Stano

Stano estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Sn (el la latina: stannum) kaj la atomnumeron 50. Ĝi estas arĝentkolora, mola posttransira metalo, kio ne facile oksidiĝas. Tiel, ĝi estas utila en alojo por malebligi ruston.

Ĝi estas posttransira metalo en la grupo 14a de la Perioda tabelo. Ĝi estas akirita ĉefe el la mineralo kasiterito, kiu enhavas stanan dioksidon, SnO². Stano montras kemian similecon al ambaŭ el siaj najbaroj de la grupo 14a, nome germaniumo kaj plumbo, kaj havas du ĉefajn oksidostatojn, +2 kaj la iom pli stabilan +4. Stano estas la 49a plej abunda elemento kaj havas, kun 10 stabilaj izotopoj, la plej granda nombro de stabilaj izotopoj en la perioda tabelo, pro ties magia nombro de protonoj. Ĝi havas du ĉefajn alotropojn: je ĉambra temperaturo, nome stabila alotropo estas β-stano, arĝentec-blanka, duktila metalo, sed je malaltaj temperaturoj ĝi transformiĝas en malpli densa griza α-stano, kiu havas la diamantkuban strukturon. Metala stano ne facile oksidiĝas en aero.

La unua stana alojo uzita grandskale estis bronzo, farita el stano kaj kupro, tiom frue kiom je 3000 a.K.E. Post 600 a.K.E., oni produktis eĉ puran metalan stanon. Plumbostano, kiu estas alojo de 85–90% el stano kun la cetero plej ofte konsistanta el kupro, antimono, kaj plumbo, estis uzata por teleraro el la Bronzepoko ĝis la 20a jarcento. En modernaj epokoj, stano estas uzata en multaj alojoj, ĉefe por mildaj veldaĵoj el stan/plumbo, kiuj estas tipe el 60% aŭ plie da stano kaj en la fabrikado de travideblaj, elektrokonduktaj filmoj de indio-stana oksido en optoelektronikaj aplikaĵoj. Alia granda aplikado por stano estas korodo-rezista stanigado de ŝtalo. Pro la malalta veneneco de neorganika stano, stan-ŝirmita ŝtalo estas amplekse uzata por manĝopakado kiel ĉe ladskatoloj. Tamen, kelkaj organikostanaj komponaĵoj (komponaĵoj formitaj el stano kaj hidrokarbidoj) povas esti preskaŭ tiom venena kiel cianido.



Sn

stano

Sn
50
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero stano (stannum), Sn, 50
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 1.96 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Metal cube tin
Stano.
Cassiterite
Kasiteritaj dupiramidoj, randa longo ĉirkaŭ 30 mm, Siĉuano, Ĉinio.
Cassiterite - Blue Tier tinfield, Tasmania, Australia
Detalo de kasiteritaj kristaloj, Blue Tier stanejo, Tasmanio, Aŭstralio.

Etimologio

La Latina nomo stannum origine signifis alojon el arĝento kaj plumbo, kaj eksignifis 'stanon' en la 4a jarcento a-K-E.[1]— la pli frua latinlingva vorto por ĝi estis plumbum candidum, aŭ laŭvorte "blanka plumbo". Stannum ŝajne derivas el pli frua stāgnum (signife la sama substanco),[2] nome origino de la latinida kaj kelta terminoj por stano.[2][3] La origino de stannum/stāgnum estas nekonata; ĝi povus esti antaŭ-Hindeŭropa.[4]

La Meyers Konversations-Lexikon sugestas male ke stannum estas deriva el (aŭ el praulo de) kornvala stean, kaj tio estus subtenata pro la fakto ke Kornvalo en la unuaj jarcentoj a.K.E. estis la ĉefa fonto de stano.

Karakteroj

Tin-2
Guto el solidigita fandita stano.

Fizikaj

Stano estas milda, duktila, maleebla kaj tre kristalforma arĝentec-blanka metalo. Kiam bastoneto el stano estas kurbigita, oni povas aŭdi krakosonon konatan kiel "stanploro" pro la duobligo de la kristaloj.[5] Stano fandiĝas je malalta temperaturo de ĉirkaŭ 232 °C (450 °F), nome la plej malalta en la grupo 14a. La fandopunkto estas plue malaltigebla al 177.3 °C (351.1 °F) por 11 nm partikloj.[6]

β-stano (nome la metala formo, aŭ blanka stano, BCT strukturo), kiu estas stabila je ĉirkaŭ ĉambra temperaturo, estas maleebla. Kontraste, α-stano (nemetala formo, aŭ griza stano), kiu estas stabila sub 13.2 °C (55.8 °F), estas rompiĝema. α-stano havas diamantecan kuban kristalan strukturon, similan al tiu de diamanto, siliciogermaniumo.

