Plinio

Du romiaj verkistoj, onklo kaj nevo, havis la saman nomon Plinio:

Ĉi tiu paĝo estas apartigilo: listo de artikoloj kun sama aŭ preskaŭ sama titolo.

Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo.

3226 Plinio

3226 Plinio estas malbone konata asteroido de la asteroida zono malkovrita la 24-an de septembro 1960 per la kunlabora esploro de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

Tom Gehrels eksponis 130 fotografiajn platojn en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego).

Tiuj platoj poste estis senditaj en Leiden (Nederlando), kie ili estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Ĝia nomo honoras ambaŭ romiajn verkistojn : Plinio la Maljuna (23 – 79), kaj ties nevo Plinio la Juna (61 – 113).

Almadén

ISOAlmadén estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Gravo de tiu urbo venas de la epoko de romianoj kiam jam estis ekspluatitaj la minejoj de cinabro el kiu oni produktas hidrargon. Menciis tiun fakton Strabono, Vitruvio kaj Plinio la Maljuna, kiam ili parolas pri apuda romia urbo Sisapo.

Enciklopedio

Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion.

Enciklopedio estas dividataj en artikoloj aŭ kapvortoj, kiuj estas kutime ordigitaj laŭ alfabeta ordo de artikolnomo. Enciklopediaj artikoloj estas pli longaj kaj pli detalaj ol tiuj de plej vortaroj. Ĝenerale parolante, malkiel vortaraj artikoloj, kiuj fokusiĝas pri la lingva enhavo aŭ informado pri la vortoj, enciklopediaj artikoloj fokusiĝas al fakta informaro por kovri la aferon aŭ koncepton por kiu la artikolnomo estas.La vorto enciklopedio devenas de la grekaj vortoj 'εγκύκλιος παιδεία' kiuj signifas "en cirklo de lerno". Fakte, la grekoj verkis la unuajn enciklopediojn en la Okcidento. Same Aristotelo kiel Demokrito atingis kapti tutecan scion en siaj verkoj. La verkoj de Aristotelo ankoraŭ ekzistantaj formigas ian enciklopedion. La unua vera enciklopedio estas la Natura Historio de Plinio en la 1-a jarcento, enhavanta 37 librojn kaj 20 mil faktojn elĉerpitajn el 2 mil libroj kaj 100 aŭtoroj. Ĝi enhavas same fakton kiel fikcion kaj fariĝis la fonto de postaj enciklopedioj.

Gotoj

La gotoj estis antikva etno kiu havas orient-ĝermanan devenon kaj ili parolis en la gota lingvo. Pri la originaj sidejoj de gotoj oni povas scii jam de la antikvaj aŭtoroj kaj de arkeologiaj esploroj. Plinio la Maljuna (23-79 p.K.) skribis en sia verko "Naturalis historia" ("naturhistorio") pri la gotoj. Ankaŭ Jordanes la gota historiisto kaj monaĥo en la 6-a jc p.K. en sia verko 'Pri la deveno kaj la agado de gotoj" skribis de la legendoj ĝis la jaro 540 p.K., i.a. pri la genealogioj de la ostrogotaj reĝoj la Amaloj kaj pri la vizigotaj reĝoj la Baltingoj. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistulo. Ili migris en la 2-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro.

La visigotoj (el la germana Westgoten, t.e. okcidentaj gotoj), rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 p.K. sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valento kaj kuntiris fortojn en Ilirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711.

La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de Atilo (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setlis en la 5-a jarcento p.K. en Panonio.

Kalia aluminia sulfato

Kalia aluminia sulfato estas kemia komponaĵo, duobla sulfata (SO4-2) salo de kalio kaj aluminio, senkoloraj dodekaedraj kristaloj ankaŭ konataj kiel aluminiaj alunoj. Ĉi-substanco estas uzata en akvopurigo, ledo-tanado, tinkturoj, fajrorezistaj teksaĵoj kaj bakpulvoro.

