Ponto George Washington

La Ponto George Washington – konata neformale kiel la GW Ponto,[1] la GWB (GWP),[2] la GW,[3] aŭ la George[4] – estas dunivela pendoponto spane super la rivero Hudson, konektante la neighborhood Washington Heights kun la borough Manhatano de Novjorko al Fort Lee (Nov-Ĵerzejo), en Usono. Je 2015, la Ponto George Washington eltenas ĉirkaŭ 106 milionojn da vehikloj jare, kio faras ĝin la plej aktiva motorvehikla ponto en la mondo,[5][6] laŭ la Havenaŭtoritato de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo, nome la duŝtata registara agentejo kiu posedas kaj funkciigas en la areo kelkajn pontojn, tunelojn, kaj flughavenojn.

Tiu ponto, nome integra kontaktejo ene de la Metropola areo de Novjorko, havas supran nivelon kiu eltenas kvar koridorojn en ĉiu direkto kaj malsupran nivelon kun tri koridoroj en ĉiu direkto, por totalo de 14 veturkoridoroj. La limrapido sur la ponto estas de 45 mph (72 km/h), kvankam ŝtopiĝo ofte bremsas la trafikon, ĉefe dum la matenaj kaj vesperaj pinthoroj. La supra nivelo de la ponto eltenas ankaŭ trafikon por piedirantoj kaj bicikloj. La ŝoseoj Interstate 95 (I-95) kaj 1/9 (US 1/9) trapasas la riveron laŭ la ponto.

40° 51′ 06″ N 73° 57′ 09″ U  /  40.851589°N, 73.952483°U

George Washington Bridge 001
Elaera vido de la ponto el Manhatano.
George Washington Bridge from New Jersey-edit
Oriente el Fort Lee al Supra Manhatano.

Referencoj

Notoj

  1. (March 2, 2006) “Inside the Booth”, Forbes. Alirita 15a de Januaro, 2008.. “Like the PATH trains, which also connect New York to New Jersey, the G.W. Bridge is run by the Port Authority of New York and New Jersey, a public agency that employees 7,000 workers and has annual revenues of $2.9 billion.”.
  2. Toolen, Tom, "Bridges Keep Photographer in Suspense", 27a de Septembro, 1995. Kontrolita 15a de Januaro, 2008.
  3. Jones, Charisse, "Upkeep Costs Rise as USA's Bridges Age", 20a de oktobro 2006. Kontrolita 15a de Januaro, 2008.
  4. ROCKLAND, Michael Aaron. (2008) The George Washington Bridge: Poetry in Steel. New Brunswick, NJ: Rutgers University Press, p. 51, 56, 59. ISBN 978-0-8135-4375-8.
  5. Bridges & Tunnels. The Port Authority of New York and New Jersey. Alirita 16a de Februaro, 2015.
  6. Bod Woodruff, Lana Zak, and Stephanie Wash (20a de Novembro, 2012)GW Bridge Painters: Dangerous Job on Top of the World's Busiest Bridge. ABC News. Alirita 13a de Septembro, 2013.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

George Washington

George WASHINGTON [ĝorĝ ŬO-ŝing-ton], aŭ esperantigite Georgo VAŜINGTONO, la unua prezidento de Usono (1789–1797), naskiĝis la 22-an de februaro 1732 en la kantono de Westmoreland (Virginio). Li mortis 67-jaraĝa, la 14-an de decembro 1799 en Mount Vernon (Virginio), pro tonsilito. Li estis 188 cm alta, kaj pezis ĝis 90 kg. Li edziĝis al Martha Dandridge Custis. Li estis pia anglikano kaj (post sendependiĝo) episkopano. Li krome estis framasono, kiel multaj el la fondintoj de Usono.

Washington liberigis Usonon el Britio, estinte la komandanto kaj generalo de la Kontinenta Armeo kontraŭ Britio en la Usona Revolucio (1775–1781). Li ne havis grandan, profesian armeon, sed li estis tre persista kaj bonefika generalo. Li estis ankaŭ unu el la Patroj-fondintoj de Usono, prezidis la kunsidon kiu skizis la Usonan Konstitucion, kiu anstataŭis la Artikolojn de Konfederacio kaj restis kiel suprema law of the land (landa leĝo).

