Turkio

TurkioTurkujo[1] (turke: Türkiye), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti), estas lando kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro.

Malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo troviĝas en Eŭropo. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro.

Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.

Türkiye Cumhuriyeti
Turka Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: İstiklâl Marşı
Nacia devizo: Yurtta Sulh, Cihanda Sulh
(Paco en la hejm(land)o, paco en la mondo)
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ankaro
Oficiala(j) lingvo(j) turka lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) turka lingvo, kurmanĝa lingvo, Okcident-armena lingvo, Laza lingvo, Balkan Gagauz Turkish, nord-mezopotamia araba lingvo, Domara lingvo, bulgara lingvo, kartvela lingvo, Ponta greka lingvo, Ubiĥa lingvo, turka signolingvo, zazaa lingvo, Hértevin, siria lingvo, Turoyo, sud-azerbajĝana lingvo, Kirmanjki, North Levantine Arabic
Plej ofta(j) religio(j) 99,8% islamo 0,2% aliaj (kristanismo kaj judismo)
Areo
 % de akvo
780,580 km²
1,3 %
Loĝantaro 82 003 882
Loĝdenso 93 loĝ./km²
Horzono UTC+03:00
Interreta domajno .tr
Landokodo TUR
Telefona kodo +90
Plej alta punkto Ararato
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Recep Tayyip Erdoğan
Ĉefministro

Binali Yıldırım

Nacia tago diversaj
Sendependiĝo 30-a de aŭgusto 1922
Ekonomio
Valuto turka liro (TRY)

Ĉefaj urboj

  • Ĉefurbo: Ankaro
  • La plej grandaj urboj: milionoj en 2008 (takso):
12,57 Istanbulo
4,39 Ankaro
3,45 Izmiro

Ceteraj informoj

  • Loko: Okcidenta Azio (Anatolio) kaj Sud-Orienta Eŭropo.
  • Oficiala horo: UTC+3, ne plu somera tempo ekde 2016[2]
  • % de urbana loĝantaro: 75% (2000)
  • semotaŭga areo: 32%
  • homoj sur km² de semotaŭga tero: 266,2 (2000)
  • kreskada rapido: 1,27% (2000, takso)
  • naskoj: 18,65 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortoj: 5,96 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • migrantoj: 0 el 1000 homoj en jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: 48,9 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj po virino: 2,16 infanoj naskitaj po virino (2000, takso)
  • meza vivo-longo: 70,97 jaroj (68,63 viroj, 73,41 virinoj) (2000, takso)
  • Etnoj: ĉirkaŭ 94% turka, ĉirkaŭ 6% kurdoj, ankaŭ kelkmil reprezentantoj de kaŭkaziaj etnoj: abĥazoj, osetoj ka.
  • Religio:
  • Lingvo:

turka (oficiala), *alfabeta: 82,3% (1995 takso)

Valuto: turka liro. De la 1-a de januaro 2005 nova liro (TRY) = 1.000.000 da malnovaj (TRL).

Historio

131 Bataille de Malazgirt
La Batalo de Manzikerto, estis batalo inter Bizanca Imperio kaj la selĝukoj gviditaj de Alp Arslan la 1071 proksime de Manzikerto.

Anatolio estas unu el la kontinue loĝataj ekde plej frua antikveco teritorioj de la mondo, ĉefe pro ĝia strategie grava situo inter Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ pro la bonaj naturaj kondiĉoj de la regiono.

La unua granda imperio de la regiono estis tiu de hititoj, post la 18-a ĝis la 13-a jarcento antaŭ Kristo. Preskaŭ la tuta teritorio estis regata de persoj en la 6-a kaj 5-a jarcentoj aK, kiujn poste venkis Aleksandro la Granda en la jaro 334 aK. Poste Anatolio aspektis kiel aro de helenismaj reĝlandoj, kiuj subiĝis al Roma Imperio dum la 1-a jarcento aK. En la jaro 324 la romia imperiestro Konstantino la 1-a elektis lokon por la nova ĉefurbo, la urbon Konstantinopolo (nun Istanbulo).