Kiel kosmetikaĵo tiel ĝi uzatas kiel senodorigilo, postrazo-traktado kaj tiel kiel skiptika ĝi havas aplikojn por etaj postrazaj vundoj. Kalia aluno estas konata ekde la antikveco, tiam kiam la Antikvaj Egiptanoj estigis ĝin per vaporado en la dezerto. Plinio la Maljuna nomis ĝin alumen aŭ salsugoterrae' kaj estas evidente ke temas pri la sama stupteria priskribita de Dioskorido.

Komo (Italio)

Como [KOmo] estas urbo en norda Italio, ĉefurbo de samnoma provinco en Lombardio, situanta ĉe lago de Como, ĉe la landlimo al Svisio.

Proksima al la lago Como kaj la Alpoj, Como fariĝis populara turisma celloko kaj la urbo enhavas multnombrajn verkojn de arto, preĝejoj, ĝardenoj, muzeoj, teatroj, parkoj kaj palacoj: la Duomo (sidloko de episkoplando de Como), la baziliko de Sankta Abondio (Sant’Abbondio), la Vilao Olmo, la publikaj ĝardenoj kun la Tempio Voltiano, la Teatro Sociale, la Broletto (la urbo mezepoka urbodomo) kaj la 20-a jarcento Casa del Fascio (Domo de Faŝismo). Kun 213.996 alvenoj, Como estas la tria plej vizitata urbo en Lombardio post Milano kaj Bergamo.Jam en la romia epoko tie ekzistis komunumo nomata Novum Comum, sed malmulte da ĝi konserviĝis. Ĝi estis la naskiĝloko de Plinio la Maljuna kaj Plinio la Juna.

Kristano

Kristano estas konfesanto de kristanismo, sekvanto de Jesuo Kristo. Ne ekzistas preciza difino de kristano.

Loligo

Loligoj (aŭ Kalmaroj) estas genro de kapopieduloj kaj eble la plej reprezentiva kaj vaste distribuita grupo de miopsinoj. Ili distingatas pro havantaj kapon klaran, simetrion duflankan, mantelon kaj brakojn. Kalmaroj, simile sepioj, havas ok brakojn kaj du tentaklojn aranĝatajn en paroj.

La genron unue priskribis Jean Baptiste Lamarck en 1798, sed la nomon jam uzis aliaj pli frue (Schneider, 1784; Linnaeus, 1758) kaj eble uziĝis jam de Plinio la pli maljuna.

Oni komerce ekspluatas plurajn speciojn, kiel Loligo vulgaris kaj Loligo plei. Oni scias ke plurajn speciojn allogas noktaj lumoj; sekve oni kaptas ilin per kelkaj metodoj de luma allogado.

Mirono

Mirono (en greka Μύρων; laboris ĉirkaŭ 480-440 a.K.) estis skulptisto kaj bronzisto de mezo de la 5-a jarcento a.K. kaj unu el la plej konataj aŭtoroj de la greka arto, kies skulptaj verkoj markis la transiron al la klasika periodo. Naskiĝinta en Eleŭteras, urbo situa ĉe la landlimo de Beotio kaj Atiko. Laŭ la Naturalis Historia (naturhistorio) de Plinio, Ageladas de Argos estis ties instruisto.Li laboris ĉefe el bronzo: kaj kvankam li faris kelkajn statuojn de dioj kaj herooj, lia fama ĉefe kuŝas sur liaj reprezentaĵoj de atletoj, en kiuj li faris veran revolucion, laŭ la tiamaj komentistoj, ĉar enkondukis kuraĝon en la pozmaniero kaj ritmon pli perfektan, subigante la partojn al la tuto. Lia granda sukceso konsistis en la fakto ke li sciis kapti kiel neniu la movon. Lia plej famaj verkoj karakterizas pro la fidinda reprezentado de la streĉiĝoj de la homa korpo moviĝanta, kiel videblas en lia tre konata Diskobolo, kaj pri la realismo en liaj skulptaĵoj de homoj kaj bestoj.

