Studenthejmo

Studenthejmo estas tranoktejo por altlernejaj kaj universitataj studantoj, kies hejmo troviĝas tro malproksime por ĉiutaga vojaĝado. La studentoj tie povas krom dormado ankaŭ studi kaj prepari sin por la semestraj ekzamenoj. Studenthejmoj povas disponi ankaŭ pri propra manĝejo.

Bildaro

StrahovStudentDormitory2

Studenthejmo Strahov en Prago, Ĉeĥio

Brno-Žabovřesky - Kaunicovy koleje, výřez

Studenthejmo de Kounic en Brno-Žabovřesky, Ĉeĥio

88-a SAT-Kongreso 2015

La 88-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Nitra, Slovakio, inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto 2015. Ankaŭ la 77-a Kongreso de SAT jam okazis en Slovakio, nome en 2004 en Bratislavo. Aliĝis 64 personoj.Por la 88-a SAT-Kongreso kuniĝis organizantoj de SAT, SKEF, kaj Edukado@Interreto. Surloka ĉefa organizanto estis Peter Baláž.

La kongresejo estis la universitata studenthejmo “Antona Bernoláka” en la Universitata Areo, nome Tr. A. Hlinku 38.

Esperanta Vikimanio

Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantista renkontiĝo. Por la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj vidu Vikimanio.Esperanta Vikimanio estis internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto, esperantlingva versio de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝi okazis de merkredo la 26-a ĝis dimanĉo la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto (fondita en novembro 2001). Partoprenis proksimume 80 personoj el 9 landoj. Similan renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio organizas jam ekde 2005 ĉiujare la Fondaĵo Vikimedio sub nomo Wikimania.

IJK 2009

La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' en Ĉeĥio. La kongresa temo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.

Lajos Puskás

PUSKÁS Lajos (puŝka:ŝ) estis rumanuja hungara pedagogia verkisto, tradukisto naskita en Gyergyóalfalu la 22-an de majo 1901 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de aprilo 1982. Li estis la patro de biologo, politika malliberulo Attila Puskás.

Miklós Mester

MESTER Miklós (meŝter) estis hungara historiisto naskita en Rugonfalva la 8-an de marto 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de januaro 1989.

Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009

La Monda ĉampionado pri nordia skiado de FIS 2009 estis sporta evento pri nordia skiado, kiu okazis inter la 18-a de februaro kaj la 1-a de marto 2009 en Liberec en Ĉeĥio. Temis pri la kvara fojo kiam la ĉampionado okazis en aŭ Ĉeĥio aŭ Ĉeĥoslovakio. Dum la antaŭaj fojoj ĝin gastigis Janské Lázně (1925) kaj Vysoké Tatry (en 1935 kaj 1970). La urbon oni elektis per la majoritato de 11 kontraŭ 4 en konkurenco de Oslo (Norvegio) dum la kongreso de FIS en Miami (Usono) la 3-an de junio 2004.

La konkursoj okazis en la ĉirkaŭaĵo de Liberec, interalie en skicentro ĉe la monto Ještěd. La vizitantoj kaj la sportistoj loĝis en multaj hoteloj en Liberec kaj ĉirkaŭaĵo, inkluzive de la studenthejmo Harcov kiu sekve en julio de 2009 estis la kongresejo de la 65-a IJK en Liberec'.

Pedagogio

Pedagogio (greke gvidado de infanoj) estis origine edukado de infanoj, nun scienco pri klerigado ĝenerale, do ankaŭ de adoleskantoj kaj plenkreskuloj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri edukado de estontaj edukistoj.

Pedagogio estas praktika scienco, kiu ne kontentiĝas per observado, sed klopodas aktive ŝanĝi la konstatitajn faktojn. La korpa edukado baziĝas sur natursciencoj (antropologio, biologio, fiziologio), la spirita edukado apogas sin je psikologio kaj sociologio, ĉar homa ido fariĝas vera homo nur per eduko en la homa socio. La homo estas edukata por esti utila al la socio, kiu lin edukis. La psikologio instruas pri la spiritaj kapabloj de homo dum la evoluo laŭ la aĝo kaj laŭ diversaj temperamentoj, intelektoj kaj talentoj, kio necesigas elaste ŝanĝadi la metodojn de la eduko.

La celoj de edukado estas starigitaj per normigaj sciencoj, kiel gimnastiko kaj higieno koncerne la korpon, dum la spiriton trejnas logiko (arto pensi), estetiko (kultivas guston kaj fantazion) kaj etiko (instruas la volon kaj moralon). La edukito estu kapabla aktive partopreni en scienco, filozofio, arto, religio, sporto, metio kaj en aliaj sferoj de la homa kulturo kaj praktika vivo.

