Simfonio

Simfonio estas muzika komponaĵo, ofte longa kaj kutime por orkestro. La termino "simfonio" ne devigas specifan formaton. Kvankam multaj simfonioj prezentas certan tonalon en kvar movimentoj, kun la unua en sonata formato, kaj tio estas ofte konsiderata de muzikaj teoriistoj kiel klasika strukturo de simfonio, eĉ kelkaj simfonioj de majstroj kiel Haydn, Mozart kaj Beethoven ne sin prezentas laŭ tia modelo.

18a jarcento

Dum la 18a jarcento, "la simfonio kultiviĝis kun eksterordinara intenseco". [1] Ĝi ludis rolon en multaj partoj de publika vivo, inkluzive de ekleziaj diservoj,[2] sed precipe forta fonto de subteno por simfonia ludado estis la nobelaro. En Vieno, eble la plej grava loko en Eŭropo por la komponado de simfonioj, "senmetafore centoj da noblaj familioj subtenis muzikajn organizojn, ĝenerale dividantaj la tempon inter Vieno kaj iliaj familiaj bienoj [aliloke en la Imperio]". [3] Pro la tipa malgrando de la tiama orkestro, multaj el ĉi tiuj kortumaj organizoj povis ludi simfoniojn. La juna Joseph Haydn, je la akcepto de sia unua posteno kiel muzikestro en 1757 por la familio Morzin, trovis, ke dum la ĉeesto en Vieno de la domanaro Morzin, sia orkestro estis nur parto de viva kaj konkurencema muzika medio, kun pluraj aristokratoj, kiuj subtenis koncertojn de la propraj ensembloj. (Carpani 1823, 66, cited in Gotwals 1968).[4]

LaRue, Bonds, Walsh, kaj Wilson[5] montras la iom-post-ioma pligrandiĝo de la simfonia orkestro dum la 18a jarcento. Komence, simfonioj estis simfonioj de kord-instrumentoj, verkitaj en nur kvar partoj: unua violono, dua violono, aldviolono, kaj baso. La basa parto ludiĝis de violonĉeloj, kontrabasoj, kiuj ludis la basan parton je oktavo sub ili, kaj eble ankaŭ fagoto.

Foje la fruaj simfonistoj eĉ en inkluzivis aldviolonan parton, kaj tiel kreis tri-partajn simfoniojn. Baso kontinua parto, kun fagoto kune kun klaviceno aŭ alia instrumento, kiu povas ludi agordojn, ankaŭ eble ĉeestis.[6]

La unuaj aldonoj al ĉi-tiu simpla ensemblo estis paro da kornoj, poste kune kun hobojoj. Dum la jarcento, aliaj instrumentoj aldonigis al la klasika orkestro: flutoj, kiuj foje anstataŭis la hobojojn, apartaj partoj por fagotoj, klarnetoj, trumpetoj, kaj timbaloj. Verkoj utilis multajn kombinaĵojn el ĉi tiuj aldonaj instrumentoj. La plena klasika orkestro, je la fino de la jarcento por la plej grandskalaj simfonioj, enhavas la norman kordinstrument-ensemblon, kiu menciiĝis supre, parojn da lignaj blovinstrumentoj (flutoj, hobojoj, klarnetoj, kaj fagotoj), paron da kornoj, kaj timbalojn. Klavaro instrumento, kiu ludis la kontinuan basan parton, ankoraŭ disponeblis.

La "Itala" simfonio-stilo, ofte uzita kiel uverturo kaj interakto en operejoj, iĝis norma tri-movimenta formo: rapida movimento, malrapida movimento, kaj alia rapida movimento. Dum la 18a jarcento iĝis kutima verki kvar-movimentajn simfoniojn,[7] laŭ la linioj priskribataj en la sekva paragrafo. La tri-movimenta simfonio malrapide formortis; preskaŭ la duono el la simfonioj de Haydn havis nur tri movimentojn; [8] kaj por la juna Mozarto, la tri-movimenta simfonio estis tipa, eble pro la influo de lia amiko Johann Christian Bach.[9] Elstara malfrua ekzemplo de tri-movimenta Klasika simfonio estas la Simfonio N-ro 38 de Mozarto (Simfonio "Prago"), de 1787.

La kvar-movimenta formo, kiu disvolviĝis el ĉi tiu evolu-proceso estis la jena:[10][11]

  1. komenca sonato aŭ alegro
  2. malrapida movimento, ekzemple adaĝo
  3. minueto aŭ skerco kun trio
  4. alego, rondo, aŭ sonato.

