Rusio

Rusio, RuslandoRusujo (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estas Rusia FederacioRusa Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭ areo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Ĉefurbo estas Moskvo. Rusio estas federacia respubliko. En majo 2012 la prezidentan postenon okupis Vladimir Putin, ĉefministro iĝis Dmitrij Medvedev.

Rusia Federacio
ruse Российская Федерация
(Rossijskaja Federacija)
lando
Russian Federation (orthographic projection) - Crimea disputed
Flago-de-Rusio
Coat of Arms of the Russian Federation
Membreco
Parto de Eŭropo kaj Azio
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Moskvo
 - mezo Moskvo
 - koordinatoj 55°45′20″N 37°37′03″E  /  55.75556°N, 37.6175°O
Areo 17 075 400 km² (1 707 540 000 ha)
Loĝantaro 143 030 106 (2012)
Denseco 8,38 loĝ./km²
Estiĝo 862
Prezidento Vladimir Putin
 - Ĉefministro Dmitrij Medvedev
Horzono UTC+3 al +12 (sen +5)
Telefona antaŭkodo +7
ISO 3166-1 RU
Interreta domajno .ru, .su, .рф
Monunuo Rusia rublo (RUB)
Lingvo rusa kaj multaj aliaj
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
ButtonRed.svg
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Retpaĝo: gov.ru
Rusia Esperantista Unio

Geografio

Rusio estas vastega lando, dubole pli granda ol Usono kaj kovras la plejparton de la norda teritorio de la eŭropazia kontinento, kaj pro tio ĝia teritorio estas bunta kaj diversspeca laŭ pejzaĝo, klimato, plantaro kaj bestaro.

La plejparton de la rusia teritorio konsistas el ebenaĵoj, kie leviĝas malaltaj montetoj; altaj montoj nur troviĝas ĉe la sudaj limoj de la lando (montaroj Kaŭkazo kaj Altajo kaj en ĝia plej orienta parto. La plej alta pinto estas monto Elbruso, en la Kaŭkazo.

Preskaŭ la tutan eŭropan parton de la lando, kaj analoge ankaŭ okcidentan Siberion, konsistigas ebenaĵoj, apartigitaj de la meza montoĉeno Uraloj. La regiono Siberio entute kovras areon da preskaŭ kvar milionoj da kvadrataj kilometroj.

La plej orienta parto de la lando estas geografie escepta pro la abundo de montoj, kiuj preskaŭ atingas supermarnivelan altecon de 5000 metroj en la duoninsulo Kamĉatko.

Pluraj maroj limas al Rusio: okcidente la Balta maro, oriente la Oĥotska Maro kaj la Beringa maro, norde la Blanka maro, Karaa Maro, Lapteva Maro kaj Orientsiberia Maro.

La ĉefaj insuloj estas Nova Zemlo, Lando de Francisko Jozefo, la Novsiberiaj Insuloj, la Vrangela insulo kaj, en la Pacifika oceano, la Kurilaj insuloj kaj Saĥaleno.

Rusio limas kun 16 landoj (la plej granda kvanto en la mondo):

Riveroj de Rusio estas Volgo, Dnestro, Dnepro, Don, Donec, Peĉora ktp. Krome estas multaj lagoj en Rusio.

Inter abundaj naturaj riĉaĵoj de la lando plej valoras nafto kaj gaso, aluminio, forsto. Eksportado de tiuj produktoj (ĉefe forme de krudaj materialoj) konsistigas gravan parton de la rusia eksporto kaj la ekonomio entute. La unua naftogasa regiono formiĝis en Ĉevolgio kie estis malkovrita la Volga-Urala naftogasa provinco. Sekvis Okcidenta Siberio, kie post malkovro de la Okcidentsiberia naftogasa provinco ekde la 1960-aj formiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

Urboj

Population of Russia
Loĝantaro de Rusio

La ĉefurbo de Rusio estas Moskvo, kiu lokiĝas en la eŭropa parto de la lando.

Laŭ la censo okazinta en 2002, la ĉefaj urboj laŭ loĝantaro estas la jenaj: Moskvo (10,101 milionoj da loĝantoj), Sankt-Peterburgo (4,669), Novosibirsk (1,425), Niĵnij Novgorod (1,311), Jekaterinburg (1,293), Samara (1,158), Omsk (1,140), Kazanj (1,105), Ĉeljabinsk (1,078), Rostov-na-Donu (1,07), Ufa (1,042), Volgograd (1,012), Permj (1,000).

Administradaj subdividoj

Rusian Federacion konsistigas 85 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:

  • 22 respublikoj; (ruse – республика);
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse – автономная область);
  • 4 aŭtonomaj distriktoj (ruse – автономный округ);
  • 9 regionoj (ruse – край [kraj]);
  • 46 provincoj (ruse – область);
  • 3 federaciaj urboj (ruse – федеральный город): Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj Sebastopolo.

Laŭ kalkulo de la jaro 1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).

