Suno


La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rondiranta Sunon.

Ĝi estas mezgranda stelo de spektroklaso G2V, flava nano.[1]

Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.

Suno Sun symbol-2.svg
Stelo
La Suno en UV.
La Suno en UV.
Speco Flava nano[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 26000–28000 lumjaroj
Periodo 2,25–2,50 × 108 jaroj
Meza cirkulrapido 217 km/s
Terdistanco
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

147 098 074 km
149 597 887,5 km
152 097 701 km
Planedaro Sunsistemo
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
1 390 950 km
1 391 000 km
1 390 900 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,9891 × 1030 kg
1,408 × 103 kg/m³
274,0 m/s2
617,54 km/s
Rotacia periodo 27t 6h 36m (je ekvatoro)
28t 4h 48m (je latitudo 30°)
30t 19h 12m (je latitudo 60°)
31t 19h 12m (je latitudo 90°)
Aksa kliniteco 7,25° (al ekliptiko)
67,23° (al galaksia ebeno)
Lumeco 3,827 × 1026 W
Aĝo 4,57 miliardoj da jaroj
Metalenhavo 0,0177
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 5778 K (surface)
5 000 000 K (korono)
~15 700 000 K (kerno)
Observaj ecoj
Spektroklaso G2 V
Videbla magnitudo −26,74[2]
Absoluta magnitudo 4,83
Angula diametro
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma

31' 31"
32' 03"
32' 35"

Strukturo

La maso de la Suno konsistas precipe el hidrogeno (ĉirkaŭ 73%), heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la Suno estas tiel varmega (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332.950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la Suno estas 1.400.000 km.

La Suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la Suno eligas varmon kaj lumon, kiam hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la Suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo ĝis la sekvantaj grandaj ŝanĝoj daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.

La suna korono videblas dum plena suna eklipso. Tiam astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi la terajn telekomunikadojn. (Averto: neniam rigardu rekte la Sunon!)

Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el rilative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000 K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km, kaj daŭras pluraj semajnojnmonatojn. La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.

Brilo

La giganta kvanto de energio, kiu elradiis de la Suno de jam kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energifontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita el karbono, ĝia brulenergio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj.

La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento, kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto, kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion, estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel la Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.

Rotacio

La Suno rotacias en ĉirkaŭ kvar semajnoj ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu rotacio daŭras 25,4 tagojn ĉe la ekvatoro, 27 ĝis 28 tagojn ĉe mezaj latitudoj kaj 34,4 tagojn ĉe la polusoj. Tiu daŭrodiferenco de unu "tago de la Suno" nomiĝas diferencia rotacio kaj estas klarigebla jam delonge per gaz- kaj hidrodinamiko. Tamen komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la Suno rotacias sub la konvektozono samforme en periodo de 27 tagoj. Oni ankoraŭ ne bone komprenas la evoluon de la diferencia rotacio ene de la konvektozono.

Esploro de la Suno

Fruaj observadoj

Sonne112
Sunsubiro en Niederndorf la 25-an de februaro 2008.

Kiel la plej grava ĉielkorpo por la surtera vivo, la Suno estis atente observata de homoj jam en prahistorio. Kultejoj, kiel ekzemple Stonehenge, estiĝis por kalkulli la pozicion kaj la iradon de la Suno, ĉefe la momentoj de la solsticoj. Oni supozas, ke eĉ pli malnovaj ejoj estis uzataj por observi la Sunon. La irado de la Suno kaj ĉefe suneklipsoj estis observataj kaj dokumentataj de tre diversaj kulturoj.

Mencioj el Ĉinujo evidentigas, ke okazis forta agado de sunmakuloj. Sunmakuloj estas videblaj per la nura okulo, kiam la Suno troviĝas malalte sur la horizonto kaj kiam la sunlumo estas filtrita de la dika teratmosfero.

En la 19-a jarcento oni supozis, ke la Sunon estas el karbono, kiu brulis. Tamen laŭ tiu teorio la Suno povus brili nur dum ĉirkaŭ 6.000 jaroj.

Perteleskopa observado

FraunhoferLinesDiagram
La tuta spektro de la Suno en videbla lumo kun absorbolinioj. Sur tiu bildo la tuta spektro, kiu ja nur estas longa maldika bendo, estis disigitaj en pluraj strioj ordigitaj unu sub la alia. La malhelaj "makuloj" estas la spektrolinioj de la unuopaj ondlongecospacoj.

