Rezignacio

Rezignacio estas la stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝata kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo. La vorto venas de la latina vorto re-signare, kiu priskribis la agon mallevi la flagon (signum) de romia legio, kaj do signifis la kapitulacon de la legio.

Vidu ankaŭ

la artikolojn pri

Andrea Riccardi

Andrea Riccardi ([rikArdi] ; naskiĝis en 1950, en Romo) estas itala historiisto

Angoro

Angoro laŭ PIV estas

en medicino, ĝenerala missento kun premateco, aparte en la epigastra regiono kaj en la kapo (vidu pri tio ankaŭ la artikolon anksieco),

en psikologio, maltrankvilo sentata de la homo antaŭ la vivo kaj deviganta lin meti al si metafizikajn demandojn pri sia kondiĉo kaj destino (vidu pri tio la artikolon ekzistadismo).Ĝenerale la missento medicine difinita ligiĝas al akcelo de la spirado kaj de la pulso. Ĝi observeblas en diversaj malsanoj, en statoj de obsedo, timego aŭ granda maltrankvilo. Angoro povas esti sento ligata al la stato de malespero, sed la prijuĝo de sia situacio kiel senespera povas esti diversmaniere traktata, ankaŭ ekzemple per kolero aŭ per rezignacio. Tamen pluraj naciaj lingvoj ne diferencas inter sialingvaj ekvivalentoj de la konceptoj "angoro" kaj "malespero" kaj tial la du vortoj foje mise uzatas kvazaŭ interŝanĝeble.

Speciala kazo estas la sento de brustangoro (latine angina pectoris): tuto de la paroksismaj doloraj simptomoj de la antaŭkora regiono, akompanataj de intensa angoro kaj de sento pri tuja morto. Brustangoro estas klara simptomo pri minaca aŭ jam okazanta koratako.

Rilate al psikaj malsanoj, elstarigindas ke angoro povas esti sento akompananta kaj la staton de ekstrema timo kaj tiun de depresio.

Anton Ĉeĥov

Anton Pavloviĉ ĈEĤOV (ruse cirile Антон Павлович Чехов; naskiĝis la 17-an[jul.]/ 29-an de januaro 1860[greg.] en Taganrog, Rusio; mortis la 15-an de julio 1904 en Badenweiler, Germanio) estis rusa verkisto, konsiderata inter la plej bonkvalitaj aŭtoroj de noveloj kaj mallongaj rakontoj. Li estas rigardata granda reprezentanto de la rusa impresionismo.

Lia kariero kiel dramaturgo produktis kvar klasikaĵojn, kaj lia plej bonkvalitaj noveloj estas en alta estimo inter verkistoj kaj kritikistoj. Kun Henrik Ibsen kaj August Strindberg, Ĉeĥov estas ofte referencata kiel unu el la tri ŝlosilaj figuroj por la nasko de la frua modernismo en teatro. Ĉeĥov praktikis kiel kuracisto tra plej el sia literatura kariero: "Medicino estas mia laŭleĝa edzino", diris li iam, "kaj literaturo estas mia amatino."Siajn unuajn verkojn – ĉefe humuraĵojn – li publikigis uzante la pseŭdonimon Antoŝa Ĉeĥonte. Famon li akiris per siaj rakontoj kaj teatraĵoj, kiuj melankolie priskribas la situacion de la siatempa burĝaro, karakterizitan de psika soleco kaj rezignacio. La verkaro de Ĉeĥov ne vivas de drameca agado, sed de lingve precizaj priskriboj de medioj kaj animstatoj.

Ekde 1879 Ĉeĥov studis medicinon en la Moskva Universitato, kie lin instruis kromalie fama profesoro Nikolaj Sklifosovskij. En la Universitato aperis lia amikeco kun studento de la medicina fakultato Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.