Komponistoj ofte ŝanĝis ĉi tiun planon, ekzemple per reordigo de la mezaj movimentoj, aŭ per aldono de malrapida komenco al la ununa moviment. Haydn, Mozarto, kaj ilia samtempuloj uzis kvar-movimentan formon nur en orkestra aŭ plurinstrumenta ĉambro-muziko, ekzemple kvartetoj, malgraŭ ke post Beethoven solo-sonatojn verkiĝas tiom ofte en kvar, kiom en tri movimentoj. [12]

La komponado de fruaj simfonioj centriĝis ĉe Milano, Vieno, kaj Mannheim. Elstara membro de la milana skolo estis Giovanni Battista Sammartini, kaj enhavis Antonio Brioschi-on, Ferdinando Galimberti-on and Giovanni Battista Lampugnani-on. Inter la fruaj komponistoj en la formo en Vieno estis Georg Christoph Wagenseil, Wenzel Raimund Birck kaj Georg Matthias Monn. Postaj gravaj Vienaj simfonio-komponistoj estis Johann Baptist Wanhal, Karl Ditters von Dittersdorf kaj Leopold Hoffmann. Membro de la mannheim-a skolo estis Johann Stamitz.[13]

La plej gravaj simfoni-verkistoj de la posta parto de la 18a jarcento estas Haydn, kiu verkis almenaŭ 107 simfoniojn dum 36 jaroj,[14] kaj Mozarto, kiu verkis almenaŭ 47 simfoniojn dum 24 jaroj.[15]

19a jarcento

Komence de la 19a jarcento, Beethoven plialtiĝis la simfonion el ĉiutaga ĝenro produktita en grandaj kvantoj al suprema formo en kiu komponistoj sukcesis atingi la plej altajn eblojn de muziko en nur kelkaj verkoj.[16] Beethoven komencis per du verkoj rekte konkurencante kun siaj modeloj Mozart kaj Haydn, poste sep pliaj simfonioj, starte per la Tria Simfonio ("Eroica") kiu pliampleksigis la rigardon kaj ambicion de la ĝenro. Lia 5-a simfonio estas eble la plej fama simfonio iam verkita; ties transiro el la emociplena ŝtormeca malferma movimento en C-minoro al triumfa ĉefa finalo havigis modelon adoptitan poste de simfoniistoj kiaj Brahms[17] kaj Mahler. Lia Simfonio n-ro. 6 estas programa verko, kiu montras instrumentajn imitaĵojn de birdotriloj kaj ŝtormon; kaj, malkonvencie, kvinan movementon (simfonioj kutime havis ĉefe kvar movementojn). Lia Simfonio n-ro 9 inkludas partojn por voĉaj soloistoj kaj ĥoron en la lasta movemento, kio faras ĝin ĥora simfonio.La Naŭa de Beethoven ne estis la unua ĥora simfonio, kvankam ĝi estas certe la plej celebrata. Beethoven estis antaŭita de la Batal-Simfonio de Peter von Winter, kiu inkluda finan ĥoron kaj estis verkita en 1814, dek jaroj antaŭ la Naŭa de Beethoven.[18]