Liaj plej famaj verkoj, laŭ Plinio (Natura Historio, 34.57-59) estis bovido, hundo (canem, eble Cerbero), Perseo, satiruso — Marsiaso - admirante fluton kaj Minerva (Atena), Heraklo, kiu estis portita al la sanktejo kiun dediĉis al li Pompeo la Granda en la Maksima Cirko, la Diskobolo (nome ĵetsito de disko), kaj Apolo por Efeso, «kiun Antonio la triumviro rabis al efesanoj, sed diigita Aŭgusto restaŭris post esti avertita dum sonĝo».

Nikolao Leoniĉeno

Niccolò da Lonigo (1428-1524) estis itala kuracisto, botanikisto, filologo, gramatikisto, eldonisto, helenisto kaj humanisto. Instruisto de Paracelsus, li estis unu el la plej renomaj kuracistoj de sia epoko kaj li notindiĝis ĉefe pro la tradukado de la "Aforismoj" de Hipokrato kaj pro la kritikaj notoj al Plinio en la verko (Plinii et aliorum doctorum, qui de simplicibus medicaminibus scripserunt, errores notati, 1492).

Nunaj esploroj elmontradis ke Leoniĉeno plenumis vitalan rolon en la kompilado kaj eldonado de grekaj tekstoj por la presejo de Aldo Manuzio. Fondinto de la humanisma medicino, li superis al la mezepoka scenejo, kaj verkis gravajn traktaĵojn pri veneraj malsanoj kaj specife pri la sifiliso. Lia sperto kiel esploristo influis ankaŭ la natursciencojn, pere de korekoj faritaj en la Natura Historio de Plinio, kio kaŭzis multe da polemiko.

Plinio Antolini

Plinio ANTOLINI (naskiĝis en 1920 en Breonio, vilaĝo de Fumane, mortis en 2012 en Settimo di Pescantina) estis itala amatora astronomo, profesie apotekisto.

Ricevinte sian diplomon pri farmacio en Bolonjo en 1945, li malfermis sian propran apotekon en Pescantina. Nelonge poste li kreis kaj disvolvis sian propran privatan observatorion : la Observatorio Plejado

Li estis ano de la Gruppo Italiano Astrometristi ; la Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro aŭ kunmalkovro de 4 asteroidoj inter 1994 kaj 1996, kun Giovanni Zonaro kaj Flavio Castellani.

Plinio la Juna

Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, nomata Plinio la Juna, naskiĝis dum la jaro 61 en Como (Novum Comum) kaj mortis ĉirkaŭ la jaro 113. Li estis nevo kaj poste adopta filo de Gaius Plinius Secundus, konata kiel Plinius maior, Plinio la Maljuna.

Plinio la Maljuna

Gaius Plinius Secundus konata kiel Plinius maior, tio estas Plinio la Maljuna (por diferencigi lin disde lia nevo Plinio la Juna), naskita ĉirkaŭ la jaro 23 en Novum Comum (Como), mortinta je la 24-a de aŭgusto 79) estis romia klerulo kaj nobelo.

Plinio faris nobelan karieron unue kiel advokato, poste kiel armea komandanto kaj posta guberniestro (procurator) en diversaj provincoj. Li tiel akiris sciojn pri la regionoj ĝermanaj kaj estis akompananto de la imperiestroj Vespasiano kaj Tito dum ties kampanjoj al Ĝermanio.

Li konatiĝis al la posteula mondo per sia verko Naturalis historia ("naturhistorio"). Ĝi estas speco de 37-voluma enciklopedio, dediĉita al Tito, kaj resumas la natursciencan scion de la epoko. Plinio ĝisvivis la publikigon de la unuaj dek volumoj (per mana kopiado); la ceteraĵo estis publikigita nur post lia morto.

Plinio kiel prefekto de la romia ŝiparo en Mediteraneo en la jaro 79 eksciis pri la erupcio de Vezuvio kaj veturis ŝipe al la Golfo de Napolo por esplori la erupcion kaj helpi la viktimojn de la katastrofo.

