Svedio

SvedioSvedujo (svede: Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; norene Sviþjóð) estas lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.

Konungariket Sverige
Reĝlando Svedio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Du gamla, du fria
Nacia devizo: nenio
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Stokholmo
Oficiala(j) lingvo(j) sveda lingvo, sameaj lingvoj, finna lingvo, Tornival-finna lingvo, cigana lingvo, jida lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) sveda lingvo, ume-samea lingvo, finna lingvo, sveda signolingvo, lule-samea lingvo, suda samea lingvo, pite-samea lingvo, Tornival-finna lingvo, nord-samea lingvo, Tavringer Romani, jida lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Luteranismo
Areo
 % de akvo
449 964 km²
8,67 % %
Loĝantaro 10 161 797
Loĝdenso 21,9 loĝ./km²
Horzono UTC+01:00
Interreta domajno .se
Landokodo SWE
Telefona kodo +46
Plej alta punkto Kebnekaise
Plej malalta punkto Kristianstad
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Karolo la 16-a Gustavo
Ĉefministro

Stefan Löfven

Nacia tago 6-a de junio
Sendependiĝo 23-a de aŭgusto 1521
Ekonomio
Valuto sveda krono (SEK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Sveda Esperanto-Federacio (SEF)

Historio

Vidu apartan artikolon: Historio de Svedio

La termino Sveda Imperio (svede stormaktstiden, "grandpotencaj tempoj") rilatas al la Regno de Svedio kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono Baltio dum la 17-a kaj frua 18-a jarcentoj, tempo kiam Svedio estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de Gustavo Adolfo, kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la Granda Nordia Milito.

Geografio

Scandinavian Peninsula in Winter (February 19, 2003)
Satelita foto de Svedio dum vintro
(19-a de februaro 2003). La tuta lando estis kovrita per neĝo kaj maro de Botnia Golfo per glacio.

Svedio estas laŭ areo granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-MoskvoNov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj. Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estis inaŭgurata la Sundoponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

Demografio

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉirkaŭ naŭ milionoj. 85 procentoj de la loĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000). Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la dua mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Hodiaŭ ĉirkaŭ 20 procentoj de la loĝantoj havas eksterlandan devenon, tiel ke ili aŭ naskiĝis ekster Svedio aŭ ke minimume la patro aŭ la patrino naskiĝis eksterlande. Nur dum kaj post la dua mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio.

Lingvo

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.

Oficialaj minoritataj lingvoj estas kvin: la norma finna lingvo, la finna dialekto parolata apud la landlimo (tornival-finna, meänkieli), la samea (la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas), la cigana kaj la jida. En la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.

Religio

En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1-an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.

Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj, kutime nomataj frikyrkor (laŭvorte "liberaj eklezioj"). Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvindek.

Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.

Parlamentismo kaj monarĥio

Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, Riksdagen, estas unu-ĉambra kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron (antaŭ 1994: ĉiun trian jaron) kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la dua mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havis socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboris kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. En la balotado de 2006, la socialdemokratoj malgajnis kontraŭ alianco de la kvar "burĝaj" partioj, kaj la partiestro de la konservativa partio, Fredrik Reinfeldt, fariĝis ĉefministro.

La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La devoj de la sveda reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karolo la 16-a Gustavo naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.

Ekonomio

Sweden GRP per Capita2004
Malneta regiona produkto po kapo en miloj da svedaj kronoj. (2004)

Provincoj

Svedio havas tri ĉefregionojn: Götaland, Svealand kaj Norrland.

La lando havas 21 guberniojn (svede: län). En ĉiu gubernio estas gubernia estraro elektita de la registaro. En ĉiu gubernio ankaŭ estas popolestraro (svede: landsting) elektita de la elektitoj de la loka loĝantaro. Ĉiu gubernio estas dividita en komunumojn, entute estas 290 (2005).

Sendependa de la (administra) divido en guberniojn ankaŭ ekzistas la (historia, kultura) divido en 25 historiajn provincojn (landskap):

Urboj

Svedaj urboj kun pli ol 30.000 enloĝantoj (2004):

