Tero

La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda denseco meze de la planedoj de la Sunsistemo.[2]

Hejmo por milionoj da specioj, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la universo, pri kiu oni scias, ke tie ekzistas vivo. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj,[3] kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekzistas faktoj, kiuj por oni ebligas proponi, ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4,1 miliardoj da jaroj.[4] Ekde tiam la biosfero konsiderinde ŝanĝis la atmosferon kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la ozona tavolo, kiu kune kun la magneta kampo baras vundeman sunradiadon[5] kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.

La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata terkrusto, kiu estas dividita en pluraj rigidaj segmentoj, aŭ tektonikaj platoj, kiuj laŭtempe migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de sala oceanaro, dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do kontinentoj kaj insuloj. Likvan akvon, necesan al ĉia konata vivo, oni ne malkovris en aliaj planedoj krom en la Tero. Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata mantelo; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura kerno, ekstere likva, kiu naskas la magnetan kampon de la Tero, kaj interne solida (fera).

La Tero interagas kun aliaj objektoj en la spaco, inkluzive kun la Suno kaj la Luno, ĝia unusola natura satelito. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje dum la sama tempo, dum kiu ĝi rotacias laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel sidera jaro, kiu egalas al 365,26 sunaj tagoj (aŭ suntagoj). La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da sideraj tagoj pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la normalo de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu tropika jaro (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj tajdoj, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de asteroidoj, kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.

Mineraloj kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio. La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenaj ŝtatoj, kiuj interagas per diplomatio, vojaĝoj, komerco kaj militaj agadoj. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de plata formo por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la centro de la Universo. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata science, tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ morale, ĉefe pro la kreskanta ekologia konscio, kiu forpelas poluemon kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.

La Tero estis unuafoje agnoskita kiel planedo de Koperniko. Ĝia astronomia simbolo estas ♁ aŭ .

Tiu ĉi artikolo temas pri la Tero kiel planedo. Aliaj artikoloj parolas pri tero kun la signifoj grundo kaj kontinento.
Tero
Planedo
La Blua Globeto, famkonata fotaĵo de la tero farita la 7-an de decembro 1972 de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17
La Blua Globeto, famkonata fotaĵo de la tero farita la 7-an de decembro 1972 de la ŝipanaro de la kosmoveturilo Apollo 17
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
149 598 023 km[1]
147 098 074 km (0,98 AU)
152 097 701 km (1,02 AU)
Discentreco 0,016710219[noto 1][1]
Klinangulo 1° 34' 43,3" (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 365,256366 tagoj
Meza cirkulrapido 29,783 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
348,73936°
Argum. de periapsido 114,20783°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, la Luno
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
12 742,0 km
12 756,2 km
12 713,6 km
0,0033528
5,10072 × 108 km2
1,0832073 × 1012 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
5,9736 × 1024 kg
5,5153 × 103 kg/m3
9,780327 m/s2
11,186 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

23h 56m 4,100s
Aksa kliniteco 23,439281°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 101 300 Pa (1013 mbar)
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

184 K
287 K
331 K
Albedo 0,367
Earth symbol
Astronomia simbolo de la Tero

Historio

La jenaj datoj estas laŭ miliardoj da jaroj antaŭ la nuntempo:

Pro nekonataj kialoj, de tempo al tempo okazas grandaj mortiĝoj, kapablaj profunde ŝanĝi la aspekton de surtera vivo. La lasta amasa mortiĝo okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de falo de granda asteroido. La plej granda mortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj mortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur la seka tero. Alia mortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.

Konsistiĝo kaj strukturo

Earth-crust-cutaway-eo
La tavoloj de la Tero kaj de ties atmosfero

La Tero estas tersimila planedo. Male al la gasgigantoj kiel Jupitero, ĝi havas solidan surfacon.

La Tero estas, kaj laŭ maso kaj laŭ diametro, la plej granda el la kvar tersimilaj planedoj de la Sunsistemo. Ĝi ankaŭ havas plej grandan denson, plej fortan graviton kaj plej fortan magnetan kampon.

