Terglito

Terglito estas la subenglito de signifaj amasoj da tero kaj ŝtonoj, ĝenerale pro fortega pluvo kaj la penetro de pluva akvo inter teraj tavoloj antaŭe konektitaj.

Landslide animation San Matteo County
Terglito en komputila simulado (1997)
Landslide
Terglito ĉe la Karakoruma Ŝoseo
Hangrutsch Sanna2
Terglito ĉe la rivereto Sanna en Tirolo (Aŭstrio)

Kaŭzoj

Plej ofta kaŭzo estas, ke la tera grundo ĉe deklivo estas atakata pro tro da akvo, okaze de fortega pluvo aŭ degelo de grandaj amasoj da neĝo. Pro tio la konekto inter teraj tavoloj perdiĝas kaj parto de la tera grundo subenglitas.

Aliaj eblaj kaŭzoj estas

  • tertremoj,
  • erozio pro vento kaj frosto,
  • forta forhako de arboj, kio rezultigas morton kaj putriĝon de la arbaj radikoj, kiuj antaŭe stabiligis la grundon,
  • degelo de la konstante frostiĝinta grundo pro la tutmonda klimata plivarmiĝo, kaj
  • damaĝo de la stabileco inter teraj tavoloj pro ampleksa minado,

La risko de terglito dependas de

  • la akvotralasemo kaj akvoalprenemo de la grundo,
  • la grado de deklivo de la teritorio,
  • la ekzisto aŭ manko de protekta plantaro, kies radikoj stabiligas la grundon,
  • la ĉeesto de glitaj teraj tavoloj ekzemple el argilo.

Terglitoj kun tutmondaj sekvoj

Principe terglitoj estas oftaj kaj ĝenerale lokaj naturkatastrofoj.

Grandaj terglitoj tamen povas havi tutmonde katastrofajn sekvojn: Ĉie ĉirkaŭ la piedestaloj de la insuloj de Havajo sub la akvosurfaco troviĝas pli ol 20 gigantaj montoj da grundo kaj ŝtonoj, kiuj videble estas rezultoj de terglitoj. Parte tiuj montoj ampleksas plurajn kubikajn kilometrojn da materialo. Ili rezultiĝis parte de klasikaj tertremoj kaj parte per apenaŭ senteblaj "tertremetoj", tiel nomataj "silentaj tertremoj".

Se tia kvanto da grundo kaj ŝtonoj glitas en la maron, ekestas gigantaj Cunamoj. El koralaj restaĵoj imprese alte super la akvonivelo geologoj konjektas, ke tiaj katastrofaj ondegoj povas atingi altecon de signife pli ol 100 metroj. Se tiaspeca terglito nuntempe okazus sur havaja insulo, ĝi kaŭzus ondegon, kiu ene de momento detruus ĉiujn metropolojn kaj industriajn centrojn ĉe la marbordoj de Japanio, Ĉinio, Koreio kaj la aliaj landoj de orienta Azio, samkiel de la okcidentaj marbordoj de Usono kaj Kanado.

Laŭ taksoj de geologoj tiom forta terglito okazas unufoje dum 100.000 jaroj. Spektakla subtera terglito kaŭzis la kolapson de la urba arkivo de Kolonjo la 3-an de marto 2009.

Parencaj temoj

Decembro de 2014

Jen listo de okazaĵoj en decembro 2014.

31-a de decembro Homamasa tumulto okazigas 36 mortojn en Ŝanhajo dum la celebro de la novjaro 2015.28-a de decembro Malaperas malajzia aviadilo kun 162 veturantoj ĉe la insulo de Borneo fluginte el Javo (Indonezio) al Singapuro. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.27-a de decembro Du aŭtoj eksplodis en Malmo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.22-a de decembro Mortis angla kantisto Joe Cocker.