Referencoj

  1. LaRue 2001 §I.2 citas du klerulajn katalogojn, kiuj listigas pli ol 13,000 apartajn verkojn: LaRue 1959 and 1988
  2. Jan LaRue; Mark Evan Bonds; Stephen Walsh; Charles Wilson (2001), "Symphony", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers
  3. LaRue 2001,§I.10
  4. Ŝablono:Cite work
  5. LaRue 2001,§I.4
  6. LaRue 2001,§I.4
  7. HEPOKOSKI, James. (2006) Elements of Sonata Theory : Norms, Types, and Deformations in the Late-Eighteenth-Century Sonata. Oxford University Press. ISBN 0198033451.
  8. Kalkulo el Graham Parkes, "The symphonic structure of Also sprach Zarathustra: a preliminary outline," in LUCHTE, James. (2011) Nietzsche's Thus Spoke Zarathustra: Before Sunrise. Bloomsbury Publishing. ISBN 1441118454.. Elĉerpiĝoj disponeblaj ĉe [1].
  9. La supozo pri la tri-movimenta prefero de la infana Mozarto fariĝis de Gärtner, kiu atentigas, ke la patro de Mozarto, Leopold Mozart kaj aliaj pli aĝaj komponistoj jam preferis kvar movimentojn. Vidu GÄRTNER, Heinz. (1994) John Christian Bach: Mozart's Friend and Mentor. Hal Leonard Corporation. ISBN 0931340799. Elĉerpaĵoj elŝuteblaj ĉe [2].
  10. JACKSON, Timothy L.. (1999) “Tchaikovsky, Symphony no. 6 (Pathétique)”, Cambridge Music Handbooks. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-64111-X.
  11. STEIN, Leon. (1979) Structure & Style: The Study and Analysis of Musical Forms. Princeton, N.J.: Summy-Birchard Music. ISBN 0-87487-164-6.
  12. PROUT, Ebenezer. (1895) Applied Forms: A Sequel to 'Musical Form', 9183‑a eldono, AMS Press, 1971. ISBN 0-404-05138-3.
  13. Anonymous, "Mannheim School", Encyclopedia Britannica, http://www.britannica.com/EBchecked/topic/362596/Mannheim-school
  14. Webster, James; Feder, Georg (2001), "Haydn, (Franz) Joseph", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers
  15. Eisen, Cliff; Sadie, Stanley (2001), "Mozart (3): (Johann Chrysostum) Wolfgang Amadeus Mozart", in Stanley Sadie and John Tyrrell, The New Grove Dictionary of Music and Musicians (Second ed.), London: Macmillan Publishers
  16. Dahlhaus, Carl (1989). Nineteenth-Century Music. Tradukita de Robinson, J. Bradford. Berkeley: University of California Press. p. 265. ISBN 978-0-520-07644-0. OCLC 17951591.
  17. Libbey, Theodore (1999). The NPR Guide to Building a Classical CD Collection (Second ed.). New York: Workman Publishing. p. 40. ISBN 978-0761104872.
  18. Jan LaRue et al. (n.d.) "Symphony," in the New Grove Dictionary of Music and Musicians (reta eldono).

Eksteraj ligiloj

Antonín Dvořák

Antonín Leopold DVOŘÁK ([ˈantɔɲiːn ˈlɛɔpɔlt ˈdvɔr̝aːk], esperantigite Antono Leopoldo Dvorĵak) (naskiĝis la 8-an de septembro 1841 en Nelahozeves apud Prago, Ĉeĥio; mortis la 1-an de majo 1904 en Prago) estis ĉeĥa komponisto.

Li apartenas al la eksterordinaraj personecoj de la ĉeĥa kaj tutmonda muzika kulturo kaj kune kun Bedřich Smetana li estas konsiderata kiel fondinto de la moderna ĉeĥa muziko. Li estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la klasika-romantisma sintezo kaj sendube la tutmonde plej konata kaj plej ofte ludata ĉeĥa komponisto. La propra stilo de Dvořák estis priskribita kiel "la plej kompleta rekreaĵo de nacia lingvaĵo kun tiu de simfonia tradicio, absorbante popolajn influojn kaj trovante efektivajn vojojn uzi ilin".La unua muzikpeco de Dvořák de religia naturo, nome Stabat Mater, estis premierita en Prago en 1880. Ĝi estis tre sukcese ludita en Londono en 1883, kio kondukis al multaj aliaj ludoj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono. En sia kariero, Dvořák faris naŭ invititajn vizitojn al Anglio, ofte reĝisorante ludojn en siaj propraj verkoj. Lia Simfonio n-ro 7 estis verkita por Londono. Vizitante Rusion en marto 1890, li reĝisoris koncertojn de sia propra muziko en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. En 1891 Dvořák estis nomumita kiel profesoro en la Praga konservatorio. En 1890–91, li verkis sian Pianotrion numero 4a, unu el liaj plej sukcesaj pecoj de ĉambra muziko. En 1892, Dvořák translokiĝis al Usono kaj iĝis la direktoro de la Nacia Konservatorio de Muziko de Ameriko (Usono) en Novjorko. En Usono, Dvořák verkis siajn du plej sukcesajn orkestrajn verkojn: nome la Simfonio El la Nova Mondo, kiu etendis sian reputacion tutmonde, kaj lia Konĉerto por Violonĉelo, unu el la plej bone konsideritaj el ĉiuj konĉertoj por violonĉelo. Li verkis sian plej aprezatan pecon de ĉambra muziko, nome la Kordokvarteto No. 12a, en tiu epoko. Sed malfaciloj en la pago de lia salajro, kun pliiĝanta agnosko en Eŭropo kaj eksufero pro nostalgio, kondukis lin al abandono de Usono kaj reveno al Bohemio en 1895.