Pluraj tersimilaj planedoj ekzistas en aliaj stelaj sistemoj, kiel la ekstersunsistema planedo Gliese 581 c.

Kemia konsistiĝo

Jordens inre
Tridimensia bildo

La maso de la Tero estas ĉirkaŭ 5,98×1024 kg. Ĝin konsistigas ĉefe fero (32,1 %), oksigeno (30,1 %), silicio (15,1 %), magnezio (13,9 %), sulfuro (2,9 %), nikelo (1,8 %), kalcio (1,5 %), aluminio (1,4 %). La entutaj aliaj elementoj totaligas 1,2 %. Tamen, pro gravito, plej pezaj elementoj "dronis" en la kernon de la Tero. Oni opinias, ke la kerno konsistas ĉefe el fero (88,8 %) nikelo (5,8 %), sulfuro (4,5 %), kaj malpli ol 1 % da aliaj elementoj.

La geokemisto F. W. Clarke kalkulis, ke 47 % da maso de la terkrusto konsistas el oksigeno en oksidoj, kiuj ĉefaj estas oksidoj de silicio, aluminio, fero, kalcio, magnezio, kalio, natrio (kaj 1,5 % da oksido de hidrogeno, pli konata kiel akvo).

Laŭ seismaj mezuroj la Tero konsistas ĉefe el tri tavoloj: la terkerno, la termantelo kaj la terkrusto. Tiuj tavoloj estas disigitaj unu de la aliaj pro seismaj malkontinuoj. La terkrusto kaj la supera parto de la supera mantelo kune estas nomitaj litosfero. Ĝi estas nun inter 50 kaj 100 km dika kaj estas diserigita en grandaj kaj pli malgrandaj tektonaj eroj, la tektonaj platoj.

Surfaco

La ĉirkaŭmezuro de la ekvatoro estas 40.075,017 km, t.e. je 67,154 km aŭ 0,17 % pli granda ol la polusa ĉirkaŭmezuro de 40.007,863 km; kialo de ĉi tiu diferenco estas la centrifuga forto de la rotacio.

La polusa diametro de 12.713,504 km same estas je 42,816 km aŭ 0,34 % pli malgranda ol la ekvatora diametro de 12.756,320 km.

Pro la diferencoj de la ĉirkaŭmezuro, oni povas kompreni nocion "la plej granda monto sur la Tero" malsame. Laŭ la alteco super marnivelo, la Everesto en Himalajo estas la plej granda, sed laŭ la distanco de la pinto al la centro de la terkerno temas pri la vulkano Ĉimborazo en la Andoj. Mezurita de la propra bazo, la Mauna Kea (Havajo) staranta sur la pacifika marfundo estas la plej alta.

MapL
Kontinenta duonglobo
MapW
Oceana duonglobo

Kiel multaj solidaj planedoj kaj preskaŭ ĉiuj grandaj lunoj de la Sunsistemo, la Tero montras evidentan duonigon de sia surfaco en apartaj duongloboj. La surfaco (de entute ĉirkaŭ 510 milionoj da km²) konsistas el kontinenta duonglobo kaj oceana duonglobo. La kontinenta duonglobo havas la plej grandan parton de lando ne kovrita de akvo (ĉ. 47 %). La surfaco de la aliflanka oceana duonglobo enhavas nur 11 % da lando.

La Tero estas la sola planedo de la Sunsistemo, sur kiu flua akvo ekzistas je la surfaco. La oceanoj entenas 96,5 % de la tuta akvo de la planedo. Marakvo entenas meze 3,5 % da salo.

