Unuiĝinta Reĝlando

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al BritioBritujo) estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Reĝlando en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Theresa May, kaj la registaro estas la Konservativa Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Tiu ĉi artikolo temas pri la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Por aliaj signifoj, vidu Unuiĝinta Reĝlando (apartigilo) kaj Britio (apartigilo).
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God Save the Queen
Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr)
(Dio kaj mia rajto)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Londono
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, kimra lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Polari, Scottish Cant, angla-cigana lingvo, kimra-cigana lingvo, Shelta, irlanda lingvo, Skotgaela lingvo, kimra lingvo, Skota lingvo, brita signolingvo, Kornvala lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo
 % de akvo
244,820 km²
1,34 %
Loĝantaro 65 102 385
Loĝdenso 243 loĝ./km²
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .uk
Landokodo GBR
Telefona kodo +44
Plej alta punkto Ben Nevis
Plej malalta punkto The Fens
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Elizabeto la 2-a
Ĉefministro

Theresa May

Nacia tago 5-a de novembro
Sendependiĝo Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Britio kaj Junularo Esperantista Brita

Historio

La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706[3], kaj adoptita de Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Unio en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la 1800 Akto de Unio.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis sian korton de Edinburgo al Londono.[5][6]

BritishEmpire1919
Teritorioj kiuj estis parto de la Brita Imperio en 1919.

En sia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj fuelumis la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]

Post la venko super Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj, Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpovo ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis ĝis sia maksimuma grandeco en 1921, akirinte la germanajn kaj osmanidajn posedaĵojn sekve al la Unua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far la Ligo de Nacioj. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.

Balota gajno de Sinn Féin en 1918 kaj Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921.[9]. Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).

La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampanjo konata kiel la Batalo de Anglio. Post la venko, Britio estis inter la superpovoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilito finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.

Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis la Sociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon. Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el la Commonwealth migris en Brition, kio kondukis al la estigo de multetna Britio. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en la nekoloniigado, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britaj literaturo kaj kulturo, precipe de la popola kulturo en la 1960-aj jaroj.

La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ).

Geografio

Mapo Unuiĝinta Reĝlando
Mapo de Unuiĝinta Reĝlando

La subŝtatoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en la Norda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomata Scottish Highlands (esperante Skotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.

Onidire la vetero en Anglio kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kiel FrancioGermanio. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al la Atlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de la Golfa Marfluo.

Landonomo en la oficialaj lingvoj

La ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj nord-Irlando nomiĝas en la oficialaj lingvoj de la lando:

  • United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
  • Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
  • An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
  • Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
  • Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (ulsterskote kaj skote)

Politiko

10 Downing Street, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Senjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.

La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de Komunuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Elizabeto la 2-a. Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.

Kulturo

Klasika briteco

La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata al teo je la 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportata pluvombrelo.

Arto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Welcome. www.parliament.uk. Alirita 7-a de oktobro 2008.
  2. THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. Alirita 27-a de aŭgusto 2008.
  3. Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. Alirita 19-a de oktobro 2008.
  4. The Act of Union. Act of Union Virtual Library. Alirita 15-a de majo 2006.
  5. ROSS, David. (2002) Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset. ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
  6. HEARN, Jonathan. (2002) Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press. ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
  7. FERGUSON, Niall. (2003) Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books. ISBN 0465023282.
  8. Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
  9. SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
  10. The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. Alirita 15 May 2006.
Angloj

Angloj estas baza etna parto de la nacio de Unuiĝinta Reĝlando.

Ili formiĝis dum jarcentoj el vicoj de triboj kaj nacioj sur la teritorio de Anglio, Kimrio kaj Skotlando. Ili estas idoj de la plej malnova loĝantaro de Britaj insuloj kaj multnombraj almigrintoj, el kiuj estis en antikvo la unuaj iberoj, pli poste keltaj britoj kaj belgoj, plu nemultnombraj romianoj kaj pernombre la plej fortaj ĝermanaj triboj de engloj, saksoj, jutoj, danoj, frisoj, noroj, normanoj ktp.

