Sefardoj

Sefardoj (hebree: Sefaradim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekzilis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Nederlando kaj Belgio).

Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.

Sepharadic Migrations
Sefardaj elmigroj.
Parto de serio

stelo de Davido  Menora.svg
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cdaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Maimonides · Nacĥmanides · Raŝi
Ba’al Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Loĝantaroj

Ampleksasence, oni nomas sefardoj tiujn judojn, kiuj ne estas aŝkenazoj, inkluzivante eĉ homoj sen rilato al Iberio, sed kiuj loĝis ĉirkaŭ Mediteraneo aŭ en arabaj landoj (romaniotoj, jemenaj judoj, mizraĥoj).

Tradicie la vorto sefardo, adjektive sefarda, indikas judajn komunumojn, kiuj origine devenas de Hispanio (hebree: Safarad aŭ Sefarad) kaj Portugalio. Multaj Judoj estis forĉasitaj de la Iberia duoninsulo dum la dekkvina jarcento, kaj ekvivis tra la tuta Mediteraneo, ĉefe en Nord-Afriko. Pro tio la plej multo da mediteraneaj komunumoj estas konsiderataj Sefardaj.

Nuntempe ankaŭ judaj komunumoj de arabaj kaj persaj landoj, kiuj tute neniam havis rilaton kun Hispanio, estas ofte konsiderataj Sefardoj, ĉar ili uzas la Sefardan liturgion, kiu estas iomete malsama ol aliaj liturgioj. En la moderna hebrea de Israelo, ĉiuj judoj, kies familio ne venas origine de (orient-)Eŭropo, estas nomataj sefardoj. Oni ofte diras ke la judoj dividiĝas inter sefardoj kaj aŝkenazoj, alivorte la judoj kiuj venas de orient-eŭropo. Tamen, estas komunumoj en lokoj kiel Etiopio kiuj ne vere apartenas al iu ajn de la du grupoj.

Historio

Tradicie multaj sefardaj komunumoj parolis la judhispanan lingvon, kiu estis bazita sur la hispana, sed havis iom da malsamaĵojn kaj radikojn prenitajn de la hebrea. Nuntempe la lingvo apenaŭ estas ankoraŭ parolata kaj riskas malaperi. La plej multo de la parolantoj kiuj restas estas maljunaj israelanoj, kiuj ne transdonis la lingvon al siaj filoj.

Dum la Dua Mondmilito, sefardaj komunumoj en Turkio kaj Grekio estis forviŝitaj de la Holokaŭsto. En la postaj jar-dekoj, la plej multo ol la judoj kiuj vivis en arabaj landoj foriris, ofte pro politika persekutado kaj sento de nesekureco. La plej multo el ili iris al Israelo, kie nuntempe preskaŭ duonon ol la judoj havas sefardaj originoj.

Sefardoj havas apartan judisman ritaron.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400 000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1 140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj

  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Aŝkenazoj

La aŝkenazoj estas juda subetno kiu formiĝis en la Sankta Romia Imperio, en la centra kaj norda Eŭropo, fine de la 1-a jarmilo. La hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ], signifanta "la judan"). La hebrean ili uzis nur kiel sanktan lingvon (loŝen kodeŝ) ĝis ties reviviĝo, malkiel sefardoj kaj egiptaj judoj, kiuj verkis poezion kaj aliajn verkojn en ĝi.Frua aŝkenazo, eminenta por la tuta judaro, estas Salomon ben Isaak (Raŝi), franca ĉefrabeno, kiu verkis elstaran komentaron pri Tanaĥo kaj Talmudo. Ekde la fino de la 11-a jc sekve de malsato kaj persekutoj (rilataj al la krucmilitoj) multaj aŝkenazoj migris en Pollandon.