La akva parto reprezentas en la nuna geologa epoko 70,7 % de tersurfaco. El la 29,3 % de la landa parto la ĉefan parton reprezentas la sep kontinentoj, laŭ grandeco: Azio, Afriko, Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Eŭropo, Aŭstralio. Kiel tektona plato, Eŭropo, kiu estas granda okcidenta duoninsulo de Eŭrazio, verŝajne neniam estis sendependa unuo. La klasiga limo inter Aŭstralio kiel la plej malgranda kontinento kaj Gronlando kiel la plej granda insulo, estas nur konvencia. La areon de la mondaj oceanoj oni disigas kutime al kvin oceanoj: la Pacifiko, la Atlantiko, la Hinda oceano, la Arkta oceano kaj la Suda oceano. La plej malalta profundo situas en la Mariana Fosego, je 11.034 m sub la marnivelo. La meza marprofundo estas 3.800 m. Tio estas ĉirkaŭ la kvinoblo de la meza alto de kontinentoj, kiu estas ĉirkaŭ 800 m.

Tridimensia modelo de la surfaco de la Tero estas nomata globuso.

Platotektoniko

La plej grandaj tektonaj platoj, krom la Pacifika Plato, respondas al kontinentoj kaj ĉirkaŭprenas partojn de oceanoj apud la kontinento. Ĉiuj tiuj platoj moviĝas laŭ tektoniko unu relative al la aliaj sur la parte fandiĝintaj, dikfluaj ŝtonmasoj de la supera mantelo nomata astenosfero (kies dikeco estas de 100 ĝis 150 km).

Geomagnetiko

La magneta kampo, kiu ĉirkaŭas la Teron, estas kreata de geogeneratoro. Proksime de la tersurfaco la kampo similas al magneta dipolo. La magnetaj kamplinioj eliras el la Tero ĉe la suda duonsfero kaj eniras ĝin denove ĉe la norda duonsfero (t. e., en la suda duonsfero situas de vidpunkto de fiziko la norda poluso de la Tero kiel magneto, kaj kontraŭe; pli detalan eksplikon vidu en artikolo Magneto). Ene de la termantelo la formo de la magneta kampo transformiĝas. Super la teratmosfero la dipola kampo estas modifita pro suna vento.

La geomagnetaj polusoj de la Tero ne kongruas tute kun la geografaj polusoj. En la jaro 2007 la akso de la geomagneta dipolkampo kliniĝis je ĉirkaŭ 11,5° rilate al la tera akso.

Atmosfero

Full moon partially obscured by atmosphere
Bildo de la NASA, montranta la plenlunon, parte ombrigitan de la teratmosfero

La Tero posedas ĉirkaŭ 640 km altan atmosferon. Ĝia maso estas 5,13 x 1018 kg kaj reprezentas do preskaŭ unu miliononon de la termaso. La meza aerpremo ĉe marnivelo estas 1.013 hPa. En grundproksimaj tavoloj la aero konsistas ĉefe el 78 % da azoto, 21 % da oksigeno kaj el 1 % da noblaj gasoj, ĉefe argono. Aldoniĝas ŝanĝema kvanto da akvovaporo, inter 0 kaj 5 %, kiu influas la veteron. La parto de karbondioksido, influanta la forcejan efikon nuntempe altiĝas pro homa influo; ĝi reprezentis ĉirkaŭ 0,038 % en 2005.

Temperaturekstremoj mezuritaj sur la Tero situas inter –89,6 °C (la 21-an de julio 1983 en la stacio Vostok en Antarkto ĉe alto de 3.420 metroj, kio korespondas al temperaturo de –60 °C ĉe marnivelo) kaj +58 °C (la 13-an de septembro 1922 en Al 'Aziziyah en Libio ĉe alto de 111 metroj). La meza temperaturo ĉe la grundo estas 15 °C; la rapido de sono ĉe tia temperaturo estas je marnivelo ĉirkaŭ 340 m/s.

La teratmosfero disĵetas la mallongondan bluan spektroparton de la sunlumo ĉirkaŭ kvinoble pli forta ol la longondan ruĝan; tial la ĉielo estas blua (je alta sunpozicio). Kialo de blua aspekto de la surfaco de oceanoj kaj maroj el la kosmo (kio donis la nomon "blua planedo" al la Tero ekde la unuaj kosmaj flugoj) estas pli forta absorbo de ruĝa lumo fare de akvo mem. La speguligo de la blua ĉielo ĉe la marsurfaco partoprenas nur malmulte al tio.

