Sanĥerib

Sanĥerib (akadlingve Śïn-ahhe-eriba, "la dio de la luno": "Sin donis fratojn anstataŭantajn") estis filo de Sargono la 2-a, al kiu surtrone posteulis ekde julio-aŭgusto 704 ĝis 681 a.K.

Sanĥerib en la unuaj jaroj de sia regado konkeris Babilonon, kaj elektis kiel sidejon de sia imperio la urbon Ninivon, situintan najbare de la hodiaŭa Mosulo, kie li establigis faman “sen-egalan palacon” cititan ankaŭ en la Biblio (Jesaja 37, kaj en la duakanona libro de Tobit).

Sed lia renomo ligiĝas al lia sieĝo kontraŭ la urbo Jerusalemo, dum lia konkercela kampanjo de Palestino. En 701 a.K., la Juduja regno ribelis, estrita de la reĝo Ĥizkija kaj apogita de Egiptio. La juduja popolo rifuzis daŭrigi pagi jaran tributon al la perforta imperio. Tiam Sanĥerib penetris Palestinan teritorion kaj profitis por disrabi diversajn urbojn de juduja regno kaj eksieĝis Jerusalemon, sed baldaŭ revenis Ninivon, sen konkeri la urbon. Tiu fama evento estas memorigita de la sama Sanĥerib, de Herodoto kaj de iuj pasaĵoj de la Biblio (2 Reĝ 19, 35)

Laŭ la Biblio la sieĝo fiaskis ĉar la “anĝelo de Javeo” plonĝis kaj mortopikis 185.000 militistojn de la Asiria kampo. “En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asiroj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj”.

En la asiraj kronikoj, male, la sieĝo de Jerusalemo ne nur ne estis prikribita kiel kaŭzo de gravaj perdoj por la asiria armeo, sed eĉ ĝi estis transdonita kiel kompleta triumfo, kiu devigis la reĝon “Ĥizkijan la Judaulon elaĉetiĝi per peza tributo, kiel birdon en kaĝo”.

Sennacherib
Sanĥerib dum la milito kontraŭ Babilono, bareliefo de lia palaco en Ninivo.

La sieĝo de Jerusalemo

En la tieldirita Prismo Taylor, argila eksagona ŝtono trovita en la reĝa palaco de Ninivo, kaj nun loĝigita ĉe British Museum, estas cizitaj la militaj kronikoj de la ok kampanjoj kiujn tiu suvereno entreprenis kontraŭ diversaj popoloj rifuzintaj submetiĝi al la asiria dominado. La tria el tiu kampanjoj estas direktita kontraŭ la regno Judujo de reĝo Ĥizkija.

Versio de Sanĥerib

Sanĥerib en siaj kronikoj post aludo al sia venkoj laŭlonge de la vojo al Jerusalemo, kaj kiel liaj malamikoj kapitulacis nur vidante lian armeon. Egiptio kaj Nubio alkuris helpi la urbojn trafitajn. Sed Sanĥerib venkis Egiptanojn kaj Nubanojn. Sekve li kaptis kaj disrabis aliajn urbojn inkluzive Lachiŝa, kaj reentronigis Padi-n, nome ilia ĉefo kiu jam estis transdonita al la reĝo de Jerusalemo kiel ostaĝo.

Post tio, Sanĥerib okupiĝis pri la reĝo de Judujo, kiu rifuzis pagi tributon. Laŭ la kronikoj, 46 liaj urboj estis konkeritaj de Sanĥerib, sed Jerusalemo ne cedis. Necesas memori ke tiam la vorto “urbo” indikis ankaŭ etajn vilaĝojn fortigitajn. En la Prisma rakonto estas skribite tiel:

“Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo ne volis submetiĝi al mia jugo, mi lin alfrontis kaj per la forto de la armeo kaj de mia povo konkeris 46 el liaj fortikitaj urboj. De tiuj mi igis prizonulojn 200.156 homojn, maljunulojn kaj junulojn kaj virinojn, kune kun muloj, azenoj kaj kameloj, bovoj kaj ŝafinoj; kaj devigis Ĥizkijan enfermiĝi en sia urbo kiel birdo en kaĝo, konstruante turojn ĉirkaŭ la urbo por lin ĉirkaŭi, kaj starigis terbenkojn antaŭ la urbaj pordoj por ke li ne povu fuĝi. Kaptita de teroro pro la potenco de mia armeo, li sendis al mi ĉefojn kaj maljunajn gravulojn de Jerusalemo kun 50 oraj talentoj, kaj aliaj trezoroj je grandega valoro. Ĉion tion estis de mi kunportita al Ninivo”.

