Sunsistemo

La Sunsistemo inkluzivas la Sunon, la Teron, sep aliajn planedojn, iliajn naturajn satelitojn kaj milionojn da aliaj objektoj: kaj amason da planedoidoj, asteroidoj, kometoj kaj malpli grandaj objektoj ĝis kosma polvo kaj plasmo interplaneda.

Solar sys
Ĉefaj trajtoj de la Sunsistemo (ne laŭskale). Sin prezentas meze la granda Suno, dekstre de ĝi la kvar internaj planedoj (Merkuro, Venuso, Tero kaj Marso), sekve la asteroida zono kaj maldekstre supre la kvar eksteraj planedoj (Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno) kun la trans-Neptuna planedoido Plutono en la supra maldekstra angulo. Maldekstre meze videblas unu kometo kun vosto.

La estiĝo de la Sunsistemo

La nuntempe plej kutima teorio pri la estiĝo de la Sunsistemo baziĝas je la kanta nebularhipotezo, laŭ kiu la plej grandaj objektoj estiĝis ĉirkaŭ samtempe el rotacia nubego el gaso kaj polvo. La ideon pri pranubego formulis la germana filozofo Immanuel Kant en la jaro 1755 en sia verko Ĝenerala naturhistorio kaj teorio pri la ĉielo, sed nur en la lastaj jardekoj astronomoj pripensis ĝin denove.

Teamo de astronomoj uzante la Kosmoteleskopo Hubble spektis en la jaro 2000 planedon kiu klinas kun ĝia protoplaneda disko ambaŭ je 30°. La sama klino indikas ke la planedo formis el la disko. Ĝia stelo, Epsilon Eridani aĝas nur 800 milionoj da jaroj, signifante ke la ĉirkaŭa protoplaneda disko restas kaj povas esti observata. Ĝi foras el la Tero je nur 10.5 jarlumoj, facile videbla.[1]

Astronomo Alice Quill observis per la Hubble teleskopo tri proksimajn stelojn, Microscopii, Beta Pictoris kaj Fomalhaut; kaj iliajn ĉirkaŭajn protoplanedajn diskojn.[2]

Pranubego

Laŭ nuntempaj opinioj moviĝis antaŭ ĉirkaŭ 4.6 miliardoj da jaroj[3] en la nuna loko de la Sunsistemo kaj de la ĉirkaŭaj steloj vastega materia nubego ĉirkaŭ la galaksia centro.

La nubego diametris probable iom da lumjaroj.[4] konsistis je 99 % el la gasoj hidrogeno kaj heliumo, kaj el malgranda parto de mikrometraj polveroj konsistantaj el pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kiel akvo, karbonaj monooksido kaj dioksido, aliaj karbonaj kombinaĵoj, amoniakaj kaj siliciaj kombinaĵoj.

La hidrogeno kaj la pli granda parto de la heliumo estiĝis jam ĉe la praeksplodo. La pezaj elementoj kaj kombinaĵoj kreiĝis ene de steloj kaj liberiĝis ĉe ties eksplodoj kiel stelpolvo. Partoj de la materia nubego kuntiriĝis pro la propra gravito kaj plidensiĝis. Kaŭzo de tio estis eble eksplodo de relative proksima supernovao, kies premondoj trairis la nubegon. Tiaj densiĝoj kreis verŝajne plurajn centojn aŭ eble milojn da steloj en stelamaso, kiu verŝajne post kelkaj centoj da milionoj da jaroj disiĝis al liberaj unuopaj aŭ duopaj steloj.

Estiĝo de la planedoj

Protoplanetary disk
Bildo de ĉirkaŭstela disko (NASA)

En la restanta protoplaneda disko laŭ la ĝisnuna modelo la kuniĝo de polveroj estigis praplanederojn, la konstrueroj de planedoj. Tiuj kilometrojn grandaj strukturoj havis sufiĉe da maso por kuniĝi per sia gravito kun aliaj praplanederoj al pli grandaj objektoj.

