Proksimaĵoj Madrido

Proksimaĵoj Madrido, aŭ en hispana origine Cercanías Madrid, estas la fervoja servo ekspluatita de Renfe Operadora kiu konektas la urbon Madrido kun ties metropola areo kaj la ĉefaj urboj kaj vilaĝoj de la Regiono Madrido, danke al infrastrukturo de Adif. Ties reto etendas tra preskaŭ la tuta regiono, sed ankaŭ atingas jam diversajn limajn lokojn de la provincoj Guadalajara (Azuqueca kaj Guadalajara) kaj Segovia (Cotos). Krome oni antaŭvidas ties alvenon al la toleda urbo Illescas, kaj eĉ atingon faktan al la propra provinca ĉefurbo, Toledo, same kiel ĉe Guadalajara. Cercanías Madrid atingas la grandan majoritaton de la Regiono Madrido inklude ties metropolan areon, kaj atingas praktike ĝis la urboj Guadalajara, Toledo kaj Segovio, kaj interkonektas la servon kun Metroo de Madrido, ĝis nun en pli ol 20 stacioj fine de 2011, tiele ke la Fervoja Reto de Proksimaĵoj de la Komunumo Madrido (regiono) havis tiam dek liniojn funkciantajn, tra 370 km de fervojoj, kun 89 stacioj totale, 1 385 ĉiutagaj veturoj (en labortagoj), eblaj transporti totalon de 880 000 veturantoj. La dungitaro estas 1 300 laboristoj.

Cercanias Logo.svg Renfe Cercanías Madrid
Stacidomo Nuevos Ministerios
Stacidomo Nuevos Ministerios
Ĝeneralaj informoj
Loko Madrida Regiono, Hispanio
Transportsistema speco Trajno
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 370 km
Nombro de linioj 10
Nombro de veturiloj 1 400
Nombro de stacioj 90
Aliaj informoj
Posedanto ADIF
Transportisto Renfe Operadora

Mapo

CercaniasMadrid2018

Linioj kaj stacioj

Linio Itinero Km Stacioj Frekvencoj (min) Veturanta materialo Trajnoj CIVIS
C-1 Príncipe Pío - Aeropuerto T4 24 11 30 465
C-2 Guadalajara - Chamartín 65 19 30 446/450/465(esceptokaze) Guadalajara-Chamartín
C-3 Aranjuez - Chamartín 106 27 15-30 465 Aranjuez-Chamartín
C-3a Aranjuez - El Escorial - St.ª M.ª de la Alameda El Escorial - Chamartín
C-4 Parla - Alcobendas-S.S. de los Reyes 48 15 8-10 465
Parla - Colmenar Viejo
C-5 Móstoles-El Soto - Humanes 45 23 5-15 446
C-7 Alcalá de Henares - Príncipe Pío 82 24 30 446/450/465
C-8 Guadalajara - Cercedilla 135 32 30-60 446/450
C-9 Cercedilla - Cotos 18 3 442
C-10 Villalba - Aeropuerto T4 55 21 30 446/450/465

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Alcorcón Central (metroo de Madrido)

Alcorcón Central (esperante Centra Alkorkono) estas interŝanĝejo inter linio 12 de la Metroo de Madrido, linio 450 de Proksimaĵoj Madrido kaj pluraj urbaj kaj interurbaj buslinioj, situanta en Alcorcón.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Aluche (metroo de Madrido)

Aluche (esperante Aluĉo) estas interŝanĝejo inter linio 5 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta en kvartalo Aluche, de kie devenas ĝia nomo, en distrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 4-an de februaro 1961.

Coslada Central (metroo de Madrido)

Coslada Central estas stacio sur linio 7 de la Metroo de Madrido, situanta inter Strato de Pablo Neruda kaj Promenejo de Francisco Javier Sauquillo, en Coslada.

Per stacidomo Coslada, ĝi estas interkonektita kun linioj 420, 470 kaj 480 de Proksimaĵoj Madrido, formante ambaŭ interŝanĝejon de transporto.

La metrostacio estis malfermita la 5-an de majo 2007.

Cuatro Vientos (metroo de Madrido)

Cuatro Vientos (esperante Kvar Ventoj) estas interŝanĝejo inter linio 10 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta apud kaj sub la Aŭtovojo A-5 ĉe km 9, en distrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

El Casar (metroo de Madrido)

El Casar (esperante La Domaro) estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Madrido kaj sur linioj 430 kaj 431 de Proksimaĵoj Madrido (Cercanías Madrid), situanta apud Avenuo del Casar, en kvartalo Getafe Norte de Getafe (Madrida Regiono, Hispanio).

La stacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Estación de Aravaca (metroo de Madrido)

Estación de Aravaca (esperante Stacio Aravako) estas stacidomo hispana situanta en la distrikto Monkloo-Aravako, de Madrido. Ĝi estas parto de la 470 kaj 500-linioj de Proksimaĵoj Madrido.

Ĝi estas ankaŭ la nomo de stacio sur la linio 2 de la Malpeza Metroo de Madrido.

La metrostacio estis malfermita la 27-an de julio 2007.

Fuenlabrada Central (metroo de Madrido)

Fuenlabrada Central (esperante Centra Fuenlabrada) estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Madrido, situanta en urbo Fuenlabrada.

Ĝi ofertas interkonekton kun linio 450 de Proksimaĵoj Madrido tra la stacio Fuenlabrada.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Getafe Central (metroo de Madrido)

Getafe Central estas interŝanĝejo inter linio 12 de la Metroo de Madrido, linio 440 de Proksimaĵoj Madrido kaj multnombraj urbaj kaj interurbaj linioj de aŭtobusoj, situanta en Getafe (Madrida Regiono, Hispanio).

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Laguna (metroo de Madrido)

Laguna (esperante Laguno) estas interŝanĝejo inter linio 6 de la Metroo de Madrido kaj linio 450 de Proksimaĵoj Madrido, situanta sub la interkruciĝejo de Stratoj Alhambra kaj Cuart de Poblet, en kvartalo Laguna, disktrikto Latina.

La metrostacio estis malfermita la 1-an de junio 1983.

Leganés Central (metroo de Madrido)

Leganés Central estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Madrido, situanta en urbo Leganés.

Ĝi ofertas interkonekton kun la stacio Leganés sur linio 450 kaj la servoj de Mezlonga Distanco de la stacio, situanta supre de la vojoj de la metrostacio formante interŝanĝejon inter busoj, Proksimaĵoj Madrido kaj metroo.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Méndez Álvaro (metroo de Madrido)

La stacio Méndez Álvaro estas interŝanĝejo de transportoj situanta en la suda zono de Madrido, sub kaj ĉe la strato samnoma. En ĝi kunfluas la linioj 410, 450, 470 kaj 500 de Proksimaĵoj Madrido kaj la linio 6 de Metroo de Madrido. Estas tie ekde la 1990-aj jaroj la Estación Sur de Autobuses de Madrid nome Suda Busstacio de Madrido.

Ties pagokvanto korespondas al la zono A laŭ la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido [1], sed ĝi apartenas al la zono 0 laŭ la zonigo fare de Proksimaĵoj Madrido.

Móstoles Central (metroo de Madrido)

Móstoles Central estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Madrido kaj Móstoles estas stacio sur linio 450 de Proksimaĵoj Madrido. Ambaŭ formas interŝanĝejon situantan apud Promenejo de la Estación, okcidente de la centro de Móstoles.

La metrostacio estis malfermita la 11-an de aprilo 2003.

Nuevos Ministerios (metroo de Madrido)

La stacidomo Nuevos Ministerios (esperante Novaj Ministerioj), estas granda interŝanĝa stacio de fervoja transporto situanta sub la Novaj Ministerioj ĉe la komplekso de financoj AZCA, ĉe la kruciĝo de la Avenuo de la Kastilia, la stratoj Joaquín Costa kaj Raimundo Fernández Villaverde, ĉe la limo inter la distriktoj de Tetuano, Ĉamberio kaj Ĉamartino de Madrido (Hispanio).

Ties pagokvanto korespondas al la zono A laŭ la Consorcio Regional de Transportes de Madrid [1], sed ĝi apartenas al la zono 0 laŭ la zonigo fare de Proksimaĵoj Madrido.

Paco de Lucía (metroo de Madrido)

Paco de Lucía [PAko] estas interŝanĝejo inter linio 9 de la Metroo de Madrido kaj linioj 431, 470 kaj 480 de Proksimaĵoj Madrido, situanta en distrikto Fuencarral-El Pardo de Madrido.

La metrostacio estis malfermita la 25-an de marto 2015. Ĝia nomo estas omaĝo al komponisto Paco de Lucía.

