Rjukju-insularo

La Rjukju-insularo, Rjukju-Insuloj aŭ Rjukjuoj, konataj ankaŭ kiel Nansei Islands (南西諸島 Nansei-shotō?, laŭvorte Sudokcidentaj Insuloj), estas ĉeno de insuloj en okcidenta Pacifiko, en la orienta limo de la Orientĉina Maro kaj sudokcidente de la insulo de Kiuŝuo en Japanio. El ĉirkaŭ 1829 ĝis meze de 20a jarcento, ili estis alternative nomataj LuĉuLjuĉju, laŭ la mandarena prononcmaniero. Ili etendas sudokcidenten de la japana insulo de Kiuŝuo ĝis 120 km de la insulo de Tajvano.

El la 15a jarcento al la 19a jarcento tie estis la Rjukju-reĝlando. Nuntempe ili apartenas al Japanio.

Pro ties izoleco ĉiu insulo posedas apartan dialekton aŭ lingvon ene de la rjukjua lingvaro.

Same estas tre riĉa biologia diverseco kun nombraj endemioj.

East China Sea Map
Situo de Rjukju-insularo inter suda Japanio kaj Tajvano
Location of the Ryukyu Islands
Mapo de la plej grandaj Rjukjuoj

Ekologio

Biogeografie la insularo troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi ampleksas tutmondaj 200-regionon, nomatan "subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de la Rjukju-Insularo", kiu apartenas al la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Fitogeografie, Rjukju-Insularo estas aparta flaŭra provinco el la Orientazia Regiono de la Holarktisa Regno.

Insuloj

Eksteraj ligiloj

Amami-Oŝima

Amami-Oŝima, japane 奄美大島 [Amami Ōshima], okinave ウーシマ [Uushima], amame ウシマ [Ushima], estas insulo en la Rjukju-insularo de Japanio kaj apartenas al la samnoma Amami-insularo, subgrupo de la Rjukju-insularo. La insulo same kiel la resto de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Ĝi situas proksimume 380 kilometrojn sude de la suda pinto de la duoninsulo Osumi en suda Kjuŝuo kaj 250 kilometrojn norde de la Okinava insulo.

Amamioj

Amamiaj insuloj (奄美群島 Amami-guntō) estas insularo en la Sacuna Insularo, kiu estas parto de Rjukju-insularo, kaj estas sudokcidente de Kjuŝuo. Administracie, la grupo apartenas al la Gubernio Kagoŝimo, Japanio. La Geospaca Informa Aŭtoritato de Japanio kaj la Japana Marborda Gvardio interkonsentis la 15an de februaro, 2010, uzi la nomon Amami-guntō (奄美群島) por la Amami Insularo. Antaŭ tio, estis uzata ankaŭ Amami-shotō (奄美諸島). La nomo Amami estas probable rilata al Amamikju (阿摩美久), diino de kreado en la Rjukjua Ŝintoa kreadmito.

La Amamiaj insuloj estas kalkoŝtonaj insuloj de korala deveno kaj havas totalan areon de proksimume 1,240.28 km². La plej alta altaĵo estas Ĝuvandake kun alto de 694 metroj en Amami-Oŝima.

Endemiaj birdoj de Japanio

Tiu artikolo estas unu el serio kiu havigas informon pri endemioj ĉe birdoj en la diversaj tutmondaj zoogeografiaj zonoj. Por pliaj detaloj pri tiu temo vidu artikolon Endemiismoj ĉe birdoj.

Filipina maro

La Filipina maro estas la okcidenta parto de la Pacifiko kiu limas okcidente kun Filipinoj kaj Tajvano, nordokcidenta kun la Rjukju-insularo, norde kun Japanio, oriente kun la Marianoj kaj sude kun Palaŭo.

En 1944, dum la Dua Mondmilito, ĝi estis scenejo de marbatalo inter Usono kaj Japanio, la batalo de la Filipina maro.

Jakuŝima

Jakuŝima, japane 屋久島 [Yakushima], laŭ areo estas la plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la resto de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Proksimume kvarono de la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 13 000, vivas sur Jakuŝima.

Japana biodiverseco-riĉaĵejo

Japanujo estas hejmo al naŭ arbaraj ekoregionoj, kiuj reflektas sian klimaton kaj geografion. La insuloj kiuj konstituas Japanujon, ĝenerale havas humidan klimaton, kiu varias de varma subtropika en la sudaj insuloj al mezvarma en la norda insulo de Hokajdo.

Japanujo situas ĉe la konverĝo de tri tersupraĵaj ekozonoj, la palearktisa, la orientalisa kaj la pacifika ekozonoj, kaj siaj flaŭro kaj faŭno kombinas elementojn de ĉiuj tri. La ekoregionoj kiuj kovras la ĉefinsulojn de Japanujo, Honŝuo, Hokajdo, Kiuŝuo kaj Ŝikokuo, kune kun la proksimaj insuloj, estas konsideritaj partojn de la palearktiso. La insularkoj de suda Japanujo, Rjukju-insularo sudokcidente kaj Ogasavaroj sudoriente, estas hejmo al subtropikaj humidaj foliarbaraj ekoregionoj. Rjukju-insularo situas en la orientaliso, kaj Ogasavaroj estas parto de la pacifika ekozono.