Granda internacia fameco, kiun li ĝuis jam dum sia vivo, kontribuis al kresko de prestiĝo de la ĉeĥa kulturo kaj nacio. Per sia pedagogia agado en la nacia konservatorio en Novjorko de 1892 ĝis 1895 li influis ankaŭ la evoluon de la usona muziko.

Lia verkaro konsistas grandparte el instrumentaj komponaĵoj (simfoniaj, kameraj kaj solaj), sed same gravas ankaŭ liaj spiritaj verkoj, kantatoj kaj operoj. Tipaj trajtoj de la muziko de Dvořák estas riĉa kaj originala melodia inventemo, kiu ofte indikas je popolaj radikoj, elstara ritmo kaj koloreca instrumentado. Menciinde estas ankaŭ, ke la unua komponaĵo, kiu eksonis post alluniĝo en 1969, estis lia "Novmonda simfonio".

B♭-maĵoro

B♭-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko b♭. La tonalon B♭-maĵoro oni indikas en la notacio per du bemoloj (b♭, e♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko b♭-d-f), oni nomas B♭-maĵoro.

Por multaj latunaj blovinstrumentoj ĉi tiu tonalo estas la plej simpla, ĉar multaj el ili havas B♭ kiel tonikon kaj ilia naturtona serio kongruas plejparte kun la B♭-maĵora gamo. Pro tio ĉi tiu tonalo ofte aperas en blovmuzika literaturo. Ankaŭ multaj naciaj himnoj tonalas en B♭-maĵoro.

C-maĵoro

C-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c. La tonalo C-maĵoro en la notacio ne havas antaŭsignojn diesojn, bemolojn). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c-e-g-), oni nomas C-maĵoro.

C-maĵoron ofte estas sentata kiel hela, klara, festa, kvankam malpli brila ol la diesaj tonaloj. Ĉar ne atentendas antaŭsignoj, multaj facilaj muzikpecoj por komencantoj estas metataj en c-maĵoro. Kelkaj komponistoj karakterizis per ĉi tiu tonalo ofte simplulojn de aliaj ol mentaj kapabloj. Ekzemple la figuro de Osmin en "Die Entführung aus dem Serail" de Wolfgang Amadeus Mozart kantas prefere en C-maĵoro.

C-minoro

C-minoro estas tonalo de la modalo minoro, kiu baziĝas sur la toniko c. La tonalo c-minoro estas indikata en la notacio per tri bemoloj (♭). (b♭, e♭, a♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c-e♭-g), oni nomas c-maĵoro.

Ĉi tiu tonalo validas al multaj kiel sorteca-tragika ekde la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven.

D-maĵoro

D-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, kiu baziĝas sur la toniko d . La tonalo D-maĵoro estas indikata en la notacio per du diesoj (f♯, c♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko d-f♯-a) oni nomas D-maĵoro.

Antaŭsignoj de D-maĵoro

D-maĵoro validas kiel la plej solena el inter la tonaloj. La kaŭzo estas, ke en la epoko de la barokmuziko la baroktrumetoj, kiuj eksonis je solenaj okazoj, plejofte estis agordita en D.

Krome D-maĵoro estas la plej ofta tonalo en irlanda popolmuziko, ĉar la irlandaj tradiciaj blovinstrumentoj (ekz. die uilleann pipes) estas agorditaj en D. ankaŭ sur la violono ĉi tiu tonalo estas tre facile ludebla.

D-minoro

D-Moll estas tonalo de la modalo minoro, baziĝanta sur la toniko d. La tonalo d-minoro estas indikata en la notacio per unu bemolo ♭. Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko d-f-a), oni nomas d-minoro.

d-minoro al multaj laŭtradicie validas kiel serioza tonalo teniĝa al la transmondo.

Dmitrij Ŝostakoviĉ

Dmitrij ŜOSTAKOVIĈ (ruse Дмитрий Дмитриевич Шостакович; naskiĝis la 25-an de septembro 1906 en Sankt-Peterburgo, la Rusia imperio — mortis la 9-an de aŭgusto 1975, Moskvo, Sovetunio) estis la sovetia komponisto.

Li lernis ludi la pianon de sia patrino kaj eniris en 1919 la konservatorion de Petrogrado ĝis 1925, kie li lernis pianon kaj komponadon.