Ankaŭ en Eŭropo oni rimarkis sunmakulojn en tiu epoko, sed oni konsideris ilin "atmosferajn vaporojn". Nur post la evoluo de la teleskopo oni sisteme esploris la fenomenon. En la jaro 1610 Galilei kaj Thomas Harriot unuaj observis la makulojn per teleskopoj. Johann Fabricius unua priskribis ilin en 1611 kadre de scienca teksto.

La observatan moviĝon de la makuloj sur la sundisko li ĝuste rilatis al la memrotacio de la Suno. En 1619 oni supozis sunventon, ĉar la vosto de kometoj ĉiam troviĝas je ties malsuna flanko.

Evidentiĝis en 1942, ke la suno elradias radioondojn. En 1949 Herbert Friedman pruvis sunan iksoradiadon.

Laŭepoke estis konstruitaj apartaj sunobservatorioj, kiuj celis nuran esploron de la Suno.

En 1960 estis pruvita la vibrado de la fotosfero. Tio estis la komenco de la heliosismologio, kiu studas la memvibradon de la Suno kaj deduktas de tio ĝian enan strukturon kaj procezojn.

Persatelita kaj perkosmosondila esploroj

HI6563 fulldisk
La kromosfero de la Suno en la lumo de la H-α-linio.

Serio de satelitoj estis senditaj ĉirkaŭ la Teron por observi la Sunon. Per tiuj satelitoj oni povas esplori la ondolongecspacoj (ultraviola radiado, ikso-radioj), kiuj alimaniere estas absorbitaj de la teratmosfero. Tiel ekzemple la spacstacio Skylab, sendita en 1973, kunportis ikso-radian teleskopon.

Helpe de kosmosondiloj oni provas alproksimiĝi la Sunon por studi la proksiman ĉirkaŭon de la Suno. Tamen pro la altegaj temperaturo kaj radiado, tio estas teknike malfacilega afero. Tiel la german-usonaj sondiloj Helios sukcesis alproksimiĝi la Sunon nur je distanco de ĉirkaŭ 43,4 milionoj da kilometroj.

La kosmosondilo Ulysses startigita en 1990 esploris la polusojn de la Suno, kiuj ne estas videblaj de la Tero, nek de satelitaj kaj kosmosondiloj troviĝantaj ĉe la planeda nivelo. Tial Ulysses flugis unue al la planeto Jupitero, kie estis ŝanĝita la vojo per aparta manovro por ke la sondilo flugu fore de la ekliptiko. De tiam ĝi jam dufoje superflugis la sunpolusojn. Per kutimaj konvenciaj raketmotoroj, sen flugo preter Jupitero, tia misio ne povus okazi.

En 1995 la sondilo SOHO, konstruita ĉefe de Eŭropo, startis direkte al la Suno. Ĝi troviĝas nun proksime de la punkto de Lagrange L1 kaj observas la Sunon per dek du malsamaj iloj. Ĝi sendas bildojn de la Suno ĉiutage kaj utilegas por la prognozo de sunerupcioj kaj sturmoj. En 1998 sekvis la satelito TRACE por aldonaj esploroj de la Suno.

En 2001 startis la kosmosondilo Genesis kaj trovis iom poste pozicion en la punkto de Lagrange L1 por kolekti tie dum 2,5 jaroj sondaĵojn de la sunvento por porti ilin al la Tero. Septembre 2004 la sondilo revenis surteren, sed pro ne malfermiĝinta paraŝuto ĝi kraŝis kaj multaj sondaĵoj detruiĝis. Iuj tamen estas esploritaj nuntempe de sciencistoj.

La 26-an de oktobro 2006 startis la du kosmosondiloj STEREO kaj unuan fojon sendis 3-dimensian bildon de la Suno kaj de ties ĉirkaŭo. Por sukcesi tion la kosmosondiloj estas en diversaj lokoj. Je io momento de misio unu el la sondiloj poziciiĝis en la punkto de Lagrange L4, la alia en L5.

Kulturaj aspektoj

La Suno estas la centra kosma korpo videbla desur la tero kaj de ĝi dependas ĉiu vivo surtera. Tian ĉefan signifon jam rekonis homoj de prahistorio. Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj, kiel la tago kaj la jaro, kaj utiligis ilin.