Respublikoj
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Krimeo, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco
Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj
Ĉukĉio, Jamalo-Neneca, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Nenecio.
Regionoj
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Kamĉatka, Krasnodara, Krasnojarska, Permja, Stavropola, Transbajkala (de la 1-a de marto 2008).

Provincoj:

Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orjola, Penza, Pskova, Rjazajna, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambova, Tjumenja, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.

Ekzistas tendenco al malmultigo de la federaciaj subjektoj per kunigo: jam okazis kelkaj referendumoj pri tio, estas planataj pliaj.

Etnoj

Rusio estas multetna ŝtato, sur kies teritorio vivas pli ol 180 diversaj etnoj.

Jen listo de la etnoj, kiuj konsistigas pli ol 0,1% de la tuta loĝantaro, laŭ rezultoj de la tutlanda censo okazinta en 2002.

Etno Kvanto da homoj % de la tuta loĝantaro
rusoj 115.889.107 79,83 %
tataroj 5.554.601 3,83 %
ukrainoj 2.942.961 2,03 %
baŝkiroj 1.673.389 1,15 %
ĉuvaŝoj 1.637.094 1,13 %
ĉeĉenoj 1.360.253 0,94 %
armenoj 1.130.491 0,78 %
mordovoj 843.350 0,58 %
avaroj 814.473 0,56 %
belorusoj 807.970 0,56 %
kazaĥoj 653.962 0,45 %
udmurtoj 636.906 0,44 %
azerioj 621.840 0,43 %
marioj 604.298 0,42 %
germanoj 597.212 0,41 %
kabardoj 519.958 0,36 %
osetoj 514.875 0,35 %
dargoj 510.156 0,35 %
burjatoj 445.175 0,31 %
jakutoj 443.852 0,31 %
kumikoj 422.409 0,29 %
inguŝoj 413.016 0,28 %
lezgoj 411.535 0,28 %
komioj 293.406 0,2 %
tuvoj 243.442 0,17 %
judoj 229.938 0,16 %
kartveloj 197.934 0,14 %
karaĉajoj 192.182 0,13 %
ciganoj 182.766 0,13 %
kalmukoj 173.996 0,12 %
moldavoj 172.330 0,12 %
lakoj 156.545 0,11 %
koreoj 148.556 0,1 %
reprezentantoj de la aliaj etnoj 2.414.558 1,66 %
ne indikis sian etnan apartenon 1.460.751 1,01 %

Lingvoj

La nuntempa Rusio estas ĉefa teritorio por (proksimume) 170 etnaj grupoj kaj 110 lingvoj[1].

La sola tutŝtata oficiala lingvo kaj samtempe la plej parolata estas rusa. En naciaj respublikoj estas 37 lokaj ŝtataj lingvoj.

Esperanto en Rusio

La Esperanto-komunumo en Rusio estas oficiale reprezentita de la tutlanda Rusia Esperantista Unio kaj lokaj kluboj.

Du esperantistaj eldonejoj funkcias en Rusio, nome Impeto kaj Sezonoj.

Turismo

Turismo en Rusujo koncentriĝas precipe en la du metropoloj de Moskvo kaj Sankt -Petersburgo. Sankt-Petersburgo estas konsiderata kiel la Venecio de la nordo kaj havas riĉan kulturan oferton kaj historian urbocentron, kiu estas sur la UNESKO-listo de Monda Heredaĵo. Krom en tiuj du metropoloj ne jam ekzistas amasturismo.

Politiko

Rusio estas federacia lando; la prezidanto elektiĝas por ses jaroj, kaj detenas plejparton de la povo. La prezidanto loĝas en la Kremlo kaj nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn, inkluzive de la ĉefministro, kiun aprobas la Dumao, tio estas la malalta ĉambro de la parlamento. Se la Dumao trifoje rifuzas la nomumitan ĉefministron, la prezidanto rajtas eksigi la Dumaon. La Socia Ĉambro de la Rusia Federacio (ruse Общественная палата Российской Федерации, latinliterigite Obŝĉestvennaja palata Rosijskoj Federacii) estas ŝtata institucio kun 126 membroj kreita en 2005 en Rusio por analizi planatajn novajn leĝojn kaj observi la agadojn de la parlamento, registaro kaj aliaj registaraj institucioj de la Rusia Federacio kaj ties administraj unuoj. Ĝi havas rolon simila al kontrola komitato kaj havas konsultajn povojn.

La ĝenerala prokuroro de Rusio aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de la Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de la Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigite Generalnaja prokuratura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo.

La Ŝtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto.

Rusio membras en la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945, kaj adoptis sian nunan konstitucion la 19-an de decembro 1993.

La lando estas fifama pro la korupteco de ŝtatoficistoj: en la jaro 2000 ĝi havis rangon 2,1 en la skalo CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta).