La aŝkenazoj nombras ĉirkaŭ 8 milionojn. Genetikaj esploroj pri aŝkenazoj—esplorante iliajn prapatrajn kaj prapatrinajn liniojn—sugestas dominantan kvanton da kuna mez-orienta deveno, komplementata diversgrade per eŭropa miksiĝo en la prapatrina linio. Tiuj studoj atingis diverĝajn konkludojn laŭ la grado kaj fontoj de la eŭropa deveno, kaj ĝenerale koncentriĝas sur la kvanto de la eŭropa genetika origino, observata en la aŝkenazaj prapatrinaj linioj.Aŝkenazoj estas populare kontrastataj kun sefardoj kaj mizraĥoj, kvankam ĉi lasta estas konstruaĵo de Israelo el la 20-a jarcento, formata el antaŭe diversaj mez-orientaj kaj nord-afrikaj komunumoj.

Catulle Mendès

Catulle MENDÈS (n. en Bordozo la 22-an de majo 1841 - m. en Parizo, la 8-an de februaro 1909) estis franca poeto kaj verkisto el portugala-juda origino, Mendès naskiĝis en Bordozo. Post infanaĝo kaj adoleskaĝo en Tuluzo, li alvenis en Parizo en 1859 kaj rapide iĝis unu el la protektatoj de la poeto Théophile Gautier. Li senprokraste ekhavis fifamecon pro la publikigo en la La Revue fantaisiste (1861) de sia Roman d'une nuit, pro kiu li estis kondamnita al unumonata malliberigo kaj monpuno de 500 frankoj. Li estis aliancita kun Parnasa skolo de la komenco de la movado kaj elmontris specialan metrikan kapablon en sia unua volumo de poemoj, Philoméla (1863). Liaj kritikistoj notis ke la eleganta verso de liaj pli postaj volumoj estas eminenta prefere per lerta imito de malsamaj verkistoj ol de iu konsiderinda originaleco. Al la ĉiuflankeco kaj al fekundeco de la talento de Mendès estas montritaj liaj kritikaj kaj dramecaj skribaĵoj, inkluzive de pluraj libretoj, kaj en liaj romanoj kaj noveloj. Liaj noveloj daŭrigas la francan tradicion de la libertina conte.

En 1866 Mendès geedziĝis kun Judith Gautier, la pli juna filino de lia mentoro Théophile. Ili baldaŭ apartiĝis, kaj en 1869 li komencis kunvivi kun la komponisto Augusta Holmès kun kiu li havis kvin infanojn. La paro foriris en 1886, kaj li poste geedziĝis kun la poeto Jeanne Nette, kiu devis esti sia lasta kunulo.

Frue dum la mateno de la 8-a de februaro 1909, la korpo de Mendès estis malkovrita en la subtraka pasejo de Saint Germain.

Cicito

Cicitoj estas judaj ceremoniaj ligiloj. Literumitaj ankaŭ kiel tzitzit en hebrea [tsiˈtsit] צִיצִית [tsitsit]; plurale tsitsijot) estas speciale ligitaj ritaj franĝoj, aŭ kvastoj, vestitaj en antikveco de Izraelidoj kaj nuntempe de praktikantaj Judoj kaj Samarianoj. Cicitoj estas ligitaj al la kvar anguloj de la tallit gadol, (preĝoŝalo) kutime referencata simple kiel tallit aŭ tallis; kaj tallit katan (ĉiutaga subvestaĵaro).

Aliaj prononcoj estas inter Sefardoj: ṣiṣit; inter Aŝkenazoj: tzitzis; inter Jemenanoj (Temani): [ṣiṣith]; kaj inter Samaritanoj: [ṣeṣet].

David Ricardo

David Ricardo (Londono, 19-a de decembro de 1772 - samloke 11-a de oktobro de 1823) estis ekonomikisto angla de juda deveno sefardo-portugala, membro de la pensoskolo klasikekonomika, kaj unu el plej influaj kun Adam Smith kaj Thomas Malthus. Li pluigis kaj profundigis la analizon de la cirkvito de produktado de la ŝtato, kies deveno datiĝas el Quesnay kaj la fiziokratismo. Estis konsiderata unu el pioniroj de la moderna makroekonomiko pro sia analizo de la rilato inter enspezo kaj salajro, unu el iniciatintoj de la raciado kiu rezultos en la Leĝo de la malpliiĝantaj rentoj kaj unu de la ĉefaj fondintoj de la kvanta teorio pri mono. Pro tio li estas sekvita de skoloj de tre diferencaj ekonomikaj pensaroj, ekde la novklasikoj al la anglaj marksistoj.

