Peter Handke

Peter HANDKE (naskiĝis la 6-an de decembro 1942 en Griffen) estas aŭstra verkisto, ricevanto de la Nobel-premio pri literaturo de 2019.

Peter Handke
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Peter-handke

Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1942 (1942-12-06) (76-jara)
en Griffen
Subskribo
Peter Handke
Familio
Profesio

Vivo

Parton de sia malfacila junuleco li pasigis en Berlino (1944-48). De 1961-65 li studis jursciencon en Graz, kie li kontaktiĝis kun avangardemaj verkistoj ĉirkaŭ la Forum Stadtpark kaj la fakgazeto Manuskripte. En 1966 li mallaŭdis dum konferenco en Princeton la priskribad-nekapablon (Beschreibungsimpotenz) de la intertempe jam ne tro verkista sed pli kritikista rondo Gruppe 47. Tio plirapidigis ties nuligon.

Poste Handke plurfoje vizitis Usonon (kp. la vojaĝromanon Der kurze Brief zum langen Abschied de1972) kaj ekloĝis en Berlino kaj en Kronberg im Taunus, poste en Parizo kaj - de 1979 ĝis 1988 - en Salcburgo. Nuntempe li vivas kiel liberprofesia verkisto apud Parizo. En 1973 li ricevis la Georg-Büchner-premion kaj en 1979 la Kafka-premion.

Post la eksplodo de la Kosova Milito en 1999 li forlasis la Romkatolikan Eklezion pro la papa sinteno pri la milito kaj redonis la Büchner-premion por protesti kontraŭ la milita engaĝiĝo de NATO en la koro de Belgrado. Li krome manifestacie kaj solidarece vojaĝis en Belgradon kaj al Novi Sad por ne perdi sian kredindecon.

Kreiva agado

Komencoj

En sia unua romano Die Hornissen (1966) kritika demandado pri la mondo pere de lingvo ankoraŭ estas kaŝita. Sed jam en la sekvontaj voĉlegadaĵoj Selbstbezichtigung (1966), Weissagung (1966) kaj Hilferufe (1967) tia demandado iĝis la fokuso. Ankaŭ en sia provoka kaj de Claus Peymann surscenejigita teatrodebutaĵo Publikumsbeschimpfung - teatraĵo sen bildoj kaj sen intrigo, la monda pridemandado centras. Simile por Kaspar (1967): intence la verkisto elektis la karakteron de la trovita orfano Kaspar Hauser kiel ĉefrolulo de teatraĵo, kiu montras kiel paroligi homojn kaj turmenti lin. Per sia en 1972 - ankaŭ filmigita - rakonto Die Angst des Tormanns beim Elfmeter (1970) Handke skribis en la tradicio de Hugo von Hofmannsthal literaturaĵon plena de lingvoskeptiko (ekz. en la hofmannsthala Ein Brief de 1900). Tie ĉi li evoluigas pensadon, kiu estis anoncinta sin jam en la krimromano Der Hausierer (1967) : fakte, la golulo (=protagonisto de la verko Die Angst des Tormanns) aktoras pasive; la objektojn, kiujn li vidas, pli kaj pli enlingviĝas kaj iĝas ordonoj kaj malpermesoj.

La tie ĉi kritika vido de la ĉiamĉeesto de signosistemoj kaj la senpotenco de la homoj uzantaj ilin en la sekvanta verkaro de Handke reperdiĝis. Ĉar tiam li flegis patosan, altnivelan stilon kun imito de la Nova subjektiveco de la tiutempa germanlingva literaturo (Wunschloses Unglück, 1972, pri la sinmortigo de la patrino; Die Stunde der wahren Empfindung, 1975, Langsame Heimkehr, 1979). Literaturo iĝas garantiilo de nova ordo en nepriloĝita mondo. Lirka hermetismo (Die Innenwelt der Außenwelt der Innenwelt, 1969) iras brakon en brako kun intence nepolitika sinteno (Ich bin ein Bewohner des Elfenbeinturms, 1972).

