Persa Imperio

La Persa Imperio estas la antikva granda imperio de la persoj. Ĝi etendiĝis kelktempe de hodiaŭa Turkio ĝis nordokcidenta Hindio kaj Egiptio. La centro de la imperio ĉiam estis en hodiaŭa Irano. La imperio ekzistis de ĉirkaŭ 550 a.K. ĝis 330 a.K. (Aĥemenida dinastio) kaj de ĉirkaŭ 224 ĝis 651 p.K. (Novpersa Imperio de la Sasanidoj).

Cyrus II le Grand et les Hébreux
Kiro la 2-a, reĝo de Persio al 559 a.K. ĝis 529 a.K.

Pasargado (perse: پاسارگاد ) estis la unua ĉefurbo de la Persa Imperio (regata de la aĥemenidoj), situanta en la sudo de la nuna Irano, en la provinco Fars, sur orienta sprono de la Zagros-montaro, je 100 km nordoriente de la provinĉa ĉefurbo Ŝirazo, je 87 km nordoriente de la posta aĥemenida ĉefurbo Persepolo.

Achaemenid-empire-500BCE
La persa imperio dum la jaro 500 a.K.

Imperiestroj

Sphinx Darius Louvre
sfinkso el la palaco de Dario la Granda en Suzo, nun en la muzeo Luvro de Parizo

Vidu ankaŭ

Aramea lingvo

La aramea lingvo estas semida lingvo (Iso 639-3 = aii inter aliaj), kiun origine parolis Arameoj, kaj estis la precipa interlingvo de sud-okcidenta Azio de 600 a.K. ĝis almenaŭ 300 a.K. La aramea estis disvastigita de la asiria kaj persa imperioj. Ĝi estas la lingvo de la Talmudo kaj parto de la Biblio. Iuj personoj kredas ke Jesuo parolis aramee (kies diroj rimiĝas en la lingvo), same eble kiel kelkaj apostoloj.

Artakserkso

Artakserkso regis Persan imperion de jaro 464 a.K. ĝis 424 a.K. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Li permisis hebreojn observi judismon en Jerusalemo.

"En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artakserkso, reĝo de Persujo: la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie..." - Ezra 4:7

Artakserkso la 2-a

Artakserkso la 2-a regis en Persa imperio de jaro 404 a.K. ĝis 358 a.K.. Li estis el Aĥemenida dinastio kaj lia frateto estis Ksenofono.

Li subigis multajn revoluciojn kaj subskribis pactraktaton kun Sparto.

Artakserkso la 3-a

Artakserkso la 3-a regis en Persa Imperio de jaro 358 a.K. ĝis 338 a.K.. Li estis el Aĥemenida dinastio kaj la filo de Artakserkso la 2-a.

Li murdis siajn ĉiajn parencarojn por eviti enlanda milito.

Parisato, la plej juna filino de Artakserkso, edziniĝis al Aleksandro la Granda en 324 a.K. dum la nomitaj Nuptoj de Suzo. Ŝi eble estis murditaj de la unua edzino de Aleksandro nome, Roksano, en 323 a.K.

Artakserkso la 4-a

Artakserkso la 4-a aŭ Arses regis en Persa imperio de jaro 338 a.K. ĝis 336 a.K. Li regis dum mallonge. Li estis sukcedita de sia duon-kuzo Dario la 3-a.

Li estis el Aĥemenida dinastio kaj la filo de Artaĥŝaŝt la 3-a.

Aĥemenida dinastio

La aĥemenida dinastio estas la dinastio de persdevenaj regantoj, la aĥemenidoj, kiuj konstruigis la plej vastan imperion ĝis tiam estintan sur la tero: la Persan Imperion. La dinastion finis atakoj de la armeo de Aleksandro la Granda, kiu inter la jaroj 336 kaj 330 konkeris la imperion kaj en 330 okupis Babilonon.

Kambizo la 1-a, filo de Ciro la 1-a.

