Svisa Esperanto-Societo

La Svisa Esperanto-Societo (SES[1]; (germane: Schweizerische Esperanto-Gesellschaft, france: Société suisse d’espéranto, itale: Società esperantista svizzera, kaj romanĉe: Societad svizra d’esperanto) estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-Societoj de Eŭropo. Ĝi fondiĝis 1903 en Romandio en la hotelo Tête Noire en Rolle la 27-an de septembro[2]. Ĝia unua prezidanto estis Eugène Failletaz, kiu estas ekster la esperanto-movado en Svislando konata kiel grava komerca pioniro de Romandio. Inter la pioniroj de la societo troviĝas ankaŭ personecoj kiel Hector HODLER (unua prezidanto de UEA) kaj Edmond PRIVAT. Ĝian sidejon Svisa Esperanto-Societo havas hodiaŭ en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en CDELI, kiu entenas ankaŭ la bibliotekon de la societo.

Ses logo

6-foje gastiganto de Universala Kongreso de Esperanto

Svisa Esperanto-Societo gastigis 6-foje la Universalan Kongreson de Esperanto, 1906 en Ĝenevo, 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno. La kongreso en 1939 estis la lasta Universala Kongreso antaŭ la dua mondmilito. Dum la mondmilito kongresoj ne okazis - kaj nur en 1947 en Svislando post la milito la Esperanto-movado, kies ĝermoj povis postvivi en la protektita Svislando en ĉirkaŭe komplete detruita mondo kvazaŭ renaskiĝis, kiel fenikso el la cindro.

Lokaj societoj kaj grupoj

Aktivaj lokaj grupoj kaj kluboj en Svislando nuntempe ekzistas en Bazelo (Esperanto-Societo Bazelo),[3] en Berno, en Wil (Esperanto-Klubo Wil),[4] en Ĝenevo (Esperanto-Grupo "La Stelo"[5] kaj *Espéranto-Genève-Régions"),[6] en Laŭzano (Laŭzana Esperanto-Societo),[7] kaj en Zuriko Esperanto-Societo Zuriko.[8]

Ses-kunprezidantoj
Mireille Grosjean kaj Dietrich Michael Weidmann, aktualaj kunprezidantoj de SES

Prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo

Internaciaj rilatoj

SES flegas kontaktojn kun la najbarlandaj Esperanto-Asocioj en Francio (Unuiĝo Franca por Esperanto), italio (Itala Esperantista Federacio), Aŭstrio (Aŭstria Esperantista Federacio kaj Germanio (Germana Esperanto-Asocio) kaj estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio.

Oficiala organo, revuoj

De 1903 ĝis 1973 la oficiala organo de Svisa Esperanto-Societo estis la revuo Svisa Espero. En la longa vico de la nomoj de la redaktoroj de Svisa Espero troviĝas personoj kiel René de Saussure, Karl Jost, Otto Walder, Arthur Baur, Claude Piron kaj je la fino Claude Gacond. Ek de 1973 Svisa Espero estis anstataŭigita de Svisa Esperanto-Revuo, kiu chesis aperi en 1990. Ek de 1991 Svisa Esperanto-Societo eldonas la modestan informilon SES informas , [[kiu ĝis la fino de la 90-aj jaroj apenaŭ enhavis redaktajn kontribuojn, krom la oficialaj informoj de la societo. La membroj de SES en tiu-ĉi periodo kompense ricevis laŭ elekto la revuon Heroldo de EsperantoLiteraturan Foiron. En 1999 SES ĉesigis la kontrakton kun Literatura Foiro kaj ek de tiam SES informas denove aperas ankaŭ kun kultura kaj redakta partoj. Ek de printempo 2015 aperas Sub la titolo Svisa Espero la nova kvarlingva svisa revuo pri daŭriopovo en la franca, germana, itala kaj esperanta lingvoj, redaktita de Dietrich Michael Weidmann kaj eldonita de Allsprachendienst Esperanto GmbH kun la subteno kaj aŭspicio de SES.

