Tereza el Avilo

Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tereza de Lisieux.
Tereza el Avilo
Teresa de Jesús

Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1515 (1515-03-28)
en Gotarrendura
Morto 4-an de oktobro 1582 (1582-10-04) (67-jara)
en Alba de Tormes
Subskribo
Tereza el Avilo
Familio
Profesio
Sanktulino, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo 12-a de marto 1622
Festotago 15-a de oktobro
Teresa of Avila dsc01644
Tereza el Avilo (Peter Paul Rubens)

Sankta Tereza el Avilo (Ávila, Hispanio 28-a de marto 1515 - Alba de Tormes, Hispanio 4-a de oktobro 1582), konata ankaŭ kiel Sankta Tereza de Jesuo (hispane, santa Teresa de Jesús [santa teresa de ĥeSUS]), baptonome Teresa DE CEPEDA Y AHUMADA [teresa de sepeda i aŭmada], estas fama hispana sanktulino (sanktigita en 1622, festo je la 15-a de oktobro) kaj mistikulino de katolikismo.

Tereza reformis la religian ordenon, la Karmelanoj, fondinte la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj. Ŝi batalis kontraŭ protestantismo per preĝado kaj verkis gravajn librojn pri preĝado kaj la vivo spirita. Papo Paŭlo la 6-a deklaris ŝin en 1970, kune kun Katarino el Siena, doktoro de la Eklezio.

Ŝi verŝajne naskiĝis de kristanigitaj judoj. Kiam ŝi havis 15-jarojn, ŝia patrino mortis kaj Tereza estis prizorgata de aŭgustenaj monaĥinoj. Post kiam ŝi legis la verkojn de Sankta Hieronimo, ŝi decidis eniri la religian vivon. En 1535 ŝi aliĝis al la Karmelanoj, kontraŭ la volo de sia patro (kiu tamen poste konsentis). Ŝi grave malsaniĝis kaj ne povis piediri dum tri jaroj, sed tiam ŝi spertis vizion de "la vundigita Kristo", kio ŝanĝis ŝian vivon por ĉiam.

La vizioj, precipe pri la Pasiono de Kristo, adis kaj fortiĝis. Instigita de la vizioj, ŝi strebis reformi la Karmelanojn, kaj fine fondis la ordon de Deŝuitaj Karmelanoj, kiu estis pli severa kaj malpli mondama. En la 16-a jarcento, monaĥinoj ofte vivis lukse kaj ne laŭ la regulo de la ordo. En 1567 Tereza renkontis sanktan Johanon de la Kruco, kiu fondis la viran flankon de la Deŝuitaj Karmelanoj.

Ŝi devis konvinki la Hispanan Inkvizicion, kiu suspektis ŝin hereza pro ŝia juda deveno kaj mistika fervoro.

Dum la malfruaj jaroj de sia vivo, ŝi iris tra la tuta Hispanio fondante novajn monaĥinejojn de sia nova ordeno.

Verkoj

  • Membiografio "Vivo" (La vida), antaŭ 1567.
  • "Vojo al Perfekteco" (Camino de perfección), antaŭ 1567, klarigo de la Pater Noster kaj gvidlibro por la fratinoj de ŝia ordeno.
  • "La interna kastelo" (Las moradas o el castillo interior), 1577, mistika metodo.
  • "Rakontadoj" (Relaciones), daŭrigo de ŝia biografio leterforme pri ŝiaj vivaĵoj spiritaj kaj materiaj.

Ŝia lingvuzo estis familieca, pli laŭ la neklerula ol laŭ la hispana normo. Lingvistoj debatas, ĉu ŝi faris tiel pro malorgojliĝo aŭ pro alia kaŭzo, ĉar ŝi lernis kaj konversaciis kun tiamaj kleruloj.

Fama strofo el ŝia mistika verko:

Vivo sin vivir en mí

y tan alta vida espero

que muero porque no muero.
Mi vivas sen vivi en mi

kaj tiom altan vivon mi esperas,

ke mi mortas ĉar mi ne mortas.

La itala artisto Gian Lorenzo Bernini starigis pri ŝi la faman marmoran skulptaĵon La Ekstazo de Sankta Terezo en la Cappella Cornaro de la malgranda preĝejo Santa Maria della Vittoria en Romo.

Anekdote, ŝi mortis dum la nokto de la 4-a al la 15-a de oktobro de 1582, kiam Hispanio kaj la katolika mondo ŝanĝis kalendaron julian al gregoria.

Avilo

Avilo (hispane Ávila) estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Tie loĝas ĉirkaŭ 40 000 homoj.

La urbo altas 1 127 metrojn super marnivelo, kaj estas ĉefe konata pro Sankta Tereza aŭ Tereza el Avilo, la karmelinana reformanto, kiu vivis tie.

