Salomono

Salomono (heb. שְׁלֹמֹה) estis la tria kaj lasta reĝo de unuigita Izraelo.

Apartigas ankoraŭ la fakulojn, ĉu Salomono estas vere historia persono kaj ĉu tio, kion priskribas la bibliaj tekstoj vere okazis. Ankaŭ kelkaj teologoj konsideras tion kritike, ĝuste kiel historiistoj aŭ arkeologoj.

Laŭ la biblio Salomono regis verŝajne de 961 a. K. ĝis 931 a. K.. Li estis filo de la reĝo David kaj de Batseba, edzino de Urija. Li sukcesis konservi kaj modernigi la reĝlandon kreitan de lia patro. Por tio li dividis la landon en dek du administraciajn distriktojn. La biblio priskribas lian regadon kiel tempon de legenda paco kaj prospero.

Bildaro

Giovanni Battista Tiepolo 062
Codex binding Louvre MR372
Saabaghiberti

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Gutenberg Bible patro:
Davido

Biblia persono

En libroj:
2-a libro de Samuel
1-a libro de la Reĝoj
1-a libro de la Kroniko
2-a libro de la Kroniko

filoj:
Reĥabeam
1-a libro de la Reĝoj

La 1-a libro de la Reĝoj estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 2 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas parto de la Readmona Historia Verkaro.

2-a libro de la Kroniko

La 2-a libro de la Kroniko (mallonge 2 Kro) estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Alta Kanto de Salomono

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la kantoj, estas libro de la Tanaĥo aŭ Malnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj) inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero.

Flago de Maroko

La nacia flago de Maroko (arabe: علم المغرب) konsistas el ruĝa tuko kun nigrolima verda intertplektita stelo. Ruĝo havas konsiderindan historian signifon en Maroko, proklamante la devenon de la reĝa familio de la Profeto Mohamedo tra Fatima, la edzino de Ali ibn Abi Talib, la kvara kalifo. Ruĝa ankaŭ estas la koloro kiu estis uzita de la ŝerifoj de Mekao kaj la imamoj. De la 17-a jarcento kiam Maroko estis regita de la Alavita dinastio, la flagoj de la lando estis simple ruĝa. En 1915, dum la regado de Mulay Yusuf, la verda Sigelo de Salomono estis aldonita al la nacia flago. La sigelo estas interplektita neplenumita angulo, uzita kiel simbolo en juro por jarcentoj. Dum Maroko estis sub franca kaj hispana kontrolo, la ruĝa flago kun la sigelo en la centro restis en uzo sed nur enlanda. Ĝia uzo ĉe maro estis malpermesita. Kiam sendependeco estis restigita en 1956, ĝi denove iĝis la nacia flago.

La 6-pinta stelo uzita en la maroka flago ankaŭ estas konata kiel la Sigelo de Salomono aŭ la stelo de Davido. Ĝi estis elektita sur la maroka flago ĉar la 6-pinta stelo estas simbolo de vivo, saĝeco kaj bona sano, kutima por ĉiuj tri gravaj unudiaj religioj. La Sigelo de Salomono ankaŭ estis stampita sur la 100 kaj 200 frankomoneroj same kiel sur kelkaj Maĥzen-poŝtmarkoj ĝis 1954.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Izraela reĝlando

Por la nuna ŝtato de Israelo vidu: Israelo.Izraela reĝlando estas historia teritorio, kiu ekzistis de 926 a.K. ĝis 722 a.K. (la jaroj ne estas tute certaj).

Ĝi ekestis per divido de la tutizraela regno post la morto de reĝo Salomono al Izraelo (norde) kaj Judio (sude).

La nomo Izraelo estas uzata ankaŭ por la regno antaŭ la divido, sub la reĝoj Davido kaj Salomono.

Izraelo estis origine kromnomo donita al Jakobo, prapatro de la Izraelidoj; foje la Biblio uzas tiun nomon ankaŭ por la tuto de la izraelidoj.

Vidu ankaŭ: Listo de izraelaj reĝoj

Izraelidoj

Izraelidoj estas la idoj de Izrael, la patriarko Jakobo, filo de Isaak, filo de Abraham. La kutima nomo hodiaŭ por ili estas judoj, sed la nomo estis nekonata antaŭ la 6-a jarcento a.K. Ili estas ankaŭ konataj kiel hebreoj.

Izrael aŭ Jakobo havis 12 filojn:

Ruben

Simeon

Levi

Jehuda

Isaĥar

Zebulun

Jozef

Benjamen

Dan

Naftali

Gad

AŝerLa 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la

Makabeoj estis Levidoj.

