Oto

Pri la aliaj signifoj de OTO rigardu en OTO.

Oth001
OthoDen
Monero de Oto

Oto, latine: Marcus Salvius Otho, naskiĝis jare 32 mortis jare 69 estis romia imperiestro jare 69, de la 15-a de januaro al la 16-a de aprilo.

Antaŭulo:
Galbo (68)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Vitelio ( 69)

Oto devenis de antikva aristokrata etruska familio kaj naskiĝis en Ferentinum (nun nomata Ferento) apud Viterbo en Italio. Inter liaj prauloj estis etruskaj princoj. Lia patroflanka avo estis Marcus Salvius Oto, kies gepatroj estis Romia kavaliro kaj virino de malalta rango (eble eks-sklavino) kaj kiu infanis inter la domanaro de Livia Aŭgusta, edzino de Aŭgusto Cezaro. Pro la influo de Livia, la avo de Oto iĝis senatano kaj atingis la rangon pretoro. La patro de Oto estis Lucius Oto.

Oto estis inter la ekstravagancaj amikoj de Nerono ĝis la jaro 58 kiam, urĝata de sia bela edzino Popea Sabina, li konatigis ŝin kun Nerono. Ŝi iĝis la amorantino de Nerono, eksediĝis de Oto, kaj persvadis la imperiestron forsendi lin al la provinco Luzitanio, kie Oto restis ĉ. dek jarojn. Li regis la provincon kun modereco tiuepoke rara. Kiam Galbo, provincestro de la najbora Hispania Tarraconensis, ribelis kontraŭ Nerono, Oto akompanis lin al Romo. Galbo estis maljuna kaj mankis al li infanoj: kuraĝigata de la prognozoj de astrologoj, Oto esperis sukcedi lin, kaj eniris sektretan akordon kun Titus Vinius, favorato de Galbo, promesante edziĝi kun ties filino. Tamen en januaro 69 Galbo formale adoptis Lucius Calpurnius Piso Licinianus. Pro antaŭaj ekstravagancoj Oto mem suferis grandegajn financojn problemojn, sed li trovis sufiĉe da mono por aĉeti la subtenon de dudek-tri anoj de la pretoriana gvardio. La 15-an de januaro Oto, prezentinte siajn kutimajn respektojn al Galbo, kaj sin senkulpigis, dirante ke li havis urĝajn privatajn aferojn. Li rapidis al siaj komlicoj, kiuj eskortis lin al la barakejo de la pretoriana gvardio, kie oni deklaris lin imperiestro. Kun gvardistoj li revenis al la Forumo de Romo, kie la kohorto gvardanta Oton forlasis lin kaj la soldatoj murdis Oton, Pison kaj aliaj. La senatanoj agnoskis lin imperiestro. Helpis Oton ke la pretoriana gvardio malkontentis pro ke ili neniam ricevis mondonojn de Galbo pro sia subteno de lia ribelo kontraŭ Nerono.

Oto restaŭris la statuojn de Nerono kaj remetis ties funkciulojn en iliajn antaŭajn postenojn. Li promesis juste regi la imperion, kaj plaĉis al la senato ke li milde traktis Marius Celsus, amiko de Galbo kaj nomumata estonta konsulo. Tamen kiam li legis la paperojn de Galbo, Oto lernis ke Vitelio, kiu komandis legionojn en Germanio, jam komencis gravan ribelon kaj estis survoje kun armeo al Italio. Oto devis fari preparojn por milito. Li esperis malebligi la eniron de Vitelio en Italion, sed tro malfruis. Apud la rivero Pado okazis la decida batalo, per kiu Oto malvenkis. Oto, per digna parolado, adiaŭis siajn armeon, dirante, laŭ la historiisto Dio Cassius (Dio Kasio), "Pli justas ke unu pereas por ĉiuj, ol multaj por unu". Li enlitiĝis kaj la venontan matenon ponardis al si la koron. Kelkaj liaj soldatoj ankaŭ sin mortigis.