Biblia versio

Biblio mencias la sieĝon de Sanĥerib al Jerusalemo kun abundo de apartaĵoj. Ĝi startas el la detruo de la norda israela regno kaj de Samario, ĝia ĉefurbo. Okazis per tiuj agoj ke la “dek perditaj triboj” (tiele menciitaj en la 2 Reĝoj 17) estis forigitaj el sia teritorio kaj la restintoj miksitaj kun aliaj gentoj kiel kutimis Asirianoj fari.

En 2 Reĝoj 18,19 troviĝas pasaĵoj kiuj rakontas pri la sieĝo de Sanĥerib al la ĉefurbo Jerusalemo. Laŭ la Biblio, Ĥizkija ribelis al la Asirianoj tiel ke ili rabe okupis ĉiujn liajn urbojn. Konsciiĝinte pri sia eraro, li sendis tributojn al la asiria reĝo, (sendube temas pri la sama tributo menciita en la Prismo Taylor). Spite tion, asirianoj marŝis kontraŭ Jerusalemo, kaj la asiria reĝo sendis sian armean ĉefulon kun armeo por sieĝi la urbon dum li mem batalis kontraŭ egiptoj. Asiria ĉefulo renkontis oficirojn de Ĥizkija al kiuj li ordonis kapitulacon, ilin insultante per voĉo tiom laŭta ke la popolo trans la muroj povis lin aŭskulti, kaj blasfemante kontraŭ Ĥizkija kaj ties Dio.

Kiam Ĥizkija tion sciis, ŝiris al si la vestojn (per tipa tiuepoka gesto por eksterigi sian koleron) kaj preĝis Dion en la Templo de Salomono. profeto Jesaja (37) diris al la reĝo ke la Sinjoro prizorgos venki la minacon. Tiun nokton la anĝelo de la Sinjoro mortigis ĉiujn militistojn de la asiria tendumejo loĝata de 185.000 homoj. Sanĥerib, sciigite pri tiu masakro, defiis al Ninivo. Postnemulte, dum li adorkliniĝis al sia Dio Nisrok en la templo al tiu dediĉita, du liaj filoj lin mortigis kaj forfuĝis el la urbo.

Versio de Herodoto

Antikva greka historiisto Herodoto verkis en siaj “Historioj” (2:141) referaĵon pri la ruino okazita per dia mano al la armeo de Sanĥerib:

“Kiam Sanĥerib, reĝo de Araboj kaj Asirianoj, gvidis grandan armeon kontraŭ Egiptio, la militistoj de faraono Sethos ekrifuzis batali. Tiam la reĝo, enprenita de grava malespero, eniris sanktejon, kaj, antaŭ la bildo de la diaĵo ploris pro sia sorto. Elĉerpiĝinte pro larmado li ekdormis kaj sonĝis sian dion bene staranta antaŭ li, diranta ke li sentime iru kolizii kun la malamikaj Araboj ĉar mem sendos ion kio lin helpus. Sethos, tiam, vekiĝinte, reunuigis egiptojn restintajn fidelaj, inter kiuj malĉeestis militistoj, ĉeestis anstataŭe komercistoj, metiistoj kaj deĵorantoj ĉe la merkatejo; kaj kun ili li ekmarŝis en la direkton de Pelusium, kiu kontrolas la eniron al Egiptio kaj tie prenis pozicion. Kiam la du armeoj estis unu antaŭ la alia jam eknoktiĝis, kaj multego da musoj manĝegis ĉiujn sagojn kaj arkajn ŝnurojn de la malamiko, kaj ronĝis la rimenojn kiuj subtenis iliajn ŝildojn. La sekvan tagon komenciĝis la batalo kaj la malamikoj falis plurmile, ĉar ili ne havis arkojn por sagumi nek ŝildojn por sin defendi. Ekde tiam oni starigis statuon de Sethos en la templo de militema diaĵo, tenanta muson tramane dum surskribaĵo recitas: “Rigardu kaj lernu respekti la diojn”.