Ekde fino de la 1-a miljaro pK tjurkaj oguzaj triboj ekloĝis en la oriento de Anatolio. Komenciĝis poioma veno de tjurkoj okcidenten, kiu finiĝis ĉe la 16-a jarcento en la pinto de la Otomana Imperio, kies areo estis 5,6 mln km². La potenco de la imperio estis haltigita nur per granda peno de alianciĝintaj eŭropaj ŝtatoj.

Post la aro de krizaj jaroj Otomana Imperio eniris en la Unuan mondmiliton en la alianco kun Germanio kaj rezulte estis venkita. Laŭ la Pakto de Sevro granda parto de la imperio estis forprenita de aliaj landoj, i. a. ankaŭ parto de Anatolio ĉirkaŭ la nuna urbo Izmiro — al Grekio. Grekia militistaro helpe de aliancanoj okupis la novakiritan teritorion. La 19-an de majo 1919 ekflamis turka kontraŭstaro, kiun gvidis Mustafa Kemal Paŝa, poste famiĝinta kiel Atatürk. La kontraŭstaro rezultiĝis en milition, kiun modernaj turkoj nomas la Milito por Sendependeco (Kurtuluş Savaşı). En septembro 1922 la alilandaj armeoj estis forpelitaj, kaj tiam naskiĝis la moderna turka ŝtato. La 1-an de novembro 1922 la Granda Nacia Asembleo oficiale nuligis la regadon de sultano, tiel fininte la historion de 631 jaroj da Otomana Imperio. Kemal Paŝa iĝis la unua prezidento de la respubliko kaj en 1934 estis honore nomumita de la Asembleo Atatürk ("la Patro de Turkoj"). Turkio de Atatürk estis konstruata kiel okcident-tipa laika respubliko, eĉ la malnova lingvo estis reformita (ne nur ĝia skribo, sed ankaŭ la vortprovizo).

La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito.[4] Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio.[4] Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.

Post la Dua mondmilito Turkio trovis sin en la fronto de Malvarma milito. Tio donis al ĝi signifan subtenon flanke de Usono kaj, post la partopreno de internacia invado al Koreio, membrecon en NATO (ekde 1952).

Turkio travivis serion de puĉoj en 1960, 1971, 1980 kaj 1997. La du jardekoj 1970-aj kaj 1980-aj karakteriziĝis per granda politika malstabileco kaj akra kontraŭstaro de dekstruloj kaj maldekstruloj. La 15-an de julio 2-16, grupo de armeanoj provis denove krei puĉon, sed malsukcesis.

Politiko

Turkio estas demokratia parlamenta respubliko. Gravan rolon en la interna politiko ludas la armeo, kiu estas garantiulo de la laika kaj unitara ŝtato, kian konstruis Atatürk.

La plej gravaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj de Turkio estas kun Eŭropa Unio kaj Usono. Turkio estas asocia membro de la Eŭropa Unio ekde 1964, nun la ŝtato estas en la procezo de aliĝo kun kelkaj obstakloj sur la vojo, kiel i. a. problemo de la Norda Cipro.

Historie tre komplikajn kaj neamikajn rilatojn Turkio havas kun Grekio. Kelkfoje la situacio akriĝis ĝis preskaŭa komenco de milito, eĉ malgraŭ la fakto ke ambaŭ membras en NATO. Lastatempe la rilatoj stabiliĝis ĝis tia grado, ke Grekio eĉ subtenas aliĝon de Turkio al EU.

La Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (turke: Adalet ve Kalkınma Partisi), mallongigita al AKP aŭ AK Parti en la turka, estas socia konservativa politika partio kiu hegemonias en Turkujo. Ĝi evoluadis el islamismo, sed oficiale anstataŭis tiun ideologion per “konservativa demokratio”. La partio estas la plej granda en Turkujo, kaj havas plimulton en parlamento kun 316 membroj. La partiestro, Binali Yıldırım, estas la landa ministroprezidento; iama estro, Recep Tayyip Erdoğan, estas prezidanto de Turkujo.

