Rifo

Rifo estas

1-e enmara danĝera roko (aŭ similforma objekto), kies supro preskaŭ elstaras el la akvo:

Citaĵo
 La malgaja kaj senhoma bordo de rifa kaj sovaĝa insuletoZ

2-e (figure) danĝerigilo, risko de malsukceso

Citaĵo
 Ni ne ignoru la rifojn, kiujn ni renkontos sur nia vojo. 

La vorto venas el la ĝermanaj lingvoj (angle reef, dane rev, germane Riff, origine el la malaltgermana ref, "ripo").

La priskribo, ke rifa "supro preskaŭ elstaras el la akvo", estas relativa: Rifoj povas kuŝi profunde sub la akva surfaco, situi nur centimetrojn sub la akvosurfaco aŭ laŭ la fluo de ondoj esti foje super kaj foje sub la surfaco. Kvankam laŭ la difino temu pri por ŝipoj danĝera roko, ofte ankaŭ enakvaj kaj por ŝipoj danĝeraj sablejoj nomatas "sabla rifo", kaj rifosimila objektoj el koraloj "korala rifo".

Maldives-reefs
rifoj proksime de la Maldivoj

Ekzemploj

Aparte konatas la Granda Barilrifo en la Pacifika Oceano.

Aliaj povas esti menciitaj, kiaj la jenaj: Amazona Rifo

Vidu ankaŭ

Amazona Rifo

La Amazona Rifo (aŭ eĉ Amazona Rifego) estas ampleksa korala kaj sponga rifa sistemo situanta en Atlantiko (proksimume ĉe 1°N 49°W) nordoriente de la elfluejoj de la rivero Amazono, do frontante la marbordojn de Franca Gviano kaj norda Brazilo. Ĝi estas unu el la plej grandaj rifsistemoj en la mondo; sciencistoj taksas ĝin pli ol 970 kilometrojn longa, kovranta areon de ĉ. 9600 km². Dum multaj jaroj ekzistis sugestaj indikoj pri la ekzisto de tiu rifego, sed oni fakte nur en aprilo 2016 anoncis ĝin, surbaze de oceanografia studado farita en 2012.

Andromedo (konstelacio)

Andromedo estas unu inter la 88 konstelacioj de la tera ĉiela mapo.

Ĝi enhavas la Andromedan Galaksion (M 31), la trian plej proksiman galaksion al nia propra (Lakta vojo), post la Magelanaj Nuboj.

Andromedo (mitologio)

Andromedo (greke: Ἀνδρομέδα, Andromeda) estis la filino de Kasiopeo kaj Cefeo.

Laŭ la helena mitologio Kasiopeo, la edzino de Cefeo, reĝo de Etiopio, kaj la reĝino, havis tre belan filinon, kiu nomiĝas Andromedo. Iam ŝi fanfaronis pri sia beleco.

Ŝi certigis, ke ŝia filino estis pli bela ol la Nereidinoj. Ĉi tiuj estis la kvindek filinoj de la maljuna Nereo, kiu zorgis pri la pereintaj maristoj. La Nereidinoj akompanadis la dion de la maro, Pozidono. Kompreneble tia ternereco malplaĉis al li. Li dronigis Etiopujon kaj sendis maran monstron por mortigi ĝiajn loĝantojn. Cefeo petis helpon de orakolo, ke li parolu en la nomo de la dioj. La orakolo konsilis al li oferi sian filinon Andromedo al la monstro. Pro tio, ŝi estis katenigita al rifo en la maro. Sed tute neatendite, alflugis Perseo.