Vidu ankaŭ

Elektra Fervojo Kejhan

Elektra Fervojo Keihan (japane: 京阪電気鉄道株式会社 [Kejhan denkitecudō kabuŝiki-gaiŝa], angle: Keihan Electric Railway Co., Ltd.) estas japana privata fervoja kompanio en la Kinki-regiono. Ĝiaj fervojaj linioj situas en nord-orienta parto de Osaka kaj Kioto, Ŝiga.

La nomo "Keihan" (京阪 [keihan]) estas siglo de "Kioto" (京都) kaj "Osaka" (大阪).

Kolegiato Essen

La Kolegiato Essen aŭ Abatinejo Essen estis kolegiato por altnobelinoj en Essen. Ĝi estis fondata en 845 de la Saksa nobelo Altfrido († 874) de la posta episkopo de Hildesheim proksime de reĝa korto(?) Astnidhi, de kiu devenas la posta nomo de abatinejo kaj urbo. La unua abatino estis Gersvito, parencino de Altfrido.

Kaŭze de la protektado fare de Otidoj en 874/947 la abatinejo iĝis rekte regnosubmetita. Sian florepokon travivis la abatinejo ekde 973 sub la abatino Mathilda la 2-a. Mathilda, nepino de imperiestro Oto la 1-a kaj per tio Liudolfidino, gvidis la abatinejon ĝis 1011, dum ŝia regado la plej gravaj artaj eroj de la Asinda katedraltrezoro venis al Essen. Ankaŭ ambaŭ ŝiaj posteulinoj originas el la Liudolfida gento kaj per tio plimultigis riĉecon kaj influon de la abatinejo. En 1228 la abatinoj unuafoje estis nomataj „princino“, ekde 1300 ili rezidis pli kaj pli en la Borbeck. Ekestis reglando inter la du riveroj Emscher kaj Ruhr, al kiu apartenis la urbo Essen. Ties klopodoj fariĝi regna urbo estis vanigitaj de la kolegiato en 1399 kaj definitive en 1670. En la nordo de la teritorio troviĝis ekde 1073 la monaĥejo Stoppenberg, en la sudo la kolegiato Rellinghausen. Al la posedaĵoj de la kolegiato apartenis ankaŭ la ĉirkaŭaĵo de Huckarde, ĉe la limo de la graflando Dortmundo kaj separata de la Essen-a teritorio per la graflando Mark. Depagodevaj al la abatinejo estis ĉirkaŭ 3.000 bienoj en la ĉirkaŭaĵo, en la feŭdo Recklinghausen, ĉe la Hellweg samkiel ĉirkaŭ Breisig kaj ĉe Godesberg. Ekde 1512 ĝis la malfondado la regna abatinejo apartenis al la Malaltrejn-Vestfalia Imperia distrikto.

Voktoj de la kolegiato estis sinsekve:

la grafo de Berg

la grafo de la Mark (1288)

la dukoj de Kleve, grafoj de la Mark

la dukoj de Jülich-Kleve-Berg

la margrafo de Brandenburg (ekde 1609/1648)En 1495 la kolegiato faris heredvoktecan kontrakton kun la dukoj de Kleve kaj Mark, per tiu la abatinejo Asindo perdis parton de sia politika sendependeco, nome la rajton elekti mem vokton. Ekde aŭgusto 1802 la teritorio estis okupata de Prusaj trupoj. Sekve de la sekularigo la kolegiato estis malfondata en la jaro 1803. La tri kvadratleŭgojn granda klerika teritorio venis definitive al Prusio, apartenis 1806/1807 ĝis 1813 al la grandduklando Berg, kaj poste reen al Prusio. La lasta abatino, Maria Kunigunde de Saksio, mortis la 8-an de aprilo 1826 en Dresdeno.

Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio

Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Imperiestro. Originale ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".

Liudolfidoj

La Liudolfidoj, ankaŭ nomataj Otto-idoj aŭ Otidoj, germane Liudolfinger, Ottonen, estis saksa gento kaj germana dinastio. La Liudolfidoj regis en la orientfranka regno de 919 ĝis 1024. La plej malnova familia ano estis grafo Liudolf (mortis 866). La nomo Otto-idoj venis de la tri liudolfidaj imperiestroj: Oto la 1-a, Oto la 2-a kaj Oto la 3-a.