Geografio

Turkiomapok

Turkiomapok
Turkey-areas
Turkiaj geografiaj regionoj:
  •  Marmara
  •  İç Anadolu
  •  Ege
  •  Akdeniz
  •  Karadeniz
  •  Güney Doğu
  •  Doğu Anadolu
  • Turkio situas inter kvar maroj (Nigra, Marmora, Egea, Mediteraneo) kaj sur du kontinentoj (Azio, Eŭropo). Ĝiaj regionoj havas signifajn geofizikajn kaj klimatajn diferencojn. Malgraŭ la longa marbordo la altaj partoj de la lando atingas alton de pli ol 5.000 metroj (monto Ararato). Neniu punkto de la lando distancas pli ol 600 km de iu maro; eĉ ne pli ol 500, se inkluzivi Kaspion inter la marojn.

    La plej granda lago de Turkio estas lago Van, senelflua, kun areo de 3713 km².

    La kabo Baba (en turka Baba Burnu), estas la plej okcidenta punkto de Turkio.

    Ekonomio

    Istanbul Levent skyline
    "Blua Moskeo" en Istanbul

    Ekonomio de Turkio kreskis averaĝe po 7,5% jare inter 2002 kaj 2005, kio estas unu el la plej bonaj rezultoj en la mondo, komparebla kun la ekonomia kresko en Ĉinio kaj Barato. Inflacio signife malgrandiĝis, la valuto stabiliĝis, samtempe malgrandiĝis la registara ŝuldo.

    Turismo iĝis tre grava kaj rapide evoluiĝanta sektoro de ekonomio. En la jaro 2005 pli ol 21 milionoj da turistoj vizitis Turkion, lasante en la lando po pli ol 600 USD ĉiu.

    Demografio

    Je la momento de fondiĝo de la Turka Respubliko, ĝia loĝantaro estis taksita kiel 12.532 mil homoj. Ekde tiam en la lando okazis 12 censoj. Ekde 1927 la loĝantaro kreskis 4,4-oble, de 1950 ĝis 1985 – 2,5-oble. Rapida kresko de la loĝantaro restas grava problemo de la lando. En 2005 en Turkio loĝis 73 milionoj homoj.

    La teritorio de Turkio estas loĝata ne ĉie kun la sama denseco. La plej dense loĝataj estas la bordoj de la Marmora kaj Nigra maroj kaj ankaŭ la regionoj ĉe la Egea maro. La plej dense loĝata urbo estas Istanbulo.

    La ĉefa etno de la lando estas turkoj. Krom ili en Turkio loĝas reprezentantoj de almenaŭ 25 etnoj: araboj, armenoj (ĉ. 45 mil), azerioj, grekoj (ĉ. 2 mil), ĉerkesoj, kartveloj, kurdoj (ĉ. 14 milionoj), osetoj kaj aliaj. Politike Turkio konsideras sin nacia ŝtato de la turkoj.

    Kulturo

    Muziko kaj danco

    Whirling Dervishes 2
    Derviŝoj dancantaj en Istanbulo

    Memlevio aŭ rondirantaj derviŝoj estas ordeno de (tariko) derviŝoj de Turkio, fondita de la disĉiploj de la granda sufia poeto Jalal al-Din Muhammad Rumi en la 13-a jarcento. La centro de la ordeno troviĝas en Konya, (Turkio).

    Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno en Okcidenta Armenio, nuna Turkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico.

    Literaturo

    Inter elstaraj turkaj verkistoj menciindas Nazim Hikmet, Orhan Pamuk, Doğan Akhanlı kaj aliaj.

    Religio

    Sabancimosque19082006-2
    "Sabancı Moskeo" en Adana

    Pli ol 95% de la loĝantaro konsideras sin muslimoj, kvankam multaj ne estas tre religiaj. La dominanata formo de islamo estas sunaismo, tamen ŝijaismo estas disvastiĝinta inter la azerioj en la oriento kaj ĝis 20% de turkoj praktikas islamon de alavita kredo (speciale en centraj regionoj de la lando). Alavitoj ofte akuzas registaron je subteno de nur sunaismo.

