Transjordanio

Transjordanio estas termino por teritorio oriente de rivero Jordano. Ĝi etendiĝas sudoriente trans Negevo ĝis Golfo de Akabo. Norde kaj oriente estas neniaj naturaj limoj, krom Morta Maro. Oriente kondukis kvanto de karavanaj vojoj, tra kie la varo vojaĝis el Egiptio kaj Arabio ĝis Sirio kaj muslimaj pilgrimoj ĝis Mekko.

En antikvaj tempoj tiu ĉi teritorio nomiĝis Edomo kaj Moabo. En tempoj antaŭ la unua krucmilito la regionon de Transjordanio priregis fatima kaliflando kun centrejo en Egiptio, sed la egipta ĉeesto ĉi tie estis prefere simbola, se ia estis. Kiam krucistoj konkeris Palestinon kaj fondis Jerusaleman reĝlandon, nelonge post tio reĝo Baldueno la 1-a Jerusalema, kie li konstruis burgon Krak de Montréal, Krak de Moab en Kerako kaj establis vasalan Senjorlandon de Transjordanio. La krucistoj ankaŭ priregis regionon ĉirkaŭ Petra, kie ili establis ĉefepiskoplandon subigita al latina patriarklando en Jerusalemo.

Literaturo

  • John L. La Monte, Feudal Monarchy in the Latin Kingdom of Jerusalem, 1100-1291. The Medieval Academy of America, 1932.
  • Jonathan Riley-Smith, The Feudal Nobility and the Kingdom of Jerusalem, 1174-1277. The Macmillan Press, 1973.
  • Steven Runciman, A History of the Crusades, Vol. II: The Kingdom of Jerusalem and the Frankish East, 1100-1187. Cambridge University Press, 1952.
  • Steven Tibble, Monarchy and Lordships in the Latin Kingdom of Jerusalem, 1099-1291. Clarendon Press, 1989.

Vidu ankaŭ

Map Crusader states ca. 1100
Krucistaj ŝtatoj en Palestino
Abd Allah ibn Husajn

Abd Allah ibn Husajn, Abdalao la 1a aŭ Abdulao la 1a (en araba عبد الله بن حسين) (OBI); variantoj de literumado: Abdullah; bin aŭ ben; Hussein, Husain, ktp.), konata kiel Abd Allah la 1-a de Jordanio, estis la unua reganto de Jordanio, kun sinsekvaj titoloj de emiro de Transjordanio (1923-1946), reĝo de Transjordanio (1946-1949) kaj fine reĝo de Jordanio (1949-1951). Li naskiĝis en 1882 kaj mortis en la 20-a de julio 1951.

La reĝo Abd Allah estis gravulo malmulte populara inter la araboj de Mezoriento pro sia subiĝema politiko rilate al Usono kaj Granda Britio, sia proksimeco al Israelo kaj la subpremado kiun faris kontraŭ siaj opoziciantoj. Aliflanke, Abd Allah neniam abandonis la haŝemian ambicion esti reĝo, ne nur de la artefarita Transjordanio sed de araba unuigita regno, kio havigis al li la malamikecon de la estraroj de aliaj koncernaj ŝtatoj, kaj speciale de la saudoj. Tiuj, en la 1930-aj jaroj, elpelis la haŝemiojn el Heĝazo kaj kreis novan ŝtaton kiu portus la nomon de la familio: nome Sauda Arabio. Sekvantoj de pekuliara versio de Islamo, nome la doktrino nomata Ŭahabismo, kontraŭis la haŝemidojn ankaŭ ĉar tiuj estis la plej firmaj kandidatoj al la kaliflando en okazo de restaŭrado de la institucio.

En la 20-a de julio 1951 Abd Allah estis murdita per atenco en la Moskeo Al-Aksa de Jerusalemo, kiam li ĉeestis funebran ceremonion honore de la libana ĉefministro Riad Bej al-Solh, same murdita per atenco. Ambaŭ estis akuzitaj esti negocintaj sekrete kun Israelo cele al pactraktato separate (tio estas, marĝene de la interkonsentoj de la Araba Ligo).

