Vikimedio

Vikimedio povas esti:

  • eduka fondumo funkciiganta Vikipedion kaj aliajn vikioj, vidu Fondaĵo Vikimedio
  • socia movado por disvastigi liberan scion, vidu Vikimedia movado
Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.

Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo.

Esperanto kaj Libera Scio

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Fondaĵo Vikimedio

La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profit-dona organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio.

Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.

Aktuale en 2015, en la Fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016.

Ekzistas la oficiala Esperata uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio.

Libera verko

Libera verko (objekto de libera enhavo) estas verko (objekto al kiu aplikeblas juraj monopolaj limigoj kiel aŭtorrajtoj, patentoj ks, ekzemple libro, bildo, filmo, muzikaĵo, komputila programo, aŭtomobilo ktp), pri kiu ne ekzistas grava jura diskriminacio inter la kreinto aŭ iu alia „rajtoposedanto“ kaj ĉiuj aliaj homoj, nek inter tiuj ĉiuj aliaj homoj. Al posedantoj de kopioj estas permesitaj ĉiucelaj uzado, studado, modifado, disvastigado kaj komerca uzado.

MediaVikio

MediaVikio (angle MediaWiki) estas programaro por skribi kaj legi vikiojn en interreto. La fondaĵo Wikimedia konservas ĝin sub la Publika Permesilo de GNU. Vikipedio estas potencata de ĝi. MediaWiki ankaŭ estas la nomo de la retejo uzata por evoluigi la programaron.

MediaWiki uzas la interrilatan datumbankon MySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon de PostgreSQL.

La programo estas skribata per PHP kaj estas instalebla sub diversaj sistemoj. Krome necesas servilo, kiu subtenas PHP. Al la subtenantaj serviloj apartenas Apache kaj IIS.

Meta-Vikio

Vikimedia Meta-Vikio, aŭ Meta, estas la Vikio uzata por kunordigi la projektojn de la Fondaĵo Vikimedio.

Starigita en novembro 2001 sub nomo "Meta-Wikipedia", Vikimedia Meta-Vikio fariĝis unu el la rimedoj kiujn uzas kunlaborantoj el diversaj projektoj de vikimedia fondaĵo en plej diversaj lingvoj por interdiskuti. Aliaj rimedoj estas retaj diskutlistoj, diskutpaĝoj ĉe ĉiuj unuopaj artikoloj, diskutpaĝoj de uzuloj kaj ĝeneralaj diskutejoj en ĉiu aparta projekto.

Projektoj de Vikimedio

La Projektoj de Vikimedio estas aro da projektoj, kiujn jure kaj teknike prizorgas la Fondaĵo Vikimedio. La plej konata projekto estas Vikipedio, la aliajn oni nomas frataj projektoj de Vikipedio.

Vikicitaro

Vikicitaro (angle: Wikiquote) estas multlingva kunlabora projekto arigi surrete citaĵojn. Ĝi estas frata projekto de Vikipedio kaj funkciigata de Fondaĵo Vikimedio.

Ĝi estis fondita laŭ ideo de Daniel Aslton kaj realigita de Brion Vibber.

Vikidatumoj

Vikidatumoj (angle: Wikidata) estas libera sci-bazo prizorgata de Vikimedio. Ĝi estis oficiale lanĉita la 30-an de oktobro 2012.Vikidatumoj estas libera sciobazo kiun homoj kaj komputiloj povas legi kaj redakti. Ĝi provizas datumojn en ĉiuj lingvoj de la Vikimediaj projektoj kaj ebligas centralizitan aliron al la datumoj. Vikidatumoj estas projekto gastigata kaj subtenata de la Fondaĵo Vikimedio.

Vikifontaro

Vikifontaro (angle Wikisource) estas multlingva projekta surreta kolekto de fonttekstoj, mastrumita de la Fondaĵo Vikimedio. Memstara versio de Vikifontaro en Esperanto aperis en marto 2011, antaŭe esperantlingvaj artikoloj kundividis komunan spacon en la multlingva ĝenerala Vikifontaro, markitaj per kategorio "Esperanto".