Dum la 80-aj jaroj

En 1980 aperis lia poetika esea rakonto Die Lehre der Sainte-Victoire, kiu laŭ la pentra verkaro de Paul Cézanne konceptigis universalan poezion kaj ankoraŭ senteblas en la arta fabelo Die Abwesenheit (1987). La ideo harmoniigi la naturon per la kreiveco de artistoj ankaŭ ĉerpas ideojn de Adalbert Stifter. Li iĝis, same kiel Karl Philipp Moritz kaj Gottfried Keller unu el la plej gravaj imitinda ekzemplo por Handke. Aliajn modelojn de prapoezio danke al ordigita reirado donas Der Chinese des Schmerzes (1983) kaj Die Wiederholung (1986).

Dum la 90-aj jaroj

Dum la 1990-aj jaroj Handke skribis la detalriĉajn-himnajn prozo-studojn Versuch über die Jukebox (1990) kaj Versuch über den geglückten Tag. Ein Wintertagtraum (1991) [kiu daŭrigis la strukturon de Versuch über die Müdigkeit de 1989] la malfacile alirebla pantomimdramo Die Stunde da wir nichts voneinander wußten (1992) kaj la longa epopeoimita romano Mein Jahr in der Niemandsbucht (1994).

Per sia miniatura kolekto Noch einmal Thukydides (1990) li ne imitas grandstilan historiskribadon - kiel promesus la nomo Tukidido - sed priskribas la epifanion de unuopaĵoj. Furoris en 1996 lia teksto winterliche Reise zu den Flüssen Donau, Save, Morawa und Drina oder Gerechtigkeit für Serbien en la germana taggazeto Süddeutschen Zeitung . Tie li provis prezenti alian, personan kaj estetikan vidon sur la Bosnia Milito; Handke jam antaŭe en 1991 okupiĝis pri la renaciismigo de popoloj en iama Jugoslavio skribante Abschied des Träumers vom Neunten Land. Erinnerung an Slowenien.

Handke kaj la militoj de sur la Balkana duoninsulo

Vojaĝo de Handke en 1996 en Jugoslavion por laŭtlegadoj (Handke, kiel etna sloveno, regas sudslavajn lingvojn) estis en germanlingvaj gazetoj ege kritikita kaj skandaligita. Handke kompletigas la verkistan rigardon per Sommerlicher Nachtrag zu einer winterlichen Reise, kvazaŭa postparolado al siaj eseoj favoraj de Serbio.

Novaj vojaĝoj en 1999 sur la balkanan duoninsulon verkigis lin la volumon Unter Tränen fragend (2000). En 1997 aperis la romano In einer dunklen Nacht ging ich aus meinem stillen Haus, kie apotekisto vojaĝas al loko transen de iu landlimo kaj trovas sin implikita en intrigo da aventuroj kaj amaferoj. En 1999 la dramo Die Fahrt im Einbaum oder Das Stück zum Film vom Krieg denove temis pri sudorienta Eŭropo. Sekvis Der Bildverlust oder Durch die Sierra de Gredos (2002), longega kaj lingve impona verko situanta ĉe la limo inter revo kaj realo, literaturo kaj pripensado. Per la romano Don Juan (erzählt von ihm selbst) (2004), fantazia kaj neordinara, kurioza meditado pri amo kaj maldaŭra efemero, Handke sukcese kaj novmaniere interpretis unu el la plej gravaj uloj de la mondliteraturo.

Aliaj verkoj

Aliaj gravaj skribitaĵoj de Handke estas: la rakontoj Begrüßung des Aufsichtsrats (1967) kaj Kindergeschichte (1981); la de li mem en 1977 kun Edith Clever kaj Gérard Depardieu filmita romano Die linkshändige Frau (1976); la radiodramo Wind und Meer (1970); la drampoemo Über die Dörfer (1981); la teatraĵoj Das Mündel will Vormund sein (1967) kaj Die Unvernünftigen sterben aus (1973) kiel ankaŭ la notitaĵoj Das Gewicht der Welt. Ein Journal (1977), Die Geschichte des Bleistifts (1982) kaj Phantasien der Wiederholung (1983).

