiu kutime okazas fine de aŭgusto.

Jordanio

Jordanio - al-Urdun - الأردن

Lando inter Sirio, Irako, Sauda Arabio kaj Israelo.

Junulara Esperantista Franca Organizo

Junulara Esperantista Franca Organizo (mallongigo: JEFO) aŭ Espéranto-Jeunes (en la franca) estas la junulara faka asocio de UFE-Espéranto-France, Unuiĝo Franca por Esperanto kaj la nacia faka asocio de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La asocio aktivas en Francio al disvastigo de Esperanto inter la junuloj kaj al organizo de eventoj uzantaj Esperanton. JEFO havas membrojn en tuta Francio sed havas pli fortajn grupojn en kelkaj urboj: ĉefe Parizo kie estas la sidejo de la asocio kaj Liono kie estas la KoToPo internacia kafejo, administrata de ligata loka asocio Mille et une langues (Mil kaj unu lingvoj).

Ĉiun trian monaton JEFO eldonas dulingvan revuon JI, "JEFO-informas". JEFO tre aktivas per Interreto, ĉefe per administrado de interreta kurso de Esperanto en la franca (kun 77 korektantoj en januaro 2010). JEFO havas reton de diversaj TTT-ejoj administrataj de diversaj membroj kaj interligitaj per la ĉefa TTT-ejo de JEFO, kiu tiel disponigas informadon, kursojn, kalendarojn, dissendo-listojn, fotoalbumojn, kaj filmojn pri Esperantaj eventoj en Francio kaj en la mondo. En aprilo 2002 estis kreita JEFO-Vikio por utili kiel plia TTT-laborejo de JEFO.

Ĝi partoprenas en diversaj inter-asociaj eventoj en Francio kun UFE kaj SAT-Amikaro franclingva faka asocio ligata al SAT. JEFO ankaŭ partoprenas en diversaj budoj, interalie en "Expolangues", internacia ekspozicio pri lingvoj kiu okazas ĉiu-jare en Parizo.

La lasta granda internacia evento organizita de JEFO estis la Internacia Junulara Kongreso IJK 2001 kiu okazis en Strasburgo dum la somero 2001. Kutime JEFO organizas du specojn de aranĝoj: kuiradaj semajnfinoj, antaŭe nomitaj "gastronomiaj semajnfinoj", ĉefe cele al franca publiko por fortigi la lokan situacion diversloke en Francio, kaj JEFO ankaŭ kutime organizas internacian aranĝon dum la somero, nomita FESTO.

Kantaro-Vikio

La Kantaro-Vikio estas vikio kiu celas havi kolekton de kantoj en Esperanto kaj ĉion, kio rilatas al ili: nome tekstojn, notojn kaj ligilojn al Esperanto-muziko en Interreto.

Estante produktaĵo de internacia kunlaborado, la kantaro havas kaj malnovajn movadajn kantojn kaj kantotekstojn de modernaj muzikaj grupoj.

En la kantaro oni povas serĉi kantojn laŭ nomo aŭ kategorio. Haveblas alfabeta indekso. Krom tekstoj, la kantaro provizas akordojn por amatoraj ludantoj, kodojn por poŝtelefonoj, kaj tonsilabojn.

Paĝoj pri muzikaj grupoj prezentas liston de albumoj kaj ĝeneralan informon.

La 17-an de aŭgusto 2009 prezentiĝis 1009 kantotektstoj. Fine de la jaro 2010 jam estis pli ol 2000. Ĝi nun prezentas pli ol 3000.

Latvio

Latvio aŭ Latvujo (latve: Latvija, oficiala nomo: Latvijas Republika, Respubliko de Latvio) estas lando en nordoriento de Eŭropo, en la centro de la regionego Baltio. La ŝtato limas sude al Litovio, sudoriente al Belarusio, oriente al Rusio, norde al Estonio kaj okcidente al la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en la Eŭropa Unio kaj ekde la 1-a de januaro 2014 ĝi havas eŭron kiel monunuon anstataŭ la antaŭa lato.

Urboj: Daugavpils (102 mil), Liepaja (93 mil), Rezekne, Cēsis.

Adm. divido: 5 regionoj - 8 provincoj - Riga, Pieriga, Kurzeme, Viduslatvia, Daugava, Ziemelaustrum, Rezekne, Latgale - 26 distriktoj (vidu sube).

Loĝantaro: 2.023 mil (2013), inter ili - latvoj 62,1%, rusoj 26,9%.

Ŝtatlingvo: latva.

Kredantoj: luteranoj kaj katolikoj.

Eksporto: nutraĵoj, kemiaĵoj.

Heredaĵo: Riga historia centro; latva eposo - Laĉplesis (1888).

MediaVikio

MediaVikio (angle MediaWiki) estas programaro por skribi kaj legi vikiojn en interreto. La fondaĵo Wikimedia konservas ĝin sub la Publika Permesilo de GNU. Vikipedio estas potencata de ĝi. MediaWiki ankaŭ estas la nomo de la retejo uzata por evoluigi la programaron.

