Udmurta lingvo

La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.

La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.

Gramatiko

La udmurta lingvo havas 15 kazojn kaj 4 tempojn.

Skribo

La lingvo uzas la cirilan alfabeton:

Udmurtoj aldonis literojn Ӝ/ӝ, Ӟ/ӟ, Ӥ/ӥ kaj Ӵ/ӵ. Ili estas unikaj kaj uziĝas nur en la udmurta langvo.

Statuso

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Buranovskije Babuŝki

Buranovskije Babuŝki (ruse Бурановские Бабушки; udmurte Брангуртысь песянайёс, Brangurtısь Pesjanajos; signifanta "Avinoj de Buranovo") estas rusa popol-pop bando konsistanta el ok plenaĝaj virinoj. Buranovskije Babuŝki reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, Azerbajĝano,. La bando konsistas el ok avinoj, sed nur ses rajtas aperi sur la scenejo de Eŭrovido-Kantokonkurso. Ili devenas de la vilaĝo de Buranovo, Udmurtio, en la ĉevolga federacia regiono proksime de la Urala montaro. La bando plenumas la plejmultajn el siaj kantoj en la udmurta lingvo.

Finn-ugra lingvaro

Finn-ugraj lingvoj aŭ finno-ugraj lingvoj estas unu el la du ĉefbranĉoj de la urala lingvofamilio apud la samojedaj lingvoj. Iuj lingvoscencistoj malakceptas la ĉefbranĉo-satuson de la samojedaj lingvoj kaj uzas la nomojn finn-ugraj lingvoj kaj uralaj lingvoj kiel sinonimojn.

ISO 639-3 u

Specoj de lingvoj:

o kolekto de lingvoj, L kelkaj similaj lingvoj, I individua, S speciala

E elmortiĝinta, H historia, A antikva, D danĝerigita, M moderna, K konstruita

Iĵevsko

Iĵevsko (ruse Ижевск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enenfluo en riveron Kama. Ĝi havas 633 000 loĝantojn (2013). La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.

La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;

Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;

Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Listo de lingvoj laŭ skribsistemo

Lingvo > Listo de lingvoj laŭ skribsistemo < Alfabeto

Olga Ŝilajeva

Olga Ŝilajeva aŭ Olga Shiliaeva (ruse Ольга Шиляева; naskiĝis la 10-an de novembro 1983) estas rusa esperantisto. Inter 2012 kaj 2014 ŝi estis komitatano A de TEJO por Rusio.

Perma lingvaro

Perma lingvaro estas unu el du lingvogrupoj de finnoperma lingvaro. Permaj lingvoj estas parolataj en norda Rusio, okcidente de Ural-montaro. Permaj lingvoj apartenas al Finn-ugra lingvaro de Urala lingvaro.

Permaj lingvoj estas jenaj:

komia lingvo

komipermjaka lingvo

udmurta lingvo

Septembro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

14-a de septembro 2019 La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.13-a de septembro 2019 Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de septembro 2019 Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.10-a de septembro 2019 La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro 2019 La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de septembro 2019 La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Totala diktaĵo

Totala diktaĵo (ruse: Тотальный диктант, udmurte: Бадӟым удмурт диктант, tuve: Тыва дыл кырында бугуденин диктантызы, ĉuvaŝe: Пĕтĕм чăвашсен пĕрлĕхлĕ диктанчĕ) estas ĉiujara edukada aranĝo organizata en Rusio, celanta priatentigi la problemon de legoscio. La aranĝo estas diktaĵo, kiun samtempe oni skribas en Rusio kaj eksterlande por kontroli sian klerecon en denaska lingvo (ĝenerale en la rusa lingvo, sed la sama diktaĵo estas organizata ankaŭ por aliaj lingvoj).

Udmurtio

Udmurtio (udmurte Удмурт Элькун, ruse Удмуртская Республика) estas respubliko en Rusio, inter Kama kaj Vjatka riveroj. La respubliko limiĝas en oriento al Permja regiono, sude al Tatario kaj Baŝkirio, okcidente kaj norde al Kirova provinco.

Loĝantoj estas rusoj (60,1 %) kaj udmurtoj (29,3 %).

Udmurtoj

Udmurtoj estas finn-ugra popolo, rezidanto en Udmurtio, kaj ankaŭ en apudaj subjektoj de Rusia Federacio. Udmurtoj parolas la rusan kaj udmurtan lingvojn. Udmurtoj kredantoj konfesas ortodoksismon kaj tradiciajn kultojn.

Rusoj nomis ilin: Votjakaj kaj Otjakaj. Tataroj nomis ilin Ar.

Urala lingvaro

La urala lingvaro konsistas el ĉirkaŭ 20 parencaj lingvoj, kiujn parolas sume ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj en orienta kaj norda Eŭropo kaj en nordokcidenta Azio Finno-Ugra Grupo.

Merrit Ruhlen proponas ke paleosiberia lingvo, la jukagira, estas tria subbranĉo apud la samojeda kaj finn-ugra sublingvaroj. Tamen, tiu teorio ne estas universala opinio inter lingvistoj.

Estas iomete da debato pri ebla parenceco inter la urala kaj la altaja lingvaroj; kelkaj aliaj lingvistoj konsideras la uralajn lingvojn kiel parencajn al la hindeŭropaj lingvoj.

La plej parolataj anoj de la familio estas la hungara, la finna, kaj la estona, ĉiu de la finn-ugra sublingvaro.

Kelkaj trajtoj de tiuj lingvoj estas:

Ili estas sintezaj lingvoj

Ofta uzado de sendependaj sufiksoj

Granda nombro de kazoj

Vokala harmonio (mankas tamen ekz. al la estona)

Nenia gramatika genroUrala familio estas lingvofamilio de popoloj, dividiĝas je (1) Finno-Ugra kaj (2) Samojeda grupoj.

Totala kvanto: 24 mln.

Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Ze kun tremao

Ze kun tremao (Ӟ ӟ, kursive Ӟ ӟ) estas litero de la cirila udmurta alfabeto. Ze kun tremao havas prononcon [dʑ]. Bazo por ĉi tiu litero estis cirila litero З kaj diakrita signo tremao.

Ĝi ekzistas en Unikodo kun kodoj U+04DE Ӟ majuskla, U+04DF ӟ minuskla (la nombroj estas deksesumaj). En Unikodo ĉi tiu litero nomiĝas Ze kun tremao.

Ĵe kun tremao

Ĵe kun tremao (Ӝ ӝ, kursive Ӝ ӝ) estas litero de la cirila udmurta alfabeto. Ĵe kun hoketo havas prononcon [dʒ]. Bazo por ĉi tiu litero estis cirila litero Ж kaj diakrita signo tremao.

Ĝi ekzistas en Unikodo kun kodoj U+04DC Ӝ majuskla, U+04DD ӝ minuskla (la nombroj estas deksesumaj). En Unikodo ĉi tiu litero nomiĝas Zhe with diaeresis.

Oficialaj lingvoj de Rusio
Tutŝtata oficiala (ŝtata) lingvo
Lingvoj oficialaj (ŝtataj)
en federaciaj subjektoj
Lingvoj kun oficiala statuso

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.