La regula ĉiutaga kaj ĉiujara reveno de la Suno estis parte time atendata kaj alvokata per kultaj aŭ magiaj ritoj. Ĉefe sunaj eklipsoj timegis homojn. En la Ĉina imperio oni kredis, ke drako voris la Sunon. Per granda bruego oni provis igi la drakon rekraĉi la Sunon.

Sumeranoj reprezentis la Sunon kiel sundion Utu. Ĉe la babilonanoj ĝi korespondis al la dio Ŝamaŝ, kiu ĉiutage alpaŝis al la ĉielo kaj kies radioj ĉion malkaŝis. En la antikva Egiptujo oni adoris Reon, nomita ankaŭ Re aŭ Re-Atum. Aĥnaton akceptis nur la unu dion Atonon, la personigita sundisko, kaj nuliigis ĉiujn aliajn egiptajn diaĵojn. En la Ĉina imperio la Suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.

La plej multaj antikvaj socioj diigis la Sunon: Helios kaj Apolono en la greka mitologio, Sol en la romia mitologio. Nuntempaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la virdio.

Aliaj sunaj diaĵoj

Kalendaroj

Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La Suno estas natura horloĝo; la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado. La Suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la okcidenta gregoria kalendaro.

Nomoj de la tago dimanĉo estas ligataj kun la Suno en multaj lingvoj, inter ili la ĝermanaj (ekzemple la angla Sunday kaj la germana Sonntag - suntago, tago de la Suno), iuj hindaj kaj keltaj.

Simboloj

Sun symbol red.ant
Astrologia simbolo de la Suno

En alkemio kaj blazono-tradicio, la Suno asociiĝis al la metalo oro.

En multaj tradiciaj sciaroj kaj fabeloj la Suno funkcias kiel kontraŭo aŭ komplemento de la Luno.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri la Suno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. 
  • Citaĵo
     Post vetero malbela lumas suno plej hela. 
  • Citaĵo
     Se forestas la suno, sufiĉas la luno. 

Referencoj

  1. 1,0 1,1 MURDIN, Paul. (2001) Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics : Sun (EN). Bristol: Institute of Physics Publishing. doi:10.1888/0333750888/4938.
  2. https://web.archive.org/web/20100715200549/http://nssdc.gsfc.nasa.gov/planetary/factsheet/sunfact.html
  3. [1]

Eksteraj ligiloj

1 E9 m

Por bildigi la grandecon de unu gigametro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj inter 1 gigametro (Gm) kaj 1 terametro (Tm) (109—1012 m).

Vidu ĉi tie pri signifoj de giga-, tera-.

Distancoj pli mallongaj ol 1 Gm

1 gigametro egalas al:

1 000 Mm

1 000 000 km

1 000 000 000 m

621 000 mejloj (proksimume)

1 400 000 km — diametro de suno.

1 500 000 km — estonta orbita distanco super tero, de James Webb Space Telescope (Kosma Teleskopo James Webb).

18 milionoj da kilometroj — Unu lumminuto, la distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu minuto. Vidu ankaŭ: lumjaro.

24,36 milionoj da kilometroj — radiuso de sunfiksa orbito.

40 milionoj da kilometroj — diametro de Riĝelo (β Orionis / Beta Orionis), stelo en stelaro Oriono.

58 milionoj da kilometroj — 0,39 AU — distanco inter Merkuro kaj suno.

108 milionoj da kilometroj — 0,7 AU — distanco inter Venuso kaj suno.

150 milionoj da kilometroj — 1 AU — distanco inter Tero kaj suno.

228 milionoj da kilometroj — 1,9 AU — distanco inter Marso kaj suno.

780 milionoj da kilometroj — 5,2 AU — distanco inter Jupitero kaj suno.Distancoj de planedoj estas proksimumaj aŭ mezaj distancoj.

1 000 000 000 000 m egalas al 1 terametro.Distancoj pli longaj ol 1 Tm.

Absoluta magnitudo

Absoluta magnitudo de stelo aŭ alia kosma objekto estas senmezurunua valoro, kiu priskribas ĝian helecon (eligatan kiel luman energion je unuo de tempo) tiel kiel ĝi estas sendepende de loko de observanto.