Washington estis unuanime elektita Prezidento fare de la elektistoj kaj en 1788–1789 kaj en 1792. Li kontrolis la kreadon de forta, bone financita nacia registaro kiu eltenis neŭtralecon en la Francaj revoluciaj militoj, subpremis la Ribelon pri Viskio (1794), kaj atingis akceptadon inter ĉiutipaj usonanoj. Washington establis multajn formojn de regado ankoraŭ uzataj nuntempe, kiel la kabineta sistemo kaj la inaŭgura diskurso. Post kiam li sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝo aŭ tirano de la nova ŝtato. Tiu faro estis tre grava kaj helpis eviti, ke en Usono aperis la tiranemo, kiu poste estis ofta en kelkaj landoj de Latinameriko post sendependiĝo. Lia retiriĝo post du regotempoj kaj la paca transiro el lia prezidenteco al tiu de John Adams establis tradicion, kiu pluis ĝis kiam Franklin D. Roosevelt estis elektita por tria regotempo. Washington estis amplekse konsiderata kiel la "patro de sia lando" – eĉ dum sia vivepoko.Washington naskiĝis en la provinca nobelaro de kolonia Virginio; lia riĉa terposeda familio posedis tabak-plantejojn kaj sklavojn, kiujn li siavice heredis. Washington posedis centojn da sklavojn laŭlonge de sia vivo, sed lia opinio pri sklaveco evoluis. George Washington havis sklavojn, same kiel multe da liaj siatempaj sampatrianoj. Post lia patro kaj pli aĝa frato mortis kiam li estis ankoraŭ juna, Washington iĝis persone kaj profesie ligita al la povega William Fairfax, kiu helpis lian karieron kiel termezuristo kaj militisto. Washington tuj iĝis grava oficiro en la koloniaj fortoj dum la unuaj epokoj de la Franc-Brita Indiana Milito. Elektita de la Dua Kontinenta Kongreso en 1775 por esti ĉefkomandanto de la Kontinenta Armeo en la Usona Revolucio, Washington sukcesis forigi la britojn for el Bostono en 1776, sed li estis venkita kaj preskaŭ kaptita poste tiun jaron kiam li perdis Novjorkon. Post sia trapaso de la rivero Delavaron dum la kvieto de la vintro, li venkis super la Britoj en du bataloj, rekaptis Novĵerzejon kaj redonis kuraĝon al la Patriota tendaro.

Pro lia strategio, la revoluciaj fortoj kaptis du gravajn britajn armeojn ĉe Saratogo en 1777 kaj dum la Sieĝo de Yorktown en 1781. Historiistoj laŭdas Washington pro lia selektado kaj inspektado de liaj generaloj, instigo de laboretoso kaj kapablo aranĝi kune la armeon, kunordigo kun la subŝtataj gubernatoroj kaj ŝtataj milicunuoj, rilatoj kun la Kongreso kaj atento al provizoj, loĝistiko, kaj trejnado. En batalo, aliflanke, Washington estis plurfoje superigita fare de britaj generaloj kun pli grandaj armeoj. Post kiam venko estis finpretigita en 1783, Washington eksiĝis kiel ĉefkomandanto prefere ol usurpi povon, pruvante sian opozicion al diktaturo kaj sian engaĝiĝon al usona respublikismo.

Seniluziiĝinta ĉe la Kontinenta Kongreso, en 1787 Washington prezidis la Konstitucian Kongreson, kiu elpensis novan federacian registaron por Usono. Elektita unuanime kiel la unua Prezidanto de Usono en 1789, li provis alporti rivalfrakciojn kune por unuigi la nacion. Li apogis la programojn de Alexander Hamilton por elpagi ĉiun tutŝtatan kaj subŝtatan ŝuldon, por efektivigi efikan impostsistemon kaj por krei nacian bankon, malgraŭ opozicio de Thomas Jefferson.