Li verkis sian unuan simfonion en 1925, kaj ĝi tuj rivelis la junan verkiston, kiam Bruno Walter direktis ĝin je la 5-a de majo 1926 en Berlino. La nova soveta registaro mendis la duan simfonion por la deka datreveno de la Oktobra revolucio.

De 1925 ĝis 1935 li verkis avangardistajn komponaĵojn, inter kiuj la plej gravaj estas liaj operoj La Nazo en 1930 kaj Damo Makbeto de la Mcenska distrikto en 1934. Tiu lasta ekokazigis skandalon en Novjorko kaj fortegajn kritikojn el la stalina registaro, kiu malpermesis ludi ĝin. Tio, kaj eble ankaŭ lia edziĝo kaj patriĝo, alvenigis Ŝostakoviĉ-on al pli klasika muziko. Li retrovis la favoron de la sovieta registaro kun sia kvina simfonio en 1937. Dum la Dua mondmilito li verkis pri la heroeco de la soveta popolo, tiam lia kortuŝa sepa simfonio ("Heroa simfonio"), verkita dum kaj pri la sieĝo de Leningrado, estis ludita en Usono dum la sezono 1942 sesdek du fojojn.

Post la milito, ekde 1948, ankaŭ li suferis de la Ĵdanova politiko kaj ne plu povis verki libere ĝis la morto de Stalino en 1953.

Li mortis la 9-an de aŭgusto 1975, verkinta dekkvin simfoniojn, dekkvin konĉertojn, du operojn, tri dekojn da filmmuziko, multajn ĉambromuzikajn verkojn, inter kiuj dekkvin arĉaj kvartetoj, kaj multajn variajn aliajn verkojn kaj kantojn.

E-minoro

e-minoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko e. La tonalon e-minoro oni indikas en la notacio per unu dieso (f♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko e-g-b), oni nomas e-minoro.

Ofte oni priskribas ĉi tiun tonalon kiel lamenta-malĝoja, mistika.

E♭-maĵoro

E♭-maĵoro aŭ E-bemola maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko e♭. La tonalon E♭-maĵoro oni indikas en la notacio per tri bemoloj (b♭, e♭, a♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko e♭-g-b♭), oni nomas E♭-maĵoro.

E♭-maĵoro ofte estas sentata kiel varma kaj malpli hela ol la maĵortonaloj kun diesoj. Multaj pecoj por blovinstrumentoj staras en E♭-maĵoro, ĉar muzikistoj kun latunaj blovinstrumentoj en B♭ aŭ E♭, klarnetoj en B♭ kaj kornoj en F tiam ludas kun malpli antaŭsignoj.

Okulfrape ĉe multaj pecoj en E♭-maĵoro la ĉeftemo aŭ -motivo konsistas el tonoj de la akordo E♭-maĵoro.

F-maĵoro

F-maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko f. La tonalon F-maĵoro oni indikas en la notacio per unu bemoloj (b♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko f-a-c), oni nomas F-maĵoro.

Tradicie F-maĵoro validas kiel „pastoraltonalo“, ĉar multaj lignaj blovinstrumentoj de ĉiam kaj havas f kiel tonikon kaj ankaŭ estis sociataj kun paŝtistoj.

F-maĵoro ofte estas sentata iomete malpli hela kaj klara ol C-maĵoro.

Gustav Mahler

Gustav MAHLER (naskiĝis la 7-an de julio 1860 en Kaliště, Bohemio, mortis la 18-an de majo 1911 en Vieno) estis aŭstra komponisto staranta sur la sojlo de malfru-romantismo al modernismo. Krome li estis unu el la plej famaj dirigentoj siatempaj kaj kiel operdirektoro grava reformisto de la muzikteatro.

Jean Sibelius

Johano SIBELIUS [siBEElius] (naskiĝis la 8-an de decembro 1865, mortis la 20-an de septembro 1957), vera nomo Johan Julius Christian SIBELIUS, estis finnlanda komponisto. Kune kun Johan Ludvig Runeberg li estas por la finnoj simbolo de nacia identeco.

Liaj plej renomaj komponaĵoj estas verŝajne Finlandia, Valse Triste, la Violonkonĉerto, Karelia kaj la Cigno de Tuonela, movimento el lia Aro Lemminkäinen. Sed aldone li verkis multon pli, inkluzive de sep simfonioj, muziko inspirita de Kalevala, kaj 100 arioj.

