Sanktejo de la Libro

Sanktejo de la Libro (היכל הספר- Hejĥal HaSefer) estas fama konstruaĵo en la Muzeo de Israelo en Jerusalemo. Ĝi montras la Manuskriptojn de la Morta Maro kiuj estis malkovritaj en 1947 ĉe Uedo Qumran de la arkeologo D-ro Yigael Yadin.

Sanktejo de la Libro
hebree: היכל הספר Muze'on Jisra'el, Jeruŝalajim
muzeo
Jerusalem Schrein des Buches BW 1
Oficiala nomo: היכל הספר
Lando Israelo
Kvartalo Giv'at Ram
Municipo Jerusalemo
Historiaj regionoj Izraela reĝlando, Bizanca imperio, Jerusalema reĝlando, Osmanida imperio, Brita mandato Palestino
Parto de Jerusalemo
Najbaras kun Kneset, Hebrea Universitato
Kolektaĵoj Manuskriptoj de la Morta Maro, Bibliaj artefaktoj, Manuskriptoj
Konstruaĵo Sanktejo de la Libro
Situo Muzeo de Israelo
 - alteco 630 m s. m.
 - koordinatoj 31°46′24″N 35°12′10″E  /  31.77333°N, 35.20278°O
Direktoro James Snyder
Por publiko alirebla
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Situo enkadre de Israelo
RedHut.svg
Situo enkadre de Israelo
Retpaĝo: http://www.imj.org.il/wings/%D7%9E%D7%9B%D7%9C%D7%95%D7%9C-%D7%94%D7%99%D7%9B%D7%9C-%D7%94%D7%A1%D7%A4%D7%A8

Historio

Komence, estis intencite konstrui domon por la rulaĵoj sur la kampuso Givat Ram de la Hebrea Universitato, apud la Nacia Librejo de Israelo. La konstruaĵo estis konstruita en 1965, financita fare de la familio de David Samuel Gottesman, hungara-juda filantropo.

La sanktejo estas konstruita kiel blanka kupolo, kovranta strukturon metitan du trionojn sub la grundo, kiu estas reflektita en akvo-baseno kiu ĝin ĉirkaŭas. Laŭlarĝe de la blanka kupolo estas nigra muro el bazalto. Laŭ iu interpreto, la koloroj kaj formoj de la konstruaĵo estas bazitaj sur la figuraĵoj de la libro de la Milito de la Filoj de Lumo kontraŭ la Filoj de Mallumo; la blanka kupolo simbolas la Filojn de Lumo kaj la nigra muro simbolas la Filojn de Mallumo.

Tial ke la fragileco de la rulaĵoj malebligas montri ilin ĉiujn sur kontinua bazo, sistemo de rotacio estas uzata. Post rulaĵo estis elmontrita dum 3-6 monatoj, ĝi estas forigita de sia montrofenestro kaj lokita portempe en speciala provizejo, kie ĝi "ripozas" de ekspozicio.

La sanktejo entenas la skribrulaĵon de Jesaja, kiu datiĝas de la dua jarcento a.K., la plej nerompita de la Mortinta Maro, kaj la Kodekson de Aleppo originante de la 10-a jarcento p.K., la plej malnova ekzistanta hebrea Biblio.

En 2013, la Banko de Israelo eldonis israelan Etalonan moneron dediĉitan al la Sanktejo de la Libro.

Eksteraj ligiloj

Holyland Maketo de Jerusalemo

Holyland Maketo de Jerusalemo estas maketo de la Malnova Urbo de Jerusalemo en la malfrua periodo de la Dua Templo. Ĝi unue estis tenita en la Holyland Hotelo en Jerusalemo. Ĝi estis malfermita en 1966, kune kun aliaj maketoj de antikvaj strukturoj de Izrael. En 2006 la maketo estis proponita al nova loko en la Muzeo de Israelo.

Manuskriptoj de la Morta Maro

La manuskriptoj de la Morta Maro aŭ rulaĵoj de Kumrano estas amplekso de manuskriptoj, plej ofte sur pergameno (ŝafa aŭ kapra ledo), papiruso kaj unu sur kupro (kupra rulaĵo de la Morta Maro), malkovritaj en kavernoj najbare de la Morta Maro. Ilin konstituas diversaj kunaĵoj de tekstoj; kaj formas tiun kunaĵon ĉirkaŭ 900 dokumentaj tekstoj de la hebrea Biblio, malkovritaj de 1947 al 1956 en la dekunu grotoj ene kaj ĉirkaŭe de Uadi Kumrano najbare de la ruinaĵoj de la Kumrana setlejo, sur la bordoj de la okcidenta flanko de la Morta Maro. Ĉi tie sub la sama titolo estas ĝenerale indikataj ankaŭ aliaj manuskriptoj malkovritaj najbare de la samaj lokoj.

Muzeo de Israelo

Fondita en 1965, la Muzeo de Israelo, Jerusalemo situanta proksime de Kneset en Jerusalemo (Israelo), atingis mondan statuson en mallonga vivdaŭro, kun kolektoj ekde prahistoria arkeologio ĝis nuna arto kaj kun dinamika kalendaro pri portempaj ekspozicioj, publikaĵoj kaj edukaj aranĝoj. Ĝi estas ĉefgvida institucio de Israelo en la kultura kampo kaj unu el la plej grandaj enciklopediaj muzeoj en la mondo.

En la konstruaĵo de la Sanktejo de la Libro de ĉi tiu muzeo troviĝas granda parto de la manuskriptoj de la Morta Maro.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.