Klimato

Sezonoj

AxialTiltObliquity
Kliniĝo de la terakso.

Tial, ke akso de rotacio de la Tero estas klinita (t. e. ne perpendikla rilate surfaco de rotacio ĉirkaŭ la Suno), sur la Tero ŝanĝiĝas sezonoj de la jaro.

Klimatzonoj

Pro diversintensa sunradiigo la Tero estas subdividita en klimatzonojn, kiuj streĉiĝas de la norda poluso al la ekvatoro kaj daŭrigas spegule sur la suda duonglobo.

Klimatzono ĉirkaŭa latitudo norda/suda ĉirkaŭa meza temperaturo
Polusa regiono De la norda/suda poluso ĝis la polusa cirklo 0 °C
Modera regiono De la polusa cirklo ĝis 40° 8 °C
Subtropikoj De 40° ĝis 23,5° 16 °C
Tropikoj De 23,5° ĝis la ekvatoro 24 °C

La sezonaj temperaturŝanĝoj estas des pli fortaj, uj la klimatzono troviĝas pli fore de la ekvatoro kaj de iu oceano.

Polusa regiono

La polusaj regionoj estas: 1) la regiono ene de la norda polusa cirklo, nomata Arkto; 2) la regiono ene de la suda polusa cirklo, nomata Antarkto, kiu enhavas la pli grandan parton de la kontinento Antarktio.

Ecoj de la polusaj regionoj: malvarma klimato; multe da neĝo kaj glacio; polusa tago kaj polusa nokto; norda brilo.

Modera regiono

Klimagürtel-der-erde
  •  Glaĉera klimato
  •  Tundra klimato
  •  Boreala klimato
  •  Varma modera klimato
  •  Subtropika klimato
  •  Tropika klimato
  • La modera regiono streĉiĝas de la polusa cirklo ĝis la latitudo 40° kaj estas dividita en malvarman, malvarmetan kaj varman zonojn.

    En tiu zono okazas grandaj diferencoj inter sezonoj, kiuj malgrandiĝas alproksimiĝante la ekvatoron.

    Alia aparta eco estas la diferenco inter tago kaj nokto, kiu varias ege laŭ sezono. Alproksimiĝante al la poluso tiuj diferencoj grandiĝas.

    La vegetaĵaro estas karakterizita de arbaroj koniferaj, miksaj kaj foliaj. Alproksimiĝante al ekvatoro koniferarbaroj maloftiĝas.

    Subtropikoj

    La subtropikoj troviĝas en geografia latitudo inter la tropikoj kaj la moderaj regionoj, ĉirkaŭ inter 23,5° kaj 40° norde kaj sude. Aparte eco de tiuj regionoj estas tropikaj someroj kaj netropikaj vintroj. Oni povas dividi ilin en sekajn, vintromalseketajn, somermalseketajn kaj malseketajn subtropikojn.

    Laŭ disvastiĝinta difino, klimato estas subtropika tie, kie la meza temperaturo de la jaro situas super 20 °C, la meza temperaturo de la plej malvarma monato tamen restas sub 20°.

    La diferenco inter tago kaj nokto estas relative malgranda.

    Vegetaĵaro povas esti tre diversa (kiel ekzemple ĉe Mediteraneo), malriĉa (kiel en seka savano) aŭ preskaŭ neekzistanta (en dezertoj, ekzemple en Saharo).

    Tropikoj

    La tropikoj situas inter latitudo 23,5° kaj la ekvatoro. Eblas dividi la tropikojn en ŝanĝmalseketajn kaj malseketajn tropikojn.

    En tropikoj daŭro de tago kaj nokto estas ĉiam pli-malpli sama (inter 10,5 kaj 13,5 horoj). Klimataj sezonoj ekzistas nur en la ŝanĝmalseketaj tropikoj kaj estas divideblaj nur en sekan kaj pluvan sezonojn.