Izotopoj

Stano estas elemento kun la plej granda kvanto de stabilaj izotopoj (10), kio estas verŝajne pro tio ke 50 estas magia nombro de protonoj. 28 radioaktivaj izotopoj estas konataj, inkluzivante la duoble magian izotopon 100Sn (esplorita en 1994). La norma atompezo estas 118,710(7) u.

La plej gravaj elminigantaj landoj

Candlestick made of Tin by Royal Selangor
Kandelabro fabrikita el stano.

La plej grava lando, kio elminigas stanon nuntempe, estas Ĉinio. Sekvas Peruo kaj Bolivio. La plej gravaj produktantoj de stano en Eŭropo estas Hispanio kaj Portugalio.

La plej gravaj produktantaj nacioj (2003)
Fonto: Handelsblatt Die Welt in Zahlen (la mondo en nombroj) (2005)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
 rango  lando  elminigita kvanto 
(en 1000 kg)
   1 Ĉinio    55600    11 Tajlando    980
   2 Peruo    40202    12 Kongolo    900
   3 Bolivio    16754    13 Ruando    427
   4 Brazilio    13800    14 Laoso    360
   5 Indonezio    10656    15 Portugalio    218
   6 Rusio    7200    16 Birmo    190
   7 Vjetnamio    4600    17 Hindio    54
   8 Malajzio    3359    18 Meksiko    21
   9 Aŭstralio    1465    19 Niĝero    17
   10 Niĝerio    1300    20 Hispanio    4

Historio

Sword bronze age (2nd version)
Ceremonia giganta bronza ponardo de tipo Plougrescant-Ommerschans, Plougrescant, Francio, 1500–1300 a.K.
Rössler Feuersetzen (1) 1700
Fajrmetado en subtera minejo de stano.

La metalon stano oni eble konas ekde 3500 a.Kr.; ekzemple en la sudturka taŭro-montaro malkovriĝis la minejo Kestel kaj la procesejo Göltepe, datigitaj je ĉirkaŭ 3000 a.Kr., kie oni eble ankaŭ elminigis stanon. Ĉu jen temas pri la fonto de la granda stanokonsumado de la meza oriento, ankoraŭ ne klaras. Sed ekde la dua jarmilo a.Kr. pruveble elminiĝis signifaj stanokvantoj en minejoj preter la posta silkvojo. Ankaŭ en egipta tomboĉambro de la 18-a dinastio (ĉ. 1500 a.Kr.) troviĝis objektoj el stano. Ekde ĉirkaŭ 1800 a.Kr. stano estis konata dum la Shang-dinastio en Ĉinio. Verŝajne jam pli frue oni konis ĝin en la efektivaj kuŝejoj sude de tio, en Junano kaj sur la Malaka duoninsulo.

Pro la alojo bronzo, kies komponantoj estas kupro kaj stano, ĝi ludas gravan rolon (bronzepoko). La romia aŭtoro Plinio nomis stanon plumbum album (blanka plumbo; sed ordinara plumbo nomiĝis plumbum nigrum = nigra plumbo). La alta demandado pri stano, kion oni ligas en la alĥemio al jupitero, eĉ estas nomata kiel kialo por la romia okupado de Britio - en la sudokcidenta regiono Kornvalo tiam troviĝis signifaj erckuŝejoj. En la latina lingvo la nomo por stano estas stannum, pro tio ankaŭ la ĥemia simbolo Sn. Longe poste bronzon anstataŭis fero, la stano denove regajnis sian signifon meze de la 19-a jarcento pro la laŭindustria produktado de stanita lado.

