Sirio

Sirio (arabe: سورية Surijah) estas lando en Mezoriento ĉe la orienta marbordo de Mediteraneo kiu havas landlimojn kun Israelo, Libano, Jordanio, Irako kaj Turkio.

Sirio havas 19 milionojn da loĝantoj, la plimulto parolas la araban. Cetere, la plimulto de la loĝantaro kredas je Islamo, sunaistoj estas la plimulta islama grupo en Sirio. Inter la muzulmanoj ne sunaistoj en Sirio estas la druzoj, alavitoj kaj ŝiajistoj. En Sirio troviĝas etnaj malplimultoj de asirianoj, armenoj, turkoj kaj kurdoj kune kun miloj da palestinaj rifuĝintoj.

Ekde la jaro 1963, la Partio Baazo aŭ Baath, regas Sirion kaj ekde 1970 la prezidento de Sirio apartenas al la Familio Assad, nuntempe la prezidanto estas Baŝar al-Asad, filo de Hafiz al-Asad, kiu regis la landon de 1970 ĝis sia forpaso en 2000.

Lando en Sud-Okcidenta Azio, inter Mediteraneo kaj Eŭfrato, Taŭruso kaj Araba dezerto.

الجمهورية العربية السورية
al-Ĝumhurijah al-Arabijah as-Surijah
Siria Araba Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Humat ad-Diyar
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Damasko
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, Mlahsô language, nord-mezopotamia araba lingvo, Najdi Arabic, kurmanĝa lingvo, Mezopotamia araba dialekto, Turoyo, okcidenta novaramea lingvo, North Levantine Arabic
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
185,180 km²
0,06 %
Loĝantaro 19 809 141
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Horzono UTC+02:00
Interreta domajno .sy
Landokodo SYR
Telefona kodo +9633
Plej alta punkto Monto Hermono
Plej malalta punkto Maro Kineret
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro Baŝar al-Asad
Ĉefministro

Wael al-Halki

Sendependiĝo disde
Francio
17-a de aprilo 1946
Ekonomio
Valuto siria pundo (SYP)
MEP laŭ 2007
– suma $ 90,37 mlrd
– pokapa $ 4.700

Datumoj pri Sirio

  • Adm. divido: 14 gubernioj: Halepo, al-Hasaka, al-Ladikijah, al-Kunajtirah, ar-Rakkah, as-Suvajda, Daraa, Dair az-Zaŭr, Dimaŝk (Damasko), Halab, Hamah, Hims, Idlib, Rif Dimaŝk (Damasko malurba) kaj Tartus.
  • Urboj: Halepo (1.173 mil), Hims (415 mil), Latakia (232 mil), Hama (208 mil).
  • Loĝantaro: 19 748 mil (2008), inter ili - araboj 77%, kurdoj 11%.
  • Lingvoj: araba (sola oficiala), kurda, aramea
  • Kredantoj: muzulmanoj 85%, kristanoj 15%.
  • Eksporto: naftoproduktoj, kotono, fosfatoj, fruktoj, legomaro.
  • Membreco en internaciaj organizaĵoj: UNO (de 1945).
  • Heredaĵo: Crac de Chevalier (unu el bonegaj fortikaĵoj de kruckavaliroj), Palmira (urboruinoj de romia epoko), Halepo (kastelo, moskeoj, muzeoj).
  • Esperanto-movado: vidu Siria Esperanto-movado

Historio

Sirio estas azia lando, konkrete en Meza Oriento. La nomo Sirio estas tiel antikva kiel ĝia historio, en la Biblio troviĝas multaj referencoj pri ĝi. Antaŭe la teritorio estis multe pli ampleksa, kiu inkluzivis la nunajn Cipro, Libano, Jordanio, Irako kaj Israelo, kies nomo estis Bilad al Cham aŭ Luna Teritorio. Pro tio estas ĝia ĉefurbo, Damasko, ankaŭ nomata Cham, oazo meze de la dezerto.

La Franca Mandato de Sirio aŭ pli bone Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio.

Sirio kune kun Egiptio, formis la t.n. Unuiĝintan Araban Respublikon inter 1958 kaj 1961.

Dum mallonga tempo dum la 70-aj jaroj, Sirio kune kun Libio kaj Egiptio formis federacion kiu intencis esti la ĝermo por definitiva araba unuiĝo. Tia federacio estis antaŭenpuŝita decidige de la libia estro Muamar Kadafi, sed fiaskis pro la intereskonfliktoj inter la tri landoj kiuj estis dividitaj inter aliaj aferoj pro ilia malsama pozicio kontraŭ Israelo.

