Unua Juda-Romia Milito

La Unua Juda-Romia Milito, ankaŭ nomata kiel Granda Juda Ribelo (hebree המרד הגדול, ha-Mered Ha-Gadol), estis la unua el tri ĉefaj ribeliĝoj de la judoj de la provinco Judea kontraŭ la Romia Imperio kaj okazis inter la jaroj 66 kaj 73 p.K. (la dua estis la milito de Kitos (115-117) kaj la tria la Ribeliĝo de Bar Kojba (132-135). Ĝi komenciĝis en la jaro 66, pro la religiaj streĉitaĵoj inter grekoj kaj judoj. Ĝi finiĝis kiam la romiaj legioj, estrataj de Tito, sieĝis kaj detruis Jerusalemon, disrabis kaj bruligis la Templon de Jerusalemo (en la jaro 70), malkonstruis la ĉefajn judajn fortikaĵojn (speciale Masada, en 73), kaj sklavigis aŭ masakris la plejparton de la juda loĝantaro.

Post la ribeliĝo, tuta Judeo konvertiĝis en provinco ĉe ruinoj, kun Jerusalemo sub ruinaĵoj kaj la templo detruita. Proksimume 1 100 000 judoj mortis kaj 97 000 estis kaptitaj kaj sklavigitaj. Ekde la historia vidpunkto, la malvenko de la judoj estis unu el la kaŭzoj de la juda diasporo — multaj judoj disiĝis post malapero de la ŝtato kaj kelkaj aliaj estis venditaj kiel sklavoj en diversaj regionoj de la Romia Imperio —, kaj unu el la plej grandaj katastrofoj de la juda historio. Ekde religia vidpunkto, la detruado de la Templo de Jerusalemo supozigis la spiritualan perdon plej gravan por la judoj kiun ili hodiaŭ ankoraŭ memoras en la tago Tiŝa b'Av.

First century Iudaea province
1-a epistolo al la tesalonikanoj

La 1-a epistolo al la Tesalonikanoj estas la 13-a libro de la nova testamento en la Biblio.

Akbara

Akbara (arabe عكبرة) estas araba vilaĝo, de facto kvartalo de la urbo Safed. Origine juda vilaĝo dum la klasika periodo, ĝi partoprenis en la Unua Juda-Romia Milito. Poste, la vilaĝo havis malmultajn registrojn ĝis nun dum la Mezepoko, estante Juda ĝis fino de la Fatimida periodo, sed probable estis abandonita ĉirkaŭ ĉirkaŭ la 11a jarcento. Arab-majoritata vilaĝo ekzistis dum la epokoj de Otomanoj kaj Britoj. Antaŭ la somero de 1948, estis palestinaraba islama vilaĝo, situa 2.5 kilometrojn sude de Safed, kiu estis senloĝigita de originaj loĝantoj kaj reloĝigita de arabaj loĝantoj senloĝigitaj el najbaraj areoj.

Antipatrido

Antipatrido (hodiaŭ Tel Afek (arabe Kafr Saba, hebree תל אפק; antikvgreke Ἀντιπατρίς) estis urbo de Palestino, pliprecize de Judeo, hodiaŭ arkeologia telo en la centro de Israelo en kiu troviĝas trovaĵoj de la antikva urbo Afek kaj memoraĵoj de eventoj bibliaj kaj kristanaj [2]; ĝi estis restaŭrigita kaj nomŝanĝita en ‘Antipatrido’ iniciate de Herodo la Granda.

Antipatrido situis najbare de rivero Jarkon, kaj nun estas en la koro de la granda nacia parko de Yarkon (הגן הלאומי ירקון).

Betsaida

Betsaida aŭ Betseda (antikve-greke Βηθσαΐδα, Bēthsaïda, verŝajne el la aramee בית צידא, beṯ ṣayda, aŭ eble el la hebree בית ציד, beṯ ṣayid, ambaŭ "domo de fiŝkaptado") estis urbeto de Golanido, en la norde de la Maro de Galileo, ĉe loko konata en la araba kiel et-Tell (arabe اَلتَلّ; at-tall). Ĝi estas citita en la Biblio, en la Evangelio laŭ Johano (1,44) kaj la pasaĵo 12,21 informas ke tie naskiĝis la apostoloj Petro, Andreo kaj Filipo. Dum la dua Ferepoko, ekde ĉirkaŭ 1000 a.K., ĝi estis la ebla ĉefurbo de la aramea reĝlando de Geŝur, havante palacon eble de la Bit Ĥilani tipo, kaj eble nomiĝis Zed/Ced aŭ Zer/Cer. La urbeto estis nomita Julias de la tetrarko Filipo, kiu konstruis kelkajn konstruaĵojn kaj mortis tie.

