Sinbruligo

Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la medio, la publiko, instancoj.

Dum sinbruligo, oni longtempe rezervas sian konscion kaj tiel travivas tre intense la dolorojn. La rapida interveno de eksteruloj per fajroestingiloj aŭ per aliaj fajroĉesigiloj povas fiaskigi la sinbruligon. Ĉar la moderna medicino povas vivteni eĉ la gravajn vundiĝintojn, ili forlasas la hospitalon en forte limigita agpovo, laborpovo. La ne-fiaskigita sinbruligo kondukas al tre gravaj vundiĝoj, morto.

RyszardSiwiecSelfImmolation
Sinbruligo en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio, Pollando, la 8-an de septembro 1968

Gravaj sinbruligoj

Aktivismo

Aktivismo konsistas je klopodoj helpi la disvastigon de sociaj, politikaj, ekonomiaj, aŭ mediaj ŝanĝoj. La termino konotacias pacajn formojn de konflikta agado. Aktivuloj povas uzi variajn formojn de aktivismo game el sendado de leteroj al la gazetaro aŭ politikistoj, politikaj kampanjoj, ekonomia aktivismo kia bojkoto aŭ prefere per partopreno en negocoj, marŝoj, manifestacioj, strikoj, surstrata sidado, sinbruligo kaj fastostrikoj. Oni studas kiel aktivismaj grupoj jam en Usono kaj Kanado estas uzantaj sociajn amaskomunikilojn por faciligi la socian aliron kaj civitanan engaĝiĝon por la kolektiva agado.

Brulŝtiparo

La morto sur brulŝtiparo estas formo de mortopuno, praktikita en la pasintaj jarcentoj kaj aplikita precipe al kondamnitoj pro sorĉartoj, herezo, sodomio kaj perfido.

Fajro

Fajro estas fenomeno konsistanta en brulkonsumado de diversaj substancoj, kun produktado de lumo kaj varmo, krom de aliaj reagoproduktaĵoj. kemie, ĝi estas rapida oksida reago nome brulo de ia materialo. Por havi fajron oni devas miksi oksidigontan kaj oksidigotan kemiaĵojn, kaj poste enmeti sufiĉe da energio por komenci ĝin - sed poste ĝi faras sian propran energion por daŭrigi sin. Pli malrapidaj oksidigaj procezoj kiaj rustiĝado aŭ digestado ne estas inkluditaj en tiu difino.

Fajro estas verma ĉar la konverto de la malforta duobla ligo en molekula oksigeno, O2, al pli fortaj ligoj en la brulo produktas karbonan dioksidon kaj akvo liberigas energion (418 kJ por 32 g de O2); la liberigita energio de la brulaĵo lusad nur gravan rolon tie. Je ia punkto en la brulreago, nome la ekbrula punkto, flamoj estas produktitaj. La flamo estas la videbla parto de la fajro. Flamoj konsistas ĉefe el karbona dioksido, akva vaporo, oksigeno kaj nitrogeno. Se estas sufiĉe da varmo, la gasoj povas iĝi ionigitaj por produkti plasmon. Depende el la brulataj substancoj, kaj el malpuraĵoj eksteraj, la koloro de la flamo kaj la intenseco de la fajro estos diferencaj.

Fajro en ties plej oftaj formoj povas rezulti en incendio, kio havas la eblon okazigi fizikan damaĝon pere de brulo. Fajro estas grava procezo kiu tuŝas ekologiajn sistemojn tra la tuta mondo. La pozitivaj efikoj de fajro estas stimulado de la kresko kaj eltenado de variaj ekologiaj sistemoj. Fajro estis uzataj de homoj por kuirado, generado de varmo, lumo, signalado, kaj elpelado. La negativaj efikoj de fajro estas akcidentoj al vivo kaj posedaĵoj, atmosfera poluado, kaj akvo malpurigo. Se fajro movas protektan vegetaĵaron, forta pluvo povas konduki al pliigo de la grunderozio pro akvo. Ankaŭ, kiam la vegetaĵaro estas bruligita, la nitrogeno kiun ĝi enhavas estas liberigita en la atmosferon, malkiel elementoj kiaj la kalio kaj la fosforo kiuj restas en cindroj kaj estas rapide reuzataj en la grundon. Tiu perdo de nitrogeno okazigita de fajro produktas longdaŭran malpliigon en la fekundeco de la grundo, kiu nur malrapide rekuperiĝas kiel nitrogeno kiam ĝi estas "fiksita" el la atmosfero pere de lumo kaj de guŝplantoj kiaj trifolio.

