Teodozo la 1-a

Teodozo la granda, latine Flavius Theodosius dicitur Magnus (n. 11-a de januaro 347 en Cauca apud Segovia; m. 17-a de januaro 395 en Milano). Li estis romia imperiestro, la lasta imperiestro de la tuta Romia imperio, de 379 ĝis sia morto. Post li, la imperio estis dividita inter liaj filoj Flavio Honorio (384-423) kaj Flavio Arkadio.

Komence li estis okcidenta kunimperiestro kun Valento en 378. Post la morto de Valento li iĝis kunimperiestro kun Valentiniano la 2-a, kaj post lia morto li atakis Okcidenton, por ke la mortigintoj de Valenciano ne okupu la tronon, kaj iĝis la nura imperistro post venko super la uzurpanto Eŭgenio.

Fojfoje kelkaj historiistoj rigardas lin kiel bizancan imperiestron kaj nomas lin Teodozo la 1-a de la Bizanca imperio.

Teodozo la 1-a
Romia imperiestro
Theodosius
Regado 379 – 395
Antaŭulo Valentiniano la 2-a
Sekvanto Flavio Honorio
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 347 (0347-01-11)
en Kokao, Gallaecia
Morto 17-an de januaro 395 (0395-01-17) (48-jara)
en Milano
Familio
Profesio
Alariko la 1-a

Alariko estis ankaŭ pseŭdonimo de Amador Diaz, iama prezidanto de EAB.

Alariko la 1-a (naskita ĉirkaŭ 370, mortinta en 412) kaptis Romon en la jaro 410. Li estis reĝo de la visigotoj, la okcidentaj gotoj.

Li servis kiel soldatestro de ne-romianaj romiaj soldatoj sub imperiestro Teodozo la 1-a. Post ties morto en 395 la trupoj ribelis kaj elektis Alarikon sia estro. Li atakis kaj elrabis partojn de Trakio, Makedonio kaj Grekio.

Kiam la romia stratego Flavio Stiliko haltigis sian iradon, li retiriĝis al la nordo de Epiro; post interkonsento kun imperiestro Honorio li ricevis la titolon de duko kaj de guberniestro de okupita Epiro.

En 401 li invadis Italion, sed post malvenkoj ĉe Pollenzo (en 402) kaj Verono (en 403) devis retiriĝi al Ilirio.

Ĉar Stiliko konsciis, ke ne eblas samtempe alfronti la plurajn malamikojn de Okcidenta Romio, li interkonsente kun la imperiestro traktadis kun Alariko kaj ofertis al li la prefektecon de Ilirio (en 407).

Post kiam Stiliko estis akuzita pro perfido kaj kondamnita al morto, Alariko en 408 denove invadis Italion kaj sieĝis Romon (kiu lastfoje estis sieĝata de gaŭloj en la 4-a jarcento a. K.). Li foriris ricevinte riĉan tributon de la senato.

Post rompo de interkonsento kun Honorio Alariko reiris al Latio, okupis Ostion kaj postulis, ke la senato eksigu Honorion kaj proklamu Priskon, la urbestron, nova imperiestro. La romia senato akceptis, kaj Prisko nomumis Alarikon ĉefgeneralo (magister militum).

Intertraktado kun Honorio ne fruktis, kaj la 24-an de aŭgusto 410 Alariko senpacienciĝis kaj elrabis Romon. Li detronigis sian marionetulon Prisko kaj malliberigis la fratinon de Honorio, Galla Placidia.

Kun riĉa rabaĵo Alariko foriris el Romo suden, intencante invadi Afrikon. Alveninte en Kalabrio li tamen subite malsaniĝis kaj mortis. Li estis entombigita kun siaj trezoroj en la fluejo de rivero Busento, proksime al urbo Cosenza.

Por konstrui la tombon necesis, ke sklavoj dumtempe ŝanĝu la fluon de la rivero. Tiujn sklavojn oni poste mortigis por certigi la sekretecon de la tombo. La aŭtentikeco de tiu entombigo estas duba.

Posteulo de Alariko estis lia parenco Ataulfo.

Alta Mezepoko

Estas konata kiel Alta Mezepoko (pli klare estus "Malfrua Mezepoko") al la periodo de la historio de Eŭropo kiu etendiĝas ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio ĝis proksimume la jaro 1000, epoko de la ekonomia kaj kultura renaskiĝo. Tri imperioj kunvivas kaj batalas por la hegemonio: la bizanca, la araba aŭ islama kaj la karola.