Vikifontaro servas por provizi liberajn, aŭtorrajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.

La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la languages committee de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto.

Vikilibroj

Vikilibroj (angle: Wikibooks) estas vikia loko por publikigo de libroj sen kopirajto. Ĝi estas Projekto de Fondaĵo Vikimedio kaj ekzistas ankaŭ en Esperanto.

Vikimedia Komunejo

La Vikimedia Komunejo aŭ simple Komunejo (angle Wikimedia Commons aŭ simple Commons) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio, kiu ekis la 7-an de septembro 2004. La projekto celas konstrui centran datumbazon de bildoj, filmoj kaj muziko. La dosieroj en la centra datumbazo estas rekte atingeblaj de ĉiuj vikimediaj projektoj, inkluzive de Vikipedio, Vikivortaro, Vikilibroj kaj aliaj.

La dosieroj en la Komunejo (krom kelkaj emblemoj de projektoj de Vikimedio) estas liberaj verkoj, kaj oni rajtas uzi ilin libere por ĉiuj celoj, kondiĉe ke oni observas la permesilojn menciitajn en la priskriba paĝo de ĉiu el la dosieroj.

Vikimedia Kovilo

Vikimedia Kovilo (angle Wikimedia Incubator) estas vikio de la Fondaĵo Vikimedio, kiu gastigas novajn eblajn projektojn aŭ novajn lingvojn por ekzistantaj projektoj (ekz. Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikilibroj), antaŭ ol ili ricevas siajn proprajn vikiojn. Vikiversitato kaj Vikifontaro havas sian propran spacon por testado de novlingvaj versioj.

Esperanta Vikivojaĝo nun estas operaciata de Vikimedia Kovilo.

Vikinovaĵoj

Vikinovaĵoj (angle: Wikinews) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio celante provizi liberan novaĵretejon.

Krom retlegeblaj tekstaj artikoloj, diversaj lingvaj sekcioj produktis preseblajn, sonajn, kaj eĉ filmajn versiojn de la novaĵraportoj.

Ekde februaro 2010 ekzistas esperantlingva versio de Vikinovaĵoj (komence en Vikimedia Kovilo). La unua novaĵo en ĝi estis publikigita la 27-an de februaro 2010. Ĝi akiris propran lokon ĉe http://eo.wikinews.org je la 13-a de novembro 2010.

Vikipedio

Vikipedio (angle Wikipedia [ŭikipidia]) estas interreta, plurlingva enciklopedio kun enhavo laŭ la koncepto de libera verko. Ĝin verkadas volontuloj surbaze de amaskunlaboro – ĉiu homo kun aliro al la Interreto rajtas ŝanĝi la enhavon de preskaŭ ĉiu artikolo. Tamen oni ne rajtas fari ion ajn, sed devas sekvi certajn regulojn. La plej gravaj estas konformo al enciklopedieco, neŭtraleco kaj respekto.

La projekto komenciĝis je 15-a de januaro 2001 apud Nupedia – simila, sed de fakuloj verkita projekto. Vikipedion nun administras la senprofitcela Fondaĵo Vikimedio.

Dum aprilo de 2015 jaro ekzistis 288 lingvo-versioj de Vikipedio. En oktobro 2015 ĉiuj diverslingvaj Vikipedioj entute havis pli ol 36 milionojn da artikoloj. Preskaŭ kvin milionoj el ili estis en la anglalingva versio, ĉirkaŭ du milionoj en la sveda kaj germana, dum la Esperanta enhavas nun 261 313 artikolojn. Kvindek kvar vikipedioj havis pli ol 100 000 artikolojn. Ekde sia fondiĝo Vikipedio daŭre pli populariĝis, kaj ĝia sukceso instigis fondon de pluraj frataj projektoj.

La nomo Vikipedio estas esperantigo de la angla Wikipedia, kunfando de la havaja vorto wiki (signifas 'rapide') kaj la angla encyclop(a)edia (‘enciklopedio’). La vortero paedia venas tralatine el la greka paideia, ‘eduko’, tiu siavice el pais, ‘infano’.