Ĉeĥov rezignis pri teatro post la malbona ricevo de La mevo en 1896, sed la teatraĵo estis revivigita ĝis laŭdego en 1898 fare de la Moskva Arta Teatro de Konstantin Stanislavski, kiu poste produktis ankaŭ Onklo Vanja de Ĉeĥov kaj premieris liajn du lastajn teatraĵojn, nome Tri fratinoj kaj Ĉeriza ĝardeno. Tiuj kvar verkoj prezentas defion al la aktoraro same kiel al la publiko, ĉar anstataŭ konvencia agado Ĉeĥov havigas "teatron de bonfarto" kaj "metis vivon en la teksto".Ĉeĥov dekomence verkis novelojn nur por financa akiro, sed kiam lia arta ambicio kreskiĝis, li faris formalajn plinovigojn kiuj poste influis la evoluon de la moderna novelaro. Li ne defendis la malfacilaĵojn kiun tio okazigis al la legantoj, insistante, ke la rolo de artisto estas levi demandojn, ne respondi ilin.

Bobby Blue Bland

Robert Calvin Bland (denaske Robert Calvin Brooks; 27a de Januaro, 1930 – 23a de Junio, 2013), konata profesie kaj artetose kiel Bobby "Blue" Bland, estis usona blus-kantisto.

Bland disvolvigis sonstilon kiu miksis gospelon kun bluso kaj ritmenbluso en stilo nomita foje soula bluso. Li estis priskribita "inter la plej granda rakontistoj de bluso kaj soul... [kiu] kreis ŝtormajn ariojn de amo, perfido kaj rezignacio, klopode kontraŭ agitigaj, dramaj orkestraĵoj, kaj lasis la aŭskultanton malplenigita sed surprizita." Li estis foje menciita kiel la "Leono de Bluso" kaj kiel la "Sinatra de Bluso". Lia muziko estis influita de tiu de Nat King Cole.

Ciniko

Ciniko laŭ PIV estas

origine la sinteno de la anoj de antikva sekto de filozofoj, kiuj praktikis la vivofilozofion de cinikismo (greke κυνισμός, kinismós, laŭvorte "hundeco" en la senco de "mordemo", de la vorto κύων (kíon, "hundo"), kaj

senhonta maldeco, senhontego, indiferenteco kaj malŝtato por ĉia noblaĵo.Cinika sinteno kaj korespondaj eldiroj do unuflanke en ofte konscie vunda maniero malplivalorigas aŭ ridindigas la moralajn valorojn de aliaj homoj, kaj aliflanke principe pridemandas la ĝustecon de moralaj valoroj. Cinika sinteno povas esti sekvo kaj simptomo de rezignacio. ("Cinikulo estas iu kiu havas idealojn sed kredas scii ke ili ne estos realigeblaj").

Demisio

Demisio estas la redono de tempe limigita publika ofico antaŭ la fino de la origine interkonsentita tempoperiodo. Demisioj povas okazi ekzemple rilate al oficoj pri sporto (ekzemple trejnisto de sporta teamo), pri ekonomio (manaĝero) aŭ pri politiko (ekzemple ministro, ĉefministro, prezidanto de ŝtato aŭ de politika partio). Demisio estas la individua decido de la demisianta oficulo – la demando, kiurilate tiu paŝo estis libervola aŭ kaŭzita de eksteraj eventoj aŭ fortoj, estas centra diskutopunkto pri aparte atentokaptaj demisioj.

La ĝis nun eble plej profundan kaj ampleksan esploron pri la fenomeno de politikaj demisioj faris la germanlingva berlina historiisto Michael Philipp. Li priskribas la poziciigon de politika oficulo en tensio inter registaro, parlamento, propra politika partio kaj publika opinio kaj en ĉiuj areoj vidas faktorojn, kiuj efikas favore al aŭ kontraŭ demisio.

La eventoj, kiuj iniciatas politikajn demisiojn, laŭ Michael Philipp divideblas en normalajn situaciojn de demokratio, kaj en krizajn situaciojn kiel politikaj skandaloj. Aparte konata ekzemplo pri kriza demisio estis tiu de la usona prezidanto Richard Nixon kaj ties vicprezidanto Spiro Agnew dum la jaro 1974. "Klasika" demisio ankaŭ estis tiu de la federacia kanceliero de Okcidenta Germanio Willy Brandt kadre de skandalo pri proksima kanceliera kunlaboranto, kiu estis spiono por GDR. En Svislando la federacia konsiliano Samuel Schmid demisiis fine de la jaro 2008, post kiam sia eksa politika partio plurfoje persone atakis lin.