Cadalso de los Vidrios

Cadalso de los Vidrios estas loĝloko kaj municipo de Madrida Regiono, en la centro de Hispanio, je 80 km sudokcidente de la nacia ĉefurbo, ĉe la limo kun la provincoj Toledo kaj Ávila.

La vilaĝo apartenis al la muzulmanoj kaj estis konkerita en 1082 de la reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio. Estas konata la fakto ke Izabela la Katolika pasis tra Cadalso post la proklamado kiel heredantino de la krono de Kastilio en 1468. En ĝi ankaŭ tranoktis Sankta Tereza el Avilo en 1569, ĉe parencoj, la familio Dávila, en la strato San Antón.

En 1833 Cadalso estis aliĝita al la provinco Madrido. Ĝis tiu momento ĝi apartenis al Toledo. Ĝi havas 2.906 loĝantojn sur teritorio de 47,64 km².

Csorvás

Csorvás [ĉorvAŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Békéscsaba.

Domingo Bañez

Domingo Báñez, estis hispana teologo apartenanta al la Ordeno de Sankta Domeniko kaj distingiĝis pri siaj konsentaj komentoj pri la filozofiaj kaj teologiaj tezoj de Sankta Tomaso de Akvino. Li naskiĝis en Mondragón (Hispanio) en 1527 kaj forpasis ĉe Medina del Kampo en 1604. Li instruis teologion en teologiejoj de Alcalá de Henares , Valadolido kaj Salamanko.

Krom, kiel dirite, unu el la plej famaj defendantoj de la doktrino de Sankta Tomaso pri kies filozofia kaj teologia pensoj kompilis diversajn komentojn, li estis ankaŭ konfesprenanto kaj spirita gvidanto de Sankta Tereza el Avilo.

Li kontribuis ankaŭ en la reformo de la Gregoria kalendaro.

Akuzita de siaj konfratuloj pri teologiaj asertoj tro similaj al tiuj de Lutero rilate la Gracon kaj Eŭkaristion, li eltenis doktrinan ekzamenon antaŭ la tribunalo de la Inkvizicio kaj suferis kondamnon de malpermeso al la instruado. Tamen liaj doktrinoj, poste, estis juĝataj tute ortodoksaj.

Edith Stein

Edith Hedwig Teresa Stein, Sankta Tereso Benedikto de la Kruco (naskiĝis la 12-an de oktobro 1891 en Vroclavo, mortis ĉ. la 9-a de aŭgusto 1942 en la koncentrejo en Auschwitz (Aŭŝvico). Germana filozofino, fenomenologistino el juda familio.

Ŝi naskiĝis en festo Jom Kippur ĉe Zigfrido kaj Augusto Stein. Ŝia patro estis vendisto de ligno. Li mortis kiam Edith havis du jarojn kaj lian firmaon komencis gvidi patrino, Augusto. Edith komencis "por pano" studi en Vroclava Universitato germanistikon kaj filozofion ĉe William Stern, kreinto de skalo IQ. Poste ŝi lernis ĉe "majstro" Edmund Husserl en Universitato de Göttingen. Ŝi deklariĝis kiel ateistino. Poste ŝi asistis ĉe Edmund Husserl. Tiam ŝi renkontis Max Scheler kaj amikiĝis kun Roman Ingarden. Kiam ŝi sciiĝis ke ŝia grava profesoro Adolf Reinach estis mortigita dum la unua mondmilito ŝi komencis serĉi sencon de la vivo. Ŝi veturis al hejmo de Hedwig Conrad-Martius kaj translegis la aŭtobiografion de sankta Tereza el Avilo. Post ĝia tranlego dum la unua nokto ŝi skribis: ...Kiam mi fermis la libron mi parolis al si: Tio estas la vero. Ŝi baptiĝis kaj komencis studi kaj traduki verkojn de sankta Tomaso de Akvino. Post kelke da jaroj ŝi decidis adiaŭi la familion kaj estiĝi monaĥino en la monakejo de karmelaninoj. Ŝi eknomiĝis Tereso Benediktino de la Kruco. Ŝi estis mortigita en la nazi-germania Koncentrejo Auschwitz verŝajne la 9-an de aŭgusto 1942 en ejo nomigita "La blanka domo". Johano Paŭlo la 2-a kanonizis ŝin la 1-an de oktobro 1998 kaj unu jaron poste li anoncis ŝin la Patronino de Eŭropo.