Aktivecoj

2014-05-18-Yverdon (Foto Dietrich Michael Weidmann) 083
Svisa Esperanto-Ĥoro, okaze de la ĝenerala kunveno 2014 en Yverdon-les-Bains

Aktuale SES havas 170 indiviudajn membrojn, kio estas nature nur malgranda parto de la Esperanto-parolantoj en Svislando, kiu estas taksebla al inter 5000 kaj 10000 personoj. Ek de la ĝenerala kunveno 2006 Svisa Esperanto-Societo estas gvidita de du kunprezidantoj Dietrich Michael Weidmann kaj Mireille Grosjean.

SES okazigas jare du renkontiĝojn. Temas pri en printempo la jara ĝenerala kunveno. Plie okazadas fine de aŭgusto "Postsomera renkontiĝo".

En 2006, SES eldonis kune kun CDELI la verkon de Andreas Künzli Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Enciklopedio Planlingva.

Svisa Esperanto-Societo eldonas nuntempe 6-foje jare la informbultenon "SES Informas" en Esperanto. Ĝin ricevas la membraro kaj interesuloj. La redaktoro estas Claude Gacond. Tiu eldonado finiĝis la 31-an de decembro 2014.

En urbo La Chaux-de-Fonds aktivas en CDELI Claude Gacond , gvidanto de seminarioj. La studsabatoj (ĉiam la trian sabaton de la monato) estas gvidataj de Monika Molnar kursgvidanto por progresintoj, Nancy Fontannaz por la mezuloj kaj Luko Allemand por la komencantoj.


La 1-an kaj 2-an de novembro 2008 okazis en Sangernboden en Kantono Berno por la unua fojo SFERO, Svisa Familia Esperanto-Renkontiĝo por Esperanto-familioj kun infanoj. SFERO okazis en 2009 en Lenk en Kantono Berno, en 2010 en Métabief, Francio, en 2011 en Richterswil, kantono Zuriko . Estas projekto, ke tia renkontiĝo okazu nun regule almenaŭ unu-foje en la jaro. SFERO okazis, okazos en Les Geneveys-sur-Coffrane, kantono Neuchâtel, en 2012, en Langnau, kantono Berno, en 2013, en Vordemwald, kantono Aargau en 2014.

En printempo 2015 SES lanĉis novan kvarlingvan revuon (france, germane, itale kaj esperante) sub la titolo Svisa Espero pri la temoj daŭripovo, lingvopolitiko kaj prezentado de Svislando. La koncepto estas aperigi interesan revuon ankaŭ por ne-esperantista publiko. La unua eldono de la nova Svisa Espero (kies titolo intence aludas al la iama malnova Svisa Espero, kiu ĉesis aperi en 1973) estis sendita al ĉiuj membroj de la du naciaj parlamentoj (nacia konsilio kaj kantona konsilio) al la membroj de la svisa registaro kaj al ĉiuj kantonaj edukdepartementoj kaj centoj da aliaj gravaj publikaj instancoj kaj ĵurnalistoj. En la Universitato de Neŭŝatelo antaŭ la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto estis disdonitaj plurcent ekzempleroj de la nova revuo kaj ankaŭ en aliaj lokoj okazis disdonado.

La 13-an ĝis 16-a de majo 2015 okazis en Neŭŝatelo la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI, kiun SES kaj finance kaj per aktivaj kontribuoj kaj kunhelpo kaj per ampleksa raportado en SES informas kaj Svisa Espero subtenis.