Demisioj post skandalo ne nur signifas dumtempan socian malplitensiiĝon. Ili diras multon pri la "politika kulturo" – pri la kompreno de politikistoj rilate al siaj oficoj, pri normoj kaj valoroj de la socio. Kaj substrekindas, ke demisio ne estas "puno" kaŭze de misa agado, ne estas kondamno aŭ persona sankcio – ofte demisiiĝintaj politikistoj pluricevas signifajn "pensiojn" post kompare mallonga oficperiodo de malmultaj jaroj, monatoj aŭ eĉ nur semajnoj ... do estas iurilate eĉ "malpunataj", ĉar ili ricevas monon sen devi plenumi laboron.

Pri diferencaj konceptoj en diferencaj politikaj kulturoj estas notinda la maniero kiel japanaj politikistoj (kaj ne nur politikistoj) demisias montrante humiligon kaj pardonpetante kiel akcepto de la propraj eraroj, dum politikistoj de aliaj landoj ne tiel sincere demisias. En diktaturaj landoj oni ne demisias, kvankam la eraroj aŭ foje eĉ la deliktoj en aliaj landoj estus sufiĉa kaŭzo de demisio. Kiam tio okazas ankaŭ en laŭŝajne demokratiaj landoj, la publika opinio kaj la gazetaro pridiskutas ĝis kioma grado tio estas diktatoreca konduto.

Ferenc Szilágyi (verkisto)

SZILÁGYI Ferenc [siLADji] (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.

Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora. Li estis ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.

Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de Hungara Esperantista Societo Laborista, de 1929 en Hungarlanda Esperanto-Societo. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.

Li kontribuis al Hungara Heroldo, Heroldo de Esperanto, Litova Esperanto-Revuo, Pola Esperantisto, Sveda Esperanto-Gazeto kaj Literatura Mondo, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al Hungara Antologio (1933) kaj al Sveda Antologio. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Li estis ĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo. Li estis eminenta stilisto.

Szilágyi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas SZILÁGYI kaj lian poezion tiel:

La freneziĝinta mondo, la postmilita kaoso, la senespereco de l' baraktanta homaro stertoras en multaj poemoj de Szilágyi per ŝiritaj akordoj, aŭdacaj moduloj, ofte per penetraj disonancoj. Jam tie ĉi montriĝas lia tendenco simbolisma kies plej sukcesa frukto estas "La Tasko". En ĝi la sento de senpovo por helpo kaŝas sin sub groteska ŝerco, tra kiu, tamen, eĉ pli potence tratondras la malespera danĝersonorilo; la fina grimaco eatas kvazaŭ dolore cinika vangofrapo. Ankaŭ en sia memliriko li havas emon al simboloj: tiuj poemoj montras senhelpan vaganton de vivo, senespere ĉirkaŭrigardantan en embarasa kirlo-mikso. Eble, malofte, iom sentiĝas kelka manko de senpereco. Sed tio ja ne koncernas lian "Vivraporton", ĉi tiun freŝvoĉan, sincere varman vivkonfeson, en kiu la telegrama lakoneco tiel ĉarme subpentras per bohema rezignacio ĝuste la plej korŝirajn plendojn. La atako de Nekrasov kontraŭ la recenzisto Szilágyi estis vere bonvena, ke ĝi instigis por la elkanto de tiu ĉi poemo.

Gerrit Berveling

Gerrit Berveling (naskiĝis la 1-an de aprilo 1944, en Vlaardingen) estas nederlanda lingvisto, tradukisto, esperantisto kaj verkisto

Ekde 1992 li estas redaktoro de la rubriko Spirita vivo en la revuo Monato kaj redaktoro de la literatura revuo Fonto. En 1989 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto. Depost 2009 prezidanto de Esperanto Nederland.

Hendrik Adamson

Hendrik ADAMSON (naskiĝis en 24-a de septembro 1891, mortis en 7-a de marto 1946) estis estona popollerneja instruisto, poeto, kaj Esperanto-verkisto. Rimarko: Laŭ Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin li naskiĝis la 7-an de oktobro 1891 - eble la unua estas laŭ ortodoksa kalendaro, la alia laŭ gregoria.