Kune kun Wim Wenders li verkis en 1987 la scenaron por Der Himmel über Berlin. Kiel reĝisoro de memskribita scenaro li laboris ĉe Chronik der laufenden Ereignisse (1970) kaj ĉe L’Absence (1993; kun Bruno Ganz kaj Jeanne Moreau).

Krome li estis tradukanto i.a. de Walker Percy, Francis Ponge, Emmanuel Bove, Julien Green kaj Sofoklo.

Literaturo

  • Heinz Ludwig Arnold (eld.): Peter Handke. edition text + kritik 24/24a (1969; 1971; 1976; 1978; 1989; 1999 jeweils mit fortgeschriebener, detaillierter Bibliographie)
  • Carlo Avventi: Mit den Augen des richtigen Wortes. Wahrnehmung und Kommunikation im Werk Wim Wenders und Peter Handkes. Gardez!-Verlag, Remscheid 2004, ISBN 978-3-89796-126-5, * Lilian Birnbaum: Peter Handke. Porträt des Dichters in seiner Abwesenheit. Verlag Müry Salzmann, Salzburg 2011. ISBN 978-3-99014-042-0.
  • Thorsten Carstensen: Romanisches Erzählen. Peter Handke und die epische Tradition. Wallstein, Göttingen 2013. ISBN 978-3-83531-108-4.
  • Thomas Deichmann (eld.): Noch einmal für Jugoslawien: Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-518-39406-1
  • Leopold Federmair: Die Apfelbäume von Chaville. Annäherungen an Peter Handke. Jung und Jung, Salzburg und Wien 2012, ISBN 978-3-99027-029-5
  • Wolfram Frietsch: Peter Handke – C. G. Jung: Selbstsuche – Selbstfindung – Selbstwerdung. Der Individuationsprozess in der modernen Literatur am Beispiel von Peter Handkes Texten. scientia nova, Gaggenau 2006, 2. Auflage, ISBN 978-3-935164-01-6
  • Herwig Gottwald; Andreas Freinschlag: Peter Handke. UTB, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-8252-3220-7
  • Kurt Gritsch: Peter Handke. Gerechtigkeit für Serbien: Eine Rezeptionsgeschichte. Studien Verlag, 2008, ISBN 978-3-7065-4614-0
  • Fabjan Hafner: Peter Handke: Unterwegs ins Neunte Land. Zsolnay, Wien 2008, ISBN 978-3-552-05427-1
  • Adolf Haslinger: Peter Handke. Jugend eines Schriftstellers, 1999, ISBN 3-518-38970-X
  • Malte Herwig: Meister der Dämmerung. Peter Handke. Eine Biografie. DVA, München 2010, 364 S., ISBN 978-3-421-04449-5
  • Hans Höller: Peter Handke. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 2007, ISBN 978-3-499-50663-5
  • Volker Georg Hummel: Die narrative Performanz des Gehens. Peter Handkes „Mein Jahr in der Niemandsbucht“ und „Der Bildverlust“ als Spaziergängertexte. Transcript Verlag. Bielefeld 2007, ISBN 3-89942-637-1
  • Peter Jamin: Der Handke-Skandal – Wie die Debatte um den Heinrich-Heine-Preis die Kulturgesellschaft entblößte. Gardez!-Verlag, Remscheid 2006, ISBN 3-89796-180-6
  • Klaus Kastberger (eld.): Peter Handke. Freiheit des Schreibens – Ordnung der Schrift, Magazin des Österreichischen Literaturarchivs, Band 16, Paul Zsolnay Verlag, Wien 2009