Johannes Brahms

Johannes BRAHMS (naskiĝis la 7-an de majo 1833 en Hamburgo kaj mortis la 3-an de aprilo 1897 en Vieno) estis germana muzika komponisto, pianisto kaj dirigento el la periodo de romantikismo.

La muzikan talenton de Brahms malkovris lia patro, kiu mem ludis kontrabason. Johannes Brahms studis pianludon kaj li estis tre influita de muziko de Bach, Mozart kaj Beethoven. Pli poste violonisto Joseph Joachim interkonatigis lin kun Liszt, Robert Schumann kaj lia edzino Clara, kies kreado ankaŭ tre karakterize influis Brahmson.

En la jaroj 1857 ĝis 1859 li agadis kiel dirigento kaj instruisto de muziko en kortego en la germana urbo Detmold. En 1862 li transloĝiĝis Vienon, kie li poste pasigis plimulton de sia vivo. Li fariĝis mondfama komponisto kaj li estis konsiderata kiel sekvanto de Beethoven. Kritikantoj vidis lin kiel kontraŭpoluson al la muziko de Richard Wagner. En 1870 li renkontiĝis kun la dirigento Hans von Bülow, kiu pli poste la muzikon de Brahm vaste propagandis. Sian unuan simfonion Brahms komponis en 1876; von Bülow nomis tiun ĉi simfonion kiel "la dekan simfonion de Beethoven" (kiu verkis naŭ). Brahms interalie eksidis en imperiestra komitato, kiu donis ŝtatajn stipendiojn, kaj li meritis pri dono de financa subteno al Antonín Dvořák.

Multaj el liaj verkoj iĝis bazo de la moderna koncerta repertorio. Senkompromise perfektisma, Brahms detruis kelkajn el siaj verkoj kaj lasis aliajn nepublikigitaj. Brahms estis konsiderita, kaj de siaj samtempuloj kaj de postaj verkistoj, kiel kaj tradiciisma kaj kiel plinovigisto. Lia muziko estas firme enradikigita en la strukturoj kaj komponaj teknikoj de klasikaj majstroj. Kvankam multaj samtempuloj trovis lian muzikon tro akademieca, lia kontribuo kaj profesieco estis admirita de postaj gravuloj tiom diversaj kiel Arnold Schoenberg kaj Edward Elgar. La prilaborita, tre bone konstruita naturo de la verkoj de Brahms estis starta punkto kaj inspiro por generacioj de komponistoj. Interplektitaj ene de liaj detale bone konstruitaj strukturoj, tamen, estas tre profundaj romantismaj motivoj.

Joseph Haydn

Franz Joseph HAYDN ([fʀanʦ ˈjoːzɛf ˈhaɪdən], esperantigite Franc Jozef Hajdn), si mem neniam estas uzinta la nomon Franz; naskiĝis la 31-an de marto 1732 en Rohrau, Malsupra Aŭstrio; mortis la 31-an de majo 1809 en Gumpendorf) estis gvida aŭstra komponisto de la Viena klasikismo. Li estis frato de la komponisto Michael Haydn kaj de la tenoro Johann Evangelist Haydn.

Haydn pasigis la plej grandan parton de sia kariero kiel kortegomuzikisto kaj direktis la orkestron kaj la operon de la bienhava familio Esterházy je ties vilao, por kiu li devis komponi la muzikon. La efikon de la izoliteco disde aliaj komponistoj kaj la tendencoj de la muziko li priskribis per la konata citaĵo: „Mi estis apartigita de la mondo, neniu en mia proksimeco povis frenezigi min je mi mem kaj torturi, kaj tiel mi devis originaliĝi.“

Kantato

Kantato (itale cantata,

kiu signifas "kanto aŭ historio enmuzikigita")

estas voĉa komponaĵo

akompanata de instrumentoj

kaj ĝenerale enhavanta pli ol unu movimenton.

En la 16-a jarcento,

kiam ĉia serioza muziko estis voĉa,

la termino estis neniel bezonata,

sed post la graviĝo de instrumenta muziko

en la 17-a jarcento

kantatoj komencis aperi sub tiu nomo

post kiam la instrumenta arto

fariĝis sufiĉe certa

por enmetiĝi en sonatojn.

De la mezo de la 17-a ĝis

malfrue en la 18-a jarcento

unu el la plej amataj formoj

de itala ĉambra muziko

estis la kantato por unu aŭ du solistaj voĉoj,

kun akompano de klaviceno

kaj eble kelkaj aliaj solistaj instrumentoj.