Tie li estis sufokita de vulkanaj gasoj.

Lia nevo Gaius Plinius Caecilius Secundus minor, konata kiel Plinio la Juna, 27 jarojn poste skribis al Tacito pri lia morto.

Escepte de Naturalis historia ĉiuj verkoj de Plinio perdiĝis.

Tamen kelkaj estis uzitaj kiel fontoj de aliaj aŭtoroj, ekzemple lia verko Bella Germaniae (militoj de Ĝermanio) estis uzata de Tacito.

En kelkaj lingvoj oni uzas lian nomon por distingi fortajn vulkanajn erupciojn kiel "pliniajn".

Rodoso

Rodoso, nomata ankaŭ Rodo aŭ Rodiso (greke Ρόδος [ROdos]), estas insulo en Mediteraneo sudokcidente de Turkio.

Ĝi apartenas al Grekio kaj estas la plej orienta el ties insuloj.

Ĝia areo estas 1400 km², ĝia pleja longo estas 78 km, la pleja larĝo 38 km; loĝas sur ĝi 150 000 homoj.

Ĝia plej grava urbo estas Rodos-Urbo

ĉe la norda bordo.

Ties historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Plej alta loko estas monto Ataviro (1215 m).

En Rodoso iam staris giganta statuo de la suna dio Helios, nomata Koloso de Rodoso; ĝi estis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Laŭ iuj ĝi estis tiom granda, ke ĝiaj piedoj staris sur la du flankoj de haveno kaj ŝipoj traveturis sub ĝi; tio estas dubata, sed oni taksas la alton de la statuo je pli ol 30 metroj.

La statuo disfalis dum tertremo en -226.

Plinio la pli maljuna ankoraŭ vidis ĝiajn restaĵojn kaj raportis, ke ĝiaj fingroj estis pli grandaj ol normalaj statuoj.

Diodoro asertis ke, same kiel la Koribantoj faris al Zeŭso en Kreto protektante lin de lia patro Krono, la Telkinoj vartis kaj protektis lian fraton, la maran dion Pozidonon, en tiu-ĉi insulo. Iĝis plenaĝa, li enamiĝis la fratinon de la Telkinoj, Halia (Ἄλια), el kiu li havis la nimfon Rode (Ῥόδη) kiu donas la nunan nomon de la insulo.

Rodoso de 1309 al 1530 estis rezidejo de la nuna Malta Ordeno.

Sapo

Komponaĵo, rezulto de la kemia reakcio sapiĝo, kiun oni uzas por lavi sin, tolaĵojn, ktp.

La vorto "sapo" renkontiĝas kiel unue en teksto de Plinio la pli maljuna, romia sciencisto. Jam temas pri produktaĵo farita el

sebo kaj cindroj, sed ĝi estis uzita de la gaŭloj por kolorigi siajn harojn al rufo. Longtempe la homoj lavis sin sen uzo de sapo, ekzemple pere de varmega vaporo, kaj la tolaĵojn oni batadis en flua akvo por forigi la malpuraĵojn. La unua vera sapo estis elfarita en Mezopotamio, kaj la epoko de Krucmilito konatigis ĝin al la eŭropanoj.

Nuntempe en la urbo Halepo en Sirio oni plu elfaras sapon el olivoleo kaj natrio (ricevita el cindroj de salikorno), kun aldono oleon el laŭr-bero, kiun oni povas rigardi kiel la plej praava de la nun ekzistantaj sapoj. En hodiaŭa epoko tiu 100% natura sapo, ekĝuas bonfamon ĉe naturama publiko.

Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando.

Poste la elfarado de sapo disvastiĝis al aliaj havenoj de la Mediteranea Maro, tiel kiel Alikanto, Ankono, kaj la plej konata tiurilate : Marsejlo.

Diversaj receptoj ekzistas : el vegetala aŭ animala graso, kun natrio aŭ kalio, ktp.

Post la Dua mondmilito pli kompleksaj kemiaĵoj la detergoj emis anstataŭi ĝin. Sed nun tiuj lastaj suferas kritikojn de la ekologiismanoj.

