Savo

Savo estas

  1. la ago liberigi iun de danĝeromorto,
  2. la ago gardi ion de difekto aŭ pereo,
  3. en aparta teologia senco, la ago liberigi animon de damniĝo.
Citaĵo
 por la savo de via vivo Dio sendis min.[1] 

Saviĝo responde estas

  1. la eskapo el danĝero aŭ morto,
  2. la gardiĝo de difektiĝo aŭ pereo, do la stato de eksterdanĝereco, kaj
  3. en aparta teologia senco, la stato de postmorta eterna feliĉo. Memfida kristanisma eldiro ekzemple estas la aserto, ke "ekster la eklezio ne estas saviĝo (PIV).
Citaĵo
 Mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis.Z 
Citaĵo
 David foriris ... kaj saviĝis en la kaverno.[2] 

Vidu ankaŭ

  • Al la religia, kristanisma signifo de la vorto aludas la nomo de la kristanisma organizaĵo Sava Armeo (angle Salvation Army).
  • Soteriologio

Bibliografio

  • Paolo de Benedetti, Quale Gesù, Morcelliana, 2014. (Temo: Ĉu vere necesas ke pekliberiga ofero devas esti senfina ĉar ankaŭ la ofendo estis senfina?)

Notoj

  1. Malnova Testamento, Genezo 45, 5
  2. Malnova Testamento, Samuelo 22, 1
Anglikanismo

Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio, Nordameriko, Afriko kaj Oceanio. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la anglalingva mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj. La eklezio nun kreskas plej rapide en Afriko.

Anglikanismo komencis kiel sendependa branĉo de la eklezio dum politika disputo inter angla reĝo kaj roma papo. Ĝi estas tre katolikeska, sed, post jarcentoj de protestantiĝado en la kulturo de Anglio, ĝi nun ofte ŝajnas protestanta en praktiko, kvankam ĝi ankoraŭ estas katolika en rito kaj strukturo. Malsimile al la romkatolika eklezio, sacerdotoj povas edziĝi kaj en iuj landoj, virinoj povas esti ordinitaj kiel sacerdotoj kaj eĉ kiel episkopoj en Nordameriko.

La usona branĉo de anglikanismo nomiĝas episkopanismo. La fruaj usonanoj ŝanĝis la nomon por ne havi tiom evidentan ligon al la iama kolonia mastro Anglio.

Anglikanismo estis normigita per:

La 39 Artikoloj

La Libro de Komuna Preĝado.La hodiaŭa Anglikanisma tamen havas ankaŭ fortan influon sur la teologio de la Movado de Oksfordo.

Anglikanoj havas sep sakramentojn, sed nur du estas necesaj por savo: komunio kaj bapto.

La eklezio de ĉiu lando ja estas sendependa, sed la eklezioj tra la mondo penas kunordigi doktrinon kaj politikon kaj eviti skismon per la Konferenco de Lambeth, kiu kunvenas ĉiujn dek jarojn. La eklezioj en Britio kaj Nordameriko estas ĝenerale liberalaj, sed tiu de Afriko estas multe pli tradicia (ekzemple, pri samseksemo kaj demonoj).

Same kiel en la romkatolikaj kaj ortodoksaj eklezioj, la episkopoj kaj sacerdotoj estas legitimitaj per apostola posteuleco.

Iuj anglikanoj krucosignas. Ankaŭ ekzistas anglikanaj monaĥoj.

Bapto

Bapto estas sakramento de kristaniĝo. La baptoto pentas pri siaj pekoj, konfesas la kristanan kredon kaj ricevas pardonon de la estintaj pekoj, precipe de la origina peko. Katolikaj pastroj baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito (la Triunuo).

Iuj eklezioj baptas per la verŝado de akvo, aliaj per subakvigo. La

vorto "bapto" devenas de la antikva greka verbo : βαπτίζειν / baptizein ("trempi").

Iuj eklezioj baptas bebojn, donante al ili kristanan nomon, aliaj nur baptas tiujn, kiuj konscie kaj mature komprenas la riton.

La rito memorigas la bapton de Jesuo Kristo fare de Johano Baptisto en rivero Jordano.