    Konstitucio garantias liberon de kredo, sed klare malebligas envolviĝon de religiaj societoj en politiko (ekz., per formo de religiecaj politikaj partioj).

    Edukado

    Mezlerneja edukado en Turkio estas deviga kaj senpaga por la infanoj ekde la aĝo de 7 ĝis 15.

    La 15 ĉefaj universitatoj estas en Istanbulo kaj Ankaro. Ĝenerale estas 85 universitatoj en la lando, la ŝtataj estas nemultekostaj, dum studado en neŝtata ("fondaĵa") universitato povas kosti 15 mil USD.

    Turkio en Esperanto

    Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 17an ĉapitron "Fabeloj el Turkujo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas tri anekdotojn pri folklora heroo Nasr-ed-din Hodja.[5]

    Bildaro

    Ankaracenter

    Ankaro, la ĉefurbo de Turkio

    Kiz kulesi at night-2004

    Turo ĉe Bosforo

    Izmir coast

    Marbordo en Izmiro

    Selimiye Camii

    Selimiye Camii, Edirne

    Whirling Dervishes, Konya, Turkey, RMO

    Derviŝoj rotacias

    Alanya Turkey

    Alanya

    Pamukkale00

    Pamukkale

    Manavgat waterfall by tomgensler

    Akvofalo Manavgat

    Referencoj

    1. Universala Vortaro
    2. Samhoro tutjare en Turkio. (france)
    3. Turkish Statistical Institute 2007 August Report (Turkish)
    4. 4,0 4,1 U.S. Army: "Strategic Planning for Coalition Warfare, 1943-1944" de Maurice Matloff, Chapter XVI, pp. 379-380. Center of Military History, United States Army, Washington D.C., 1990. Library of Congress Catalog Card Number 53-61477. First Printed 1959-CMH Pub 1-4. Alirita la 23an de januaro 2019.
    5. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 143-146.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    .tr

    Ĉi tiu artikolo estas pri domajno de la alta nivelo. Pri la aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Tr.

    .tr estas interreta nacia domajno de la alta nivelo de Turkio.

    Abĥaza lingvo

    La abĥaza lingvo (memnomo аҧсуа бызшǝа aŭ аҧсшǝа/აფსუა ბჷზშоა ĉe kartvela skribo) estas lingvo de abĥazoj. Ĝi apartenas al abĥaz-adigea lingvaro, same kiel la adiga, la abaza kaj la ubiĥa. Krom tiuj, ĝi ne havas parencajn lingvojn ie en la mondo. Oni tute ne scias, kiel la abĥaz-adiga lingvaro aperis, ĉar ĝi estas tute malsimila al iu alia lingva grupo en Kaŭkazo.

    Anatolio

    Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu) estas la azia parto de hodiaŭa Turkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio. Historie, la mondparto en la antikva tempo estis nomata Malgrand-Azio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Turkio, dum Anatolio en nuna lingvouzo akcentas precipe la malmaran centran parton de nuntempa Turkio.

    Armeo

    Armeo (el Latino armata) signifas grupon de armitaj homoj. Ĉi tio povas esti nacie organizita aŭ malgranda grupo formita por batali kontraŭ malamikoj. Armeoj defende aŭ ofensive servas. Armeo kutime estas parto de la militfortoj de lando aŭ ŝtato.

    Depende la rimedoj, nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo.

    En la romia armeo:

    1 legio = 10 kohortoj

    1 kohorto = 500 soldatojLa romia imperio havis 15-25 legiojn.

    En la moderna armeo (almenaŭ en anglalingvaj landoj):

    En la Dua mondmilito, unu brita divizio enhavis 40 mil homojn, tamen nur 40% batalis ĉe la fronto. En 1941 la brita imperio havis ĉirkaŭ 100 diviziojn (Rusio 186, Germanio 145+, Japanio 70, Turkio 50, Usono 35).