Li multe verkis en la estona lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1930 Adamson fariĝis esperantisto.

Jacob Zuma

Jacob Gedleyihlekisa ZUMA (naskiĝinta la 12-an de aprilo 1942 en Inkandla) estas sudafrika politikisto. Ekde la 9-a de majo 2009 li estis la prezidanto de la Respubliko Sudafriko, ante rezignacio 14-an de februaro 2018. Antaŭe li de 1999 ĝis junio de 2005 estis vicprezidanto de la lando. Ekde la 18-a de decembro 2007 li estas partiestro de la Afrika Nacia Kongreso(ANK). Li apartenas al la etno de zuluoj.

Jacob Zuma plenkreskis en la regiono Kwazulu-Natal inter malriĉaj cirkonstancoj. Post frua morto de la patro, la familio ne havis monon por lernejvizito de Jacob, kiu faris tiam provizorajn laborojn por sin vivteni. En la aĝo de 17 aliĝis li al ANC (1959). Post ties malpermeso en 1960, li restis aktiva pri organizado kaj en 1962 aniĝis en Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la nacio"). Li estis jam en 1963 arestita kun 45 aliaj samideanojn kaj oni punis lin je 10-jara prizono, kiun li pasigis sur la insulo Robben. Post liberiĝo, li revenis al Natal kaj restis aktiva tie en la kaŝita anti-apartiga movado. En 1975 li forlasis la landon kaj partoprenis en la organizaĵo de la ekzilmovado en Svazilando kaj Mozambiko. En 1977 li iĝis ano de Ekzekutiva Komitato de ANC kaj en 1984 ĉefreprezentanto de ANC en Mozambiko. En 1987 li devis forlasi Mozambikon kaj veturis al Lusako (Zambio), kie troviĝis la ĉefejo de ANC. En 1990 li partoprenis en la organizado de oficialaj traktadoj inter la sudafrika registaro kaj ANC. Samjare iĝis li ĉefo de ANC en Natal kaj sekvajare en la unua Partia Kongreso (post denova permeso) ĝenerala vicsekretaro de ANC. Post la elektoj en 1994, iĝis li ano de provinca registaro en Kwazulu-Natal. En 1997, oni elektis lin al vicprezidanto de ANC kaj en 1999 vicprezidento.

La 2-an de junio, la financa konsilisto de Zuma (nome Schabir Shaik) estis juĝita je 15-jara prizono. La proceso kaŭzis demision de Zuma la 14-an de junio.

En decembro de 2005, amikino de la Zuma-a familio akuzis lin je seksa perforto, kiam ŝi tie pasigis nokton komence de novembro. Post jura proceso tre atentata de la naciaj amaskomunikiloj, li estis juĝata nekulpa.

Joseph Roth

Joseph ROTH (naskiĝinta en la 2-a de septembro 1894 en Brodi, mortinta en la 27-a de majo 1939 en Parizo) estis aŭstra verkisto. En siaj sociaj romanoj, influitaj de la realismo de la 19-a jarcento, kiel Radetzkymarsch (1932) kaj Die Kapuzinergruft (1938) li pentris nostalgian bildon de la pereinta Danuba Monarkio. Centra motivo por la priskribo de la destinoj de orienteŭropaj judoj estas la mito pri Ahasvero (Flucht ohne Ende, 1927, Juden auf Wanderschaft, eseoj, 1927). Li estis sub la influo de la grupo Jung-Wien. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

Kataluna Antologio

Kataluna Antologio estas Esperantlingva antologio pri la kataluna literaturo kompilita de Jaume Grau Casas . Kunlaboris Josep Grau Casas, Ventura, Amades, Pellicer, Solà, Guardiet, Jofre, Capdevila, Torné, Pujulà, Rosselló, Torrents, Delfí kaj Josep Dalmau 1925, 416 p. Dua eld. 1931. Enhavo: Studoj pri la katalunaj lingvo kaj literaturo; Antikvaj aŭtoroj; Popolkantoj; Modernaj aŭtoroj. Ĝi estis Kronita verko de la Akademio.

