Readmono

Readmono (mallonge Rea) estas la kvina libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la lasta el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko. Samtempe ĝi estas la unua libro de la Readmona Historia Verkaro.

Hebrea biblio
Judisma portalo
Kristana portalo

Nomo

La libro nomiĝas

  • en la hebrea: אלה הדברים (ele hadebarím, "jen estas la vortoj") laŭ la unuaj vortoj
  • en la greka Septuaginto: (LXX) ΔΕΥΤΕΡΟΝΟΜΙΟΝ (dójteronómion)
  • en la latina Nova Vulgato: Liber Deuteronomii (libro de la dua, t. e. la denove prezentata, leĝo).

La libro nomiĝas tiel, ĉar ĝi duan fojon (post la libro Eliro) entenas la Dekalogon kaj aliajn leĝojn kaj admonojn.

Aŭtoro

Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, eĉ sian propran morton antaŭvidinte kaj priskribante, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.

Detalojn vidu ĉe Pentateŭko kaj Readmona Historia Verkaro!

Enhavo kaj strukturo

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Retrorigardo kaj admono (Rea 1,1 - 4,43)
  • Proklamo de la leĝo (Rea 4,44 - 28,68)
  • Lastaj disponoj de Moseo (Rea 28,69 - 32,52)
  • Beno de Moseo (Rea 33)
  • Morto de Moseo (Rea 34,1-9)
  • Epilogo de la tuta Torao (Rea 34,10-12)

La du plej famaj perikopoj el Readmono estas jenaj:

  • La Dekalogo (Rea 5,6-21; komparu Eli 20,2-17)
  • La Ŝ'ma Jisrael ("aŭskultu, ho Izrael", Rea 6,4-9)

Teksto en Esperanto

La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
2-a libro de la Reĝoj

La 2-a libro de la Reĝoj (mallonge "2 Reĝ") estas libro de la juda Tanaĥo respektive de la kristana Malnova Testamento en la Biblio.

Kune kun 1 Sam, 2 Sam kaj 1 Reĝ ĝi estas unu tutaĵo.

Ĝi estas la lasta parto de la Readmona Historia Verkaro.

Alta Kanto de Salomono

La Alta Kanto de Salomono ankaŭ konata sub la nomo Kantoj de la kantoj, estas libro de la Tanaĥo aŭ Malnova Testamento en la Biblio kiu estas poezia dialogo (117 versikloj) inter geamantoj, ofte de pasia kaj erotika karaktero.

Eliro

Eliro (mallonge Eli) estas la dua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la dua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Genezo

Genezo (mallonge Gen) estas la unua libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Ketuvim

La Ketuvim (hebree כְּתוּבִים - la skribaĵoj) estas la tria parto de la Tanaĥo, la hebrea biblio (en kristanismo nomata malnova testamento) - la unua parto estas la Torao ("instruo") kaj la dua parto nomiĝas Neviim ("profetoj").

La Ketuvim konsistas el

tri "poetaj libroj":

la Psalmoj

la libro de sentencoj

la libro de Ijob

kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות, "megilot"):

la Libro de Rut,

la Alta Kanto de Salomono,

la Libro de la Predikanto,

la Libro de la plorkanto kaj

la Libro de Ester

kvar historiaj libroj:

la Libro de Daniel,

la Libro de Ezra,

la Libro de Neĥemja kaj

la 1-a kaj 2-a libro de la Kroniko, ĉi tie nombrataj kvazaŭ unu libro.La "skribaĵoj" Ketuvim probable tekste fiksiĝis ĉirkaŭ la jaro 100 de nia erao, kvankam la plej multaj el la libroj jam ĉirkaŭ la jaro 190 antaŭ nia erao konsideriĝis sanktaj tekstoj de judismo.

Levidoj

Levidoj (mallonge Lev) estas la tria libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la tria el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.

Leĝo de Moseo

La Leĝo de Moseo aŭ Torao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

ReadmonoLa greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (buŝa Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue.

La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.

La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Libro de Baruĥ

Baruĥ estas libro de Tanaĥo respektive Malnova Testamento. Ĝi estas letero fikcie atribuata al la sufiĉe nota sekretario de profeto Jeremio, kaj eble sendita de Jerusalemo al diasporaj hebreoj por ilin, same kiel jam profeto Amos por siaj samtempuloj, restigi fidelaj al la Javea tradicio. Kvankam skribita eble en la hebrea, ĝin nun ni povas legi nur en la greka lingvo kutima rajde inter la unua kaj 2-a jarcento a.K..