    Bulgara lingvo

    La bulgara lingvo (bulgare Български, Bălgarski) al la sudslava branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bulgario, kromaj parolantoj vivas en aliaj orienteŭropaj landoj, en Grekio, Turkio kaj en Nordameriko.

    La vorttrezoro konsistas ĉefe el slavaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la greka kaj la turka estas rimarkeblaj. Ekde la 19-a jarcento oni klopodis anstataŭigi turkismojn per slavismoj ĉefe prenataj el la rusa lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bulgaran lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas turkdevenaj elementoj.

    La bulgara lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bulgaran kaj la orient-bulgaran, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la cirila alfabeto.

    La Stiligita Sistemo por la latinigo de la bulgara lingvo estis kreita de L. Ivanov en la Instituto de Matematiko kaj Informatiko ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj en 1995

    Learn Bulgarian Language Online - includes Romantic phrases - Audio

    Bulgario

    Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — la eksaj jugoslaviaj respublikoj Serbio kaj Makedonio.

    Istanbulo

    Istanbulo estas urbo en Turkio, plejparte en ties eŭropa parto.

    En sia historio ĝi estis nomata ankaŭ Stambulo, Konstantinopolo kaj Bizanco. Ĝi situas ambaŭflanke de la Bosporo. Ĝis 1923 ĝi estis la ĉefurbo de Turkio.

    Ĝia historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

    Kartvela lingvo

    La kartvela lingvo - (kartvele ქართული ენა [kartuli ena]), - estas la oficiala lingvo de Kartvelio, lando en suda Kaŭkazio. La plimulto de sciencistoj konsideras, ke la kartvela lingvo apartenas al la kartvelia (aŭ sud-kaŭkazia) lingvofamilio.

    Specimeno

    La Patro Nia:

    Mamao ĉveno romeli ĥar catha ŝina.

    Cmida-iqavn saĥeli ŝeni.

    Movedin supeva ŝeni,

    iqavn neba ŝeni vitharca catha ŝina egreca kveqanasa zeda.

    Puri ĉveni arsobisa momec ĉven dghes.

    Da momit'even ĉven thana-nadebni ĉvenni.

    Vitharca ĉven mivut'evebth thana-mdebtha math ĉventha.

    Da nu ŝemikvaneb ĉven gansacdelsa.

    aramed miĥsnen ĉven borot'isagan.

    Amin.

    მამაო ჩვენო რომელი ხარ ცათა შინა.

    წმინდა-იყავ სახელი შენი.

    მოვედინ სუფევა შენი,

    იყავ ნება შენი ვითარცა ცათა შინ ეგრეცა ქვეყანასა ზედა.

    პური ჩვენი არსებისა მომეც ჩვენ .

    და მომიტევენ ჩვენ თანანადებნი ჩვენი.

    ითარცა ჩვენ მივუტევებთ თანადებთა მათ ჩვენსა.

    და ნუშეგვიყვანებ ჩვენ განსაცდლა .

    არმედ მიხსენ ჩვენ ბოროტისაგან.

    ამინ.

    Kazaĥa lingvo

    Kazaĥa lingvo (kazaĥe қазақ тілі, kazaĥe qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.

    Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.

    Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio) kaj la latinan alfabeton (en Turkio). Estas antaŭvidata (dekreto, leĝo) ke en 2025 ankaŭ Kazaĥio enkondukos la latinan skribon kiu konsistos el 32 literoj. Per tiu decido Kazaĥio volus malproksimiĝi de la rusa intelekta kaj kultura spacoj, laŭ la rusa magazino Expert

    Kipro

    La Respubliko Kipro (greke Κύπρος, do "Kipros", turke Kıbrıs) estas lando sur la insulo Kipro en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio. La internacie rekonata ŝtato kovras preskaŭ la tuton de la insula teritorio de 9.251 km² (mankas nur du britaj militistaj bazoj), fakte tamen nur la pli grandan sudan parton de 5.895 5.8 km², ĉar la nordan trionon okupis Turkio en 1974 kaj tie oni starigis la Turkan Respublikon Norda Kipro, kiu estis agnoskata nur de Turkio.