En la tempo de David, 40% da Izraelidoj estis el la tribo de Jehuda. Sed en la 6-a jarcento a.K., post la konkero de Asirio kaj Babilonio, la Izraelidoj estis plejparte el Jehuda, do ili nun estis konataj kiel la judoj (el la nomo "Jehuda").

Sub la reĝoj David kaj Salomono, la 12 triboj estis unuigitaj en unu nacion, Izraelo, kies ĉefurbo estis Jerusalemo. Izraelo estis dividita inter la triboj: ĉiu tribo, escepte de la Levidoj, havis sian propran landeron. La Levidoj, kiel la pastra klaso, loĝis dise tra Izraelo.

Post la morto de Salomono, la naŭ triboj de la nordo ribelis kontraŭ la filo de Salomono. Do la

Izraelo diskrevis, fariĝinte Izraelo en la nordo kaj Judujo de Jerusalemo kaj la sudo, kie loĝis la granda tribo de Jehuda kaj la malgranda tribo Benjamen. Judujo sekvis la dinastion de David kaj servis la Eternulon ĉe la Templo de Jerusalemo. Sed Izraelo servis (laŭ la rakonto de la Biblio kaj Josephus) fremdajn diojn kaj malbonajn reĝojn, spite de la avertoj de la profetoj.

En la 7-a jarcento a.K., Asirio englutis Izraelon kaj transloĝigis la naŭ tribojn al Persio, kie ili malaperis kiel gento. En Izraelo Asirio anstataŭis genton el Persio, la kuteanojn laŭ Josephus. Ili fariĝis nova gento, la Samarianoj.

En la 6-a jarcento a.K., Babilonio englutis Judujon kaj transloĝigis la du tribojn al Babelo, sed ili revenis kiam Babilonio falis sub Ciro el Medujo.

Do, post Ciro, nur tri triboj travivis: la du triboj de Judujo (Jehuda kaj Benjamen) kaj la Levidoj, kiuj loĝis en ambaŭ Judujo kaj Izrael.

Jakobo

Jakobo / Jaakov (hebree: יַעֲקֹב, norma hebrea: Yaʿaqov , tiberia hebrea: Yaʿăqōḇ) estas Biblia patriarko, prapatro de izraelidoj, kies filoj estis prapatroj de la 12 izraelaj triboj. Lia bopatro devigis lin servi dum multaj jaroj, antaŭ ol doni al li siajn filinojn Lean kaj Raĥelan kiel edzinojn. Post la naskiĝo de la unuaj dek unu filoj laŭ la biblio li ricevis la nomon "Izrael" (Genezo 35:10 "Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.").

Izrael aŭ Jakobo havis sume 12 filojn:

Ruben (filo de Lea, Genezo 29:32)

Simeon (filo de Lea, Genezo 29:33)

Levi (filo de Lea, Genezo 29:34)

Jehuda (filo de Lea, Genezo 29:35)

Dan (filo de la sklavino Bilha, Genezo 30:4-6)

Naftali (filo de la sklavino Bilha, Genezo 30:7-8)

Gad (filo de la sklavino Zilpa, Genezo 30:9-11)

Aŝer (filo de la sklavino Zilpa, Genezo 30:12-13)

Isaĥar (filo de Lea, Genezo 30:16-18)

Zebulun (filo de Lea, Genezo 30:19-20)

Jozef (filo de Raĥel, Genezo 30:22-24)

Benjamen (filo de Raĥel, Genezo 35:16-20)La 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la

Makabeoj estis Levidoj.

Krom en judismo kaj kristanismo, Jakobo ankaŭ estas grava persono en la Islamo kaj konsideriĝas unu el ties profetoj, en la Korano li meciiĝas je la nomo يعقوب, Yaʿkūb.

Ketuvim

La Ketuvim (hebree כְּתוּבִים - la skribaĵoj) estas la tria parto de la Tanaĥo, la hebrea biblio (en kristanismo nomata malnova testamento) - la unua parto estas la Torao ("instruo") kaj la dua parto nomiĝas Neviim ("profetoj").