Ajubidoj

La Ajubidoj (kurde: ایوبیان, Eyûbiyan) estis sunaisma dinastio de kurda origino centrita en Kairo kaj Damasko kiuj regis grandan parton de Mezoriento dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La ajubida familio, sub la fratoj Ajubo kaj Ŝirkuho, originale funkciis kiel soldatoj por la zengidoj ĝis kiam ili iom post iom akiris sendependecon de ili sub Saladino, la filo de Ajubo. En 1171, Saladino proklamis sin sultano de Egiptio post disiĝo la Fatima kaliflando post la morto de Al-Adid. La ajubidoj pasigis la venontan jardekon lanĉanta konkerojn ĝenerale en la regiono kaj antaŭ 1183, la ajubida ŝtato inkluzivis Egiption, Sirion, pli nordan Mezopotamion, Hiĝazon, Jemenon, kaj la nordafrikan marbordon ĝis la limoj de nuntempa Tunizio. La plej granda parto de la Jerusalema reĝlando, konsistante el Palestino kaj Transjordanio falis sub la ajubidoj post ilia venko en la Batalo de Hatino en 1187. Tamen, la krucistoj reakiris kontrolon de la marbordo de Palestino en la 1190-aj jaroj.

Dum ilia relative mallongdaŭra regado, la ajubidoj spertis epokon de ekonomia prospero en la teritorioj kie ili administris kaj sub ĝia patroneco, la ajubidoj kondukis al la revigliĝo en intelekta agado en la islama mondo. Tiu periodo ankaŭ estis markita per ajubida procezo fortigi la sunaismon en la regiono per konstruado de multnombraj madrasoj (islamaj lernejoj) en iliaj gravaj urboj.

Aleksandro Janeo

Aleksandro Janeo estis reĝo de la hasmonea reĝlando de 103 ĝis 76 a.K., kiel la tria filo de Joĥano Hirkano. Estante militema reganto, li ekspansiis sian landon oriente en Transjordanio kaj okĉidente en la marbordaj urboj kaj ebenaĵoj. Dum lia regado sendependa Judio atingis sian maksimuman grandecon. Militoj, eksterlandaj kaj enlanda, estis la patrico de lia reĝa regado.

Aleksandro Janeo avide favoris la sadukeojn, malavantaĝe por la fariseoj, kaj li estis la plej helenisma el la Makabeoj.

Araba-israela konflikto

La araba-israela konflikto (en araba: الصراع العربي الإسرائيلي‎, al-Ṣirāʿ al-ʿarabī al-isrāʾīlī, en hebrea: הסכסוך הישראלי-ערבי‎, ha-siĥsuĥ ha-israeli-aravi) estas tiu inter la ŝtato Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, aparte la palestinoj. Ties difino, historio kaj eblaj solvoj estas materio de daŭra debato, kaj la problemoj kiujn ĝi inkludas varias laŭlonge de la tempo. Aktuale la ĉefaj demandoj estas la suvereneco de la Strio de Gaza kaj Cisjordanio, la eventuala formado de palestina ŝtato en koncernaj areoj, la teritorioj de Orienta Jerusalemo, de la Altaĵoj de Golano kaj de la Farmobienoj de Shebaa, la destino de la israelaj setlejoj kaj de la palestinaj rifuĝintoj, la agnosko de Israelo kaj Palestino kaj de ilia rajto ekzisti kaj vivi en paco ŝirme de minacoj kaj perforto, tiel kiel la rilato de Israelo kun Sirio kaj Libano. Nuntempe Israelo havas klopoditan validan pacon kun Egiptio kaj Jordanio kiu garantias ties pacan kunvivadon.

Kvankam la ŝtato Israelo ekzistas nur ekde 1948, la konflikto daŭras ekde la komenco de la 20-a jarcento, kiam en la regiono alvenis cionismaj setlantoj.