Krom la kompilinto Jaume Grau Casas, kiu tradukis la plej grandan parton de la libro, kontribuis ankaŭ Josep Grau Casas, Joan Amades Gelats, Jacint Bremon Masgrau, Eduard Capdevila i Buil, Delfí Dalmau, Josep Maria Dalmau, Sebastià Alberich i Jofré, Estanislau Pellicier, Frederic Pujulà i Vallès, Josep Rosselló, Marià Solà i Montserrat, Artur Torné, Isidre Torrents, Josep Ventura i Freixas.

Kenneth Lay

Kenneth Lee "Ken" LAY (15-a de aprilo 1942 – 5-a de julio 2006) estis la usona firmaestro de la firmao Enron. Ken Lay kaj Enron iĝis sinonimaj kun firmaa korupteco post la bankroto de Enron en 2001. Lay estis la ĉefo kaj prezidanto de la firmao de 1986 ĝis sia rezignacio je 23-a de januaro 2002.

Ĵurio kulpigis lin pri pluraj krimoj de fraŭdo kaj komploto. Tamen, lia verdikto ankoraŭ ne estas eldirita.

Li mortis dum ferio en Koloradio per masiva korinfarkto, laŭ polico. Li estis 64-jaraĝa.

La arbo de la sciado (romano)

La Arbo de la Sciado (hispane El árbol de la ciencia) estas unu el la plej konataj romanoj de la fama hispana verkisto Pío Baroja. Kvankam publikigata en 1911, ties agado fluas inter 1887 kaj 1898. Temas pri verko kvazaŭ membiografia, dividita en du similajn partojn (ĉapitroj I-III kaj V-VII), separitajn per longa filozofia konversacio inter la ĉefrolulo kaj lia onklo, la doktoro Iturrioz (IV).

Malsano

Malsano (mal + sano) estas stato de viva organismo, kiu malhelpas la pluvivadon kaj generadon de la koncerna unuopa estaĵo. La malsanon povas kaŭzi internaj kialoj: fiziologia malordo aŭ psika stato (depresio), aŭ eksteraj kialoj: prionoj, virusoj, bakterioj, fungoj, toksoj.

La malsano estas kutime konsiderata kiel nedezirinda kondiĉo, traktinda pere de Medicino, kaj asociita kun specifaj simptomoj kaj signoj. Ĉe homoj, la termino "malsano" estas ofte uzita pli larĝe por paroli pri ajna kondiĉo kiu kaŭzas doloron, misfunkcion, aflikton, sociajn problemojn kaj/aŭ morton al la persono afliktita aŭ similajn problemojn por tiuj en kontakto kun la persono. En ĉi tiu pli larĝa sento, ĝi foje inkluzivas vundojn, kriplaĵojn, malordojn, sindromojn, infektojn, deviajn kondutojn kaj maltipajn variantojn de strukturo kaj funkcio, dum en aliaj kuntekstoj kaj por aliaj celoj ĉi tiuj povas esti konsideritaj kiel apartaj kategorioj.

La sano kaj la malsano estas partoj integraj de la vivo, de la biologia procezo kaj de la interagado media kaj socia. Ĝenerale, oni subkomprenas la malsanon kiel la perdo de la natura sano, kies negativa efiko estas konsekvenco de ŝanĝo ĉu struktura aŭ funkcia de organo je iu ajn nivelo.

Voltaire

Voltero, france Voltaire [volTER], pseŭdonimo de François Marie Arouet [franSŬA maRI arŬE] (naskiĝis la 21-an de novembro 1694(nun 1694-11-21) en Parizo, mortis la 30-an de majo 1778, 83-jara, samloke) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis unu el la plej elstaraj figuroj de la 18-a jarcento por Francio kaj ankaŭ por la tuta Eŭropo kaj aparte por la movado de la Klerismo.

Li iĝis simbola figuro de la movado nomita filozofio de la Lumoj, plej elstara reprezentanto de la filozofa partio, dum lia nomo restis ligita al lia luktado kontraŭ la religia fanatikismo, kion li nomigis «Fifama», por la toleremo kaj la liberpenso. Diisto ekster religioj jam konstituitaj, lia politika celo estis por monarkio kaj modera kaj liberala, lumigita de la «filozofoj». Intelektulo engaĝita je la servo de la vero kaj de la justeco, li entreprenis sola kaj helpate de sia enorma elstareco, la defendon de viktimoj de la religia maltoleremo kaj de la malracio en aferoj kiujn li igis famaj: kiaj tiuj de Jean Calas, Pierre-Paul Sirven, kavaliro de La Barre, aŭ la grafo de Lally.