Britoj

Britoj estas loĝantoj de Granda Britio.

En malvasta senco de la vorto britoj estas angloj, kimroj aŭ skotoj. Al la loĝantoj de la Unuiĝinta Reĝlando aldone apartenas ankaŭ irlandanoj loĝantaj en Norda Irlando, sed ili ne estas britoj en la ĝusta senco de la vorto. Sed ja ekzistas nenia suma markigo por la enloĝantoj de Unuiĝinta Reĝlando. Tial oni povas en pli vasta senco ankaŭ la loĝantojn de Norda Irlando marki kiel britoj, kun allaso de certa porcio de malprecizeco.

Ofte estadas anstataŭ la markigo "britoj" erare uzata la markigo "angloj", same kiel Granda Britio aŭ Unuiĝinta Reĝlando estadas erare markata kiel Anglio. Ĉi tie temas pri simila eraro kiel ĉe uzado de Holando anstataŭ Nederlando kaj holandanoj anstataŭ nederlandanoj.

Instituto

Instituto estas konstanta organizaĵo kreita por certa celo. Ofte ĝi estas esplora organizaĵo (esplora instituto) kreita al fari esplorojn sur specifaj temoj. Instituto povas ankaŭ esti profesia korpo.

En iuj landaj institutoj povas esti partoj de universitatoj aŭ alia altlernejaj organizaĵoj, aŭ ekzisti kiel grupo de katedroj aŭ kiel aŭtonoma kleriga institucio sen klasika plena universitata statuso kiel universitata instituto.

La vorto venas de la Latina vorto institutum kun signifo facileco aŭ rutino; tiel instituere estas de signifo konstrui, krei, altigi, eduki, klerigi.

En iuj landoj, kiel Sud-Koreio kaj Japanio, privataj lernejoj estas iam nomataj kiel institutoj, anstataŭ lernejoj.

En la Unuiĝinta Reĝlando la titolo 'Instituto' estas protektita vorto kaj kompanioj aŭ aliaj organizaĵoj povas nur uzi la vorton se ili estas "organizaĵoj kiu faras esplorojn je la plej alta nivelo aŭ al profesiaj korpoj de la plej alta nivelo". Uzo de la titolo 'Instituto' postulas konsenton de la Sekretario de Ŝtato. Malsukceso havi la konsenton estas krimo.

Loka regado kaj administrado en Britio

Troviĝas diversaj sistemoj de loka regado kaj administrado en la 4 landoj de Britio.

Ministro

Ministro, el latine minusa "(= malpli alta) servisto", nun membro de ŝtata registaro estranta difinitan fakon de la ŝtataj aferoj. Tiu fako estas kutime nomata ministerio.

En kelkaj ŝtatoj, ekz. Usono, Filipinoj aŭ Unuiĝinta Reĝlando, oni uzas la titolon "sekretario" (secretary). En kelkaj orientaj ŝtatoj la vorto "veziro" estas uzata.

Nord-Irlando

Nord-Irlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.

En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

Okupacio de Germanio

Post la malvenko de Nazia Germanio en la Dua Mondmilito, la venkintaj Aliancanoj trudis sian kunan aŭtoritaton kaj suverenecon super 'Germanio kiel tuto', difininte kiel tio la teritoriojn de la iama Germana Regno kiuj kuŝas okcidente de la Odro-Niso-limo, deklarinte la nuligon de la Nazia Germanio je la morto de Adolf Hitler. La kvar ĉefaj potencoj dividis 'Germanion kiel tuto' en kvar okupaciaj zonoj por administraciaj celoj, sub Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Sovetunio respektive; kreante tion kio iĝis kolektive konata kiel Aliancan-okupita Germanio (germane Alliierten-besetztes Deutschland). Tiu divido estis ratifita en la Pocdama Konferenco (17a de julio al 2a de aŭgusto 1945). La kvar zonoj estis laŭ interkonsento de februaro 1945 inter Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio dum kunsidoj en la Jalta Konferenco; tio nuligis pli fruan dividon en tri zonoj (esklude Francion) proponitan en la Londona Protokolo (1944).