En katolikismo kaj ortodoksismo, la pastro ankaŭ ŝmiras la

frunton per sankta oleo.

Czesław Miłosz

Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ] (naskiĝis la 30-an de junio 1911 en Šeteniai en Litovio, mortis la 14-an de aŭgusto 2004) estis pola poeto, Nobel-premiita en 1980, reprezentanto de la poezio de savo. Li ricevis la titolon Justulo inter la popoloj.

Dipatrino

Sankta Maria Dipatrino (greke, Θεοτόκος – Theotokos, latine Mater Dei): laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, estas la sankta Virgulino kaj, paradokse, la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la 2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis 431 ĉe la koncilio de Efeso por batali kontraŭ nestorianismo.

Nestorio, la tiama patriarko de Konstantinopolo, diris,

ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kaj rifuzis vidi Dion formitan en la sino de virino. Nestorio rigardis Maria-n kiel patrino de Jesuo agnoskita kiel du personoj, unu homa, unu dia; li preferis la terminon Χριστοτόκος – Ĥristotokos (Kristnaskintino). Sed

la Eklezio diris, ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efeso, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon de kristanismo mem.

La doktrino devenas de Aleksandrio, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum la rivala urbo Antioĥio emis emfazi lian homecon).

La vorto uzata en la slavaj lingvoj, Богородица – "Bogorodica" estas tradukata kiel "Dinaskintino".

La greka, Θεοτόκος – Theotokos (Di-portintino), estas malpli forta ol la latina (Mater Dei) aŭ Esperanto (Dipatrino): theo ja signifas "Dio" sed tokos indikas Marian ne kiel la patrino kaj implice la generintino, sed simple kiel la virino, kiu portis infanon en sia utero. La lingvo de la koncilio de Efeso (kaj multe de frua kristana teologio) estis la greka.

La titolo de Dipatrino estas menciata en la Ave Maria.

Elekto

Elekto (aŭ elektado) povas havi jenajn signifojn:

Preni de iu afero el du aŭ el multaj aferoj, pro prefero.

Voĉdoni por elekti iun, plenumontan funkcion aŭ okupontan postenon. (deputiton, prezidenton, papon, komitaton ktp.) vidu baloto

apartigi, destini ion aŭ iun por tasko, savo, kredo ktp.

Eskatologio

Eskatologio (de la helena έσχατος ("lasta, fina" + -logio) estas parto de teologio kaj filozofio, kiu ĉefe traktas la finajn eventojn en la tutmonda historio kaj la finan destinon de la homo, kion oni ofte formulas kiel fino de la mondo. En multaj religioj la fino de la mondo estas evento venonta, kaj la veno estas aŭgurita en la sanktaj tekstoj aŭ en folkloro. En pli vasta senco eskatologio traktas ankaŭ la rilatajn konceptojn, kiel Mesio, Mesia Tempo, postvivo, animo kaj morto aŭ senmorteco.

La greka vorto αιών signifas "tempo, epoko"; kelkaj tradukas tion kiel "fino de la epoko" anstataŭ "fino de la mondo". La distingo havas teologian signifon, ĉar "fino de la mondo" en multaj religioj ankaŭ implicas la neniigon de la planedo (kun ĉiuj vivantaj estaĵoj), sed la homa raso travivas tion kaj transformiĝas al nova formo, per kio finiĝas la nuna "epoko" de ekzisto kaj startas la nova.

Plejparto de okcidentaj unudiaj religioj havas doktrinojn, laŭ kiuj nur "(s)elektitaj" aŭ "bonaj" membroj de unu sola vera kredo estos "savitaj" aŭ "liberigitaj" de la venonta juĝo kaj kolero de Dio. Ili estos portitaj en la paradizon antaŭ, dum aŭ post tio, depende de la doktrino al kiu ili apartenas.

Laŭ katolika kaj ortodoksa, kaj grandparto de protestantaj grupoj, teologioj, la eskatologia savo ne dependas de la vero konata kaj konfesata, sed el la honesta konscienco kiu honeste esploras kaj honeste adheras al la vero konita. Elstaras, do, la konscienco pli ol la vero. Sekvi Jesuon (la unika vojo de savo) signifas esti fidela la sia konscienco kaj lin komplete akcepti kiam la homo kun li efektive konatiĝas. [1]

Biblia verko, kiu larĝe traktas pri ĉi tiaj temoj estas la Duakanona Libro 2 Ezra, kiun oni trovas en la biblio de la Rusa Ortodoksio.