En la literaturo

Oni komprenu ke por la biblia rakonto kiel ofte, ankaŭ ĉi-kaze necesas revenigi la principon laŭ kiu en tiu rakonto elstariĝas pli la celo mem de la rakonto ol la historia rakonta vero. Ĉi. kaze la verkisto celas reaserti la protektadon de Dio por sia popolo.

Lord Byron en sia poemo The Destruction of Sennacherib (la detruo de Sanĥerib) ("The Assyrian came down like the wolf on the fold... La Asiro plonĝis kiel lupo ...") reprenas la biblian scenon rakontitan en 2 Reĝoj.

Sanĥerib estas menciitaj ankaŭ de Dante Alighieri en la 12a kanto de Purgatorio, kiun la poeto renkontas:

Pri l’ murdo de Sanĥerib plu atestis

kiam la filoj lin mortige batis

kaj li senviva en la templo restis.

(Traduko de Enrico Dondi)

Pri Sanĥerib parolas ankaŭ la hebrea Libro de Tobit, biblia por la Katolika Kklezio kaj aliaj orientaj kristanaj eklezioj [1]

Bibliografio

  • Childs Brevard S. Isaiah and the Assyrian Crisis. Studies in Biblical Theology 2/3. London, (1967).
  • Grayson A. Kirk. "Sennacherib." In Anchor Bible Dictionary. New York, (1992).
  • Luckenbill, Daniel David. Ancient Records of Assyria and Babylonia. Vol. 2: Historical Records of Assyria from Sargon to the End. Chicago. Univ. of Chicago Press, (1927).
  • Roŭ, Georges. Ancient Iraq . 2nd ed. New York. Viking Penguin, (1980).
  • Grabbe L. Lester. Like a bird in a cage. London. Sheffield Academic Press. (2003) ISBN 0-8264-6215-4
  • Gallagher R. William. Sennacherab's campaign to Juda: New Studies. Boston, Brill Press. (1999) ISBN 90-04-11537-4
  • LIPPOLIS C. (eldonisto), “Ninive. Il Palazzo senza eguali di Sennacherib”, Catalogue of the exhibition of Torino July-September 2007, Archivio di Stato di Torino, Silvana Editoriale, Milano, 2007

Eksteraj ligiloj

Arcrunidoj

Arcrunidoj (armene: Արծրունի; transliterumita kiel Ardzruni aŭ Arcruni) estis malnova armena nobela familio, kiu asertis esti posteulo de Sanĥerib, reĝo de Asirio (705 a.K - 681 a.K). Kvankam ĝi reflektas la supozitan Davidan stirpon de la Bagratidoj kaj la supozata deveno de la reĝa familio Mamikonjan, ĉi tio estas kutime interpretata kiel komponanto de mitologia genealogio. La origino de ĉi tiu aserto estas atribuita al Moseo de Ĥoreno, laŭ kiu la filoj de Sanĥerib rifuĝis sin en Armenio post mortigi lin kaj fondis la familiojn de la aercrunidoj kaj la Gnunioj. Verŝajne Moseo de Ĥoreno inspiriĝis el la bibliaj tradicioj sed sen historiaj fundamentoj.

La genealogo kaj historiisto Kiril Tumanov spuras la originon de la arcrunidoj ĝis pli antikva armena dinastio, la orontidoj. Profesoro James Russell proponis la ideon, ke la Arcrunidoj derivos sian nomon de la urarta vorto arcibini (aglo), kiu pluvivis en la armena lingvo kiel arciv. La aglo estis simbola besto por la arcrunidoj kaj, en legendo, oni diris ke la prapatro de la arcrunidoj estis forlasita kiel infano kaj ke li estis savita de aglo.