Kontribuis al la forlaso kaj forgeso de la urbeto ĝia detruo dum la Unua Juda-Romia Milito. Ĝi estis denove detruita de tertremo kaj inundo. Dum la mezepoko, la loĝantaro de la najbaraj vilaĝoj utiligis la ŝtonojn de la ruinaĵoj por konstrui siajn proprajn domojn en sia lando, plie detruante la ruinaĵojn.

Cezareo de Filipo

Cezareo de Filipo (latine: Caesarea Philippi) estas siria arkeologia loko. Hodiaŭ konata kiel Baniyas, kaj nun sub milita kontrolo israela. Ĝi situas je 55 kilometroj el Damasko, sur la deklivoj de Monto Hermono. Najbare de la antikva setleĵo eliras unu el la fontoj de la rivero Jordano (antikvtempe Nahal Hermon, hodiaŭ Banyas). La arkeologiaj elfosaĵoj de Cezareo de Filipo defalas ene de la Nacia Parko Hermono kaj konstituas gravan turisman altiron.

Dua Juda-Romia Milito

La Dua Juda-Romia Milito, difinita ankaŭ milito de Kitos, disvolviĝis inter la jaroj 115 kaj117 p.K., kuntrenante grandan parton de la judaj judaj diasporaj urboj dum la regado de la romia imperiestro Trajano.

En70 p.K., certa nombro de ribeluloj, eskapinta el la katastrofo de la Unua Juda-Romia Milito trovis rifuĝon en Aleksandrio kaj en Cyreno. Iliaj ideoj trovis fekundan grundon en la malsuperaj popolaj klasoj, sed la superaj klasoj kun la burĝaro restis fidelaj al la romia povo, eĉ ili transdonis multajn el tiuj ribeluloj al romia justico. Post tiuj epizodoj, laŭlonge de 40 jaroj la rilatoj inter judoj kaj Romo estis trankvilaj kaj la imperiestro Nerva abolis la kompensan imposton de la judoj, sed tensio inter Judoj kaj Grekoj, en Aleksandrio, restis ĉiam alta, provokante ofte kunpusiĝojn kaj tumultojn. La plejgranda parto de rabenoj kaj d la popolo akceptis la surmetiĝon al Romo kiel provizoran sed necesan ĉar antaŭvolitan de Dio prepare de la alveno de la mesia epoko, prokrastigita senscie.

Sen en aliaj judaj medioj de Palestino kaj de la juda diasporo tiu sinteno ne plaĉix ĉar en ili elstaris konvino matrice apokalipsa aŭ ke la detruo de Jerusalemo kaj de ties Templo estis la kulmina momento de la sufera periodo antaŭa de la mesia erao kun nemankebla juda venko. Tiuj ideoj trovis esprimon en libroj aperinta en la literatura scenejo inter la jaroj

70 kaj 135 p.K., la Apokalipso de Baruk kaj la kvara libro de Esra kie esta dirate ke la leono estas la Mesio kaj ke la aglo subfalanta estis la Romia Imperio.

Tio kaj alio fariĝontaj akumulo de tensio, enfluis en ribelon kiu surprizis la romian potencon kaj ĝia imperistron Trajanon

L milita ribelo komenciĝis en Cyrenaica en 115 por etendiĝi al Egiptio kaj Kipro, kie la ribeluloj detruis Salaminon, kaj de urboj al vilaĝoj kaj de okcidento kaj oriento, precipe en Judujo kaj Galileo. Tiu milita stato daŭris ĝis 117. Tre violentoj estis la kunpusiĝoj inter judoj kaj grekoj.

Trajano uzis pezan manon kontraŭ la ribeloj de la diversaj landoj kaj plifortigis la kontrolon de la teritorioj per la starigo de dua konstanta milita korparo.

Fiscus iudaicus

La fiscus iudaicus (juda fisko) estas la imposto altrudita, kiel puno pro la milita ribelo, de Vespasiano (kiu imperiestris en Romio ekde 69 ĝis 79), venkitaj de lia filo Tito.

Ĝi fakte estis pagata de judoj submetitaj al la romia imperio post la detruo de la Templo de Jerusalemo favore de la templo de Kapitola Jupitero en Romo Ili estis devigataj, ĉiu unuope, pagi ĉiujare du draĥmojn.Ankaŭ pere de tiu imposto la imperiestro sukcesis sanigi la ŝtatan bilancon malriĉigitan ankaŭ pro tiu unua juda milito.

