Sablo

Por la heraldika koloro, vidu Sablo (heraldiko).
Sahara desert
Sablo de la Saharo.

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajnosablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).

Laŭ Francisko Azorín sablo estas Materialo konsistanta el tre malgrandaj ŝtonaj grajnoj ne kunigitaj unu kun la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina sabulum (sablego, grajnaro). Kaj li aldonas la terminon sabli, por meti sablon sur vojo, en..., kaj listigas diversajn tipojn de sablo, nome: mara, rivera, mina, duna, kvarca, granita, kalka, seka, natura, artefarita, akra kaj rondgrajna.[2]

Troviĝo de sablo

Barbados beach
Sabla strando en Barbado.

La plej kutima konstituaĵo de sablo ĉe interne kontinentaj situoj kaj ne-tropikaj marbordaj situoj estas siliko (silicia duoksido) ofte en la formo de kvarco. Tamen, la konsisto de sablo varias laŭ lokaj fontoj de roko kaj kondiĉoj. Multo de la subtilaj blanka sablo trovita en situo de korala rifo, ekzemple, estas pulvorita koralo (kalkoŝtono) kiu pasis tra la digesto de fiŝo. Iuj situoj havas sablojn kiuj entenas ferofeldspato.

Sablo estas transportita de ventoakvo kaj deponiĝas en la formo de plaĝoj, dunoj, sablopintoj, sablobenkoj, kaj similaj. En dezerto, sablo estas la domina speco de grundo.

Uzoj de sablo

Sablo estas ofte la precipa komponanto de la agregaĵo uzita por la preparado de betono. Sablo fabrikita ĉe rokrompejoj por uzo kiel agregaĵo nomiĝas hom-sablo.

Sablo estas uzata por la farado de vitro kaj por farado de silicio.

Homoj, speciale infanoj ŝatas ludi kun sablo sur plaĝoj aŭ en sabloskatoloj. Vidu sablokastelo por detaloj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri sablo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Li eĉ el sablo vipojn tordas. 
  • Citaĵo
     Tordi ŝnurojn el sablo. 

Bildaro

Kalabrien Ricadi Sandwellen 2129
White Sands National Monument
Sand sorting tower

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu
Aluvio

Aluvio estas tavolo da grundo alportita kaj delasita de la akvoj el rivero aŭ glaĉero. Aluvio tipe konsistas de vario da materialoj: koto, sablo, gruzo kaj aliaj aĵoj. Ĝi malofte eble enhavas iometon da raraj ercoj kiel oro kaj plateno, kaj malgrandaj gemoj. Aluvion oni en fizika geografio konsideras kiel formon de reliefo.

Asfalto

Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzo aŭ sablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.

Laŭ Francisko Azorín asfalto estas Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por surkovri stratojn, vojojn, murojn. Li mem montra sesprimojn asfaltisto, asflatbetono, asfaltmastiko, asfaltmakadamo kaj naturasfalto.

En la ŝosekonstrua profesia slango asfalto estas la koncizigita nomo de asfaltbetono.

Bordo

Bordo estas strio da tero tuŝanta etendaĵon de akvo (lago, rivero aŭ maro, tiukaze oni ofte uzas la vorton marbordo.

Rigardante de la fonto al la enfluejo oni distingas la maldekstran kaj la dekstran bordon. Ekzistas diversaj bordoj:

strandoj el sablo aŭ siliko

eskarpo (pli-malpli kruta deklivaĵo)

herbejo aŭ salherbejo

bordomuro el ŝtalo, betono aŭ ligno ĉe kanaloj, havenoj aŭ albordejoj

krutbordo

klifo, ravino

Duno

Duno estas moviĝema sabloamaso. Dunoj troveblas en la landinterno, ĉe bordo kaj sub akvo.

Kondiĉoj por estiĝo de dunoj estas ekzisto de sablo kaj manko de fermita plantokovrilo. Dunoj tial estiĝas ĉefe en seka klimato, ili tamen povas aperi ankaŭ en malseka klimato, se la fiksa vegetacio estis forigita. Se la sablo estas alblovita en pli malpli samforma kovrilo oni parolas pri flugsablo.

Erozio

Erozio laŭ la lingvaĵo de fizika geografio estas la forporto de solida materio (ekzemple tero aŭ rokaĵo) fare de vento, akvo kaj gravito. Erozio povas esti komplete natura procezo, sed multloke pliigas ĝin homaj aktivecoj kiel ekzemple senarbarigo kaj tropaŝtiĝo. Aliflanke homoj klopodas malhelpi al la erozio konstruante terasojn, firmigante deklivojn kaj dunojn ekzemple per geoteksaĵo kaj plantante arbojn, arbustojn aŭ herbojn. En iuj cirkonstancoj, la uzo de dispecigita frondara ligno povas kontribui al regenerado de eroziitaj terenoj.

Granda Hungara Ebenaĵo

Granda Hungara Ebenaĵo estas produktema ebenaĵo en sudorienta parto de Hungario, kiu etendiĝas eĉ en Serbion kaj Rumanion. Ĝia areo estas ĉirkaŭ 50 000 km2, duono de tiu de Hungario. La tuta areo kun la partoj en la aliaj landoj estas ĉirkaŭ 100 000 km2.