Referencoj kaj notoj

  1. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 654 k.s.)
  2. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 728)
  3. Sudrejna Kuriero
  4. Retejo de Esperanto-Klubo Wil
  5. Retejo de La Stelo
  6. Retejo de Espéranto-Genève-Régions
  7. Retejo de Esperanto-Societo Laŭzano
  8. Retejo de Esperanto-Societo Zuriko

Eksteraj ligiloj

Arthur Baur

Arthur BAUR (naskiĝis la 19-an de februaro 1915 en Zuriko, mortis la 17-an de septembro 2010 en Männedorf) estis svisa honora membro de UEA. Li estis elstara verkisto kaj funkciulo de la svisa Esperanto-movado kaj dum pluraj jaroj prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Li gvidis dum 40 jaroj la Esperanto-elsendojn de Svisa Radio Internacia.

Bruno Graf

Bruno Graf estas sviso, naskiĝis en 1928, loĝas proksime de Berno, Svislando. Li estis oficisto de la svisa poŝtentrepreno PTT en Bielo, kaj iĝis supera oficisto kaj sekciestro en la kleriga sekcio de la ĝenerala direkcio de PTT en Berno. Li ankaŭ estis oficiro de la armea poŝto.

Li lernis Esperanton aŭtodidakte kaj per la koresponda kurso de Svisa Esperanto-Societo (SES) en 1948 kaj akiris ties superan diplomon. Ekde 1950, Bruno Graf estas en la esperanta movado kie li estis tre aktiva dum la 1950-aj jaroj: en 1951 li estis kunfondinto kaj prezidanto de la junulara sekcio de SES (kio iĝis EJS), en 1958 li estis inter la fondaj membroj de Esperanto-Edukistaro de Svislando (EES) kaj li prezidis la Svisan Esperanto-Societon de 1960 ĝis 1963.

Post tiu periodo, pensiiĝinte, Bruno Graf denove aktivis en la svisa esperanto-movado kaj estis refoje elektita prezidanto de SES kaj okupis tiun postenon de 1997 ĝis 2006.

Bruno Graf gvidis aron da kursoj, vizitis plurajn Universalajn Kongresojn kaj estas dumviva membro de UEA.

Kiel prezidanto de SES li ĉiam racie kaj kun kompetento gvidis la asocion kaj klopodis trovi ekvilibron inter la diversaj fortoj kaj influoj.

Post sia demisio, li restis membro de la estraro ĝis la ĝenerala kunveno de SES en 2007. Eksiĝinte, li tamen plue helpas kaj subtenas, konsilas la aktivulojn pri la poresperantaj agadoj en Svislando.

Claude Gacond

Claude GACOND (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel) estas svisa esperantisto ekde 1952, honora membro de UEA, honora membro de Svisa Esperanto-Societo kaj honora membro de ILEI.

Laŭprofesie pedagogo, kiu dum sia kariero en La Sagne (1954-69) pretigis tezon pri interlerneja korespondado per Esperanto kaj pri eksperimenta Esperanto-kurso. Li aktivas jam de 1953-54, unue kiel sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando kaj de la svisa ILEI-sekcio, kaj kiel komitatano de Svisa Esperanto-Societo. Ekde 1955 dum 21 jaroj li organizis en Adelboden skirestadojn kaj semajnfinajn kursojn, ellaborante efikan aŭdvidan E-instruadon.

De 1974 li instruis en La Chaux-de-Fonds, post kvinjara interrompo de sia profesia kariero, dum kiu li plene dediĉis sin al Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj (ĝis 1991) Kultura Centro Esperantista (KCE), kunfonditaj de li respektive en 1967 kaj 1968.

Dum pluraj jaroj li estis membro de la kantona parlamento.

De 1962 ĝis 1992, kun sia edzino Andrée, li estis prelegisto ĉe la Esperanto-elsendoj de Svisa Radio Internacia. Ekde emeritiĝo en 1994 li pretigas Bibliografion de Esperanto kaj interlingvistiko laŭ kolektoj de CDELI kaj Didaktitajn konsilojn al instruantoj kaj studantoj de Esperanto.