Absoluta magnitudo estas difinita kiel videbla magnitudo de la objekto se la observanto estas je 10 parsekoj for de la objekto.

Dum kalkulado de la absoluta magnitudo oni, se ne estas skribita alie, subkomprenas energion de eligata lumo je ĉiuj ondolongoj sume, do tutecan videblan magnitudon de la objekto.

Absoluta magnitudo , videbla magnitudo , kaj distanco ĝis la objekto estas interligitaj per formulo

aŭ la samo

kie = 10 parsekoj ≈ 32,616 lumjaroj .


Por steloj absolutaj magnitudoj estadas -10 ... +17. Absoluta magnitudo de Suno estas +4,7.

Ankaŭ por galaksio aŭ alia granda objekto absoluta magnitudo estas difinita, tamen en ĉi tiu okazo la sola varianto estas uzi la supre donitan formulon, ĉar observanto je 10 parsekoj de centro de la objekto estus ene de la objekto. Galaksio M87 havas absolutan magnitudon -22.

Argumento de la periapsido

En astrodinamiko, la argumento de la periapsido estas orbita parametro, kiu egalas la angulon inter la direkto de la suprenira nodo kaj la periapsido de la orbito. Ĝi do troviĝas sur la orbita ebeno, kaj, pro konvencio, ĝi estu kalkulita en la direkton de orbitado.

Ĝin indikas la greka litero omego ().

Kompreneble, la esprimo periapsido (aŭ periastro) estas la plej ĝenerala; kiam temas pri la Suno, oni parolas pri perihelio; kiam temas pri la Tero, pri perigeo.

Se la argumento de la periapsido egalas 0°, tio signifas, ke la punkto kie la orbitanta korpo plej proksimas al la Suno (aŭ al la ĉirkaŭorbitata objekto) koincidas kun la punkto, kie la orbitanta korpo intersekcas la ekliptikon (aŭ iu ajn alia ebeno, antaŭdifinita per konvencio) en la nordan direkton.

La argumento de la periapsido kalkuleblas jene:

kie:

Kiam temas pri ĉirkaŭekvatora orbito, la ĉi-supra difino donas neniun rezulton. Tiam oni konvencie asertas, ke

kie:

Kaze de cirkla orbito, la periapsido konvencie koincidas kun la suprenira nodo, kaj tial .

Asteroida zono

La asteroida zono, ankaŭ nomata la zono de planedetoj aŭ (kompare kun aliaj koncentriĝoj de planedetoj) la ĉefzono, estas kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero. Tie la plejparto de asteroidoj ĉirkaŭiras la sunon. La tuta regiono de la zono etendiĝas de ĉirkaŭ 2,0 ĝis 3,4 astronomiaj unuoj for de la Suno.

Asteroido

Asteroido estas malgranda ĉiela korpo, kiu moviĝas ĉirkaŭ la Suno same kiel la planedoj – ĉefe en la asteroida zono inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero –, sed ne estas kometo (vidu malsupre). Ĉar nur fine de la 1970-aj jaroj oni ekmalkovris asteroidecajn korpojn ekster la orbito de Neptuno, ekzemple la transneptunaj objektoj, oni kutime aplikas la nocion "asteroido" nur al objektoj en la interna Sunsistemo, kaj la esprimon planedeto al ĉiuj.

Oni supozas, ke la asteroidoj estas restaĵoj el ĉirkaŭsuna planedonaska nubo, kiuj ne kungluiĝis por formi planedojn. Multaj malgrandaj asteroidoj supozeble ekestis per kolizio inter pli grandaj, el kiuj unu aŭ ambaŭ diseriĝis. Komparu la malsuprajn priskribojn pri V-tipaj asteroidoj kaj la palasa familio.

La malsameco inter asteroidoj kaj kometoj nur baziĝas pri ilia aspekto: kometoj posedas klare videblan voston, konsistantan el gaselfluo (ekz. akva vaporo pro varmiĝo de glacio). Pro la granda malsimileco de la unuaj konataj asteroidoj disde kometoj, historie ekestis firma distingo inter la du konceptoj, kiujn nur ekde 2006 kunigas la komuna nomo "malgrandaj sunsistemaj objektoj", tiujare oficialigita de la Internacia Astronomia Unio. Jam okazis, pasintece, ke iuj objektoj klasitaj kiel asteroidoj ekŝprucigis voston, kaj tiel estis reklasitaj kiel kometoj.