Registaro kaj politiko

Sirio estas respubliko ekde ĝia sendependeco en 1946. En 1973 estis aprobita referendumo, kiu fariĝis la Konstitucio ankoraŭ funkcianta, kiu difinas Sirion kiel demokratia respubliko, populara kaj socialista, bazita i.a., en la principoj de egaleco antaŭ la leĝo, religia libereco kaj privata proprietaĵo.

Ĉiun sepan jaron estas elektata la ŝtatprezidanto, kiu devas esti muzulmano, kaj ĉiun kvaran, la Asembleo de la Popolo kaj Konsilio de Ministroj.

Laŭ la Konstitucio, la prezidento rajtas nomumi kaj malnomumi la vicprezidentojn, la ĉefministron kaj la ministrojn. Li estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la armeo, ĝenerala sekretario de la Araba Socialista Partio Baaz kaj prezidanto de la Nacia Progresisma Fronto.

Syria.BasharAlAssad.01
Prezidento Baŝar al-Asad.

La tri potencoj de la siria ŝtato estas kontrolataj de Baaz, kiu havas la decidigan partoprenadon en la ŝtataj aferoj danke al la Konstitucio de la lando. Estas permesate la partopreno de aliaj ses malgrandaj partioj, kiuj kune kun la plej granda, Baaz ,kreas la grupon nomata Nacia Progresisma Fronto,الجبهة الوطنية التقدمية. Tiuj partioj estas la solaj permesitaj de la ŝtato esprimi politikajn ideojn de la siriaj civitanoj. Tamen, estas la Partio Baaz kiu regas la menciitan Fronton, kies partioj estas parto de la parlamento, kiu estas kontrolata de la prezidanto de la respubliko.

La Konstitucio de Sirio rezervas al la Partio Baaz, la regadon de la ŝtata registaro kaj la vivon de la siria socio. La prezidanto, kiu havas sufiĉan rajton por regi la ŝtaton, estas elektata ĉiun sepan jaron por plenumi siajn funkciojn kaj kiu samtempe estas prezidanto de la Partio Baaz kaj estro de la Nacia Progresisma Fronto.

La prezidanto de Sirio ankaŭ rajtas nomumi la ministrojn, deklari la militon, proponi leĝojn kaj gvidi la armeon . En la prezidenta elektado en 2007 estis reelektata, kun 97% de la balotado Baŝar al-Asad.

Geografio

Sy-map
Mapo de Sirio

En la lando distingiĝas de okcidento al oriento, tri regionoj: la marborda plataĵo, disigita de la interno de Yabal Ansariyya, duobla montĉenaro en kies interno troviĝas diversaj valoj; la centro de la lando estas formita de plataĵo kun kelkaj vulkanaj pintoj, kiu estas trakurata de nordoriento al sudokcidento de montĉenaro en kiu distingiĝas diversaj formitaĵoj: Yabal Abd al-Aziz, Yabal Visir, Yabal Buwayda, Yabal Saar, Yabal al Sarqi kaj Yabal Garbi; la orienta regiono konsistas el valo de Eŭfrato. Tiu ĉi estas la ĉefa rivero kiu transiras la landon, kiu penetras orienten kaj iras en nordorienta direkto; ankaŭ gravas ĝia enfluejo Jabur kaj Oronto okcidente. En la nordorienta ekstremo de la landlimo kun Turkio estas la rivero Tigriso. En la okcidenta parto de la lando la klimato estas mediteranea, sed dum avancado al la oriento ĝi fariĝas seka kaj varma. De sudo al la nordo, en la okcideta triono de la lando, fluas la rivero Oronto.

La loĝantaro koncentriĝas en la okcidenta teritorio kie kreskas vegetaĵoj. Rilate al la ekonomio ĝi iras survoje al disvolviĝo, kvankam ekde 1973, pro politikaj problemoj, kiuj destinigas ĝin grandan arton de ĝia buĝeto por militaj aferoj, la inflacio bremsis tiun progreson.

Ĝia agrikulturo, favorigita ekde 1978 pro la konstruado de la akvorezervujo de Tabka, kiu permesas disŝpruci ampleksan areon, estas dediĉata speciale al la kultivado de cerealoj, kotono, olivarboj kaj legomaro.