La 88-jaraĝa advokato Beji Caid Essebsi venkas en prezidanta balotado en Tunizio kontraŭ la ĝisnuna prezidanto.17-a de decembro Danlando postulas suverenecon sur norda poluso. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Norvegio ĉesos subvencii fokoĉasadon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Usono kaj Kubo entreprenas restarigi diplomatajn rilatojn post kiam usona socia laboristo Alan Gross estis liberigita interŝanĝe kun tri membroj de la Kuba Kvinopo.16-a de decembro Atenco de islamistoj kontraŭ lernejoj por filoj de militistoj ĉe Peŝavaro, Pakistano, okazigis 141 mortojn inter ili 132 infanoj.15-a de decembro En manifestacio de ĉirkaŭ 15.000 personoj en Dresdeno, Germanio, kuniĝas nov-nazioj, kaj kontraŭantoj kaj de supozita islamigo kaj de azil-petantoj en la lando.14-a de decembro Turkujo: Estos devige lerni la osmanidan turkan lingvon en lernejoj religiaj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.jam estas membro de la Internacia puna kortumo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Kristan-Sociala Unio en Bavario volis devigi enmigrintojn paroli la germanan hejme. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de decembro Indonezio: Dudek mortoj kaj multaj mankantoj pro terglito sur Javo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.10-a de decembro Princino Charlene de Monako naskis ĝemelojn "Gabriella" kaj "Jacques".

Zimbabvo: ministro pri justico nomumita vicprezidento. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.8-a de decembro La tajfuno Hagupit lasis 21 mortojn en Filipinoj kaj grandajn perdojn.5-a de decembro Kontraŭrasismaj kaj kontraŭpolicaj protestoj en Usono post la tria lastatempa murdo de senarma nigrulo fare de policana blankulo.1-a de decembro Peruo: UN-klimatokulminkonferenco en Limo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La kandidato de la maldekstro nome Tabaré Vázquez estos la sukcedanto de la same maldekstra José Mujica kiel prezidento de Urugvajo.

Decembro de 2015

Jen listo de okazaĵoj en decembro 2015:

1-a de decembro Inundoj laŭlonge de la tuta monato Novembro okazigis pli ol 300 mortojn, preskaŭ du milionojn da elhejmigitoj kaj ĝeneralaj grandaj perdoj en suda Barato.6-a de decembro 1-a raŭndo de Francaj regionaj balotoj de 2015.

Ĝenerala balotado en Venezuelo. Venko de la opozicio al la registaro de Nicolás Maduro.9-a de decembro Almenaŭ 37 mortoj dum atako de talibanoj al flughaveno de Kandaharo, Afganio.

Guy Parmelin elektiĝis kiel membro de la Svisa Federacia Konsilio.13-a de decembro Nova stacidomo Rosa Parks estas inaŭgurata en Parizo omaĝe al samnoma usona virino.14-a de decembro Almenaŭ 41 policanoj mortintaj post busakcidento en la provinco Salta, Argentino.19-a de decembro Iris Mittenaere estas elektita Miss Francio 2016 en Lille.

Almenaŭ 68 mortintoj pro lukto inter Hutioj kaj registaro en Jemeno.

Okazas plia teknika paneo en la Nuklea centralo Tihange.20-a de decembro Terglito en Ŝenĵeno, Ĉinio, okazigas detruon de multaj konstruaĵoj kaj ĉirkaŭ 90 mortojn.

Ĝenerala balotado en Hispanio: senvenko inter dekstro kaj maldekstro.27-a de decembro La iraka armeo rekonkeris la urbon Ramadi, ĉefurbo de Gubernio Anbar, proksima al Bagdado, ekde aprilo en teritorio kontrolita de ĝihadistoj de ISIS.

Ŝtormoj okazigis 40 mortojn kaj enormajn detruojn dum la lastaj tagoj en Suda Usono, ĉefe en Teksaso.29-a de decembro Almenaŭ 55 mortintoj pro memmortiga atenco en pakistana urbo Mardan fare de pakistanaj talibanoj.

Ganterbrücke

Ganterbrücke estas ŝosea ponto el armita betono en la svisa kantono Valezo sur la komunumo Ried-Brig, en altitudo de 1 450 m.

Per ĝi la Nacia Ŝoseo N9 (plilongigo de la svisa aŭtovojo A9 al Sempionopasejo) superpasas la valon de Ganterbach (alfluanto de rivero Saltina).

Ĝia konstruado daŭris de la mezo 1976 al decembro 1980, estrita de la inĝeniero Christian Menn.