La Komunista Partio de la Rusia Federacio (KPRF, ruse Коммунистическая Партия Российской Федерации; КПРФ; Kommunistiĉeskaja Partija Rossijskoj Federacii, KPRF) estas komunisma politika partio en Rusio. La partio estas ofte konsiderata la senpera posteulo de la KPSU, kiu estis malpermesita en 1991 fare de la tiama prezidanto Boris Jelcin. Ĝi estas la dua plej granda politika partio en la Rusia Federacio, post Unueca Rusio. La politika partio LDPR (ruse Политическая партия ЛДПР), antaŭe la Liberal-Demokratia Partio de Rusio (ruse Либерально-Демократическая Партия России – Liberal'no-Demokratiĉeskaja Partija Rossii) estas dekstre ekstremisma naciisma politika partio en la Rusia Federacio. La karisma kaj tre kritike pridiskutata politikisto Vladimir Ĵirinovskij gvidas la partion ekde ĝia fondo en 1989.

Ekonomio

La ekonomio de Rusio suferis grandan malkreskon okaze de la disfalo de Sovetunio, en 1992. Ekde tiam, la ekonomia modelo transiris de centraligiteco kaj kontroliteco fare de la registaro al kapitalismo kaj libera merkato.

Unu el la ĉefaj ekonomiaj fakoj estas terkultivado, bestobredado kaj fiŝkaptado, pro la granda abundo da teritorio. La lando ankaŭ riĉas je minejaj kaj energiaj rimedoj, inkluzive de uranio (vidu artikolon pri Rosatom) kaj karbono, sed ankaŭ fero, mangano, oro, plateno kaj diamantoj.

Turismo estas grava fonto je enspezo nur en la ĉefaj okcidentrusiaj turismaj vidindaĵoj: Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj la Ora Ringo.

Komence de la 21-a jarcento Rusio iĝis unu el la plej ekflorantaj ekonomioj mondskale; pro tio oni elkreis la akronimon BRBĈ, kiu per unu vorto mencias la kvar plej kreskantajn landojn, Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio. Tamen, ekde 2008 ankaŭ Rusio estis grave trafita de la ekonomia krizo, kiu dubindigis multajn el la progresoj faritaj dum la antaŭa dekjara ekonomia disvolviĝo.

Vidu ankaŭ pri ekonomio

Historio

Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Orientaj slavoj, Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Rusia Ŝtato 1918-1920
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
Glosaro
Portalo pri Rusio

1 p.K.

En la 5-a jarcento slavoj komencis migri el la okcidento.

En la 9-a jarcento en nordo de Rusio (Novgorodo) kaj en sudo (Kievo) komencis aperi rusaj praŝtatoj.

Meze de la 9-a jarcento en Novgorodo estis elektita kiel princo de la Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis aligita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperis la unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievon.

1000

En 1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de la mongoloj, ankaŭ nomitaj la tataroj. El ilia ĉefurbo, Saraj sur Volgo, ili regis Rusion (konservante la potencon de la rusaj princoj, kiuj tamen estis plene kontrolataj de tataroj) dum du jarcentoj, sed neniam konkeris Novgorodon kaj aliajn nordajn terenojn. En la jaro 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de la Moskva princlando. Finfine, la rusaj nobeluloj de Moskvo restarigis rusan potencon, unuigas ĉirkaŭ si la aliajn princlandojn kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

La bataloj kun Pollando farigis la krizon en Rusio, t.n. Granda Malordo. Okazis pola invado al Rusio kaj pola armeo venkis kontraŭ rusa-sveda armeo en la Batalo de Kluŝino (1610) sub gvido de pola hetmano Stanisław Żółkiewski (juŭkjevski). En 1610 jaro polaj taĉmentoj komencis okupi Rusion kaj Moskvon. La caro Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) faris la omaĝon al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, kies filo Ladislao estis kronigita al la nova caro de Rusio, post la detronigo de Bazilo Ŝujskij. Komencis la granda krizo en Rusio nomata Granda Malordo interrompanta per la teruro de la falsaj idoj de la rusa caro – Demetrioj, ekz. Dmitrij Samozvanec.

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En 1721 li fondis la Rusan Imperion kaj proklamis sin kiel imperiestro.

1800

Ora epoko de Rusia Imperio kaj de la rusa literaturo: Aleksandr Puŝkin,Nikolaj Gogol,Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.

En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratia periodo sub la gvido de la Provizora registaro de Aleksandr Kerenskij, la {{|7-an de novembro |1917}} (la 25-a de oktobro laŭ la Julia kalendaro) okazis la vica revolucio, rezulte de kiu la potenco estis uzurpita de la Rusia Socialisma Demokratia Laborista Partio (de bolŝevikoj) (RSDLP (b) sub gvido de Vladimir Uljanov Lenin. Lenin aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Rusia Federacia Socialisma Respubliko kaj poste Sovetunio, unuiginta landojn preskaŭ en la limoj de la eksa Rusia Imperio.