Siria Kurdujo (arabe اتحاد شمال سوريا و روج آفا), aŭ Siria Kurdio, Okcidenta Kurdio aŭ Rojava, estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio. Rojava konsistas el la plejparto de la Gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de gubernioj Ar-Raka kaj Halepo.

Ekonomio

La ekonomio de Sirio baziĝas sur la elfosado de nafto, tial ĝi dependas de la fluktuado de ĝia internacia prezo; kutime turnas sin al Irano kiel provizanto, ĉar ĝia interna produktado ne estas kontentiga. La ĉefaj rafinejoj troviĝas en Homs kaj Baniyas. Ĝi ankaŭ posedas rezervojn de naturala gaso, salo, kaj fosfato.

La agrikulturo (tritiko kaj kotono) generas la 27% de MEP kaj la bredado, ĉefe bova kaj ŝafa estas destinata por la lan-eksportado. La industrioj pri teksaĵoj, nutraĵoj, metalurgiaĵoj kaj cemento kio konsistigas la 22% de MEP. La rajtoj je trairado de fora nafto tra ĝiaj naftoduktoj generas grandan monsumon.

Transportado

Sirio havas plurajn internaciajn flughavenojn, inter tiuj menciindas la Flughaveno de Damasko, Flughaveno de Halepo kaj Flughaveno de Latakia.

Loĝantaro

La siria loĝantaro estas araba en sia plimulto (90,3%), sed norde loĝas la malplimultoj kurda, armena, asiria kaj turka, ĉiu el ili kun sia propra lingvo. Miloj da palestinatoj loĝas dise en la tuta siria teritorio.

La loĝantaro koncentriĝas ĉefe en tri geografiaj zonoj: la marborda strio kaj ĝiaj proksimaj reliefoj, laŭlonge de la rivero Eŭfrato kaj ĉe la landlimo kun Turkio. La 51,8% de la sirianoj loĝas en urbaj nukleoj. La kreskado de la industria sektoro kaj la kampara eliro alportis rapidan disvolviĝon al la urboj.

La plej loĝata estas la ĉefurbo Damasko, aliaj gravaj urboj estas Halepo, en la nordoriento; Homs kaj Harna, ĉe la bordoj de la rivero Oronto; kaj Latakia, en la mediteranea marbordo.

Religio

La islama religio regas la landon: la muzulmanoj precipe praktikas sunaismon kvankam ekzistas grupoj de druzoj, alavitoj, ŝijaismo kaj ismaelidoj. La kristana religio en ĝiaj diversaj kredoj (ortodoksa, maronita, armenkatolika, siriaj kristanoj, ktp) estas la malplimulto kaj estas praktikata precipe en la periferiaj provincoj kaj kelkaj urbaj kvartaloj.

Kulturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

.sy

Ĉi tiu artikolo estas pri domajno de la alta nivelo. Pri la aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Sy.

.sy estas interreta nacia domajno de la alta nivelo de Sirio.

Apostolo Bartolomeo

La apostolo Bartolomeo vivis komence de la 1-a jarcento, supozeble en la loĝloko Kana en Galileo.

Araboj

Araboj estas popoloj disvastiĝintaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egiptio, Libio, Sauda Arabio, emiratoj), kiuj la araban lingvon aŭ ties ian dialekton parolas (kaj ĝenerale, originale islamkredantoj).

Aramea lingvo

La aramea lingvo estas semida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Batalfronto de Proksima Oriento (dua mondmilito)

La operaca fronto de Mezoriento kaj Orienta Afriko estis malfermita de la Itala Reĝlando kaj ties faŝisma registaro de Benito Mussolini dum la Dua Mondmilito, kiel klopodo konkeri la britajn koloniojn de la regiono. Kvankam Italio ne eniris en Mezoriento tra tero, ĝi faris ĝin aere per bombardado strategie kontraŭ naftorafinejoj, oleoduktoj kaj naftokampoj ĉefe en Palestino kaj foje en Barejno unusolan fojon. Francio kaj Britio plifirmigis sian povon en la teritorioj de la aktualaj Sirio kaj Irako. Sovetunio aliĝis al la potencoj de Okcidento en Irano.