Iĵevsko

Iĵevsko (ruse Ижевск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Udmurtio. La urbo situas ĉe la rivero Iĵ en 40 km de ĝia enenfluo en riveron Kama. Ĝi havas 633 000 loĝantojn (2013). La urbo estas granda centro de industrio, komerco, kulturo kaj eduko en la Ĉevolga federacia regiono. Iĵevsko estas fama pro sia defenda kaj metalurgia industrio. Ĝi havas la titolon de armila ĉefurbo de Rusio.

La urbo estis fondita en jaro 1760. Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1918.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

Iĵevskij Zavod (Ижевский Uzino) en 1760 ... 1918;

Iĵevsko (Ижевск) en 1918 ... 1985;

Ustinov (Устинов) en 1985 ... 1987.En la urbo estas fervoja stacio.

En jaro 1959 la urbo havis 285 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 632,1 mil loĝantojn.

La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko, protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Jan Palach

Jan Palach (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1948 en Všetaty – mortis la 19-an de januaro 1969 en Prago) estis ĉeĥa studento de filozofio en Universitato de Karolo en Prago, kiu je protesto kontraŭ okupado de Ĉeĥoslovakio per armeoj de ŝtatoj de Varsovia pakto subgvide de Sovetunio (ekde la 21-a de aŭgusto 1968) la 16-an de januaro 1969 publike membruligis sin en la supra parto de la Venceslaa Placo en Prago.

Tri tagojn poste, sekve de ampleksaj brulvundaĵoj li forpasis.

Mohamed Bouazizi

Mohamed Bouazizi (arabe: محمد البوعزيزي) estis juna tunizia strata vendisto, kiu memmortigis sin kiel protesto je polica mistraktado (konfiskado de venditaj varoj). Lia morto ekis la tunizian stratan revolucion de 2011.

Bouazizi, kiu finis universitaton, ne trovis laborlokon, devis sin vivteni per vendado de vegetaĵoj sur la strato. Post kiam la polico konfiskis en Sidi Bouzid liajn varojn kaj batis lin (li ne havis permeson je vendado), li brulmortigis sin je la 17-a de decembro 2010, mortonta je la vundoj la 4-an de januaro en 2011. Lia morto ekis stratajn amasprotestojn tra la lando, finfine kondukante al rezigno de tunizia prezidento Zine El Abidine Ben Ali.

Morto

Morto estas la fino de vivo, nome la transpaso de vivo al nevivo, sen eblo reveni.

Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortis nature, estis mortigita aŭ mortigis sin mem. Bertilo Wennergren skribis en PMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.

Márton Moyses

Márton MOYSES estis rumania hungara poeto, viktimo de komunista diktaturo. Li naskiĝis en Nagyajta la 20-an de aprilo 1941 kaj mortis en Baraolt la 13-an de majo 1970.

Norman Morrison

Norman Morrison (naskiĝis la 29-an de decembro 1933, mortis la 2-an de novembro 1965) estis usona kvakero, kiu sinmortiĝis per sinbruligo proteste de la usona engaĝiĝo al vjetnama milito. Li sinbruliĝis antaŭ la Pentagoo kaj mortis la saman tagon, postlasante la edzinon kaj tri infanojn.

Morrison iĝis heroo por nordaj vjetnamanoj, kie oni eldonis poŝtmarkon kun lia portreto, kies posedo estis malpermesita en Usono. Ĝis nun en Hanojo troviĝas strato nomita laŭ li.

Sep tagojn pli poste similan agon faris en Novjorko antaŭ sidejo de UN Roger Allen LaPorte.

Ryszard Siwiec

Ryszard Siwiec (naskiĝis la 7-an de marto 1909 en Dębica, mortis la 12-an de septembro 1968 en Varsovio) - soldato de Pola Enlanda Armeo, filozofo, librotenisto el Przemyśl. Protestante kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion fare de la armeoj de la Pakto de Varsovio faris sinbruligon la 12-an de septembro 1968 dum tutlanda rikoltofesto en la Stadiono de Dekjariĝo en Varsovio en ĉeesto de partigvidantoj, diplomatoj kaj 100 miloj da spektantoj.

En la centa naskiĝdatreveno de Ryszard Siwiec la loĝantoj de Dębica, de kie li devenis, omaĝis al li. Alvenis diplomatoj de najbaraj landoj, aŭtoritatoj de Ĉekarpata Provinco kaj de la urbo, kaj ankaŭ la familio, filino Elżbieta kaj filo Wit Siwiec.