  • Klaus Kastberger und Katharina Pektor (eld.): Die Arbeit des Zuschauers. Peter Handke und das Theater. Katalog zur Ausstellung im Österreichisches Theatermuseum|Österreichischen Theatermuseum. Jung und Jung, Salzburg 2012, ISBN 978-3-99027-030-1.
  • Louise L. Lambrichs: Le cas Handke: conversation à bâtons rompus. Inventaire/Invention, 2003,
  • Simone Malaguti: Wim Wenders’ Filme und ihre intermediale Beziehung zur Literatur Peter Handkes. Peter Lang, Frankfurt a.M., Berlin 2008, ISBN 978-3-631-58064-6.
  • Georg Pichler: Die Beschreibung des Glücks. Peter Handke. Eine Biografie. Wien, 2002, ISBN 3-8000-3883-8
  • Anja Pompe: Peter Handke. Pop als poetisches Prinzip. Böhlau: Köln, Weimar, Wien 2009. ISBN 978-3-412-20386-3
  • Peter Pütz: Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt a.M. 1982, ISBN 3-518-37354-4
  • Carsten Rohde: Träumen und Gehen. Peter Handkes geopoetische Prosa seit „Langsame Heimkehr“. Wehrhahn Verlag, Hannover 2006, ISBN 978-3-86525-045-2
  • Michael Scharang (eld.): Über Peter Handke. Suhrkamp Verlag, Frankfurt am Main 1972.
  • Ute Seiderer: Handkes Fahrt im Einbaum. Poetik des Grenzflusses, in: Wassersprachen. Flüssigtexte aus Österreich, hg. v. Klaus Kastberger, Österreichische Nationalbibliothek, Wien 2006 = Reihe Literatur im StifterHaus; Bd. 18, S. 121-129, ISBN 978-3-900424-54-1
  • Martin Sexl: Poesie als Medienkritik. Die Jugoslawien-Kriege im Werk Peter Handkes.
  • Lothar Struck: Keuschnig statt Kobal. Das Wechselspiel von Sprachkritik und Erzählen im Werk Peter Handkes. http://handkeonline.onb.ac.at/forschung/pdf/struck-2013.pdf Originalbeitrag auf handkeonline.onb.ac.at, 18. Februar 2013.
  • Lothar Struck: „Der mit seinem Jugoslawien.“ Peter Handke im Spannungsfeld zwischen Literatur, Medien und Politik. Verlag Ille & Riemer, Leipzig, Weißenfels 2012, ISBN 978-3-95420-002-3
  • Katja Thomas: Poetik des Zerstörten. Zum Zusammenspiel von Text und Wahrnehmung bei Peter Handke und Juli Zeh. VDM Verlag Dr. Müller 2007, ISBN 3-8364-2753-2
  • Rhea Thönges-Stringaris: Je länger aber das Ereignis sich entfernt … – zu Joseph Beuys und Peter Handke. FIU-Verlag, Wangen/Allgäu 2002 (Originaltext von Handke zu Beuys und Interview mit Johannes Stüttgen zur Lage im Kosovo 1999) ISBN 978-3-928780-27-8
  • Karl Wagner: Weiter im Blues. Studien und Texte zu Peter Handke. Weidle Verlag, Bonn 2009, ISBN 978-3-938803-22-6
  • Ralf Zschachlitz: „Epiphanie“ ou „illumination profane“? L'oeuvre de Peter Handke et la théorie esthétique de Walter Benjamin, Lang-Verlag, Bern 2000, ISBN 3-906758-53-2