Li estis ankaŭ homo de negocado, sukcesa spekulisto, borsa makleristo kaj deputito; li sukcesis akiri konsiderindan riĉon.

Emilio Segrè

Emilio Gino Segrè naskiĝis en Tivoli, Italio, 1905, mortis en Lafayette, Kalifornio, Usono, 1989. Li estis fizikisto, kaj li estis la filo de Guiseppe Segré kaj Amelia Treves. Li estis en la armeo de Italio en 1928 al 1929. Li malkovris la kemia elemento Teknecio.

Li estis itala fizikisto kiu dividis la Nobel-premion en fiziko en 1959 kun usona fizikisto Owen Chamberlain.

Judhispana lingvo

La judhispana lingvo estas varianto de la iberaj latinidaj lingvoj parolata de la sefardaj judoj. Aliaj nomoj estas: sefarda lingvo, Ladino (לאדינו) (sed oni ne konfuzu ĝin kun la ladina, varianto de la romanĉa lingvo), Judezmo (aŭ Ĝudezmo) aŭ ankaŭ Ĝudeo-Espanyol (גֻודֵיאֹו־אֵיסְפַּאנײֹול). La sefarda lingvo devenas el la malnova kastilia lingvo kaj estas parenca kun la hispana kaj portugala lingvoj.

Kiam la judoj estis eelpelitaj el Hispanio en 1492, ili elmigris en Nord-Afrikon kaj Osmanan Imperion. Parolinte origine la hispanan lingvon, la judoj tiam evoluigis sian lingvon aŭtonome, pliriĉigante ĝin per hebreaj vortoj el la precipe religia fako kaj vortoj de la ĉirkaŭa lingvo por la ĉiutaga uzado. La judhispana lingvo estas hodiaŭ precipe parolata en Israelo de centmil parolantoj tieaj, kun rapide malkreskanta lingvanaro.

Hodiaŭ oni uzas preskaŭ nur la latinan alfabeton, sed ekzistas ankaŭ skribsistemoj kun la hebrea kaj tre malofte la greka alfabeto. Ekzistas literaturo kaj riĉa muzika tradicio, ne nur populara. Diversaj muzikistoj kaj kantistoj el ĵazo kaj popo provas revivigi la judhispanan lingvon pere de sia muziko. La lingvo staras sur la listo de la endanĝerigitaj lingvoj de la UNESKO.

Judoj

Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan kredon pri la nuna teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.

Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:

Sefardoj

AŝkenazojJe 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la Judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio.

Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii pri tio, ke la Judoj ne estas raso, ke tio, kion oni priskribas kiel "judaj originoj" estas tre diversaj, kaj ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel "Judoj", ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel Judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij). Eĉ la difino de Judoj kiel gento estas kontroversa; tradicie, la reformisma judismo forte kontraŭis ĝin, kaj deklaris ke judismo estas simple religio. El la vidpunkto de la cionismo, ĉiuj Judoj estas anoj de nacio; tiu vidpunkto estas eĉ pli kontroversa. De la antikva periodo al la 18a jarcento, la Judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "Judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.

Maĥzoro

La Maĥzoro (en hebrea מחזור, latinigita maĥzor, plurale ‘‘maĥzor’’oj, [maχˈzor] kaj [maχzoˈrim], respektive) estas la preĝo-libro uzita de Judoj por la festotagoj de Roŝ Haŝana kaj Jom Kipur. Multaj judoj faras uzon ankaŭ de specialaj ‘‘maĥzoroj’’ en la tri "pilgrimfestivaloj" de Pesaĥo, Ŝavuot kaj Sukoto. La Maĥzoro estas specializita formo de siddur, kiu estas ĝenerale intencita por uzado en servoj por semajntagoj kaj por Ŝabato.