La Ebenaĵo estas en natura stato estas pusta herbejo aŭ kun marĉoj, ĉeriveraj arbaroj. Post la reguligo de la Tiso en la dua duono de la 19-a jc. kaŭzis pligrandiĝon de la kultivebla agro, la marĉoj malpliiĝis. Oni kultivas tie grenojn, furaĝplantojn, vegetaĵojn, fruktoarbojn, gravas ankaŭ la bestobredado. La originalaj sekaj, herbaj areoj preskaŭ malaperis je hodiaŭ. Unu restaĵo estas Hortobágy en la orienta parto de la Granda Hungara Ebenaĵo, alia restaĵo estas la bugac-a pusto inter la Danuba-Tisa regiono, proksime al Kecskemét.

Ĝi ne havas karakterizajn limojn, limas norde la hungara norda Mezmontaro kun transiroj. Nordoriente kaj kaj oriente limas la Karpatoj kaj ties transsilvaniaj antaxumontaroj. Sude ĝi etendiĝas ĝis Dinara Montaro.

Oni plej ofte dividas la Ebenaĵon je du partoj: unu estas la regiono inter la Danubo kaj Tiso, dum alia la Transtisio (parto oriente de la Tiso). La unuan karakterizas multloke sablo, malofte kursablo, aliloke laŭso.

La Tiso antaŭ ĝia reguligo regule inundis grandan parton de la Ebenaĵo. Oni povas trovi oriente de las Tiso aluviajn grundojn, ĉernozjomo, leŭso, sablo, kursablo.

Grejso

Grejso aŭ sabloŝtono estas speco de roka ŝtono, konsistanta el silikaj grajnetoj aglomeritaj en kalkeca aŭ silikeca maso. En komunuza lingvo ĝi nomiĝas sabloŝtono. Oni ne konfuzu ĝin kun gnejso, kiu estas alia speco de ŝtono.

Homokkomárom

Homokkomárom estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa. Homok signifas: sablo.

Jalisco

Ĥalisko (hispane : Jalisco) estas meksika federacia ŝtato. Ĝi situas okcidente de la lando, apud la Pacifika Oceano. Administre ĝi estas dividita en 12 regionoj (Vidu ankaŭ la artikolon regionoj de Jalisco) kaj 124 komunumoj (Vidu la liston de komunumoj en Jalisco).

La nomo devenas el du navatlaj vortoj: Xalli (sablo) kaj ixco (loko aŭ surfaco).

Jalisco estas la tria plej loĝata ŝtato en Meksiko, kaj unu el la plej gravaj kun rilato al la ekonomiaj, komercaj kaj kulturaj aktivaĵoj. Ĝia ĉefurbo estas Gvadalaharo (Guadalajara), kolonia urbo, kies metropola areo estas la dua plej granda aglomeraĵo en Meksiko.

Aliaj gravaj urboj estas: Puerto Vallarta, Ajijic, Chapala kaj Ciudad Guzmán.

Ĥalisko estas konsiderata la origino de la muziko mariachi kaj de la tekilo.

Karakumo

Karakumo (Kara-Kumo, en turkmena Garagum, uzbeke Qoraqum, laŭvorte Nigra sablo) estas dezerto en Centrazio. Kune kun la najbara Kizilkumo (Ruĝa sablo) ĝi okupas la plej grandan parton de la mallevejo de Turan.

Karakumo situas okcidente de rivero Amudarja kaj krom la norda rando (uzbekia) apartenas al Turkmenio. Ĝi okupas areon de 400.000 km². La regiono estas ekstreme arida. En la sudo trapasas ĝin la Karakum-kanalo, 1445 km longa, kiu estis ekkonstruita en 1950 por irigacii la landon.

Kovado

Kovado laŭ PIV estas la ago

sidi sufiĉe longan tempon sur ovo(j), por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturiĝon de la birda embrio en la ovo

metafore ankaŭ: plej zorge gardi kaj flegi,

kaj, same metafore: kaxse konservi ion, por ke ĝi aperu poste, do kaŝe prepari.El la bestoj, la inoj de birdoj, reptilioj kaj fiŝoj naskas siajn idojn en ovoj, do en stadio ankoraŭ ne plene matura. El la birdoj, la kantobirdoj ĝenerale naskas 5 ĝis 8 ovojn, sed ankaŭ ekzistas specioj de birdoj, kiuj naskas nur 2 aŭ pli ol 20 ovojn.

Inter la reptilioj, la nombro de naskataj ovoj kompareblas, dum inter la fiŝoj la nombro de naskataj ovoj tre varias kaj povas atingi sumon de pluraj centoj.

Fiŝoj kaj reptilioj ĝenerale deponas la ovojn en loko klimate taŭga kaj laŭeble protektita - reptilioj multkaze enfosas siajn ovojn en aparte varma sablo - kaj ne vere eblas nomi tiun deponon en varma, protektata loko "kovado".

