Provinco Pontevedro

PontevedroPontevedra estas unu provinco de la nordokcidento de Hispanio, situa en la sudorienta parto de la regiono de Galegio, kies ĉefurbo estas la urbo de Pontevedra. Limas kun la provincoj de Korunjo, Lugo, kaj Ourense, kaj kun Portugalio kaj la Atlantika Oceano.

En 2009 la loĝantaro estis de 959.764 loĝantoj, el kiuj 81.576 loĝis en la ĉefurbo, Pontevedra. Vigo estas la plej loĝata urbo de la provinco kaj de Galegio kun 297.332 loĝantoj. En la provinco de Pontevedra estas 62 municipoj. Aliaj elstaraj municipoj laŭ loĝantaro estas Vilagarcía de Arousa, Redondela, Nigrán, Porriño kaj Marín.

Provmap-pontevedra
Situo de Provinco Pontevedro en Hispanio
Administra divido de Hispanio

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita unueca regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

Adolfo Pérez Esquivel

Adolfo Pérez Esquivel (Bonaero, Argentino, 26-a de novembro de 1931) estas argentina aktivulo elstara kaj konata kiel defendanto de la Homaj Rajtoj kaj de la Rajto de memdetermino de la popoloj; defendanto de la senperforta movado kaj de la lukto pacisma por la justeco kaj la libereco, same kiel proponanto de la teologio de liberigo.

En 1980 li ricevis la Nobel-premion pri paco pro sia engaĝigo kun la defendo de la Demokratio kaj la Homaj rajtoj per neperfortaj rimedoj kontraŭ la militistaj diktaturoj en Latinameriko. En sia diskurso de akcepto li asertis, ke li ricevas ĝin ne persone sed "nome de la popoloj de Latinameriko, kaj partikulare de miaj gefratoj plej malriĉaj kaj plej malgrandaj, ĉar ili estas la plej amataj de Dio; nome de ili, miaj indiĝenaj gefratoj, la kamparanoj, la laboristoj, la junuloj, la miloj de religiuloj kaj homoj de bona volo kiuj rezignante al siaj privilegioj kunhavas vivon kaj vojon de la malriĉuloj kaj luktas por konstrui novan socion".

Li estas prezidanto de la Honora Konsilantaro de la Servo Paco kaj Justeco por Latinameriko, plenum-prezidanto de la Servo Paco kaj Justeco Argentino, de la Provinca Komisiono por la Memoro de Bonaero, de la Internacia Ligo por la Rajtoj kaj la Liberigo de la Popoloj, de la Internacia Akademio de Pormedisciencoj, de la Fondaĵo Universitat Internacional de la Pau de San Cugat del Vallés (Barcelono), kaj de la Akademia Konsilantaro de la Universitato de Namur, Belgio. Li estas ankaŭ membro de la Konstanta Tribunalo de la Popoloj, de la Honorkomitato de la Internacia Kunordigo por la Jardeko de la neperfortismo kaj de la paco, de la Internacia Tribunalo de la Premio de Homaj Rajtoj de Nurembergo, de la ĵurio de la Premio por la Paco “Felix Houphouet Boigny” de la UNESCO, de la programo de internacia edukado "Peacejam", de la Monda Konsilio Projekto José Martí de Monda Solidareco, de la Konsilio de la Kanalo Telesur kaj de la Plenuma Konsilio de la Instituto Espacio para la Memoria (IEM).

Aŭtonoma Komunumo de Hispanio

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Oni atentu, ke la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.

Sub la nivelo de aŭtonoma komunumo oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).

La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:

Andaluzio: ĉefurbo Sevilo. Provincoj:

Provinco Almerio (Almería)

Provinco Granado (Granada)

Provinco Onubo (Huelva)

Provinco Ĥaeno (Jaén)

Provinco Kadizo (Cádiz)

Provinco Kordovo (Córdoba)

Provinco Malago (Málaga)

Provinco Sevilo (Sevilla)

Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:

Provinco Huesko (Huesca)

Provinco Teruelo (Teruel)

Provinco Zaragozo (Zaragoza)

Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)

Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:

Majorko (Mallorca)

Minorko (Menorca)

Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)

Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:

Provinco Badaĥozo (Badajoz)

Provinco Cáceres

Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):

Arabo/Alavo (ĉefurbo Gasteiz/Vitorio)

Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)

Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)

Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:

Provinco Korunjo (A Coruña)

Provinco Lugo

Provinco Oŭrenso (Ourense)

Provinco Pontevedro (Pontevedra)

Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:

Provinco La Palmoj. Insuloj:

Gran Canaria

Lanzarote

Fuerteventura

Provinco Tenerife. Insuloj:

Tenerife

La Palma

La Gomera

El Hierro

Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca

Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:

Provinco Avilo (Ávila)

Provinco Burgoso (Burgos)

Provinco Leono (León)

Provinco Palencio (Palencia)

Provinco Salamanko (Salamanca)

Provinco Segovio (Segovia)

Provinco Sorio (Soria)

Provinco Valadolido (Valladolid)

Provinco Zamoro (Zamora)

Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj

Provinco Albacete

Provinco Ciudad Real

Provinco Kvenko

Provinco Gvadalaĥaro (Guadalajara)

Provinco Toledo

Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:

Barcelono

Provinco Ĝirono

Provinco Ilerdo (Lleida)

Provinco Taragono (Tarragona)

Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)

Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)

Navaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)

Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)

Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:

Provinco Alakanto (Alacant, hispane Alicante)

Provinco Kastelono

Provinco ValencioKrome, du aŭtonomaj urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:

Ceŭto

Melilo.