Claude Gacond nelacigeble daŭrigas sian poresperantan laboron kadre de CDELI kiel ties arkivisto kaj organizanto de studsabatoj, seminarioj, kursoj de Esperanto.

Okaze de lia 80-a naskiĝjubileo EDITION ILTIS honoris lin per fest-libro: INSTRUI ★ DOKUMENTI ★ ORGANIZI, Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de CLAUDE GACOND, editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Bad Bellingen 2011, ISBN 978-3-932807-93-0. Ĝi entenas i. a. ampleksan bibliografion de la verkoj de Claude Gacond.

Edmond Privat

Edmond PRIVAT [priva] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1889 en Ĝenevo, mortis la 28-an de aŭgusto 1962) estis franclingva svisa esperantisto, doktoro pri historio, universitata profesoro, verkisto, ĵurnalisto kaj movada aktivulo el Svislando. Esperanton li eklernis en 1903. Lia verkaro konsistas el originalaj dramoj, poemoj, rakontoj, lernolibroj kaj libroj pri la Esperanto-movado. Lia unua edzino (1911-1926) estis franca esperantistino, Angèle Fallot. En 1926 li edziĝis al Yvonne Bouvier, kiu estis same aktiva esperantistino, akompananta lin dum esperantaj aranĝoj, en la loka agado kaj kiel kasistino de Svisa Esperanto-Societo.

Eduard Stettler

Eduard STETTLER estis svisa juristo kaj ido el patricia familio en Berno, Svislando. Li naskiĝis la 5-an de februaro 1880 en Berno kaj mortis la 21-an de oktobro 1940 ankaŭ en Berno.

Stettler fariĝis vicdirektoro de UEA en 1911, sub Direktoro Hector Hodler. Fine de 1920 li elektiĝis prezidanto de UEA kaj rezignis en 1924 pro sano-kialoj. Denove li prezidantis de 1928 ĝis 1934. Li rezignis duan fojon pri la prezidanteco dum la skandaleca 26-a UK 1934 en Stockholm, protestante kontraŭ la ne-reelekto de tri komitatanoj, sed li restis Honora Prezidanto (kio li estis ekde 1924).

Li verkis interalie la Statuton de 1920 kaj biografion pri Hector Hodler, 1928.

Friedrich Schneeberger

Friedrich SCHNEEBERGER (ŝneberger; naskiĝis la 10-an de oktobro 1875 en Bielo, mortis la 18-an de marto 1926 en Berno) estis protestanta-reformita pastro el alemana Svislando kaj pioniro de Esperanto, Ido kaj stenografio.

Fritz Liechti-Kirchhofer

Fritz LIECHTI-KIRCHHOFER (naskiĝis en 1913; la 23-an de majo 2001 en Seuzach, Svislando) estis svisa esperantisto kaj pioniro de la Esperanto-movada revekiĝo post la dua mondmilito.

Li prezidis (1947-50) kaj vicprezidis (1986-94) Svisan Esperanto-Societon kaj redaktis (1991-96) ties bultenon SES Informas. Li ankaŭ prezidis Esperanto-Societon Zuriko (1964-92) kaj la svisan sekcion de Kristana Esperanto-Ligo Internacia (1951-77), kiun li kunfondis kaj kies Kristana Bulteno ĝis 1977 li redaktis. Kun sia edzino li organizis inter 1953 kaj 1977 kvar internaciajn kongresojn de KELI, en kies estraro li servis tra la 60-aj jaroj. Filatelisto, Liechti atingis en 1979, ke svisa poŝtmarko vidigis la motivon de tiu "Esperanto-balono", kiu markis la fizikan supron de lia Esperanta-kariero: en 1976, kunlabore kun piloto Bruno Rohr, li flugigis el Gossau varmaeran balonon, kiu transportis 2500 filatelajn kovertojn.