Teologia apartaĵo elstariĝas: la priparolata saĝeco manifestas ion personecan, kvazaŭ ekzistantan por si mem ĉe Dio: temo pli eksplicitigita en la saĝeco de Salomono; ĉi tie tamen oni ripetas la malnovan doktrinon de rekompenco: se ni suferas persekutojn tio okazas ĉar ni forlasis la Toraajn leĝojn.

Libro de Ijob

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Jehovo kaj fine la respondo de Jehovo, la juda (kaj poste ankaŭ kristana) dio. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".

Libro de Jesaja

La Libro de Jesaja (hebree ספר ישעיה) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jesaja (ישעיה, Jeŝajahu, laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata kun finaĵo "-a", sed ankaŭ skribebla Jesajo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, נְבִיאִים, "la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jeremia kaj libro de Jeĥezkel.

En la protestantismaj kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la Alta Kanto de Salomono (en katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ estas interŝovitaj la libroj Saĝo de Salomono kaj Siraĥ), kaj estas la unua el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" (Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

La 66 ĉapitroj de la libro de Jesaja unuavice konsistas el profetaĵoj pri la juĝoj atendantaj la naciojn kiuj persekutas la popolanojn de Judio. Inter tiuj nacioj estas babilonianoj, asirianoj, filiŝtoj, moabanoj, aramanoj respektive pli poste sirianoj, la anoj de la norda izraela reĝlando, etiopianoj, arabianoj kaj fenicianoj. La profetaĵoj povas esti resumitaj dirantaj ke la juda dio estas la dio de la tuta mondo, kaj ke nacioj kiuj supozas sin sekuraj en sia armea potenco povas senprobleme esti konkeratataj fare de aliaj nacioj, se dio komandas tion.

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Jeĥezkel

La Libro de Jeĥezkel aŭ simple Jeĥezkel (hebree יְחֶזְקֵאל , J'ĥizkel, "dio fortigos") estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Ĝi estas verkita de Jeĥezkel (laŭ literumo de L. L. Zamenhof en Esperanto klasike skribata sen finaĵo "-o", sed ankaŭ skribebla Jeĥezkelo), unu el la profetoj en la historio de judismo.

Por la judoj ĝi apartenas al la "profetaj libroj" (nomata Nevi'im, (hebree נְבִיאִים, la profetoj"), la dua parto de la Tanaĥo. Ene de tio, ĝi estas en la subgrupo "postaj profetoj" aŭ Nevi'im Aharonim [נביאים אחרונים], kune kun la libro de Jesaja kaj libro de Jeremia.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas la kvara el kvin verkoj de la grupo "grandaj profetoj" ( Jesaja, Jeremia, Plorkanto, Jeĥezkel kaj Daniel).

En Islamo menciiĝas profeto nomata Dhul-Kifl, kiu ĝenerale estas identigata kun Jeĥezkel.

La libro konservis la diraĵojn kaj eventojn ĉirkaŭ la vivo de la juda profeto Jeĥezkel, kiu vivis en la tempo de babilona ekzilo de la juda popolo post la detruo de la templo de Jerusalemo kadre de konkero de la Reĝlando Judio kaj ties ĉefurbo Jerusalemo fare de la babilonia armeo de Nebukadnecaro la 2-a. Jeĥezkel estis juda sacerdoto, kiu kun aliaj judaj ekziliĝintoj estis portita al la babilonia urbo Tel-Abib (en nuna suda Irako). La judaj ekziliĝintoj ripete konsultis lin por ricevi dian aŭguron. Tamen Jeĥezkel ne havis konstantan influon pri ili, kaj plurfoje nomis ilin "ribela domo".

La traduko de la hebrea lingvo al Esperanto, kiel la tuta Tanaĥo, estas verkaĵo de L. L. Zamenhof kaj apartenas al la klasika literaturo de la internacia lingvo.

Libro de Neĥemja

Neĥemja estas libro de la Biblio. Ĝi estas parto de la Tanaĥo respektive de la Malnova Testamento.

Malnova Testamento

La Malnova Testamento (MT) estas la kristana nomo por la judisma parto de la Biblio. En judismo, la nomo estas la tanaĥo, hebrea akronimo por "la leĝo, la profetoj kaj la skriboj", ĝiaj tri partoj. La vorton "testamento" (Διαθήκη) al tiu libraro donis Origeno, laŭ li (kaj la aliaj kristanoj) la "testamento" de la Malnova Testamento estas inter la Eternulo kaj la judoj, la testamento de la Nova Testamento estas inter Jesuo Kristo kaj homaro.