La vorto maĥzor signifas "ciklon"; la radiko ח־ז־ר signifas "reveni". Ĝi estas aplikita al la festivala preĝolibro ĉar la festivaloj okazas ĉiujare.

Mizraĥoj

Mizraĥoj aŭ Mizrahim, (hebree מזרחים aŭ מזרחיים, Mizraḥim Mizrāḥm, kun signifo "Orientanoj"), estas la nomo nun plejofte atribuita al la judoj devenantaj el la judaj komunumoj de la Meza Oriento, Nord-Afriko kaj Kaŭkazio, tio estas, tiuj loĝantaj en plejparte islamaj landoj, aŭ nun loĝantaj en Israelo, sed devenantaj el tiuj landoj.

La termino Mizraĥo estas uzata ofte interŝanĝe kun Sefardo, kvankam origine ili reprezentis malsamajn konceptojn. Ambaŭ kontrastas kun la Aŝkenazoj, devenantaj el norda kaj orienta Eŭropo.

Malgraŭ iliaj heterogenaj devenoj, mizraĥaj judoj ĝenerale praktikadas ritojn identajn aŭ similajn al tiuj de la tradicia sefarda judismo, kvankam kun kelkaj diferencoj inter la apartaj komunumoj. Tio ĉi rezultis en konfuzo de terminoj, precipe en Israelo kaj en religia uzado, kie "Sephardi" estas uzata en larĝa sento ĉu por mizraĥaj judoj ĉu por Sefardoj proprasence. Efektive, de la punkto de vido de la oficiala israela rabenaro, la mizraĥaj rabenoj en Israelo estas sub la jurisdikcio de la Ĉefa Sefarda Rabenaro de Israelo kiu, en plejpartoj de kazoj, estas mizraĥoj judo. Hodiaŭ ili konsistigas pli ol duonon de la juda loĝantaro de Israelo, sed antaŭ ol la amasa enmigrado de miliono da plejparte aŝkenazaj enmigrintoj de la eksa Sovetio en la 1990aj jaroj ili konsistigis super 70% el juda loĝantaro de Israelo.

Paŭlo Erdős

Paŭlo ERDŐS, hungare Erdős Pál, (naskiĝis la 26-an de marto 1913 en Budapeŝto, kaj mortis la 20-an de septembro 1996 en Varsovio) estis hungar-juda matematikisto kaj nombroteoriisto, kies speciala fako estis la prima teoremo (vidu primoj).

Paŭlo Erdős estis unu el la plej produktemaj matematikistoj nuntempaj kaj produktis ĉirkaŭ 1500 matematikajn artikolojn, kio estis pli multaj ol iu ajn alia matematikisto ekde Euler. Paulo Erdős estis konata kiel ege ekscentra persono kiu vivis ekskluzive por la matematiko.

Li estis ano de Hungara Scienca Akademio kaj li ricevis ekzemple premion Kossuth.

En 1983/1984 li estis premiita la Wolf-Premio pri Matematiko.

Reconquista

La Reconquista [rekonKISta] (vorto de la hispana kaj portugala lingvoj signifanta Rekonkeron) estas termino ofte uzata en Historio por nomi la bataladon de la reĝlandoj kristanaj de la nordo de la ibera duoninsulo kontraŭ la islamaj de la sudo dum la Mezepoko. Ĝi laŭ la legendo komenciĝis en 718, kaj finiĝis je la 2-a de januaro 1492 kiam Fernando la 2-a de Aragono kaj Izabela la 1-a de Kastilio, la «Katolikaj Gereĝoj», okupis la urbon de Granado, per kio, laŭ difinita kompreno de la historio de Hispanio, ankaŭ finiĝis la unuiĝo de la nuna Hispanio — escepte de Navaro kiu estis aligita en 1512.