    Kvankam geografie la insulo apartenas al la kontinento Azio (je 113 km sude de Turkio, je 120 km okcidente de Sirio kaj je 150 km oriente de la plej proksima insulo de Grekio, nome insulo Kastellórizo), la plej multaj insulanoj sentas sin eŭropanoj. Ekde la 1-a de majo 2004 la Respubliko Kipro apartenas al la Eŭropa Unio. La 1-an de januaro 2007 la nacia valuto kipra pundo anstataŭiĝis per la komuna eŭropa valuto Eŭro, kaj en la Eŭrozono ekde tiam cirkulas ankaŭ kipraj eŭro-moneroj.

    Kurda lingvo

    - La norda varianto nomiĝas kurmanji / kurmancî (pr. kurmanĝi), parolata de pli ol 90% de la kurdoj,

    La kurda lingvo (Kurde: Kurdî) estas kolektiva nomo por familio de kvin kurdaj lingvovariantoj parolataj de la kurdoj. Ĝi apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurdaj lingvovariantoj estas parolataj en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.

    Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovariantoj.

    Malgrandazio

    Malgrandazio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor) estas duoninsulo en la okcidento de Azio, kiu okupas grandan parton de la nuna teritorio de Turkio. La teritorio estas ĉirkaŭita de la maroj:

    Nigra Maro (en la nordo)

    Marmara Maro (en la nordokcidento)

    Egea Maro (en la okcidento)

    Mediteraneo (en la sudo).Ĉirkaŭ 400 mil km² estas duondezerta malgrandazia plataĵo, ĉe la bordoj ekzistas mallarĝaj ebenaĵoj kun mediteranea plantaro.

    El tiu regiono devenas kultivo de sekalo (kaj eble ankaŭ de tritiko), ĉerizarbo, juglandarbo kaj vino).

    Nigra maro

    Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა [ŝavi zgva], turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

    Surfaco: 430 mil kv. km. La plej profunda punkto: 2212 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Don, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.

    La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov), maksimuman profundan punkton de 2212 m, kaj volumon de 547,000 km³. La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio. Lastatempe (2014) Ukrainio perdis parton de la marbordaj regionoj per la aliĝo de Krimeo al Rusio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breron al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

    Gravaj urboj laŭlonge de la marbordo estas Batumi, Burgas, Constanța, Giresun, Hopa, Istanbul, Kerĉo, Mangalia, Năvodari, Novorossijsk, Odeso, Ordu, Poti, Rize, Samsun, Sebastopolo, Soĉi, Suĥumo, Trabzon, Varna, Jalto kaj Zonguldak.

    La Nigra Maro havas pozitivan akv-ekvilibron; tio estas, eliro da akvo de 300 km³ jare tra la Bosporo kaj la Dardanelo al la Egea Maro. Mediteranea akvo fluas en la Nigran Maron kiel parto de dudirekta hidrologia interŝanĝo. La elfluo de la Nigra Maro estas pli malvarma kaj malpli salakvenhava, kaj flosas super la varma, pli salakvenhava Mediteranea enfluo – kiel rezulto de diferencoj en denseco kaŭzitaj de diferencoj en salakvenhavo – konduke al grava tavolo da anoksaj akvoj tre sub la surfacaj akvoj. La Nigra Maro ankaŭ ricevas riverakvon el grandaj riveroj de Eŭrazio nortded de la maro, el kiuj la Don, Dnepro kaj Danubo estas la plej gravaj.