Georg Rotach

Georg ROTACH (rotaĥ), sviso, komerca oficisto. Li naskiĝis la 16-an de novembro 1894 en Herisaŭ kaj mortis la 30-an de aprilo 1988 en Berno. Li okupiĝis pri stenografio laŭ Stolze-Schrey kaj estis adepto de la ekonomisocia ordo laŭ Silvio Gesell. Li lernis esperanton en 1930. Jam unu jaron poste en 1931 li fariĝis prezidanto de Esperanto-Societo Berno kaj gvidis kursojn. Li utiligis Esperanton en sia profesio: Li skribas al UEA-delegitoj petante ilin viziti la klientojn eksterlandajn, kiuj ne respondas al leteraj demandoj kaj ofertoj. De 1937-1938 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

EdE-R

Georges Stroele

Georges STROELE [strole] (naskiĝis la 18-an de februaro 1879 en Couvet, mortis la 7-an de oktobro 1943) (ps. Goso, G.S.) estis svisa esperantisto, membro de la Lingva Komitato kaj profesoro (duagrada instruisto).

Stroele estis ano de la socialista partio, laboris por instruistaj asocioj ktp. Dum jaroj li estis estro de la loka Esperanto-grupo de Couvet (kantono Neŭŝatelo). Li gvidis multajn kursojn. Prezidanto de la Ekzamena Komitato de Svisa Esperanto-Societo (SES). Precipa recenzanto en la revuo Esperanto (UEA). Tradukaĵoj en Esperanto, en La Revuo ktp. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Stroele, el recenzista gildo

Karesas ame ĉiun belon,

Kvankam atentas la nivelon,

Recenzas li kun kora mildo.

(Kalocsay, Rimportretoj.)

Hans Hermann

Hans HERMANN estas svisa esperantisto. Li kunfondis la junularan sekcion de Svisa Esperanto-Societo en 1951 kaj estis ties unua vicprezidanto.

Jakob Schmid

Jakob SCHMID [ŝmid] (naskiĝis la 14-an de marto 1869 en Dietwil) estis svisa esperantisto kaj ŝtata oficisto (publika ekonomio). Li estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Svisa Ekzamena Komitato. Pli frue li estis prezidanto de SES kaj de Esperanto-Societo Bern. Li gajnis premion en la Internaciaj Floraj Ludoj, verkis lernolibron por germanlingvanoj kaj kontribuis al Svisa Antologio.

Junularo Esperanta Svislanda

Junularo Esperanta Svislanda, JES (ĝis la 1990-aj jaroj la asocio nomiĝis Junularo Esperantista Svislanda) estas junulara esperanto-organizo de Svislando kaj la landa sekcio de TEJO por tiu lando. Ĝi estis fondita en oktobro 1981 de Dietrich Michael Weidmann, Chantal Gacond, Stefano Keller kaj aliaj en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, kiel sekvoorganizaĵo de la antaŭa en somero 1981 leĝe ne korekte malfondita Svisa Esperanto-Junularo (SEJ). JES estas jure memstara asocio, kiu estas ekde 1982 landa sekcio de TEJO kaj ekde sia fondiĝo kolektiva membro de Svisa Esperanto-Societo, sen tamen dependi jure de ĉi-lasta.

Nuntempe la organizo dormas pro manko de aktivuloj. Ĝiaj nuntempaj membroj troviĝas precipe en la urboj Laŭzano kaj Bazelo.

Lilly Schaerer

Lilly SCHAERER (1905 - mortis la 19-an de januaro 2001 en Langenthal) estis 60 jarojn membro de UEA, honora membro de Svisa Esperanto-Societo (SES) en Langenthal, kie ŝi estis delegito kaj fakdelegito pri teksado ekde 1947.

Lerninte Esperanton en 1932 per kurso de Tiberio Morariu, en 1941 ŝi akiris sub la aŭspicio de Edmond Privat superan instru-diplomon de Svisa Esperanto-Societo (SES). Dum tridek jaroj ŝi agadis je la pinto de SES, kiel prezidanto (1957-60), sekretario, kaskontrolanto kaj kasisto (1960-88); ŝia privata adreso longtempe servis kiel tiu de la asocio. En la LKK de la 64-a UK (Lucerno, 1979) ŝi rolis kiel kasisto.