En la 4-a jarcento, Romio eniris en ekonomian, politikan kaj socian krizon. Pluraj ĝermanaj popoloj minacis kaj sieĝis la landlimojn de la Imperio. La imperiestro Teodozo la 1-a atingis la pacon, pere de amikec-pakto kun la visigota estro.

Sed Teodozo la 1-a forpasis en 395 lasante la imperion al siaj du filoj. Honorio en la Okcidento kaj Arkadio en la Oriento.

La forpaso de Teodozo signifis por la visigotoj la rompiĝon de la interkonsentoj realigitaj kun la Imperio. La visigota estro, Alariko la 1-a, komencigis detru-kampanjon en Balkanio. Arkadio, kun la preteksto pri ekzistado de disputo pri Ilirio, sendis la visigotojn sur la okcidenta Imperio, kie ili definitive ekloĝis. Iom poste, en 406, la romia imperio estis atakata de ĝermanaj popoloj kiuj serĉis loĝejon.

En 423, Valentiniano la 3-a sukcedis en la trono al Honorio, akceptante la invadintojn kaj iliajn monavidajn trupojn. Dum lia regado, la imperio suferis gravan avancon de la hunoj, gvide de ilia reĝo Atilo; sed ili estis bremsitaj en la Katalaŭnikaj Kampoj per romi-ĝermana pakto. La Imperio estis en disiĝprocezo kaj en 476 Romulo Aŭgustulo, lasta imperiestro de Okcidento, estis eksigita favore al Odoakro. La Okcident-Romia Imperio tiamaniere malaperis. Ekde tiu tempo, la teritorio disiĝis en diversaj reĝlandoj konataj kiel Reĝlandoj Romi-Ĝermanaj.

Antikvaj Olimpikaj Ludoj

La Olimpikaj Ludoj aŭ Olimpiaj Ludoj (antikve-greke Ὀλύμπια Olimpia, "nome Olimpikoj" ankaŭ antikve-greke Ὀλυμπιάς Olimpias kaj "Olimpiado") estis serio de atletikaj konkurencoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigitaj por honoro de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unuaj Olimpikoj estis tradicie datitaj por la 776 a.K. Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romia regado, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 p.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtata religio de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.Dum la okazigo de la ludoj, oni deklaris Olimpikan Batalpaŭzon por ke la atletoj povu veturi el siaj urboj al la ludoj sekure. La premioj por la venkantoj estis kronoj el olivarnaj branĉetoj. La ludoj iĝis politika ilo uzata de urboŝtatoj por deklari dominadon super ties rivaloj. Politikistoj anoncis politikajn aliancojn ĉe la ludoj, kaj dum milittempo, pastroj proponis buĉoferojn por peti al dioj venkon. La ludoj estis uzitaj ankaŭ por helpi la etendon de la kulturo de Helenismo tra la Mediteraneo. La Olimpikoj prezentis ankaŭ religiajn celebrojn. La Statuo de Zeŭso en Olimpio estis enkalkulita kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Skulptistoj kaj poetoj kongresis ĉiun olimpikon por montri siajn artaĵojn al eblaj patronoj.

La antikvaj Olimpikoj havis pli malmultajn eventojn ol la nuntempaj ludoj, kaj nur libernaskitaj grekaj viroj rajtis partopreni, kvankam estis venkintaj virinoj inter ĉarposedantoj. Dum ili plenumis la eniran kriterian postularon, atletoj el ajna greka urboŝtato aŭ regno estis rajtigitaj partopreni, kvankam la Hellanodikai, nome koncernaj funkciuloj, rajtigis al la reĝo Aleksandro la 1-a de Macedonio partopreni en la ludoj nur post li pruvis sian grekan praularon. La ludoj okazis ĉiam ĉe Olimpio anstataŭ translokiĝi inter diversaj lokoj kia estas la praktiko ĉe la nuntemapaj Olimpikaj Ludoj. Venkantoj ĉe Olimpikoj ricevis honorojn, kaj ties faroj kronikitaj por futuraj generacioj.