La epoko de la estiĝo de montgrandaj praplanederoj, kaj tiel la komenco de la planedestiĝo estis trovitaj pro esploroj de iuj meteoritoj: ĝi okazis antaŭ 4,568 miliardoj da jaroj (kun malsekureco je 2 milionoj da jaroj).[5]

Strukturo de la Sunsistemo

Enaj planedoj kaj iliaj lunoj

Asteroida zono

Asteroidoj estas sub-planedoj kiel Cereso (nana planedo), 4 Vesta (ebla nana planedo), Pallas, Hygiea, Junono, kaj multaj aliaj planedetoj.

Eksteraj planedoj kaj iliaj lunoj

Trans-Neptunaj zonoj

Tiuj zonoj de sub-planedoj estas:

  • Kujperzonanoj: la planedoidoj Plutono (kun la planedoideca luno Ĥarono kaj pluraj lunetoj), Haŭmeo (kun ĝiaj lunetoj), kaj Makemako; la nepre certaj planedoidoj Orko (luno Vanto), Kvavaro (luneto Vejvoto), 2007 OR10; kaj multaj aliaj, pli malgrandaj, objektoj
  • Disdiskanoj: la planedoido Eriso (luneto Disnomio) kaj pli malgrandaj objektoj kiel Ceto (luneto Forciso) kaj Tifono (luneto Eĥidno)
  • Oni opinias ke Sedno estas la unue konata ano de eĉ plu ekstera zono

Planedoidoj

La rezolucio (numero 5A, akceptita en Prago la 24-an de aŭgusto 2006) tekstas jene:

Citaĵo
 (1) Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.

(2) Planedoido ("Nana planedo") estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) ne balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito, kaj (d) ne estas satelito.

(3) Ĉiujn aliajn objektojn, escepte de satelitoj, orbitantajn la Sunon oni nomu kolektive malgrandaj Sunsistemaj korpoj

La punkto (c) de la difino de planedo kaŭzas, ke Plutono ne plu estu nomata planedo, dum ĝi ja plenumas la kondiĉojn de la grupo planedoido. La nova kolektiva nomo de la tria grupo malgrandaj Sunsistemaj korpoj de planedetoj kaj kometoj evidente ne celas forpuŝi la jam ekzistantajn grupojn asteroido, kometo kaj aliaj, nur esti kolektiva nomo por ĉiuj astretoj (ĉiuj objektoj ekster la grupoj (1) kaj (2)).

La novaj difinoj koncernas nur nian Sunsistemon. Mankas precizaj difinoj por eroj de similaj sistemoj ĉirkaŭ aliaj steloj.

La Sunsistemo kiel parto de la Lakta Vojo

La Sunsistemo estas tre malgranda parto de nia galaksio la Lakta Vojo: La Suno estas unu el la plurcent miliardoj da steloj en la tuta galaksio. Ĝi troviĝas je distanco proksimume du trionoj de la centro al la rando. Lumo bezonas preskaŭ unu tagon por transiri nian Sunsistemon. La sistemo havas aĝon de proksimume 4500 – 5000 milionoj da jaroj. Ĝi estas formita de la gravita disfalo de granda nubo de polvo kaj gaso, tia kia ekzistas inter steloj hodiaŭ.

La stabilecon de la sistemo kondiĉas la sungravito. La Sunsistemo finiĝas tie, kie estas la limo de ĝia gravito. La radiuso de la Sunsistemo estas ĉirkaŭ 100 000 AU (egala proksimume al 14 950 000 mln km).

Jam estas pruvoj, ke aliaj stelsistemoj ekzistas ĉe aliaj steloj en la Lakta Vojo kaj en aliaj galaksioj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. ESA/NASA Hubble informejo (2006). "Hubble observoj konfirmas la teorion ke planedoj formas el diskoj ĉirkaŭ steloj"
  2. Jonathan Sherwood (2007). "Signo de Infanaj Planedoj Formantaj en Proksimaj Sunsistemoj"
  3. Fraser Cain, "Estiĝo de la Sunsistemo", http://www.universetoday.com/guide-to-space/the-solar-system/formation-of-the-solar-system/ Ĝeneral recenzo pri la temo de la formiĝo. (angle)
  4. Ann Zabludoff (Universitato de Arizona) (Printempo 2003). "Prelego 13: La Nebuloza Teorio de la origino de la Sunsistemo"
  5. Space Daily: Earliest Stage Of Planet Formation Dated