Rango Urbo Enloĝantoj Gubernio (Län) Provinco (Landskap)
1. Stokholmo 1.212.196 Stockholms län Sodermanlando, Uppland
2. Göteborg 487.488 Västra Götalands län Västergötland, Bohuslän
3. Malmö 280.312 Skåne län Skåne
4. Upsalo 127.734 Uppsala län Uppland
5. Västerås 107.194 Västmanlands län Västmanland
6. Örebro 98.573 Örebro län Närke
7. Linköping 96.732 Östergötlands län Östergötland
8. Helsingborg 91.025 Skåne län Skåne
9. Jönköping 83.202 Jönköpings län Småland
10. Norrköping 82.903 Östergötlands län Östergötland
11. Lund 76.263 Skåne län Skåne
12. Umeå 74.005 Västerbottens län Västerbotten
13. Gävle 68.635 Gävleborgs län Gästrikland
14. Borås 63.223 Västra Götalands län Västergötland
15. Södertälje 59.977 Stockholms län Södermanland
16. Eskilstuna 59.016 Södermanlands län Södermanland
17. Täby 58.123 Stockholms län Uppland
18. Karlstad 57.779 Värmlands län Värmland
19. Halmstad 55.658 Hallands län Halland
20. Växjö 53.607 Kronobergs län Småland
21. Sundsvall 48.463 Västernorrlands län Medelpad
22. Luleå 45.551 Norrbottens län Norrbotten
23. Trollhättan 44.522 Västra Götalands län Västergötland
24. Östersund 42.940 Jämtlands län Jämtland
25. Nyköping 39.952 Södermanlands län Södermanland
26. Borlänge 38.757 Dalarnas län Dalarna
27. Upplands Väsby 36.535 Stockholms län Uppland
28. Tumba 35.780 Stockholms län Södermanland
29. Falun 35.385 Dalarnas län Dalarna
30. Kalmar 34.745 Kalmar län Småland
31. Skövde 32.639 Västra Götalands län Västergötland
32. Karlskrona 32.309 Blekinge län Blekinge
33. Kristianstad 32.188 Skåne län Skåne
34. Lidingö 30.930 Stockholms län Uppland
35. Skellefteå 30.839 Västerbottens län Västerbotten
36. Uddevalla 30.283 Västra Götalands län Bohuslän

Kulturo

La kulturo de Svedio estas parto de la kulturo de Skandinavio. Ĝi konsistas el literaturo, folkloro, muziko, sveda lingvo, religio ktp. Pri kinarto okupiĝas la Sveda Filminstituto.

Konataj svedoj

  • ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
  • Ingmar Bergman, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
  • Ingrid Bergman (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
  • Jussi Björling (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
  • Björn Borg, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
  • Greta Garbo (1905-1990), ”La dia”, naskiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
  • Dag Hammarskjöld, (1905-1961) estis ĝenerala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
  • Valdemar Langlet, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris dum 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la dua mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
  • Astrid Lindgren, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
  • Carl von Linné, (1707-1778) estis sveda kuracisto kaj botanikisto; fondinto de la moderna sistemo de enklasigo de animaloj kaj plantoj.
  • Alfred Nobel, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobel-premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10-an de decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
  • Olof Palme, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
  • August Strindberg, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
  • Raoul Wallenberg, n. 1912, dum la dua mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.

(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)

Esperanto en Svedio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

.se

.se estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Svedio.

Aŭtokodo

La aŭtokodo estas la kodo el numeroj kaj literoj oficiale asignita de koncerna oficiala instanco al ĉiu aŭto, kiun necesas vidigi sur tiucela ŝildo (licencplato) je la antaŭo kaj malantaŭo (en iuj partoj de Usono nur je la malantaŭo) de tiu aŭtomobilo. Ĝi same estas notita en la registraj paperoj de tiu instanco kaj de la aŭtomobila posedanto. Kelkaj ŝtatoj per tiaj kodoj distingas siajn regionojn: la "regiona aŭtokodo" tiam estas tiu kombino el literoj aŭ ciferoj, kiu - kiel parto de la tuta aŭtokodo - ebligas tiun distingon.

Balta Maro

Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika Oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Eta Belto (dane Lillebælt), Granda Belto (dane Storebælt) kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda en komparo kun aliaj maroj. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.

La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio. La Balta Maro estas konektita pere de artefaritaj akvovojoj al la Blanka Maro pere de la Kanalo Blanka maro - Balta maro kaj al la Germana Golfo de la Norda Maro pere de la Kiela Kanalo.

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundeco meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉirkaŭ 1 700 000 km2.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la organizo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al Nordeŭrop-mara Provinco de la Mezvarm-nordatlantika Regno, tiu ĉi estante unu el la 13 Maraj Regnoj.

Danio

Danio, ankaŭ nomata Danlando aŭ Danujo (oficiale Reĝlando Danio, dane: Kongeriget Danmark IFA: ['d̥anmɑg̊]), estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la nordaj landoj. Ĝi situas norde de Germanio (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedio, kaj sude de Norvegio. Ĝi situas en Skandinavio en la norda parto de Eŭropo, sed ne sur la Skandinavia duoninsulo.