Arsamo de Persio, filo de Ariaramnes kaj kunreganto de Kambizo la 1-a (la malfalsa ekzisto de tiu-ĉi estas dubinda, multaj sciencistoj opiniias, ke la personaĵo estas inventita de Dario la 1-a)

Ciro la 2-a "la Granda", filo de Kambizo la 1-a, regis inter -550 kaj -530.

Kambizo la 2-a, lia filo, regis inter -530 kaj -521.

Smerdis, laŭdire lia frato, regis en -521

Dario la 1-a, lia bofrato kaj nepo de Arsames, regis inter -521 kaj -486

Kserkso la 1-a, lia filo, regis inter -486 kaj -465

Artakserkso (Artakserkso la 1-a), lia filo, regis -464 – -424.

Kserkso la 2-a, lia filo, regis -424 – -423.

Sogdiano, lia duon-frato kaj konkurinto, regis -424 – -423.

Dario la 2-a, lia duon-frato kaj konkurinto, regis -424 – -404.

Artakserkso la 2-a, lia filo, regis -404 – -358 (vidu ankaŭ sub Ksenofono).

Artakserkso la 3-a, lia filo, regis -358 – -338

Artakserkso la 4-a, lia filo, regis -338 – -336

Dario la 3-a Kodomano, pranepo de Dario la 2-a, regis -336 – -330

Dario la 1-a

Dario la 1-a (perse: داریوش, dɔːriˈuːʃ; en la antikva persa: Darayavahuš; babilone: Dariamuš; elame: Dariyamauiš; aramee: Dryhwš; biblie: Ahasveros; latine: Darius; 550 a.K.-486 a.K.) estis reĝego de la aĥemenida imperio, laŭ sia mencio naŭa reĝo de la aĥemenida dinastio. Oni ofte nomas lin la Granda. Lia persa nomo signifas "tiun, kiu subtenas bonon".

Kun Kiro la 2-a, Dario la 1-a estis unu el la plej gravaj reĝegoj de la antikva persa imperio. Kialo de tio estis lia renovigo de la imperiaj strukturoj. Liaj administracireformoj estis rigardataj ekzemplaraj ankoraŭ longe post la fino de la aĥemenida imperio, ili eble eĉ influis la organizon de la romia imperio.

Dario ekspansiigis la Persan imperion. Li invadis Grekion, sed malvenkis dum la batalo de Maratono.

Dario la 2-a

Dario la 2-a regis la Persan imperion de jaro 423 a.K. ĝis 404 a.K.. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Dario la 2-a , nomita origine Oko kaj ofte per la kromnomo Noto (eble el la latina nothus, "suda vento", aŭ noto, "nodeto", "tumoro", en la senco de "parvenuo", "bastardo"), estis reĝo de Persio praktike post Artakserkso la 1-a.

Artakserkso, mortis malmulte post la 24a de decembro de 424 a.K., kaj sekvis lia filo Kserkso la 2-a. Post monato kaj duono Kserkso estis mortigita de sia frato Sogdiano. Ilia bastarda frato, Oko, satrapo de Hirkanio, ribeliĝis kontraŭ Sogdiano helpe de la eŭnuko Artoksaro, Arbario, la komandanto de la kavalerio, kaj Arsames, satrapo de Egipto. Post mallonga lukto, Oko mortigis Sogdianon, kaj poste venkis super la klopodo perfidi fare de sia frato Arsites.

Oko adoptis la nomon de Dario. Nur en pli postaj tekstoj (de la historiisto Paŭzano) li ricevas la nomon de Noto ("la suda vento" aŭ "la parvenuo"; "la bastardo"). Nek Kserkso la 2-a nek Sogdiano estas registritaj en la multnombraj babilonaj tabuletoj de Nippur, en kiuj la reĝado de Dario la 2-a sekvas tuje tiun de Artakserkso la 1-a.

