Theresa May

Theresa Mary MAY (denaske Theresa Mary BRASIER; naskiĝis la 1-an de oktobro 1956) estas brita politikisto, iama Brita Ministro de Enlandaj Aferoj kaj iama ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Ŝi estis la parlamentano por Maidenhead ekde 1997 kaj fariĝis gvidanto de la Konservativa Partio la 11-an de julio 2016 kaj ĉefministro du tagojn poste la 13-an de julio.

Theresa May
Theresa May

partiestro de la brita Konservativa Partio
En funkcio:
julio 2016 – julio 2019
Sekvanto Boris Johnson

En funkcio:
julio 2016 – julio 2019
Sekvanto Boris Johnson

Naskiĝo 1-an de oktobro 1956 (1956-10-01) (62-jara)
en Eastbourne
Politika partio Konservisma Partio
Edz(in)o Philip May
Sidejo 10 Downing Street
Alma mater St Hugh's College, Oksfordo
Religio Anglikanismo[1][2]
Subskribo
Theresa May, subskribo
TTT Oficiala retejo

Politiko

President Donald Trump and PM Theresa May Joint Press Conference, January 27, 2017
La Ĉefministro de Britio Theresa May kun Prezidento de Usono Donald Trump en Blanka Domo en Vaŝingtono (januaro 2017)
Manchester Brexit protest for Conservative conference, October 1, 2017 18
La manifestacio kontraŭ la Briteliro sur la stratoj de Manĉestro

May estas longtempa politika aliancano kaj amiko de David Cameron kaj subtenis lian projekton de modernigo en la Konservisma Partio. Ŝi situas poke dekstre de li politike.[3] Kiel ministro de la Home Office (enlandaj aferoj) ŝi malsukcese provis malpliigi la enmigradon, ĉar la pli bona ekonomio de Britio kaŭzis pli grandan enmigradon el la suda Eŭropa Unio.

May subtenis membrecon de la Eŭropa Unio dum la referendumo, sed ne kampanjis tre videble. Ŝi estis la nura kandidato por la rolo de partigvidanto, kiu ne forlasis la balotadon, kaj do iĝis ĉefministro post Cameron rezignis.

Je la 14-a de oktobro 2016 la Guardian skribis ke May diris al la estro de la NHS ke la NHS ne ricevos pli multan monon.[4]

En januaro 2017 ŝi anoncis ke la registaro intencas forlasi la unusolan merkaton (angle: hard Brexit) por malpliigi la enmigradon.

En julio 2019 ŝi demisiis post malsukceso efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio). Posteulo fariĝis Boris Johnson.

Referencoj

  1. Gimson, Andrew, "Theresa May: minister with a mind of her own", The Observer, 20-a de oktobro 2012.
  2. Howse, Christopher, "Theresa May's Desert Island hymn", The Daily Telegraph, 29-a de novembro 2014.
  3. Honeyman, Victoria, "The world according to Theresa May – China, the US, Europe and the new British PM", The Conversation, 19-a de aŭgusto 2016.
  4. Denis Campbell, "No extra money for NHS, Theresa May tells health chief ", The Guardian, la 14-an de oktobro 2016. (angle)
Boris Johnson

Alexander Boris de Pfeffel JOHNSON [boris ĝons.n] (naskiĝis la 19-an de junio 1964(nun 1964-06-19) en Novjorko, do nun 55-aĝa) estas brita ĵurnalisto kaj politikisto, iama urbestro de Londono, kaj nuntempa ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando. Li estas membro de la Konservisma Partio de Britio, kaj la parlamentano por Uxbridge and South Ruislip (okcidenta Londono). En 2008 li oficiale fariĝis urbestro de Londono, sekve de la tre malsamopinie pridisputata socialisto Ken Livingstone, kaj en 2012 reelektiĝis. En majo 2016 lin anstataŭigis Sadiq Khan, kiu havas pakistanajn familiajn radikojn kaj iĝis la unua islama urbestro de Londono.