    En la pasinto, la akvonivelo variis grave. Pro tiuj variadoj en la akvonivelo en la baseno, la ĉirkaŭaj bretoj kaj asociaj elstaraĵoj foje estis tero. Je iaj precizaj akvoniveloj eblas konekti kun ĉirkaŭaj akvejoj. Tra la plej aktiva el tiuj konektejaj vojoj, nome la Turkaj Markoloj, la Nigra Maro aliĝas al la oceano. Kiam tiu hidrologia ligilo ne funkcias, la Nigra Maro estas endorea baseno, kiu funkcias sendepende el la tutmonda oceana sistemo. Nune la akvonivelo de la Nigra Maro estas relative alta, kaj tiele oni interŝnaĝas akvon kun la Mediteraneo. La Turkaj Markoloj konektas la Nigran Maron kun la Egea Maro, kaj tio koncernas al la Bosporo, la Marmara Maro kaj la Dardanelo.

    Otomana Imperio

    La Otomana Imperio aŭ Osmanida Imperio estis unu el la plej grandaj kaj la plej potencaj imperioj ĉe la Mediteraneo. La imperio ekzistis ekde la jaro 1281 ĝis 1923 kaj dum tiu ĉi tempo ĝi ampleksis teritoriojn de Malgranda Azio, Balkano, Nigra maro, Mezoriento kaj norda Afriko. La imperio havis ekde la 16-a jarcento tute islaman karakteron de „Dia ŝtato“, en kiu jam dekomence regis sultanoj de la dinastio de la Otomanoj. Danke al sia situo la Otomana Imperio estis kunigilo inter la eŭropa kaj la azia kontinentoj.

    Dumtempe ĝi estis ankaŭ ofte nomata en diplomata vortumo "La Pordo" aŭ la "La elstarega Pordo".

    Persa Imperio

    La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉirkaŭ 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉirkaŭ 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).

    Pasargado (perse: پاسارگاد ) estis la unua ĉefurbo de la Persa Imperio (regata de la aĥemenidoj), situanta en la sudo de la nuna Irano, en la provinco Fars, sur orienta sprono de la Zagros-montaro, je 100 km nordoriente de la provinĉa ĉefurbo Ŝirazo, je 87 km nordoriente de la posta aĥemenida ĉefurbo Persepolo.

    Provincoj de Turkio

    Turkio administre dividiĝas en 81 provincojn - la turka vorto por provinco estas il (pluralo iller). La 81 provincoj estas grupigitaj al sep "popolnombradaj regionoj".

    La provincoj estas subdividitaj al subprovincoj (turke ilçe). Ofte la provinca ĉefurbo aŭ "centra subprovinco" donas al la tuta provinco la nomon. Esceptoj estas:

    provinco Hatay (ĉefurbo: Antakya)

    provinco Kocaeli (ĉefurbo: İzmit)

    provinco Sakarya (ĉefurbo: Adapazarı)La normo por la provincaj kodoj estas ISO 3166-2:TR.

    Regionoj de Turkio

    Regiono estas subdividaĵo de Turkio, kiu ne havas administran signifon. La regionojn difinis la geografia kongreso de 1941, kiu okazis en Ankaro, laŭ klimataj kaj geofizikaj similecoj.

    La regiona divido ne kongruas kun la divido al provincoj; ekzistas provincoj kun partoj en du regionoj. Kutime oni kalkulas provincon al la regiono, en kiu situas ĝia pli granda parto.

    La sep turkiaj regionoj, foje nomataj popolnombradaj regionoj, estas (komparu la mapon):

    Marmora regiono (Marmara Bölgesi)

    Centra Anatolio (Iç Anadolu Bölgesi)

    Egea regiono (Ege Bölgesi)

    Mediteranea regiono (Akdeniz Bölgesi)

    Nigramara regiono (Karadeniz Bölgesi)

    Sudorienta Anatolio (Güneydoğu Anadolu Bölgesi)

    Orienta Anatolio (Doğu Anadolu Bölgesi)Kiel montras la listo, tri el la regionoj nomiĝas laŭ sia situo en Anatolio, la aliaj kvar laŭ la maro aŭ marparto, ĉe kiu ili situas. La regionoj estas plu dividitaj al du, tri aŭ kvar subregionoj, sume 21 subregionoj.

    La plej loĝata el la regionoj estas la Marmora Regiono, kiu havas la plej malgrandan areon. Inverse la regiono kun la plej granda areo, Orienta Anatolio, havas plej malmulte da loĝantoj.