De la reĝado de Dario oni scias malmulte, nur ke li estis tre dependa el la edzino Parisatido. En la unuaj jaroj de lia reĝado, li devis alfrunti la ribelon de la satrapo Pisutnes kaj la konspiro de la eŭnuko Artoksaro. Ribelo de la medoj en la jaro 409 a.K. estas menciita de Ksenofono. En la tekstoj de Ktesio oni registras kelkajn insurekciojn de la haremo, en kiuj li gajnis parton de sia malbona reputacio.

Li ne intervenis en grekaj aferoj, eĉ ne kiam la atenanoj apogis en 413 a.K. la ribelan Amorĥon en Karia, eĉ ne kiam la atena povo estis rompita la saman jaron ĉe Sirakuzo.

Li ordonis al siaj satrapoj de Malgrand-Azio, Tisafernes kaj Farnabazo, prokrastrigi la sendon de impostoj de la grekaj popoloj, kaj tiele ekmiliti kontraŭ Ateno, por tiu celo li aliancanis kun Esparta. En 408 a.K. li sendis sian filon Ciro la Juna al Malgrand-Azio, por daŭrigi la militon pli akre. En 404 a.K. Dario la 2-a mortiĝis, post reĝedo de deknaŭ jaroj kaj sekvis lin Artaĥŝaŝt la 2-a.

Dario la 3-a

Dario la 3-a aŭ Kodomano regis la Persan imperion de jaro 336 a.K. ĝis 330 a.K.. Lia murdo signifis finon de la Persa imperio.

Aleksandro la Granda konkeris la orientan mediteranean marbordon, eniris Persion, kaj apud la urbeto Iso venkis la grandan Darion la 3-an en la Batalo de Iso. De 336 a.K. ĝis 330 a.K., li konkeris Egipton kaj, post kiam li revenkis Darion ĉe la Batalo de Gaŭgamela, okupis Babilonon.

Dario la 3-a estis pranepo de Dario la 2-a (Persio) kaj de Aĥemenida dinastio.

Kambizo la 2-a (Persio)

Kambizo la 2-a (perse Kambujiya (کمبوجیه)) (-521 a.K.) regis la Persan imperion. Li estis filo de Kiro la 2-a (Persio) kaj estis de Aĥemenida dinastio.

Kosroes la 1-a

Kosroes la 1-a aŭ Ĥosrov la 1-a Anuŝirvan estis unu el la plej gravaj reĝoj (531 - 579) el la sasanida dinastio de la dua Persa Imperio. Li etendis la imperion ĝis la Induso kaj la Ruĝa Maro, kaj konfrontis la Bizancan Imperion pro la regado de la Proksima Oriento.

Liaj agresoj estis tiel fortaj, ke la bizanca imperiestro Justiniano la 1-a devis aĉeti pacon kontraŭ ĉiujara tributo de 3.000 moneroj.

Ksenofono

Ksenofono (helenlingve Ξενοφων, naskiĝis 431 a.K., mortis ĉirkaŭ 360 a.K.), kies nomo laŭvorte signifas "fremda sono", estis kavaliro de Ateno, disĉiplo de Sokrato, kiu estas konata de liaj verkoj pri helena historio.

En junaĝo li partoprenis en monsoldata ekspedicio kontraŭ Persio. Ĝi estis kondukita de Ciro la Juna kontraŭ lia pliaĝa frato, la persa imperiestro Artaĥŝaŝt la 2-a, kvankam la helenaj soldatoj ne estis informitaj pri la vera celo. Batalo okazis ĉe Cunakso (-401), kie la helenaj soldatoj venkis sed Ciro estis mortigita. Iom poste ilia generalo Klearĥo de Sparto estis kaptita kaj mortigita. La solduloj troviĝis profunde en malamika teritorio, malproksime de la maro, kaj sen estroj. Ili alelektis novajn estrojn, inkluzive de Ksenofono mem, kiuj kondukis ilin norde tra Armenio kaj reen al Grekio. La historio de la vojaĝo kiun verkis Ksenofono estas nomita la Anabazo ("Ekspedicio").