Inter Israelo kaj Palestino lastatempe neniam longe ripozis la konflikto; unuflanke la palestinaj teritorioj ekonomie dependas de Israelo, aliflanke Israelo provas per setlantoj (Cisjordanio) aŭ blokado de komerco (Strio de Gaza) malfortigi la situacion de la palestinanoj, kiuj reagas per atencoj raketaj aŭ bombaj aŭ foje per individuaj atakoj. Tiuj estas plej ofte respondataj de Israelo per reagoj kiuj ĉiam okazigas pli da mortoj ol okazigis la agado de palestinanoj kaj detruo de domoj de atakintoj aŭ de ties familioj.

Estas malfacile diri, kiugrade la konflikto estas religia, etna kaj politika. En la landoj de la Araba Ligo la plejparto de la regantoj estas islamaj (kun escepto de Libano), en Israelo ili estas judaj, sed je ambaŭ flankoj vivas anoj de ambaŭ religioj, ankaŭ kristanoj kaj aliaj.

Araba Legio

La Araba Legio (en araba: الفيلق العربي, al-Ĝajŝ al-Arabi) estis la regula armeo de Transjordanio kaj respektive Jordanio en la unua duono de la 20a jarcento.

Araba Liberiga Armeo

La Araba Liberiga Armeo (Jaysh al-Inqadh al-Arabi) estis armeo de volontuloj de la arabaj landoj estritaj de Fawzi al-Qawuqji. Ili luktis ĉe la araba flanko en la Arab-israela milito de 1948 kaj ili estis ekipitaj de la Araba Ligo por opozicio al la nomita Sankta Armeo de la Alta Araba Komitato, kvankam la Ligo kaj la arabaj registaroj malpermesis ke miloj de homoj unuiĝi al tiu forto de volontuloj.

En kunveno okazinta en Damasko en la 5-a de februaro 1948 por organizi la lukton, la nordo de Palestino, inklude Samarion, estis atribuita al la fortoj de al-Qawuqji; kvankam fakte Samario jam estis sub la kontrolo de Transjordanio.

La celo de rekrutitoj estis 10 000, sed meze de marto de 1948 la nombro de volontuloj kiuj estis unuiĝintaj al tiu armeo ĉirkaŭis 6 000 kaj ne pliiĝis plie. La reala nombro eble estis malpli ol 3 500 laŭ la generalo Safŭat. Inter tiuj estis sirianoj, libananoj, inter kiuj kelkaj centoj de druzoj kaj adigeoj, irakanoj, transjordanianoj, Islamaj Fratoj de Egiptio kaj palestinanoj trejnitaj en Sirio. Ene de la armeo estis ankaŭ kelkaj hispanoj, jugoslavianoj, germanoj, turkoj kaj dizertintaj britoj.

Arabo-israela milito de 1948

La arabo-israela milito de 1948, konata de la israelanoj kiel Milito de Sendependeco (en hebrea: מלחמת העצמאות) aŭ kiel Milito de Liberigo (hebree: מלחמת השחרור), estis la unua de serio de armitaj konfliktoj kiuj okazis inter la ŝtato Israelo kaj ties arabaj najbaroj, en tio kion oni konis tutmonde kiel Araba-israela konflikto. Por la Palestinanoj tiu milito markis la komencon de tio kion ili nomas Nakba (en araba النكبة, ‘katastrofo’).