Trans Arabio, Italio havis fortan potencon en la Korno de Afriko, nome en sia delonge kolonio Itala Somalio, el kiu ĝi invadis ankaŭ Etiopion. Kaj el Palestino kaj el la Korno de Afriko oni klopodis kontroli la trairejon de la Sueza Kanalo kaj de la Ruĝa Maro.

La landoj kiuj sendis gravajn kvantojn de trupoj al tiu fronto estis la jenaj: Germanio, Usono, Francio de Vichy, Libera Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Brita Hindio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Kanado, Itala Reĝlando kaj Unio de Sud-Afriko. Partoprenis ankaŭ trupoj de Etiopio, Regno Irako, de la Emirlando Transjordanio, de la Franca Mandato de Libano, de la Franca Mandato de Sirio, de la Angl-Egipta Sudano, de la Mandata Palestino, Persio (aktuala Irano), Sovetunio kaj aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj, sed ties kontribuado ne estis tiom decidigaj.

Beduenoj

Beduenoj (arabe بدوي Badawī, pl. بدو badw) estas araba gento de nomadaj paŝtistoj. Foje ankaŭ ne-arabaj gentoj, ekzemple la beĝoj estas nomataj beduenoj.

Blazono de Sirio

La blazono de Sirio (arabe شعار سوريا) inkluzivas la Falkon de la Kurajŝoj apogante sin je ŝildo portanta la nacian flagon de Sirio (en vertikala formo), kaj libro de la vortoj "Siria Araba Respubliko" en la araba (الجمهورية العربية السورية). Ĝi estis adoptita en 1980, sekve de la malfondo de la Federacio de Arabaj Respublikoj en 1977, kies blazono la antaŭajn ses jarojn de 1971 ĝis 1977 estis uzita por tri federaciaj ŝtatoj Libio, Egiptio kaj Sirio.

Pro la daŭranta interna milito en Sirio, opoziciaj grupoj kreis alternativajn blazonojn.

Damasko

Damasko (arabe: دمشق aŭ دمشق الشام [dimaŝq (aŝ-ŝam)]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda kaj grava urbo de Sirio. Ĝi estis menciita jam en la 2-a jarmilo antaŭ nia epoko kaj konsiderata, kune kun Jeriĥo, la plej longe daŭre loĝata urbo de la mondo.

En 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 1.711.000; en ĝia aglomeraĵo loĝas pli ol kvin milionoj da homoj; depende de la difino de "aglomeraĵo" eĉ multe pli.

En 2008 Damasko estis la Araba Kultura Ĉefurbo.

Damasko estis la ĉefurbo de Islama Imperio de Umajidoj kaj estas grava pri ambaŭ kristana kaj islama fidoj. Laŭ Nova testamento, Sankta Paŭlo estis sur la vojo al Damasko, kiam li havis vizion, blindiĝis kaj pro tio kristaniĝis; kio fakte iĝis la komenco de la disvastigo de kristanismo.

Flago de Sirio

La flago de Sirio (arabe علم سوريا) enkondukiĝis en 1980, kiam oni reoficialigis la flagon de la eksa Unuiĝinta Araba Respubliko.

Islama Ŝtato

Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (arabe: الدولة الاسلامية في العراق والشام aŭ ad-dawla al-islāmiyya fi-l-ʿirāq wa-š-šā, ankaŭ konata kiel Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, aŭ Islama Ŝtato), kaj simplnomas IŜIL, IŜIS, kaj Daiŝo (en arabe داعش, Dāʿiš [ˈdaːʕiʃ]) kiel insulta nomo de kontraŭuloj estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion.

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono, la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.

La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo “Islama Ŝtato”, kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia kalifo. Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj, ke la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj".

La organizon karaktetizas la kruda kaj akra interpreto de Islamo kaj ĝia bruta perforto kontraŭ la ŝijaanoj, ĉar ĝiaj membroj estas sunaanoj. Ĝia celo deklarita estas etendiĝi al Jordanio, Israelo, Palestino, Libano, Kuvajto, Turkio kaj Kipro.

Prezidanto de Usono Donald Trump diris, ke Hilary Clinton fondis ISIS kaj Al-Qaeda kaj alian Videon, kiun ŝi agnoskas, ke ili estas fonditaj de ili

Jordanio

Jordanio - al-Urdun - الأردن

Lando inter Sirio, Irako, Sauda Arabio kaj Israelo.