La organizaĵo Naturprotekto Internacie signis Japanujon kiel biodiverseco-riĉaĵejon.

Japana dioskoreo

Dioscorea japonica, konata kiel japana dioskoreo aŭ jamaino aŭ japana monto-dioskoreo estas dioskoreo (Dioscorea) hejmiĝinta en Japanujo (inklude de la Rjukju-insularo kaj la Ogasavaroj), Koreujo, Ĉinujo, Tajvano kaj Asamo.Dioscorea japonica estas uzata kiel nutraĵo. Ĝi ankaŭ estas uzata por fari fagopiraĵon.

.

Japanio

Japanio aŭ Japanujo (fojfoje ankaŭ Nipono) estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato, 大和?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-koku aŭ Nippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

La krizantemo estas la simbolo de la imperiestra familio. Ĝi staras sur ĉiuj pasportoj japanaj.

Japanoj

La japanoj (japane: nihonĝin) estas popolo de izolita lingvofamilio, ĉefloĝantoj de Japanio (123,6 milionoj). Japanoj loĝas ankaŭ en Usono (Kalifornio, Havaja insularo), Kanado, Brazilo kaj Peruo. Entute estas ĉirkaŭ 125,6 milionoj da japanoj (1992).

Lingvo: japana.

Apartenas al aparta transira rasa grupo.

Religio: precipe ŝintoistoj kaj budhistoj, estas ankaŭ kristanoj kaj adeptoj de sinkretismaj kultoj.Konserviĝas apartaj etnografiaj grupoj (ekz. loĝantoj de Rjukju-insularo) kun aparta kulturo - vestaĵoj, kutimoj, dialekto. Speciala etnografia fenomeno estas Eta aŭ Burakumin - posteuloj de popolo de malnoblaj profesioj, kiuj dum feŭda Japanio havis neniajn rajtojn kaj loĝis en apartaj urbetoj (kaj loĝas ĝis hodiaŭ). Ilia nombro estas ĉirkaŭ 2-3 milionoj.

Japanoj formiĝis kiel grupo de triboj dum 1-a jarmilo a.K. migrinte de la Korea duoninsulo al la Japanaj insuloj, kie loĝis Ajnoj kaj aliaj aŭstroneziaj popoloj. Dum la procezo de intermiksiĝo, la lingvo de la nov-venintoj super-regis. En 4 jc p.K. finiĝis kunmiksiĝo de antikvaj japanaj triboj kaj popoloj, kreante la unuan tutjapanan ŝtaton - la Jamato-Regno. Poste pro la izolita situo, japanoj trairis diferencan de aliaj popoloj de kontinenta Azio vojon de sia evoluo. Nur post la dua mondmilito okazis gravaj ŝanĝoj direkte al alproksimiĝo al moderna kulturo.

La bazo de ilia tradicia ekonomio estas riz-kulturado. Oni kulturas ankaŭ teon, legomojn, citrusojn, kaj diversajn fruktojn, kaj oni praktikas bredadon de silkraŭpoj kaj fiŝkaptadon. Modernaj japanoj laboras precipe en industrio kaj servoj, kaj loĝas en urboj.

Japanoj sin vestas laŭ eŭropa stilo, sed en hejmo aŭ dum ripozo ili portas ankaŭ nacian kostumon - kimono. Ili bone konas eŭropan kuirarton, sed multaj preferas la nacian. Nefermentita kuirita rizo estas ĉefa manĝaĵo, kiun oni manĝas per specialaj bastonetoj, nomitaj haŝioj. Spicoj kaj supoj estas tre diferencaj.

Klasika poezio, pentroarto, arkitekturo de dekoraj ĝardenoj, aranĝado de floroj - ikebana, diversaj specoj de teatro - opero noo, pupteatro bunraku, kortega teatro bugaku, templa teatro - dengaku kaj kagura, k.a. - ĉi tiu diverseco de kulturaj tradicioj prezentas originan parton de moderna kultura vivo de japanoj.

Kuĉinoerabu

Kuĉinoerabu respektive plene Kuĉinoerabu-ĝima, japane 口永良部島 [Kuchinoerabu-jima], laŭ areo estas la tria plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la resto de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Kuĉinoerabu kovras areon de 38,04 km² kaj havas loĝantaron de 147 personoj. Ĝi ne havas flughavenon kaj povas nur esti atingata per boato. Ekzistas regula prama servo al la najbara insulo Jakuŝima, situanta ĉirkaŭ 15 kilometrojn oriente. Vojaĝa tempo estas proksimume 1 horo. La insulanoj estas dependaj ĉefe je fiŝkaptado, agrikulturo kaj sezona turismo. La tuta insulo troviĝas ene de la limoj de la Nacia Parko Kiriŝima-Jaku.

Naha

Naha (japane 那覇 [Naha]) estas ĉefurbo de la japana gubernio Okinavo. La moderna urbo estis fondita la 20-an de majo 1921, sed jam antaŭe temis pri la plej grava kaj la plej loĝata urbo en la Rjukju-insularo. Ekde la komenco de la 15-a jarcento ĝis la jaro 1879 ĝi estis ĉefurbo de la Rjukju-reĝlando.

