Varma punkto

Varma punkto (aŭ varma makulo) en geologio estas loko de la tera (aŭ planeda) surfaco, kie, pro ankoraŭ nun malbone konataj kaŭzoj, manifestiĝas konstanta vulkanismo.

La teraj varmaj punltoj estas rigarditaj kiel surfacaj spuroj de pli malpli fiksaj lokoj de la termantelo, rilative pli varmaj ol aliaj regionoj je sama profundo. Pro tio, la ĉeestantaj materialoj estas malpli densaj kaj emas leviĝi (laŭ la principo de Arkimedo); tio, kiu estigas diapiron, tie estas supreniro de la mantela materio sub forme de plumtufo, kiu fluidiĝas pro malkunpremiĝo je profundo de 100 km, iĝante bazalta magmo.

Tiu magma leviĝo povas trabori la litosferon, naskante vulkanon. Pro la kontinenta drivo, unu varma punkto kreas vicon da vulkanoj sur la litosfero, kiu pasas super de ĝi.

La kialoj, pro kio iuj lokoj de la mantelo estas pli varmaj estas nekonataj. Iuj supozas, ke estas ie akumulaĵoj da radiaktiva materio. Aliaj elvokas alfrapojn de meteoritoj.

Tectonic plates hotspots-fr
Mapo de la ĉefaj varmaj punktoj sur Tero.
Hotspot(geology)-1
La litosfero ŝoviĝas maldekstren (blua sago) supre de varma punkto, kaj nova vulkano aperas.

Elsteraj ligoj

Distrikto Breisgau-Hochschwarzwald

La distrikto Breisgau-Hochschwarzwald - Breisgau [prononco "Brajsgaŭ"] estas la regiono de la rejna valo kaj apudaj valoj rekte ĉirkaŭ la urbo Freiburg, Hochschwarzwald [prononco "Ho:ĥŝvarcvalt"] la kerna parto de la mezalta montaro Nigra Arbaro - situas en la sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Freiburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Freiburg kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.

La distrikto havas areon de 1 378 km², kaj fine de decembro 2017 ĝi havis 262 406 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Emmendingen norde, Schwarzwald-Baar oriente, Waldshut sudoriente kaj Lörrach nordoriente. La rivero Rejno konsistigas la naturan limon al la regiono Alzaco de la najbara ŝtato Francio. Okcidente de la distrikto Breisgau-Hochschwarzwald situas la franca departemento Haut-Rhin. La eksterdistrikta urbo Freiburg komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto kaj estas la administra sidejo, sed mem ne apartenas al la distrikta teritorio. La distrikta administrejo havas du filiojn en Müllheim kaj Titisee-Neustadt.

Parto de la distrikta teritorio estas la monto Kaiserstuhl, kie estas konataj vitejoj laŭ kiuj nomiĝas la tie kultivita kaj produktita blanka vino. La distrikto per la rejna valo kaj la kerna parto de la Nigra Arbaro kunigas tre malsamajn pejzaĝojn. La rejna valo havas tre mildan kaj sunoriĉan klimaton, tie troviĝas statistike plej varma punkto de Baden-Virtembergo, unu el la plej varmaj regionoj de Germanio, dum la monto Feldberg meze de la Nigra Arbaro estas la statistike plej malvarma punkto de la federacia lando. Vintre la montara parto de la distrikto estas tre ŝatata por skikurado (moviĝi horizontale sur speco de skioj), kaj ankaŭ eblas tradicie skii (do subengliti montajn deklivojn per iom alia speco de skioj) - tamen por ŝatantoj de tradicia skiado konkurencas la relativa proksimeco de la Alpoj, kie la montoj pli altas kaj la skiado pli aventuras.

Memorigloko Point Alpha (Geisa)

La Memorigloko Point Alpha (germane: Gedenkstätte Point Alpha) troviĝas en Geisa, Platz der Deutschen Einheit nr 1.

Sojla punkto (varmodinamiko)

En varmodinamiko, sojla punkto (alinome sojla stato aŭ krita punkto) estas la kondiĉoj (temperaturo, premo kaj iam kombinaĵo), je kiu interfaza rando finiĝas. Estas multaj specoj de sojlaj punktoj kiel vaporo-likvaĵaj sojlaj punktoj kaj likvaĵo-likvaĵaj sojlaj punktoj pri ne puroj substancoj.

Vulkano

Ĉi tiu artikolo temas pri malfermaĵo en planed-krusto. Por la aliaj signifoj de Vulkano vidu Vulkano (apartigilo).Vulkano estas malfermaĵo en la krusto de planedo, kiu lasas magmon, lafon, cindron kaj gasojn eliri al la planeda surfaco. Sur la Tero la vulkanoj troviĝas laŭlonge laŭ limoj de tektonaj platoj kaj en la tiel nomataj varmaj makuloj. La vorto vulkano devenas de la nomo de la vulkan-insulo "Vulcano" en la Tirena Maro, kies nomo venas de la romia dio Vulkano. La scienco, esploranta la vulkanan agadon, nomiĝas vulkanoscienco aŭ vulkanologio.

Aliaj formoj estas ŝlimaj vulkanoj (kiuj krom kelkaj esceptoj ne estas ligitaj kun vulkana agado) kaj glaciaj vulkanoj (ili troviĝas sur kelkaj lunoj de la sunsistemo - Eŭropo, Encelado, Tritono, Titano).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.