Ordeno de la Brita Imperio

Ordeno de la Brita imperio (Angle: The Most Excellent Order of the British Empire) estas brita ordeno, kiu estas donata ekde la 4-a de junio 1917, kiam unuafoje donis ĝin reĝo Georgo la 5-a. La ordeno havas kvin klasojn kaj ĝi dividiĝas en grupon soldatan kaj civilan:

  • Kavaliro Granda kruco (angle "Knight Grand Cross" aŭ GBE) aŭ Damo Granda kruco (angle "Dame Grand Cross" aŭ GBE)
  • Kavaliro Komandoro (angle "Knight Commander" aŭ KBE) aŭ Damo Komandoro (angle "Dame Commander" aŭ DBE)
  • Komandoro (angle "Commander" aŭ CBE)
  • Oficiro (angle "Officer" aŭ OBE)
  • Membro (angle "Member" aŭ MBE)
Ster Orde van het Britse Rijk
Ordeno de Brita Imperio
22724 Byatt

22724 Byatt estas malbone konata asteroido de la ekstera asteroida zono malkovrita la 17-an de septembro 1998 en la kadro de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝi estis nomita en honoro de la brita verkistino Antonia Susan ("A. S.") Byatt, bone konata pro ŝiaj romanoj kaj mallongaj rakontoj. Ŝi gajnis la Premion Booker kaj fariĝis Damo Komandorino de la Ordeno de la Brita Imperio en 1999.

22725 Drabble

22725 Drabble estas malbone konata asteroido de la asteroida zono malkovrita la 19-an de septembro 1998 en la kadro de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝi estis nomita en honoro de la brita verkistino Margaret Drabble, kiu, inter aliaj verkojn, publikigis deksep romanojn, eldonis The Oxford Companion to English literature kaj estis biografiistino de Arnold Bennett kaj Angus Wilson. Ŝi fariĝis Damo Komandorino de la Ordeno de la Brita Imperio en 2008.

Arthur Henry Cobby

Arthur Henry Cobby aŭ Harry Cobby (naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1894 en Melbourne, Aŭstralio; mortis la 11-an de novembro 1955 samloke) estis oficiro de la aŭstralia aerarmeo. Per 29 forpafoj li estis la plej sukcesa militpiloto de la reĝa aŭstralia aerarmeo dum la unua mondmilito. Ĝi fine atingis la rangon de brigada generalo.

Cobby kreskis en Melbourne kaj estis dungito de banko, kiam komenciĝis la milito. Ĝis 1916 lia dunginto malhelpis, ke li devis militservi. Post fino de sia flugtrejnado li servis je la okcidenta fronto en la aŭstralia fluganta korpo.

Kiel festita nacia heroo Cobby transiris al la novfondita reĝa aŭstralia aerarmeo (RAAF) kaj ricevis la gradon de trupkomodoro en la jaro 1921. En 1936 li forlasis la aerarmeon por labori ĉe la aŭstralia flugosekurburoo, sed reiris al la armeo post estiĝo de la dua mondmilito.

Cecil Beaton

Siro Cecil Walter Hardy Beaton OBI (14a de Januaro 1904 – 18a de januaro 1980) estis angla fotisto de modo, portretoj kaj milito, taglibristo, pentristo, dezajnisto de interno kaj ricevinto de Oskar-premio pro scenaranĝaĵo kaj kostumo-desegnisto por kino kaj teatro.

El 1930 ĝis 1945, Beaton luis Ashcombe House en Wiltshire, Anglio, kie li jam portretis multajn gravulojn. En 1947, li aĉetis Reddish House, kun grandaj ĝardenoj, oriente de Broad Chalke. Tie li transformiĝis la internon, aldonante ĉambrojn en la orienta flanko, kaj alsonante plibonigojn. Greta Garbo estis foja vizitanto. Li restis en tiu domo ĝis sia morto en 1980 kaj estis entombigita en la kirkokorto.

Dennis Gabor

Dennis GÁBOR, laŭ la hungara skribmaniero GÁBOR Dénes (naskiĝis la 5-an de junio 1900, mortis la 9-an de februaro 1979 en Londono) estis hungardevena brita fizikisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1964).

Diana Rigg

Diana Elizabeth Rigg DBE (naskiĝis la 20-a de julio 1938) estas brita aktorino. Rigg rolis kiel Emma Peel en la televidserio La venĝantoj (1965-68). Ŝi rolis kiel Helena en Midsummer Night's Dream (Mezsomera noktsonĝo) kaj Arlene Marshall en Evil under the Sun (Malbono sub la suno). Ŝi ankaŭ ludis rolojn en teatroj.

Rigg naskiĝis en Doncaster, Jorkŝiro kaj la Humbero, Anglio. Rigg fariĝis Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Commander" aŭ CBE) en 1988. Ŝi fariĝis Damo Komandoro en la Ordeno de la Brita Imperio (angle "Dame Commander" aŭ DBE) en 1994.