Faŭsto

Faŭsto, germane Faust [faŭst], estas drama poemo kaj ĉefverko de la germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas multebena kaj filozofia dramo pri la scivolema Johann Georg Faust kaj ties pakto kun la diablo.

Ĝi estas konsiderata unu el la naciaj verkoj de la germana lingvo.

D-ro Faust estas maljuna filozofo, kiu strebas ekkoni la esencon de la mondo.

Enamiĝinte en la junulinon (Grenjo/Gretchen) li cedas al la tento de la diablo, sed poste saviĝas pro sia "ĉiama strebado" al supera celo.

Lia savo tamen ne inkluzivas lian amatinon kaj ilian infaneton.

La temo de Faŭsto (kies nomo en la germana lingvo signifas "pugno") inspiris multajn aliajn artistojn, ekzemple Charles Gounod kaj Hector Berlioz, kiuj verkis pri ĝi operojn. El filmoj la plej fama estas La beleco de la diablo (La Beauté du diable) de René Clair kun Gérard Philipe kaj Michel Simon en la roloj de Faŭsto kaj Mefistofelo.

Jarmilo

Jarmilo (aŭ miljaro) estas mezurunuo de tempo daŭranta mil jarojn.

Laŭ la ĝenerale uzata tempokalkulado la tria jarmilo komenciĝis je la 1-a de januaro 2001 kaj ĉesos je la 31-a de decembro 3000. La kialo estas ke laŭ tiu tempokalkulado ankaŭ la unua jarmilo komenciĝis je la 1-a de januaro de la jaro 1 kaj ĉesis je la 31-a de decembro en la jaro 1000.

Justuloj inter la popoloj

Justuloj inter la popoloj (aŭ inter la nacioj) (hebree: חסיד אומות העולם, legu: Chasid Umot HaOlam) estas termino markanta homojn de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto. Israelo, konkrete Komisiono por distingado de la justuloj, fondita devene en la jaro 1963 apude monumento Jad Vaŝem kaj gvidata de la israela plej supera juĝejo, donas titolon Justulo inter la popoloj al tiuj, kiuj pruveble praktikis tiun ĉi agadon. Ĝi estis donita al 21.313 homoj (ĝis 1-a de januaro 2006).

Justaj kristanoj aŭ Justuloj inter la popoloj estas devene tradicia juda nocio, kiu pritraktis la fakton, ke ankaŭ ekster la juda kredo estis bonaj homoj, direktantaj sin per diaj leĝoj. La komisiono, kiu komencis sian agadon en la jaro 1963, transprenis tiun ĉi markigon kaj donas ĝin laŭ severaj kriterioj; la komisiono uzas dum tio informojn de atestintoj, el publika diskuto kaj historia esploro.

La aprezon akiris ankaŭ homoj kun disputebla pasinteco, inter ili ankaŭ nazio Oskar Schindler kaj lia edzino Emilie aŭ papo Pio la 12-a, kiu, komune kun multaj aliaj, kontribuis al tio, ke la registaro de Hitler akiris diktatorajn leĝpovojn. La komisiono donis al ili la aprezon, ĉar ili rekte meritas pri savo de multaj judoj.

Kristo

Kristo (greke χριστός [ĥrisTOS], "unktita") estas nomo por Mesio – la "unktito de Dio". Tiu titolo estis uzata por nomi la antikvajn judajn reĝojn, kaj dum la romia rego super la judoj, la judoj same nomis la atendatan savanton kaj novan reĝon de la judoj.

Milita stato en Pollando

La Milita stato en Pollando (militleĝo) estis enkondukita la 13-an de decembro 1981 sur la tereno de la tuta Pola Popola Respubliko dekrete de Ŝtata Konsilantaro el la 12-a de decembro 1981 - voĉdonita ne unuanime kaj kun rompo de la konstitucio - laŭ rekomendo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo (eksterkonstitucia provizora organo, fakte supera al konstitucia registaro) gvidata de generalo Wojciech Jaruzelski.