Astronomia unuo

Astronomia unuo, mallonge AU, au aŭ ua, estas astronomia mezur-unuo por distancoj ene de stelaj aŭ stelaj-planedaj sistemoj.

Ĝi proksimume egalas al la meza distanco inter Suno kaj Tero, pli precize al la duono de la granda akso de la tera orbito, kaj longas 149 597 870 691 ± 30 metrojn.

Tio estas ĉirkaŭ 500 lumsekundoj aŭ iom pli ol 8 lum-minutoj.

Grava motivo por la uzo de tiu unuo estis, ke en tempoj, kiam ĝia valoro ne estis precize konata, ĝi ebligis tre precize indiki la sun-distancojn de aliaj planedoj, kalkuleblaj per la tria leĝo de Keplero.

Dum la 28-a ĝenerala asembleo de la Internacia Astronomia Unio (fino de aŭgusto 2012 en Pekino), la astronomia unuo estis difinita kiel ekzakte valoranta 149 597 870 700 metroj.

Heliosfero

La heliosfero estas ovoforma kosma regiono, en kiu ĉefas la influo de la suna vento. Ĝia limo, tiel nomata heliopaŭzo, markas la lokon, kie la influo de la suna vento cedas antaŭ la fluo de plasmo, gaso aŭ partikloj de la interstela medio.

La suna vento, elĵeto de plasmaj partikloj (ĉefe protonoj kaj elektronoj) el Suno, forblovas la samtipajn partiklojn venintaj de la malproksima kosmo. Tiu limo situas al ĉirkaŭ 14 miliaroj da kilometroj (1,4 x 1010 kilometroj

aŭ 1,4 x 1013 metroj), aŭ 94 astronomia unuoj de Suno.

La formo de la tiel formata « bobelo » estas ankoraŭ temo de debato, sed oni pli malpli

bone difinis :

Plilongigita formo, pro la movo de Suno rilat'al la interstela medio;

Spirala formo, pro la rotacio de Suno;

Diversaj perturboj ŝuldataj al influoj la planedaj magnetaj kampoj, aŭ la sunaj erupcioj.La kosmosondilo Voyager 1 estas la unua artefarita objekto, kiu transiris la limon de la heliosfero.

Hindua kalendaro

Hinda kalendaro estas ege komplika afero. laŭdire uzatas 33 malsamaj hindaj kalendaroj. Kaj ili povas esti laŭ pluraj manieroj:

ili povas esti "kalkulataj" (kiel la Gregoria kalendaro ekzemple), t.e. ke la nombroj de monatoj, tagoj en monato ktp estas ĉiam samaj, determinitaj per reguloj, pri kiuj oni provis, ke ili donu rezulton konforman al la realmovo de la sezonoj, suno kaj astroj.

ili povas esti "astronomiaj", t.e. ke la efektiva observado de la astronomiaj eventoj determinas la komencojn de jaroj kaj monatoj, do la nombroj de la tagoj en monato kaj jaroj povas varii, ne estas antaŭfiksita kalendara plano: la ĉielo, la astronomiaj observoj estras la kalendaron; sed tiel ĝi estas ĉiam ĝusta!

Ili povas esti sunaj, fundamentitaj sur la movo de Suno;

Ili povas esti lunaj, fundamentitaj sur la movo de la luno; sed ĉar tio kondukas al nekongrueco kun la suna movo (tiel, kiel oni spertas en la luna araba kalendaro), la hindaj kalendaroj estas pli ekzakte lune-sunaj, ĉar oni ankaŭ konsideras la sunan movon kaj provas sekvi ĝin ĝuste.Ankaŭ pluraj eraoj ekzistas.

Vikram erao

Saka erao: jaro 0 estas 78 p.K., 79 p.K. estas jaro 1, la 21-an de marto 2000 komenciĝis la jaro 1922; vidu origino de la Saka eraoTial la barata registaro enkondukis en jaro 1957 la Indian National Calender, la barata nacia kalendaro, kiu estas en tipo kalkulata kaj suna, kaj kies erao estas Saka.