La Ketuvim konsistas el

tri "poetaj libroj":

la Psalmoj

la libro de sentencoj

la libro de Ijob

kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, "megilot"):

la Libro de Rut,

la Alta Kanto de Salomono,

la Libro de la Predikanto,

la Libro de la plorkanto kaj

la Libro de Ester

kvar historiaj libroj:

la Libro de Daniel,

la Libro de Ezra,

la Libro de Neĥemja kaj

la 1-a kaj 2-a libro de la Kroniko, ĉi tie nombrataj kvazaŭ unu libro.La "skribaĵoj" Ketuvim probable tekste fiksiĝis ĉirkaŭ la jaro 100 de nia erao, kvankam la plej multaj el la libroj jam ĉirkaŭ la jaro 190 antaŭ nia erao konsideriĝis sanktaj tekstoj de judismo.

Kohelet

Kohelet (hebree קהלת, “kuniganto” el la pseŭdonimo de la aŭtoro; greke Εκκλησιαστής, ekklesiastés; latine Ecclesiastes aŭ Qoelet) aŭ Libro de la Predikanto estas verko listigita kiel kanona en la Biblio de judoj kaj kristanoj (en la Tanaĥo respektive Malnova Testamento).

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (מגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)

Alta Kanto je Pasko

Libro de la Predikanto je la festo de laŭboj

Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo

Ester je PurimoHebree verkita (kun multaj arameismoj), redaktita en Judujo dum la Persa epoko de la 4-a aŭ 3-a jarcento, kies aŭtoro, nekonata, metas sian pensadon en la buŝon de reĝo Salomono ĉar tiutempe oni kutimis atribui signifajn verkojn al historiaj personuloj konsideritaj saĝaj.

Dekdu ĉapitroj dividas la verkon enhavantan saĝecajn meditojn pri la homa vivo. Ĝia sentencaro estas trafita je pesimismo kiel oni vidu en la suba citaĵo, kie estas proklamate ke la obskura ŝeola sorto de la forpasintoj preferindas al tiu de la vivantoj (ĉio estas vantaĵo).

Libro de Baruĥ

Baruĥ estas libro de Tanaĥo respektive Malnova Testamento. Ĝi estas letero fikcie atribuata al la sufiĉe nota sekretario de profeto Jeremio, kaj eble sendita de Jerusalemo al diasporaj hebreoj por ilin, same kiel jam profeto Amos por siaj samtempuloj, restigi fidelaj al la Javea tradicio. Kvankam skribita eble en la hebrea, ĝin nun ni povas legi nur en la greka lingvo kutima rajde inter la unua kaj 2-a jarcento a.K..

Teologia apartaĵo elstariĝas: la priparolata saĝeco manifestas ion personecan, kvazaŭ ekzistantan por si mem ĉe Dio: temo pli eksplicitigita en la saĝeco de Salomono; ĉi tie tamen oni ripetas la malnovan doktrinon de rekompenco: se ni suferas persekutojn tio okazas ĉar ni forlasis la Toraajn leĝojn.

Libro de Jesaja

La Libro de Jesaja (hebree ספר ישעיה) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jesaja (ישעיה, Jeŝajahu, laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jesajo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, נְבִיאִים, "la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jeremia kaj libro de Jeĥezkel.

En la protestantismaj kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Alta Kanto de Salomono (en katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ estas interŝovitaj la libroj Saĝo de Salomono kaj Siraĥ), kaj estas la unua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La 66 ĉapitroj de la libro de Jesaja unuavice konsistas el profetaĵoj pri la juĝoj atendantaj la naciojn kiuj persekutas la popolanojn de Judio. Inter tiuj nacioj estas babilonianoj, asirianoj, filiŝtoj, moabanoj, aramanoj respektive pli poste sirianoj, la anoj de la norda izraela reĝlando, etiopianoj, arabianoj kaj fenicianoj. La profetaĵoj povas esti resumitaj dirantaj ke la juda dio estas la dio de la tuta mondo, kaj ke nacioj kiuj supozas sin sekuraj en sia armea potenco povas senprobleme esti konkeratataj fare de aliaj nacioj, se dio komandas tion.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de la Saĝo

Libro de la Saĝo, aŭ la Saĝo de Salomono aŭ simple Saĝo (greke: Σοφία Σολομώντος = Saĝo de Salamono; latine: Sapientia = Saĝo) estas teksto de la kristana Biblio (Septuaginto kaj Vulgato kaj Nova Vulgato) sed ne akceptita en la Tanaĥo (hebrea biblio) eble pro tio, ke la libro ne estis verkita en la hebrea lingvo. La protestantaj eklezioj sekvas la hebrean kanonon kaj tial por ili tiu libro estas nur apokrifaĵo, kvankam hodiaŭ multaj iliaj presitaj biblioj ĝin entenas.