Li ĵus senkapigis la Meduzon en norda lando. La Meduzo estis monstro, kiu havis serpentojn anstataŭ harojn. La kapon de la monstro Perso portis en sia sako. Rajdante la flugilhavan Pegazon hejmen, li ekvidis etulon sola sur rifo. Li malsupreniris kaj vidis belulinon, alkroĉigitan. Subite, li sentis sin enamiĝi en ŝin. Rapide, Perseo surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia serpo, mortigis la beston. Kasiopeo kaj Cefeo dankis lin. Kune la geamantoj forflugis ĝis la insulo de Serifo, unu el la Cikladoj en la Egea Maro. Tie vivis Danao, la patrino de Perseo.

Nuntempe la konstelacio de Andromedo brilas en la nokta ĉielo, ne malproksime de Perseo, Pegazo, Kasiopeo, ĉiuj aktoroj de la legendo. Keto, la marmonstro, fariĝis la konstelacio de la Baleno, iom pli sube.

Barilrifo (Belizo)

La Barilrifo de Belizo (angle: Cayes of Belize) estas aro de koralaj insuloj situanta antaŭ Belizo en la Kariba Maro ĉe la Golfo de Honduro.

Ĝi estas la dua plej granda barilrifo post tiu de la granda barilrifo en Aŭstralio.

Granda Barilrifo

La Granda Barilrifo (ankaŭ Granda rifa bariero) estas la plej granda korala rifo de la mondo. komponita de ĉirkaŭ 2,900 unuopaj rifoj kaj 900 insuloj kiuj etendas tra ĉirkaŭ 2300 km sur areo de proksimume 344 400 km². Ĝi etendas laŭlonge de la Korala Maro laŭ marbordo de Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas pli ol 2000 km longa kaj ties granda parto estas ŝirmata kiel Marparko Granda Barilrifo.

La Granda Barilrifo povas esti vidata el la ekstera spaco kaj estas la plej granda unuopa strukturo en la mondo farita el vivantaj organismoj. Tiu rifa strukturo estas komponita el kaj konstruita de miloj da milionoj de etaj organismoj, konataj kiel koralaj polipoj. Ĝi eltenas ampleksan diversecon de vivo kaj la tuta rifo estis elektita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1981. CNN etiketis ĝin kiel unu el la sep naturaj mirindaĵoj de la mondo. La Queensland National Trust nomumis ĝin kiel ŝtata ikono de Kvinslando.Granda parto de la rifo estas protektata de la Marparko Granda Barilrifo, kiu helpas limigi la efikon de homa uzado pro fiŝkaptado kaj turismo. Aliaj kontraŭmediaj premoj (minacoj) en la rifo kaj ties ekosistemo estas alfluo de fluaĵoj, klimata ŝanĝo akompanata de amasa koralblankigado, kaj ciklaj eksplodoj de la populacioj de dornokronaj marsteloj. Laŭ studo publikigita en Oktobro 2012 fare de Proceedings of the National Academy of Sciences, la rifo estis perdinta pli ol duono de sia korala kovro ekde 1985.La Granda Barilrifo estis dumlonge konata kaj uzata de la popoloj de Indiĝenaj aŭstralianoj kaj de Insulanoj de Toresa Markolo, kaj estas grava parto de la kulturo kaj spirita vivo de lokaj grupoj. La rifo estas tre populara destinejo por turistoj, speciale en la regionoj de la insuloj Whitsunday kaj Cairns. Turismo estas grava ekonomia aktiveco por la regiono, generante ĉirkaŭ 3 mil milionoj da aŭstraliaj dolaroj jare.En Novembro 2014, Google lanĉis la Gugla Subakva Stratvidaĵo en 3D de la Granda Barilrifo.

Hiti

Hiti, aŭ Hiti-rau-mea, estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 19 km sudokcidente de Makemo.

Hiti havas ovalan formon. Ĝi longas 9 km kaj maksimume larĝas 6 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuletoj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. La suda parto de la rifo estas pli larĝa sed ne havas insuletojn. La laguno de Hiti ne havas konekton kun la oceano per pasejo.

La eta grupo kiu konsistas el Hiti, Tepoto Sud kaj Tuanake ankaŭ nomiĝas "Raevski Atoloj".