Naha situas sur bordo de la Sudĉina Maro, en la suda parto de la Okinava (ĉef)insulo, kiu estas parto de la Okinavaj insuloj kaj la plej granda insulo en la Rjukju-insularo.

Naha estas la politika, ekonomia kaj eduka centro de la gubernio Okinavo. En la pasinteco ĝi estis ankaŭ la religia centro de la Rjukju-dinastio.

Fine de la dua mondmilito ĝi estis preskaŭ tute detruita dum la tielnomata batalo de Okinavo.

Okinava insulo

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

La Okinava insulo(沖縄島 [okinaŭa ĵima]) estas la plej granda insulo de la Rjukju-insuloj, inter Orientĉina Maro kaj Pacifika Oceano. Ĝi estas politika kaj ekonomia centro de la Gubernio Okinavo.

Krom la oficiala nomo Okinava insulo, ankaŭ Okinava ĉefinsulo (沖縄本島 [okinaŭa hōntō]) estas uzata en amaskomunikiloj, ĉar la insulo estas parto de pli granda grupo de la Okinavaj insuloj.

Okinavo

Okinavo estas la esperantigita lokonomo de "Okinaŭa" (japane: 沖縄, Hepburn/Kunrei: Okinawa) kiu signifas:

Okinavo (gubernio) (沖縄県): en Japanio, simpla "Okinavo" ofte signifas ĝin.

Okinava Insulo (沖縄島 aŭ 沖縄本島)

Okinava insularo (沖縄諸島)

Okinavo (urbo) (沖縄市): "Okinavo" sur vojoindikiloj signifas ĝin.En la japana lingvo, originale "Okinaŭa" signifis nur la insulojn, t.e. la ĉefinsulon Okinava Insulo (沖縄本島) kaj la ĉirkaŭajn insulojn (Okinava insularo, 沖縄諸島).

Nun plejparte "Okinavo" signifas la gubernion Okinavo (沖縄県) kaj inkluzivas la Okinavan insulon kaj multajn aliajn insulojn, kiel: Mijako, Iŝigaki, Iriomote ktp.

La nomo "Rjukju" (琉球) estas alia nomo de "Okinavo", kiu devenas el la malnova Rjukju-Reĝlando. En multaj kazoj, Rjukju estas sinonimo de Okinavo, sed fojfoje signifas malsaman signifon (ekz. Okinava insularo kaj Rjukju-insularo)

Orientaliso

La orientaliso , orientalisa ekozono aŭ hindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio .

Osumi-insularo

La Osumi-insularo, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], estas insularo en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insularo etendiĝas suden de la plej suda punkto de la insulo Kjuŝuo ĝis la insulo Amami-Oŝima. Administre, la grupo apartenas al la gubernio Kagoŝima.

Rjukjuo

Rjukjuo (琉球; Hepburn-Transskribo:Ryūkyū) povas signifi:

Rjukju-insularo en Japanio

regnoj

Rjukju-Reĝlando

Rjukju-Han

la Registaro de la Rjukjuaj Insuloj

Sinomino de Okinava prefektujo uzata en Tajvano 琉球(liú qiú).Nomoj kun Rjukju

F.C. RyūkyūAliaj

Alia nomo de Acumeŝi

la Patrolboato PLH09 Ryukyu, Tsugaru-klasa patrolboato de Japana Marborda Patrolo.

Tanegaŝima

Tanegaŝima, japane 種子島 [Tanegashima], laŭ la nombro de loĝantoj estas la plej granda el la Osumi-insuloj, japane 大隅諸島 [Ōsumi-shotō], en la norda parto de la Rjukju-insularo de Japanio. La insulo same kiel la resto de la insularo situas sude de la plej suda punko de la insulo Kjuŝuo kaj apartenas al la gubernio Kagoŝima. Proksimume tri kvaronoj el la loĝantoj de la Osumi-insularo, iom pli ol 33 000, vivas sur Tanegaŝima.

Ŝikuvaso

Ŝikuvaso (Citrus × depressa, antaŭe C. pectinifera, Okinave シークヮーサー aŭ シークァーサー shiikwaasaa, japane ヒラミレモン hirami remon) estas eta citruso kiu estas riĉa je flavonoidoj kaj hejmas en Tajvano kaj Okinavo, Japanio. Tre acida, ĝi ofte estas uzata kiel limono aŭ limeo por garni manĝaĵojn, sed ankaŭ por prepari marmeladon aŭ flavan sukon, kiu povas esti diluigita aŭ dolĉigita.

Citrus depressa estas kultivata en Tajvano kaj la Rjukju-insularo. La plata citrusarbo estas floranta arbo kun averaĝa alto de 5 metroj. La frukto pezas ĉirkaŭ 25~60 gramojn. La aspekto estas iom simila al la Kalamondino.

Kelkaj loĝantoj de la okinava vilaĝo Ogimi diras ke la manĝado de ŝikuvasoj estas la ĉefkaŭzo de ilia longa vivodaŭro.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.