Komponaĵoj

Bildaro

Sn-TableImage
Sn,50
Tin-symbol
TinOreUSGOV

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Encyclopædia Britannica, 11th Edition, 1911, s.v. 'tin', cite H. Kopp
  2. 2,0 2,1 "tin". Oxford English Dictionary (3a eld.). Oxford University Press. Septembro 2005. (Subskribo aŭ membreco en publika biblioteko de UR estas postulita.) [1] Alirita la 24an de Marto 2018.
  3. The Ancient Mining of Tin. oxleigh.freeserve.co.uk. Arkivita el la originalo je 2009-04-03. Alirita 2009-07-07.
  4. American Heritage Dictionary
  5. Holleman, Arnold F.; Wiberg, Egon; Wiberg, Nils (1985). "Tin". Lehrbuch der Anorganischen Chemie (in German) (91–100 ed.). Walter de Gruyter. pp. 793–800. ISBN 3-11-007511-3.
  6. Ink with tin nanoparticles could print future circuit boards Arkivita en 2011-09-16 ĉe Wayback Machine., Physorg, 12a de Aprilo, 2011; Jo, Yun Hwan; Jung, Inyu; Choi, Chung Seok; Kim, Inyoung; Lee, Hyuck Mo (2011). "Synthesis and characterization of low temperature Sn nanoparticles for the fabrication of highly conductive ink". Nanotechnology. 22 (22): 225701. Bibcode:2011Nanot..22v5701J. doi:10.1088/0957-4484/22/22/225701. PMID 21454937. Alirita la 24an de Marto 2018.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tin en la angla Vikipedio.
Alotropo

Alotropo estas kapablo de iu kemia elemento havi kelkajn diversajn solidajn statojn en la sama temperaturo kaj premo.

El tiuj statoj unu ĉiam estas energie preferinda por la elemento, pro tio ĉiuj aliaj alotropaj statoj traformiĝas en la preferindan. Sed rapideco de la traformiĝo povas esti ege malgranda, do oni opinias, ke kelkaj statoj estas samtempe stabilaj.

En normalaj kondiĉoj ĉi tiuj elementoj havas po kelkaj alotropaj statoj:

Stano Sn - blanka stano, griza stano;

Fosforo P;

Sulfuro S;

Fero Fe - hardado de ŝtalo estas elekto de alia stato, por pura fero ĉi tio ankaŭ eblas, sed estas pli malfacile ĉar bezonatas multe pli rapida malvarmigado dum hardado;

Karbono C - grafito, diamanto, fulereno, grafeno, linieca stato, molekula stato.

Amonia dufosfato

Duamonia fosfato aŭ dubaza amonia fosfato estas kemia kombinaĵo rezultanta de reakcio inter la amonia hidroksido kaj la fosfata acido. Duamonia fosfato uzatas kiel sterko kaj flamomalakcelanto. Ĝi ankaŭ uzatas kiel fermento en la produktado de biero kaj vino, kaj kiel aldonaĵo en kelkaj cigaredomarkoj por plibonigo de la nikotino; en la sukerpurigado, por eviti fosforekon de la alumetoj; kiel fandiganto por kupro, zinko kaj stano en lutaĵoj; kaj por precipitokontrolado de koloidaj tinkturoj alkalo-solveblaj kaj acido-nesolveblaj sur la kotono.

Kiam aplikita sursojle, ĝi mallongedaŭre plialtigas la pH-on de la afekciita regiono, sed kun la tempopaso la sojlo fariĝas pli acida, pro la absorbiĝo de la nitrogeno far la nitrobakterioj. La averaĝa pH de ĝiaj solvaĵoj kuŝas inter 7.5 kaj 8. Ĝi estas neakordigebla kun alkalaj substancoj pro tio ke ĝia amonia jono inklinas al amoniako-konvertiĝo en medioj kun alta pH.

Aue (Saksio)

Aue estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Ercmontaro kaj la administra distrikto Meza Ercmontaro de la federacia lando Saksio, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 16 349 loĝantojn.

Aue ekde la jaro 1479 estis centro de minado je arĝento kaj stano kaj tiel iĝis prospera loĝloko. La urbo situas ĉe la rivereto Zwickauer Mulde, kiu poste kun alia fontrivero konsistigas la riveron Mulde.

Same kiel aliaj urboj en la historia regiono Ercmontaro ankaŭ en Aue tradicie produktiĝas lignaj ludiloj.

Bangka-Belitungo

Bangka-Belitungo - indonezie Bangka Belitung respektive plenforme Provinsi Kepulauan Bangka Belitung, enlande foje mallongigata "Babel" - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 16 424 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Bangka-Belitungo havis 1 223 296 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 64 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 6 distriktoj, 43 subdistriktoj kaj 361 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pangkal Pinang.

La teritorio konsistas el la du insuloj Bangka kaj Belitung kaj en 2000 estis disigita el la provinco de Suda Sumatro. La insuloj havas gravan ekonomian rolon pro iliaj deponejoj de stano.