Mireille Grosjean

Mireille GROSJEAN (Esperante: Mirejo Groĵan; naskiĝis en 1946 en La Chaux-de-Fonds) estas svisa esperantisto, kunprezidanto (kun Dietrich Michael Weidmann) de Svisa Esperanto-Societo (SES), prezidanto de ILEI. Ŝia denaska lingvo estas la franca.

Ne estas parenca rilato inter Mireille Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ kaj François Gʀᴏsᴊᴇᴀɴ el Neŭŝatelo, Svislando, fama lingvisto fakulo pri dulingvismo.

Ŝi devenas el pentrista familio Robert (Léopold Robert, Philippe Robert kaj aliaj).

Ŝi estas pranevino de la komponisto Henri Gagnebin. Ŝi studis ludadon de violono kaj ludis en diversaj orkestroj. Ŝi havas absolutan sonsenton.

Ŝi studis la francan lingvon, la germanan lingvon, geografion kaj historion en la universitato de Neŭŝatelo. Ŝi estis instruistino en mezlernejo pri fremdaj lingvoj, specialisto pri interkultura edukado. Ŝi kreis kurson pri konfliktosolvado kaj uzis ĝin dum jaroj kun adoleskantoj en sia kurso pri civitana edukado.

Ŝi parolas flue la francan, germanan, esperanton kaj variaĵon el Zuriko de la alemana (temas pri svisgermana dialekto) .

Ŝi parolas mezbone la anglan kaj la italan.

Ŝi havas bazajn konojn de la japana lingvo, ĉar ŝi restadis entute 11 monatojn en Japanio.

Ŝi estis kunfondinto kaj kunprezidanto de la Asocio de svisaj edukistoj pri Paco ASEPAIX. (malfondita).

Ŝi membras en internacia kunordiga grupo de Internacia Asocio de Edukistoj pri Paco.

Mireille Grojean estas membro de la Ĝenerala Konsilantaro (kun leĝdona povo) de sia vilaĝo, Les Brenets, kaj membro de la Unuiĝo Demokrata de Maldekstruloj (Union démocratique de Gauche). Ŝi estas membro de Institut Neuchâtelois.

Ŝi estas konsilanto de junulara grupo Integrative and Communicative Action Network (I CAN) en Katmanduo, Nepalo (ekde 2012).

Ŝi estas prezidanto de Asocio loka, kies celo estas subteni la Trajnlinion Le Locle - Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional" (ekde 2013).

Ŝi estas prezidanto de Asocio loka, kies nomo estas "La Mondo ĉe via Pordo" (Le Monde à ta Porte), kiu celas organizi renkontiĝojn interkulturajn.

Ŝia preleglisto entenas 54 titolojn (okt. 2018)

Otto Walder

Otto WALDER (naskiĝis 1911 - mortis la 11-an de januaro 1988 en Romanshorn) estis multjara ĉefdelegito de UEA (1946-1967) kaj unu el la plej elstaraj movadaj aktivuloj en Svislando dum pti ol 50 jaroj.

Eĉ kiam li formetis siajn ĉefdelegitajn taskojn, Walder daŭrigis servi al UEA kiel peranto de periodaĵoj kaj libromendoj. Li estis dum jardekoj loka delegito kaj fakdelegito kaj plenumis diversajn funkciojn en la svisa movado.

De 1942 ĝis 1945 kaj denove de 1972 ĝis 1979 kun eta interrompo en 1976 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Perla Martinelli

Perla MARTINELLI (naskiĝis la 30-an de junio 1938) estas italdevena esperantisto de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe LF-koop.

Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de La Patrolo, kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de Heroldo de Esperanto por kvindek numeroj, kaj ree en 2002 dum tri jaroj kun Marie-France Conde Rey. Ekde 2006 ŝi ĉefredaktas la novan revuon Femina, kaj daŭre prizorgas la kulturan paĝon de Heroldo. Al la tri periodaĵoj ŝi ankaŭ kontribuis per multaj tekstoj, originale kaj traduke.

Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio. Prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (1994-97) kaj de Kultura Centro Esperantista (2009-11).

Kun sia edzo Giorgio Silfer, ŝi partoprenis la fondon de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN-Klubo Internacia ŝi atingis en 1993. Ili kune esperantigis la Universalan Deklaracion pri la Lingvaj Rajtoj en 1996. En 2001 ŝi estis elektita al la Senato de la Esperanta Civito, kaj reelektita en 2006.

Ŝi doktoriĝis pri modernaj lingvoj kaj literaturoj per disertacio pri "Edmond Privat: vivo kaj verkaro". Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio.

René de Saussure

René de SAUSSURE (naskiĝis en 1868 en Ĝenevo, mortis en decembro 1943 en Berno) estis svisa esperantisto kaj profesia matematikisto, kiu skribis gravajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko laŭ lingvista vidpunkto. Lia ĉefverko "Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto", estis analizo pri la logiko de vortfarado de Esperanto, defendante Esperanton kontraŭ kelkaj Idistaj kritikoj. Grava estis lia principo de Neceso kaj sufiĉo, per kiu li kontraŭstaris la kritikon de Louis Couturat, ke Esperanto ne kongruas kun la principo de renverseblo.

René de Saussure estis frato de Ferdinand de Saussure, fama kreinto de moderna lingvistiko. Eble pro lia influo, Ferdinand de Saussure enmetis neŭtralan mencion al Esperanto en sian libron Kurso pri Ĝenerala Lingvistiko dum 1913.Li ankaŭ iĝis konsilanto por la International Auxiliary Language Association (IALA) aŭ Internacia Helplingvo-Asocio, la instanco pri lingva esplorado kiu normigis kaj prezentis la lingvon Interlingua.

René de Saussure ankaŭ elpensis la monsistemon „spesmilo“ kaj en 1907 li proponis la adopton de spesmilo.

Rudolf Gottlieb Maeder

EdE-M

Rudolf Gottlieb MAEDER (meder), sviso, d-ro apotekisto. Naskiĝis la 22-an de aprilo 1900 en Sankt-Galo. Esperantisto de 1928. Li esperantistiĝis, ĉar dum sia pola vojaĝo li ne kapablis interkompreniĝi kun homoj, kvankam li konis 5 eŭropajn lingvojn. Kunfondis kaj prezidis Esperanto-Klubon en Sankt-Galo, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo de 1932 ĝis 1937. Kunlaboranto de Internacia Medicina Revuo.

William Perrenoud

EdE-P

William PERRENOUD (pernu), sviso, d-ro de sciencoj, mezlerneja instruisto en Cernier. Li naskiĝis la 30-an marto 1898 en Le Locle. Li estis filologo kaj natursciencisto. Laboris en 1919-20 en la centra Oficejo de UEA en Berno. En 1922 estis sekretario de la Pedagogia Konferenco pri Esperanto en Ĝenevo. De 1925 li estis kunlaboranto de IALA. Li oficis kiel oficiala Esperanto-tradukisto dum la 3-a Kongreso de Universala Federacio de Pededagogiaj Asocioj en Ĝenevo en 1929. Verkoj en manuskripto. De 1938 ĝis 1939 kaj de 1954 ĝis 1957 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo.

Esperanto-Kluboj de Svislando
Svisa Esperanto-Societo
EO Eŭropaj Esperanto-asocioj EU
Naciaj Esperanto-asocioj kaj ligoj
Afriko Flago de Esperanto
Ameriko
Azio
Eŭropo
Oceanio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.