Dum la jaroj 1919-1920 daŭris la grava por la historio de Eŭropo milito pri la sendependeco de Pollando. La pola-bolŝevika milito kiu se ĝi estus venka al Sovetunio ĝi disvastigus la komunismon en Eŭropo, estis neatendite venkita de Pollando sub gvido de Jozefo Piłsudski. Tiu malhonora al Sovetunio fuŝo estis unu el gravaj kaŭzoj de la venĝa dispartigo de Pollando en 1939, interkonsente kun nazia Germanio.

Post la morto de Lenin en 1924, Josif Stalin ŝanĝis demokratian proceduron en la Tutunia Komunista Partio de bolŝevikoj (TKP(b), havigis al si preskaŭ nelimigitan potencon kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis kruela, milionoj da homoj estis mortigitaj, pluraj el ili laŭ falsaj akuzoj (i. a. multaj esperantistoj), sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. Sovetunio aligis al si grandajn terenojn de la orienta Pollando. Pro la ordono de Stalin estis terure murditaj kelkaj dekoj de miloj da polaj, ukrainaj, belorusaj kaj aliaj soldatoj en Katin (vidu Masakro de Katin), Bikivnio, Charków, Kurapaty. Ili estas unu el plej gravaj amasaj murdoj de Stalin kaj ankaŭ la faroj kontraŭ la homaro.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. La milito daŭris kvar jarojn ĝis la 8-a de majo 1945. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio; en Sovetunio kaj moderna Rusio tiu parto de la Dua mondmilito estas nomata La Granda Patria Milito. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per livero de ŝipoj, aviadiloj, kamionoj, armilioj kaj, fine, per atako kontraŭ Germanio el la okcidento en 1944.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis aliancanoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945), kaj tiel aperis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la Malvarma milito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo, kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo (Kariba krizo).

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton ("sputniko", 1957) kaj la unuan homon en kosmon (Jurij Gagarin, 1961), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden.

Fine en 1987 Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj en 1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.

La respublikoj en Sovetunio — ekzemple, Litovio — rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, malgranda montara respubliko en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi surbaze de naciismaj ideoj, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano, Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3-an de septembro 2004.

En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Milito por Sud-Osetio

En aŭgusto 2008 Rusio enkondukis armeon en Sud-Osetion, responde al artileria kaj tanka atako kontraŭ Cĥinvalo fare de kartvelaj trupoj. Rusiaj altranguloj klarigis la enmeksiĝon per humanismaj konsideroj (defendo de pacaj loĝantoj, interalie rusiaj civitanoj) kaj per sia pacgarda funkcio en la regiono (establita en 1990-aj per internaciaj interkonsentoj). La kartvela atako estis haltigita, kaj la rusiaj trupoj avancis en internon de Kartvelio ĝis la urboj Poti kaj Gori, kie multaj militaj (kaj malpli grave civilaj) objektoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.

La internacia komunumo neunuece reagis al la milito: ĝenerale malaprobante la kartvelan atakon kontraŭ Cĥinvalo, ĝi ankaŭ ne aprobis la rusian armitan operacion en Kartvelio. Pluraj okcidentaj politikistoj alvokis gardi la teritorian tutecon de Kartvelio en la limoj de sovetia respubliko kaj solvi la problemon per daŭraj interparoloj. Dum la okcidenta propagando plu prezentas tiun konflikton kiel agreson de la “imperiisma Rusio” kontraŭ la “liberecama Kartvelio”, la enketkomisiono de Eŭropa Unio konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinte la internacian juron, kaj ke Rusio rajtis respondi al tiu agreso[2][3].

Tuj post la milito Rusio agnoskis sendpendecon de la memregataj respublikoj Sud-Osetio[4] kaj Abĥazio. Nur malmultaj aliaj landoj subtenis tiun agon kaj, je la aŭtuno 2008, nur Nikaragvo sekvis la ekzemplon, oficiale agnoskinte la du respublikojn kiel ŝtatoj.

Ĉar Abĥazio kaj Sud-Osetio pro sia geografia situo ne vere havis multajn rilatojn kun aliaj landoj, agnosko fare de Rusio multe faciligas ilian ekziston, ebligante oficialajn ekonomiajn kontaktojn kun Rusio.

Kulturo

Arto

Kiam, fine de la 5-a jarcento, la tiamaj slavaj popoloj (skitoj kaj sarmatoj) kiuj loĝis la regionojn apud la riveroj Volgo kaj Dnepro komencis akiri stabilajn loĝlokojn, ekdisvolviĝis manfarista tradicio, ĉefe ligita al farado de armiloj, felaĵoj kaj metalaj objektoj. La komercaj rilatoj kun la najbaraj regionoj pliiĝis, kaj la Bizanca imperio iĝis la ĉefa komerca partnero. La rusoj tiom miris la kulturon kaj la mirindajn arkitekturaĵojn de la bizanca ĉefurbo, Konstantinurbo, ke ili laŭgrade komencis kopii la bizancan stilon. Ĝis tiam, la ornamaĵoj de objektoj konsistis el pure geometriaj formoj, kun fortaj koloroj; post la komenco de la bizanca influo, ekfloris la uzo de bestosimilaj figuroj, kaj poste ankaŭ de plantosimilaj desegnaĵoj.