El ŝiaj verkoj oni deduktis ke Stein ne konvertiĝis kaj ne ŝanĝis religion sed simple "ŝi iris trans" sur la sama strato kiu estis jam desegnita ĝuste en sia hebreecon.(Die Rezetion Edth Steins, Francesco Alfieri, 2012 [1]

En filozofio ŝi esploris ontologion kaj fenomenologion. En la libro Endliches und ewiges Sein ŝi kontraŭigis ontologion skolastikan kun moderna. Ŝi kreis ankaŭ fenomenologian version de tomismo. En teologio ŝi okupiĝis pri mistiko de sankta Johano de la Kruco kaj sankta Tereza el Avilo (ŝiaj spiritaj gepatroj). Ŝia lasta libro estis nefinita: Kreuzeswissenschaft. Studie über Johannes vom Kreuz en kiu ŝi studis mistikon de sankta Johano de la Kruco.

Flavaĵoj de la Tranĉo

La Flavaĵoj de la Tranĉo aŭ en hispana yemas del Tajo [JEmas delTAĥo] estas tipa dolĉaĵo el la municipo Arundo, Provinco Malago, Hispanio, kiu plej ofte aĉeteblas en kuk-vendejo ĉe centra placo. Ĉefaj ingrediencoj estas ovoflavoj kaj sukero, krom iom da alkoholaĵo. Ili havas guston kaj teksturon similajn al la Flavaĵoj de Sankta Tereza el Avilo, kvankam malsimilas la prezentado kaj prilaborado. Deveno estas supozata de iama monaĥinejo de la urbo kaj poste en la 19a jarcento populariĝis kaj vendiĝis plej malferme. Ili prezentiĝas en skatoloj de diversaj grandoj kun la foto de la Tranĉo de Arundo kaj la Nova Ponto.

Kapelo Tereza el Avilo (Tarcal)

Kapelo Tereza el Avilo estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Tarcal (Hungario).

Kazincbarcika

Kazincbarcika estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika, kies centro estas.

Malagón

Malagón (Granda Malago) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Ovoflavo

Ovoflavo (en la greka Lecithos, en la latina Vitellus) estas arigo de plasmaj substancoj en la ovoĉelo, kiu utilas kiel rezervo. Tiaj substancoj estas inter aliaj proteinoj, grasoj, vitaminoj kaj mineraloj, kiuj ekzistas en la ĉelplasmo. En la kokina ovo la ovoflava ekzistas kiel ovoflavglobo.

Pli ĝenerale, la vitelo estas nutraj rezervoj de ovo (PIV), sendepende de ties koloro. La ovoflavoj de la birda ovo estas flavaj por la grasosolveblaj karotinoidoj.

Oni povas dispartigi ovoĉelojn laŭ la ovoflavenhavo kaj laŭ ties distribuo.

Dispartigo laŭ la ovoflavenhavo:

oligolecitala: malpli

mezolecitala: meze

polilecitala: multeDistribumaniero de la ovoflavo en la ovo:

izolecitala: egala

malizolecitala: malegala

centrolecitala: centra

telolecitala: ovoflava ĉe je la vegetativa poluso

Preĝejo Bruna Skapulario (Győr)

La Karmelana kirko Bruna Skapulario estas katolika signifa historia monumento en Hungario, en Győr.

Preĝejo Tereza el Avilo (Csorvás)

Preĝejo de Tereza el Avilo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Csorvás, en la ĉefplaco.

Preĝejo Tereza el Avilo (Kazincbarcika)

Preĝejo de Tereza el Avilo estas romkatolika konstruaĵo, pli pli malgranda preĝejo en Hungario, en Kazincbarcika.

Preĝejo Tereza el Avilo (Lengyel)

Preĝejo de Tereza el Avilo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Lengyel.

Preĝejo Tereza el Avilo (Miskolc)

Karmelana preĝejo de Tereza el Avilo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en Miskolc.

Preĝejo Tereza el Avilo (Terézváros)

Preĝejo de Tereza el Avilo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en urbo Budapeŝto, en distrikto Terézváros.

Preĝejo Tereza el Avilo (Zalaegerszeg)

La preĝejo Tereza el Avilo (origine hungare Nagy Szent Teréz-templom) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Zalaegerszeg en urboparto Bazita, kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1969.

Tarcal

Tarcal estas vilaĝo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Tokaj.

Tereza de Lisieux

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Tereza el Avilo.Tereza de Lisieux aŭ Sankta Terenjo de la infano Jesuo,

france Sainte Thérèse de l'Enfant Jésus [sent terez de lanfan ĵezu] (1873-1897) estis katolika sanktulino, kaj doktoro de la Eklezio. Ankaŭ konata sub la nomo Sankta Tereza el Lisieux kaj Sankta Tereza de la Eta Floro. Kune kun Sankta Bernadette, unu el la plej popularaj sanktuloj de la 19-a jarcento.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.