Ekde la 23-a de julio 2019 li estas partiestro de la brita Konservativa Partio, kaj ekde la 24-a de julio ĉefministro de Britio, sekvante post Theresa May en ambaŭ oficoj. Li promesis efektivigi la "Brexit" (eliro de Britio el la Eŭropa Unio) ĝis oktobro de 2019, se necese "malmole", do sen kontrakto por mildigi la abruptan disiĝon.

David Cameron

David William Donald Cameron (naskiĝis la 9-an de oktobro 1966(nun 1966-10-09) en Londono) estas brita politikisto kaj ekde decembro 2005 estas la estro de la Konservativa Partio. Kiel kandidato de la partio kiu ricevis plej multajn voĉdonojn en la ĝeneralaj balotoj de majo 2010, li ekde la 11-a de majo 2010 estas la ĉefministro de Britio, sekvante Gordon Brown.

Julio de 2016

Jen listo de okazaĵoj en julio 2016:

4-a de julio Memmortiga atenco konstraŭ ŝijaisma loĝantaro dum la festoj de la fino de Ramadano en Bagdado okazigis almenaŭ 213 mortojn.6-a de julio Memmortiga atenco kontraŭ ŝijaisma loĝantaro ĉe religia monumento dum la festoj de la fino de Ramadano en Balad, Irako, okazigis almenaŭ 35 mortojn.

Konfliktoj en Usono inter la afrikdevena loĝantaro kaj la polico, denove akuzita pro murdoj de afrikdevenaj usonanoj.7-a de julio Inundo de rivero Jangzio en Ĉinio el meza Junio ĝis mezo de Julio okazigis grandajn perdojn kaj 180 mortojn.10-a de julio Portugalio gajnis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2016 en Saint-Denis, Francio.12-a de julio 25 mortoj pro trajnakcidento en la regiono Apulio, suda Italio.

Ĉirkaŭ 300 mortoj dum la lasta semajno pro bataloj inter rivalaj frakcioj en Sud-Sudano.13-a de julio Theresa May fariĝis nova ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando.14-a de julio Pli ol 84 mortoj en Nico kiam kamiono surveturis homomason, kiu festis la nacian tagon de Francio.15-a de julio Provita milita puĉo en Turkujo.17-a de julio Internaj landlimoj de Afriko estis aboligitaj kaj nova komuna pasporto por ĉiuj afrikaj landoj estis kreita.; 23-a de julio

En la urbo Nitra komenciĝis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.

Solar Impulse 2 iĝis la unua sunenergia aviadilo kiu ĉirkaŭnavigis la Teron, dum 16-monata veturo alvenante en Abu-Dabion post 505 veturtagoj.

Memmortiga bombatako fare Islama Ŝtato kontraŭ pacema protesto en Kabulo, Afganio, mortigis almenauŭ 80 personojn kaj vundis pli ol 260 aliajn.24-a de julio Christopher Froome venkis en la biciklista konkurenco Tour de France 2016.26-a de julio Almenaŭ 19 personoj estis murditaj kaj multaj aliaj estis vunditaj en atako fare de frenezulo en zorgejo de Sagamihara, Japanio.28-a de julio Turkio fermas pli ol 130 amaskomunikilojn, maldungas centojn da funkciuloj kaj arestas aliajn centojn.

La dekstrulo Pedro Pablo Kuczynski anstataŭas la maldekstrulon Ollanta Humala kiel prezidanto de Peruo havante nefavoran parlamenton.

Junio de 2017

Jen listo de okazaĵoj en junio 2017:

1-a de junio La usona prezidento Donald Trump anoncas retiron de Usono el la Traktato de Parizo kontraŭ la klimata ŝanĝo.

200 mortoj pro bataloj dum la lastaj tagoj en la urbo Marawi, sudo de Filipinoj, inter la armeo sendita de Duterte kaj ĝihadistoj.

