Tanaĥo

La Tanaĥo (hebree תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana Malnova Testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj; ankaŭ la traduko kaj interpreto kutime ege malsamas inter la du religioj.

En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – ‎‏תורה‎ Tora –, «la profetoj» – ‎‏נביאים‎ Nevi`im – kaj «la skriboj» – ‎‏כתובים‎ KetubimKetuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).

Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo
Entire Tanakh scroll set
Volvolibroj

Vidu ankaŭ

1-a libro de Samuel

La 1-a libro de Samuel (mallonge "1 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 2 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

1-a libro de la Reĝoj

La 1-a libro de la Reĝoj estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

2-a libro de Samuel

La 2-a libro de Samuel (mallonge "2 Sam") estas libro de la juda Tanaĥo respektive la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 1 Reĝ kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

2-a libro de la Reĝoj

La 2-a libro de la Reĝoj (mallonge "2 Reĝ") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 1 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas la lasta parto de la Readmona Historia Verkaro.

Alta Kanto de Salomono

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la kantoj, estas libro de la Tanaĥo aŭ Malnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj) inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero.

Elija

Elija (el la hebrea אֱלִיָּהוּ /Elijah/ "mia Dio estas Jah") estis profeto en la norda regno de Izraelo en la 9-a jarcento a. K., dum la regado de Aĥab. Li batalis kontraŭ la kulto de Baal kaj maljustaj agoj de Aĥab kaj lia familio. Laŭ la skribaĵoj de Malaĥi, alia biblia profeto, Elija revenu antaŭ la Mesia tempo. Elija estas unu el la plej grandaj profetoj, kaj oni kredas ke li ne mortis, sed korpe ĉieliris (1 Reĝoj 17-19; 2 Reĝoj 1:1-2:12; Malaĥi 4:5-6; Mateo 11:13-14; Marko 8:27-30).

Eliro

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Josuo (libro)

Josuo (mallonge Jos) estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro. Por la judoj ĝi estas (post la Torao) la unua de la profetaj libroj.

Juĝistoj

Juĝistoj estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

Levidoj

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Libro de Ijob

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Jehovo kaj fine la respondo de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Libro de Jeremia

La Libro de Jeremia aŭ simple Jeremia (hebree יִרְמְיָהוּ, Jirməjāhū) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jeremia (laŭ literumo de L. L. Zamenhof kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jeremio), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeĥezkel.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Libro de Jesaja, kaj estas la dua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La libro, verkita en kompleksa kaj poeta hebrea lingvaĵo, konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeremia, kiu vivis en la tempo de la detruo de la templo de Jerusalemo (587 antaŭ nia erao) post konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Jesaja

La Libro de Jesaja (hebree ספר ישעיה) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jesaja (ישעיה, Jeŝajahu, laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jesajo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, נְבִיאִים, "la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jeremia kaj libro de Jeĥezkel.

En la protestantismaj kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Alta Kanto de Salomono (en katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ estas interŝovitaj la libroj Saĝo de Salomono kaj Siraĥ), kaj estas la unua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La 66 ĉapitroj de la libro de Jesaja unuavice konsistas el profetaĵoj pri la juĝoj atendantaj la naciojn kiuj persekutas la popolanojn de Judio. Inter tiuj nacioj estas babilonianoj, asirianoj, filiŝtoj, moabanoj, aramanoj respektive pli poste sirianoj, la anoj de la norda izraela reĝlando, etiopianoj, arabianoj kaj fenicianoj. La profetaĵoj povas esti resumitaj dirantaj ke la juda dio estas la dio de la tuta mondo, kaj ke nacioj kiuj supozas sin sekuraj en sia armea potenco povas senprobleme esti konkeratataj fare de aliaj nacioj, se dio komandas tion.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Neĥemja

Neĥemja estas libro de la Biblio. Ĝi estas parto de la Tanaĥo respektive de la Malnova Testamento.

Noa

Noa aŭ Nóaĥ ("Ripozo", norma hebrea נֹחַ Nóaḥ, Tiberia Hebrea Nōªḥ; Araba نوح Nūḥ), estas karaktero de la Libro de Genezo kaj la Korano (ankaŭ menciita en la Kitáb-i-Íqán de Bahá'u'lláh), kiu konstruas arkeon por savi sian familion kaj la animalojn de la mondo de la Diluvo, la tutmonda inundo. Noa estis la filo de Lemeĥ kaj nepo de Metuŝelaĥ.

Noa estis homo virta en sia makula generacio. Kiam naskiĝis Noa, lia patro diris (Gen. 5: 29):

"Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis".

Laŭ Gen. 6: 8, Noa akiris plaĉon en la okuloj de Dio, kiu decidis savi lin de la tutmonda diluvo. Dio ordonis al li fari arkeon kaj enmeti paron da ĉia bruto por savi ilin de la Diluvo.]

Post la Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj faris vinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj anstataŭ vestigi lin, alvokis siajn fratojn; pro tio, Noa malbenis lin.

Noa vivis 950 jaroj, 350 post la Diluvo.

Nombroj

Nombroj (mallonge Nom) estas la kvara libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la kvara el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Readmono

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Tanaĥo
Leĝo de Moseo
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Ketuvim
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.