Bibliografio

  • Serge Brunier: Reise durch das Sonnensystem. (Vojaĝo tra la Sunsistemo.), Westermann, Braunschweig 1994
  • Pat Dasch: Icy worlds of the solar system. (Glaciaj mondoj de la Sunsistemo.) Cambridge Univ. Press, Cambridge 2004, ISBN 0-521-64048-2
  • Joachim Gürtler, Johann Dorschner: Das Sonnensystem. Wissenschaftliche Schriften zur Astronomie. (La Sunsistemo. Sciencaj tekstoj pri astronomio.) Barth, Leipzig/Berlin/Heidelberg 1993, ISBN 3-335-00281-4
  • C. H. Heller: Encounters with protostellar disks. I - Disk tilt and the nonzero solar obliquity, ApJ 408, 1993, S. 337
  • P. Kroupa: The dynamical properties of stellar systems in the Galactic disc, MNRAS 277, 1995, S. 1507 PDF ĉe arXiv
  • Glenn J. MacPherson: Oxygen in the solar system. (Oksigeno en la Sunsistemo.) Mineralogical Society of America, Chantilly 2008, ISBN 978-0-939950-80-5
  • Eugene F. Milone, William J. Wilson: Solar system astrophysics. (Sunsistemaj astrofiziko.) Springer, New York 2008, ISBN 978-0-387-73153-7
  • Rüdiger Vaas, Thorsten Dambeck, Thomas Bürke, Peter Veit: Das neue Sonnensystem (La nova Sunsistemo) (aŭskultlibro sur kd), marto 2007, Komplett Media, ISBN 3-8312-6180-6

Eksteraj ligiloj

Filmetoj

Asteroida zono

La asteroida zono, ankaŭ nomata la zono de planedetoj aŭ (kompare kun aliaj koncentriĝoj de planedetoj) la ĉefzono, estas kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero. Tie la plejparto de asteroidoj ĉirkaŭiras la sunon. La tuta regiono de la zono etendiĝas de ĉirkaŭ 2,0 ĝis 3,4 astronomiaj unuoj for de la Suno.

Astronomio

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun astrologio.

Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn. Aldone, astronomio estas studado pri Suno kaj aliaj steloj, planedoj de sunsistemo kaj iliaj satelitoj, ekzoplanedoj, asteroidoj, kometoj, meteorŝtonoj, pulsaroj, nigraj truoj, nebulozoj, galaksioj kaj ilia aroj, kvazaroj kaj multe pli.Astronomion influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, kune kun kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.

Astronomiistoj de praaj civilizacioj enkondukis metodajn observojn kiuj permesis eltrovi la unuajn astronomiajn sciojn. Malgraŭ tio, necesis la invento de la teleskopo por la evoluo de astronomio al moderna scienco.

Ekde la dudeka jarcento la kampo pri profesia astronomio estis dividita inter observada astronomio kaj teoria astrofiziko.

En observada astronomio oni kolektas datumojn, kaj krome laboras pri konstruo kaj riparo de aparatoj kaj pritrakto de la rezultoj.

En kampo de teoria astrofiziko oni enfokusigas evoluigon de komputilaj aŭ analizaj modeloj por priskribi astronomiajn objektojn kaj fenomenojn. La du kampoj komplementas unu la alian tiel, ke teoria astrofiziko strebas klarigi la observajn rezultojn. Astronomiaj observaĵoj povas esti ilo por testi la fundamentajn teoriojn en fiziko, ekzemple tiu pri ĝenerala relativeco.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.

Disa disko

En astronomio la zono de la korpoj pli proksimaj ol la Oorta nubo, sed kun mezaj sun-distancoj pligrandaj ol 50 AU (Astronomiaj unuoj) estas nomata Disa disko, angle "scattered disk".

La ĉielaj korpoj en la "Disa disko" nomiĝas disdiskanoj, angle "SDO" (scattered disk objects). La ĉefa estas Eriso, nomita preskaŭplanedo je 2006.