Fonto

Köster, Thomas: "Handke, Peter", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 [DVD]

Eksteraj ligiloj

Aŭstrio

Aŭstrio aŭ Aŭstrujo (germane: Österreich [ˈøːstɐˌʁaɪç], oficiale Respubliko Aŭstrio; germane: Republik Österreich) estas parlamenta-demokratia federacia respubliko kaj senmara lando de ĉirkaŭ 8,7 milionoj da personoj en Centra Eŭropo, konsistanta el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno. La teritorio de Aŭstrio kovras 83,879 km². La tereno estas tre montara, ĉar ĝi situas ene de Alpoj; nur 32 % el la lando estas sub 500 m super marnivelo, kaj ties plej alta pinto estas 3,798 m. La majoritato de la loĝantaro parolas lokajn bavariajn dialektojn de la germana kiel gepatra lingvo, kaj la aŭstra-germana lingvo en sia normiga formo estas la oficiala lingvo de la lando. Aliaj lokaj oficialaj lingvoj estas la hungara, la burgenlanda kroata, kaj la slovena.La origino de la nuntempa Aŭstrio radikas en la tempo de la Habsburga dinastio, kiam ĝia plejparto apartenis al la Sankta Romia Imperio. El la reformacia epoko, multaj nordgermanaj princoj, malkontentaj pri la aŭtoritato de la imperiestro, uzis protestantismon kiel la flagon de ribelo. La Tridekjara milito, la influo de la Reĝlando Svedio kaj la Reĝlando Francio, la elstarigo de la Reĝlando de Prusio, kaj la Napoleonaj invadoj malfortigis la imperiestran povon en la nordo de Germanio, sed en la sudo, kaj en ne-germanaj areoj de la imperio, la imperiestro kaj katolikismo plu tenis kontrolon. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Aŭstrio retenis sian lokon kiel unu el la potencoj de Eŭropo kaj, responde al la kronigo de Napoleono kiel la Imperiestro de la Francoj, en 1804 estis oficiale proklamita la Aŭstria imperio. Post la malvenko de Napoleono, Prusio elstaris kiel ĉefa rivalo de Aŭstrio pri la regado en la germanaj teritorioj. La malvenko de Aŭstrio en la Batalo de Königgrätz kontraŭ Prusio dum la Aŭstri-Prusia milito de 1866, ebligis al Prusio plifortigi sian kontrolon super la cetero de Germanio. En 1867, la Aŭstra imperio estis transformita en Aŭstri-Hungario. Post la malvenko de Francio en la Franci-Prusia milito de 1870-1871, Aŭstrio estis ekskludita el la nova Germana imperio, kvankam en la venontaj jardekoj, ties politiko, kaj speciale tiu eksterlanda, pli ka pli konverĝis kun tiu de la Prusi-regata Imperio. Dum la Julia Krizo de 1914 kiu sekvis la murdon de la Arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio la 28-an de junio, Aŭstri-Hungario, kuraĝigita pro la plendo kun germania subteno, la 28-an de julio deklaris militon kontraŭ Serbio, kiu ne tute plenumis la koncernan ultimaton. Aŭstrio estis tiele la unua lando kiu iris al la milito en la Julia Krizo, kiu eventuale rezultis en la Unua Mondmilito.

Post la falo de la Habsburga (Aŭstri-Hungaria) imperio en 1918 fine de la Unua mondmilito, Aŭstrio adoptis kaj uzis la nomon Respubliko German-Aŭstrio (Deutschösterreich), poste ŝanĝis ĝin al Österreich, kadre de klopodoj unuiĝi kun Germanio, sed tio estis malpermesita de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye en 1919. La Unua Aŭstria Respubliko estis establita en 1919. En 1938 Nazia Germanio aneksis Aŭstrion dum la Anschluss. Tiu situacio daŭris ĝis la fino de la Dua mondmilito en 1945, post kio Aŭstrio estis okupita de la Aliancanoj kaj ĝia iama demokratia konstitucio estis restaŭrita. En 1955, la Aŭstria Ŝtattraktato re-establis Aŭstrion kiel suverenan ŝtaton, finante la epokon de la okupacio. Samjare, la Parlamento de Aŭstrio aprobis la Deklaron de Neŭtraleco, kiu deklaris ke la Dua Aŭstria Respubliko estu porĉiame neŭtrala.

Nuntempe, Aŭstrio estas parlamenta reprezenta demokratio kiu enhavas naŭ federaciajn ŝtatojn. La ĉefurbo kaj plej granda urbo, kun pli ol 1.7 milionoj da loĝantoj, estas Vieno. Aliaj ĉefaj urbaj areoj de Aŭstrio estas Graz, Linz, Salzburg kaj Innsbruck. Aŭstrio estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo, nome la dekkvara, kun malneta enlanda produkto por kapo de 44,498 usonaj dolaroj. La lando disvolvigis altan vivnivelon kaj en 2014 estis rangigita la 21-a en la mondo laŭ sia Indico de homa disvolviĝo. Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio., kaj ĝi estas fondinto de la OEKE. Aŭstrio ankaŭ estis subskribinta la interkonsenton de la Traktato de Schengen en 1995, kaj adoptis la valuton de eŭro en 1999.

Delphine Seyrig

Delphine Seyrig estis franca aktorino (naskiĝis la 10-an de aprilo 1932(nun 1932-04-10) en Bejruto (Libano), mortis la 15-an de oktobro 1990 en Parizo), heroino inter aliaj de Alain Resnais, Marguerite Duras kaj François Truffaut en kino.