    Turka lingvo

    La turka lingvo (turke Türkçe aŭ Türk dili) estas la lingvo parolata de turkoj, popolo kiu ĉefe loĝas en Anatolio, duoninsulo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo (turke: ¨Blanka Maro¨). Ĝi estas la oficiala ŝtata lingvo de Turkio kie oni parolas ekde la Mezepoko, kiam la turkoj devenaj de Centra Azio instaliĝis en Anatolio, kiu tiam estis parto de la Bizanca Imperio.

    La plejmulto de turkoj estas turkianoj, sed ekzistas historiaj turkaj komunumoj ankaŭ en Bulgario (kie la lingvo ĝuas ian ŝtatan agnoskon) kaj Kipro (kie ĝi estas oficiala same kiel la greka, krom ke ĝi estas la oficial lingvo de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro), kaj modernaj komunumoj da turkaj migrintoj en multaj landoj de okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, kie ili instaliĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento. En kelkaj balkaniaj zonoj oni parolas varianton konata kiel otomana turka (Osmanlı Türkçesi), kiu montras diferencojn rilate al la turka de Turkio. Inverse kelkaj turkianoj parolas aliajn lingvojn, kiel ekzemple la araba, kaj zazaĝi kaj kurmanĝi (la kurda).

    La turka (Türkçe) estas ano de la lingva familio de la tjurka lingvaro kun ĉirkaŭ 200 milionoj da parolantoj en Azio kaj Eŭropo. La geografia etendo de tiu familio ampleksas ekde la okcidento de Ĉinio ĝis Balkanio. Tiu familio formas parton siavice de la branĉo altaja de la iama grupo de ural-altajaj lingvoj. Ĝiaj plej proksimaj parencoj inter tiuj estas la turkmena, tatara kaj azerbajĝana lingvoj.

    La turka estas aglutina lingvo, kiel la eŭska aŭ la japana, kaj tiele baziĝas sur sistemo de afiksoj aldoneblaj al la radiko de la vortoj kiuj permesas esprimi grandan kvanton de signifoj kun malmultaj vortoj. La turka uzas preskaŭ nur sufiksojn. Ties morfologio apenaŭ havas esceptojn kaj ĝi estas tre regulema. Ne ekzistas la gramatika genro. La sintaksa ordo estas Subjekto Objekto Verbo; temas pri lingvo de fina kerno, uzas postpoziciojn (tiuj tendencoj estaskunhavataj ankaŭ de la eŭska aŭ de la japana, kvankam ne estas filogenetika rilato kun tiuj lingvoj).

    La turka lingvo estas regulata de la Türk Dil Kurumu (TDK), nome la Societo de la Turka Lingvo.

    Ekzemplo de teksto: Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj

    Bütün insanlar hür, haysiyet ve haklar bakımından eşit doğarlar. Akıl ve vicdana sahiptirler ve birbirlerine karşı kardeşlik zihniyeti ile hareket etmelidirler.

    Ĉiuj homaj estaĵoj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj kaj, havantaj racion kaj konsciencon, devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco.

    Turkoj

    Turkoj estas etno, kiu konsistigas la ĉefan parton de loĝantaro en Turkio. Turkoj vivas ankaŭ en Bulgario kaj aliaj landoj.

    Foje la termino turkoj estas aplikata por nomi pli grandan etnaron, kiu enkluzivas ankaŭ azerbajĝananojn, tjurk-lingvajn loĝantojn de Krimeo, Moldavio kaj aliaj lokoj.

    En Brazilo oni nomas "turkojn" ankaŭ la arabojn, ĉar la Turka Imperio inkluzivis multajn arabajn popolojn.

    Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio
    Flago de la Eŭropa Unio
    Nord-Atlantika Alianco
    Mapo de landoj de NATO
    Ŝtatoj en Eŭropo
    Pozicio de Eŭropo
    Ŝtatoj en Azio

    En aliaj lingvoj

    This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
    Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
    Images, videos and audio are available under their respective licenses.