Ĝi konsistis unue el deklama rakonto

aŭ sceno en recitativo,

kuntenata de primitiva ario

ripetata je intervaloj.

Bonaj ekzemploj troviĝas en la preĝeja muziko

de Carissimi;

kaj la anglaj voĉaj soloj de Henry PURCELL

(ekz. Mad Tom kaj Mad Bess)

montris la plej bonan,

kion oni povas fari el tiu ĉi arkaika formo.

Post la oftiĝo de la triparta ario

la kantato fariĝis grupo de du aŭ tri arioj

ligitaj de recitativo.

La multaj italaj duetoj kaj tercetoj

de Georg Friedrich Händel

estas ekzemploj sur sufiĉe granda skalo.

Lia latina moteto Silete Venti, por soprano sola,

montris uzadon de tiu ĉi formo en preĝeja muziko.

La itala solista kantato emis,

kiam ĝi estis sur granda skalo,

fariĝi nedistingebla de sceno en opero.

Tiel same la preĝeja kantato, solista aŭ ĥora,

estas nedistingebla de malgranda oratorio

aŭ parto de oratorio.

Tio ĉi estas egale videbla,

se ni esploras la senparalelajn preĝejajn kantatojn de Bach,

el kiuj 200 restas,

aŭ la Chandos-himnojn de Händel.

En la okazo de Johann Sebastian Bach,

multaj el la pli grandaj kantatoj

efektive nomiĝas oratorioj;

kaj la Kristnaska Oratorio estas kolekto

de ses preĝejaj kantatoj efektive destinitaj

por prezento je ses apartaj tagoj,

kvankam ili kune formas artan tuton

tiel kompletan, kiel kiu ajn klasika oratorio.

Tamen la ĉefa punkto

pri la preĝejaj kantatoj de Bach

estas tio, ke ili formis parton

de diservo, kaj aparte de diservo,

en kiu la organizo de la muziko

estis multe pli kohera ol

estis eble en la anglikana eklezio.

Multaj el la plej grandaj kantatoj de Bach

komenciĝas per detalriĉa ĥoro

sekvata de kelkaj arioj kaj recitativoj,

kaj finiĝas per modesta ĥoralo.

Tion ĉi oni ofte prikomentis

kiel ekzemplon de manko de intereso flanke de Bach

pri arta klimakso en la verko kiel tuto.

Sed neniu tion asertos,

kiu konscias pri la loko,

kiun okupis la preĝeja kantato

en la luterana diservo.

La teksto estis zorge bazita

sur la evangelio aŭ lecionoj por la tago;

krom se la kantato estis mallonga,

la prediko verŝajne okazis post la unua ĥoro

aŭ unu el la arioj,

kaj la kongregacio ekkunkantis en la fina ĥoralo.

Tiel la unueco de la diservo

estis la unueco de la muziko;

kaj, en okazoj kiam ĉiuj movimentoj

baziĝis sur la sama ĥoralmelodio,

tiun ĉi unuecon nenio iam superis,

krom tiuj 16-jarcentaj mesoj kaj motetoj,

kiuj baziĝis sur la gregoriaj tonoj de la solenaĵo,

por kiu ili estis verkitaj.

En la moderna tempo la termino kantato

estas aplikata preskaŭ ekskluzive al ĥora muziko,

distinge de solista voĉa muziko.

Estis eble nur unu speco de kantato post Bach,

kiu povas esti rekonita kiel artformo

kaj ne nura titolo por verkoj alie neklaseblaj.

Estas eble rekoni kiel apartan artotipon

tian fruan 19-jarcentan kantaton,

en kiu la ĥoro estas prezentilo

por muziko pli lirika kaj kanteca

ol la oratoria stilo,

kvankam ĝi ne malebligas brilan klimakson

en la formo de leĝera speco de fugo.

Gorreiche Augenblick de Ludwig van Beethoven

estas brila vivtenaĵo en tiu ĉi stilo,

Jubel Cantata de Carl Maria von Weber

estis tipa ekzemplo, kaj la Walpurgisnacht

de Felix Mendelssohn estas la klasika.

La simfonio-kantato de Mendelssohn,

la Lobgesang, estas hibrida verko,

parte en la oratoria stilo.