    Aparta eco de la ŝanĝmalseketaj tropikoj estas malseketaj savanoj, kiuj troviĝas norde kaj sude de grandaj pluvarbaroj. Ekzemploj estas afrika savano kaj pantanalo en suda Brazilo kaj Paragvajo.

    En la malseketaj tropikoj ĉirkaŭ la ekvatoro estas grandaj tre specidiversaj pluvarbaroj, kiel tiuj de la amazona regiono.

    Homa influo

    Vivo sur la tero

    La plej disvastigita formo de vivo sur la Tero estas bakterio. La plej disvastigita klaso de animaloj estas insektoj, precipe skaraboj. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis homo, la unua inteligenta vivo (laŭ nia scio).

    Luno

    La Tero posedas unu grandan naturan sateliton nomatan la Luno. Ekzistas hipotezo, ke la Tero estis frakasita en du partojn, el kiuj la pli malgranda fariĝis la Luno. Teranoj unuafoje atingis la Lunon en 1969.

    Proverboj

    Ekzistas pluraj proverboj pri la tero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[6]:

    • Citaĵo
       De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. 
    • Citaĵo
       De peko kaj mizero estas plena la tero. 
    • Citaĵo
       El aero al tero. 

    Notoj

    1. Apoapsido = a × (1 + e), periapsido = a × (1 - e), a estas la granda duonakso, e — la discentreco.

    Referencoj

    1. 1,0 1,1 Simon, J.L.; Bretagnon, P.; Chapront, J.; Chapront-Touzé, M.; Francou, G.; Laskar, J. (Februaro 1994). “Numerical expressions for precession formulae and mean elements for the Moon and planets”, Astronomy and Astrophysics (angle) 282 (2), p. 663–83. Bibkodo:1994A&A...282..663S.
    2. Williams, Matt, "How Dense Are The Planets?", Universe Today, 2016-02-17. Kontrolita 2019-04-05. (angle)
    3. Bell, Elizabeth A.; Boehnike, Patrick; Harrison, T. Mark; Mao, Wendy L. (19 Oktobro 2015). “Potentially biogenic carbon preserved in a 4.1 billion-year-old zircon”, Proc. Natl. Acad. Sci. U.S.A. (angle) (PDF) 112 (47), p. 14518–21. doi:10.1073/pnas.1517557112. Bibkodo:2015PNAS..11214518B. Alirita 6 Marto 2019..
    4. HARRISON, Roy M.; Hester Ronald E.. (2002) Causes and Environmental Implications of Increased UV-B Radiation (angle). ISBN 0-85404-265-2.
    5. Zamenhofa proverbaro

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    1 E9 m

    Por bildigi la grandecon de unu gigametro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj inter 1 gigametro (Gm) kaj 1 terametro (Tm) (109—1012 m).

    Vidu ĉi tie pri signifoj de giga-, tera-.

    Distancoj pli mallongaj ol 1 Gm

    1 gigametro egalas al:

    1 000 Mm

    1 000 000 km

    1 000 000 000 m

    621 000 mejloj (proksimume)

    1 400 000 km — diametro de suno.

    1 500 000 km — estonta orbita distanco super tero, de James Webb Space Telescope (Kosma Teleskopo James Webb).

    18 milionoj da kilometroj — Unu lumminuto, la distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu minuto. Vidu ankaŭ: lumjaro.

    24,36 milionoj da kilometroj — radiuso de sunfiksa orbito.

    40 milionoj da kilometroj — diametro de Riĝelo (β Orionis / Beta Orionis), stelo en stelaro Oriono.

    58 milionoj da kilometroj — 0,39 AU — distanco inter Merkuro kaj suno.

    108 milionoj da kilometroj — 0,7 AU — distanco inter Venuso kaj suno.

    150 milionoj da kilometroj — 1 AU — distanco inter Tero kaj suno.

    228 milionoj da kilometroj — 1,9 AU — distanco inter Marso kaj suno.