La lando situas inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 443 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 76 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la Nordjutlanda insulo, Fyn, Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago) kaj Bornholm. Sude ĝi havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.

Danio estas konstitucia monarkio, unu el la plej malnovaj monarkioj de la mondo, kaj estas parto de la Eŭropa Unio. Gronlando kaj la Ferooj estas la kronaj teritorioj de Danio, unu la alia kun federacia reĝo. Danio estis elektita kiel membro de la UN-a Konsilio de Sekureco kaj regas en la skandinava modelo de publikaj servoj.

La unuigita reĝlando Danio aperis en la 10-a jarcento kiel mara nacio lerta en la lukto por kontrolo de la Balta Maro. Danio, Svedio kaj Norvegio estis regitaj sub la Unio de Kalmar, establita en 1397 kaj finiĝinta per la sveda secesio en 1523. Danio kaj Norvegio restis sub la sama monarko ĝis eksteraj fortoj dissolvis la union en 1814. La malplibonigo de la Reĝlando Norvegio, kaŭzita de la Nigra Morto, ebligis al Danio ekspansieman kolonian reĝlandon el tiu unio: Feroaj Insuloj kaj Gronlando estas restaĵoj. Komenciĝante en la 17-a jarcento, ekzistis pluraj terenocedoj; tiuj kulminis en la 1830-aj jaroj kun ondo de naciistaj movadoj, kiuj estis venkitaj en la jaro 1864 dum la Dua Ŝlesviga Milito. Danio restis neŭtrala dum Unua mondmilito. En aprilo 1940, germana invado vidis mallongajn armeajn bataletojn dum la dana rezista movado estis aktiva de 1943 ĝis la germana kapitulaco en majo 1945. Industriigita eksportfirmao de agrikultura produkto en la dua duono de la 19-a jarcento, Danio lanĉis sociajn kaj labormerkatajn reformojn en la 20-a jarcento kiu kreis la bazon por la nuna sociala ŝtat-modelo kun tre evoluinta miksa ekonomio.

La Konstitucio de Danio estis subskribata la 5-an de junio 1849, metante finon al la absoluta monarkio kiu komenciĝis en 1660. Ĝi establas konstitucian monarkion. La nuna monarko estas la reĝino Margareta la 2a. La ŝtato estas organizita kiel parlamenta demokratio. La registaro kaj nacia parlamento sidejas en Kopenhago, la ĉefurbo de la nacio, plej granda urbo kaj ĉefa komerca centro. Danio ekzercas hegemonian influon en la Dana Sfero, transdonante potencojn por pritrakti internajn aferojn. Aŭtonomio estis establita en Feroaj Insuloj en 1948. La gronlanda aŭtonomio estis establita en 1979 kaj plia aŭtonomio en 2009. Danio iĝis membro de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (nuna Eŭropa Unio) en 1973, konservante kelkajn elir-eblecojn. Ĝi retenas sian propran valuton, la kronon. Ĝi estas inter la fondintaj membroj de NATO, la Nordlanda Konsilistaro, la OECD, OSKE, kaj la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ankaŭ estas parto de la Schengen-spaco.

Danoj ĝuas altan vivnivelon kaj la lando troviĝas inter la unuaj pozicioj tutmonde rilate al la eduko, sanservo, protekto de civilaj liberecoj, demokratia administrado, prospero kaj homa evoluo. La lando enviciĝas kiel tiu kun la plej alta socia moviĝeblo de la mondo, altnivela enspezegaleco, ĝi estas la malplej korupta lando en la mondo, havas unu el la plej altaj popersonaj enspezoj de la mondo, kaj unu el la landoj kun la plej altaj impostoj por personoj. Granda plimulto de danoj estas membroj de la Dana Evangelia Luterana Eklezio, kvankam la konstitucio garantias religian liberecon.

Estonio

Estonio aŭ Estonujo (estone Eesti, Eesti Vabariik) estas lando en la nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estas ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estis unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝerminta ekde 1989, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 1991 formale reakiris sian sendependecon.

Estonio membras en NATO ekde la 29-a de marto 2004 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004.

Eŭropaj balotoj

En la eŭropaj balotoj la civitanoj de Eŭropa Unio elektas la Membrojn de la Eŭropa Parlamento. La balotoj okazas ĉiun 5-an jaron ekde 1979.

La lastaj, 9-aj eŭropaj balotoj okazis inter la 23-a kaj la 26-a de majo 2019 kaj la venontaj okazos en 2024. En la lastaj balotoj pli ol 400 milionoj da homoj rajtis voĉdoni.