Specialan signifon en la homa edukado havas la parolo kaj kalkulado, sekve ankaŭ la gramatiko kaj matematiko.

Pedagogo

Pedagogio

Pedagogo estas persono, kiu profesie okupiĝas pri edukado kaj instruado de infanoj, junuloj aŭ plenkreskuloj, aŭ specialisto pri pedagogio kiel pri scienca fako.

Pedagogiisto estas sciencisto studanta la pedagogion, ĝian historion, evoluon, ĝiajn metodojn kaj teoriojn.

Pegagogia laborulo estas persono, kiu kontribuas al edukado, ekz. direktoro de lernejo, vicdirektoro, instruisto, metia majstro instruanta metilernanton, trejnisto de sportlernejo, muzika instruanto en muziklernejo, staĝisto, edukisto en studenthejmo, vartistino, infanĝardenistino, guvernistino, gvidanto de somera infantendaro k.s.

Laborulo en pedagogio estas persono, kiu laboras en lernejo, sed mem ne edukas, ekz. pedelo, riparisto, kuiristinoj en la lerneja manĝejo, tajpistino ĉe ministerio pri instruado k.s.

Jen parta listo de pedegogoj.

Péter Zolcsák

ZOLCSÁK Péter (zolĉa:k) (naskiĝis la 6-an de marto 1962 en Târgu Mureş) estas rumanuja hungara arkitekto, grafikisto. Li estas la filo de pentristo Sándor Zolcsák kaj de grafikistino Borbála Porzsolt.

Szeghalom

Szeghalom [seghalom] estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Szeghalom, kies centro ĝi estas. En la loknomo halom signifas kurgano trovataj ĉe la urbo, szeg estas loko grandparte ĉirkaŭita de riveroj.

Teknika universitato en Liberec

La Teknika universitato en Liberec (ĉeĥe Technická univerzita v Liberci) estas publika universitato en Liberec (Ĉeĥio). Ĝi evoluis el la Altlerneja maŝin-inĝeniera, kiu estis fondita en 1953. La altlernejon oni plialtrangigis al universitato kaj sian aktualan nomon ĝi ricevis en 1995. Nuntempe la universitato havas ĉirkaŭ 8.000 studentojn en ses fakultatoj kaj unu instituto:

Fakultato maŝin-inĝeniera

Fakultato tekstil-inĝeniera

Fakultato naturscience-homscienca kaj pedagogia

Fakultato ekonomia

Fakultato de arto kaj arkitekturo

Fakultato de mekatroniko, informadiko kaj interdisciplinaj studoj

Instituto de sanstudojNuna rektoro estas inĝ. Vojtěch Konopa.

Vladimír Mohapl

Vladimír Mohapl, (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1919 - mortis la 6-an de aŭgusto 2012) estis ĉeĥa esperantisto, aktivulo en Olomouc, honora membro de ĈEA kaj honora membro de Esperanto-klubo en Olomouc.

Doktoro pri juro. La studadon de juro li komencis antaŭ la 2-a mondmilito, sed ĉar la ĉeĥajn universitatojn la okupaciantoj fermis, li povis finstudi nur post la milito.

Esperantisto ekde 1936 kiel lernanto de Henrik Seppik. Li fariĝis membro de studenta esperantista grupo ĉe Studenthejmo en Olomouc. Post la milito li denove aktivis en Esperantujo. La unua postmilita kunveno (19.9.1946) lin elektis kiel prezidanton de la klubo en Olomouc. Tiun funkcion li plenumis ĝis 1973 kaj poste denove post 1983 kiel pensiulo. Li laboris ankaŭ kiel regiona komisiito, redaktoro de Informilo (Olomouc). En tiu funkcio li organizis dekon da regionaj kunvenoj kun prelega programo.

En 1952 estis la esperantista organizo en Ĉeĥoslovakio likvidita. D-ro Mohapl sukcesis envicigi la esperantistan rondeton sub la aŭspicion de Kultura Societo de Nacia Komitato, kie la klubo funkciis ĝis 1990. Por 20-21 oktobro 1956 li aranĝis tutlandan kongreson, kiu klopodis refondi la asocion, sed la ŝtata polico en lasta momento malpermesis okazigo.

Post revivigo de organizita movado li fariĝis membro de revizia kaj kontrola komisiono de ĈEA.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.