Pirámides (metroo de Madrido)

Pirámides (esperante Piramidoj) estas interŝanĝejo inter la linio 5 de la Metroo de Madrido kaj la linioj 410 kaj 500 de Proksimaĵoj Madrido, situanta sub Promenejo de las Acacias, apud la rondaĵo de Pirámides kaj la Stadiono Vicente Calderón, en distrikto Arganzuela.

La metrostacio estis malfermita la 5-an de junio 1968.

Pitis (metroo de Madrido)

Pitis (esperante Pitiso) estas interŝanĝejo inter linio 7 de la Metroo de Madrido kaj 431, 470 kaj 480 de Proksimaĵoj Madrido situanta en la interkruciĝo de Stratoj María Casares kaj Gloria Fuertes, en kvartalo Mirasierra, distrikto Fuencarral-El Pardo.

La metrostacio estis malfermita la 29-an de marto 1999.

Príncipe Pío (metroo de Madrido)

Príncipe Pío (esperante Princo Pio) estas interŝanĝilo de veturiloj de Madrido kie kunfluas pluraj metrolinioj, Cercanías kaj urbaj kaj interurbaj aŭtobusoj, delimigita de la Rondaĵo Sankta Vicento, Deklivo Sankta Vicento, Avenuo de la Florido kaj Avenuo de la Reĝo.

Sol (metroo de Madrido)

La metrostacio Sol (esperante Suno) estas mult-funkcia stacio lokita sub la centra Pordo de la Suno en Madrido, en la ĉirkaŭaĵo samnoma de la distrikto Centro. En ĉi tiu stacio konverĝas la linioj 1, 2 kaj 3 de la Metroo de Madrido kaj 430, 431 kaj 440 de la reto de Proksimaĵoj Madrido. Ĝia tarifa zono estas A laŭ la Regiona Transporta Konsorcio. La stacio estas verko de la arkitekto Antonio Fernández Alba.

La stacio de linio 3 estis integrita en 1936, situanta pli malpli ĉe la sama nivelo kiel linio 1 kaj ankaŭ perpendikulara al linio 2. Estas grave noti ke la unua sekcio inaŭgurita de la tri linioj inkludis la stacion Sol.

En la 1960-aj jaroj la platformoj de linio 1 estis etenditaj el 60 ĝis 90 m, laboro kiu ne povis esti efektivigita sur ambaŭ platformoj paralele fare de la konstruaĵoj sur la surfaco, ĉar iliaj fundamentoj estis en danĝero. Ĉi tio kondukis al etendo de unu el la platformoj norde kaj alia sude, estante la sola metroa stacio en Madrido kun ne-paralelaj platformoj.

Inter 2004 kaj 2006, la platformoj de linio 3 ankaŭ etendiĝis el 60 ĝis 90 m, sed ĉi-foje la laboro estis farita tute paralele. Tiutempe nova aliro estis malfermita en Strato Preciados, kiu helpas pli bone distribui la fluon de pasaĝeroj tra la stacio. Paralele al ĉi tiu laboro, komenciĝis la instalado de liftoj, el kiuj tiuj, kiuj permesas aliron al la linioj 1, 2 kaj 3 kaj tiu kiu donas aliron de la strato al la vestiblo funkcias ekde 2007, estante inaŭgurita la lasta kiu mankis (kiu donas aliron al la platformo 2 de la linio 1) en la jaro 2016, per la kompletigo de la laborado de la linio efektivigitaj inter julio kaj novembro.

Nuntempe, la stacio havas kvar alirojn, kiuj, pro la granda enfluo de vojaĝantoj, ofte kaŭzas homamasojn sur la eniro kaj eliro de ŝtuparoj. La interno elstaras pro ĝia granda centra salono kun ornamita plafono, kie ekzistas diversaj butikoj, oficejo de la Metroo de Madrido kaj policejo.

Villaverde Alto (metroo de Madrido)

Villaverde Alto (esperante Alta Vilaverdo) estas stacio sur linioj 440 kaj 450 de Proksimaĵoj Madrido kaj linio 3 de la Metroo de Madrido, situanta inter la Stratoj Domingo Párraga kaj Valle de Tobalina, en kvartalo San Andrés (Villaverde).

La metrostacio estis malfermita la 21-an de aprilo 2007 kiel finstacio de linio 3.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.