Bizanca imperio

Bizanca imperio, Orienta Romia Imperio, aŭ Bizancio (395–1453) estis la greka, orienta pluiga parto de la romia imperio, dum la Malfrua Antikveco kaj la Mezepoko, kiam ties ĉefurbo estis Konstantinopolo (nuntempa Istanbulo, kiu estis fondita kiel Bizanco). Ĝi survivis la fragmentigon kaj detruon de la Okcidenta Romia Imperio en la 5a jarcento kaj plue ekzistis dum aldona milo da jaroj ĝis ĝi falis sub la Otomanaj Turkoj en 1453. Dum plej el sia ekzisto, la imperio estis la plej povega ekonomia, kultura, kaj militista forto en Eŭropo. Kaj "Bizanca Imperio" kaj "Orienta Romia Imperio" estas historiografiaj terminoj kreitaj post la fino de la regno; ties civitanoj plue referencis sian imperion kiel la Romia Imperio (Greke: Βασιλεία τῶν Ῥωμαίων, tr. Basileia tôn Rhōmaiōn; Latine: Imperium Romanum), aŭ Romania (Ῥωμανία), kaj sin mem kiel "Romanoj."Kelkaj gravaj okazaĵoj el la 4a al la 6a jarcentoj markis la periodon de transiro dum kiu la Greka Oriento kaj la Latina Okcidento de la Romia Imperio dividiĝis. Konstantino la 1-a (r. 324–337) reorganizis la imperion, faris Konstantinopolon la nova ĉefurbo, kaj enleĝigis kristanismon. Sub Teodozo la 1-a (r. 379–395), kristanismo iĝis la oficiala ŝtata religio de la Imperio kaj oni malpermesis aliajn religiajn praktikojn. Fine, sub la regado de Heraklio (r. 610–641), la militistaro kaj administracio de la Imperio estis restrukturitaj kaj oni finfine adoptis la Grekan por oficiala uzado anstataŭ la Latino. Tiele, kvankam la Romia ŝtato plue ekzistis kaj la Romiaj ŝtataj tradicioj estis kontinuigitaj, modernaj historiistoj distingas Bizancon el la antikva Romio ĉar ĝi estis centrita en Konstantinopolo, orientita al la Greka pli ol al la Latina kulturo, kaj karakterizita per la Ortodoksa Kristanismo.La limoj de la imperio ege evoluis laŭlonge de ties ekzistado, ĉar ĝi trapasis kelkajn ciklojn de malpliigo kaj rekupero. Dum la regado de Justiniano la 1-a (r. 527–565), la Imperio atingis sian plej grandan etendon post la rekonkero de multo de la marbordo de la historia Romia okcidenta Mediteraneo, kiel ĉe Nordafriko, Italio, kaj Romo mem, kion la imperio tenis dun du pliaj jarcentoj. Dum la regado de Maurikios (r. 582–602), la orienta limo de la Imperio estis etendita kaj la nordo stabilita. Tamen, lia murdo okazigis la Bizanc–Sasanidan Militon, kiu elĉerpigis la resursojn de la imperio kaj kontribuis al gravaj teritoriaj perdoj dum la komencaj islamaj konkeroj de la 7-a jarcento. Post kelkaj jaroj la imperio perdis siajn plej riĉajn provincojn, nome Egipto kaj Sirio, profite al la Araboj.Dum la Makedonia dinastio (10a–11a jarcentoj), la imperio denove etendiĝis kaj espertis la du-jarcente daŭran Makedonian Renesancon, kiu finiĝis pro la perdo de multo el Malgranda Azin antaŭ la Selĝukoj post la Batalo de Manzikerto en 1071. Tiu batalo malfermis la vojon por ke la Turkoj setliĝu en Anatolio.