Hiti estas permanente neloĝata.

Kanarioj

La hispanaj insuloj Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko.

La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km²) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km²) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km²). La plej gravaj kanariaj urboj estas Santa Cruz de Tenerife kaj Las Palmas de Gran Canaria. Ankaŭ historia estas La Laguna (Tenerifo), kun universitato, kie instruis interalie la Esperantisto kaj eldonisto Juan Régulo Pérez.

Tiuj insuloj metafore foje estas nomataj Fortuninsuloj.

Katiu

Katiu, aŭ Taungataki, estas atolo en la centra Tuamotua arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 23,5 km okcidente de la plej okcidenta punkto de Makemo.

Katiu preskaŭ havas ovalan formon. Ĝi longas 27 km kaj maksimume larĝas 12,5 km. Ĝia totala areo inkluzive la laguno estas 232,5 km2 kaj ter-areo de proksimume 10 km2. Estas multaj mallarĝaj insuloj je la nordorienta flanko de ĝia longa rifo kun totala land-areo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno estas konektita kun la oceano.

Katiu havis 250 loĝantojn en 2014. La ĉefokupoj estas fiŝkaptado, kopro-rikoltado kaj perlo-kultivado. La plej grava vilaĝo nomiĝas Toini; ĝi situas sur unu el la longaj insuloj de la nordorienta rifo.

Kingmanrifo

La Kingmanrifo (angle Kingman Reef [kinmen ri:f]) estas korala rifo en la Pacifika Oceano kaj apartenas kiel neadministrata teritorio (angle: unincorporated territory) al Usono. Ĝi situas 61 km nordokcidente de Palmiro kaj 1713 km sudokcidente de Honolulu. Oficiale, ĝi estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie, ĝi konsideratas parto de Polinezio.

Situo: Meze inter Havajo kaj Samoo, 6°40′N 162°24′O

Areo: 1 km².

Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.La rifo havas maksimuman alton de ĉ. 1 metro super meza marnivelo. Ĝi estas inundata dum ĉiu alta tajdo, do ne estas loĝebla, kaj konsistigas danĝeron por la ŝipa trafiko.

Korala maro

La Korala maro aŭ Koralmaro troviĝas nord-oriente de Aŭstralio, kiu posedas samnoman insularon, la Koralmaraj Insuloj kun la Willis-insuloj, Coringa kaj Tregosse.

La Koralmaro estas tiel nomita pro sia ĉefa eco, la granda barilrifo, la plej granda korala rifo en la mondo.

Ĝi estas limigita okcidente de Aŭstralio, norde de la Salomonoj, oriente de Vanuatuo kaj sude de Nov-Kaledonio. Ĝi komunikas kun la Arafura maro per la Torres-markolo inter Aŭstralio kaj Nov-Gvineo kaj malfermiĝas nordokcidente al la Salomona maro.

La teritorio de la Koralmaraj Insuloj estas aŭstralia propraĵo, administrita el Canberra de la aŭstrala departemento pri medio.

Korala rifo

Koralaj rifoj estas diversaj subakvaj ekosistemoj kunigitaj de strukturoj de kalcia karbonato sekreciitaj de koraloj. Koralrifoj estas konstruitaj de kolonioj de etaj animaloj troviĝantaj en maraj akvoj kiu enhavas kelkajn nutraĵojn. Plej koralrifoj estas konstruitaj el ŝtonkoralo kiuj siavice konsistas el polipoj kiuj grupiĝas. La polipoj apartenas al grupo de animaloj konataj kiel kniduloj, kiuj inkludas ankaŭ marajn anemonojn kaj meduzojn. Malkiel maraj anemonoj, koraloj sekrecias malmolajn karbonatajn eksoskeletojn kiuj eltenas kaj protektas la koralajn polipojn. Plej rifoj kreskas plej bone en varmaj, neprofundaj, klaraj, sunecaj kaj agitatajn akvojn.