La Biblio estas eble la plej multe legata libro en la historio de la homaro. Nur ĉi tiu fakto, sendepende de religiaj motivoj, faras ĝin deviga legaĵo por homoj de ordinara klereco. Por esperantistoj la Malnova Testamento prezentas apartan allogon: ĝin tradukis L. L. Zamenhof, kaj prave oni konsideras ĝin modela kaj instrua. Atenta tralegado kaj relegado kondukas diligentulon al supera regado de nia lingvo, ĉar tiu kolektos amason da instruaj parolturnoj kaj frazkonstruoj.

La hebrea MT konsistas el 39 libroj. Kelkaj el ili estas simple historiaj, aliaj profetaj, aliaj moralinstruaj kaj poeziaj. Sur iuj paĝoj oni trovas longajn, tedajn genealogiajn listojn kaj nombrojn, sur aliaj belegajn pensojn de saĝeco kaj liriko. La unuaj kvin libroj (Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono) konsistigas la Toraon, aŭ Leĝon, ankaŭ nomatan Pentateŭko.

MT aperis ĉirkaŭ 500 jarojn a. K., en la hebrea, kun kelkaj pecoj en la aramea lingvo. La Nova Testamento estis verkita en la greka lingvo. Oni tute ne disponas pri originalaj tekstoj, sed nur pri multsinsekvaj kopioj de kopioj. Antaŭ nelonge, oni trovis en kavernoj la t.n. "Manuskriptojn de la Morta Maro", de la 3-a jarcento a.K., ŝajne tre fidele kopiitajn.

Ĉirkaŭ la jaro 250 a.K., en Aleksandrio (Egiptio), 70 (ĉu 72?) tradukistoj produktis la tekston en la greka lingvo, kio konsistigis la t.n. Septuaginton. Ĉi tiu greklingva versio enhavas fakte 7 librojn, kiuj ne estis en la hebrea originalo, kaj estas nomataj "dua-kanonaj" (de katolikistoj) "nekanonaj" aŭ "apokrifaj" (de protestantoj). La Roma kaj Ortodoksa katolikaj eklezioj akceptis ilin kiel same sanktajn. Protestantoj tamen restis kun la enhavo de la hebrea originalo, kvankam laŭ malsama divido kaj klasifiko.

En la jaro 400 p.K., Sankta Hieronimo tradukis ĝin el la hebrea en la latinan. Lutero kaj la reformistoj unuafoje tradukis ĝin en la modernajn lingvojn.

Laŭ historia vidpunkto, la MT estas grava dokumento pri la hebrea popolo, en la periodo inter 1800 a.K. ĝis 500 a.K.. Laŭ religia-mistika vidpunkto oni devas legi la MT-n per tre zorga interpretado, neniam per laŭliteraj okuloj.

La kristanan parton de la Biblio kristanoj nomas la Nova Testamento.

Moseo

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo. Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj.

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo. Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Israelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo. La hebrea patrino de Moseo, Joĉebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Tra la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo de Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan ĝis li de ene de "brula arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco, tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans Ruĝa Maro, post kiu ili bazigis sin ĉe Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la Promesita Tero.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom la Izraelidoj, kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Septuaginto

Septuaginto estas greka traduko de la hebrea Biblio, la laboro de 70 aŭ 72 helenigitaj judoj en Aleksandrio sub la Ptolemeoj ĉirkaŭ 280 a.K. Septuaginto estis la ĉefa greka traduko inter helenigitaj judoj ĝis la 1-a jarcento. Ĝi estas la versio de la Biblio citita en la Nova Testamento kaj la Grekaj Patroj. Eĉ hodiaŭ, ĝi estas la preferata versio de ortodoksismo.

La nomo devenas de la latina vorto septuaginta ("sepdek"). La mallongigo estas LXX.

Laŭ Josephus, la 70 tradukistoj laboris sendepende sed mirakle produktis la saman tradukon. La traduko estis por la Biblioteko de Aleksandrio.

La hebrea teksto, de kiu Septuaginto estas traduko, ne estis la Masora Biblio, sed alia, pli antikva hebrea teksto, kiu nun estas perdita.

Sankta Hieronimo, en sia latina traduko (la Vulgato), uzis Septuaginton sed kontrolis ĝin per la Masora teksto.

Tiu Septuaginto, kiun ni havas, estis redaktita de Origeno en la 3-a jarcento.

La plej antikvaj manuskriptoj de la Septuaginto estas la Codex Vaticanus el la 4-a jarcento kaj la Codex Alexandrinus el la 5-a jarcento.