La imperio rekuperiĝis denove dum la Komnenia restaŭrado, ĉar en la 12a jarcento Konstantinopolo estis la plej granda kaj riĉa urbo de Eŭropo. Tamenla imperion ricevis fortan frapon dum la Kvara krucmilito, kiam Konstantinopolo estis rabita en 1204 kaj la teritorioj kiujn la Imperio iam regis estis dividitaj en konkurencaj Bizancaj Grekaj kaj Latinaj regnoj. Spite la eventualan rekuperon de Konstantinopolo en 1261, la Bizanca Imperio restis nur unu el kelkaj malgrandaj rivalaj ŝtatoj en la areo por la finaj du jarcentoj de sia ekzistado. Ĝiaj restantaj teritorioj estis iom post iom aneksitaj de Otomanoj laŭlonge de la 14a kaj 15a jarcentoj. La Falo de Konstantinopolo antaŭ la Otomana Imperio en 1453 finfine finigis la Bizancan Imperion. La lasta el la imperiaj Bizancaj sukcedantaj ŝtatoj, nome Imperio de Trebizondo, estis konkeritaj de Otomanoj ok jarojn poste post la Sieĝo de Trebizondo de 1461.Resume la imperio travivis la atakojn de la ĝermanoj en la 5-a jarcento, de la araba imperio en la 7-a jarcento sed, en la finaj jarcentoj, estis formanĝita iom post iom de la turkoj kaj Venecio ĝis la falo de Konstantinopolo

en 1453. La turkoj poste starigis la otomanan imperion, kiu regis grandparte la saman teritorion,

sed estis turka kaj islama, ne greka kaj kristana. La rusa imperio, regita de caro (= cezaro), rigardis sin kiel la veran heredinton de la bizanca imperio. Moskvo estis la "tria Romo".

Oni nomas la imperion "bizanca", laŭ franca kutimo, pro la helena urbeto Bizanco, sur kiu Konstantino fondis Konstantinopolon, sed la bizancianoj mem nomis sin "romianoj" (Rhomaioi): kvankam ili ne estis kulture romia kaj eĉ ne regis Romon, ili sin rigardis kiel la daŭrigo de Romio, kaj kromnomis Konstantinopolon Nea Rhome, "Nova Romo".

Edikto de Tesaloniko

La Edikto de Tesaloniko, konata ankaŭ kiel Cunctos populos (komencaj vortoj de la dekreto, estis elmetita la 27-an de februaro 380 de la imperiestroj Graziano, Teodozo la 1-a kaj Valentiniano la 2-a (Tiu lasta tiuepoke estas novjare aĝanta).

La dekreto deklaras la nicean simbolon oficiala religio de la Romia Imperio, malpermesas unue arianismon kaj due ankaŭ la paganismon. Por bremsi herezon oni perleĝe postulis ke kristanoj konfesu la fidon laŭ la dekretoj de la Unua koncilio de Niceo.

La dekreta teksto estis preparita de la kancelaria ofico de Teodozo la 1-a kaj sekve estis inkluzivita en la Teodoza kodo iniciate de Teodozo la 2-a.

La nova leĝo rekonis al la episkopaj seĝoj de Romo kaj Aleksandrio la superecon koncerne la kredan problemaron. Jen la latina teksto kaj tiu esperanta:

Esperanta:

IMPERIESTROJ GRAZIANO, VALENTINIANO KAJ TEODOSIO AŬGUSTOJ. EDIKTO AL LA POPOLO DE LA URBO KONSTATINOPOLO.

Ni volas ke ĉiuj nacioj de ni regataj, danke al nia disponebleco, daŭrigu en la fideleco al tiu religio, kiu estis transdonita de Dio al Petro apostolo, kaj kiun tiu lasta memkompreneble persone transdonis la la roma popolo, kaj kiu estas konfese konservita ĉe Papo Damaso la 1-a, kaj al Petro episkopo de Aleksandrio, persono kun apostola digneco; nome ni devas konfesi laŭkonforme de la apostola instruo kaj de la Evangelio la unuecon de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kiuj estas egalaj en majesteco, kaj la Sanktegan Triunuon. Ni ordonas ke la nomo de Kristanoj Katolikaj apartenas al tiuj kiuj ne malobservos la dekretojn de tiu edikto. La aliajn ni konsideras personoj neintelektohavaj kaj ordonas ke ili estu kondamnitaj al la peno de la honto kiel herezulojn, kaj al iliaj kunvenoj ni ne atribuos la nomon de Eklezio; Tiuj ĉi devas esti kondamnitaj antaŭe al la dia venĝo, kaj poste al niaj punoj, al kiuj ni estis rajtigitaj de la Ĉiela Juĝisto.