MediaWiki uzas la interrilatan datumbankon MySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon de PostgreSQL.

La programo estas skribata per PHP kaj estas instalebla sub diversaj sistemoj. Krome necesas servilo, kiu subtenas PHP. Al la subtenantaj serviloj apartenas Apache kaj IIS.

Meta-Vikio

Vikimedia Meta-Vikio, aŭ Meta, estas la Vikio uzata por kunordigi la projektojn de la Fondaĵo Vikimedio.

Starigita en novembro 2001 sub nomo "Meta-Wikipedia", Vikimedia Meta-Vikio fariĝis unu el la rimedoj kiujn uzas kunlaborantoj el diversaj projektoj de vikimedia fondaĵo en plej diversaj lingvoj por interdiskuti. Aliaj rimedoj estas retaj diskutlistoj, diskutpaĝoj ĉe ĉiuj unuopaj artikoloj, diskutpaĝoj de uzantoj kaj ĝeneralaj diskutejoj en ĉiu aparta projekto.

Somala lingvo

La Somala lingvo (nomo en la somala lingvo: Af Soomaali) estas lingvo kiun oni parolas en Somalio, sudorienta Etiopio, Ĝibutio kaj la nordoriento de Kenjo. La lingvo apartenas al la orient-kuŝida lingvaro. Ĝi estas la lingvo de la somala popolo kaj estas la oficiala administra lingvo ekde la fino de 1972. Oni do uzas ĝin en administrado, edukado kaj amaskomunikiloj

Svedlingva Vikipedio

La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga Wikipedia aŭ Svenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.

Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.

Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.

TEJO-Vikio

La TEJO-Vikio estis inter 2003 kaj 2014 publike alirebla vikio kreata de aktivuloj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Laŭ la origina celo ĝi celis esti libere redaktata komuna retejo por kunlabori pri diveraj projektoj, kiel informoj pri landaj sekcioj, tradukoj por TEJO, aŭ planata TEJO-radio. La TEJO-Vikio estis unu el la unuaj vikioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de vikioj (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto).

Universala Esperanto-Asocio

"UEA" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UEA (apartigilo).

Universala Esperanto-Asocio (UEA), fondita la 28-an de aprilo 1908, estas la plej granda internacia ne-registara organizo de parolantoj de Esperanto, kun 5501 individuaj membroj en 121 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA de 2016) kaj en oficialaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Aldone al proksimume ses mil individuaj membroj, aliĝis en UEA 72 landaj Esperanto-asocioj kun sume 9215 membroj el 72 landoj (laŭ la Jarlibro de UEA 2016).

Unumondo

"Unumondo" estis la unua esperanta vikio lanĉita de la usonano Jerry Muelver je la 28-a de januaro 2001. Li volis krei ĝin por diskutlisto, literaturo, novaĵoj, sed la vikio ne vere populariĝis, ĉar homoj ne jam konis vikiojn, kaj ĝi ne havis klaran celon. Ĝi suferis katastrofan akcidenton je la 13-a de septembro. Je la 10-a de oktobro 2001 la vikio restaris. Ĝi estis trovebla ĉe www.unumondo.com, sed ekde decembro 2003 ne plu funkcias.

"UnuMondo" kun vortomeza majusklo estis Dokumentejo de Interaga Esperantlingva Lernmedio, verkita de Henning Von Rosen, por Esperantic Studies Foundation. Ĝi estis trovebla ĉe www.ikso.net/unumondo/dok/, sed intertempe ankaŭ ne plu funkcias.

Vikimedia Kovilo

Vikimedia Kovilo (angle Wikimedia Incubator) estas vikio de la Fondaĵo Vikimedio, kiu gastigas novajn eblajn projektojn aŭ novajn lingvojn por ekzistantaj projektoj (ekz. Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikilibroj), antaŭ ol ili ricevas siajn proprajn vikiojn. Vikiversitato kaj Vikifontaro havas sian propran spacon por testado de novlingvaj versioj.

Esperanta Vikivojaĝo nun estas operaciata de Vikimedia Kovilo.

Vikispecioj

Vikispecioj (angle: Wikispecies) estas reta enciklopedio celanta listigi ĉiujn vivantajn speciojn. Ĝi estas libera vikio, projekto de la Fondaĵo Vikimedio.

Ĝemelurbo

Ĝemelurboj, ĝemelaj urboj, partneraj urboj, fratinaj urboj aŭ amikecaj urboj estas komunumoj kiuj mem elektis transliman longatempan partnerecon kaj kunlaboradon kaj kutime troviĝas intence ne en pleja proksimeco, sed celas transponti kulturajn diferencojn kaj interkomprenigi la urbanojn kaj eble ankaŭ ekonomia interŝanĝo. Ĝemela rilato povas ekzisti ankaŭ inter provincoj aŭ subŝtatoj. Kontraŭe, la vorto duobla urbo estas termino por du administre sendependaj urboj, kiuj situas rekte unu apud la alia kaj teorie konsidereblus unusola urbo, sed kiuj estas dividitaj per rivero aŭ per ŝtata aŭ alia administra limo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.