Oni tradicie fiksas la oficialan komencon de rusa arto okaze de la konvertiĝo de la princo de Kievo, Vladimiro la 1-a de Kievo, al bizanca-ortodoksa Kristanismo, en la jaro 988. La ekfloro de arto ligiĝis al la bezono konverti la tutan landon al Kristanismo: necesis novaj preĝejoj, laŭ la konstantinurba stilo; necesis novaj verkoj por instrui kaj soleni la novan religion, tradukite de la greka aŭ de la antikva bulgara lingvo (pro kio oni enkondukis la cirilan alfabeton al Rusio); necesis religiaj bildoj.

Rusa avangardo estis granda, influa ondo de Avangarda moderna arto kiu floris en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, proksimume de 1890 ĝis 1930 – kvankam iuj datis ĝian komencon jam en 1850 kaj ĝian finon tiom malfrue kiom 1960. La termino kovras multajn apartajn, tamen nedisigeble rilatigitajn artajn movadojn kiuj floris en tiu tempo; nome Suprematismo, Konstruktivismo, Rusa Futurismo, Kubo-Futurismo, Zaum kaj Nov-primitivismo. Pro la fakto ke multaj implikitaj avangardaj artistoj naskiĝis aŭ kreskis en kio nun estas Belorusio kaj Ukrainio (inkluzive de Kazimir Maleviĉ, Aleksandra Ekster, Vladimir Tatlin, Vasilij Kandinskij, David Burljuk, Alexander Archipenko), iuj fontoj ankaŭ parolas pri Ukraina avangardo.

Edukado

Supera edukado (universitato) estas senpaga kondiĉe ke oni sukcesas en ekzamenojn[5]. Tamen tio rilatas nur al certa nombro de studentoj, strikte limigata ĉiujare por ĉiu altlernejo kaj fakultato. Ĉiuj aliaj studentoj pagas sian studadon memstare.

Sansistemo

La medicinaj zorgoj estas senpagaj, sed ankaŭ ekzistas privataj medicinaj servoj[5].

Sporto

La Rusia Futbala Unio estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Rusio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1912, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954.

Ŝtataj festoj

Dato Festo
1-a de januaro Veno de Nova Jaro
El 1-a de januaro ĝis 5-a de januaro Nova-Jara ferioj
7-a de januaro Ortodoksa Kristnasko
23-a de februaro Tago de defendanto de patrio
8-a de marto Internacia virina tago
1-a de majo Festo de printempo kaj laboro
9-a de majo Tago de Venko (super Nazia Germanio en la Dua mondmilito)
12-a de junio Tago de Rusio
4-a de novembro Tago de nacia unueco

Referencoj

  1. (franca) Coupe du Monde la FIFA 2018 : les supporters internationaux pris entre identité russe avant-gardiste et mises en garde de leurs gouvernements, Global Voices, la 2-an de aprilo 2018.
  2. (en) Independent International Fact-Finding Mission on the Conflict in Georgia: Report.(PDF)
  3. S. Belov, Verko profesia, altnivela, unuflanka (recenzo de "La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017") La Ondo de Esperanto, n-ro 2 (292), 2019 (alirite la 26-an de marto 2019).
  4. Указ Президента Российской Федерации от 26.08.2008 № 1261.
  5. 5,0 5,1 (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 167, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6

Bibliografio

Kniivilä, Kalle. La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017, Novjorko, eld. Mondial, 2017, 159 paĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Armeo

Armeo (el Latino armata) signifas grupon de armitaj homoj. Ĉi tio povas esti nacie organizita aŭ malgranda grupo formita por batali kontraŭ malamikoj. Armeoj defende aŭ ofensive servas. Armeo kutime estas parto de la militfortoj de lando aŭ ŝtato.

Depende la rimedoj, nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo.

En la romia armeo:

1 legio = 10 kohortoj

1 kohorto = 500 soldatojLa romia imperio havis 15-25 legiojn.

En la moderna armeo (almenaŭ en anglalingvaj landoj):

En la Dua mondmilito, unu brita divizio enhavis 40 mil homojn, tamen nur 40% batalis ĉe la fronto. En 1941 la brita imperio havis ĉirkaŭ 100 diviziojn (Rusio 186, Germanio 145+, Japanio 70, Turkio 50, Usono 35).

Balta Maro

Balta Maro estas maro en norda Eŭropo, golfo de la Atlantika Oceano, ĉirkaŭata de Danio kaj Svedio okcidente, Finnlando, Rusio kaj Baltio (t.e. Estonio, Latvio kaj Litovio) oriente, Pollando kaj Germanio sude. Nur mallarĝaj markoloj ligas ĝin kun Atlantiko: Eta Belto (dane Lillebælt), Granda Belto (dane Storebælt) kaj Sundo kondukas al Kattegat kaj tiu tra Skagerrak al la Norda Maro. Ĝi estas malprofunda en komparo kun aliaj maroj. Laŭ geologia vidpunkto ĝi estas tre juna.