La unua membro de la familio kies atestado ekzistas verŝajne estis Mitrobarzano en 69 aK, la Vicreĝo de Tigrano la Granda al Sofeno. Sub la regado de la aŝakunidoj, la familio regis la princajn teritoriojn en Vaspurakano, sudoriente de la Lago Van, kun progresa aneksado de la ĉirkaŭa teritorio.

Meze de la 4-a jarcento, la familio estis eltronigita. Ĉavaŝ pluvivis kaj reakiris potencon. En 369 pK, la ŝtato estis gvidita de Merujan Arcruni, kiu gvidis la persajn trupojn al Armenio kaj venkis la Generalon (Sparapeto) Mamikonjan. Tamen, ĉi-lasta reakiris potencon en mallonga tempo kaj Merujan estis mortigita.

Ĉirkaŭ 772, la arcrunidoj dominis la familiojn de Amatunidoj, Rŝtunidoj kaj Terunidoj de Dariunko (antaŭe posedo de la Bagratidioj) kaj regis la regionojn de Maku, Artaz, la Granda Valo de la Zab kaj la rivero Van. En 908, ili konstituis la Princlandon de Vaspurakano.

En la frua 11-a jarcento, la Arcrunioj starigis pli okcidente en Kapadokio, retiriĝante de la orientaj invadantoj. En 1021, la bizanca imperiestro asignis kiel feŭdon al Sanĥerib Arcruni, Amasia, Sebastia kaj Evdokia.

Biblia arkeologio

La arkeologio biblia zorgas pri la rekupero kaj scienca esploro de la restaĵoj de la antikvaj kulturoj koncernantaj la rakontojn de la Biblio, kaj la Malnova kaj Nova Testamentoj.

Kiel en la kazo de la studo pri aliaj kulturoj, la manuskriptoj devas esti komparataj kun la trovitaĵoj de samtempaj socioj de Eŭropo, Mezopotamio kaj Afriko krom kun la manuskriptoj de aliaj socioj tiam ĉeestaj.

La tenikaĵoj utiligitaj estas la samaj de la normala arkeologio kaj inkluzivas kaj la sciencajn prifosojn kaj la hazardajn malkovrojn.

Historio de Azio

La historion de Azio oni povas vidi kiel la kolektivan historion de pluraj periferiaj marbordaj regionoj kiel Orienta Azio, Suda Azio kaj la Meza Oriento ligitaj per la interna amaso de la Eŭrazia stepo. Alidire, temas pri la historio de ĉiom da Eŭrazio krom de Eŭropo; estas do Eŭropcentrisma koncepto. Ĉi tiu artikolo konsekvence nur resumas; por pli precizaj informoj vidu tiujn artikolojn.

La marborda periferio estis la hejmo de kelkaj de la plej fruaj konataj civilizacioj de la mondo: ĉiuj el la tri regionoj evoluigis fruajn civilizaciojn ĉirkaŭ fekundaj riveraj valoj. Ĉi tiuj valoj estis fekundaj ĉar la grundo estis riĉa kaj povus porti multajn radikajn kultivaĵojn. La civilizacioj en Mezopotamio, la Indusa Valo kaj Ĉinujo estis tre similaj kaj probable interŝanĝis teknologiojn kaj ideojn kiel matematikon kaj la radon. Aliaj ideoj kiel tiu de skribo probable evoluis unuope en ĉiu areo. Urboj, ŝtatoj kaj poste imperioj evoluis en tiuj malaltaj regionoj.

En la stepa regiono longe loĝis surĉevalaj nomadoj kaj de la centraj stepoj ili povis atingi ĉiujn areojn de Azio. La nordan parton de la kontinento, kovrantan multe da Siberio ankaŭ ne povis aliri la stepaj nomadoj pro la densaj arbaroj kaj pro la tundro. Tiuj areoj en Siberio estis tre maldense loĝataj.