Unuiĝintaj Nacioj interkonsentis pri la disdivido de la Brita Mandato Palestino en du ŝtatoj: unu juda, kun la 55 % de la teritorio (kvankam pli granda ĝi inkludis komplete la dezerton de Negev tiam tute neutila), kaj alia araba, kun la cetero escepte Jerusalemo, kiu estos konsiderata internaciigita zono. Tiu rezolucio estis akceptita de la judaj estroj, sed malakceptita fare de la armeecaj organizoj cionismaj kaj de la araboj are.Tiu mandato finiĝis la 15an de majo 1948. Ses horojn antaŭe, por eviti koincidon kun ŝabato, vespere de la 14a de majo, jam estis proklamita de David Ben-Gurion la sendependeco de Israelo en Tel Avivo, kio estis tuj agnoskita de Usono, Sovetunio kaj multaj aliaj landoj. La saman tagon de la brita retiriĝo el la regiono, trupoj de Egiptio, Irako, Libano, Sirio kaj Transjordanio, helpataj de volontuloj de Libio, Saŭdarabio kaj Jemeno, komencis la invadon de la ĵus proklamita Juda Ŝtato.

En tute mortis 6373 israelanoj (ĉirkaŭ 4000 soldatoj kaj 2373 civiluloj) kaj inter 10 000 kaj 15 000 araboj. Ĝi estis la unua de multaj malvenkoj de la araboj en la mondoregiono.

Batalfronto de Proksima Oriento (dua mondmilito)

La operaca fronto de Mezoriento kaj Orienta Afriko estis malfermita de la Itala Reĝlando kaj ties faŝisma registaro de Benito Mussolini dum la Dua Mondmilito, kiel klopodo konkeri la britajn koloniojn de la regiono. Kvankam Italio ne eniris en Mezoriento tra tero, ĝi faris ĝin aere per bombardado strategie kontraŭ naftorafinejoj, oleoduktoj kaj naftokampoj ĉefe en Palestino kaj foje en Barejno unusolan fojon. Francio kaj Britio plifirmigis sian povon en la teritorioj de la aktualaj Sirio kaj Irako. Sovetunio aliĝis al la potencoj de Okcidento en Irano.

Trans Arabio, Italio havis fortan potencon en la Korno de Afriko, nome en sia delonge kolonio Itala Somalio, el kiu ĝi invadis ankaŭ Etiopion. Kaj el Palestino kaj el la Korno de Afriko oni klopodis kontroli la trairejon de la Sueza Kanalo kaj de la Ruĝa Maro.

La landoj kiuj sendis gravajn kvantojn de trupoj al tiu fronto estis la jenaj: Germanio, Usono, Francio de Vichy, Libera Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Brita Hindio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Itala Reĝlando kaj Unio de Sud-Afriko. Partoprenis ankaŭ trupoj de Etiopio, Regno Irako, de la Emirlando Transjordanio, de la Franca Mandato de Libano, de la Franca Mandato de Sirio, de la Angl-Egipta Sudano, de la Mandata Palestino, Persio (aktuala Irano), Sovetunio kaj aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj, sed ties kontribuado ne estis tiom decidigaj.

Blazono de Jordanio

La blazono de Jordanio - arabe شعار المملكة الأردنية الهاشمية‎ - en 1921 estis desegnita laŭ la peto de emiro Abdulaho la 1-a, reganto de la teritorio Transjordanio, kiu poste iĝis la nuna ŝtato Jordanio, kaj gvida partoprenanto de la Araba Ribelo kunlabore kun la brita agento Thomas Edward Lawrence kontraŭ la Otomana Imperio. En 1934 ĝi iĝis la oficiala emblemo de la lando. La 21-an de februaro 1982, la jordania konsilio de ministroj eldonis oficialan anoncon "numero 6", kun skribitaj priskriboj kaj klarigoj pri la oficiala landa emblemo, kiu uziĝis kiel fonto de la sekva blazona priskribo:

Simbolante la monarkion de la reĝlando haŝemida de Jordanio, la ora krono supre de la emblemo estas formita de kvin arkoj kun perla dekoro, alkroĉitaj al la krona bazo kun reliefa dezajno memorigante rubenojn kaj smeraldojn. Supre de la krona bazo ripozu kvin lotusaj floroj, kiuj simboligu ĉastecon. La reĝa krono pinte estas ornamita per la pinto de lanco kiu reprezentu la haŝemidan standardon.