La maro havas tri grandajn golfojn: estas la Botnia Golfo inter Svedio kaj Finnlando, la Finna Golfo kiun limas Finnlando, Rusio kaj Estonio kaj la Riga Golfo inter Estonio kaj Latvio. La Balta Maro estas konektita pere de artefaritaj akvovojoj al la Blanka Maro pere de la Kanalo Blanka maro - Balta maro kaj al la Germana Golfo de la Norda Maro pere de la Kiela Kanalo.

Ĝia areo estas ĉirkaŭ 422 000 km2, volumeno 21 000 km3, kaj profundeco meznombre 55 m, maksimume 450 m. La areo de ĝia alfluejo estas ĉirkaŭ 1 700 000 km2.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj la organizo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al Nordeŭrop-mara Provinco de la Mezvarm-nordatlantika Regno, tiu ĉi estante unu el la 13 Maraj Regnoj.

Caro

Caro estas reganto en Rusio; laŭ tradicio ĝuste tiu vorto estis uzata por priskribi reĝojn de la lando. La vorto caro (ruse царь, carj) unue signifis "tiu, kiu ne pagas impostojn". Laŭ aliaj etimologoj ĝi devenas el la vorto cezaro (caesar).

Jakuta lingvo

Jakuta lingvo estas tjurka lingvo, parolata ĉefe en Jakutio (parto de Rusio) de proksime 363.000 parolantoj.

Ĝi estas skribata per la cirila alfabeto. La moderna jakuta alfabeto (starigita en 1939 de Sovetio) uzas la rusan plus 5 pliaj literoj: Ҕҕ, Ҥҥ, Өө, Һһ, Үү. La unua presaĵo en la jakuta estis parto de libro far Nicolaas Witsen publikigita en 1692 en Amsterdamo.

Kazaĥa lingvo

Kazaĥa lingvo (қазақ тілі, qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.

Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.

Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio) kaj la latinan alfabeton (en Turkio). Estas antaŭvidata (dekreto, leĝo) ke en 2025 ankaŭ Kazaĥio enkondukos la latinan skribon kiu konsistos el 32 literoj. Per tiu decido Kazaĥio volus malproksimiĝi de la rusa intelekta kaj kultura spacoj, laŭ la rusa magazino Expert

Listo de asteroidoj (1001–2000)

Jen la listo de asteroidoj kun numeroj 1001 al 2000. La asteroidoj ricevas

numeron kaj nomon nur kiam ilia orbito estas konfirmita, tio, kio povas okazi longtempe

post ilia malkovro. La numera ordo ne nepre kongruas kun la dato de la malkovro.

Listo de asteroidoj (2001–3000)

Jen la listo de la asteroidoj kun numeroj 2001 al 3000. La asteroidoj ricevas numeron kaj nomon nur kiam ilia orbito estas konfirmita, tio, kio povas okazi longtempe post ilia malkovro. La numera ordo ne nepre kongruas kun la dato de la malkovro.

Moskvo

Moskvo (ruse Москва́ [maskva] aŭskulti) estas ĉefurbo de Rusio, situas en eŭropa parto de Rusio sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva. Laŭ loĝantaro (oficiale 11 979 529 loĝantoj en 2013) Moskvo estas plej ega urbo en Eŭropo kaj unu el plej egaj en tuta mondo. Ĝi estas centro de Moskva kunurbaĵo. Krome ĝi estas federacia urbo, administra centro de Centra federacia regiono kaj de Moskva provinco (al la provinco ĝi ne apartenas).

Moskvo estis historia politika centro de Grandprinclando Moskvo, Rusa carlando, Rusia Imperio (portempe), Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio. En Moskvo lokiĝas plejmulto de ŝtatorganoj de Rusio, ambasadorejoj de eksteraj ŝtatoj, stabejoj de ĉefaj rusiaj organizaĵoj. Moskvo estas grava transporta kaj turisma centro de Orienta Eŭropo kaj Rusio.

Nigra maro

Nigra Maro (kartvele შავი ზღვა[ŝavi zgva],turke Kara Deniz, ruse Чёрное море [ĉórnaje móre]) estas interna maro de la Atlantika baseno, inter sudorienta Eŭropo kaj Okcidenta Azio, kiu limas inter Eŭropo, Anatolio kaj Kaŭkazo, ĉe la bordoj de landoj kiaj Rusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Turkio kaj Kartvelio. Per la Kerĉa markolo ĝi kuniĝas al la Azova Maro, kaj al la Marmora Maro per Bosporo. Sude de la Marmora troviĝas la Dardaneloj kaj la Egea kaj Mediteranea maroj.

Surfaco: 430 mil kv. km. La plej profunda punkto: 2212 m. Grandaj golfoj: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Enfluas gravaj riveroj: Danubo, Dnestro, Don, Suda Bugo, Dnepro, Rioni, Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.