La centron kaj la periferion malkunigis montoj kaj dezertoj. La Kaŭkazo, la Himalajo, la Karakuma Dezerto kaj la Gobia Dezerto estis baroj kiujn la stepaj ĉevalistoj nur povis transiri malfacile. Dum teknologie kaj kulture la urbaj loĝantoj estis pli altnivelaj, ili povis fari malmulton por milite defendi sin kontraŭ la surĉevalaj hordoj de la stepo. Tamen, la (geografie) malaltaj regionoj ne havis sufiĉan herbaĵon por subteni grandan surĉevalan soldataron. Kaj tiel la nomadoj kiuj konkeris ŝtatojn en Okcidenta Azio estis baldaŭ devigitaj adapti sin al la lokaj socioj.

La historio de Azio prezentis gravajn evoluadojn viditajn en aliaj partoj de la mondo, samkiel eventojn kiuj influis tiujn aliajn regionojn. Ĉi tiuj inkluzivigas la komercon de la Silka Vojo, kiu disvastigis kulturojn, lingvojn, religion kaj malsanon dum Afrika-Eŭrazia komerco. Alia grava avanco estis la novaĵo de pulvo en mezepoka Ĉinujo, kiu kaŭzis altnivelan militadon pro la uzo de pafiloj.

Historio de Okcidenta Azio

La historio de Okcidenta Azio komenciĝis per la Antikvo, kiam laŭsupoze la unua civilizo sin malnomadigis en Sumero en Mezopotamio. La establo de la Sumeranoj laŭsupoze komenciĝis per la periodo de Uruk, do dum la 4a jarmilo a. K. Dum pluraj jarmiloj, Okcidenta Azio estis unu el la hejmoj de kultura kaj scienca evoluo, inter la plej gravaj de la mondo; la kontakto kun la Eŭropaj, Afrikaj kaj Aziaj civilizoj kondukis al la disvolviĝo de la interŝanĝo de varoj kaj de scioj, kaj al multaj konfliktoj pri la kontrolo de la riĉaĵoj, de la sanktaj lokoj, aŭ de la gravaj vojoj.

Historio de la mondo

La esprimo monda historio ofte rilatas al la historio de la homaro, komenciĝante ĉe la Paleolitika Epoko. Aparta de la historio de la terglobo (kiu inkludas fruan geologian historion kaj prahomajn biologiajn epokojn), la monda historio konsistas el la studo de arkeologiaj kaj skribaj registroj, de antikvaj tempoj. Malnovega registrita historio komenciĝas ĉe la invento de skribo. Tamen, la radikoj de civilizo atingas reen al la periodo antaŭa al la invento de skribo. Prahistorio komenciĝas en la Paleolitika Epoko, aŭ "Komenca Ŝtonepoko", kiu estas sekvita de la Neolitika Epoko, aŭ "Nova Ŝtonepoko", kaj la Agrikultura Revolucio (inter 8000 kaj 5000 a.K.) en la Fekunda Duonluno. La Agrikultura Revolucio markis ŝanĝon en homa historio, kiam homoj komencis la sistemajn agrikulturon de plantoj kaj bredadon de bestoj. Agrikulturo avancis, kaj la plej multaj homoj transiris de nomada ĝis definitiva vivstilo kiel farmistoj en permanentaj setlejoj. Nomadismo daŭris en kelkaj lokoj, precipe en izolitaj regionoj kun malmultaj hejmeblaj plantospecioj; sed la relativa sekureco kaj pliigita produktiveco disponigita fare de farmopermesitaj homaj komunumoj por disetendiĝi en ĉiam pli kaj pli grandajn unuojn, kreskiĝis per progresoj en transportado.

Ĉar terkultivado formiĝis, grenagrikulturo iĝis pli sofistika kaj instigis dividadon de laboro por stoki manĝaĵon inter kreskosezonoj. Labordivido tiam kaŭzis la ascendon de komforta supera klaso kaj la evoluo de grandurboj. La kreskanta komplekseco de homaj socioj necesigis sistemojn de skribo kaj kontado. Multaj grandurboj formiĝis sur la bordoj de lagoj kaj riveroj; tiom frua kiom ĉe 3000 a.K. kelkaj el la unuaj elstaraj, bone evoluintaj setejoj ekestis en Mezopotamio, sur la bordoj de la Rivero Nilo de Egiptujo, kaj en la Indusa valo. Similaj civilizoj verŝajne formiĝis laŭ gravaj riveroj en Ĉinio, sed arkeologia indico por ampleksa urba konstruo ekzistas malpli klare.