Sezonoj kaj monatoj en la Hindaj kalendaroj

Jaro

Jaro estas la termino por tempo-periodo, kies longeco baziĝas sur la daŭro de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno.

Kvankam astroscienco uzas plurajn specojn de jaro, la kalendara jaro uzata por la Gregoria kalendaro baziĝas sur la tropika jaro kaj longas je 365,2425 tagoj. La frakcio de tago traktiĝas per superjaroj, kiu aldonas unu tagon fine de februaro ĉiuan kvaran jaron. Tamen, la gregoria jaro malakordos kun la tropika jaro je la longeco de unu tago post ĉirkaŭ 8.000 jaroj.

Estas dek du monatoj en la gregoria jaro.

La periodoj de la orbito de aliaj planedoj ankaŭ nomiĝas jaroj.

Jupitero (planedo)

Jupitero estas la kvina planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la suno, kaj la plej granda. Ĝi havas la nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.

Ĝia astronomia simbolo estas . Tiu montras fulmon aŭ aglon.

Jupitero estas unu de la gasgigantoj, kiuj laŭ ĝi ankaŭ nomiĝas jupitersimilaj planedoj.

Videbla per nuda okulo en la nokta ĉielo, Jupitero estas la kvara plej brilanta objekto post Suno, Luno kaj Venuso (kvankam Jupitero povus foje aperi jen pli brilanta ol Venuso, jen malpli brila ol Marso)

Samkiel tiujn de la aliaj gasgigantoj, la jupiterajn superajn tavolojn trakuras fortegaj ventoj, rapidaj je ĉirkaŭ 600 km/h. la konata Granda Ruĝa Makulo estas regiono de alta premo, kiu ekzistas de almenaŭ 300 jaroj.

Longitudo de la suprenira nodo

En astrodinamiko, la longitudo de la suprenira nodo estas orbita parametro, kiu difinas la orientiĝo de la orbito de iu astro rilate al tiu de alia ĉielkorpo.

Ĝenerale, tiu ĉi parametro egalas la angulon, inter antaŭdifinita direkto (kutime, la verna punkto) kaj la suprenira nodo, kio estas la intersekco de la difinenda orbito kun antaŭdifinita ebeno (kutime, la ekliptiko).

En la ĉi-dekstra bildo, la direkto de la verna punkto estas montrita per minuskla gamo (γ), dum la ebeno P2 reprezentas la ekliptikon. La longitudo de la suprenira nodo do egalas la angulon inter la direkto de γ kaj la punkto, kie la ruĝa orbito sekcas la ekliptikon. Pro konvencio, kvankam ekzistas du punktoj kie la koncernata orbito sekcas la ekliptikon, oni nur konsideru tiun punkton, kie la orbito estas supreniranta; en la sunsistemo, la supran direkton indikas la norda poluso de la Suno.

Planedo

Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).

Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.

Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):

Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo.

Oni konas nuntempe kvin nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Plutono, Makemako, Haŭmeo kaj Eriso. Sed la listo povas plilongiĝi.

Punkto de Lagrange

Punkto de Lagrange aŭ Lagrange-punkto aŭ Lagranĵa punkto estas en la astronomio tiuj punktoj de la kosmo, en kiu malgranda korpo restas en ripozo pro komuna gravita efiko de du pli grandaj korpoj (planeto, luno).

La ekziston de tiuj punktoj pruvis la franca-itala astronomo kaj matematikisto Joseph-Louis de Lagrange en 1772. Oni malkovris la unuajn etplanedojn en 1906, kiuj rotaciis sur ĉielvojo de Jupitero, je komuna gravita efiko de la Suno kaj tiu de Jupitero (Trojanaj etplanedoj) kaj samtempe restis en la loko aŭ en ties ĉirkaŭo, kalkulita de Lagrange.

En ĉiu sistemo, konsistanta el du grandaj korpoj (ekz. Suno–Jupitero aŭ Tero-Luno), ekzistas teorie kvin Lagrange-punktoj, sed el tiuj stabilaj estas nur du, do tiaj, ke la malgrandaj korpoj lokrestas spite al la gravitaj perturbaj efikoj. Tiuj stabilaj punktoj formas kun la du grandaj korpoj egalflankajn triangulojn, kies unu pinto estas la Lagrange-punkto, en la du aliaj punktoj troviĝas la du grand-masaj korpoj. La kvin punktojn oni numeras jene (ni nomu la du grandajn korpojn "suno" kaj "planedo"):

L1 estas inter la suno kaj la planedo je la loko, kie la gravitaj efikoj de la du nuligas unu la alian, do proksime al la planedo.