Aprobita de la Pola Parlamento dekrete de la 25-a de januaro 1982. Provizore paŭzigita la 31-an de decembro 1982 kaj nuligita la 22-an de julio 1983. La 16-an de marto 2011 Konstitucia Tribunalo konstatis ke la milita stato estis puĉo kaj ties dekretoj ne estis laŭleĝaj rilate al internacia leĝaro kaj tiu de la Pola Popola Respubliko.

Opava

Opava ( aŭskultu) estas distrikta urbo kaj ĝi situas en fekunda valo de rivero Opava kaj ĝi estas historia, industria, kultura kaj ekonomia centro. La unua dokumento pri vilaĝo nomata Oppavia devenas el la jaro 1195. En pasinteco kiel la ĉefurbo de Silezio, Opava travivis komplikan evoluon, en kiu partoprenis ne nur germanigaj klopodoj de la germana ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ forta nacia kaj kulture politika renoviĝo de la ĉeĥa popolo en Regiono Opava. Dum la dua mondmilito la urbo suferis gravajn perdojn. Ni povas trovi en la urbo plurajn gotikajn konstruaĵojn. En la urbo estas la plej malnova muzeo en Ĉeĥa respubliko, nome Silezia landa muzeo. Troviĝas ĉi tie Arboreto Nový Dvůr enhavanta dendrologiajn kaj forcejajn ekspoziciojn. En Opava naskiĝis aŭ agadis vico da eminentaj personecoj, ekz. Petr Bezruč (1867 – 1958), J. M. Olbrich (kunfondinto de viena seceso), verkisto A. C. Nor (1903), kies vera nomo estis Josef Kaván aŭ Joy Adamson (aŭtorino de libroj pri leonino Elsa, la batalantino por savo de la afrika naturo), en la jaro 1806 ĉi tie restadis Ludwig van Beethoven. En opava kvartalo Kylešovice estis trovitaj restaĵoj de ronda domgrupo el la 3-a jarmilo a. K. Fortikaĵoj, kreantaj linion de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruita dum la jaroj 1935 – 1938, estis ŝirmontaj la urbon. Nuntempe en la urbo vivas proksimume 61.500 loĝantoj.

Urboparto de Opava, Malé Hoštice, kunlaboras kun Regiono Hlučín.

La germana nomo de Opava, uzata de la aŭstria-hungaria administracio, estas Troppau.

Orienta Finnlando

Orienta Finnlando estis gubernio en meza parto de orienta Finnlando. Al ĝi apartenis la provincoj Norda Savonio (Pohjois-Savo, ĉefurbo Kuopio), Suda Savonio (Etelä-Savo, ĉefurbo Mikkeli) kaj Norda Karelio (Pohjois-Karjala, ĉefurbo Joensuu). Ĝia ĉefurbo estis Mikkeli. La gubernio estis formita en 1997 kiam la malnovaj gubernioj estis kunigitaj al ses novaj grandaj gubernioj. La 31-an de decembro 2009 pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la ses gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj.

Paŭlo de Tarso

Paŭlo de Tarso (greke: Παῦλος; mortinta inter 65 kaj 67 en Romo) estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro. La tempo de lia naskiĝo ne estas sciata. Pluraj branĉoj de kristanismo, ankaŭ katolikismo, kultas lin kiel sanktulon.

Sankta Paŭlo transformis kristanismon, tiam sekton de judismo fonditan de Jesuo Kristo, en mondan religion. Antaŭ Paŭlo, la nova kredo estis predikata ĉefe al judoj, sed Paŭlo, kun aliaj, disvastigis ĝin al Anatolio, Grekio, Ilirio, Italio kaj Hispanio. Li reinterpretis la kredon, farante ĝin aplikebla kaj pli akceptebla al ne-judoj. Li estas la precipa interpretisto de Jesuo: li kaj liaj sekvintoj verkis 56% da la Nova Testamento de la Biblio. (La Nova Testamento estas je 56 % paŭla, je 20 % johana, je 13 % matea, je 11 % petra kaj je malpli ol 1 % ali-origina).