Ioo (luno)

Ioo, helene Ἰώ, latine Io, estas luno de Jupitero, unu el la plej kolorhavaj kaj belaspektaj astroj de la sunsistemo. Ĝia nomo venas el Ioa, kiu estis amoratino de Jupitero. Ĝia plej evidenta koloro estas oranĝo.

Ioo estas la plej proksima galileja satelito de Jupitero. Ioo estas la trie plej granda luno ĉirkaŭ Jupitero, kiu havas pli ol 60 lunojn. Ĝi estas la kvare plej granda luno en la sunsistemo.

La itala sciencisto Galileo Galilei malkovris Ioon la 7-an de januaro 1610.

Kujper-zono

La Kujper-zono aŭ Kujper-bendo (ankaŭ nomata Edgeworth-Kuiper-zono) estas proksimume cirkla zono ĉirkaŭ la Suno inter distanco de 30 ĝis 50 astronomiaj unuoj (AU) de ĝi, en la ekliptiko. Simile al la asteroida zono, ĝi kredeble enhavas ĉirkaŭ dek-milojn da objektoj kun diametro de pli ol 100 km, multegajn malpli grandajn, kaj almenaŭ tri nanoplanedojn: Plutonon, Makemakon kaj Haŭmeon.

Male al tiuj de la asteroida zono (kiuj estas ĉefe rokaj kaj metalaj), la korpoj de la Kujper-zono konsistas ĉefe el vaporiĝemaj komponaĵoj kiel metano, amoniako kaj akvo.

Oni ne konfuzu la Kujper-zonon kun la (ankoraŭ teoria) Oorta nubo, miloble pli malproksima.

Listo de la objektoj de la Sunsistemo

La Sunsistemon konsistas el kolekto de la plej diversaj objektoj. Jen listo de ili:

Suno kaj suna vento(NB: ankaŭ vidu planedo)

Merkuro

Venuso

Tero

Luno

Marso

Lunetoj: Fobo kaj Dejmo

La asteroida zono de planedetoj, kun malplenoj de Kirkwood

Cereso (preskaŭplanedo)

Vesta

Pallas

Hygiea

Davida

Interamnia

Junono

Asteroidoj terrenkontaj

Etobjektoj: Wiesendangen 144096, ...Jupitero

Lunoj: Adrasteo, Ajtno, Amalteo, Ananko, Aedo, Arĥeo, Aŭtono, Cileno, Elaro, Erinomo, Evanteo, Eŭcelado, Eŭporio, Eŭridomo, Eŭropo, Ganimedo, Harpaliko, Hegemono, Helikeo, Hermipo, Himalio, Ioo, Jokasto, Isono, Kaleo, Kaldeno, Kaliĥoro, Kaliko, Kaliro, Kalisto, Karmeo, Karpo, Koreo, Ledao, Lizito, Megaklito, Metiso, Mnemo, Ortosio, Pazifao, Paziteo, Praksidiko, Sinopo, Spondeo, Tajgeto, Tebo, Telksino, Temisto, Tiono (vidu ankaŭ en listo de jupiteraj lunoj)Saturno

Lunoj: Albiorikso, Anteo, Atlaso, Beviono, Bergelmiro, Bestlo, Dafno, Diono, Egeo, Egio, Encelado, Epimeteo, Eriapo, Farbaŭto, Febo, Fenrio, Fornjoto, Grejpo, Hatio, Heleno, Hiperiono, Hirokeno, Iĵirako, Imiro, Jano, Japeto, Jarnsakso, Kalipso, Kario, Kiviuko, Logeo, Metono, Mimaso, Mundilfaro, Narvo, Paliako, Pajno, Paleno, Pandoro, Polukso, Prometeo, Reo, Siarnako, Skadio, Skoelo, Surto, Sutungo, Tarkeko, Tarvo, Telesto, Tetiso, Titano, Trimo (vidu ankaŭ en Satelitoj de Saturno)Urano

Lunoj: Arielo, Belindo, Bianko, Desdemono, Ferdinando, Fransisko, Julieto, Kalibano, Kordelio, Kresido, Kupido, Mabo, Margareto, Mirando, Oberono, Ofelio, Perdito, Porcio, Prospero, Puko, Rozalindo, Setebo, Sikorakso, Stefano, Titanjo, Trinkulo, UmbrieloNeptuno

Lunoj: Despino, Galateo, Halimedo, Laomedeo, Lariso, Najado, Nereido, Nezo, Proteo, Psamato, Sao, Talaso, TritonoLa centaŭroj, planedetoj inter Jupitero kaj Neptuno.