    780 milionoj da kilometroj — 5,2 AU — distanco inter Jupitero kaj suno.Distancoj de planedoj estas proksimumaj aŭ mezaj distancoj.

    1 000 000 000 000 m egalas al 1 terametro.Distancoj pli longaj ol 1 Tm.

    Astronomia unuo

    Astronomia unuo, mallonge AU, au aŭ ua, estas astronomia mezur-unuo por distancoj ene de stelaj aŭ stelaj-planedaj sistemoj.

    Ĝi proksimume egalas al la meza distanco inter Suno kaj Tero, pli precize al la duono de la granda akso de la tera orbito, kaj longas 149 597 870 691 ± 30 metrojn.

    Tio estas ĉirkaŭ 500 lumsekundoj aŭ iom pli ol 8 lum-minutoj.

    Grava motivo por la uzo de tiu unuo estis, ke en tempoj, kiam ĝia valoro ne estis precize konata, ĝi ebligis tre precize indiki la sun-distancojn de aliaj planedoj, kalkuleblaj per la tria leĝo de Keplero.

    Dum la 28-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio (fino de aŭgusto 2012 en Pekino), la astronomia unuo estis difinita kiel ekzakte valoranta 149 597 870 700 metroj.

    Bordo

    Bordo estas strio da tero tuŝanta etendaĵon de akvo (lago, rivero aŭ maro, tiukaze oni ofte uzas la vorton marbordo.

    Rigardante de la fonto al la enfluejo oni distingas la maldekstran kaj la dekstran bordon. Ekzistas diversaj bordoj:

    strandoj el sablo aŭ siliko

    eskarpo (pli-malpli kruta deklivaĵo)

    herbejo aŭ salherbejo

    bordomuro el ŝtalo, betono aŭ ligno ĉe kanaloj, havenoj aŭ albordejoj

    krutbordo

    klifo, ravino

    Deklinacio (astronomio)

    Deklinacio estas unu el la du anguloj uzataj en astronomio kiel koordinato por indiki pozicion de astro. Ĝi estas mezurata norden laŭ la ĉielekvatoro inter la printempa ekvinoksa punkto kaj la latitudo de la astro,kaj respondas al la projekcio de la latitudo de la tero al (imaga) ĉielosfero. La deklinacio indikas do la angulodistancon de iu astro de la ĉielekvatoro. Valoroj norde de la ekvatoro estas pozitivaj, valoroj sude de ĝi negativaj. Kiel simbolo oni uzas astronomie la literon δ.

    La deklinacio dependegas de la astronomia altitudo, sed dependas nek de la observoloko, nek de la observomomento. Je la norda poluso la deklinacio egalas la maksimuman altitudon.

    Geografia koordinata sistemo

    Geografia koordinata sistemo ebligas ĉiujn lokigojn sur la tero per la tri sferaj koordinatoj liniigitaj laŭ la rotaciakso de la Tero.

    Gravita akcelo

    En fiziko, gravita akcelo estas la akcelo de objektoj libere falantaj en gravita kampo. La forto, kiu generas tiun akcelon, estas la gravita forto, kiu agas inter masoj.

    Jaro

    Jaro estas la termino por tempo-periodo, kies longeco baziĝas sur la daŭro de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno.

    Kvankam astroscienco uzas plurajn specojn de jaro, la kalendara jaro uzata por la Gregoria kalendaro baziĝas sur la tropika jaro kaj longas je 365,2425 tagoj. La frakcio de tago traktiĝas per superjaroj, kiu aldonas unu tagon fine de februaro ĉiuan kvaran jaron. Tamen, la gregoria jaro malakordos kun la tropika jaro je la longeco de unu tago post ĉirkaŭ 8.000 jaroj.

    Estas dek du monatoj en la gregoria jaro.

    La periodoj de la orbito de aliaj planedoj ankaŭ nomiĝas jaroj.

    Kontinento

    Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas de aliaj kontinentoj kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2) la plej granda insulo kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.

