Paroĥo

Paroĥo estas distrikto de loka (vilaĝa, plurvilaĝa, kvartala) religia komunumo. Ĝi estas eklezia distrikteto, parto de episkopujo, regata de unu pastro nomata paroĥestro, kiu respondecas pri precipaj religiaĵoj en paroĥo. Ofte li estis helpata de vikariaj pastroj, kaj por la materia zorgado de sakristiisto. En la paroĥo loĝas, laboras paroĥanoj, kiuj partoprenas en la loka religia vivo.

En la baza senco de la vorto do temas nur pri la agotereno de paroĥestra pastro, do diversaj religiaj komunumoj povas dividi la saman teritorion en malsamajn paroĥojn. En iuj kazoj tamen ŝtataj instancoj historie ankaŭ transprenis la dividon laŭ paroĥoj por politika, administra divido de sia ŝtato - tiam temas pri administra unuo komparebla al komunumomunicipo.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri paroĥo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Kia paroĥestro, tia paroĥo. 

Referencoj

  1. Lernu
Baton Rouge (Luiziano)

Baton Rouge estas la ĉefurbo de Luiziano, ŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de 2000 ĝi havas 227.818 loĝantojn. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de Paroĥo Okcidenta Baton Rouge.

La nomo Baton Rouge signifas "bastono ruĝa" francalingve. La nomo devenas de cipresa stango tinkturita ruĝe, kiu markis la limon de la ĉasteritorio de indianoj, kiam la Francoj unue koloniigis tie en 1699. Baton Rouge restis urbeto dum la franca kaj hispana koloniigo. Post kiam Usono aĉetis Luizianon, ĝi kreskis pli rapide, kaj estis urbigita en 1817, kiam ĝi estas la dua plej granda urbo en Luiziano.

La ĉefurbeco de la ŝtato Luiziano estis movita de Nov-Orleano al Baton Rouge en 1849. Ĝi estis removita al Nov-Orleano dum la Usona Enlanda Milito, kaj tiam revenis al Baton Rouge en 1882.

Departemento

Departemento estas

1. sekcio de ministrejo aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj), aŭ

2. mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.

Dolní Životice

Dolní Životice estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Opava super pentrinda valo de rivereto Hvozdnice. Ĝi estas tratranĉita de oriento ĝis okcidento per fervojlinio Opava východ – Svobodné Heřmanice, malproksima 10 km okcidente de urbo Opava. La estiĝo de la vilaĝo datiĝas al komenco de la 13-a jarcento, kies pruvo estas restaĵoj de akva burgaro neniigita de atako de tataroj. La vilaĝo inkluzive de la hodiaŭa vilaĝeto Hertice estis feŭdo de olomouca episkopujo. En germane skribataj dokumentoj oni nomas la vilaĝon sub nomo Schonstein. La vilaĝo estis ekde sia estiĝo kelkfoje dividata je diversaj partoj en tenado de aliaj personoj. Ĝis la jaro 1896 proprumis la vilaĝon Larischidoj el Mönnich kaj post ili ĝis la jaro 1945 familio de grafoj Razumovskidoj. Komence de la 20-a jarcento okazis la plej granda evoluo de la vilaĝo. Estis establita paroĥo, konstruita preĝejo de sankta Salvatoro, lernejo, alkoholfarejo kaj bakejo. Per la areo de 1118 ha kaj per nombro de loĝantoj 1125 ĝi apartenas al la plej grandaj vilaĝoj de okcidenta regiono Opava.

Kantono

Kantono estas geografia subdividaĵo de lando.

Kobeliarovo

Kobeliarovo (hungare Kisfeketepatak (kiŝfeketepatak), germane Schwarzen-Seifen (ŝvarcen-sejfen)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Kolonio

Kolonio estas dependa teritorio de ŝtato sen propra politika kaj ekonomia decidpovo, okupita de fremda lando, regata de fremda lando.

Komunumaro

Komunumaro estas administra teritoria unuo, kiu grupigas plurajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. Vidu:

Komunumaro (Germanio),Samtgemeinde en Malsupra Saksio,

Verbandsgemeinde en Rejnlando-Palatinato,

Verwaltungsgemeinschaft en Baden-Virtembergo, Bavario, Turingio kaj Saksio-Anhalto, kaj

Amt en Brandenburgio, Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Ŝlesvig-Holstinio.Komunumaro (Hispanio),Mancomunidad de municipiosKomunumaro (Francio)Communauté urbaine,

Communauté d'agglomération,

Communauté de commune.

Komunumo

Komunumo estas:

Relative malgranda administra unuo, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo, kaj kiu ampleksas aŭ vilaĝon aŭ plurajn vilaĝojn aŭ plurajn vilaĝojn kaj urbo(j)n. Komunumoj respondecas pri lokaj publikaj taskoj, kaj rajtas memstare administri siajn internajn aferojn (vd. municipo).

Komunumo (Finnlando)

Komunumo (Francio)

Komunumo (Italio)

Komunumo (Pollando)

Komunumo (Svislando)

En Hispanio oni uzas la vorton por la regiona nivelo. Vidu: Aŭtonoma Komunumo de Hispanio.