Kurda lingvo

- La norda varianto nomiĝas kurmanji / kurmancî (pr. kurmanĝi), parolata de pli ol 90% de la kurdoj,

La kurda lingvo (Kurde: Kurdî) estas kolektiva nomo por familio de kvin kurdaj lingvovariantoj parolataj de la kurdoj. Ĝi apartenas al irana grupo de la hindirana lingvaro, kiu estas unuagrada branĉo de la hindeŭropa lingvaro. La kurdaj lingvovariantoj estas parolataj en Turkio, Sirio, Irako (Aŭtonoma Regiono Kurdistano), Irano, Armenio, Turkmenio kaj Azerbajĝano. Depende de la fontoj, ĝi havas inter 35 milionojn kaj 40 milionojn da parolantoj, plejparte dulingvaj.

Depende de la lando, ĝi uzas tri diversajn alfabetojn: la latinan, la cirilan kaj la arab-persan, adaptitajn al la specifaj sonoj de la lingvovariantoj.

Kurdio

Kurdio, Kurdujo aŭ Kurdistano estas ne precize difinebla areo, teritorio en Okcidenta Azio, kiu estas traktata kiel historia setleja areo de la kurdoj aŭ kie la kurdoj formas plimulton inter la loĝantaro. La ŝtatoj sur kies teritorio etendiĝas partoj de Kurdio, evitas la esprimon Kurdio aŭ eĉ simple malpermesas uzon de tio. La entuta kurda setleja areo varias de proksimume 190 000 km² tra 490 000 ĝis 530 000 km² kaj kovras grandajn partojn de Turkio, Irako, Irano, Sirio kaj Armenio. Ĉi tiu areo havas multajn subterajn fontojn kaj minejojn.

Urbo de Piranshahr estas ĉefurbo de mukerian distrikto.

La loĝantaro de Kurdio kalkulas inter 35 milionoj kaj 40 milionoj da homoj. Kurdoj parolas la kurdan lingvon, kiu apartenas al la hindeŭropa lingvaro. Multaj kurdoj celas fari Kurdion sendependa ŝtato en kiu la plimulto el la loĝantoj estos kurdoj kaj kie plej multaj kurdoj loĝos.

Kurdoj

Kurdoj estas granda etna grupo, kiu loĝas en ia virtuala lando Kurdio ĉar kurdoj vivas ene de 5 aliaj ŝtatoj: Irako, Irano, Turkio, Sirio kaj iom en Armenio.

Libano

Libano (Lubnan, لبنان) lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo. Kromnomo: Lando de la cedroj aŭ Cedrolando (la cedro estas la emblemo de la nacia flago). La cedroj de Lebanono (aŭ lebanonaj cedroj) estas cititaj en Biblio. La nuna Libano koincidas proksimume kun la antikva Fenicio.

Seleŭkio

Ne konfuzu kun la (multe pli posta) Selĝuka Imperio

Seleŭkio (312-64 a.K.) estis la helena regno en okcidenta Azio, fondita de Seleŭko la 1-a Nikatoro, kiam disiĝis la imperio de Aleksandro la Granda. Seleŭkio heredis 75% de la loĝantaro de la aleksandra imperio. La imperio estis regata el la metropolo Seleŭkio-Ktesifono. Seleŭkio ripete militis kontraŭ la Ptolemeoj, la grekaj, post-aleksandraj reĝoj de Egiptio.

daŭro: 312-64 a.K.

ĉefurbo: Babilono, poste Antioĥio en Sirio

loĝantaro: ĉirkaŭ 30 milionoj

teritorio: 3,9 milionoj kvadrataj kilometroj: Persio, Mezopotamio, Sirio, Palestino, parton de Anatolio, Baktrio, Gedrosio, Araĥosio.

lingvo: greka lingvo

religio: greka religioSeleŭkio floris de 300 ĝis 150 a.K., disvastiginte grekan civilizon kaj lingvon (iafoje perforte). De -150 ĝis -50, la imperio putriĝis pro dinastiaj militoj: provincoj sendependiĝis (ekzemple, Judio sub la Makabeoj) kaj finfine Seleŭkio estis konkerita de Partujo (en la oriento: Persio kaj Mezopotamio) kaj de Romio (en la okcidento: Sirio, Palestino kaj Anatolio). Romio konkeris per la armeoj de Lukulo kaj Pompejo.