Poste, Ksenofono emeritiĝis en Ateno, sed pensis la urbon ne amikema kaj rekuniĝis kun siaj kamaradoj kaj helpis la spartanojn kontraŭ Persio. Kiam Ateno amikiĝis kun Persio kontraŭ Sparto, li estis ekzilita, kaj pasigis la sekvajn kelkajn jardekojn ĉe Scilo, kie li verkis Anabazo. Poste la ekzilo estis nuligita, kaj Ksenofono pasigis siajn lastajn jarojn en Ateno. La dato de lia morto estas necerta, estas konate nur ke li vivis post la morto de sia subtenanto Agesilao, memore al kiu li verkis libron.

Kserkso la 1-a (Persio)

Kserkso la 1-a (naskiĝis en 519 a. K.; mortis en 465 a. K.) regis la Persan imperion. Li invadis Grekion kaj venkis batalon de ĉe Termopiloj, sed malvenkis la militon. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Kserkso la 2-a (Persio)

Kserkso la 2-a (perse: خشیارشا Ĥeŝejoŝo) de 424 a.K. ĝis 423 a.K. regis la Persan imperion. Li estis reĝo dum 45 tagoj. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Medio (regiono)

Medio(en la malnova persa Mada, en la mezpersa Mad) estas regiono de nordokcidenta Irano, kiu estis la politika kaj kultura bazo de la medoj kaj de aliaj antikvaj iranaj popoloj. Dum la periodo de la Aĥemenida imperio, Medio konsistis el grandaj partoj de la hodiaŭaj regionoj Irana Azerbajĝano, Irana Kurdio kaj okcidenta Tabaristano. Kiel satrapio sub Aĥemenida rego, Medio eventuale ampleksis pli vastan regionon, etendiĝante ĝis suda Dagestano en la nordo. Tamen, post la militoj de Aleksandro la Granda, la nordaj partoj estis disigitaj kaj fariĝis konataj kiel Atropateno, dum la ceteraj regionoj iĝis konataj kiel 'Malgranda Medio.

Provinco Farso

"Fars" alidirektas ĉi tien. Por rivero Fars en Rusio, vidu la paĝon Rivero Fars.

La provinco Fars (perse فارس), plene esperantigite provinco Farso, estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la urbo Ŝirazo. La provinco kovras areon de 122 608 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havas 4 336 878 loĝantojn. Ĝi troviĝas centre en la sudo de la ŝtato kaj jam antaŭ 3 000 jaroj estis la kerno de la Persa Imperio. Du potencaj antikvaj persaj dinastioj devenis de ĉi tie: la aĥemenidoj (559 ĝis 330 a.K.) kaj la sasanidoj (224 bis 651).

Satrapio

Satrapio estas nomo de baza administra unuo en Persa imperio de aĥaimedoj (550 a. K. - 330 a. K.), en imperio de Aleksandro la Granda kaj en imperio de seleŭkidoj (312 a. K. - proksimume 140 a. K., respektive 64 a. K.). En ties frunto staris satrapo, malnovperse ĥŝaçapávan (ŝirmanto de lando), respondeca pri la administrado kaj financado en la donita regiono. La satrapioj ekzistis ankaŭ en pli postaj tempoj, dum partaj arzakidoj (247 a. K. - 224 p. K.) kaj dum persaj sasanidoj (224 p. K. - 651 p. K.), sed tiam ne temis pri unusola administra unuo en la ŝtato (estis ĉi tie ankaŭ vico de vasalaj reĝlandoj, grupigitaj ĉefe en la periferiaj teritorioj).

Smerdio (Persio)

Smerdio (perse Bardiya) laŭdire regis la Persan imperion en jaro 521 a.K.. Li estis filo de Kiro la 2-a kaj estis de aĥemenida dinastio.

Sogdiano

Sogdiano regis la Persan imperion de jaro 424 a.K. ĝis 423 a.K.. Li estis reĝo por 6 monatoj kaj 15 tagoj. Sogdiano estis ano de la Aĥemenida dinastio.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.