Unu semajno de protestoj en la norda regiono Rif de Maroko.2-a de junio Atako fare de unuopulo kaj incendio de distra komplekso okazigis 36 mortojn en Manilo, Filipinoj.3-a de junio Atako de tri ĝihadismaj teroristoj okazigis ok mortojn kaj ĉirkaŭ 50 vunditojn en Londono, Anglio.4-a de junio Mortiĝis interkultura hispana verkisto kiu loĝis dumlonge en Maroko nome Juan Goytisolo.5-a de junio Najbaraj arabaj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj klopodas izoligi ĝin.

Oni pluigis la negocadon por reunuigo de Kipro.6-a de junio Atako de ĝihadismaj teroristoj okazigis 13 mortojn en Teherano, Irano.7-a de junio Malaperis militista aviadilo kun cento da personoj en Birmo.8-a de junio Parlamentaj balotoj en Unuiĝinta Reĝlando. La Konservativuloj de Theresa May perdis la majoritaton sed restas la plej voĉdonitaj.9-a de junio Atenco de virino kontraŭ merkato proksime de Kerbala, Irako, okazigis 30 mortojn.11-a de junio Parlamentaj balotoj en Francio. Venko de la nova partio de Emmanuel Macron.12-a de junio Miloj da manifestaciantoj protestis en diversaj urboj de Rusio; centoj da arestitoj inter kiuj la opozicianto Aleksei Navalni.13-a de junio Ĉirkaŭ cento da mortintoj aŭ malaperintoj pro terglitoj kaj inundoj en sudo de Bangladeŝo.14-a de junio Terura incendio en nubskrapula turo de loĝejoj (24 etaĝoj) en Londono, Unuiĝinta Reĝlando: dekoj da mortoj (79) kaj vunditoj.18-a de junio Terura incendio en centra Portugalio okazigis pli ol 60 mortojn.19-a de junio Pli ol mil mortoj dum unu monato pro epidemio de ĥolero en Jemeno.25-a de junio Almenaŭ 153 mortintoj pro eksplodo de benzin-kamiono kiam ili kolektis la eligantan benzinon el la akcidentita kamiono en la centro de Pakistano.; 30-a de junio

Mortiĝis Simone Veil, politikistino, feministino kaj survivinta de la Holokaŭsto, unua prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kiam ŝi estis 89 jaraĝa.

La parlamento de Germanio permesas pro klara plimulto la edzecon de samseksaj paroj.

Junio de 2019

Jen listo de okazaĵoj en junio 2019:

25-a de junio En Zimbabvo oni malpermesis pagojn en alilandaj valutoj kaj reenkondukis zimbabvan dolaron.23-a de junio La opozicia turka politikisto Ekrem İmamoğlu estis elektita kiel urbestro de Istanbulo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.22-a de junio Daŭras opoziciaj tumultoj en Tbiliso (Kartvelio), direktitaj kontraŭ Rusio kaj la kartvela registaro, akuzita esti porrusia. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.11-a de junio Okazas gravaj manifestacioj en Hong Kong kontraŭ projekto de leĝo permesanta ekstradicion al Ĉeftera Ĉinio.6-a de junio D-Day: Prezidanto de la Franca Respubliko Emmanuel Macron, Ĉefministro de Britio Theresa May, Ĉefministro de Kanado Justin Trudeau kaj Prezidanto de Usono Donald Trump celebras la 75-an datrevenon de elŝipiĝo en Normandio.3-a de junio En Ĥartumo, militistoj sange subpremis la pacajn manifestaciojn kontraŭ la nuna militista reĝimo, kaŭzante minimume 108 mortintojn.

Konservisma Partio (Britio)

La Konservativa aŭ Konservisma Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.

La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.

La Konservativoj estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo ke unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.

El la Konservativoj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj Konservativoj neniel povas denove gajni nacian baloton., sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativojn, kaj fakte la plejparto de la Brita loĝantaro eĉ ne scias ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.

