Stipendio

Stipendio estas subvencio donata ĉiujare al lernulojn, studento por vivtenado dum la tempo de studado aŭ por kovri esplorvojaĝon. La stipendion oni aljuĝas al studento pro nekapablo de liaj gepatroj financi lian studadon (sociala stipendio) aŭ pro bonaj rezultoj en studado (meritita stipendio). En kelkaj landoj studentoj ricevas/is ĉiuj studentoj sendepende de la financoj de la gepatroj bazan stipendion plus en kazo de bonaj rezultoj aldonan stipendion. En germanio, por ekzemplo, oni devas aspiri apud institucio kiu progresigas talentulojn.

Stipendiata studento estas stipendiulostipendiato.

Se aunkaŭ

Eksteraj ligiloj

Anna Szabó T.

SZABÓ T. Anna (sabo:) estas hungara poetino, verkistino, tradukistino. Ŝi estis naskita en Kluĵo la 4-an de julio 1972. Ŝi estas la edzino de verkisto György Dragomán, filino de biologo Attila Szabó T. E., nepino de lingvisto Attila Szabó T..

Csaba Sánta

SÁNTA Csaba [ŝAnta] rumanuja hungara skulptisto. Li naskiĝis la 6-an de aprilo 1964 en Sovata.

Emese Bács

BÁCS Emese (ba:ĉ) estas hungara pentristino naskita en Braŝovo la 17-an de majo 1978.

Enver Hoĝa

Enver Hoĝa, albane Hoxha (naskiĝis la 16-an de oktobro 1908 en Gjirokastër, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Tirano) estis la unua sekretario de Albana Laborista Partio kaj ekde la dua mondmilito ĝis sia morto gvidanto de la lando.

En 1930 li ekstudis en la universitato de Montpellier (Francio), kie li studis kontraŭ ŝtata stipendio, sed baldaŭ li estis eksigita pro nesukcesa studo. Inter 1934 kaj 1936 Hoĝa estis sekretario ĉe la ambasadejo de Albanio en Bruselo, samtempe li studis tie juron. En 1936 li revenis al sia lando kaj instruis.

En 1939 Hoĝa perdis sian instruistan postenon, ĉar post anekso de Albanio fare de Italio li ne konsentis aliĝi al la Albana faŝista partio. Li malfermis tabakvendejon en Tirano, kiu baldaŭ iĝis renkontiĝejo por komunista grupo. Helpe de jugoslaviaj komunistoj novembre de la jaro 1941 Enver Hoĝa fondis kaj ekestris la Komunistan Partion de Albanio (pli poste ĝi ŝanĝis sian nomon al Albana Labora Partio) kaj ankaŭ la kontraŭstaran movadon (Nacia Liberiga Armeo), kiu venis al potenco novembre de 1944.

Friedrich Hebbel

Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] (naskita la 18-an de marto 1813 en Wesselburen; mortinta la 13-an de decembro 1863 en Vieno) estis germana verkisto.

Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie Schoppe, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.

Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946). Li mortis en Vieno.

Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.

Geoffrey Sutton

Geoffrey SUTTON (naskiĝis en 1947) estas angla filologo de finn-ugra kaj nordia lingvaro, editoro, redaktoro, tradukisto kaj fakulo pri originala Esperanto-literaturo.

Giuseppe Verdi

Giuseppe VERDI ([d͡ʒuˈzɛppe ˈverdi]; Esperantigite: Ĝuzeppe Verdi) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1813, ĉe

Busseto, tiam en Provinco de Parmo, mortis la 27-an de januaro 1901 en Milano) estis itala komponisto, de la epoko de Romantisma muziko, konata ĉefe pro siaj operoj.

Li estas konsiderata, kun Richard Wagner, la elstara operkomponisto de la 19a jarcento.

Verdi hegemomiis en la itala opera scenejo post la epokoj de Bellini, Donizetti kaj Rossini. Liaj verkoj estas ofte plenumitaj en operejoj tra la tuta mondo kaj, trans la limoj de la ĝenro, kelkaj el liaj temoj ekdelonge enradikiĝis en la populara kulturo, kiaj ekzemple "La donna è mobile" el Rigoletto, "Libiamo ne' lieti calici" (La drinkokanto) el La traviata, "Va, pensiero" (La ĥoro de la judaj sklavoj) el Nabucco, la "Coro di zingari" (Ambosa ĥoro) el Il trovatore kaj eble ĉefe la "Triumfa Marŝo" el Aida.

Movita de la morto de samlandano Alessandro Manzoni, Verdi verkis Rekvieman Diservon en 1874 honore al Manzoni, verko nun konsiderata kiel majstroverko de la tradicio de oratorio kaj atestaĵo pri lia kapablo ekster la fako opero. Idealisto kaj politike engaĝiĝinta, li restis – kun Garibaldi kaj Cavour – simbola figuro de la reunuiga procezo (nome Risorgimento) de la Itala duoninsulo.