Bronzepoko

Bronzepoko (aŭ bronza epoko) estas tiu erao de la homa prahistorio, kiam la homoj uzis krom ŝtonon jam kupron, sed ĉefe bronzon (kiu estas la alojo de kupro kaj stano) por pretigi ilojn, armilojn, kiaj ĉefe glavoj, kaj ornamaĵojn. Oni trovis ilojn el kupro jam el la kvara jarmilo a.K. el Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Mezopotamio, Hindio kaj Egipto), sed oni poste anstataŭigis la molan kupron per bronzo jam komence de la 2-a jarmilo a.K. La uzado de kupro kaj bronzo disvastiĝis en Eŭropo nur post ĉirkaŭ 1000 jaroj. La uzado de bronzo daŭris en Mez- kaj Orient-Eŭropo de 1900 a.K.- 900 p.K.; en Nord-Eŭropo de 1700 a.K.-600.

La termino, kiu stampis en 1820 la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen por klasigi en tri epokoj la kolektojn de la Reĝa Komisiono por la Konservado de la Antikvaĵoj de Kopenhago, havas kronologian valoron en Proksima Oriento kaj Eŭropo, ĉar al metalurgio oni alvenis tra diversaj procezoj en la diferencaj regionoj de la mondo. Ties studo dividiĝas en Antikva Bronzepoko, Meza Bronzepoko kaj Fina Bronzepoko. Kvankam, ĝenerale, al la Bronzepoko oni antaŭmetas Kuprepokon kaj oni postmetas Ferepokon, tio ne ĉiam estis tiele: en la Subsahara Afriko, ekzemple, oni disvolvigis la metalurgion el fero sen pasi tra la epokoj de la kupro kaj de la bronzo.

Laŭ Francisko Azorín Bronza epoko estas:

La teknologio rilata kun bronzo estis disvolvigita en Proksima Oriento fine de la 4a jarmilo a.K., date en Malgranda Azio antaŭ la 3000 a. K.; en la antikva Grekio eke meze de la 3a jarmilo a.K.; en Centra Azio la bronzo estis konata ĉirkaŭ la 2000 a. K., en Afganio, Turkmenio kaj Irano, kvankam en Ĉinio ne ekuzis ĝis ĉirkaŭ 1800 a. K., adoptante ĝin la dinastio Ŝang.

La loĝantaro multiĝis, kreskis la popoldenso. Aperis la unuaj teraj fortikaĵoj, la labordivido, apero de la agrokultivistoj, bestobredistoj, metiistoj. La bredado de bestoj graviĝis, fine de la epoko oni jam jugis ĉevalon. Oni cindrigis la kadavrojn kaj metis tion fine de la epoko en urnon. Oni ornamis la urnon kaj la diversajn aĵojn el argilo, laŭ tio ornama arto distingas la diversajn kulturojn.

La ĉefa karaktero de la bronzepoko ne estas la uzado de la metaloj, sed la malkovro kaj disvolvigo de la metalurgio, nome tekniko necesa por la atingo de la bronzo, nome alojo je 90/10 de kupro kaj de stano. La metalurgio difiniĝas kiel varmega traktado kiu permesas la elprenon de metaloj el mineralo. Ĝi postulas perfektan sciaron de la arto de la fajro, akirita dum la bakado de la ceramiko. Krome estas certa simileco inter la forno de la potfaristo kaj la forno de la bronzofandisto. Por elpreni metalon el mineralo, necesas la kapablo manipuli fornojn je alta temperaturo (la kupro fondiĝas je 1 084 °C; la aldono de stano malaltiĝas konsiderinde la punkton de fuzio).

Bronzo

Bronzo estas pluraj alojoj el kupro, kutime kun stano kiel la principa aldonaĵo, sed ankaŭ kun aliaj elementoj kiel fosforo, mangano, aluminio aŭ silicio. Ĝi estis tre grava materialo dum antikva epoko, kiu pro tiu nomiĝas la bronzepoko. La vorto "bronzo" verŝajne devenas de la persa vorto "berenj" (latuno).Laŭ Francisko Azorín Bronzo estas Kunfandaĵo de kupro k. stano. Li indikas etimologion el araba burinĝ. Kaj aldonas terminojn kupri (Kovri ion per maldika tavolo el bronzo), kupristo (Homo sin dediĉanta al bronzarto), fosfora bronzo, kanona bronzo, sonorilbronzo.

Ercmontaro

La Ercmontaro (ĉeĥe: Krušné hory, germane: Erzgebirge) estas montoĉeno formanta la nord-okcidentan naturan limon inter la Ĉeĥa kaj Germana respublikoj. Ĝiaj arbumitaj deklivoj kaj bonaj klimataj kondiĉoj vicigas ĝin al la plej ŝatataj kaj plej belaj montaroj en la okcidentaj Bohemio kaj Saksio.