Listo de aktualaj ŝtatestro kaj estroj de registaro

Jen listo de aktualaj estroj kaj registaro, montrante ŝtatestroj kaj ĉefministroj estroj de registaro kie malsamaj, ĉefe en duon-prezidantaj kaj parlamentaj sistemoj. Ofte, gvidanto estas en prezidantaj sistemoj kaj prezidantaj sistemoj. En la duonprezidanta sistemo kaj la parlamenta sistemo, la estro de registara rolo (ekz. Plenuma branĉo) plenumas per la listigita estro de registaro kaj la estro de ŝtato.

Listo de ŝtataj gvidantoj en la 21-a jarcento

Ŝtataj gvidantoj en la 20-a jarcento – Nuna ŝtatestrojĈi tio estas listo de la estroj de aŭtonomaj ŝtatoj en la 21-a jarcento (2001-nun) AD, kiel la estroj de ŝtato , estroj de registaro, kaj la ĝeneralaj sekretarioj de unuopaj ŝtatoj .

Mateusz Morawiecki

Mateusz Jakub MORAWIECKI (Mateŭŝ Jakobo Moraviecki) (naskiĝis la 20-an de junio 1968) estas pola menaĝero kaj bankisto, ano de partio Rajto kaj Justeco, de la jaro 2015 Vic-Ĉefministro kaj Ministro pri la Disvolviĝo en la Registaro de Beata Szydło, la 8-an de decembro 2017 li estis nomumita fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda por la ofico de Ĉefministro de Pollando kaj de la 11-a de decembro 2017 la Ĉefministro de Pollando.

La 9an de januaro 2018 la Ĉefministro Mateusz Morawiecki faris la ŝanĝojn en sia registaro, aperis la jenaj novaj ministroj:

Andrzej Adamczyk - ministro pri infrastrukturo,

Mariusz Błaszczak - ministro pri la nacia defendo (antaŭe li estis ministro pri internaj aferoj kaj administrado),

Joachim Brudziński - ministro pri internaj (enlandaj) aferoj kaj administrado,

Jacek Czaputowicz - ministro pri la eksterlandaj aferoj,

Teresa Czerwińska - ministro pri la financaj aferoj,

Jadwiga Emilewicz - ministro pri la entreprenemo kaj teknologio,

Henryk Kowalczyk - ministro pri la medio,

Jerzy Kwieciński - ministro pri la investado kaj disvolviĝo,

Łukasz Szumowski - ministro pri la sano.

Novembro de 2016

Jen listo de okazaĵoj en novembro 2016:

1-a de novembro Tajlando preparas surtronigon de la princo Maha Vajiralongkorn, okazontan la 1-an de decembro 2016, kiel sciigas armeoficistoj.2-a de novembro Usona senatano Ben Cardin blokis vendadon de armiloj al Filipinoj pro zorgo pri malobservo de homaj rajtoj.3-a de novembro Laŭ la pritakso de UN almenaŭ 239 migrintoj dronis pro ŝipopereo apud la marbordo de Libio.4-a de novembro Tri usonaj armeanoj pereis okaze de pafinterŝanĝo kun jordaniaj armeanoj apud la flughaveno de Reĝo Faisal, proksime al Al-Jafr, Jordanio. Unu jordania armeano estas vundita.5-a de novembro Pli ol dek mil homoj protestas en Seulo. Ili postulas la rezignon de prezidentino Park Geun-hye, pro ŝiaj ligoj al Choi-soon Sil, arestita la 3an de novembro kaj akuzita pri fraŭdo kaj misuzo de la potenco.6-a de novembro Brita ĉefministro Theresa May asertis, ke la House of Commons devos akcepti la Briteliron7-a de novembro Mortis Leonard Cohen, fama kantisto el Kanado.

Fina kalkulo konfirmas la venkon de Daniel Ortega en la prezidentaj balotoj de Nikaragvo.