Matilda la 2-a (Essen)

Matilda la 2-a (naskiĝis en 949; mortis la 5-an de novembro 1011) estis abatino de la abatinujo Essen. La nepino de imperiestro Oto la 1-a el la gento de la Liudolfidoj validas kiel la plej grava abatino en la historio de Essen. La trezoroj, kiujn ŝi akiris por la katedrala trezoro de Essen, estas unikaj laŭ sia graveco. En la nefidinda abatinolisto de Essen el 1672 ŝi estas notita kiel dua abatino tiunoma. Matilda la 1-a, kies ekzisto estas pridisputata, estus abatino de 907 ĝis 910.

Dokumentoj pri la vivo kaj kaj aparte la agado de Matilda maloftas. El la frua epoko de la abatinujo Essen (proks. 845–1150) entute ekzistas nur proksimume dokumentoj, tamen neniu samtempa kroniko aŭ vivopriskribo. Dum kiam la vivodatoj de Matilda estas konataj pro sia aneco al la familio de la Liudolfidoj, ŝia aktiveco estas kaptebla nur per entute dek mencioj en aliaj kronikoj kaj konserviĝintaj dokumentoj. Nur ekde plej lasta tempo oni provas dedukti la personecon de Matilda el la artverkoj kaj konstruaĵoj atribuendaj al ŝi.

Matilda estas pro la artaĵoj de la katedrala trezoro de Essen ja la plej konata abatino de Essen, tamen en la detalo multa restas esplorenda. Nur pli nova esploro taksas kiel vera la fakton, ke en la abatinujo Essen la potenco vere estis en virinaj manoj, kaj ke Matilda ne nur estis – ja

artema, sed enfermita malantaŭ monaĥejaj muroj – seninflua nepino el imperiestra gento. Ekzempla por tio estas la interpreto de la Oto-Matilda-Kruco, kiun la historiistoj komence nomis Oto-Kruco kaj rigardis kiel donaco de Oto por la abatinujo de sia fratino. Plejparte oni rigardas ĝin kiel komuna donaco de la du gefratoj, samtempe kun la ŝanĝo de la interpreto fariĝis la nomo Oto-Matilda-Kruco. Intertempe historiistoj argumentas konvinke, ke la krucon nur donacis Matilda kiel memorilo por Oto. Pro tio Matilda estas ekzemplodona por la subtaksita rolo de la virinoj en la mezepoko.

Oto-Matilda-Kruco

La Oto-Matilda-Kruco estas procesiokruco el la katedrala trezoro de Essen, kiu estis produktita en la 10-a jarcento kaj ĝis en la plej lasta tempo estis uzata je altaj festotagoj. La nomo de la kruco deduktiĝas de la personoj, kiuj estas bildigitaj sur la enigita fondintotabuleto. Je tiuj ĉi temas pri duko Oto de Ŝvabujo kaj lia fratino, abatino de abatinujo Essen, Matilda la 2-a. La du estis genepoj de imperiestro Oto la Granda kaj konfidatoj de sia onklo, imperiestro Oto la 2-a. La kruco estas per tio unu el la pecoj, kiuj montras la aparte intiman ligon de la Otidoj kun la abatinujo Essen.

Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)

Oto la 1-a, nomata Otto la Granda (naskiĝis la 23-an de novembro 912 en Wallhausen; mortis la 7-an de majo 973 en Memleben) el la liudolfida dinastio estis la filo de Henriko la 1-a kaj de Matilda de Ringelheim, duko de Saksio, reĝo de Germanio kaj Italio. Li estis, laŭ Arnulfo de Milano, "la unua ĝermano nomita imperiestro de Italio", tiel fariĝante la simbola posteulo de Karlo la Granda.

Oto fariĝis imperiestro de tio, kio poste fariĝis la Sankta Romia Imperio.