Gottfried Keller

Gottfried KELLER (* la 19an de julio 1819 en Zuriko, † la 15an de julio 1890 samloke) estis svisa verkisto.

Lia origina deziro, fariĝi pentristo en Munkeno, fiaskis. Li reiris al Svislando, serĉis kontaktojn al politike progreseme liberalaj intelektuloj kaj per stipendio li fine povis sen financaj problemoj studi historion, filozofion kaj literaturon en Germanio. Ekde 1850, li plene dediĉis sin al la verkado; en la jaro 1855 li revenis al Zuriko, kie li de 1861 ĝis 1876 okupis la postenon de urba skribisto.

La verkaro de Gottfried Keller konsistas ĉefe el poemoj, romanoj kaj noveloj. Je la komenco de sia kariero li akuzis en siaj verkoj politikajn kaj sociajn malbonaĵojn, poste li pli kaj pli priskribis la strebadon de siaj protagonistoj al feliĉa vivo kaj socia bonfarto.

Omaĝe al li, la "premio Gottfried Keller" estis kreita de la fondaĵo Martin Bodmer en 1922; tiu plej malnova premio pri literaturo de Svislando estas atribuita ĉiujn du aŭ tri jarojn.

Hunor Pető

PETŐ Hunor [petoe:] estas hungara artisto, skulptisto. Li naskiĝis en Baraolt la 9-an de julio 1968.

Jean-Claude Merlin

Jean-Claude MERLIN (naskiĝis en 1954) estas franca astronomo.

Li estis prezidento-fondinto de la Société Astronomique de Bourgogne (Astronoma Societo de Burgonjo) en 1975, premiito de la Bourse de la Vocation (Stipendio por la Alvokiĝo) de la Fonduso Marcel Bleustein-Blanchet en 1982 kaj de la Premio Georges Bidault de L'Isle de la Société astronomique de France (Astronomia Societo de Francio) en 1999.Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 64 asteroidojn inter 1997 kaj 2010. La asteroido 57658 Nilrem estis nomita en lia honoro : "Nilrem" estas "Merlin" skribita inverse.

Li verkis plurajn librojn pri la asteroidoj kaj la kometoj, kaj unu eseon pri la klimata ŝanĝo.En 2015 li proponis ke IAU nomu asteroidojn, kiujn li malkovris, en memoro de desegnistoj murditaj dum la atako en la redaktejo de Charlie Hebdo.

Jenő Barcsay

BARCSAY Jenő (barĉai) estis hungara pentristo, grafikisto, laŭreato de Kossuth-premio, meritartisto (1954), eminenta artisto (1969) naskita en Katona la 14-an de januaro 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de aprilo 1988.

Jerzy Urbanowicz

Jerzy Urbanowicz (naskiĝis la 28-an de majo 1951 en Szczecin, mortis la 6-an de septembro 2012) – pola matematikisto, profesoro eksterordinara en Matematika Instituto de Pola Scienca Akademio kaj en Instituto de Informadikaj Fundamentoj de PSI. Li okupiĝis pri algebra nombroteorio kaj kriptografio.

Jerzy Urbanowicz plurfoje lekciis en Kanado, Usono, Francio, Germanio kaj Nederlando. En la jaroj 1991–1992 estis en Nederlando dum unujara stipendio de NWO (Netherlands Organization for Scientific Research), en Instituto de Max Planck en Bonn dum stipendio de Bosch kaj en Universitato de Hajdelbergo dum stipendio de DAAD. En la jaroj 1994–1997 estis sekretario de Acta Arithmetica. En 2012 iĝis sekretario de organiza komitato de la konferenco dediĉita al esplorado de katastrofo de kraŝo de la pola registara aviadilo en Smolensk per ekzaktaj sciencoj.

Laura Iancu

IANCU Laura (jaAnku) hungara poetino, verkistino, doktoro pri etnografio (2011) [1], ano de EMIL naskita en Podu Turcului, (Rumanujo) la 30-an de decembro 1978.

Paul G. Comba

Paul G. COMBA (naskiĝis en 1926 mortis la 5-an de aprilo 2017) estis ital-devena amatora astronomo kaj matematikisto

kiu karieras en Usono.

Li naskiĝis en Tunizio, ke sia patro laboris, kaj tre juna iris en Italion ; li ĉiam interesiĝis pri astronomio : unu amiko de liaj gepatroj estis astronomo, kiu kuraĝigis lin en lia intereso.

Li iris al Usono en 1946 je la aĝo de 20 jaroj kun stipendio por la Kalifornia Instituto de Teknologio, de kiu li ricevis Ph.D. pri matematiko en 1951. Post sia lernado, li instruis en la Universitato de Havajo ĝis 1960, kiam li estis dungita ĉe IBM kiel komputadisto. Li estas ankaŭ konata pro la "Multipliko de Comba", algoritmo por komputiloj bazitaj sur la longa multipliko per krajono sur papero.