La reĝa krono ripozas sur skarpo kiu reprezentu la reĝan tronon. La karmezina velura skarpo, kovrita per blanka silko, signifu oferon kaj purecon. La skarpo estas ambaŭflanke nodita helpe de kvastoj el oraj fadenoj.

En la centro de la emblemo videblas bronza blazonŝildo, ornamita per stiligita krizantemo, komuna motivo en arabaj arto kaj arkitekturo. La ŝildo estas protekte metita antaŭ bluan globon, kiu simboligu la aperon de la islama civilizo. De la globo supre de la blazonŝildo videblas la supra parto.

Sur la globo staras aglo, emblemo kiu en multaj blazonoj simboligas potencon, forton kaj memfidon. Lia koloroj aludu al la standardo kaj turbano de la islama profeto Mohamedo.

Je ambaŭ flankoj de la aglo videblas po flago, kiuj reprezentu la flagon de la Araba Ribelo, duoble longa kiom larĝa. Horizontale ĉiu flago estas dividata je tri egalaj partoj, supre nigra, meze verda kaj malsupre blanka, kaj aldone karmezina triangulo okupas la fronton.

La blazonŝildon de la bazo ĉirkaŭas tri garboj de tritiko dekstre kaj nta la ŝildon de lia bazo estas tri oreloj de tritiko sur la dekstra kaj palma branĉo maldekstre. Ili estas kunigitaj per bendo, de kiu pendas medalo de ŝtata ordeno.

Flava rubando estas metita trans la medala bendo, dividata en tri partojn kaj surskribita en araba kaligrafio: Dekstre bildiĝas la nomo de Abdulaho la 1-a, meze videblas lia titolo "reĝo de la haŝemida Reĝlando de Jordanio" kaj maldekstre citiĝas la moto "kiu serĉas subtenon kaj gvidon de Dio".

Cisjordanio

Cisjordanio (arabe: الضفة الغربية, "la Okcidenta Riverbordo") estas palestina teritorio en la okcidenta flanko de la rivero Jordano. Ĝi estis okupita de la armeo de Jordanio dum la israela-araba milito de 1948, sed dum 1967 kadre de la Sestaga milito estis okupita de Israelo, kiu konstruas tie, kontraŭ protestoj de la palestinanoj kaj de la internacia komunumo, setlejojn loĝatajn de israelanoj. La teritorio estas de la Unuiĝinta Naciaro kaj de la plej multaj ŝtatoj konsiderata esti sub armea okupado de Israelo. Kelkaj israelanoj kaj diversaj aliaj grupoj preferas nomi ĝin "disputata" anstataŭ "okupata" teritorio.

La limoj de Cisjordanio estis difinitaj per la linio de batalhalto de la araba-israela milito de 1948 post dissolvo de la brita mandato pri Palestino, kiam ĝi estis ekokupita kaj aneksita de Jordanio. De 1948 ĝis 1967, la teritorio troviĝis sub jordana regado; Jordanio ne ĉesis pretendi ĝin ĝis 1988. La teritorio estis ekokupita de Israelo 1967 dum la Sestaga milito, kvankam, kun la escepto de Orienta Jerusalemo ĝi ne estis aneksita de Israelo pro la grandega nombro da palestinaj loĝantoj kiu igus la judojn minoritataj. Antaŭ 1948, la teritorio estis parto de la brita mandato starigita post dissolvo de la Otomana Imperio. Situanta okcidente kaj sud-okcidente de la rivero Jordano en la orienta parto de la regiono Palestino, ĝi havas komunajn landlimojn kun Israelo okcidente, norde kaj sude, kaj kun Jordanio oriente.

40 % de la areo (inkluzive la plej grandan parton de la loĝantaro) estas sub la limigita civila jurisdikcio de la Palestina Aŭtoritato, dum Israelo regas super ĉio (inkluzive de la israelaj setlejoj, kamparaj kaj limaj regionoj). La loĝantaro de Cisjordanio estas esence palestina (84 %) kun signifa, sed kontestata, malplimulto de israelaj setlejanoj.