Oto la 1-a (Ŝvabujo)

Otto la 1-a (naskiĝinta en 954; mortinta la 31-an de oktobro 982 en Lucca) el la nobela gento de la Otidoj estis ekde 973 ĝis 982 duko de Ŝvabujo kaj ekde 976 ĝis 982 duko de Bavarujo.

Oto estis la ununura filo de Liudolfo de Ŝvabujo kaj de lia edzino Ida aŭ Ita, filino de Hermano la 1-a de Ŝvabujo. Oto estis per tio nepo de imperiestro Oto la 1-a. Lia fratino Matilda estis abatino de la abatinujo Essen.

Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)

Oto la 2-a (naskiĝis 955; mortis 983 en Romo) el la liudolfida dinastio estis filo de Oto la 1-a, "la Granda", kaj fariĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio post sia patro.

Lia edzino estis la bizanca princino Teofano, kiu iĝis reganto de la imperio post lia morto.

Oto la 3-a (Sankta Romia Imperio)

Oto la 3-a (naskiĝis en Ketil, fine de junio de 980; mortis en Paterno, la 23-an de januaro 1002) el la liudolfida dinastio estis elektita imperiestro de la Sankta Romia Imperio en 983 post la morto de sia patro la imperiestro Oto la 2-a).

En 1202 Arduino de Ivreo estis proklamita reĝo de Italio en Pavio nur unu monaton post la morto de Oto la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj tiele la revo de imperio kaj romia kaj ĝermana disfalis. Italio volis sendependon kaj nomumis sian propran monarkon. La sukcedonto de Oto la 3-a, nome ties kuzo Henriko de Bavario, Henriko la 2-a, veturis al Romo post du jaroj por ekposedi la kronon de Italio, kiu laŭleĝe korespondis al li.

Otto

Otto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo.

Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio)

Otto la 4-a de Brunsvigo (naskiĝinta ĉirkaŭ 1175/76 en Brunsvigo; mortinta la 19-an de majo 1218 en kastelo Harzburg) el la dinastio Velfoj estis ekde 1198 – sendispute nur ekde 1208 – ĝis 1218 romia-germana reĝo kaj ekde 1209 ĝis 1218 imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Lian turbulentan regadon karakterizis la konflikto inter Ŝtaŭfoj kaj Velfoj, kaj tiu inter Francio kaj Anglio.

Otto la 4-a estis la tria filo de duko Henriko la Leono kaj Matilda Plantaĝeneto, filino de Henriko la 2-a de Anglio. Naskiĝdato kaj -loko estas nekonataj. Liaj pli aĝaj fratoj estis "palatinata grafo" (Pfalzgraf) Henriko de Brunsvigo (1173/74–1227) kaj Lothar (1174/1175–1190), lia pli juna frato estis duko Vilhelmo de Lüneburg (1184–1213).

Sankta Romia Imperio

La Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Regno, ekde ĉirkaŭ 1450 la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation, latine Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), en Skandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", en Germanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la multetna komplekso sed plejparte ĝermana, okcident- kaj centr-eŭropa imperio kreita, ekde kiam la papo kronis Karolon la Grandan en la jaro 800. Post divido inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion Oto la 1-a en 961. La imperio ĉesis ekzisti en 1806 pro premo de Napoleono, kiam la imperiestro Francisko la 2-a rezignis sian pozicion (iom kompensitan per la fakto, ke li estis ekde 1804, imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio). Tio signifas, ke ĝi daŭris el la Mezepoko ĝis la komenco de la Moderna epoko ĝis 1806. La plej granda teritorio de la imperio post 962 estis la Reĝlando Germanio, kvankam ĝi inkludis ankaŭ la teritoriojn de la Reĝlando Bohemio, la Reĝlando Burgonjo kaj la Reĝlando Italio same kiel nombrajn aliajn teritoriojn.