Florjan Lipuš

Florjan Lipuš, n. 4a de Majo 1937 en Lobnig ĉe Bad Eisenkappel, Aŭstrio, estas karintia slovenlingva verkisto kaj tradukisto. Ekde 1985 li estis koresponda membro de la Slovenia Akademio de Sciencoj kaj Artoj.

Forum Stadtpark

Forum Stadtpark (ankaŭ: Grazer Gruppe aŭ Grazer Forum) estis en 1958 fondita, avangarda unuiĝo da verkistoj kaj artistoj en Graz.

Kaspar Hauser

La 26-an de majo 1828 mistera persono aperis en Nurenbergo: mizere aspektanta 16-jara junulo, kiu parolis strangan, apenaŭ kompreneblan lingvaĵon, kaj kiu nomis sin Kaspar HAUSER.

La mensa kaj korpa stato de tiu ĉi junulo tuj kaptis la atenton de pedagogoj, juristoj kaj teologoj, kiuj ekzamenis lin kaj instruis al li paroli, legi kaj skribi. Montriĝis, ke la junulo estis pasiginta longan tempon tute izolite en kelo. Tamen la mistero pri lia familia fono neniam solviĝis, kvankam la supozoj abundis. Unu teorio pri lia deveno ekzemple asertis, ke li estis princo, kiun oni pro dinastiaj kialoj tuj post la naskiĝo interŝanĝis por mortonta bebo. La gentesto en la jaro 1996 ŝajnis malkonfirmi tion. Tamen, en 2002 aperis informoj, ke tiu gentesto ne povas esti pruvo pri deveno de Kaspar, ĉar la genmaterialo uzita dume ne apartenis al li. Por la dua testo oni uzis 6 identajn materialaĵojn, kiuj devenis de t.n. "kolekto de Feierbach", inkl. lian hareron. La dua testo estis organizita en la Instituto de Krima Medicino en Münster, la sciencan grupon ĉefis prof. B. Brinkmann. La rezulto tute malis kompare al la unua gentesto: la gen-kodoj de Kaspar kaj Astrid von Medinger (virin-linia posteulino de la Princino de Baden) estis 95%-e identaj. Verŝajnas do, ke la historio pri deveno de Kaspar el la reĝinta familio estas vera, tamen, ne ĉiuj sciencistoj, okupiĝantaj pri la problemo de lia deveno, agnoskas tiun rezulton, dirante, ke ĝi ankoraŭ estas kontrolinda.

Ankaŭ la cirkonstancoj de lia frua morto restas malklaraj: Supozeble la pikvundoj, kiuj mortigis lin la 17-an de decembro 1833, estis la sekvoj de atenco, sed oni ankaŭ ne malpruvis la eblon, ke li mortigis sin mem.

Fakto estas, ke la fenomeno Kaspar Hauser inspiris kaj ĝis nun inspiras aron da sciencistoj, verkistoj kaj filmistoj. Famaj ekzemploj estas la dramo Gaspar Hauser (1838) de la franco Adolphe Philippe Dennery, la romano Caspar Hauser oder Die Trägheit des Herzens (1908) de la germana aŭtoro Jakob Wassermann kaj la dramo Kaspar (1968) de la aŭstro Peter Handke.

Kurt Tucholsky i.a. uzis la pseŭdonimon Kaspar Hauser. Helpanto juristscienca de Hauser estis la grava kriminalisto Paul Johann Anselm von Feuerbach.

Katja Flint

Katja FLINT [katja flint] (naskiĝis la 11-an de novembro, 1960) estas germana aktorino.

Naskiĝinte en Stadthagen, Malsupra Saksio, ŝi pasigis parton de sia infanaĝo en Usono. Ŝi fariĝis kosmetikistino, studis teatran sciencon kaj dancon. La aktoradon ŝi lernis en Munkeno. Ekde 1982 Katja Flint aperas en kino kaj televido.