Washington proklamis Usonon neŭtrala en la militoj furiozantaj en Eŭropo post 1793. Li evitis militon kun Britio kaj garantiis jardekon da paco kaj enspezigan komercon certigante la Traktaton Jay en 1795, malgraŭ intensa opozicio de la Jefersonanoj. Kvankam li neniam oficiale aliĝis al la Federalista Partio, li apogis ĝiajn programojn. La adiaŭdiskurso de Washington estis influa enkonduko pri respublikana virto kaj averto kontraŭ partiemo, sekciismo, kaj implikiĝo en eksterlandaj militoj. Li retiriĝis de la prezidanteco en 1797 kaj revenis al sia hejmo en Mount Vernon, kaj al hejma vivo, kie li administris gamon da entreprenoj. Li liberigis ĉiujn siajn sklavojn laŭ sia fina testamento.

Washington havis vizion de granda kaj potenca nacio, kiu estu konstruita sur respublikanaj linioj uzantaj federacian potencon. Li serĉis uzi la nacian registaron por konservi liberecon, plibonigi infrastrukturojn, malfermi la okcidentajn terojn, antaŭenigi komercon, trovi permanentan ĉefurbon, redukti regionajn streĉitecojn kaj promocii spiriton de usona naciismo. Ĉe sia morto, Washington estis laŭdita kiel "unua en milito, unua en paco, kaj unua en la koroj de liaj samlandanoj" fare de Henry Lee.La federalistoj igis lin la simbolo de sia partio krom por multaj jaroj, la Jefersonanoj daŭre malfidis lian influon kaj prokrastis konstrui la Vaŝingtonan Monumenton. Kiel la gvidanto de la unua sukcesa revolucio kontraŭ kolonia regno en monda historio, Washington iĝis internacia ikono por liberigo kaj naciismo. Li estas konstante vicigita inter la supraj tri prezidantoj de Usono, laŭ balotenketoj de kaj akademiuloj kaj la popolo.

Manhatano

Manhatano (angle Manhattan) estas insula komunumo de Novjorko, Nov-Jorkio, Usono, identa al la administra Kantono Novjorko. Kun loĝantaro en 2006 de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝntoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el Insulo Manhatano, Insulo Roosevelt, Insulo Randalls, kaj preskaŭ unu dekono da Insulo Ellis, la superakva parto de Insulo Libereco, kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.

Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, telelvidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.

Metropola areo de Novjorko

La metropola areo de Novjorko estas difinita de la Oficejo de la Censo de Usono kiel statistika areo Novjorko, Norda Nov-Ĵerzejo kaj Long-Insulo. Ĝia nukleo estas la urbo Novjorko kaj ĝi estas la sesa homaglomerado plej granda en la mondo, kun 18 897 109 loĝantoj en 2010 kaj areo de 17 405 kvadrataj kilometroj. La iom pli vasta "kombinita statistika areo Novjorkio-Newark-Bridgeport" eĉ havas preskaŭ 22,1 milionojn da loĝantoj (sama stato de 2010) kaj areon de 30 671 kvadrataj kilometroj. Krome, la metropola areo estas dividita en kvar regionojn. La teritorio sume ampleksas partojn de la usonaj subŝtatoj Novjorkio, Nov-Ĵerzejo, Konektikuto kaj Pensilvanio.

Nov-Jorkio

Nov-Jorkio (angle State of New York [njujork] aŭ [nujork]) estas usona ŝtato. Ĝi enhavas la metropolon Novjorko. Nov-Jorkio situas en la nordorienta Usono kaj havis 19.849.399 loĝantojn en 2017 kaj terareon de 127.190 km2 (proksimume la areo de Anglio). Nov-Jorkio estas okcidente de Nov-Anglio, norde de Pensilvanio kaj Nov-Ĵerzejo, oriente de la Kanada provinco de Ontario kaj sude de la Kanada provinco de Kebekio.