La 25an de decembro 800, Leono la 3-a kronis la frankan reĝon Karlo la Granda kiel imperiestro, revivigante la romian titolon en Okcidenteŭropo post pli ol tri jarcentoj. La titolo daŭris en la karolida familio ĝis 888, post kio ĝi estis kontestita fare de la regantoj de Italio en serio de enlandaj militoj ĝis la morto de la lasta itala postulanto, Berengaro, en 924. La titolo estis revivigita en 962 kiam Oto la 1-a estis kronita imperiestro, igante sin kiel la posteulo de Karlo la Granda kaj komencante kontinuan ekziston de la imperio dum pli ol ok jarcentoj. Kelkaj historiistoj nomas la kronadon de Karlo la Granda la origino de la imperio, dum aliaj preferas la kronadon de Oto la 1-a kiel ĝian komencon. Akademiuloj ĝenerale konsentas, aliflanke, en rilatigado de evoluo de la institucioj kaj principoj konsistante en la imperio, priskribante laŭpaŝan supozon de la imperiestraj titolo kaj rolo.La preciza esprimo Sankta Romia Imperio ne estis uzita ĝis la 13-a jarcento, sed la koncepto de Translatio imperii ("translokigo de regulo") estis fundamenta al la prestiĝo de la imperiestro, la nocio ke li tenis superan potencon hereditan de la imperiestroj de Romo. La posteno de Imperiestro de la Sankta Romia Imperio estis tradicie elektebla, kvankam ofte kontrolita fare de dinastioj. La germanaj princelektistoj, la plej alt-estraj nobeloj de la imperio, kutime elektis unu el siaj kunuloj kiel "Reĝo de la romianoj", kaj li poste estos kronita Sankta Romia Imperiestro fare de la papo; la tradicio de papaj kronadoj estis nuligita en la 16-a jarcento. La imperio neniam atingis la amplekson de politika unuigo formita en Francio, evoluante anstataŭe en malcentrigita, limigita elekta monarkio kunmetita de centoj da sub-unuoj, princlandoj, duklandoj, graflandoj, liberaj regnaj urboj, kaj aliaj domajnoj. La povo de la imperiestro estis limigita, kaj dum la diversaj princoj, senjoroj, kaj reĝoj de la imperio estis vasaloj kaj subjektoj kiuj ŝuldis al la imperiestro ilian fidelecon, ili ankaŭ posedis amplekson de privilegioj kiuj donis al ili faktan suverenecon ene de siaj teritorioj. Imperiestro Francisko la 1-a dissolvis la imperion la 6-an de aŭgusto 1806, post ĝia malvenko fare de Napoleono ĉe la Batalo ĉe Slavkov.

Stacio Demachiyanagi

w1Stacio Demachiyanagi (japane: 出町柳駅 [Demaĉijanagi-eki], angle: Demachiyanagi Station) estas fervoja stacio en Kvartalo Sakyō, Kioto, Japanio. La stacio servas 1 linion de Elektra Fervojo Keihan: Linio Keihan-Ōtō kaj 1 linion de Elektra Fervojo Eizan: Linio Eizan (ĉefa).

Stacio Sanjō (Kioto)

w1Stacio Sanjō (japane: 三条駅 [Sanĝō-eki], angle: Sanjō Station) estas fervoja stacio en Kvartalo Higaŝijama, Kioto, Japanio. La stacio servas 2 liniojn de Elektra Fervojo Keihan: Linio Keihan (ĉefa), Linio Keihan-Ōtō.

Teofano (Sankta Romia Imperio)

Teofano aŭ Theophanu (latine: Theophano, Θεοφανώ aŭ Theophania Θεοφάνια; naskiĝis ĉirkaŭ 960 en la bizanca imperio; mortis la 15-an de junio 991 en Nimwegen) estis nevino de la bizanca imperiestro kaj iĝis la edzino de Oto la 2-a kaj kun-imperiestrino de la Sankta Romia Imperio dum dek unu jaroj kaj imperiestrino dum 7 jaroj. Ŝi estis unu el la plej influaj regantinoj de la mezepoko kaj staras en la sukcedvico de la imperio inter Oto la 2-a kaj Oto la 3-a.

La nomo devenas el la bizanca-greka: „Theophaneia“ (Θεοφάνεια) kaj signifas teofanion, aperon de Dio.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.