La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkludi la Maron Azov), maksimuman profundan punkton de 2212 m, kaj volumon de 547,000 km³. La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landoj Bulgario, Kartvelio, Rumanio, Rusio, Turkio, kaj Ukrainio. Lastatempe (2014) Ukrainio perdis parton de la marbordaj regionoj per la aliĝo de Krimeo al Rusio. La maro estas retenita de la Pontaj Montoj sude kaj de la Kaŭkaza Montaro oriente, kaj prezentas ampleksan breron al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.

Gravaj urboj laŭlonge de la marbordo estas Batumi, Burgas, Constanța, Giresun, Hopa, Istanbul, Kerĉo, Mangalia, Năvodari, Novorossijsk, Odeso, Ordu, Poti, Rize, Samsun, Sebastopolo, Soĉi, Suĥumo, Trabzon, Varna, Jalto kaj Zonguldak.

La Nigra Maro havas pozitivan akv-ekvilibron; tio estas, eliro da akvo de 300 km³ jare tra la Bosporo kaj la Dardanelo al la Egea Maro. Mediteranea akvo fluas en la Nigran Maron kiel parto de dudirekta hidrologia interŝanĝo. La elfluo de la Nigra Maro estas pli malvarma kaj malpli salakvenhava, kaj flosas super la varma, pli salakvenhava Mediteranea enfluo – kiel rezulto de diferencoj en denseco kaŭzitaj de diferencoj en salakvenhavo – konduke al grava tavolo da anoksaj akvoj tre sub la surfacaj akvoj. La Nigra Maro ankaŭ ricevas riverakvon el grandaj riveroj de Eŭrazio nortded de la maro, el kiuj la Don, Dnepro kaj Danubo estas la plej gravaj.

En la pasinto, la akvonivelo variis grave. Pro tiuj variadoj en la akvonivelo en la baseno, la ĉirkaŭaj bretoj kaj asociaj elstaraĵoj foje estis tero. Je iaj precizaj akvoniveloj eblas konekti kun ĉirkaŭaj akvejoj. Tra la plej aktiva el tiuj konektejaj vojoj, nome la Turkaj Markoloj, la Nigra Maro aliĝas al la oceano. Kiam tiu hidrologia ligilo ne funkcias, la Nigra Maro estas endorea baseno, kiu funkcias sendepende el la tutmonda oceana sistemo. Nune la akvonivelo de la Nigra Maro estas relative alta, kaj tiele oni interŝnaĝas akvon kun la Mediteraneo. La Turkaj Markoloj konektas la Nigran Maron kun la Egea Maro, kaj tio koncernas al la Bosporo, la Marmara Maro kaj la Dardanelo.

OKATO

OKATO estas en Rusio uzata kategoriigo de ĉiuj geografiaj objektoj. OKATO havas klasifikan funkcion: laŭ la kodo eblas juĝi, ĉu ĝi estas kodo de urbo, de rivero aŭ de iu alia tipo de objekto.

Palearktiso

La palearktiso , palearktisa ekozono aŭ palearktiko estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.

El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de Hispanujo aŭ Sicilio .

Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.

Rusa lingvo

La rusa lingvo (ruse: ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas plej vaste parolata slava lingvo, oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj kvina laŭ tuta parolantaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi ekestis la dua laŭ uzado en interreto. Rusa lingvo estas unu el oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.

La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetunio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.

Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.

Rusia Imperio

La Rusia Imperio estis imperio de Rusio, kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de caro Petro la Granda en 1721, kiu proklamis sin imperiestro. Per tio Rusia Imperio fariĝis la unua imperio en Eŭropo, kie imperiestroj ne estis elektataj, sed heredis sian postenon.

Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo Sankt-Peterburgo (ekde 1914 Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.

Ekde 1772 ĝis 1795 jaro Rusia Imperio aneksadis malfortan politike Respublikon de Ambaŭ Nacioj. Katerino la 2-a estis amanto de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj malpermesis lin protekti sian landon. Post abdiko de tiu reĝo Tadeusz Kościuszko organizis insurekcion en 1795 sed ne povis savi Pollandon-Litovion. Poste Poloj aliancis kun Napoleono Bonaparte kaj gajnis la malgrandan Varsovian Dukejon. Post venko de Rusio super Napoleono Rusia Imperio aneksis Varsovian Dukejon proponante ke caro Aleksandro la 2-a estu la reĝo de Pollando. Revokado de naciaj liberaĵoj por poloj estis kaŭzo de la unua tutpola ribelo nomata Novembra Ribelo en 1830, kiu vanis. Poste en 1863 proksima al sukceso estis Januara Ribelo, post kiu imperiestro likvidis Pollandon en sia Imperio kaj malpermesis praktiki polan kulturon kaj lingvon. Pollando sendependiĝis nur en 1918. Tempo de tiu okupacio estis tamen tre profita por la rusa kulturo. Rusaj artistoj de pola origino estis ekzemple Vaslav Nijinsky — dancisto, Kazimir Maleviĉ — pentristo, Henryk Wieniawski — violonisto kaj aliaj. Multaj geavoj de grandaj rusoj estis poloj — ekzemple de Dmitrij Ŝostakoviĉ aŭ Mstislav Rostropoviĉ. Pri "malbonaj poloj" oni kreis gravajn operojn kiel Ivan Susanin de Miĥail Glinka.