En Pocdamo, Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Sovetunio aprobis la disigon de 'Germanio kiel tuto' el la ĝistiamaj germanaj orientaj teritorioj oriente de la Odro-Niso-limo, kun preciza landlima linio determinota je fina Germana Pactraktato. Tiu traktato devis konfirmi, laŭ espero de Alaincanoj, la "alokcidenta ŝanĝo" de la landlimoj de Pollando, ĉar kaj Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando engaĝiĝis al apogo en estonta pactraktato de permanenta aligo de iamaj orientaj germanaj teritorioj en Pollando kaj en Sovetunio. El marto 1945 al julio 1945, tiuj iamaj orientaj teritorioj de Germanio estis administraciitaj sub soveta militokupacio, sed post la Pocdama Konferenco ili estis transdonitaj al la sovetaj kaj polaj civilaj administracioj kaj tiele ili ĉessis konstitui parton de la Aliancan-okupitan Germanion.

En la lastaj semajnoj de bataloj en Eŭropo, Usonaj fortoj estis enirantaj trans la interkonsentitaj limoj por la estontaj zonoj de okupacio, en kelkaj lokoj tiom multe kiom ĝis 320 km. La tiel nomita "kontaktolinio" inter la fortoj de Soietunio kaj Usono je la fino de la batalperiodo, ĉefe oriente de la interna germana limo establita en julio 1945, estis provizora. Post du monatoj en kiuj ili estis tenintaj areojn dekomence atribuitajn al la sovetunia zono, la usonaj fortoj retiriĝis en la unuaj tagoj de julio 1945. Kelkaj fakuloj konsideras tion kiel ŝlosila decido kiu konvinkis Sovetunion permesi la usonajn, britajn kaj francajn fortojn en ilia atribuitaj sektoroj en Berlino, kio okazis preskaŭ samtempe (Julio 1945), kvankam ankaŭ la neceso arigi la germanan inteligentularon (vidu Operacon "Paperclip") ludis gravan rolon.

Operaco Market Garden

Operaco Market Garden estis milita operaco de aliancaj fortoj okazinta en septembro 1944 dum la Dua mondmilito en Nederlando. Ĝia celo estis kapti la ĉefajn pontojn sur Rejno, do havi aliron al Ruhr, industria regiono de Germanio, evitante la fortikaĵon de Siegfried-linio. Trupoj de Unuiĝinta Reĝlando, komanditaj de Bernard Montgomery kaj lanĉitaj per paraŝutoj, havis la ĉefan rolon.

Ĉar en la fino ili ne povis konservi la lastan grandan ponton de Arnhem kaj perdis multajn paraŝutistojn, la malvenko estas ankaŭ konata kiel Ponton tro for.

Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando

La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de komunuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Elizabeto la 2-a.

Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.

Vidu ankaŭ:

Brita monarkio

House of Lords

House of Commons

Reĝa aerarmeo

La Reĝa Aerarmeo (angle Royal Air Force, RAF) estas la aerarmeo de Unuiĝinta Reĝlando, kiu estas la plej malnova sendependa milita aviado en la mondo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo 1918, kaj ekde tiam ludis gravan rolon en la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe dum la Dua mondmilito kaj en pli freŝdataj konfliktoj.

La RAF administras preskaŭ 1,000 aviadilojn kaj, je takso de la 31-a de marto 2008, disponis 41,400 homojn. Plejpartaj militistoj de la RAF restas en Britio, sed multaj aliaj estas servantaj en Irako, Afganio, en la Balkanoj, en Kataro, Germanio, Kipro kaj Ĝibraltaro.