La libroj kaj ordo en Septuaginto:

Genezo

Eliro

Levidoj

Nombroj

Readmono

Joŝuo

Juĝistoj

Rut

Reĝoj (kvar libroj: 1 & 2 Samuel, 1 & 2 Reĝoj)

Kroniko (du libroj) 1-a libro de la Kroniko 2-a libro de la Kroniko

Ezra (du libroj: la dua libro estas la Ezra de la protestanta Biblio)

Neĥemja

Ester

Judit

Tobit

Makabeoj (kvar libroj)

Psalmaro

Manase

Sentencoj

Predikanto

Alta Kanto

Ijob

Saĝeco

Siraĥido

Hoŝea

Joel

Amos

Obadja

Jona

Miĥa

Nahum

Ĥabakuk

Cefanja

Ĥagaj

Zeĥarja

Malaĥi

Jesaja

Baruĥ

Plorkanto

Jeremia

Jeĥezkel

Daniel

Kanto de Tri Junuloj

Susana (= Daniel 13 en la katolika Biblio)

Bel kaj la Drako (= Daniel 14 en la katolika Biblio)

Siraĥ

La Saĝeco de Siraĥ ankaŭ nomata nur La Saĝeco aŭ simple Siraĥ aŭ Ecclesiasticus (t. e., La Libro de la Eklezio) estas unu el dua-kanonaj libroj de la Biblio.

Komence de la dua jarcento a. K. hebree lingve verkita (ĉe la Morta Maro plurajn hebrealingvajn fragmentojn oni trovis), nun estas tradukita al la esperanta el la unika greka de la Septuaginto. En la kanono ĝin ne entenas protestantoj kaj hebreoj.

Ŝajnas ke la libro estis verkita por haltigi eliron de hebreoj el propraj religiaj vivkonceptadoj al tiuj de helenismo. Preskaŭ ĉiuj duakanonaj verkoj manifestas tiun celon: evidente la forlaso okazis malgraŭ la tradicia obstina hebrea korinklino al siaj moroj kaj kutimoj. Temas ne pri mirinda filozofia katedralo, sed pri kolekto de moralaj sentencoj, kiuj ne ambicias resumi ĉion ekzistantan: ĉiu el ili havas valoron preskaŭ el si mem por konanto de la tradicio hebrea.

Tanaĥo

La Tanaĥo (hebree תנ״ך) estas aro da hebree skribitaj libroj, kune formantaj la skriban fundamenton de la juda religio. Ĝi siavice estas bazo de la kristana Malnova Testamento de la Biblio, kiu konsistas plejparte el la samaj, sed parte alimaniere ordigitaj libroj; ankaŭ la traduko kaj interpreto kutime ege malsamas inter la du religioj.

En la hebrea lingvo, la nomo estas akronimo por la tri partoj, el kiuj ĝi konsistas: «la leĝo» – ‎‏תורה‎ Tora –, «la profetoj» – ‎‏נביאים‎ Nevi`im – kaj «la skriboj» – ‎‏כתובים‎ Ketubim aŭ Ketuvim (la litero kaf prononciĝas [ĥ] en vortfina pozicio).

Zeĥarja (libro)

Zeĥarja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.

Tanaĥo
Leĝo de Moseo
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de readmono
Profetaj libroj
Unuaj profetoj
• Josuo
• Juĝistoj
• 1-a libro de Samuel
• 2-a libro de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
Postaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Jeĥezkel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Ketuvim
Poetaj libroj
• Psalmoj
• Proverboj
• Ijob
Kvin solenaj volvolibroj
• Alta kanto de Salomono
• Rut
• Plorkanto
• Predikanto (Kohelet)
• Ester
Historiaj libroj
• Daniel
• Ezra
• Neĥemja
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
Malnova Testamento
Pentateŭko
• Libro de Genezo
• Libro de Eliro
• Libro de Levidoj
• Libro de Nombroj
• Libro de Readmono
Historiaj libroj
• Josuo
• Juĝistoj
• Rut
• 1-a de Samuel
• 2-a de Samuel
• 1 Reĝoj
• 2 Reĝoj
• 1-a Kroniko
• 2-a Kroniko
• Ezra
• Neĥemja
• Ester
Saĝeco & Poetaro
• Ijob
• Psalmoj
• Proverboj
• Predikanto
• Alta Kanto de Salomono
Profetaj libroj
Grandaj profetoj
• Jesaja
• Jeremia
• Plorkanto
• Jeĥezkel
• Daniel
Malgrandaj profetoj
• Hoŝea
• Joel
• Amos
• Obadja
• Jona
• Miĥa
• Naĥum
• Ĥabakuk
• Cefanja
• Ĥagaj
• Zeĥarja
• Malaĥi
Malnova Testamento

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.