La transneptunaj objektoj el kiuj

la Kujpera zono de planedetoj, entenante:

la plutonenoj:

Plutono (preskaŭplanedo)

Lunoj: Ĥarono, Nikso, Hidro

Iksiono

Orko

Luno: Vanto

la Kubevanoj :

Albiono

Kvavaro

Luno: Vejvoto

Makemako (preskaŭplanedo)

Haŭmeo (preskaŭplanedo)

Lunoj: Hiiako, Namako

Eriso (preskaŭplanedo)

Luno: Disnomio

Sedno

La Oorta nubo

La kometoj, el kiuj:

Haleja kometo

Kometo Kohoutek

Kometo Wild 2

Kometo Shoemaker-Levy 9

Longitudo de la suprenira nodo

En astrodinamiko, la longitudo de la suprenira nodo estas orbita parametro, kiu difinas la orientiĝo de la orbito de iu astro rilate al tiu de alia ĉielkorpo.

Ĝenerale, tiu ĉi parametro egalas la angulon, inter antaŭdifinita direkto (kutime, la verna punkto) kaj la suprenira nodo, kio estas la intersekco de la difinenda orbito kun antaŭdifinita ebeno (kutime, la ekliptiko).

En la ĉi-dekstra bildo, la direkto de la verna punkto estas montrita per minuskla gamo (γ), dum la ebeno P2 reprezentas la ekliptikon. La longitudo de la suprenira nodo do egalas la angulon inter la direkto de γ kaj la punkto, kie la ruĝa orbito sekcas la ekliptikon. Pro konvencio, kvankam ekzistas du punktoj kie la koncernata orbito sekcas la ekliptikon, oni nur konsideru tiun punkton, kie la orbito estas supreniranta; en la sunsistemo, la supran direkton indikas la norda poluso de la Suno.

Makemako (nanoplanedo)

136472 Makemako (angle: Makemake) estas planedoido, nome kubevano, orbitanta Sunon ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Laŭ la decido de la Internacia Astronomia Unio en junio 2008 Makemako pro ĝia absoluta magnitudo < 1 ricevis la statuson de nanoplanedo kaj de plutonoido, kaj en julio 2008 sian propran nomon. Antaŭe Makemako estis konata sub la provizora nomo 2005 FY9. Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.

La absoluta magnitudo (lumeco) M de Makemako ŝanĝiĝis de 2005 ĝis 2008 de -0,3 ĝis -0,5, verŝajne pro kondensado de ĝia maldika atmosfero. La taksata diametro estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de Plutono.

La nomo de Makemako venas de la nomo de la rapanuia diaĵo Makemake.

Nanplanedo

Nanplanedo aŭ nana planedo estas klaso de ĉielaj korpoj en nia sunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de la Internacia Astronomia Unio. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.

La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimon dwarf planet. En la diversaj lingvoj ekestas tradukoj kiel nana planedo, nanplanedo, kaj preskaŭplanedo. Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikolo Sunsistemo) la termino nanplanedo priskribas objekton, kiu

Ĉirkaŭiras la Sunon.

Havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la internajn fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan

Ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.

Ne estas satelito (de planedo aŭ alia ekstersuna objekto)La tria kriterio precizigas, ke la nanplanedo "ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kun planedo. Tio signifas, ke la maso de la nanplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon de Plutono el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne malplenigis sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj.

En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanplanedo ekster la orbito de Neptuno estas plutoido (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan ol absoluta magnitudo M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanplanedo (tre neverŝajne)

Natura satelito

Natura satelito (kelkfoje nomata luno) estas astra objekto, kiu ĉirkaŭiras planedon aŭ alian sub-stelan astron. Ĝi havas pli malgrandan mason ol sia planedo.