La historio de la Malnova Mondo (precipe Eŭropo kaj Mediteranea Maro) estas ofte dividita en antikvan epokon (aŭ "Antikvon"), ĝis 476 p.K.; la Postklasika Epoko (aŭ "Mezaĝoj"), de la 5-a al 15-a jarcentoj, inkluzive de la Islama Ora Epoko (ĉ. 750 p.K. - ĉ. 1258 p.K.) kaj la frua eŭropa Renesanco (komenciĝanta ĉirkaŭ 1300 p.K.); la Frua Moderna periodo, de la 15-a jarcento ĝis la fino de la 18-a, inkluzive de la Klerismo; kaj la komenco de la Moderna periodo, de la Industria revolucio ĝis la nuno, inkluzive de Nuntempa historio. La praa Proksima Oriento, antikva Grekio, kaj malnova Romo figuras elstare en la periodo de Antikveco. En la historio de Okcidenta Eŭropo, la falo en 476 p.K. de Romulus Augustulus, per kelkaj finkalkuloj la lasta okcidenta romia imperiestro, estas ofte prenita kiel signalado de la fino de Antikveco kaj la komenco de la Mezepoko. Kompare, Orienta Eŭropo vidis transiron de la Romia Imperio ĝis la Orientromia imperio, kiu ne malkreskis ĝis multe pli poste. En la mezo de la 15-a jarcento, la invento de Johannes Gutenberg de moderna presado, utiliganta moveblajn tipojn, revoluciigis komunikadon, helpante fini la Mezepokon kaj eniri en la Scienca Revolucio. Ekde la 18-a jarcento, la amasiĝo de scio kaj teknologio, precipe en Eŭropo, atingis sojlan mason kiu alportis proksimume la Industrian revolucion.Ekster la Malnova Mondo, inkluzive de antikva Ĉinio kaj antikva Hindio, historiaj templinioj disvolviĝis alimaniere. Ekde la 18-a jarcento, aliflanke, pro ampleksa internacia komerco kaj koloniigo, la historioj de la plej multaj civilizoj fariĝis altagrade interplektitaj (vidu Tutmondiĝon). En la lasta kvaron-jarmilo, la indico de kresko de populacio, scio, teknologio, komerco, armildetruemo kaj media degenero multe akcelis, kreante ŝancojn kaj danĝerojn kiuj nun alfrontas la homajn komunumojn de la planedo.

Lucifero (mita estaĵo)

Lucifero estas la kreitaĵo el la Versio de la Reĝo Jakobo de la hebrea vorto הֵילֵל en Jesaja 14:12. Ĉi tiu vorto, transliterumita hêlêl aŭ heylel, aperas nur unufoje en la hebrea Biblio kaj laŭ la VRJ-bazita Konsento de Strong estas tradukita kiel "brilanto, lum-portanto". La vorto Lucifero estas prenita de la latina Vulgato, kiu tradukas הֵילֵל kiel Luciferon, [Jesaja 14:12] signifante "la matenan stelon, la planedon Venuso" aŭ, kiel adjektivo, "lum-portanto".[3][4] La Septuaginto faras הֵילֵל en la greka kiel ἑωσφόρος (heōsphoros), nomo, laŭvorte "alportanto de tagiĝo", laŭ la matena stelo.Posta kristana tradicio ekuzis la latinan vorton por "Lum-portanto", Lucifero, kiel propran nomon ("Lucifero") por la diablo, kiel li ekzistis antaŭ sia falo. Rezulte, 'Lucifero' fariĝis moknomo por Satano/la Diablo en la eklezio kaj en populara literaturo, kiel en Infero (La Dia Komedio) de Dante Alighieri kaj Perdita Paradizo de John Milton. Tamen, la latina vorto neniam ekuziĝis preskaŭ ekskluzive nomi la Diablon (kiel en la angla), kaj estis aplikita al aliaj, inkluzive Jesuon. La bildo de matena stelo falinta de la ĉielo estas ĝenerale kredita inter scienculoj kiel paralelo en Kanana mitologio.Tamen, laŭ kaj kristana kaj juda ekzegezoj, en la Libro de Jesaja, ĉapitro 14, la Reĝo de Babilono, Nebukadnecar II, konkerinto de Jerusalemo, estas kondamnita en profeta vizio de la profeto Jesaja kaj estas vokita la "Mateno Ha" (planedo Venuso). En ĉi tiu ĉapitro la hebrea teksto diras הֵילֵל בֶּן-שָׁחַר (Helel ben Shaḥar, "brilanto, filo de la mateno"). "Helel ben Shaḥar" povas aludi al la Matena Stelo, sed la teksto en Jesaja 14 donas nenian indikon ke Helel estis nek stelo nek planedo.