La imperio rigardis sin posteulo de Bizanca imperio.

Interalie, Rusia Imperio etendis eŭropan civilizon al Siberio, aneksis centran Azion.

En la 19-a jarcento la rusa literaturo floris: Aleksandr Puŝkin, Fjodor Dostojevskij (laŭteorie devenante de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan), Lev Tolstoj ka.

Fine de la 19-a jarcento teritorio de la imperio estis 21,8 mln km² (sesono de la tuta seka tersurfaco en la mondo), per kio ĝi okupis la duan lokon post la Brita Imperio. En la lando loĝis 128,2 milionoj de homoj (laŭ rezulto de la sola censo, okazigita en 1897).

En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio. La Unua mondmilito plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la Rusia revolucio.

Rusoj

Rusoj estas orient-slava etno, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉirkaŭ 80%). Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,14 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.

Sankt-Peterburgo

Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербург, rusa prononco laŭ IFA [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], esperante [sankt piterBURK]) aŭ simple Peterburgo) estas urbo kaj pli precize laŭ la federaciaj subjektoj federacia urbo situanta ĉe la Balta maro sur bordoj de rivero Neva kaj en la centro de la Finna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo de Rusio kaj la ĉefa havenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo de Nordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.

La urbo nomiĝas ankaŭ (en kelkaj esperantlingvaj fontoj) Petroburgo (Sankt-Petroburgo). Ĝi estis nomata Petrogrado de 1914 ĝis 1924, kaj Leningrado (urbo de Lenino) de 1924 ĝis 1991. En rusa literaturo, neformalaj dokumentoj, kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en rusa Санкт) estas kutime preterita, lasante nur "Peterburg" (en rusa Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en rusa бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en rusa Питер).

Sankt-Peterburgo estis fondita de la caro Petro la Granda la 27an de majo 1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen al Moskvo. Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.

La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo. Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj. La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituas Mondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la Muzeo Ermitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo. En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj de transnaciaj firmaoj, bankoj, kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.

Siberio

Siberio estas vastega parto de Azia teritorio de Rusio kun multegaj riveroj kaj marĉoj.

Ukrainoj

Ukrainoj (ukraine українці [ukrajinci]) estas orient-slava etno, parolanta en la ukraina lingvo; proksimaj parencoj de la najbaraj belarusoj kaj rusoj. Ukrainoj estas posteuloj de triboj loĝantaj sude de Kieva Regno.

Uzbeka lingvo

La uzbeka lingvo (uzbeke O‘zbek tili (latine), Ўзбек тили (cirile), ئۇزبېك تیلى (per araba alfabeto)) estas tjurka lingvo, nacia lingvo de uzbekoj. Ĝi estas parolata precipe en Uzbekio, Kirgizio, Kazaĥio, Afganio, Rusio, kelkaj aliaj landoj de Azio; ĝi estas 28-a en mondo laŭ parolantaro (pli ol 12,5 mln parolantoj). Ĝi estas sola tutŝtate oficiala lingvo de Uzbekio.

Pro diverseco de uzbekaj dialektoj la lingvon oni konsideras apartenanta samtempe al kelkaj branĉoj de tjurka lingvaro: al oguzaj lingvoj, al Karlukaj lingvoj, al Kipĉakaj lingvoj. Nuntempa literatura normo de uzbeka lingvo estas bazata sur dialektoj de Fergana valo. Al ĝia fonetiko, leksiko kaj gramatiko forte influis persa lingvo kaj per tio ankaŭ araba. Dum 20-a jarcento uzbeka lingvo trafis fortan influon de rusa lingvo. Grava eco de uzbeka lingvo estas neesto de vokala harmonio tre tipa por aliaj tjurkaj lingvoj; pro tio afiksoj en uzbeka morfologio havas nur unu varianton: ekzemple -lar- por la sufikso de pluralo (komparu kun paro -lar-/-ler- en turka lingvo).

Por uzbeka lingvo estas uzata latina skribsistemo akceptita en Uzbekio en 1990-aj jaroj anstataŭ estinta cirila; sed en multaj aliaj landoj kaj parte en Uzbekio oni ĝis nun uzas malnovan cirilan alfabeton.

Plej proksimaj lingvoj al uzbeka estas ujgura kaj formortanta ilitjurka.

Subjektoj de Rusia Federacio
Respublikoj Blazono de Rusio
Regionoj
Provincoj
Federaciaj urboj
Aŭtonoma provinco
Aŭtonomaj distriktoj
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)
Flago de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
Ŝanhaja Organizo por Kunlaboro
G8-Ŝtatoj
G8-Ŝtatoj
Ŝtatoj en Eŭropo
Pozicio de Eŭropo
Ŝtatoj en Azio

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.