Ĉiuspeca socio, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj, tio estas sociologia koncepto de komunumo, nome Homa komunumo.

La Komunumo de Nacioj

La Komunumo de Sendependaj ŜtatojKomunumo estas ankaŭ:

Ĉiuspeca societo, bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj (PIV) (juda komunumo, eklezia komunumo)

Kristana preĝejo

Kristana preĝejo aŭ kirko en arkitekturo estas konstruaĵo dediĉita al la kulto en kristanismaj religioj. Ĝi do estas preĝejo kaj mesejo de paroĥo.

La apenaŭ uzata vorto kirko devenas de la greka "kyriaké" (de "kyrios" = sinjoro) kaj signifas apartenanta al la sinjoro.

Kapelo en religia arkitekturo estas larĝa niĉo obtenita interne de preĝejo, sed ankaŭ malgranda konstruaĵo, ofte kunligita al pli granda konstruaĵo, ekzemple nobela kapelo interne de palaco aŭ patricia vilao, aŭ ankaŭ kapelo de monakejo, ktp.

Kelkfoje per kapelo oni celas etan vilaĝan kirkon sub jurisdikcio de paroka ĉefpreĝejo.

Krompachy

Krompachy, hungare Korompa, germane Krompach estas urbo en Slovakio en regiono Košice, en distrikto Spišská Nová Ves.

Lando

Lando, ĝenerale, estas teritorio, eventuale kun interna kaj apuda aera kaj akva spacoj, rezultinta de ia dividado de geografia estaĵo, kun difinita aŭ difinata limo, ofte asociita al la nocioj ŝtato, nacio kaj regado kaj tiam kutime suverena.

Laŭ politika-geografia vidpunkto, tio estas teritorio havanta difinitajn limojn kaj ŝtatan suverenecon. En tiu senco, lando estas sinonimo por regno kaj ŝtato. Ekzemploj de lando estas Kanado, Francio, kaj Japanio.

Ekzistas ankaŭ landoj kun limigita suvereneco kaj kolonioj aŭ dependaj teritorioj, kiuj estas okupitaj, administrataj kaj ekspluatataj de aliaj ŝtatoj. Ekzemploj de dependaj teritorioj estas Saint-Martin, Tokelao, kaj Usonaj Virgulininsuloj.

Luiziano

Luiziano (angle Louisiana [lu-IZ-i-AN'-a]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 18-a subŝtato de Usono je la 30-a de aprilo 1812.

Eŭropaj influoj kaj etna diverseco distingas Luizianon el la aliaj ŝtatoj. Kiam ĝi eniris la Union, ĝi kunportis francan leĝsistemon kaj dulingvecon, kiuj ankoraŭ ekzistas tie.

La kulturoj de Afriko kaj Francio kunmiksiĝis kun la indiĝenoj en Luiziano kaj kreis riĉan kulturon kiu estas fama pro, interalie, siaj muziko kaj kuirarto. Vidu: Kaĵunoj

La lokaj registar-dividoj de Luiziano nomiĝas angle "parish" (paroĥo), sed estas pli-malpli la sama afero kiel la "county" (kantono aŭ konteo) de aliaj usonaj ŝtatoj.

Loĝantaro: 4.468.976 (en 2000)Ĉefurbo: Baton Rouge Plej granda urbo: Nov-Orleano

TTT-ejo de Luiziano en la angla http://www.state.la.us

Patroneco

Patroneco en la katolika eklezio estas la protekto de patrono – plej ofte temas pri kristana sanktulo – por kirko, hospitalo aŭ alia eklezia institucio. Ĝenerale ekzistas festo unufoje dum la jaro, kiu memorigas pri la nomdonanto de la institucio. Ankaŭ luteranaj, anglikanaj kaj aliaj kristanaj eklezioj havas kutimojn nomi kirkojn aŭ aliajn ekleziajn instituciojn per sanktulaj nomoj aŭ abstraktaj religiaj titoloj (ne nur tiujn, kiuj transpreniĝis de antaŭa katolika paroĥo, ankaŭ novajn) - neformale en analogio ankaŭ eblas nomi tiujn nomigojn patroneco, sed en tiu ĉi teksto ankoraŭ mankas informo ĉu el teologia vidpunkto ankaŭ tiuj nomigoj formale estas patroneco.

La patrono de katolika kirko do plej ofte estas kristana sanktulo, sed ankaŭ pli abstraktaj konceptoj kiel la "Sankta Sango", "Sankta Kruco", "Sankta Koro de Jesuo", "Sankta Spirito" kaj aliaj kristanaj misteroj aŭ sanktaĵoj povas esti patrono.

Se kirko estas nomata ne laŭ sanktulo, sed laŭ kristana mistero, la ĉiujara festo ne nomiĝas "patrona festo", sed "titola festo".

La patroneco de katolika kirko povas ŝanĝiĝi, se ekzemple relikvo de signifa sanktulo aŭ laŭdira lignero de la kruco de Jesuo Kristo trovas sian lokon en la kirko.