46°17′47″N 08°03′03″O

Inundo

Inundo aŭ superakvo estas superfluo de akvo pro pluvo, tajdo, aŭ alia fonto, kie amplekso da akvo kovris normale sekan landon. Ĝi ankaŭ povas aludi al la Biblia diluvo, pri kiu oni parolas en aparta artikolo. En multaj sekaj regionoj de la mondo, la grundo ne drenas akvon bone kaj foje nur iom da pluvo troas kaj malhelpas la eblecon de la grundo sorbi la akvon. Kiam pluvo okazas, ĝi iufoje povas kaŭzi subitan inundon de akvo pleniganta sekajn river-fluejojn, konata kiel "subita inundo" aŭ "tuja inundo". Kvankam ĝenerale oni komprenas inundon kiel malprofito al homoj, el ekologia vidpunkto en multaj areoj de la mondo inundoj estas kaj devas esti konsiderataj kiel nepra kaj dezirebla okazaĵo por la vivo de plantoj kaj animaloj (vidu ekzemple artikolon Inunditaj herbejoj kaj savanoj).

Majo de 2016

Jen listo de okazaĵoj en majo 2016:

1-a de majo Tago de laborista lukto en multaj landoj. En Bejruto, por unua fojo en arabaj landoj, oni organizis lukton de hejmlaboristinoj, ĉefe el Azio kaj Afriko, kiuj manifestaciis surstrate postulante laborrajtojn.3-a de majo En la provinco Papuo de Indonezio ĉirkaŭ 2 000 personoj estis arestitaj kiam protestis kontraŭ la aligo de la provinco al Indonezio. El ili kelkaj centoj restis arestitaj.5-a de majo Enormaj incendioj ĉirkaŭ la kanada urbo Fort McMurray devigas elhejmigon de ĉirkaŭ 100 000 loĝantoj.6-a de majo Ĵurnalistoj Can Dundar kaj Erdem Gul kondamnitaj al enprizonigo de kvin jaroj ĉar ili disvastigis informojn pri sendo de armiloj el Turkio al Sirio.7-a de majo La pakistandevena Sadiq Khan iĝas la unua islama urbestro de Londono.8-a de majo Grekaj civitanoj protestas kontraŭ nova ŝparprogramo, kiu mallongigas la pensiojn kaj ŝparus 1,8 miliardojn da eŭro por la fisko.9-a de majo 34 mortintoj pro terglito en Fuĝjan, Ĉinio.11-a de majo Atenco kontraŭ merkato kaj aliaj du atencoj kontraŭ kvartaloj de ŝijaistoj en Bagdado okazigas ĉirkaŭ 100 mortojn.15-a de majo 11 mortoj kaj 21 vunditoj pro atako kontraŭ ŝtata gasfabriko en Taji (42 km norde de Bagdado), en Irako.

25 personoj mortis konsekvence de memmortiga atenco kontraŭ policejo en Mukalla (sudo de Jemeno).19-a de majo Aviadilo portanta 66 personojn falas enmaren kiam flugis el Parizo al Egiptio.

Mortis radikala itala politikisto Marco Pannella.21-a de majo Usona atako okazigas la morton de la afgana talibanestro Aĥtar Mansur, en Keta, Pakistano.23-a de majo Cento da mortoj pro diversaj atencoj fare de Islama Ŝtato ĉe la marborda regiono de Sirio.24-a de majo La turka ministroprezidanto kaj gvidanto de la partio AKP Ahmet Davutoğlu retiriĝis. Binali Yıldırım transprenis ĉi tiun pozicion.29-a de majo Eksterordinaraj inundoj en Germanio, Francio kaj Rumanio.

Preonzo

Preonzo estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Provinco Badaĥŝan

Badaĥŝan, ankaŭ latinliterigita Badakhshan (paŝtoe/perse بدخشان), estas provinco de Afganio en la pleja nordoriento de la lando. La provinco kovras areon de 44.059 km². La provinca ĉefurbo estas Faizabad. Badaĥŝan havas proksimume 90 000 loĝantojn. Norde la teritorio limas al Taĝikio, sudoriente al Pakistano kaj en la pleja oriento al Ĉinio. La ĉefa lingvo estas la persa (Dari). Plej oriente la provinco enhavas la longan kaj mallarĝan patotenilon nome Vaĥana Koridoro.

Randa

Randa estas svisa komunumo

en la germanparolanta parto de kantono Valezo,

ĉirkaŭ 128 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo,

ĉirkaŭ 100 km (birdfluge) sude de Bern, kaj

ĉirkaŭ 158 km (birdfluge) sude de Zuriko.

Sarez

Sarez estas lago en montaro Pamir en Taĝikio. Montoj ĉirkaŭ la lago estas de alto de proksimume 2416 m super la laga nivelo.