    Kontinentoj grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinentbretoj) troviĝas sub ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35–70 km kun granito-metamorfa tavolo.

    Kontinentoj ĝenerale identiĝis per konvencio pli ol per iuj ajn striktaj kriterioj, kaj tiele ĝis sep mondoregionoj estas komune konsiderataj kontinentoj. Tiuj estas (el plej grandaj al plej malgrandaj): Azio, Afriko, Norda Ameriko, Suda Ameriko, Antarkto, Eŭropo, kaj Aŭstralio.En geologio, kontinentoj estas prikribitaj kiel tektonaj platoj. Platotektoniko estas la procezo kaj studo de la movado, kolizio kaj divido de kontinentoj. Resume laŭlonge de la historio de la Tero ne estis ĉiam la samaj kaj evoluis, moviĝis kaj ŝanĝis dum milionoj da jaroj.

    Luno

    La Luno estas la sola natura satelito de la Tero, kaj la kvina plej granda satelito en la Sunsistemo.

    La averaĝa centr-al-centra distanco de la Tero al la Luno estas 384.403 km, proksimume tridekoble la diametron de la Tero. La diametro de la Luno estas 3.474 km, iom pli ol kvarono de tiu de la Tero. Ĉi tio signifas, ke la volumeno de la Luno estas proksimume 2 elcento de tiu de la Tero. La tirforto de gravito ĉe ĝia surfaco proksimume 17 elcentoj de tiu de la Tero. La Luno faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la Tero dum 27,3 tagoj (orbita periodo), kaj periodaj varioj en la geometrio de la Ter-Lun-Suna sistemo estas respondecaj por lunfazoj, kiuj ripetiĝas dum 29,5 tagoj (sinoda periodo).

    La Luno estas la sola astro, al kiu vojaĝis homoj, kaj sur kiu homoj surfaciĝis. La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon.

    Mapo

    Mapo (aŭ geografia karto) estas cifereca aŭ analoga inform-komunikilo, kiu montras (laŭ skalo, ĝenerale) objektojn kaj procedojn kiuj havas rilaton al spaco. Oni utiligas grafikan signosistemon kaj klarigas la mapon per ŝlosilo de la uzitaj simboloj. Cifereca mapo permesas la utiligon de aliaj, ekz. bildaj kaj sonaj komunikiloj kaj la interagan komunikadon kun la uzanto.

    Mapo bildigas spacorilatajn datenojn kaj spacajn interrilatojn, kiujn oni povas nur malfacile vortumi. La celo estas faciligi al homoj la komprenon. Ofte la orientiĝon de la rigardanto plifaciligas koordinatsistemo. Kolekton de mapoj en unu volumo oni nomas atlaso.

    Mapo kutime intencas redoni la surterajn objektojn laŭeble precize. Sed ĉar la terglobo estas globa, ne ebena, oni ne povas doni ĉiujn el la longo, direkto, vasteco ktp. kune. Pro tio oni uzas diversajn metodojn de projekcio. Estas ankaŭ mapoj, kiuj entute ne intencas doni surterajn mezurojn, sed nur la konektecon de iuj objektoj (landlimoj, fervojaj stacidomoj ktp).

    Mapoj rilatas plej ofte al Tero aŭ partoj de Tero (de la tersurfaco), sed ankaŭ aliaj kosmaj objektoj, kiel Luno kaj Marso, estas objektoj de mapo.

    Marnivelo

    La marnivelo estas la nivelo de la mara surfaco, al kiu oni kutime rilatas la altecon de ĉiuj punktoj de la Tero. Oni uzas la averaĝan marnivelon por esprimi la altecon de geografiaj punktoj ankaŭ en granda distanco de marbordoj - ekzemple tiel difiniĝas la alteco de la mondaj montoj.

    Marso

    Marso estas la kvara planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro ĝia ruĝa aspekto, pro granda iomo da fera oksido en ĝia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.