Vikispecioj

Vikispecioj (angle: Wikispecies) estas reta enciklopedio celanta listigi ĉiujn vivantajn speciojn. Ĝi estas libera vikio, projekto de la Fondaĵo Vikimedio.

Vikiversitato

Vikiversitato (angle: Wikiversity) estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio. Ĝi estas virtuala komunuma kunlabora libera kaj senpaga pedagogia spaco por studado kaj esploroj. Estas ĉefpaĝo en 17 lingvoj kaj 5 plenaj projektoj en la angla, franca, germana, hispana kaj itala.

La Esperantlingva Vikiversitato estis kreita sur beta.wikiversity.org en Novembro 2008. Marcos Cramer kaj José Antonio Vergara komune ekis iniciaton por igi ĝin aktiva projekto kaj interligi ĝin kun la jam ekzistantaj strukturoj de faka Esperanto-agado. Ĉi tiu iniciato estis lanĉita per artikolo en la revuo Esperanto (decembra numero de 2008).

Vikivojaĝo

Vikivojaĝo (angle Wikivoyage) estas projekto de Vikimedio, kiu celas konstrui gvidilon por turistoj. Ĝi estas skribata de volontulaj aŭtoroj uzantaj vikion. Ĉiu povas redakti artikolojn.

Vikivojaĝo komencis publike en decembro 2006 kiel germanalingva versio, subtenita de germanaj kaj svisaj aŭtoroj. Ĝi estis posedaĵo de germanaj senprofita asocio nomata Wikivoyage e.V.. La itala versio komenciĝis en decembro 2007. La komenco de la projekto estis grande koncernita kun la Wikitravel (VikiVojaĝo) de Internet Brands. En 2012, la enhavo de Wikitravel en aliaj lingvoj kopiis sin al Vikivojaĝo.

Ĝis aŭgusto 2013, Vikivojaĝo estas disponebla en 15 lingvoj:

la angla[1]

la hispana[2]

la germana[3]

la franca[4]

la itala[5]

la sveda[6]

la rusa[7]

la nederlanda[8]

la portugala[9] (β)

la pola[10] ekde 7-a de februaro 2013

la rumana[11] ekde marto 2013

la hebrea[12] ekde aprilo 2013

la ukraina[13] ekde aprilo 2013

la greka[14] ekde majo 2013

la vjetnama[15] ekde aŭgusto 2013Ankoraŭ ne ekzistas projekto esperanta de Vikivojaĝo sed ekzistas prova versio en Vikimedia Kovilo.

Vikivortaro

Vikivortaro (angle Wiktionary) estas frata projekto de Vikipedio por krei liberan vikian vortaron en ĉiu lingvo. Daniel Alston fondis ĝin je la 12-a de decembro, 2002. Ĝi ekhavis oficialan adreson je la 26-a de decembro, 2002. Nuntempe la projekto akceptas difinojn en diversaj lingvoj: por ĉiu lingvo estas memstara paĝaro. Post apero de franca kaj pola versioj la projekto fariĝis multlingva en majo 2004.

Wikimedia Deutschland

Wikimedia Deutschland - Gesellschaft für die Förderung Freien Wissens e.V. (WM-de; Vikimedio Germanio - Societo por la subtenado de Libera Scio, registrita asocio) estas germana membra asocio, komunutila, por subteni interalie Vikipedion.

WM-de fondiĝis kiel la unua nacia organizaĵo kun tiu celo, en junio 2004. Ĝi havis, ekde oktobro 2006, oficejon en Frankfurto, kun Arne Klempert kiel afergvidanto. En 2008 alvenis asistentino. Ekde fino de 2008 la asocio havas sian sidejon en Berlino.

La prezidanto de la asocio estis komence la studento Knut Jansson, en 2009 lin anstataŭigis Sebastian Moleski.

La asocio inventis la Wikipedia Academy, dutaga renkontiĝo en kiu vikiepdiistoj kaj sciencistoj konatiĝas unu la alia. La unua okazis en junio 2006, kune kun la Ŝtata kaj Universitata Biblioteko de Malsupra Saksio en Göttingen.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.