Fratoj de Jesuo

La fratoj de Jesuo aŭ fratoj de la Jesuo de Nazareto, foje indikataj per la vorto desposyni (el la antikva grea δεσπόσυνος, desposunos, «de la mastro» aŭ «kio koncernas la mastron») estas elvokataj en la Evangelioj, en la Agoj de la apostoloj, en la verkoj de Jozefo Flavio, en la verkoj de Eŭsebio de Cezareo kaj en la apokrifaj evangelioj.

La parencaro de Jesuo plenumis gravan rolon dum la unuaj jarcentoj de la kristanismo, antaŭe en la Eklezio de Jerusalemo poste el la orientaj Eklezioj. Ilia identigo fariĝis objekto de kontrasto ekde la antikvaj tempoj, aparte tio, kio koncernas la gefratojn de Jesuo (fratoj kaj fratinoj).

Juda diasporo

La Juda diasporo, aŭ hebrea-juda diasporo (hebree: גלות = Tefutzah aŭ Galut , laŭlitere ekzilo aŭ disperdo) estas la disperdiĝo de de la dek du izraelaj triboj okazanta dum la regado de Babilonio kaj de la romia imperio. Sekve la termino ricevis la pli ĝeneralan signifon de 'migrado.

Estas ĝenerale akceptite ke la hebrea diasporo komenciĝis ĉirkaŭ en la 8-a - 6-a jarcento a.K. post la falo de la izraela reĝlando kaj de la regno de Jehuda kaj la sistema forigo de la hebrea popolo el liaj teritorioj.

Ili poste enloĝiĝis en diversaj zonoj de la Mezoriento, Hispanio, Italio, Francio, Ĉinio, Barato kaj kreis elstarajn judismajn centrojn, aktivajn estonte longatempe. La subpremoj de la Unua Juda-Romia Milito de 70 kaj de Bar Kokhba, de 135, grande kontribuis al la kresko de tiu diasporo.

.

Judeo (romia provinco)

Judeo aŭ Judujo (hebree: יהודה, standarde Yehuda, tiberistile Yehûḏāh; greke: Ιουδαία; latine: Iudaea) estis prefektujo, kun ĉefurbo Jerusalemo, de la romia provinco Syria kiu inkluzivis Judeo, Galileon, Samarion – proksimume do la nunan geografian Israelon – kaj Idumeon. Ĝi estis adminitrata de prokuroro, laŭleĝe elektita de la imperiestro, kun la kunlaborado de lokaj vasalaj reĝoj kaj de iuj religiaj kunlaboraj aŭtoritatoj.

Koloseo

La Koloseo aŭ Koliseo, origina Flavia Amfiteatro (Latine: Amphitheatrum Flavium; Itale: Anfiteatro Flavio aŭ Colosseo), estas kolosa elipsa amfiteatro en la urbocentro de Romo, Italio, kies restaĵoj konserviĝis. Konstruita el betono kaj ŝtono, ĝi estas la plej granda amfiteatro de la Romia Imperio, kaj estas konsiderata unu el plej grandaj verkoj de Romia arkitekturo kaj inĝenierado. Ĝi estas la plej granda amfiteatro en la mondo. La Koloseo estas situanta ĝuste oriente de la Roma Forumo.

Ĝia konstruado estis komencita sub imperiestro Vespasiano ĉirkaŭ 70 (nia erao), pluigita en la 80-aj jaroj fare de lia sukcedanto kaj heredanto Tito, kaj kompletigita per modifoj laŭ ordonoj de ties filo Domiciano (81–96). Tiuj tri imperiestroj estas konataj kiel Flavia dinastio, kaj la amfiteatro estis nomita en Latino laŭ asocio kun ties familinomo (Flavius). Estas hipotezoj, ke la konstruado estis pagita per la konkeraĵo el la milito kontraŭ Jerusalemo. La teatro estis konstruita ĉe la granda palaco de Nerono (latine Domus Aurea = ora domo), konstruita post la granda incendio de 64; proksime staris kolosa statuo de Nerono, de kiu eble deriviĝas la nomo.

La teatrejo havis lokon minimume por 45.000 spektantoj kaj estis destinita al cirkaj ludoj (latine circenses). Laŭ kelkaj fontoj la Koloseo povus enhavi ĉirkaŭkalkule inter 50,000 kaj 80,000 spektantoj, kaj estis uzita por gladiatoraj luktoj kaj publikaj spektakloj kiaj naŭmaĥioj, animalĉasado, ekzekutoj, rekreoj de famaj bataloj, kaj teatroludoj bazitaj sur klasika mitologio.