En la jaro 1985 ŝi edziniĝis al la aktoro Heiner Lauterbach. Unu filo naskiĝis, sed la paro disiĝis en 1991. Ekde 2001 Katja Flint vivas kune kun la verkisto Peter Handke.

Nova Romano

La Nova Romano (Nouveau roman en la franca origine) estas tipo de franca romano ekde la 1950-aj jaroj kiu diverĝas de klasikaj literaturaj ĝenroj. Tiu nomigo grupigas kelkajn verkistojn apartenantajn ĉefe al la eldonejo Éditions de Minuit. La termino estis kreita, kun negativa senco, de kritikisto Émile Henriot en artikolo publikigita en Le Monde la 22an de majo 1957, por kritiki la romanon La Jalousie, de Alain Robbe-Grillet.

Oktobro de 2019

Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2019:

10-a de oktobro 2019 La komandestro de la Siriaj Demokratiaj Fortoj generalo Mazloum Kobani Abdi postulis ke Usono protektu la siriajn kurdojn kontraŭ la atakoj de la turka armeo aŭ permesu al ili peti helpon de la registaro de Baŝir Asad kaj la subtenanta ĝin Rusio por ke la rusiaj aviadiloj kreu senflugan zonon super Roĵavo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. La Nobel-premio pri literaturo por jaro 2018 iras al Olga Tokarczuk kaj tiu por 2019 al Peter Handke.

Turkio raportis pri siaj unuaj perdoj dum la operaco kontraŭ kurdoj en Roĵavo (Sirio). Miloj da rifuĝintoj jam inundis la regionon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.9-a de oktobro 2019 La artilerio de Turkio pripafis situojn de la Siriaj Demokratiaj Fortoj apud la urbo Ras Al-Ajn en nord-orienta Sirio, kadre de operaco kontraŭ la siriaj kurdoj, sekvanta subitan foriron de la usona armeo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Mortis 94-jaraĝe la nepo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhofo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.8-a de oktobro 2019 La prezidanto de Ekvadoro Lenín Moreno anoncis translokadon de la registaro al la urbo Guajakilo pro perfortaj manifestacioj inundintaj la ĉefurbon Kito. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.4-a de oktobro 2019 La ĉefadministrantino de Hongkongo, Carrie Lam, malpermesos al manifestaciantoj maski sin. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.3-a de oktobro 2019la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio verdiktis pri la afero «Eva Glawischnig-Piesczek kontraŭ Facebook Ireland Limited». Pli detale ĉe Vikinovaĵoj. Ĉe la polica prefektejo en Parizo, komputika laborulo faris buĉadon, mortiginte kvar homojn. Kvina estas enhospitaligita en kritika stato. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.2-a de oktobro 2019 Nord-Koreio elprovis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo, kio estas grava progreso rilate la armilan programon de Pjongjango, kaj grava provoko, nur kelkajn tagojn antaŭ labor-nivelaj nukleaj intertraktoj kun Usono.

Patrick Modiano

Jean Patrick MODIANO (naskiĝis la 30-an de julio 1945 en Boulogne-Billancourt proksime de Parizo) estas franca verkisto. La 9-an de oktobro 2014 oni aljuĝis al li la literaturan nobelpremion "pro la arto de memorado, per kiu li porĉiamigis la plej nekredeblajn destinojn homajn kaj la vivokondiĉojn de Franclando dum nazigermana okupado."

Premio Georg Büchner

La plej grava germana literaturpremio origine estis artopremio por hesiaj artistoj, disdonata ekde 1923 memore al la dramisto Georg Büchner. En 1951 ĝi estis transformata al literaturpremio por elstaraj germanlingvaj verkistoj.