Sekalo

Sekalo (1) (Secale) estas genro en la familio de poacoj (Poaceae). Ekzistas nur ĉirkaŭ 6 specioj, kiuj kreskas en Mediteraneo kaj Afriko.

Sekalo en la ĉiutaga parolo (2) (Secale cereale, kiel specio sekalo (1)) estas la plej disvatiĝinta grenspecio. Ĝi ne estas klasika genro de la antikva epoko. Oni supozas ties originon en Anatolio (Malgranda Azio) antaŭ 2000–3000 jaroj kiel trudherbo de tritikkampoj. Unuafoje menciis ĝin Plinio.

Ĝi estas membro de la tritika tribo (Triticeae) kaj estas tre proksime rilata al la hordeo (Hordeum) kaj al la tritiko (Triticum). La greno el sekalo estas uzata por produkti farunon, sekalan panon, sekalan bieron, kukopanon, kelkajn viskiojn, kelkajn vodkojn, kaj animalan furaĝon. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata tute, ĉu boligita kiel sekalberoj, aŭ grenigitaj, simile al avenflokoj.

Suetonio

Suetonio (PIV), aŭ Svetonio (latine Suetonius; naskiĝis ĉirkaŭ 70; mortis ĉirkaŭ 140) naskiĝis eble en Ostio, romia kolonio en Afriko. Plinio la juna estis lia bonfaranto kaj amiko. El la verko de Suetonio konserviĝas fragmentojn de De uiris illustribus (Pri viroj gloraj) kaj preskaŭ kompleta De uita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj). En ĉi tiu lasta li rakontas la vivon de dekdu el la imperiestroj, de Cezaro al Domiciano. Dum la unuaj jaroj de la regado de Hadriano (r. 117-38) li estis bibliotekisto sed por mallonga tempo. Post tiu momento ni ne scias plu pri Suetonio.

Trajano

Trajano, latine: Marcus Ulpius Nerva Traianus, naskiĝis 18-an de septembro 53, mortis 27-an de januaro 117, kaj estis romia imperiestro ekde 98 ĝis 117.

Li estas konsiderata tre bona imperiestro. De li kaj lia amiko Plinio la pli juna postrestis pluraj leteroj el ilia korespondado. Famaj estas ambaŭ leteroj kiuj temas pri la maniero, kiel trakti kristanojn.

Li ankaŭ famis pro siaj konstruigaj laboroj. Gravaj konstruaĵoj de lia epoko estas interalie la Ponto de Trajano, Forumo de Trajano, Trajana Kolono, Alkantara Ponto, vojoj kaj kanaloj en Dakio (nuna Rumanio).

Unukornulo

Unukornulo aŭ unikorno estas mita besto. Ĝi estas priskribata kiel ĉevalo kun unu korno sur la frunto. En modernaj bildigoj, la korno povas esti la sola eco, kiu diferencigas ĝin de ĉevalo, sed tradicie ĝi havis ankaŭ barbon de virkapro, voston de leono kaj fendhufojn. Nuntempe la mito vivas en filmoj kie ofte estas blanka tenera ĉevalo kun ora helikforma korno.

La dentegon de la narvalo aŭ de la rinocero oni iam prezentis kiel pruvon de la vereco de la mito. La figuro povas deveni el Hindio kie loĝas la hinda rinocero (Rhinoceros unicornis) pri kiu disvastiĝis misaj informoj kaj priskriboj.

Unukornulo ne ekzistas en la malnova greka mitologio sed jam la greka historiisto Ktesio kaj la roma historiisto Plinio la pli maljuna konis ĝin. Ktesio (5-a jarcento a.K.) rakontas en sia verko Indika pri blankaj sovaĝaj azenoj el Hindio, kiuj havas akran kornon en la mezo de frunto. Plinio rakontas pri Monokero, kiu havas korpon de ĉevalo, piedojn de elefanto kaj voston de apro.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.