Insulo Arousa

Insulo Arousa, estas insulo kaj municipo hispana, situa en la kerno de la Rio de Arousa, en la provinco de Pontevedro (Galegio).

Insuloj Cies

La insuloj Cíes apartenas al la Nacia Parko de la Atlantikaj Insuloj. Ili havas strandojn kaj kampadejojn, kaj oni povas viziti ilin per ŝipoj elkajantaj ĉiutage el Vigo kaj Baiona. En la jaro 2007 la brita ĵurnalo The Guardian elektis la strandon Rodas kiel "la plej belan strandon en la mondo". Eblas ankaŭ nud-strandumi en strando Figueiras kaj promeni ĝis la alta lumturo, spektante la abrupte klifan ocean-flankon de la insularo.

Ili apartenas al la municipo de Vigo, kaj formas arkipelagon situantan en la elfluo de la rio samnoma, en la Malsupraj Rioj galegaj, en la Provinco Pontevedro (Hispanio), formata de tri insuloj: nome Norda aŭ Monteagudo, Meza aŭ de la Lumturo kaj Suda aŭ San Martiño (Sankta Marteneto). La du unuaj troviĝas artefarite unuigitaj de ond-rompilo kaj nature de la sablejo de la Strando Rodas. Estas orientataj laŭ sistemo de faŭltoj paralela al la marbordo en direkto N-S. Distas proksimume 14,5 km el urbo Vigo. Ili estis deklaritaj natura parko en 1980, kaj estas inkludataj en la Nacia Parko Atlantikaj Insuloj de Galegio kreita en 2002.

Kambados

Cambados [kambAdos] (esperante Kambados) estas municipo situa en la centra parto de la provinco de Pontevedra, norde de ties marbordo kaj ĉe la Rio de Aroso, en Galegio, nordokcidente de Hispanio.

Tiu municipo estas formata de 5 paroĥoj (galegaj submunicipoj) nome Cambados (Santa Mariña), Castrelo (Santa Cruz), Corvillón (San Amedio), Oubiña (San Vicenzo) kaj Vilariño (San Hadrián aŭ San Quirico).

Mariano Rajoy

Mariano RAJOY BREY [Marjano Raĥoj Brej] (naskita la 27-an de marto de 1955 en Santiago-de-Kompostelo) estas hispana politikisto, eksprezidanto de Hispanio kaj estro de la ĉefa partio de la lando, la konservativa Popola Partio (PP).

Rajoy naskiĝis en Santiago-de-Kompostelo, ĉefurbo de Galegio, nordokcidenta regiono de Hispanio. Li studis juron en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo kaj poste laboris kiel registristo de terposedaĵoj. Lia politika kariero komenciĝis en 1981, kiam li membriĝis en la Popola Partio (tiam nomata Alianza Popular) kaj iĝis deputito de la Galegia Parlamento. En 1989 li estis elektita deputito por la provinco Pontevedro en la hispana nacia parlamento.

Delonga kunlaboranto de José María Aznar, Rajoy pasis al la nacia politiko kiam Aznar iĝis ĉefministro en 1996 kaj nomumis lin ministro pri edukado. La postenon de ministro pri internaj aferoj (sekureco) li okupis en 2001.

La 30-an aŭgusto de 2003 oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.

Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de ETA kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de Al-Kaida en Madrido okazinta la 11-an de marto, nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la invado de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado. Rajoy malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero.

Konfirmita kiel ĉefgvidanto de sia partio, li denove kandidatis kaj malvenkis en la postaj parlamentaj balotoj en 2008, denove kontraŭ Rodríguez Zapatero.

Fine, en la elektoj de la 20-a de novembro 2011, li venkis kontraŭ la socialista kandidato Alfredo Pérez Rubalcaba, kun absoluta plimulto. Li estis elektita prezidanto de la registaro (ĉefministro) la 19-an de decembro, kaj ĵuris sian postenon la 20-an de decembro.

Municipa Muzeo Quiñones de León

La Municipa Muzeo Quiñones de León situas en la urbo Vigo, en Galegio. Ĝi sidas ĉe la samnoma palaco kaj estas ĉirkaŭata de imponaj ĝardenoj. La ensemblo kaŝas sin ene de la granda parko Castrelos, unu el la pulmoj de Vigo.