Laŭ Francisko Azorín Koloseo estas Amfiteatro de Flavio en Romo, antaŭ kiu staris kolosa statuo de Domitiano; ĝi kapablis por 60.000 spektantoj. Granda, kolosa teatro. Li indikas etimologion el la greka kolossos (kolosaĵo) kaj de tie la latina colosseus.La Koloseo estis en uzo ĝis 217, kiam ĝin trafis fulmo, kaŭzanta incendion. En 238 ĝi estis restaŭrita kaj poste, ĝis 524, uzata por diversaj celoj, precipe cirka bestoĉasado (venatio), sed ankaŭ por loĝejoj, vendejoj, konstruaĵoj por religia ordeno. En 874 tertremo damaĝis ĝin, kaj oni transformis ĝin al fortikaĵo, ŝtonminejo kaj kristana sanktejo. La marmoro, kiu kovris ĝiajn murojn, estis bruligita por produkti kalkon. Dum renesanco kaj baroko la regantaj familioj de Romo (el kiuj devenis multaj papoj) ĝin uzis kiel fonton de marmoro por la konstruado de la Baziliko de Sankta Petro kaj siaj privataj palacoj. Konata priskribo de tiu praktiko estas la latina vortludo Quod non fecerunt Barbari, fecerunt Barberini (kion ne faris la barbaroj, faris la Barberinoj, unu el tiuj familioj).

Kvankam en la 21a jarcento ĝi estas parte ruinigita pro damaĝo kaŭzita de detruaj tertremoj kaj ŝtonrabistoj, la Koloseo estas ankoraŭ simbolo kaj de la Imperia Romo kaj de la Romia Imperio. Ĝi estas unu el plej popularaj turismaj allogoj de Romo kaj havas tre klarajn konektojn kun la Romkatolika Eklezio, ĉar ĉiun grandan vendredon la Papo kondukas torĉomarŝon nome Via crucis kiu ekas en la areo ĉirkaŭ la Koloseo aŭ en ĝi mem.La Koloseo, kiel la tuta Historia Centro de Romo, Propraĵoj de Vatikanurbo en Italio kaj la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, estis listita kiel Monda heredaĵo de UNESCO en 1980. En 2007 la komplekso estis inkludita ankaŭ inter la Novaj sep mirindaĵoj de la mondo, sekve de konkurenco organizita de New Open World Corporation (NOWC).

La Koloseo aperas ankaŭ en la italaj eŭro-moneroj de 5 centimoj.

Letero de Barnabaso

La Letero de Barnabaso (greke: Επιστολή Βαρνάβα, hebree: איגרת בארנבס) estas apokrifaĵo de la Nova Testamento, antikvgreke skribita ene de tempa periodo de 70 kaj 132 p.K. Spite de sia anonimeco, la sekva tradicio ĝin atribuis al Sankta Barnabaso, kunlaboranto de Sankta Paŭlo, sed tiu atribuado estis certe provo doni al ĝi gravecon, senutile, tamen, ĉar la posta historia kritiko pri tio montris malpravecon.

Ĝi apartenas al la tieldirita Subapostola Literaturo aŭ tiu de la Apostolaj Patroj, inkludanta iujn tekstojn verkitajn en la prakristana medio (fino de la 1-a jarcento – komenco de la 2-a) kiuj ĝuis grandan konsideron en la Eklezio de la unuaj jarcentoj. La letero de Barnabaso estis konsiderita, ĉe iuj lokaj kristanaj eklezioj, ĝis la 4-a jarcento kiel parto de la Nova Testamento kaj, ĉar tia, enhavigita, ekzemple, en la Codex Claromontanus kune kun la Paŝtisto de Hermaso, sed ignorita de aliaj katalogoj.

Tito (imperiestro)

Tiu ĉi artikolo ne temas pri jugoslavia regnestro Josip Broz Tito (kromnome Tito)La romia imperiestro Titus Flavius Vespasianus naskiĝis la 30-an de decembro de la jaro 39 p.K. kaj mortis la 13-an de septembro de 81. Li estis la unua filo de Vespasiano kaj estris la imperion nur de 79 al 81 jaroj. Lia reputacio estis pli bona ol tiu de lia frato Domiciano. Dum sia estreco okazis la faman erupcion de la vulkano Vezuvio kaj la sekva falo de prospero en la urboj kaj ripozejoj ĉirkaŭ Napolo: Herculaneum kaj Pompeii. La Triumfa Arko de Tito je la enirejo de la Roma Forumo estas por la memoro de sia triumfo super la Unua Juda-Romia Milito de la jaroj 66-70 kaj la sieĝo de Jerusalemo en 70. Dum tiu ĉi restado en Jerusalemo, li enamiĝis al Berenica el Kilikio (Beletre, tiu amo estis temo de multaj verkoj, interalie tragedio far Jean Racine Bérénice, kiu iĝis en 1999 filmo de Jean-Daniel Verhaeghe kun Gérard Depardieu kaj Carole BOUQUET.)

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.