Ĝin antaŭas tri simfoniaj movimentoj,

montrantaj teknikon laŭkonfese sugestitan

de la naŭa simfonio de Betoveno;

sed la analogio ne estas akurata,

ĉar la verko de Betoveno estas simfonio,

kies kvara movimento estas ĥora finalo

havanta esence unuecan planon,

kaj male la simfonio-kantato de Mendelssohn

estas kantato havanta tri simfoniajn preludojn.

La plenajn lirikajn eblecojn en serio de ĥoraj kantoj

plenumis finfine Johannes Brahms

en sia Rinaldo, verko enmuzikiginta tekston,

kiun verkis Goeto samtempe dum tiu verkis

la tekston de la Walpurgisnacht.

La intencon de la verko de Brahms

(lia sola provo en tiu ĉi ĝenro)

maltrafis kritikistoj,

kiuj atendis en tia grandega komponaĵo

la kvalitojn de detalriĉa ĥora muziko,

kun kiu ĝi havis nenian rilaton.

Brahms verŝajne diris la finan vorton

pri tiu ĉi temo;

kaj la ceteraj specoj de kantato

(komence je la Meeres-stille de Betoveno,

kaj inkluzive plej multajn el la ĥoraj verketoj

de Brahms kaj angloj)

estis nure diversaj manieroj

enmuzikigi en ĥoran muzikon poemon,

kiu estas tro longa por enteniĝi en unu movimento.

Ludwig van Beethoven

Ludwig van BEETHOVEN ([LUDviĥ fan BE:Tho:fn], en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko (de) BETOVENO) (baptiĝis la 17-an de decembro 1770, mortis la 26-an de marto 1827), estis germana pianisto, dirigento kaj komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris, kaj en kelkaj okazoj timigis, komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantojn, kiuj venis post li.

Li estis la lasta granda reprezentanto de la klasikismo en Vieno (post Christoph Willibald Gluck, Joseph Haydn kaj Wolfgang Amadeus Mozart), kaj tiele Beethoven sukcesis superi la muzikon de la romantikismo, influante sur diverseco de muzikaj verkoj de la 19-a jarcento. Lia arto esprimiĝis en nombraj ĝenroj kvankam liaj naŭ simfonioj estis la ĉefa fonto de lia internacia populareco, lia efiko rezultis ege grava en liaj verkoj por piano kaj por ĉambra muziko.

Michael Haydn

Johann Michael HAYDN (naskita la 14-an de septembro 1737 en Rohrau; mortinta la 10-an de aŭgusto 1806 en Salcburgo) estis aŭstra komponisto kaj frato de Joseph Haydn kaj Johann Evangelist Haydn.

Movimento (muziko)

Movimento estas en la klasika muziko ferma parto de plurparta muziko verko kiel ekz. suito aŭ simfonio. Plejofte ĉiu movimento havas t.n. movimentonomon, kiu indikas tempon kaj karakteron (ekz. „andante“, „allegro con brio“) aŭ la tipon de la movimento (ekz. menueto, skerco).

La viĉiĝo de la diferencaj movimentoj, la movimento-sinsekvo ofte celas kontrastoriĉecon. Tipaj movimento-sinsekvoj:

baroka suito: uverturo – kuranto – alemando – sarabando – menueto 1/2 – ĝigo

klasika simfonio: alegro – adaĝo aŭ andanto – menueto aŭ skerco – alegro aŭ presto

Simfonio n-ro 9 (Beethoven)

La 9-a simfonio en D-minoro op. 125 estas la lasta finfarita simfonio de la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝi prezentas cezuron en la muzikhistorio kaj influis la postsekvajn generaciojn de muzikistoj. Samtempe ĝi markas kulminon de la simfoniaro kaj estas nun tutmonde unu el la plej popularaj verkoj de klasika muziko.

Unuafoje en sukcesa simfonio la verko postulas en la finalmovimento krome kantsoloiston kaj miksitan ĥoron. Kiel teksto Beethoven elektis la odon An die Freude de Friedrich Schiller. En 1972 oni oficiale destinis la ĉeftemon de la lasta movimento kiel eŭropa himno, kaj en 1985 Eŭropa Komunumo akceptis ĝin kiel sian oficialan himnon. Ĝi argumentis: Ĝi simbolas la valorojn, kiujn ĉiuj konsentas, samkiel la unuecon en la varieco. La memskribaĵo troviĝas en la Ŝtata Biblioteko je Berlino, kaj Unesko enprenis ĝin la 4-an de septembro 2001 en la Memoron de la Mondo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.