Ofte nomitaj "pluvarbaroj de la maro", neprofundaj koralrifoj formas kelkajn el plej diversaj ekosistemojn el la Tero. Ili okupas malpli ol 0.1% el la oceana surfaco de la mondo, ĉirkaŭ duono de la areo de Francio, kvankam ili havigas hejmon por almenaŭ 25% el ĉiuj maraj specioj, inklude fiŝojn, moluskojn, vermojn, krustulojn, eĥinodermojn, spongojn, tunikulojn kaj aliajn knidulojn. Paradokse, koralrifoj floras eĉ kvankam ili estas ĉirkaŭita de oceanaj akvoj kiuj havigas malmultajn nutraĵojn. Ili estas plej ofte troviĝantaj je malprofundaj akvoj en tropikaj akvoj, sed ekzistas ankaŭ koraloj de profundaj kaj malvarmaj akvoj je pli malgrandaj skaloj en aliaj areoj.

Koralmaraj Insuloj

La Koralmaraj Insuloj estas dependa teritorio de Aŭstralio en Oceanio.

Nacia nomo: Coral Sea Islands.

Politika statuso: ekstera teritorio.

Areo: 3 kv.km².

Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.

Liancourt-Rokoj

Liancourt-rokoj estas grupo de disputitaj insuletoj en la maro de Japanio. La Liancourt-rokoj estas postulitaj de ambaŭ Japanio kaj Sud-Koreio. Ili nomiĝas respektive Takeshima (竹島 [takeŝima]) aŭ Dokdo (독도 [tokto]). La nomo "Liancourt-rokoj" - kiel kompromiso inter la nomkvereloj - devenas de la franca balenĉasada ŝipo Liancourt, kiu unue mapigis la insuletojn en 1849.

Matthew Flinders

Matthew FLINDERS (16-a de marto 1774 – 19-a de julio 1814) estis esploristo kaj navigisto kiu naskiĝis ĉe Donington en la angla provinco Lincolnshire.

Li estis memedukita navigisto.

Li vojaĝis al Nova sudkimrio en 1795 por esplori la maron nun konata kiel Bass Markolo (angle:Bass Strait) inter Aŭstralio kaj Tasmanio.

En 1801 li komandis duan ekspedicion por esplori la marbordon de Aŭstralio. Dum la vojaĝo li trapasis la Grandan Barieran Rifon (angle: Great Barrier Reef) kaj mezuris la Golfon Karpentarian (angle: Gulf of Carpenteria). Liaj marmapoj estis tre precizaj kaj seneraraj.

Poste en 1803 li komencis vojaĝi reen al Anglio sed bedaŭrinde, la ŝipo ruiniĝis sur rifo nekonata kaj li revenis al Aŭstralio en kutro.

Survoje hejmen, oni malliberigis lin en Maŭricio por 7 jaroj kiel spiono.

Liberigita en 1810 li revenis al Anglio kaj verkis libron Voyage to Terra Australis (Vojaĝo al Terra Australis)

Ĝi estis eldonita en 1814 kaj nekredeble je la eldontago li mortis.

Li havis nur 40 jarojn.

Palmiro

Palmiro (angle Palmyra Atoll) estas insulo kaj parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie ĝi konsideratas parto de Polinezio.

Ĝi estas natur-protektejo, konsistas el ĉirkaŭ 50 insuloj kaj estas ĉirkaŭata de rifo, kiu formas proksimuman ortangulon de 12 oble 4 km.

Koordinatoj: ĉirkaŭ 5,9° N, 162,1° U.

Areo: km².

Loĝantoj: 4-20

Papeeto

Papeeto (tahitie: Pape’ete) estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la transmara teritorio Franca Polinezio. Ĝi estas la plej granda urbo de la insulo Tahitio. La havenurbeto Papeeto kun 26 017 loĝantoj kaj 105 128 loĝantoj en la kunurbaĵo, situas ĉe la nordokcidenta bordo de la insulo. La urbo havas areo de 17,4 km2 kaj popoldenson de 1 495 loĝ./km2.