Reĝlando Anglio

La Reĝlando Anglio aŭ Reĝlando Anglujo estis historia reĝlando sur la brita insulo. Ekde 1542 al la angla reĝlando ankaŭ apartenis la iama princlando de Kimrio. En 1707 Anglio kuniĝis kun la Reĝlando Skotlando al la Reĝlando de Granda Britio.

Rumana lingvo

La rumana lingvo (rumane: română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.

Rumanparolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italio, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Israelo, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francio kaj Germanio.

Stuartoj

La domo de Stuarto aŭ Stewart estis reĝa dinastio, kiu unue regis la skotan reĝlandon, antaŭ ol cetere fariĝi la reĝa dinastio de Anglio kaj finfine Britio.

Union Jack

La Union Jack, ankaŭ nomata la Union Flag, estas la nacia flago de la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando, kaj estis uzata en la tuta Brita Regno. La flago konservas oficialan kaj duon-oficialan statuson en multaj landoj de la Brita Regnaro.

La hodiaŭa formo de la flago datiĝas de 1801, kiam la kronoj de Britio kaj Irlando unuiĝis, kaj ekestis la Unuiĝinta Reĝolando.

La ĝustaj proporcioj de la flago estas 1:2, kvankam la brita armeo uzas la proporciojn 3:5.

La flago ne estas simetria. La larĝa blanka strio (de la andrea kruco) estu super la oblikva ruĝa strio (de la patrika kruco) (je la flanko de la masto). Ĉi tio gravas kiam la flago estas renverse pendata kiel alarmsignalo.

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando estis la brita nacio inter la jaroj 1801 kaj 1927, kiu kreiĝis post la efektiviĝo de la Act of Union 1800, per kiu la Reĝlando Irlando kaj la Reĝlando de Granda Britio iĝis unu ŝtato.

Viktoria (Britio)

Viktoria (laŭ PIV2, Viktorino; angle Alexandrina Victoria; naskiĝis la 24-an de majo 1819, mortis la 22-an de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto.

Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktoriana Epoko. Dum ŝia regado okazis la momento de plej ekspansio de la Brita imperio. Krom monarko de la Unuiginta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando, ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (kiu inkludis la nunajn teritoriojn de Barato, Bangladeŝo, Pakistano, ktp.).

Dum tiu epoko kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.

Viktoria estis la lasta reĝo el la dinastio de Hanovro; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktoria, kiu ĝis nun estis respektata. Pro multe da nepoj, ankaŭ reĝoj, ŝia epiteto estas: "Avino de Eŭropo".

Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.

Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas rimarkinde longa - ĝi validis kiel la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj, ĝis la 9-a de septembro 2015, kiam Elizabeto la 2-a preterpasis ŝian rekordon kaj fariĝis la plej longe tronanta monarĥo en la historio de Britio kaj Anglio.

Ŝia kolego Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 ĝis 1916.

Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando

La Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando estas la estro de la registaro de Unuiĝinta Reĝlando. La Ĉefministro (en angla Prime Minister, neformale mallongigita kiel PM, aŭ ĈM) kaj la Kabineto (konsistanta el plej aĝaj ministroj, plej el kiuj estas registaraj departamentestroj) estas kolektive respondecaj pri ties politikoj kaj agadoj antaŭ la Monarko, antaŭ la Parlamento, antaŭ ilia politika partio kaj laste antaŭ la voĉdonantaro. Tiu posteno estas unu el la Grandaj Postenoj de la Ŝtato. La nuna tenanto de tiu posteno, Boris Johnson, estro de la Konservisma Partio, estis nomumita de la Reĝino la 24an de Julio 2019.

Ŝtatoj en Eŭropo
Pozicio de Eŭropo
Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio
Komunumo de Nacioj
Membraj landoj
Dependaj teritorioj
de membraj landoj
G8-Ŝtatoj
G8-Ŝtatoj
Nord-Atlantika Alianco
Mapo de landoj de NATO
Armeoj de la NATO-membroŝtatoj
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD)
OECD Logo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.