La estroj de la Norda Kipro kaj Suda Kipro kunvenas en Svislando por rekomenci diskutadon pri reunuiĝo de la insulo.8-a de novembro En Barato dumnokte malvalidiĝis ĉiuj monbiletoj valoraj pli ol 100 rupioj (1,35 €, respektive 1,47 US$), presitaj antaŭ 2005. La sekvan tagon multaj bankoj restis fermitaj: la registaro volas instigi la landan ekonomion al kontroleblaj bankaj ĝiroj.9-a de novembro Fina kalkulo konfirmas la venkon de Donald Trump en la prezidentaj balotoj de Usono, dum la Respublikana Partio plu tenas la plimulton en la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato.

Paneis la kanada retejo pri enmigrado, kio koincidis kun la rezulto de la prezidentaj balotoj de Usono.10-a de novembro Multaj protestoj kontraŭ-Trump daŭras en Usono kaj aliaj landoj tra la mondo.11-a de novembro Almenaŭ 13 homoj pereis pro incendio en vestaĵo-manufakturo en Nov-Delhio, Barato.12-a de novembro Almenaŭ 52 homoj, inter ili virinoj kaj infanoj, pereis pro atenco de la organizo Islama Ŝtato kontraŭ sufiisma templo en Beluĉistano, Pakistano.13-a de novembro Novzelandon trafis je 11:02 UTC tertremo kun forteco de 7,8 gradoj laŭ la skalo de Richter.14-a de novembro Superluno videblas ĉie en la mondo.15-a de novembroLa mondaj vendoj de obligacioj daŭras meze de necerteco pri Donald Trump, dum la akcimerkato plu kreskas.17-a de novembro Almenaŭ 73 mortoj en Caphiridzange, Mozambiko, pro la eksplodo de naftuja kamiono.20-a de novembro Ĉirkaŭ 140 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kanpur, Utar-Pradeŝo, norda Barato.22-a de novembro En Ĉeĥio, parto de Slovakio kaj en kelkaj ĉirkaŭaj landoj vespere (laŭ Mezeŭropa tempo) por pli ol unu horo ne funkciis servoj de kompanio Google.24-a de novembro Pli ol 70 mortoj pro katastrofo en konstruata elektrocentralo en Fengĉengo, provinco Ĝjangŝio, Ĉinio.25-a de novembro Mortis Fidel Castro, 90-jara.

Ĉirkaŭ 44 mortoj pro trajnakcidento en Provinco Semnano, Irano.29-a de novembro Aviadilo de la kompanio LaMia, flugo 2933 falis en Kolombio. Mortis 71 personoj ĉefe el la brazila futbalteamo "Associação Chapecoense de Futebol".

St Hugh's College

St Hugh's College estas kolegio de la Universitato de Oksfordo.

En 1886 Elizabeth Wordsworth, pra-nepino de la poeto William Wordsworth kaj filino de Christopher Wordsworth (episkopo de Lincoln), fondis la kolegion por ebligi al virinoj el malriĉaj familioj studi en Oksfordo. Ŝi nomis la kolegion laŭ Sankta Hugo de Lincoln, grava angla episkopo de Lincoln dum la 12-a jarcento.

Ĝis 1986 la kolegio akceptis nur virinojn. Tiun jaron ĝi ekakceptis ankaŭ virojn.

Universitato de Oksfordo

La Universitato de Oksfordo (angle: University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo.

Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.

Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo (Sorbono), Oksfordo rapide pligrandiĝis.

Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.

La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembriĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj. La kolegia sistemo devenas de la mezepoko, kiam religiaj ordenoj posedis konstruaĵojn en Oksfordo kie anoj de la ordenoj loĝis por studi kaj ĉeesti (aŭ fari) prelegojn en la urbo.

La Biblioteko Bodleian (angle: The Bodleian Library, pli ofte nomata simple The Bod) estas la plej grava biblioteko de la Universitato de Oksfordo en Anglio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la ses bibliotekoj en Britio en kiujn oni metas ĉiun libron publikigita en la lando.

Unuiĝinta Reĝlando

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo) estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Reĝlando en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km². La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Theresa May, kaj la registaro estas la Konservativa Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.