Ĉe kirkoj konstruitaj dum la mezepoko eblis fojfoje ekkoni, kiu financis la preĝejokonstruon: ekzemple komercistoj, kiuj donis monon por kirkokonstruo, emis doni al la konstruaĵo patronecon de Sankta Nikolao, la tradicia kristana patrono de la komercistoj.

Patroneco de Sankta Maria, la patrino de Jesuo, ofte kaŝiĝas sub preĝejaj nomoj kiel "Notre Dame" (Nia Damo), "Frauenkirche" (Virina Preĝejo)" aŭ "Onze lieve Vrouw" aŭ "Unserer lieben Frau" (Nia Kara Virino).

Simile okazas ankaŭ ekster kaj antaŭ la influo de la kristanaj eklezioj, ekzemple pri Atena por Ateno, precizaj romiaj dioj por precizaj profesioj ktp.

Police (distrikto Šumperk)

Police estas municipo en distrikto Šumperk. En historiaj fontoj aperas unue en la jaro 1312 ĉi tiea paroĥa preĝejo de sankta Mikolao, poste al la jaro 1343 ĉe burgo Úsov du vilaĝoj - Police kaj Džbánov. Ĉirkaŭ la jaro 1600 pereis paroĥo kaj preĝejo en Police. La preĝejo estis en 1672 kaj denove en 1763 alikonstruita, ĝi plu servis kiel filia enkadre de paroĥo en Úsov. Post la tridekjara milito Police kaj Džbánov estis tre dezertigitaj. En 1834 rekte en Police estis 56 domoj kaj 336 loĝantoj; Džbánov jam kreis ties nedivideblan parton.

Post 1848 Police falis al juĝeja distrikto Mohelnice en politika distrikto Zábřeh kaj baldaŭ ĝi ŝanĝiĝis en agrikulturan vilaĝon. Dum la dua mondmilito parto de loĝantoj aktive partoprenis en kontraŭfaŝisma rezistmovado.

Post 1945 la agrikultura karaktero ankoraŭ pli profundiĝis.

Provinco

Provinco estas regiono de ŝtato, kiun administras speciala reprezentanto de la centra registaro aŭ memadministra instanco.

Siatempe la vorto estis uzata por la teritorioj de la Roma Imperio ekster Italujo.

Nuntempe, kiel por aliaj nomoj de administraj entoj per la sama vorto "provinco" oni nomas malsamajn entojn en diversaj landoj. Ekzemple, dum en Italio provinco estas aro da komunumoj, en Ĉinio la provincoj estas grandaj kiel ŝtatoj.

Sakristio

Sakristio estas loko ĉe kristana preĝejo (aŭ kirko), kie oni konservas la kultajn objektojn kaj vestojn, kaj kie la pastroj sin vestas por la diservo.

Laŭ Francisko Azorín sakristio estas Parto de templo, kie oni konservas la objektojn k. vestojn por la diservo. Li indikas etimologion el la latina sacristia, el sacra (sankta).En monaĥejoj, katedraloj, bazilikoj kaj similaj konstruaĵoj, ofte sakristioj, kiel iom apartaj kaj protektitaj templeroj estas ejoj por konervi valorajn artaĵojn kiel pentraĵoj, skulptaĵoj, juvelartaĵoj ktp.

Sakristiisto estas homo, dungita de la paroĥo, kiu zorgas pri tio, kaj pretigas la preĝejon antaŭ ĉiaj kultoj. Ofte li estas ankaŭ orgenisto. Nuntempe en eŭropaj landoj kristanismo tiom kadukiĝis (eĉ pastroj rapidege malaperas) kaj nur malofte ekzistas plu sakristiistoj, ofte komunumo de bonvolaj virinoj plenumas neformale tiujn taskojn.

Svatoňovice

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Vítkov. Pri parto de municipo Karlovice temas artikolo Svatoňovice (Karlovice).

Svatoňovice (germane Schwandorf) estas vilaĝo situanta en distrikto Opava proksime de urbo Vítkov en Ĉeĥio. La vilaĝo troviĝas en eksa sinjorujo de Melč, paroĥo Budišov. Oni mencias la vilaĝon jam en 1377. En 1834 ĉi tie vivis 528 loĝantoj en 74 domoj, en 1930 553 germanaj loĝantoj en 114 domoj.

Tombejo

Tombejo estas loko (kutime ĉirkaŭbarita areo de tero) en kiu estas entombigitaj mortintaj korpoj. Tombejoj en la okcidenta mondo estas lokoj, kie oni celebras la finajn ceremoniojn de morto. Tiuj ĉi ceremonioj aŭ ritoj malsamas laŭ kulturaj praktikoj kaj religiaj kredoj. Tombejoj povas esti distingataj laŭ sia situo; en kelkaj lingvoj ekestis apartaj vortoj por tombejo troviĝanta ĉirkaŭ preĝejo (ekzemple angle graveyard) kaj tombejo troviĝanta aparte de preĝejo (ekz. angle cemetery).

Udiča

Udiča, hungare Vágudva estas vilaĝo kaj municipo de la Distrikto Považská Bystrica en la Regiono Trenčín de nordokcidenta Slovakio.

Klasnomoj pri administraj unuoj
Derivataj de titolo
Ne derivataj de titolo

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.