L2 estas, vide de la suno, malantaŭ la planedo; tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito plialtigas ĝin. L2 situas tie, kie tiu pliigita rapido atingas la rapidon de la planedo.

L3 estas, vide de la planedo, malantaŭ la suno en distanco iom pli granda ol tiu inter la suno kaj la planedo. Ankaŭ tie la orbita rapido ĉirkaŭ la suno estus malpli ol tiu de la planedo, sed ties aldona gravito pliigas ĝin.

L4 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo (60°) antaŭe.

L5 estas proksimume sur la orbito de la planedo, sed je sesona plenangulo malantaŭe.NASA kaj aliaj kosmoesploraj asocia ofte planas satelitoj, teleskopoj (Kosma Teleskopo James Webb en la L2-punkto) kaj eĉ kosmostaciojn (en L1-punkto) en la Lagranĵajn punktojn de la Tero kaj Luno.

Rotacia periodo

En astronomio, la rotacia periodo de astro estas la daŭro de unu turniĝo de tiu astro ĉirkaŭ ĝia rotacia akso.

Ekzemple, la rotacia periodo de Tero estas 23 horoj, 56 minutoj kaj 4,09 sekundoj (periodo tiel nomata sidera tago). Tiu periodo diferencas de la suna tago, kiu estas la tempo inter du pasoj de Suno al la meridiano de iu loko.

Somero

Somero estas ĝenerale modera sezono inter la printempo kaj la aŭtuno.

La somero estas la plej varma el la kvar sezonoj.

Kalendare komenciĝas tio sur la norda hemisfero la 21-an de junio kaj finiĝas la 23-an de septembro.

La astronomia somerkomenco, ankaŭ nomata somera solstico, estas la tago, kiam la suno staras direkte super la norda tropiko (aŭ tropiko de kankro).

Poste iĝas la tagoj pli longaj kaj la noktoj pli mallongaj sur la norda duonglobo. Sur la suda duonglobo tiam komeciĝas la vintro.

La meteorologia somero komenciĝas la 1-an de junio kaj finiĝas la 31-an de aŭgusto.

Stelo

Stelo estas astro lumanta per propra lumo.

Steloj ne estas punktoj, kiel ili aspektas, sed globoj da varmega gaso, kiel nia Suno. Tiaj steloj elradias multegan energion en formo de lumo. Kiel oni povas facile konstati per vitra prismo, en la ŝajne blanka lumo ĉeestas ĉiuj koloroj, sed la plej forta emisio okazas en la ondolongo, aŭ koloro, kiu dependas de la temperaturo de la stela surfaco: relative malvarmaj steloj kies surfaco havas "nur" 3000 gradojn aspektas ruĝecaj, dum varmegaj steloj kiuj atingas 10-20 mil gradojn estas blankaj kaj bluecaj. Nia Suno aspektas flava, ĉar ĝia surfaca varmo estas 6000 gradoj. La astronomoj klasifikas la stelojn laŭ iliaj koloroj (aŭ pli precize, spektra tipo), en sep grupoj nomataj per literoj, de la plej varmaj blankaj steloj, ĝis la ruĝaj malpli varmaj: O,B,A,F,G,K,M. Astronomoj inventis memorigan frazon por tiu sekvo, kiu povas esti tradukata en Esperanton per la frazo "Or-hara Bela Amata Fraŭl(in)o - Gaje Kisu Min!"

La energifonto de steloj estas fuzio de atomaj kernoj. La protonoj kaj neŭtronoj de du atomoj kuniĝas por formi unu atomon el alia elemento. Troa maso iĝas energio laŭ la formulo de Albert Einstein: E=mc2

Tago

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno. Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La hodiaŭa tago estas la 13-a de aŭgusto 2019. Indikon de konkreta tago oni nomas dato. La tago komenciĝas je meznokto kaj havas 24 egalajn horojn.