(EEMETITA EN TESALONIKO EN LA TRIA TAGO DE LA MARTAJ KALENDOJ, DUM LA KVINA KONSULATO DE GRACIANO AŬGUSTOKAJ UNUA DE TEODOZIO AŬGUSTO.Latina:

Cunctos populos, quos clementiae nostrae regit temperamentum, in tali volumus religione versari, quam divinum Petrum apostolum tradidisse Romanis religio usque ad nunc ab ipso insinuata declarat quamque pontificem Damasum sequi claret et Petrum Alexandriae episcopum virum apostolicae sanctitatis, hoc est, ut secundum apostolicam disciplinam evangelicamque doctrinam patris et filii et spiritus sancti unam deitatem sub pari maiestate et sub pia trinitate credamus. Hanc legem sequentes Christianorum catholicorum nomen iubemus amplecti, reliquos vero dementes vesanosque iudicantes haeretici dogmatis infamiam sustinere ‘nec conciliabula eorum ecclesiarum nomen accipere’, divina primum vindicta, post etiam motus nostri, quem ex caelesti arbitro sumpserimus, ultione plectendos.La edikto, kvankam proklamanta Kristanismon ŝtata religio de la Romia Imperio, ne establis iun ajn specifan direktivon. Neceesis atendi la tieldiritajn teodosiajn dekretojn (kaj iujn de la postaj imperiestroj), promulgitajn de la sama Teodozo la 1-a, kiuj inter la jaroj 391-392 normigis la praktikan aktualigon de la Edikto de Tesaliniko.

Flavio Arkadio

Flavio Arkadio aŭ simple Arkadio estis la plej aĝa filo de romia imperiestro Teodozo la 1-a kaj ties sukcedanto en la Orienta Romia Imperio, kiu poste estos Bizanca imperio.

Flavio Honorio

Flavius HONORIUS (384-423) (* Konstantinopolo, en la 9-a de septembro 384 - Ravenna, en la 15-a de aŭgusto 423) estis Romia Imperiestro de la Okcidento el la 23-a de januaro 393 ĝis 15-a de aŭgusto 423. Li estis la pli juna filo de la imperiestro Teodozio la 1-a (347-395). Lia regado distingiĝis pro la romiatako en la 24-a de aŭgusto 410, sub la komando de Alariko la 1-a (370-412), la reĝo de la visigotoj.

Imperiestroj de la Bizanca Imperio

Orient - romiaj imperiestroj (de la tiel nomata Bizanca imperio)

Okcident-Romia Imperio

La Okcidenta Romia Imperio (dirmaniero kreita de modernaj historiistoj)

referas al la okcidenta parto de la Romia Imperio, ekde ties divido far

de Diokleciano en 286. Ĝia ĉefurbo estis Milano ĝis 402

kaj poste Raveno.

Teodozo la 1-a estis la lasta imperiestro, kiu reĝis sur la tutaĵo de la imperio.

Post lia morto en 396, la imperio estis definitive dividata inter liaj filoj

Flavio Honorio (okcidento) kaj Flavio Arkadio (okcidento).

La Okcidenta Romia Imperio ekzistis intermite inter la 3-a kaj

4-a jarcentoj, post la tetrarkio de Diokleciano kaj la reunuiĝoj faritaj

de Konstantino la 1-a kaj

Juliano la Apostato.

La Okcidenta Romia Imperio oficiale malaperis kiam Odoakro eltronigis

Romulon Aŭgustulon la 4-an de septembro 476.

La Okcidenta Imperio neniam releviĝis, malgraŭ maldaŭra parta rekonkero far de

ĝia homologo, la Bizanca imperio, kaj ĝia disfalo markis la komencon de nova

erao de la historio de Eŭropo: la Mezepoko.

Olimpiaj ludoj

La Olimpiaj ludoj aŭ Olimpikoj estas divers-sporta konkurencaro, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigatajn en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpikoj, pli bone konataj kiel la someraj Olimpikoj, okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1896, kun escepto de la jaroj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Speciala versio de Olimpikaj ludoj por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komenciĝis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro kiel la someraj Olimpikoj, kiuj estas la plej grava evento en la mondo de sporto.

Serapeum

Serapeum estas templo dediĉita al Serapis, egipta-greka dio.