    Temas pri malvarma, dezerta mondo, simila al Tero kun maldensega atmosfero. Ĝia surfaco pensigas kaj al Luno, pro alfrapaj krateroj, kaj al Tero, pro vulkanoj, valoj, dezertoj kaj polusaj kalotoj. Sur Marso ankaŭ situas Olympus Mons, la plej alta konata monto en la Sunsistemo, kaj la Mariner-valoj, la plej larĝa kanjono.

    La marsa tago daŭras 24,6 horojn; la planedo havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Tamen, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo: la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). La temperaturo kaj premo sur Marso estas tro malvarma kaj tro malprema por homa vivo sen premovesto, kaj homa sango bolus pro manko de premo.

    Nesto

    Nesto au idejo estas strukturo konstruata de birdoj aŭ aliaj bestoj por enhavi ovojn aŭ hejmo por idoj. Nestoj norme estas farata el ia natura materio, kiel branĉetoj, folioj, herboj, ktp.

    Ĝenerale, ĉiu specio de birdo faras aparta stilo de nesto. Birdoj konstruas nestojn en variaj lokoj. Iuj birdoj konstruas nestojn en arboj, krutaĵo, aŭ sur la tero.

    Aparte de birdoj, aliaj bestoj faras nestojn, inkuzivante sciuroj, multaj insektoj, kaj simioj.

    Orbita klineco

    La orbita klineco, aŭ inklinacio, estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu konteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).

    Rektascensio

    Rektascensio aŭ rekta ascensio (mallongigo RA) estas la angula distanco, mezurata orienten laŭ la ĉielekvatoro inter la printempa ekvinoksa punkto kaj la meridiano de la astro, kaj respondas al la projekcio de longitudo de la Tero al (imaga) ĉielosfero. Kiel simbolo oni uzas astronomie la grekan literon α.

    La alia angulo, kiu permesas determini la pozicion de astro estas la deklinacio.

    Rotacia periodo

    En astronomio, la rotacia periodo de astro estas la daŭro de unu turniĝo de tiu astro ĉirkaŭ ĝia rotacia akso.

    Ekzemple, la rotacia periodo de Tero estas 23 horoj, 56 minutoj kaj 4,09 sekundoj (periodo tiel nomata sidera tago). Tiu periodo diferencas de la suna tago, kiu estas la tempo inter du pasoj de Suno al la meridiano de iu loko.

    Supermara alteco

    Supermara alteco (mallongigo: s.m.) estas vertikala distanco (alteca diferenco) de certa loko sur la tero al la marnivelo, do la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).

    Oni indikas ĝin en metroj super maro (msm), eventuale en futoj super maro en anglousona mezursistemo.

    Nuntempe ĝenerale uzata geografia situa sistemo GPS (Global Positioning System) por destinado de situo sur Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulita geoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas de meza surfaco de maro diferenciĝi.

    Supermara alteco de lokoj sub nivelo de mara surfaco (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata kiel negativa valoro.

    La plej alta situanta loko sur Tero estas pinto de monto Mount Everest (8848 msm).

    La malplej alta situanta loko sur Tero estas surfaco de Morta Maro (−418 msm).

    La malplej alta situanta loko en maro estas Mariana fosego (−11020 msm).

    Tago

    Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

    La hodiaŭa tago estas la 13-a de aŭgusto 2019. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

    Oni nomas tago (de la germana Tag) al tempodaŭro kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86.400 sekundojn.

    UTC

    Universala Tempo Kunordigita (UTC aŭ UTK) estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT. UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:

    UTC - GMT < 0.9 s

    La supersekundo estas necesa ĉar la rotacio de la Tero estas ĉiam malplirapidiĝanta.

    La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.

    GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo).

    UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).

    Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.

    Sunsistemo
    Stelo Planedosistemo
    Planedoj
    Nanoplanedoj
    Satelitoj
    Aliaj objektoj
    Regionoj
    Vidu ankaŭ

    En aliaj lingvoj

    This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
    Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
    Images, videos and audio are available under their respective licenses.