Oni nomas tago (de la germana Tag) al tempodaŭro kiun uzas la Tero ekde la Suno estas en la plej alta punkto super la horizonto ĝis ĝi revenas al sama punkto. Temas pri unu el la formoj por mezuri la tempon — la unua kiun havis la homo — kvankam la disvolvigo de la Astronomio montris ke, depende de la referenco uzata pora mezuri unu rond-iron, temas pri suntempo aŭ de sidera tempo — la unua uzas kiel referenco la Sunon dum la dua uzas kiel referenco la stelojn —. Se oni mencias simple nur la terminon "tagon" sen alia kromtermino, oni subkomprenas ke temas pri averaĝa suntago, bazo de la civila tempo, kiu estas dividata en 24 horoj, de po 60 minutoj, de po 60 sekundoj, kaj daŭras tiele 86.400 sekundojn.

Tero

La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda denseco meze de la planedoj de la Sunsistemo.

Hejmo por milionoj da specioj, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la universo, pri kiu oni scias, ke tie ekzistas vivo. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj, kaj vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekzistas faktoj, kiuj por oni ebligas proponi, ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4,1 miliardoj da jaroj. Ekde tiam la biosfero konsiderinde ŝanĝis la atmosferon kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiaj organismoj kaj la formadon de la ozona tavolo, kiu kune kun la magneta kampo baras vundeman sunradiadon kaj permesadas vivon sur kontinentoj. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesis la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.

La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata terkrusto, kiu estas dividita en pluraj rigidaj segmentoj, aŭ tektonikaj platoj, kiuj laŭtempe migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de sala oceanaro, dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do kontinentoj kaj insuloj. Likvan akvon, necesan al ĉia konata vivo, oni ne malkovris en aliaj planedoj krom en la Tero. Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata mantelo; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura kerno, ekstere likva, kiu naskas la magnetan kampon de la Tero, kaj interne solida (fera).

La Tero interagas kun aliaj objektoj en la spaco, inkluzive kun la Suno kaj la Luno, ĝia unusola natura satelito. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje dum la sama tempo, dum kiu ĝi rotacias laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel sidera jaro, kiu egalas al 365,26 sunaj tagoj (aŭ suntagoj). La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da sideraj tagoj pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la normalo de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu tropika jaro (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj tajdoj, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de asteroidoj, kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.

Mineraloj kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio. La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenaj ŝtatoj, kiuj interagas per diplomatio, vojaĝoj, komerco kaj militaj agadoj. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de plata formo por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la centro de la Universo. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata science, tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ morale, ĉefe pro la kreskanta ekologia konscio, kiu forpelas poluemon kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.

La Tero estis unuafoje agnoskita kiel planedo de Koperniko. Ĝia astronomia simbolo estas ♁ aŭ .

Tropikoj

Tropikoj (aŭ la intertropika zono) estas geografia regiono de la Tero centrumita ĉirkaŭ la ekvatoro kaj limigita per latitudo de la du tropikoj: tropiko de Kankro en la norda kaj tropiko de Kaprikorno en la suda hemisfero. (Tiu areo etendiĝas inter ĉirkaŭ 23,5° N latitudo kaj 23,5° S latitudo). Ĉirkaŭ la tropikoj estas la subtropikoj.

Ĉi tiu regiono inkluzivas ĉiujn partojn de la mondo kie la suno estas rekte supre iam dum jaro. Norden de la Tropiko de Kankro kaj suden de la Tropiko de Kaprikorno la suno neniam levas al 90° azimuto. Tamen, iuj montaj areoj inter la tropikoj povas esti malvarmaj kaj neĝaj.

Tropikaj plantoj kaj animaloj estas specifaj indiĝenaj specioj de la specioj. Oni diras tropika en ĝenerala senco la varmegajn regionojn, kiujn kovras tutjare abunda vegetaĵo. Sed ekzistas do partoj de tropikoj, kiuj ne respondas al tiuj kriterioj, kiel la altmontara tundro aŭ neĝokovritaj pintoj! (ekz. Mauna Kea).

En la Klimata klasifiko de Köppen, tropika areo estas iu regiono kiu ne estas seka kaj havas 12-monatan meztemperaturon de pli ol 18 °C. Vidu artikolon tropika klimato.

Sunsistemo
Stelo Planedosistemo
Planedoj
Nanoplanedoj
Satelitoj
Aliaj objektoj
Regionoj
Vidu ankaŭ

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.