Finna lingvo

La finna lingvo, suoma lingvo aŭ suomen kieli (suoma lingvo, finne: kieli signifas lingvo, suomi signifas finna) estas aglutina lingvo el la finn-ugra lingvaro. Ĝi estas fore parenca al la hungara lingvo, pli proksime al la estona kaj samea lingvoj.

La finna estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando (4,7 milionoj da parolantoj) kaj oficiala malplimulta lingvo en Svedio (300 000 parolantoj). Malnovaj grupoj de parolantoj de la finna lingvo ekzistas ankaŭ en Rusio, plejparte en Ingrio (dum la 20-a jarcento plejparte forpelita kaj asimiliĝinta), kaj norda Norvegio. Pli novaj finnolingvaj komunumoj troviĝas en Norda Ameriko (aparte en Usonaj ŝtatoj Miĉigano kaj Minnesota, nuntempe ankaŭ en Florido, kaj en Kanada provinco Ontario, en Rusia Karelio kaj Siberio (asimiliĝinta) kaj Estonio. Oni taksas, ke la finna entute havas 6 milionojn da parolantoj.

La lingva kodo estas fi respektive fin (laŭ ISO 639).

La finna alfabeto havas 29 literojn:

a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z, å, ä, ö

Tamen B kaj F aperas nur en pruntovortoj; C, Q, W, X, Z kaj Å (“sveda” O) estas tre maloftaj kaj aperas nur en fremdvortoj. Krome d praktike ne estas uzata en dialektoj, sed ja en norma skriba lingvo.

La finna (same kiel ekzemple la estona kaj hungara) ne havas apartajn pronomojn por li kaj ŝi. La ununombra triapersona pronomo hän signifas simple tiu homo kaj ne indikas sekson.

La vortordo en la finna estas kutime S-V-O (subjekto - verbo - objekto).

Gotlando

Gotlando (svede Gotland, antaŭe ankaŭ Gottland; dane Gotland, antaŭe Gulland; pragotlande Gutland) estas

1. la plej granda insulo en Balta maro, kaj

2. historia provinco (svede landskap) konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sole loĝata estas Fårö.

La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉirkaŭ 58 003 loĝantojn. La insulo ampleksas 2 994 km² . Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid, svede Lojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland.

Göteborg

Göteborg (svede, IPA: [jœte'bɔrj]), esperante Gotenburgo, estas la dua plej granda urbo en Svedio. Ĝi fonditis en 1619 de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta bordo apud la elfluejo de la rivero Göta älv.

Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille.

Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj teknikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu estas la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de la moderna sveda provinco Västra Götalands län kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo de la Eklezio de Svedio.

Karolo Lineo

Carl von Linné (Esperante: Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.". En pli aĝaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongigo "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio) kiam li priskribis la specian priskribon estis li mem.Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝo kiel simbolo.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis ekstere inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li tiam revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere." La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis mim pli forte." Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis naturalisto". Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon far la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo". :Vivaio.

LIBRIS

LIBRIS (akronimo de la angla termino LIBRary Information System, Biblioteka Inform-Sistemo) estas sveda nacia unuigita katalogo subtenita de la Nacia Biblioteko de Svedio en Stokholmo. Ĝi ebligas libere serĉi pri 6,5 milionoj da publikaĵoj en tuta Svedio.

Krom bibliografiaj registroj, unu por ĉiu libro aŭ publikiĵo, LIBRIS ankaŭ enhavas normajn datumojn de homoj. Por ĉiu persono konektiĝas la nomo, naskiĝdato kaj profesia okupo kun unika identigilo.

La disvolviĝo de LIBRIS komenciĝis meze de la 1960-aj jaroj. Post kiam kategoriigo de bibliotekoj estis temo por du jardekoj post la Dua Mondmilito, en 1965 registara komitato publikigis raporton pri la uzo de komputiloj en esploraj bibliotekoj. La registaro de Svedio per la ŝtata buĝeto de 1965 kreis esploran bibliotekan konsilion (svede Forskningsbiblioteksrådet, FBR). La nomo LIBRIS kiel mallongigo de la ekkonstruata Biblioteka Inform-Sistemo, estis uzata per teknika subkomisiono kiu komencis aktivi la 1-an de julio 1970. La ​​informilo LIBRIS-meddelanden ("LIBRIS-mesaĝoj", ISSN 0348-1891) estis eldonita ekde 1972 kaj ekde 1997 ankaŭ publikiĝas interrete.