En la hebrea lingvo ĝi estas ofte elvokita per la bibliaj nomoj יהודה (Jehuda, Judujo) kaj שומרון (Ŝomron, Samario), kaj iuj, precipe dekstremuloj, sekve nomas la areon "distrikto Judio kaj Samario de Israelo". La nomo Cisjordanio por la regiono estas uzata ankaŭ en diversaj lingvoj (ekz-e franca, hispana, kataluna aŭ hungara). La statuso de Orienta Jerusalemo estas disputata. Israelo, kiu aneksis ĝin, ne konsideras ĝin plu kiel parton de Cisjordanio; tamen, la anekso estas agnoskita de neniu alia lando, nek de la Unuiĝintaj Nacioj. Pro ĝia graveco ĝi estas ofte elvokata aparte.

Areo: 5.879 km²

Loĝantaro: 1 611 mil (1999), 2 400 mil (2008)

Senlaboreco 50 %

EMP perkapa 515 eŭroj

Centro: Jeriĥo

Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)

Franca Mandato de Sirio

La Franca Mandato de Sirio aŭ pli bone Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio. La mandato estis kreita post la Unua Mondmilito kaj pere de la dispartigo de la Otomana Imperio, determinita de la venkintaj potencoj, el kiuj ricevis pli da profito Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando. Dum la du jaroj post la fino de la milito en 1918 kaj post la terminoj paktitaj en la Sykes-Picot-akordo kiujn la britoj kaj francoj subskribis, estis la britoj kiuj kontrolis la grandan parton de la otomana Mezopotamio (aktuale Irako) kaj la parton de la otomana Sirio (Palestino kaj Transjordanio), dum la francoj kontrolis la ceteron de Sirio, Libano, Aleksandreta kaj aliajn partojn de la sudoriento de Turkio. En la unua parto de la 1920-aj jaroj, la Societo de Nacioj formaligis la kontrolon kiun trudis la britoj kaj la francoj sur tiuj teritorioj per sistemo de mandatoj kaj oni atribuis al Francio la Mandaton de la Societo de Nacioj de Sirio en la 29-a de septembro 1923, kio inkludis la teritoriojn kiuj hodiaŭ konstituas la aktualajn ŝtatojn de Sirio kaj Libano.

La Granda Siria Ribelo (en araba: الثورة السورية الكبرى) aŭ Granda Druza Ribelo (1925–1927) estis ĝenerala ribelo en la Mandataj Sirio kaj Libano kiu celis liberiĝi el la francoj, kiuj estis kontrolintaj la regionon ekde la fino de la Unua Mondmilito.

La administrado de la regiono kiu sub kontrolo de francoj estis farita pere de variaj registaroj kaj teritorioj, inklude la Federacion de Sirio (1922–24), la Ŝtaton de Sirio (1924–30) kaj la Respublikon de Sirio (1930–1958), same kiel ankaŭ la pli malgrandajn ŝtatojn de la Granda Libano, la Ŝtato de Alaŭismo kaj la Ŝtato Ĝabal Druzo. La franca mandato de Sirio daŭris ĝis 1943, kiam aperis du landoj, nome la aktualaj Sirio kaj Libano kaj ankaŭ la Provinco Hatay, kiu estis unuiĝinta al Turkio en 1939. La francaj trupoj retiriĝis el Sirio en 1946.

Ligo de Arabaj Ŝtatoj

La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (arabe الجامعة العربية‎, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas "proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj".Ĝi oficiale fondiĝis la 22-an de marto 1945 en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio. Jemeno aliĝis kiel membro la 5-an de majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.

Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvanakm la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.

Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.

La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.

Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo De Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dizajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo. Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.

Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13-an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj ne. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: "antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon" inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.

La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzo ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.

Mandata Palestino

Mandata Palestino - angle mandatory Palestine - estis mandata teritorio de Granda Britio, kiu estis komisiita de la Ligo de Nacioj dum pariza packonferenco el la jaro 1917. Tiu ĉi nova grupiĝo estiĝis post la unua mondmilito kiel sekvo de falo de Osmanida Imperio.