Riĉaj erc-trovejoj kaj ampleksaj arbaroj influis jam ekde la mezepoko la trajtojn de tiu ĉi regiono. La minado kaj konsekvenca komercado kun najbaraj landoj kaj kun enlando influis fondadon kaj disvolviĝon de la urboj. La minado portis en Ercmontaron vastajn eblecojn por utiligi la homajn kapablojn por ekstraktado de ercoj kaj ties prilaborado, la komerco certigis bonfarton.

Tiam estis fonditaj reĝaj minej-urboj: Jachymov (arĝento), Horni Blatna (stano, mangano), Bozi Dar (arĝento, stano). Ilia disvolviĝo restigis al nia generacio kulturajn kaj teknikajn memoraĵojn - dokumenton de matureco de niaj antaŭuloj.

Finigo de la minado ŝanĝis karakteron de tiuj ĉi lokoj. La loĝantoj devis serĉi novajn fontojn por sia vivtenado. Tial en la 19-a jarcento estiĝis multaj manufakturejoj prilaborantaj precipe el ledo, metalo kaj ligno. Disvolviĝis ankaŭ punto-farado. Malgrandaj fabrikoj kaj laborejoj portis gajnon al la posedantoj, sed nesufiĉe da nutrado al simpla popolo. (Pro la malfacilaj socialaj kondiĉoj naskiĝis tie revoluciaj batal-tradicioj de la laborista klaso).

Esperanto aktuell

Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Jare aperas ses numeroj. Ekde 2011 la gazeton kune redaktas la baratdevena germano Yashovardhan Singh kaj la slovako Stano Marček – internacia redakcia duopo.

Fandopunkto

Fandopunkto estas temperaturo, ĉe kiu materialo fandiĝas (aū degelas), t.e. ĝi transiras de la solida al la likva agregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kaj premo kaj egalas al frostopunkto.

Germaniumo

Germaniumo , aŭ germanio estas kemia elemento en la perioda tabelo kun la simbolo Ge kaj atomnumero 32. Ĝi estas brila, malmola arĝent-blank-kolora metaloido, kiu kemie similas al stano.

Izotopoj de stano

Stano (Sn) estas elemento kun la plej granda kvanto de stabilaj izotopoj (10), kio estas verŝajne pro tio ke 50 estas magia nombro de protonoj. 28 radioaktivaj izotopoj estas konataj, inkluzivante la duoble magian izotopon 100Sn (esplorita en 1994).

La norma atompezo estas 118,710(7) u.

Juna Amiko

Juna Amiko estas internacia esperanta progresiga revuo por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj, eldonata de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) ekde 1972. La nuna ĉefredaktoro estas Stano Marček. Ekde la jaro 1987 la revuo aperas ĉiujare kvarfoje (februare, aprile, septembre kaj novembre). Ekde 2017 la revuo aperas plenkolore.

Kalia ferocianido

Kalia ferocianido estas neorganika kombinaĵo, lemon-kolora solidaĵo rezultanta el interagado de la ferocianida acido kaj kalia hidroksido. Ferocianido de kalio produktas blukoloron kiam ĝi reakcias kun ferikaj derivaĵoj. Kiam ĝi reakcias kun feroza salo la precipitaĵo estas blanka. Kalia ferocianido trovas multajn uzojn kaj aplikojn en industrio. Ĝi uzatas por purigado de stano kaj apartigo de la kupro elde molibdenaj ercoj. Ĝi ankaŭ estas uzata en la produktado de vino kaj citrata acido.

En laboratorio, kalia ferocianido estas uzata por determini la koncentriĝon de kalia permanganato, komponaĵo ofte uzata en titradoj surbaze de redoksaj reakcioj. Kalia ferocianido povas esti uzata kiel sterko por plantoj. Antaŭ la 19-a jarcento, kalia ferocianido estis la plej grava fonto de produktado je alkalo-metalaj cianidoj. Laŭ ĉi-historia procezo, kalia cianido estis produktita per malkomponado de la kalia ferocianido.

Kalia stanato

Kalia stanato (IV) aŭ K2SnO3.3 H2O estas neorganika kombinaĵo de kalio, stano kaj oksigeno, senkolora aŭ blanka substanco kun orto-romba kristala strukturo, dum ĝia analogo K4SnO4 estas triklina. Stanatoj troviĝas sub du formoj: metastanatoj prezentantaj la jonon SO3-2 kaj ortostanatoj (IV) aŭ SO4-2.