Nord-samea lingvo

Nord-samea lingvo estas samea lingvo el grupo de okcident-sameaj lingvoj, parolata en Norvegio, Svedio kaj Finnlando. Nord-samea estas la plej uzata el sameaj lingvoj kaj ĝin parolas 75-80% el ĉiuj sameparolantoj.

Skandinavio

La nomo de Skandinavio (aŭ Skandinavujo; norvege Skandinavia, dane kaj svede Skandinavien) onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon Scani, pri la dan-svedia regiono Skanio.

Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies loĝantoj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni la parencajn lingvojn, kiujn ili parolas.

La vorto estas ankaŭ larĝe uzata inkluzivante Islandon kaj Finnlandon.

Stokholmo

Stokholmo (svede Stockholm [ˈstokˌholm], finne Tukholma, latine Holmia) estas la ĉefurbo de kaj la plej granda municipo en Svedio. Tie rezidas la svedaj parlamento kaj estraro. Ankaŭ la reĝo oficiale rezidas tie, sed la nuna, Karolo la 16-a Gustavo, pro familiaj kialoj ekde multaj jaroj loĝas en la najbara municipo Ekerö; la svedaj reĝoj eble estas internacie plej konataj pro la fakto ke ili ĉiujare (krom la unua fojo, en 1901, kiam la tiama reĝo Oskaro la 2-a bojkotis la okazon) disdonas en Stokholmo la Nobelajn premiojn pri fiziko, kemio, medicino kaj literaturo (tiu pri paco estas disdonata en Oslo), kaj ankaŭ la Nobelmemoran premion (ne Nobelpremion) pri ekonomiko.

La koncepto urbo, kontraste al aliaj municipoj, ne plu ekzistas en sveda leĝo, krom en kombinoj kiel ĉefurbo; tamen Stokholmo denove nomas sin urbo, kvankam tio nuntempe ne havas jurajn sekvojn.

Sveda Esperanto-Federacio

La Sveda Esperanto-Federacio (svede Svenska Esperantoförbundet, SEF) estas Esperanto-asocio en Svedio, fondita en Stokholmo la 1-an de decembro 1906 sub la nomo “Sveda Esperantista Societo„ (SES). La organo-gazeto estas La Espero.

Sveda lingvo

La sveda lingvo (svede: Svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata en Svedujo, en Alando kaj en partoj de Finnlando, de ĉirkaŭ 9 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi.

La sveda havas relative multajn vokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.

Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto.

Svedoj

La vorto svedoj havas du iom malsamajn signifojn.

Svedoj estas skandinava etno kiu enhavas la denaskajn parolantojn de la sveda lingvo kaj iliajn idojn kiuj tenas fortan kulturan aŭ lingvan ligilon al sia sveda identeco. La plej granda areo kie svedoj loĝas estas la orienta flanko de Skandinava duoninsulo (proksimume la lando Svedujo) kaj insuloj apude de ĝi en norda Eŭropo.

Svedoj en ĉiutaga lingvouzo kutime signifas Svedujanoj (civitanoj aŭ loĝantoj de Svedujo), sendepende de etno.

Tridekjara milito

La Tridekjara milito de 1618 ĝis 1648 estis konflikto pri hegemonio aŭ balanco inter la potencoj de Eŭropo, kaj samtempe ĝi estis religia milito. En ĝi disvolviĝis la kontraŭecoj inter la Katolika Ligo kaj la Protestanta Unio ene de la Sankta Romia Regno, kaj ankaŭ la eŭropa kontraŭeco inter Habsburgo kaj Francujo. Partoprenis la eŭropan kontraŭecon ankaŭ Nederlando, Danio kaj Svedio.

La militiroj kaj bataloj okazis ĉefe sur la teritorio de la Regno. La militaĵoj mem, sed ankaŭ la tiel kaŭzitaj malsategoj kaj epidemioj ruinigis kaj senpopoligis tutajn regionojn. La trafitaj teritorioj kaj la tuta Regno bezonis pli ol cent jarojn por reboniĝi. La Tridekjara Milito finiĝis per la Vestfalia Paco de la 24-a de oktobro 1648.

Upsalo

Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike, Upsala) estas universitata urbo en Svedujo, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Sveonujo; la komunumo de Upsalo havis 124 036 loĝantojn en la jaro 2000.

La universitato de Upsalo estas la plej malnova en Nordujo, fondita en 1477.

Kiel urbo de la sveda ĉefepiskopo, Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo. Ĝi ankaŭ estis la plej grava centro por la svear ĝis la frua mezepoko. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.

Ŝtatoj en Eŭropo
Pozicio de Eŭropo
Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OECD)
OECD Logo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.