Tiu libro estis origine skribita en la antikva greka kaj ĝia redakto hipoteze okazis en Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo, fare de nekonata aŭtoro. Sinsekva tradicio aldonis la Saĝo «de Salomono», eble cele ĝin nobligi kiel jam okazis por diversaj bibliaj libroj konvencie asignitaj al la fama reĝo.

Ĝi etendiĝas laŭ 19 ĉapitroj kun diversaj eldiroj tipaj de la saĝo, kun aparta ekzaltado de la Teologia Saĝo priskribita kiel personulo ĉe Dio kun Dio en Dio. Tiu penso estas aludata ankaŭ en aliaj bibliaj prisaĝaj libroj kiel en en la Alta Kanto kaj Kohelet.

Salomono la 1-a (Hungario)

Salomono estis hungara reĝo, filo de Andreo la 1-a.

Saĝo

Saĝo estas homa kapablo kiu disvolviĝas per aplikado de inteligento al siaj spertoj. Saĝo donas al la homo pli bonan komprenon, kiu ebligas cerbumi pri kio estas vera aŭ malvera kaj kio estas bona aŭ malbona. en apartaj cirkonstancoj.

Sentencoj de Salomono

La Libro de sentencoj de Salomono aŭ libro de proverboj de Salomono (hebree מִשְלֵי שְׁלֹמֹה, Miŝlej Ŝlomoh), foje nur nomata "libro de sentencoj" respektive "de proverboj", estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

La unuaj tri sekcioj de la verkaĵo probable vere estas de Salomono, kvara parto de la juda saĝulo Agur, kvina de la juda reĝo Lemuel kaj sesa de nekonata aŭtoro. Laŭ judisma tradicio la tuta libro fontis de Hiskija, reĝo de Judio inter la jaroj 727 kaj 698 antaŭ nia erao.

La libro de sentencoj estas referencata kiel "literaturo de saĝeco" kune kun pluraj aliaj bibliaj libroj: la libro de Ijob, la libro de la Predikanto, la Alta Kanto de Salomono kaj iuj el la Psalmoj.

Pere de la sentencoj, saĝeco aŭ la saĝa persono estas komparataj kun stulteco aŭ la stultulo. Stultulo laŭ la verkaĵo estas persono al kiu mankas moralo kaj kiu ne interesiĝas en pliperfektigo, ne iu kiu estas "nur" malinteligenta, frenezeta aŭ malserioza. Saĝeco komprenatas kiel virto kiun indas atingi kaj teni, kaj la leganto estas instruata ke ĝi komenciĝas per la persono de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio: "La timo de Jehovo estas la komenco de saĝeco"..

La sentencoj estas parte tiom universalaj, ke ili iĝis konataj proverboj ankaŭ ekster la religia kadro de judismo aŭ kristanismo - ekzemplo estas la diraĵoj "Kiu fosas foson, tiu mem falos en ĝin" (sentencoj 26:27) aŭ "Antaŭ la pereo iras fiereco" (16:18).

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Psalmoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Tanaĥo

La Tanaĥo (hebree תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana Malnova Testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj; ankaŭ la traduko kaj interpreto kutime ege malsamas inter la du religioj.

En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – ‎‏תורה‎ Tora –, «la profetoj» – ‎‏נביאים‎ Nevi`im – kaj «la skriboj» – ‎‏כתובים‎ Ketubim aŭ Ketuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).

Templo de Salomono

La templo de Salomono (hebree: בית המקדש, Beit HaMiqdash, "ejo de sanktigado"), ankaŭ konata sub la nomo de unua templo estis laŭ la Biblio la unua juda templo de Jerusalemo konstruita de la reĝo Salomono. Ĝi estis centro de religia kaj kultura vivo, la loko de la oferado priskribita en la Torao sub la nomo korban. Ĝi supozeble estis finkonstruita ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K. kaj detruita de la babilonanoj en 586 a.K..

Oni opinias, ke la templo de Salomono estis konstruita en la orienta parto de la nuna "malnova urbo de Jerusalemo" en la kvartalo de la esplanado de la moskeoj. La parto la plej alta de la konstruaĵo, nuntempe kovrita de la Kupolo de la Roko eble estis la ena sanktejo.

La templo de Salomono entenis la keston de interligo kaj estis kovrita de oro el Ophir.

La framasonismo uzas en siajn ritojn multajn referencojn al la templo de Salomono. La framasona templo estas ĝia simbola kopio.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.