Seleŭkio falis, sed Antioĥio kaj greka civilizo en la eks-seleŭkaj landoj prosperis sub la romia kaj bizanca imperio, dum la postaj sep cent jaroj, ĝis la alveno

de islamo kaj la araba imperio en la 7-a jarcento, kaj ankaŭ en la parta imperio, kie la greka reste estis lingvo de kulturo, eĉ la unua Sasanida imperiestro, kiam li estis informita, ke lia generalo ĵus venkis la romianojn, estis spektanta grekan tragedion de Eŭripido.

Seleŭkio estas menciita en la Biblio, profete en la Libro de Danielo kaj historie en la Libroj de la Makabeoj. Tiuj rigardis ĝian grekan civilizon kiel minacon al judismo - minaco, kiun Antioĥo la 4-a Epifano realigis sange.

Siria enlanda milito

Ekde printempo 15-a de marto 2011 en Sirio - kadre de la protesta ondo de la jaro 2010 kaj 2011 en arablingvaj ŝtatoj - okazis protestoj de la loĝantaro kontraŭ la registaro, kaj demonstraciantoj postulis la forigon de la reĝimo de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. La registaro perforte kontraŭbatalis la protestojn, kaj milicanoj pafis kontraŭ demonstraciantoj. La registaro asertis, ke en la lando agas armigitaj grupiĝoj influitaj el eksterlando. Ekde la komenciĝo de la protestoj laŭ indikoj de siriaj opoziciuloj ĝis la mezo de julio 2012 mortis minimume 20000 homoj. Ĉar la protestoj ne povis atingi iun ajn allason de la registaro, eĉ la registaraj soldatoj, rabistoj mortis, turmnentis, arestis amase la loĝantojn, la protestoj ĉesis je 2012 kaj evoluis al armita konflikto inter opozicio kaj registaro.

Sirio (romia provinco)

Syria (latine por Sirio) estis provinco de la Romia Imperio.

Ĝi instaliĝis dum la jaro 64 antaŭ Kristo fare de la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus (Pompeo) kaj ĝis la konkero fare de la araboj dum la 30-aj jaroj de la 7-a jarcento restis parto de la Romia Imperio respektive post la jaro 395 de la Bizanca Imperio. La hodiaŭa ŝtato Sirio, kiu ampleksas iom malpli da teritorio ol la tiama romia provinco, estas nomita laŭ ĝi.

Herodo Arĥelao, kiu regis la regionojn Judio, Samario kaj Idumeo, dum la jaro 6 post Kristo forbariĝis el Sirio. Dum la jaroj 34 kaj 37 la resto de la regoteritorio de Arĥelao ankaŭ iĝis fiksa parto de la Romia Imperio kaj iĝis la provinco Iudaea. Dum la regotempo de la romia imperiestro Hadriano post granda juda milito estis reorganizitaj kaj la provinco Judio ekhavis la nomon Syria Palaestina.

La potenca provincestro de Syria havis sian palacon en la urbo Antioĥio, kiu estis inter la ple grandaj kaj signifaj urboj de la Romia Imperio. Multe da romiaj soldatoj troviĝis en la provinco, por defendi la orientan limon de la imperio kontraŭ la Partoj - dum kelkaj generacioj kvar romiaj legioj konstante troviĝis en la regiono.

La provinco Syria eksportis inter alie olivoleon, vinon, cedrolignon, ŝtofojn kolorigitajn per purpuro, vitraĵojn kaj meblojn ornamitajn per eburo. Krome la regiono estis la okcidenta fino de la komerca vojo por silko el Ĉinio kaj spicojj el Hindio.

Dum la jaroj 193 kaj 194 la regiono dividiĝis en la du provincojn Syria Coele kaj Syria Phoenice, kiuj dum la fino de la antikva epoko plue dividiĝis al pli etaj subunuoj. La tuto de tiuj siriaj provincoj tamen ĝis la mezo de la 6-a jarcento ekonomie kaj kulture floris kaj krom Egiptio konsistigis unu el la plej gravaj regionoj de la Romia kaj poste Bizanca Imperioj, kvankam ekde la 3-a jarcento ripete la armeo de la persa Sasanida Imperio invadis ĝin, ĉiam por mallonga tempo.

Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj

La sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon. La ekoregiono kongruas kun samnoma regiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj de montaroj de suda Turkujo, okcidenta Sirio, Libano kaj ekstrem-norda Israelo.

Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Ŝtatoj en Azio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.