Novjorko

Novjorko aŭ Nov-Jorko (angle New York City [njujoŭk siti] aŭskulti, oficiale: City of New York) estas la plej loĝata urbo de Nov-Jorkio, nordorienta ŝtato de Usono kaj la dua plej granda aglomeraĵo de la kontinento. Ĝi estas centro de la metropolita areo de Novjorko, kiu ankaŭ troviĝas inter la plej grandaj aglomeraĵoj en la mondo. Ekde la fino de la 19-a jarcento ĝi estas unu el ĉefaj mondaj centroj por la komerco kaj ekonomio. Novjorko estas konsiderata tutmonda urbo pro ĝiaj mondskalaj influoj ĉe la amaskomunikiloj, politiko, edukado, hobio, kaj modo. La arta kaj kultura influo de la urbo estas inter la plej gravaj de la lando. Krome, en ĝi troviĝas la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj, kio igas ĝin grava loko por la internaciaj rilatoj.

La urbo konsistas el kvin arondismentoj (kelkfoje tradukata kiel distriktoj aŭ komunumoj) kaj ĉiu el ili koincidas kun municipo: Bronkso, Broklino, Manhatano, Kvinzo kaj Staten-Insulo. Kun pli ol 8,4 milionoj da novjorkanoj en urba areo de 830 kvadrataj kilometroj, Novjorko estas la dua plej dense loĝata urbo en Usono, post Nov-Ĵerzejo, trans la rivero Hudson.

La urbo havas multajn kvartalojn kaj konstruaĵojn kiuj estas rekonataj en la tuta mondo. Ekzemple, la statuo de Libereco, situanta ĉe la samnoma insulo, kaj la insulo Ellis, tra kiu sekvis milionoj da enmigrintoj, atingintaj Usonon fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. Wall Street estas unu el la ĉefaj tutmondaj centroj por la ekonomio kaj financo ekde la Dua Mondmilito kaj ĝi estas la sidejo de la Novjorka Borso. La urbo ankaŭ havas gravan koncentriĝon de multaj nubskrapuloj, inter kiuj troviĝas la fame konataj Empire State kaj la ĝemelturoj de World Trade Center, detruitaj en la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

La urbo ankaŭ estas konata kiel lulilo de multaj usonaj kulturaj movadoj, kiel ekzemplo, la Harlema renesanco pri literaturo kaj vidarto, kaj la abstrakta ekspresionismo (ankaŭ konata kiel Novjorka Skolo) pri pentrarto, kaj hiphopo, punko kaj Tin Pan Alley pri muziko. En 2005, oni parolis ĉirkaŭ 170 lingvojn en la urbo, kaj 36% de la loĝantaro naskiĝis ekster Usono. Pro la metroo funkcianta 24 horojn diurne kaj la konstanta trafiko kaj moviĝado de homoj, Novjorko estas konata kiel «la urbo kiu neniam dormas».

Ponto

Ponto estas vorka konstruaĵo kiu ebligas transiron super obstaklo, kiel rivero, valo, fervojo, strato, ktp.

Estas multaj diferencaj dezajnoj kiuj servas por unikaj celoj kaj aplikiĝas al diferencaj situacioj. Dezajnoj de pontoj varias depende el la funkcio de la ponto, la naturo de la tereno kie la ponto estas konstruita kaj ankrita, la materialo uzita por konstrui ĝin, kaj la mono disponebla por konstrui ĝin.

La praaj pontoj ebligis transiron nur al la homoj, la nunaj ankaŭ al ĉiaspecaj veturiloj, ne nur aŭtoj aŭ trajnoj, sed eĉ foje al ŝipoj aŭ aviadiloj (ekzemplo: flughaveno Schiphol, Nederlando).

Pontojn, oni konstruas el tre diversaj materialoj: ligno, ŝtono, briko, ŝtalo, ktp.

Modernaj pontoj povas longi je pluraj kilometroj kaj alti je centoj da metroj.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.