La lago estis formita en 1911 post granda tertremo, kiam la rivero Murghab estis barita per granda terglito. Oni opinias ke la natura akvobaraĵo formita per la tertremo estas malstabila pro la loka tertremado, kaj tiel la tereno pli sube de la lago estas en danĝero de katastrofa inundo se la akvobaraĵo estos detruita dum estonta tertremo.

Sukcesio (ekologio)

Sukcesio , estas sinsekvo de diversaspecaj biocenozoj en biotopo pro ŝanĝiĝo de mediaj faktoroj. Estas fundamenta nocio en ekologio. Ĝi referencas al pli-malpli antaŭdireblaj kaj ordigitaj ŝanĝoj en la konsisto aŭ strukturo de ekologia komunumo. Sukcesio ekeblas aŭ per formiĝo de nova, ne-okupita tereno (ekzemple lafglaĉero aŭ grava terglito) aŭ per iu formo de perturbo (ekzemple incendio, grava ligno-falaĵo, arbarekspluatado de ekzistanta komunumo). Sukcesio kiu ekas en areoj kie mankas grundon nomas primara sukcesio, dum sukcesio kiu ekas kie jam ĉeestas grundo, nomas sekundara sukcesio.

Terglito en Afganio (2014)

Terglito en Afganio estas naturkatastrofo, okazinta la 2-an de majo 2014 en Argu, Provinco Badaĥŝan, Afganio. Kelkajn tagojn antaŭe tie okazis pluvego kaj inundo; ili kaŭzis tergliton, kiu plene detruis vilaĝon en distrikto Argu. Laŭ informo de oficiala ŝtatestraro, pereis pli ol 2100 homoj, suferis pli ol 4000, kelkaj centoj malaperis.

Urba arkivo de Kolonjo

La historia arkivo de la urbo Kolonjo (germane: Historisches Archiv der Stadt Köln) estis la arkivo de Kolonjo. Oni taksis ĝin la plej grava arkivo en Germanio kaj la plej granda urba arkivo norde de la Alpoj .

La sesetaĝa konstruaĵo estis konstruita de arkitekto Fritz Haferkamp en urbocentra Severin-strato. Ĝi estis la unua arkivo en Germanio kun "natura klimatizado" (uzado de dikaj brikomuroj, kiuj niveligas ŝanĝojn en temperaturo kaj aerhumideco) kaj modela por nova generacio de tiaj konstruaĵoj ("Kolonja modelo") .

Pro subtera terdeglito la domo komplete kolapsis la 3-an de marto 2009. Mortis du homoj, kiuj loĝis en unu el la du najbaraj domoj kiuj ankaŭ kolapsis. Kaŭzo por la terglito ne jam estas certe konata, sed kelkaj supozas rilaton al la konstruado de nova metrolinio en la sama strato. La arkivo transdaŭris la duan mondmiliton en sekura loko sen grandaj damaĝoj, sed oni timas, ke dum la terglito granda parto de la delikataj arkivaĵoj detruiĝis porĉiame.

Vřesová studánka

Vřesová studánka (esperante: Kaluna fontejo) estas fonto kaj pli ĝenerale samnomata loko (pilgrima loko) sur suda deklivo de monto Červená hora sur la ĉefa montodorso de Hrubý Jeseník en alteco 1274 m s. m. Estas de ĉi tie belegaj vidoj al norde etendiĝantaj Keprník kaj al proksima pinto de Vozka kaj al Spálený vrch.

Ŝenĵeno

Ŝenĵeno (ĉine 深圳 [ĉenĝen] aŭskulti) estas eksterdistrikta urbo en la provinco Guangdong de la Popola Respubliko Ĉinio. Ŝenĵeno situas en la sudo de la provinco, kaj nur rivero dividas ĝin de la eksa brita kolonio Honkongo. La urbo konsideriĝas unu el la plej gravaj ĉinaj urboj laŭ ekonomia kresko kaj investoj de eksterĉiniaj entreprenoj. Dum la jaro 1979 en la urbo vivis ne pli ol 30 000 loĝantoj - hodiaŭ estas 11 milionoj da loĝantoj. Post Honkongo, la urbo havas la duan rangon en Ĉinio rilate al enspezoj po persono. La plej grava branĉo de la loka ekonomio estas la elektronika kaj telekomunika industrio.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.