La haveno situas en aperturo en la rifo. Ne multe rememorigas pri la kolonia urbo; la ĉinaj lignaj domoj, la francaj vilaoj kaj aliaj koloniaj konstruaĵoj ofte estas anstataŭigitaj per betonaj apartementaroj. Ekde la 1960-aj jaroj precipe landinternen aperis novkonstruaĵoj. Oni parolas tahitie; ofte estas protestanta (54%) aŭ romkatolika (30%). Oni ankoraŭ pagas per la CFP-franko sed baldaŭ per la eŭro. La flughaveno Faaa situas kvin kilometrojn de Papeeto. La nomo Pape’ete signifas Akvo el la korbo. La biero kiu estas farata en Papeeto nomiĝas Hinano.

Plaĝo

Plaĝo aŭ banbordo estas strando, kutime sabla, vidpunkte de turismo kaj ripozo. Plaĝoj estas ofte speciale aranĝitaj: kuŝejoj, vendejoj, duŝejoj komfortigas ripozlokon. Ĉar sablaj plaĝoj estas pli popularaj, oni foje konstruas artefaritajn sabloplaĝojn (alportante sablon el alia loko por kovri bordon de akvujo).

Ripetfrazo

Ripetfrazo (angle: Riff) en muzika terminologio signifas melodian teknikon de rok-muziko kaj ĵazo (aparte, svingo), unu el formoj de ostinato. Ĝi estas mallonga melodia frazo, kiun muzikistoj ripete reludas, foje kun malgranda variado. En tre granda grupo aŭ orkestro oni ludas kelkajn diferajn ripetfrazojn samtempe aŭ laŭvice.

Deveno de la termino mem estas malklara. Ekzistas versio, ke la angla vorto "riff" estas mallongigo de "rhythmic figure" (ritma figuro). Tamen, plimulto de muzikistoj opinias, ke la vorto devenas de analoga termino el komedio, kie ĝi signifas mallongan kaj precizan rimarkon en malfacila situacio.

Ripetfrazoj estas tre grava elemento de moderna rokmuziko. Ofte, la ripetfrazo iĝas "vizaĝo" de la kanto, laŭ kiuj la admirantoj tuj rememoras ĝin (ekzemple, ripetfrazo de klasika rokkanto Smoke On The Water de Deep Purple). Rok-gitaristoj plej ofte uzas malatajn fretojn por rifoj, kaj kune kun granda distordo ili donas tre fortan sonon. Ĉiuj rok-ripetfrazoj distingeblas laŭ kelkaj kategorioj: unuvoĉaj, en "malfermitaj" tonaloj surbaze de kvinto, blusaj, plej ofte (kompreneble) en E-maĵoro, ripetfrazoj kun "pedala" (varianta) tono kaj la akordaj. Tiu apartigo, tamen, estas nerigora, ĉar ripetfrazo povas esti kombinaĵo de tiuj tipoj.

Tuanake

Tuanake aŭ Mata-rua-puna estas eta atolo de la Tuamotua Arkipelago en Franca Polinezio. Ĝi situas 24 km sudokcidenta de la plej okcidenta punkto de Makemo.

Tuanake havas preskaŭ duancirklan formon. Ĝi longas 9,5 km kaj maksimume larĝas 6,5 km. Estas kelkaj mallarĝaj insuloj je la norda flanko de ĝia rifo kun totala terareo de proksimume 3 km2. Ĝia laguno havas konekton al la oceano per pasejo kiu situas je la suda parto de la ringoforma rifo.

Tuanake situas nur 7,5 km for de la nordokcidenta bordo de Hiti. La grupeto de la insuloj Tuanake, Tepoto Sud kaj Hiti ankaŭ nomiĝas la "Raevski atoloj".

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.