Laŭ judismo kaj antaŭ-paŭla kristanismo (kiu estis nura sekto de judismo), oni devas obei la Leĝon de Moseo – la ŝabaton, cirkumcidon, koŝeron, ktp. Sed Paŭlo diras, ke savo ne venas de la Leĝo, kiu estis nur lernejo por la judoj, sed per kredo je Kristo, kies morto sur la kruco estis ofero por niaj pekoj.

Papo Benedikto la 16-a proklamis la periodon de la 28-a de junio 2008 ĝis la 29-a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo".

Savarmeo

La Armeo de Savo aŭ Savarmeo, estas internacia kristana evangelia movado kiu nuntempe laboras en 127 landoj. Ĝi havas sian Internacian Ĉefsidejon (IHQ) ĉe 101 Queen Victoria Street, Londono, Anglio.

Ĝi estis fondita en 1865 en Britio de William kaj Catherine Booth kiel la Orienta Londona Kristana Misio kaj havas kvazaŭ-armean strukturon. William Booth naskiĝis en Nottingham en 1829 sed rezidis en Londono ekde 1849 kie, post laborado kiel la asistanto de garantipruntisto, li dediĉiĝis al predikado. Li mortis en 1912.

La Savarmeo prezentas evangelian, socian kaj bonfaran laboron kaj alportas la kristanan mesaĝon al la senhavuloj, malriĉuloj kaj malsatuloj per satigado de iliaj spiritualaj kaj fizikaj bezonoj. Ĝia ministerio etendiĝas al ĉiuj, senkonsidere de aĝo, sekso, koloro aŭ kredaro.

Savo (Biblio)

Savo, ĝenerale, signifas liberigon el nedizireblaj kondiĉoj. Pli specife en kristanismo savo referencas al la Graco de Dio kiu savas la tutan homon kaj ankaŭ liberigas sian popolon el la peko kaj ankaŭ el la penaj, teraj kaj eternaj, postlasaĵoj de la peko.

“...kaj [Li] liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo” (Kol 1,13)

La Biblio asertas, kaj la kristanaj eklezioj anoncas, ke la sola graco de Dio (Ef 2,8), akceptita en libereco de la homo (Jak 2,28), taŭgas doni la savon.

Savteologio

Savteologio aŭ soteriologio [el antikva greka lingvo σωτηρία – (sōtēria = savo) kaj λόγος - logos -, (vorto, racio, aŭ principo)] en la kultura sfero de historio de religioj estas studo pri la savo en la senco de liberigo de stato aŭ kondiĉo nedezirata. Alivorte, ĝeneralsence, tiu estas sinonimo de la doktrino pri savo (saviĝdoktrino). Laŭ iuj religioj aŭ filozofiaj doktrinoj oni parolas pri savo en la senco de liberigo el la malbono kaj el la konsekvencoj de la morto aŭ kiel supervico de la animo. Multaj religioj emfazas la savon laŭ specifaj vojoj, kaj tra kaj per la samaj konceptoj konstruas sian respektivan savteologion. Iuj savteologioj emfazas precipe la rilatojn aŭ kunigon kun Dio (aŭ dioj); aliaj preferas akcenti la konon aŭ la virton. La diversaj savteologioj krome diferenciĝas ankaŭ surbaze de la manieroj kaj praktikoj por atingi la savon.

Serboj

La Serboj (en serba Срби, Srbi) estas popolo de la familio hindeŭropa; ili formas parton de la grupo de slavaj popoloj kaj de la branĉo de la Sudslavoj. Ili loĝas esence en Serbio, aŭ Montenegro kaj en Bosnio-Hercegovino.

Srem

Srem serbe Срем hungare Szerém aŭ Szerémség estas parto de aŭtonomio Vojvodino en Serbio. Norde kaj oriente Danubo, sude Sava (rivero) faris limon por la regiono, kiu nun jam ne estas unueca. Nepre menciinda, ke okcidente oni longe planis kanalon Danubo-Savo, sed pro disfalo de Jugoslavio tio ne realiĝas.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.