Lia literatura verkaro estas varia: lia teatro, lia eposa poezio, liaj historiaj verkoj, faris el li unu de la francaj verkistoj la plej famaj en la 18a jarcento; tiu verkaro enhavas ankaŭ rakontojn kaj romanojn, la Lettres philosophiques, la Dictionnaire philosophique kaj gravan leteraron, nome de ĉirkaŭ 21 000 trovitaj leteroj.

Laŭlonge de sia vivo, Voltaire ĉeestis ĉe la Grands (granduloj) kaj amikiĝis kun reĝoj, sen kaŝi sian malemon por la popolo, sed li ankaŭ luktas kontraŭ la intervenoj de la povo, kiu enprizonigis lin en la Bastilo kaj devigis lin ekziliĝi en Anglion aŭ malproksimiĝi el Parizo. En 1749, post la morto de Émilie du Châtelet, kun kiu li havis maltrankvilan rilaton dum dekkvin jaroj, li foriris al la kortego de Prusio, sed, seniluziiĝinta ĉe siaj esperoj ludi gravan rolon ĉe Frederiko la 2-a en Berlino, li malamikiĝis al tiu dum tri jaroj kaj forlasis Berlinon en 1753. Li rifuĝiĝis iom poste ĉe Délices, proksime de Ĝenevo, antaŭ akiri en 1759 bienon ĉe Ferney, ĉe la limo inter Francio kaj Ĝenevo, ŝirme de povuloj. Li ne revenos al Parizo ĝis 1778, laŭdata de la popolo post foresto de preskaŭ 28 jaroj. Li mortiĝis 83jaraĝa.

Voltaire emis komforton, la plezurojn de la manĝado kaj de la babilado, kion li konsideris, kun la teatro, kiel unu de la plej taŭgaj formoj de la vivo en socio. Zorge de sia materia bonfarto, kiu garantiis lian liberecon kaj lian sendependon, li akiris konsiderindan riĉon en spekuloperacioj kiuj antaŭvidas la spekuladon en borso de la fino de la reĝado de Ludoviko la 16-a kaj per la vendado de siaj verkoj, kio permesislin instaliĝi en 1759 ĉe la kastelo de Ferney kaj loĝi tie sufiĉe komforte kaj invitante proksimulojn. La pilgrimado al Ferney formis parton en 1770-1775 de la edukveturado de la eŭropa elito klerisma. Per investado de sia kapitalo, li faris la malriĉan vilaĝon Ferney malgrandan prosperan urbeton. Malavara, bonhumora, li estis tamen ĉikanema kaj foje feroca kaj malnobla ĉe siaj kontraŭuloj kiaj Jean-Jacques Rousseau aŭ Crébillon.

Konsiderata de la Franca Revolucio — kun Jean-Jacques Rousseau, sia malamika frato — kiel pioniro, li eniris en la Panteono en 1791, la dua post Mirabeau. Je tiu periodo, je iniciato de la markizo de Villette kiu gastigis lin, la "Quai des Théatins" kie la verkisto loĝis en Parizo je la momento de sia morto estos renomita "Quai Voltaire". Honorita de la Tria Respubliko de Francio (ekde 1870, en Parizo, kaj bolevardo kaj placo portas lian nomon), li nutris, en la 19a jarcento, la luktantajn pasiojn de kontraŭloj kaj partianoj de la laikeco de la Ŝtato kaj de la publika eduksistemo, kaj trans tio, de la spirito de la Lumoj.

Zakĥeo

Zakĥeo estas persono en la Nova Testamento. Laŭ la tradicio apogita ankaŭ sur la Apostolaj konstitucioj, li estis la unua episkopo de Ĉemara Cezareo; kaj pro tio li estas kultata kiel sanktulo ĉe diversaj kristanaj eklezioj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.