Laŭ la hodiaŭa historiografio la termino rekonkero estas historie neĝusta, konsiderante ke la kristanaj reĝlandoj, kiuj konkeris la andalusan teritorion konstituiĝis kiel socioj post la islama okupo de la duoninsulo, malgraŭ la penoj de iuj kastiliaj monarkoj por prezenti sin kiel rektaj heredantoj de la malnova visigota reĝlando de Toledo. Krome, laŭ ĉi tiu aktuala lego, rekonkero estas partiana ideo, konsiderante ke ĝi prezentas nur la kristanan vidon de ĉi tiu kompleksa historia procezo, flankenlasante la vidpunkton de la andalusanoj. Sekve, oni sugestis kiel alternativaj nomoj kristana Konkero, feŭda Konkero de Al-Andalus, aŭ rekte feŭda Koloniigo de la Ibera Duoninsulo, inter aliaj nomoj, kiuj ne portas la ideologian ŝarĝon de la ideo de rekonkero. Fakte ĉi tiu ideo estas historiografia konstruo, kiu grupigas diversajn tre malsamajn etapojn kaj situaciojn tra la ok jarcentoj, dum kiuj laŭdire ĝi daŭris, pro tio ke la ĉefroluloj ne konsciis, plej ofte, pri ĉi tiu historia procezo. Tamen, la katolika eklezio kaj iuj mezepokaj kronikistoj jam faris ideologiajn konstruojn kun ĉi tiu ideo, kun la celo pravigi la konkerojn.

Rita Levi-Montalcini

Rita LEVI-MONTALCINI ([rita levi montalĉini]; naskiĝis la 22-an de aprilo 1909, en Torino, mortis la 30-an de decembro 2012, en Romo) estis itala sciencisto.

Ŝi gajnis la Nobel-premion pri medicino en 1986, kaj estis dumviva itala senatanino ekde 2001.

Siduro

Siduro aŭ siddur (en hebrea סדור [siˈduʁ]; plurale siddurim סדורים, [siduˈʁim]) estas juda preĝo-libro, kiu enhavas serian ordonaron de ĉiutagaj preĝoj. La vorto siddur venas el la hebrea radiko ס־ד־ר kiu signifas "ordono".

La plej fruaj partoj de la juda preĝolibro estas la Ŝema Izrael ("Aŭskultu, ho Izrael") (Readmono 6:4 kaj poste), kaj la Aarona Beno (Nombroj 6:24-26), kio estas en la Torao. Serio de dekok (nuntempe deknaŭ) benoj nomitaj Ŝemoneh Esreh aŭ Amidah (en hebrea, "stara [preĝo]"), estas tradicie atribuita al la Granda Asembleo en la epoko de Ezra, fine de la Biblia periodo.

Talito

La talito aŭ juda preĝtuko estas juda rita akcesoraĵo. La talito estas kvarangula tuko el lano, kotono aŭ silko. Ĝi grandas ĉirkaŭ 120 x 45 ĝis 200 x 120 cm, estas blanka aŭ kremkolora, ornamita per nigraj aŭ bluaj strioj. Specifaĵo de la talito estas la cicito. Tiu estas kvar longaj blankaj fadenoj el lano, kiu estas plurfoje nodita. Sur ĉiu kvar anguloj de la talito troviĝas tiu cicito.

La religiaj judoj uzas ĝin ekde aĝo de ĉirkaŭ 13 kaj nur ĉe la matena preĝo. Laŭ aŝkenaza tradicio, ĝin rajtas uzi nur geedziĝintaj viroj kaj fianĉoj. Ĉe liberalaj judoj, ĝin povas uzi eĉ virinoj kaj la talito estas pli ornamita, kolorigita.

Zeved habat

Zeved habat (en Hebrea: זֶבֶד הַבָּת), konata ĉefe kiel brita (en hebrea: בריתה), kaj ofte kiel simĥat bat (en hebrea: שמחת בת) estas juda nomiga ceremonio por inaj beboj.