En la sunsistemo troviĝas 162 konataj naturaj satelitoj de la ok planedoj, 4 konataj de la nanplanedoj, kaj multaj aliaj de planedetoj. La satelito de nia planedo Tero mem nomiĝas Luno.

Troviĝas satelitojn ĉirkaŭ ĉiuj planedoj en la sunsistemo, krom Merkuro kaj Venuso; lunojn en aliaj sunsistemoj ankoraŭ ne eblis observi.

Oorta nubo

La nubo de Oort (ankaŭ oorta nubo) estas, astronomie, la plej ofte akceptata teorio pri la origino de longperiodaj kometoj.

Ĝi estas vasta envolvaĵo de korpoj orbitanta inter 40 000 kaj 150 000 UA de la Suno. Ĝi do troviĝas preter la orbitoj de planedoj kaj la zono de Kuiper.

Orbita klineco

La orbita klineco, aŭ inklinacio, estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu konteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).

Orbita resonanco

Orbita resonanco, en ĉiela mekaniko, okazas kiam du korpoj, en orbito

ĉirkaŭ tria, havas orbitajn periodojn kies rilato estas "simpla"

entjera frakcio (kompreninde : kies dividato

kaj dividanto estas "ne tre grandaj" nombroj; de grandordo de 10). Estas aparta kazo

de mekanika resonanco. Ekzemple, Plutono estas en orbita resonanco

2:3 kun Neptuno, tio, kio signifas, ke Plutono faras du rondirojn ĉirkaŭ

Suno en la tempo, ke Neptuno farasd tri rondirojn. Tiu resonanco estas stabila, tie

estas, ke perturbo de la Plutona orbito estus korektita pro la gravita

altiro fare de Neptuno. Alia ekzemplo estas la resonanco 1:2:4 inter la

Jupiteraj satelitoj Ioo, Eŭropo

kaj Ganimedo.

Planedo

Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).

Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.

Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):

Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo.

Oni konas nuntempe kvin nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Plutono, Makemako, Haŭmeo kaj Eriso. Sed la listo povas plilongiĝi.

Satelito

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.

Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.

Ĉiuj korpoj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Suno

La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rondiranta Sunon.

Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.

Teraj akompanantoj

Tero havas nur unu naturan sateliton:

LunoSed Tero havas ankaŭ du aliajn naturajn akompanantojn:

3753 Cruithne,

2002 AA 29.Tiuj ne estas veraj teraj satelitoj, ĉar ili rondiras Sunon, ne Teron, sed iliaj orbitoj estas influataj per la graviteco de Tero tiamaniere ke ili ne povas malproksimiĝi distante de la orbito de Tero - kaj ili ankaŭ ne povas kolizii kun Tero, kvankam iliaj orbitoj estas preskaŭ same al la orbito de Tero.

Krome Tero havas ankaŭ milojn da artefaritaj satelitoj: el tiuj la Internacia Spaca Stacio (ISS) estas la plej granda.

Titano (luno)

Titano, helene Τῑτάν /tiː.'tan/, estas la ĉefa luno de la planedo Saturno, gasgiganto, kiu havas pli ol 60 lunojn. Titano estas entute unu el la plej grandaj lunoj en la sunsistemo, pli granda, ekzemple, ol la planedo Merkuro. Titano estas la due plej granda luno en la sunsistemo, post la Jupitera Ganimedo.

William Herschel

Friedrich Wilhelm HERSCHEL [herŝl], poste Frederick William HERSCHEL (naskiĝis la 15-an de novembro 1738 en Hanovro, mortis la 25-an de aŭgusto 1822 en Slough) estis germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto. Lia plej granda ago estis en 1781 la malkovro de la Urano, la sepa planedo de la Sunsistemo. Li ankaŭ malkovris infraruĝan radiadon.

Sunsistemo
Stelo Planedosistemo
Planedoj
Nanoplanedoj
Satelitoj
Aliaj objektoj
Regionoj
Vidu ankaŭ

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.