Kupro

Kupro (latine cuprum) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Cu kaj atomnumero 29. Malsimile al plejmulto da aliaj metaloj, kupro, kiam freŝe eksponita surfaco, havas sian propran karakteran oranĝkolorruĝan koloron. Ĝi estas tre duktila, fleksebla kaj ankaŭ iomete mola kun tre alta konduktivo kaj termika kaj elektra. Kupro estas plejparte uzata en elektrotekniko por dratoj, ĉar ĝi havas malgrandan elektran rezistancon, sed ankaŭ kiel konstrumaterialo kaj kiel konsistaĵo de kelkaj variaj alojoj.

Kupro troviĝas kiel pura metalo in naturo, kaj tio estis la fonto de la unua metalo kiu estis uzata de homoj, ĉirkaŭ 8,000 a.K.; ĝi estis la unua metalo kiu estis fandita el sia erco, ĉirkaŭ 5,000 a.K.; ĝi estis la unua metalo kiu esti muldita en formo en muldilo, ĉirkaŭ 4,000 a.K.; kaj estis la unua metalo kiu estis intence alojita kun alia metalo, nome stano, por krei bronzon, ĉirkaŭ 3,500.En la Romia epoko, kupro estis ĉefe elminejita en Kipro, kaj tiele la origino de la nomo de la metalo venas el aes cyprium (metalo de Kipro), poste koruptita al cuprum, el kiuj devenas ekzemple la vortoj copper (angla), cuivre (franca), Koper (nederlanda) kaj Kupfer (germana). Ties kombinaĵoj estas ofte trovitaj kiel kupro(II) saloj, kiuj ofte havigas bluajn aŭ verdajn kolorojn al mineraloj kiaj azurito, malakito kaj turkiso kaj estis amplekse uzitaj historie kiel pigmentoj. Arkitekturaj strukturoj konstruitaj el kupro korodas por havi verdan verdigron (aŭ patino). Ornamartoj elstare montras kupron, kaj pro si mem kaj laŭ la formo de pigmentoj.

Kupro estas esenca al ĉiuj vivantaj organismoj kiel indika oligoelemento ĉar ĝi ests ŝlosila konstituanto de la spira enzimokomplekso citokromo c oksidazo. Ĉe moluskoj kaj krustuloj kupro estas konstituanto de la sangopigmento hemocianino, kiu estas anstataŭata de la fer-kompleksa hemoglobino ĉe fiŝoj kaj aliaj vertebruloj. La ĉefaj areoj kie kupro troviĝas en homoj estas hepato, muskoloj kaj ostoj. Kuprokombinaĵoj estas uzataj kiel bakteribremsiloj, fungicidoj, kaj lignokonserviloj.

Lado

Lado estas maldika folio, farita kutime de ŝtalo kaj ofte kovrita per zinko aŭ stano kontraŭ rustado.

Laŭ Francisko Azorín lado estas Metalo en folioj; precipe stanita fera folio. Li indikas etimologion el la latina latus (ampleksa, etendita). Kaj li aldonas la esprimojn plumba lado, kupra lado, galvanizita lado, ferlado, onda lado, ladisto kaj ladistejo.Lado estas ofte uzata por tegmentoj kaj ankaŭ por diversaj ujoj kiel siteloj.

Por kunigo de detaloj faritaj el lado oni kutime faldas iliajn randojn specialmaniere.

Natria stanato

Natria stanato , stanato de natrio aŭ Na2Sn(OH)6 estas neorganika oksokombinaĵo de natrio kaj stano, senkolora salo kiu estiĝas per dissolvado de stano aŭ stana duoksido kaj kaŭstika sodo. Natria stanata uzatas kiel stabiligilo por hidrogena peroksido kaj kiel duonkonduktilo.

Stanatoj troviĝas sub du formoj: metastanatoj prezentantaj la jonon SO3−2 kaj ortostanatoj aŭ SO4−4. Zinka ortostanato estas duonkonduktilo kaj ricevas multe da atento dum la lastaj jardekoj pro ĝia multeuza nivelo de aplikaĵoj.

Stano Marček

Stano MARČEK, oficiale Stanislav MARČEK (naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Slovakio) estas slovaka esperantisto, instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto kaj laŭreato de Premio Deguĉi.

Perioda tabelo de kemiaj elementoj

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.