Provinco Korunjo

La Provinco Korunjo aŭ Koruno (galege kaj oficiale A Coruña) troviĝas en la nordoriento de Hispanio, kaj ĝi apartenas al la Aŭtonoma Komunumo Galegio. Ĝi estas el la aŭtonoma komunulo (regiono) la provinco plej loĝata, kies ĉefurbo estas Korunjo (aŭ Koruno). Ĝi limas norde kaj okcidente kun la Atlantiko, oriente kun la provinco Lugo kaj sude kun la provinco Pontevedro.

Provinco Lugo

Lugo estas kaj la plej granda kaj la malplej dense enloĝata el la galegaj provincoj. Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, okcidente kun Provinco Korunjo kaj Provinco Pontevedro, sude kun Provinco Oŭrenso, oriente kun Asturio kaj León. La ĉefurbo nomiĝas ankaŭ Lugo, kaj inter la ceteraj gravaj urboj troviĝas Monforte, Viveiro, Ribadeo, Vilalba, Sarria, Chantada kaj Mondoñedo.

Ĉefrivero estas Miño, kiu trafluas ankaŭ Oŭrenson kaj igas naturan limon inter Pontevedra kaj Portugalio. Ĝi almariĝas en Atlantikon.

Provincoj de Hispanio

La provinco estas teritoria divido de Hispanio, rekonata en la Hispana Konstitucio de 1978, sed difinita jam en 1833. En Hispanio estas totalo de 50 provincoj kiuj, kun la aŭtonomaj urboj de Ceuta kaj Melilla kaj kelkaj insulaj posedaĵoj (ne enmetitaj al la provinca divido ĉar dependas rekte de la centra administracio), konstituas la totalon de la hispana teritorio.

Plejmulto el la provincoj havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.

Sanŝenŝo

Sangenjo en hispana, dum en galega kaj oficiale Sanxenxo, kio donus en Esperanto pli malpli Sanŝenŝo estas loko kaj municipo hispana apartenanta al la provinco de Pontevedra, en la regiono de Galegio. Situaa en la suda parto de la komarko Salnés, ĉe la marbordo de la Atlantika Oceano inter la rio de Pontevedra kaj la rio de Aroso, ĉe ties plej okcidentaj partoj. La municipo havas populacion de 17.077 loĝantoj (2007), kvankam tiu nombro kvarobliĝas somere.

Tui

Tuy (galege kaj oficiale Tui) estas hispana urbo situanta en la orienta parto de la distrikto Bajo Miño (provinco Pontevedro). En ĝi estas unu el la plej famaj katedraloj en Galegio, la Katedralo de Sankta Maria de Tuy.

De la 10a de februaro 2012, kune kun la urbo Valença do Minho (Portugalio), ili formas eŭrop-urbon kiel signon de kunlaboro kaj integriĝo inter la du urboj ligitaj de du pontoj transirantaj la riveron Miño. En la jaro 2016, Tuy, laŭ NIS, havis 16 902 loĝantojn.

Valentín Paz-Andrade

Valentín Paz-Andrade [balentin' pas andrade] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1898 en Pontevedro, mortis la 19-an de majo 1987 samloke) estis galega advokato, ekonomikisto, politikisto, entreprenisto, poeto kaj ĵurnalisto. En 2012 oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro.

Vigo

Vigo estas urbo en Galegio, la plej granda laŭ nombro da loĝantoj, kaj la urbo sen ĉefurba rango kun plej granda loĝantaro en Hispanio. La urbo situas en la suda marbordo de rio de Vigo, en la t.n. Malaltaj Rioj, estuaroj tipaj en tiu areo de la Atlantika Oceano. Administre ĝi apartenas al la provinco Pontevedro, kaj historie al la regiono Val do Fragoso, kvankam nuntempe ĝi konsistigas la kernon de la regiono de Vigo.

La urbo konsiderindas unu el la ekonomiaj motoroj de Galegio. Vigo estas la dekkvara municipo de Hispanio, kun loĝantaro de 299.088 homoj laŭ la municipa censo de 2010, el kiuj 141.720 estis viroj kaj 155.612 estis virinoj. Ĝi areas 109,1 km². La denseco de loĝantaro nombras 2.688 loĝ./ km², kvankam ĝi rimarkinde kreskas en la urbo.

Vigo estas konata ankaŭ kiel la olivarba urbo.

Vilagarcía de Arousa

Villagarcía de Arosa (en galega kaj oficiale, Vilagarcía de Arousa) estas urbo kaj municipo de Hispanio. Ĝi situas en la komarko Salnés, apartenanta al la provinco Pontevedro en la aŭtonoma komunumo de Galegio. En 2014 en la urba ferno de Villagarcía de Arosa loĝis laŭ la censo de INE 19 631 loĝantoj. En 2014 la municipo havis 37 712 loĝantojn. Ĝi limas norde kun Catoira, oriente kun Caldas de Reyes, sude kun Villanueva de Arosa kaj okcidente kun la Rio de Arousa. Ĝi estas la naŭa municipo laŭ loĝantaro en Galegio. Distas 25 kilometrojn el la provinca ĉefurbo, Pontevedra.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.