Septembro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en septembro 2019:

14-a de septembro 2019 La usona prezidanto Donald Trump informis, ke Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis mortigita dum usona kontraŭterorisma operaco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.13-a de septembro 2019 Atakoj de spavoj kontraŭ du petrolinstalaĵoj duonigis la produktadon de la Sauda Arabio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Aperis informoj ke la rusia astronomo Gennadij Borisov malkovris novan kometon, kiu estis nomita omaĝe al li, do C/2019 Q4 (Borisov). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.12-a de septembro 2019 Du sendependaj sciencistaj taĉmentoj el Montrealo kaj Londono malkovris eksterplanedon, nomata K2-18b, 110-lumjarojn fora, kiu estas roka, orbitas en la enloĝebla zono de sia stelo kaj kies atmosfero enhavas akvovaporon.10-a de septembro 2019 La rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento de la Udmurta Respubliko en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malaltigo de edukado en la udmurta lingvo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La usona prezidanto Donald Trump anoncis per Tvitero ke li eksigis sian konsiliston pri ŝtatsekureco, John Bolton. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de septembro 2019 La Vikimedia Fondaĵo planas fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekve de rekomendo de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis kalkulado de voĉdonoj dum la balotado en la Moskva urba dumao, okazinta antaŭtage. 20 el 45 lokoj ricevis opoziciuloj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Finiĝis la interŝanĝo de detenitaj personoj inter Rusio kaj Ukrainio, dum kiu estis liberigitaj po 35 personoj de ĉiu flanko. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de septembro 2019 La ĉefadministranto de Honkongo Carrie Lam anoncis ke ŝia registaro oficiale retiros proponitan leĝoprojekton, kiu permesus al Ĉinio ekstradicii akuzatojn el Honkongo kaj juĝi ilin laŭ la ĉina juĝsistemo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.

Sinmortigo

Sinmortigo estas la ago mortigi sin (t.e. meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio uitlas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.

Sinmortigo estas ofte farita kiel rezulto de deprimo, kies kaŭzo ofte estas atribuata al psika malsano kiaj ekdeprimo, dupolusa obstrukco, skizofrenio, emocie malstabila personeca perturbo, alkoholismo, aŭ droguzado. Stresigaj faktoroj kiaj financaj malfacilaĵoj aŭ poblemoj ĉe interpersonaj rilatoj ofte ludas gravan rolon. Klopodoj por eviti suicidon estas limigo de aliro al pafarmiloj, traktado de mensaj malsanoj kaj droga misuzado, kaj plibonigo de ekonomia situacio. Kvankam krizaj telefonejoj estas komunaj en multaj landoj, estas malmulta pruvaro pri ties efiko.

Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.

Udmurta lingvo

La udmurta lingvo (udmurte удмурт кыл - udmurt kyl) estas ano de la Urala lingvaro, Finn-ugra lingvaro. Ĝia plej proksima parenco estas la komia lingvo.

La udmurtoj nombras ĉirkaŭ 670 mil, sed la lingvon parolas nur 72,8 %. Ili vivas en la Rusa Federacio, en la Udmurta Respubliko kaj en la ĉirkaŭaĵo. Ili disiĝis de la plej proksimaj parencoj (komioj kaj zurjenoj) en la 12-a ĝis 15-a jarcento. Komia lingvo estas la plej proksima lingvo de la udmurta.

Yui Chunoshin

YUI Chunoshin (Hepburn) 由比 忠之進 ([jui ĈU-noŝin], naskiĝinta la 11-an de oktobro 1894, mortinta la 12-an de novembro 1967) estis japana esperantisto, membro de Japana Esperanto-Instituto.

Li naskiĝis en Fukuoka-prefektujo, en Maebaru-urbeto (nune Maebaru-urbo). Li studis en Tokia altlernejo de industrio, kaj laboris kiel radio-inĝeniero. Antaŭ Pacifika Milito, li laboris en fadenfabriko en Manĉurio.

Post fino de Pacifika Milito, li laboris en Ĉinio.

Poste li aliĝis al kontraŭ-atombomba movado. Li prezentis pri hibakuŝo en Esperanto (tradukis la libron Viktimoj de la atombombo).

Li korespondis kun vjetnama esperantisto, kaj aliĝis al kontraŭ-militmovado de Vjetnama milito kaj kontraŭ okupado de Okinavo.

En 11-a de novembro, li sinbruligis por sinmortigi per benzino antaŭ domo de ĉefministro, protestante ke ĉefministro Sato Eisaku aprobis por Vjetnama milito cun epistilo tiu "eĉ se mi ne estas Vjetnama, nek Usona, mia morto ne estos vana por la homoj kiuj deziras mondan pacon".Vidu ankaŭ: Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)#Radio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.