Jenaj personoj gajnis la premion:

Adam Karillon (1923)

Alfred Bock (1924)

Wilhelm Michel (1925)

Kasimir Edschmid (1927)

Carl Zuckmayer (1929)

Nikolaus Schwarzkopf (1930)

Albert H. Rausch (1932)

Hans Schibelhuth (1945)

Fritz Usinger (1946)

Anna Seghers (1947)

Elisabeth Langgässer (1950)

Gottfried Benn (1951)

Ernst Kreuder (1953)

Martin Kessel (1954)

Marie Luise Kaschnitz (1955)

Karl Krolow (1956)

Erich Kästner (1957)

Max Frisch (1958)

Günter Eich (1959)

Paul Celan (1960)

Hans Erich Nossack (1961)

Wolfgang Koeppen (1962)

Hans Magnus Enzensberger (1963)

Ingeborg Bachmann (1964)

Günter Grass (1965)

Wolfgang Hildesheimer (1966)

Heinrich Böll (1967)

Golo Mann (1968)

Helmut Heissenbüttel (1969)

Thomas Bernhard (1970)

Uwe Johnson (1971)

Elias Canetti (1972)

Peter Handke (1973)

Hermann Kesten (1974)

Manes Sperber (1975)

Heinz Piontek (1976)

Reiner Kunze (1977)

Hermann Lenz (1978)

Ernst Meister (1979)

Christa Wolf (1980)

Martin Walser (1981)

Peter Weiss (1982)

Wolfdietrich Schnurre (1983)

Ernst Jandl (1984)

Heiner Müller (1985)

Friedrich Dürrenmatt (1986)

Erich Fried (1987)

Albert Drach (1988)

Botho Strauss (1989)

Tankred Dorst (1990)

Wolf Biermann (1991)

George Tabori (1992)

Peter Rühmkorf (1993)

Adolf Muschg (1994)

Durs Grünbein (1995)

Sarah Kirsch (1996)

H. C. Artmann (1997)

Elfriede Jelinek (1998)

Arnold Stadler (1999)

Volker Braun (2000)

Friederike Mayröcker (2001)

Wolfgang Hilbig (2002)

Alexander Kluge (2003)

Wilhelm Genazino (2004)

Brigitte Kronauer (2005)

Oskar Pastior (2006, postmorte)

Martin Mosebach (2007)

Josef Winkler (2008)

Walter Kappacher (2009)

Reinhard Jirgl (2010)

Friedrich Christian Delius (2011)

Felicitas Hoppe (2012)

Sibylle Lewitscharoff (2013)

Jürgen Becker (2014)

Rainald Goetz (2015)

Marcel Beyer (2016)

Jan Wagner (2017)

Terézia Mora (2018)

Lukas Bärfuss (2019)

Thomas Bernhard

Thomas BERNHARD (denaske Nicolaas Thomas Bernhard; n. la 9-an de februaro 1931 en Heerlen - m. la 12-an de februaro 1989 en Gmunden) estis aŭstria verkisto. Krom Peter Handke kaj Gerhard Roth li estis unu el la plej gravaj aŭstraj verkistoj post la Dua mondmilito. Lia ampleksa verkaro entenas prozaĵojn kaj dramojn, en kiuj li evoluigis tute propran stilon. Ne troigante oni povas nombri ilin al la gravaj reprezentantoj de monda literaturo.

Virgil Widrich

Virgil WIDRICH (n. 16a de Majo 1967 en Salcburgo) estas aŭstra reĝisoro, scenaristo, kinfaristo kaj plurmedia artisto.

Widrich laboras al granda nombro de filmoj kaj multmediaj projektoj, foje kiel parto de kreiva teamo. Li estas konata ĉefe pro sia nombraj kurtoj kaj multmediaj verkoj.

Li amikiĝis kun artistoj kiaj Peter Handke, kiu estis lia najbaro, kaj kun Wim Wenders, ofta vizitanto. Li ekfilmis 13jaraĝa. En 1983 li eklaboris por Vom Geist der Zeit (Spirito de la tempo). En 1984 li ekinteresiĝis pri komputiloj kaj programis nombron de simplaj ludoj.

En 1990 li iris al Holivudo por labori kun John Bailey en la komedio de scienco-fikcio nome The Search for Intelligent Life in the Universe (la serĉo de inteligenta vivo en la universo).

Wim Wenders

Wilhelm Ernst "Wim" Wenders (Düsseldorf, 14-a de aŭgusto de 1945) estas scenaristo, produktoro, aktoro kaj reĝisoro de kino germana kiu laboris ankaŭ en Usono.

Portantoj de Nobel-premio por literaturo 2001-2025

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.