En la komunumoj de Aŝkenazoj, nomigaj ceremonioj por bebinoj ne estis disvastigitaj kaj ofte limiĝis al tio ke la patro anoncis la nomon de la bebino en la sinagogo en Ŝabato, lundo, mardo aŭ en alia okazo kiam la Torao estas legata post la nasko.

En la komunumoj de Sefardoj la zeved habat estas kutime celebrata en la unua monato de la nasko. Ĝi okazas private en la sinagogo aŭ en festo hejme. Ĝi ofte estas estrata de la fakulo ḥakhám aŭ muzikestro (ĉantestro) hazzan. La ĉefaj elementoj de la ceremonio estas la danko de la patrino pro la havigo de la bebo (Birkat HaGomel); la deklamado de la Kantoj de la kantoj [1] 2:14 (kaj, en okazo de la unua filino naskita al la patrino, Kantoj de la kantoj [2] 6:9); kaj la nomiga preĝejo mem en la formo de Mi ŝeberaĥ (imoteinu).

Zoharo

Zohar (hebree: זהר) estas kabala libro, verkita en aramea lingvo ĉirkaŭ en la 13-a jarcento (kabalistoj asertas ke ĝi estas skribita en la dua jarcento pere de Rabeno Ŝimon Bar-Joĥaj (RAŜBI)). Ĝi estas opiniata esti la precipa kabalista fonto.

Ĝibraltaro

Ĝibraltaro (angle Gibraltar [ĝibrelta]) estas Dependa teritorio de Britio en Suda Eŭropo, kaj flug- kaj marbazo ĉe la suda fino de Hispanio, ĉe la Ĝibraltara Markolo.

Strategie grava lokiĝo kiel ponto inter Eŭropo kaj Afriko kaj kiel "ŝlosilejo" en Ĝibraltara markolo inter Atlantiko kaj Mediteraneo.

Ĝi estas esence granda fortikejo-roko, traborita de facile defendeblaj tuneloj.

La loĝantaro estas idoj de britoj, hispanoj, maltanoj, ĝenovanoj, marokaj sefardoj, hindianoj kaj aliaj.

La oficiala lingvo estas la angla, sed ĝenerale oni ankaŭ parolas hispane andaluzece.

Aliaj enloĝantoj estas la ĝibraltaraj makakoj, la ununuraj nature sovaĝaj simioj de Eŭropo.

Ŝulĥan Aruĥ

Ŝulĥan Aruĥ (en hebrea שֻׁלְחָן עָרוּך [ʃulˈħan ʕaˈʁuχ], laŭvorte: "Seria Tabelo"), foje referencata kiel Kodo de Juda Juro, estas la plej amplekse konsultata el la diversaj juraj kodoj en Judismo. Ĝi estis verkita en Safed (nuntempe en Israel) fare de Josef Karo en 1563 kaj publikigita en Venecio du jarojn poste. Kune kun siaj komentaroj, ĝi estas la plej amplekse akceptita kompilaĵo de Juda juro iam verkita.

La halaĥaj reguloj de Ŝulĥan Aruĥ ĝenerale sekvas la juron kaj kutimojn de Sefardoj, dum Aŝkenazoj ĝenerale sekvas la halaĥajn regulojn de Moses Isserles, kies glosoj al la Ŝulĥan Aruĥ notas kie la Sefardaj kaj Aŝkenazaj kutimoj diferencas. Tiuj glosoj estas amplekse referencataj kiel mappah (laŭvorte: "tablotuko") aŭ "Seria Tabelo" de Ŝulĥan Aruĥ. Preskaŭ ĉiuj publikigitaj eldonoj de la Ŝulĥan Aruĥ inkludas tiun gloson, kaj la termino "Ŝulĥan Aruĥ" venis signifi ambaŭ verkojn kaj tiu de Karo kaj tiu de Isserles, el kiuj Karo estas kutime referencata kiel "la meĉaber" ("aŭtoro") kaj Isserles kiel "la Rema" (akronimo de Rabbi Moŝe Isserles).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.