Palestino

Palestino (arabe: فلسطين Filasṭīn) estas regiono de la orienta Mediteraneo kiu situas sude de Libano, norde de Egiptio kaj okcidente de la rivero de Jordano. La plej granda urbo estas Jerusalemo, sankta urbo de tri religioj (islamo, judismo kaj kristanismo). Ekde la Israela-Araba Milito de 1948, la areo povas esti dividitaj en la Ŝtato de Israelo, Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Estas daŭra konflikto pri la estonteco de politika statuso de la regiono.

Pli specife, la vorto "Palestino" ofte temas pri la ŝtateto (kaj eble estonta ŝtato) de la Palestina Aŭtonomio.

Romio nomis la landon Palestino pro la filiŝtoj, gento malaperinta, do gento kiu ne penus rekapti la landon (malsimile al la judoj).

Palestino nun konsistas de:

Israelo

Cisjordanio

Gaza Sektoro

Partoprenantoj en la dua mondmilito

Jen listo de la landoj kiuj partoprenis en la Dua Mondmilito, aŭ kiu estis tuŝitaj rekte aŭ nerekte de la milito aŭ de la traktatoj kiuj estis rilataj kun tiu. Ĝenerale partoprenis pli ol 100 milionoj da personoj el ĉiuj landoj inter soldatoj, policanoj de la implikitaj ŝtatoj kaj grupoj de gerilanoj.

Tel-Avivo

Tel Avivo-Jafo, mallongigite nur kiel Tel-Avivo estas urbo en Israelo. En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000.

La urbo Tel-Avivo fondiĝis en 1909 kiel kvartalo nomata "Aĥuzat-Bajit" (hebree: אחוזת בית), kaj depost 1934 fariĝis urbo. Kelkaj setlejoj unuiĝis en nuna urbo. Sarona estis germana templana kolonio en Tel Aviv kaj nun estas centra kvartalo de la urbo. Ĝi estis unu el la plej fruaj modernaj vilaĝoj establitaj en Palestino. Sarona estis konstruita en 1871. Ĝi situis nordoriente de Jafo. Multaj homoj en la komunumoj de Templanoj iĝis naziaj simpatiantoj antaŭ kaj post Dua Mondmilito. En 1948 aŭtoritatoj de la Brita Regado de Palestino forpelis ilin.

Hodiaŭ, la loko estis renovigita kiel "butikumada vilaĝo, restadeja kaj distra."

En la malfrua 1930 komencis disvolviĝo de la "Jarkonbuŝa areo" konata kiel la "Jarkona Duoninsulo" unue estis establita de la legado centralo apud la Dov Flughaveno en la norda areo de Jarkonbuŝo kaj post la disvolviĝo de suda areo de Jarkonbuŝo kiu aspektas kiel duoninsulo. la "Tel Aviv Internacia Komerco Foiro" kiu nomiĝas: "La Oriento Foiro" estis konstruita por la celo de landopavilonoj en la arkitekturaj stiloj kiuj karakterizis la urbon, precipe la Internacia Stilo. En la nord-orienta parto de la internacia justa tero estis konstruita la unua "Maccabiah Stadiono" en 1932.

En 1937 la "Wauchope Ponto" estis konstruita super la Jarkonbuŝo nomita laŭ Arthur Grenfell Wauchope kiu estis la Alta Komisiitoj por Palestino kaj Transjordanio; oni desegnis ĝin por konekti la ligon kun la Internacia Foiro.

Haveno Tel-Aviv estis malnova haveno uzita inter la jaroj 1938 kaj 1965. Ĝi estis apud la buŝo de la Rivero Jarkon. Post kiam ĝi estis fermita en 1965, ĝi estis movita al Ashdod Haveno kaj iĝis areo de magazeno. En la 2000-aj jaroj, ĝi estis renovigita kaj iĝis komerca kaj distra areo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.