Urarto

Urarto aŭ Urartu (asirie māt Urarṭu; Uraŝtu babilone; Ուրարտու, Վանի թագավորություն armene) estis malnova reĝlando de la Ferepoko, ankaŭ konata kiel reĝlando Ararat aŭ reĝlando Van (Biaj aŭ Biainili en la urarta lingvo), situinta en montara regiono inter la sudoriento de la Nigra Maro kaj la sudokcidento de Kaspio, nuntempe kunhavigata de la sendependaj modernaj ŝtatoj Armenio, Irano kaj Turkio, kaj kiu formiĝis post la falo de la Hitita imperio. La teritorio inkluzivas la grandajn lagon de Van en Turkio (kie troviĝas la antikva ĉefurbo Tuŝpo), la lagon Urmia en Irano kaj Sevan en Armenio. El tiu regiono devenas la originoj de la armenoj.

Pli specife, Urarto estas asiria termino por la geografia regiono, dum «Urarta reĝlando» aŭ «Biajnilaj teritorioj» estas termino uzata en la moderna historiografio por la ferepoka ŝtato kiu troviĝis en tiu regiono. La distingado inter la geografia kaj la politika entoj estis farita de König (1955). La ŝtato troviĝis sur la altebenaĵo inter Malgranda Azio, Mezopotamio, kaj Kaŭkazio, poste nomata Armena Altebenaĵo. La reĝlando akiris potencon en la dua duono de la 9-a jarcento a.K., sed estis konkerita de la Medoj komence de la 6-a jarcento a.K.

Ĥizkija

Ĥizkija (hebree: חִזְקִיָּ֫הוּ ,חִזְקִיָּ֫ה ,יְחִזְקִיָּ֫הוּ , greke Ἐζεκίας Ezekias en la Septuaginto, latine Ezechias), (739-687 a.K.) estis partnera reĝo de Judujo (ekde 729 a.K.), reĝo ekde 716 a.K ĝis lia morto en 697 a.K.. Li regis kun filo Manase. Dum la asira okupado li provis preferi la judajn tradiciojn al kultoj de la asiroj kaj povis akiri iometan politikan sendependecon. Lian regadon karakterizis nostalgio je ora epoko de Reĝo Davido. Dum lia regado okazis sieĝo de Jerusalemo fare de Sanĥerib.

Li naskiĝis kiel filo de juda reĝo Aĥaz. Li aĝis 25 jarojn, kiam li ekregis kaj regis dum 29 jaroj en Jerusalemo. Li estis pia reĝo, je konsilo de Jesaja, li elĵetigis ĉiujn fremdajn kultaĵojn, altarojn kaj ofertaĵojn el la templo, tiel savante la tutan landon disde la idol-adorado.

"Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 4 Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan. 5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li. 6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo." 2-a libro de la Reĝoj, 18:3–6.

Post surtroniĝo, li aliĝis al la ribelo kontraŭ Asirio. La sieĝo de Jerusalemo fare de Sanĥerib estis sensukcesa, la urbo ne estis okupita, detruita. Por prepari la urbon kontraŭ la atako, sieĝo, li konstruigis onidire tunelon por la akvoprovizado de la urbo. La Ĥizkija-tunelo portas lin nomon. Laŭ esploroj en 2011, la tunelo ekzistis jam en la 8-9. jarcentoj tiel oni konstruis ĝin pro la pli fruaj atakoj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.