La plej fama serapeum estis tio de Aleksandrio en Egiptio, kie Serapis estis la patrono de la urbo. Ĝi estis konstruita de Ptolemeo la 3-a. Laŭ raportoj la serapeum estis la plej granda kaj impresa konstruaĵo en la greka kvartalo de Aleksandrio. La konstruaĵo enhavis ne nur la templon mem, sed ankaŭ filion de la granda biblioteko de Aleksandrio. La serapeum ne jam havis ĉi tion bibliotekon tiamtempe laŭ Amiano Marĉelino, kiu skribis pri Aleksandrio dum la malfrua 4-a jarcento. Laŭ Strabono la serapeum troviĝis en la okcidenta parto de la urbo.

Laŭ edikto de la imperiestro Teodozo la 1-a, Teofilo, patriarko de Aleksandrio detruigis la serapeum.

Aliaj famaj temploj de Serapis ekzistis en Memphis kaj en Saqqara.

Unua koncilio de Konstantinopolo

La Unua koncilio de Konstantinopolo okazis inter majo kaj julio de 381, konsiderata kiel la 2-a Ekumena Koncilio por la kredantoj de la Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Orientaj ortodoksaj eklezioj (Kopta Eklezio, Armena Apostola Eklezio kaj aliaj) Anglikanismo kaj Luteranismo.

Post la celebrado en 325 de la koncilio de Niceo en kiu kondamniĝis kiel hereza doktrino la arianismo, tiu doktrino, kiu neis la diecon de Jesuo Kristo, forte renaskiĝis en Konstantinopolo mem helpe de ĝia episkopo, Eŭsebio de Nikomedio, kiu sukcesis konvinki la sukcedintojn de la imperiestro Konstantino subteni la arianismon kaj malakcepti la ortodoksan linion aprobita en Niceo kaj anstataŭigi la niceajn episkopojn per arianoj.

Krome, naskiĝis nova doktrino defendita de Makedonio de Konstantinopolo, kiu, kvankam akceptante la diecon de Kristo, neis ĝin rilate al la Sankta Spirito. En tiu situacio troviĝis Teodozo la 1-a kiam en 379, li entroniĝis en la Orient-Romia Imperio. Por solvi la doktrinajn disputojn, kiuj minacis la pacon, li decidis kunvoki al sia ĉefurbo Konstantinopolo la episkopojn de sia teritorio. Nur en 392, pli ol jardeko post la koncilio, li fariĝis imperiestro ankaŭ de la Okcident-Romia Imperio, kaj li mortis la 17-an de januaro 395.

Grava decido de tiu ĉi koncilio estis la revizio de la Nicea kredo enkondukante en ĝin la doktrinon pri la kunsubstanceco de la Sankta Spirito kun la Patro kaj kun la Filo pere de la esprimo, "la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganta, ... kiu kun la Patro kaj la Filo estas adorata kaj glorata" (τὸ Πνεῦμα τὸ Ἅγιον, τὸ κύριον, τὸ ζῳοποιόν, ... τὸ σὺν Πατρὶ καὶ Υἱῷ συμπροσκυνούμενον καὶ συνδοξαζόμενον).

En la koncilio oni ankaŭ kondamnis la arianismon, makedoniismon kaj la apoloniismon. Oni malpermesis intervenon de episkopoj en aferojn de aliaj provincoj, kaj oni atribuis al episkopo de Konstantinopolo (kiun oni priskribis kiel "nova Romo") la plej altan honorrangon, post la episkopo de Romo mem.

Post la fino de la koncilio, la imperiestro Teodozo publikigis dekreton por sia teritorio, per kiu la eklezioj devis restaŭri la episkopojn kiuj konfesis la egalecon en la dieco de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito.

La Teodoza koncilio estis komence nur regiona. Ĝi ne koncernis la okcidentajn episkopojn, inter kiuj estis la papo. La orienta imperiestro ne invitis ilin kaj ili ne partoprenis. Pri ĝi silentis la ekumena Koncilio de Efeso |(431. La ne ekumena Dua Koncilio de Efeso (449) deklaris ekumenaj la konciliojn de 325 kaj de 431, sed ne tiun de 381. Ŝanĝiĝis la situacio en 451, kiam la Koncilio de Kalcedonio agnoskis la Konstantinopolan kaj ĝian kredokonfeson, kaj tiel establis la liston de la kvar unuaj ekumenaj koncilioj: Niceo (325), Konstantinopolo (381), Efeso (431), Kalcedonio (451). Tiujn kvar ekumenajn konciliojn oni komparis kun la kvar kanonaj evangelioj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.