Birdoj tamen laŭ la vera senco kovas siajn ovojn: la daŭro de kovado laŭ la specio de birdoj daŭras inter 10 tagoj kaj 3 monatoj. La plej multaj specioj de birdoj naskas siajn idojn dum specifa "sezono de kovado", ĝenerale dum malfrua printempo kaj frua somero, kiam alproksimiĝas la jara tempo kun plej da havebla manĝaĵo, kaj plej altas la ŝanco bone nutri siajn idojn. Sed iuj bestospecioj naskas kaj kovas laŭ la lokaj cirkonstancoj, ĉiusezone: Ekzemplo estas la nigra cigno en Aŭstralio, kiu naskas kaj kovas tiam, kiam laŭ la loka klimato estas plej da akvo, kaj kiu, transportite al alia kontinento, foje laŭ antaŭa rutino plunaskas kaj kovas ekzemple meze de vintro, kvankam tio ŝajnas malfavora laŭ la cirkonstancoj de la nova vivloko.

Laguno

Laguno estas malprofunda akvujo separita de la pli profundakva ĉefparto de la maro per amasiĝo de sablo aŭ koraloj, sed ligita al la maro per minimume unu akvopasejo.

Pro la kunefiko de mara salakvo kaj alfluanta nesala akvo, la laguno enhavas saletan akvon. Se la apartigo estas kompleta, ekestas lago kun nesala akvo.

La vorto laguno devenas, trans la itala laguna, de la latina lacuna, kiu signifas "lageto".

Lomo

Lomo estas fajngrundo, konsistanta el miksaĵo de sablo, argilo kaj humo, ĝenerale fruktodona. Ĝi ankaŭ estas detrita kontinenta sedimento permeabla, konsistanta el miksaĵo de argilo, silto kaj sablo, en proksimume egalaj proporcioj, kaj ankaŭ de humo. Ekzistas rezidua, rivera, glaĉera, eola lomo (PIV2).

Mortero

Mortero estas miksaĵo el kalko kaj sablo por kunigi ŝtonojn aŭ brikojn de konstruaĵo.

Laŭ Francisko Azorín mortero estas Fluidaĵo de materialo kungluanta (gipso, kalko, cemento) kaj inerta (sablo, tero), uzata por kunfiksi brikojn, ŝtonojn, k.c., ĉe konstruado. Li indikas etimologion el la latina mortarium, el mordere (mordi, preni). Kaj li aldonas la terminon morteri, por fari morteron; ŝmiri morteron.

Nubo

Nuboj estas meteologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero.

En ĉiutaga parolo oni nomas nubo simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo.

Ryžoviště

Ryžoviště (legu Riĵoviŝtje) (iam malĝuste Rýžoviště) estas vilaĝo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. La nomo Ryžoviště (Braunseifen) estas el minadaferoj. Seifen estas franka vorto kaj ĝi signifas rojon, el kiu oni ekspluatas multekostan metalon per priŝprucado de sablo.

Sablokato

La sablokato (Felis margarita) estas la sola kato, kiu vivas ĉefe en veraj dezertoj. Tiu malgranda kato estas ĝenerale distribuita tra la dezertoj de Nord-Afriko, la Mezoriento kaj Centra Azio. Ĝi estis enlistigita kiel preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo ekde 2002 ĉar la sablokataro estis konsiderinde fragmenta kaj malgranda kun tendenco malpliiĝi. Ĝia statuso estis malaltigita al malplej zorgiga en 2016.

La sablokato loĝas en dezertoj kaj sablaj, kaj rokaj, en areoj foraj de akvo. Havante densfelajn piedojn, ĝi estas bone adaptita al la ekstremejoj de dezerta medio kaj bone toleras varmegajn kaj malvarmegajn kondiĉojn.

Sedimento

En kemio sedimento estas precipitaĵo el suspensia aŭ pli-malpli solvita materio en senmova likvaĵo.

En geografio kaj geologio ĝi estas demetaĵo, kiun malrapide formis maro, rivero, lago aŭ vento. Sub premo sedimento povas poiome transformiĝi al dura kaj firma ŝtonaĵo.

Sedimentado estas la tendenco de partikloj (eroj, ekzemple sableroj) eliri el likvido, kie ili estis laŭ suspensio por resti ĉe fundo aŭ iu ajn bariero.

Sedimentologio ampleksas la studon de modernaj sedimentoj kiel sablo, ŝlimo, kaj argilo, kaj la procedojn kiuj rezultiĝis en ilia formacio (erozio kaj veterdisfalo), transporto, depozicio, diagenezo.

Strando

Strando aŭ sablobordo estas relative plata ĉeborda linio kovrita per gruzo, sablo aŭ ŝtonetoj.

Kelkaj sciencistoj emfazas, ke strando ne estas nur la videbla superakva parto, sed ankaŭ la subakva, ĉirkaŭ 10 metrojn profunden. La superakva kaj la subakva partoj de la strando formas unuecan sistemon de moviĝantaj ŝtoneroj (sableroj).

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.