Post sia emeritiĝo, li revenis al astronomio. Li fakiĝis en asteroidoj kaj, laŭ la Minor Planet Center, estas malkovrinta 650 numeritajn asteroidojn inter 1995 kaj 2003 (ĝisdata 27-a de februaro 2013).

Li konstruis sian privatan Observatorion de Prescott en Prescott (Arizono).

Pál Pátzay

Pál PÁTZAY [pAcai], hungare Pátzay Pál estis hungara skulptisto, medalisto, membro de Hungara Scienca Akademio, sekretario de Societo Szinyei Merse Pál.

Pál Pátzay naskiĝis la 17-an de septembro 1896 en Kapuvár. Li mortis la 14-an de septembro 1974 en Budapeŝto.

Vjetnamio

Vjetnamio aŭ Vjetnamujo (vjetname Việt Nam), oficiale la socialista respubliko de Vjetnamio estas ĉemara ŝtato en Sud-Orienta Azio. Ĝi limas al Ĉinio norde, al Laoso nordokcidente kaj al Kamboĝo sudokcidente. Oriente de la lando estas la Sud-Ĉina Maro kaj la lando etendiĝas de sudo al nordo. En Vjetnamio estas 94 milionoj da loĝantoj.

Zsigmond Móricz

Móricz Zsigmond [mOric ĵigmond] (Tiszacsécse, 29-a de junio 1879 – Budapest, 4-a de septembro 1942): verkisto, novelisto, ĵurnalisto, redaktoro, plej konata figuro de la hungara realisma prozo en la 20-a jarcento.

Álvaro Uribe Vélez

Álvaro Uribe Vélez, estas kolombia politikisto naskita la 4-an de julio de 1952 en Medellín (Kolombio).

Li studis juron en la Universitato de Antjokio, kaj specialiĝis pri Administrado kaj Direktado en la Universitato Harvard . En 1998-1999 li estis studento en la Universitato de Oksfordo danke al stipendio de la Britia Konsilio.

Álvaro Uribe Vélez komencis sian publikservan okupiĝon ekde sia frua junaĝo. En 1976 li laboris en Publikaj Entreprenoj de Medellín (EEPPM) kiel Ĉefo de Posedaĵ-administrado. (EEPPM estas ŝtata entrepreno kiu servas akvon, kloakreton, elektron, telefonion, gason kaj perkablan televidon, en urbo Medellín kaj kelkaj regionoj de Antjokio kaj Kolombio).

En 1977-1978 li estis Ĝenerala Sekretario de la tiama Ministrejo de Laboro, kiun poste li mem -dum sia una prezidanteco 2002-2006- kunfandiĝis kun la tiama Ministrejo de Sano, en la nuntempan Ministrejo de Socia Protektado.

De 1980 al 1982 li estis Direktoro de la nacia Administra Unuo por Civila Aeronaŭtiko. Sub lia administrado estis konstruita la Internacia Flughaveno José María Córdova, en municipo Rionegro, proksime de Medellín.

Álvaro Uribe Vélez estis urbestro de Medellín en la jaroj 1982-1984; membro de la Urba Konsilio de Medellín en 1984-1986, kaj departamentestro de Antjokio en 1995-1997. Ekde ĉi-lasta ŝtata posteno li iniciatis modelon de "komunuma ŝtato", konsistanta en kunsidoj kun la civitanoj por ilia aktiva partopreno en fundamentaj ŝtataj kaj porpopolaj decidoj, modelon kiun li poste utiligis amplekse dum sia prezidado, per "Komunumaj Konsilioj".

En 1986-1994 li estis membro de la kolombia Senato, laboro en kiu li ricevis honoraĵojn kiel senatano elstara kaj senatano kun plej bonaj iniciatoj.

Li estis elektita kiel Prezidento de Kolombio, unue por la periodo 2002.08.07-2006.08.07, kaj -la 28an de majo de 2006 per 62.2% de la popolaj voĉdonoj- por dua periodo en 2006.08.07-2010.08.07. Ekde sia unua momento kiel prezidento, en aŭgusto de 2002, li estis konata per sia diraĵo pri kio li estis faronta, laŭvorte: "Labori, labori kaj labori".

Álvaro Uribe Vélez estas edziĝinta kun sinjorino Lina Moreno, kaj la paro havas du filojn nomataj Tomás kaj Jerónimo.

Étienne Dolet

Étienne Dolet (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1509(nun 1509-08-03) en Orléans, mortis la 3-an de aŭgusto 1546 en Parizo) estis franca humanisto, verkisto, tradukisto kaj presisto. Dolet estis kontestata figuro dum sia vivdaŭro. Lia scienca stipendio vekis multajn suspektojn pri lia religia vidpunkto. Post kiam li estis malliberigita plurajn fojojn, li estis poste arestita kaj bruligita kun siaj libroj laŭ ordono de la teologia fakultato de Sorbono.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.