Douglas Gracey

Generalo Siro Douglas David Gracey, OBI, (3a de septembro 1894 – 5a de junio 1964) estis oficiro de la Brit-Hindia Armeo kiu luktis kaj en la Unua kaj en la Dua mondmilitoj. Li luktis ankaŭ en Franca Hindoĉinio kaj estis dua Ĉefkomandanto de la Pakistana Armeo. Gracey tenis tiun postenon el la 11a de februaro 1948 ĝis sia retiriĝo la 16an de januaro 1951. Naskiĝinta el anglaj gepatroj kiuj loĝis en Hindio, li estis edukita en anglaj lernejoj antaŭ reveni al Hindio por servi en la militistaro tie.

Edward Victor Appleton

Siro Edward Victor APPLETON (6-an de septembro 1892, Bradford, Yorkshire, Anglio – 21-an de aprilo 1965, Edinburgo) ricevis en 1947 Nobel-premio pri fiziko pro malkovro de la t.n. Appleton-tavolo de la jonosfero. Tiu tavolo grandparte repuŝas la radioondojn, tiel ĝi estas uzebla en la telekomunikado. La aliaj tavoloj de la jonosfero nur parte repuŝas la ondojn – depende de la temperaturo kaj tagperiodo.

Appleton studis en Kembriĝo, en la St. John's College, laboris ekde 1920 en la Laboratorio Cavendish, ekde 1924 en la Londona Universitato, en la King's College, en la katedralo de Wheatstone iĝis instruisto pri fiziko. Li atingis internacian reputacion per esploroj pri disvastiĝo de la elektromagnetaj ondoj kaj pri specifeco de la jonosfero. Li prezentis, ke tiuj mallongaj ondoj, kiuj penetras la suban tavolon de la jonosfero, respeguliĝas de la supra tavolo (oni nomumas tion Appleton-tavolo aŭ F2-tavolo). Tiu malkovro ebligis la longdistancan radiokomunikadon kaj helpis evoluigon de la radaro.

Appleton en 1936 revenis al Kembriĝo kiel profesoro pri la naturfilozofio. Li iĝis en 1939 sekretario de la registara organizo koordinante sciencajn kaj industriajn esplorojn. Li laboris dum la dua mondmilito pri radaro kaj atombombo. Li iĝis en 1941 kavaliero, en 1949 estima rektoro de la Universitato de Edinburgo.

Elizabeth David

Elizabeth DAVID, OBI (naskiĝnomo Elizabeth Gwynne, 26-an de decembro 1913 - 22-an de majo 1992) estis brita kuiristino. En la mezo de la 20-a jarcento ŝi forte influis la revivigon de hejma kuirarto en ŝia naskiĝlando kaj plie kun artikoloj kaj libroj pri eŭropaj kuirartoj kaj tradiciaj britaj pladoj.

Frederick Ashton

Sir Frederick William Mallandaine Ashton, BMO kaj OBI (17a de septembro 1904 - 18a de aŭgusto 1988) estis brita dancisto de baleto kaj koregrafo. Li laboris ankaŭ kiel reĝisoro kaj koreografo en opero, kino kaj revue.

Decidita esti dancisto, spite kontraŭon de sia konvencia mezklasa familio, Ashton estis akceptita kiel disĉiplo de Léonide Massine kaj poste de Marie Rambert. En 1926 Rambert kuraĝigis lin klopodi esti koregrafo, kaj kvankam li plue dancis profesie kaj sukcese, estis kiel koregrafo kiel li famiĝis.

Ashton estis ĉefa koregrafo de Ninette de Valois, el 1935 ĝis ŝia retiriĝo en 1963, en la kompanio konata sinsekve kiel la Vic-Wells Ballet, la Sadler's Wells Ballet kaj la Royal Ballet. He sukcedis de Valois kiel direktoro de kompanio, funkcie ĝis sia propra retiriĝo en 1970.

Ashton estas konsiderita kreinto de specife angla baletĝenro. Inter liaj plej bone konataj verkoj estas Façade (1931), Symphonic Variations (1946), Cinderella (1948), La fille mal gardée (1960), Monotones I kaj II (1965), Enigma Variations (1968) kaj kinbaleto The Tales of Beatrix Potter (1970).

George S. Patton

George Smith PATTON, juna (naskiĝis la 11-an de novembro 1885 en San Gabriel, Kalifornio; mortis la 21-an de decembro 1945 en Heidelberg) estis usona generalo dum la dua mondmilito. Li multe okupiĝis pri tankoj kaj modernigo de la tankaj fortoj de la Usona Terarmeo. Kontraŭkomunisto.

Gerald Scarfe

Gerald SCARFE, naskiĝintala 1-an de junio 1936(nun 1936-06-01) en Londono, estas angla desegnisto kaj karikaturisto, ĉefe konata por sia laboro pri la Pink Floyd-a albumo The wall. Li laboris por la ĵurnaloj Sunday Times kaj New Yorker.

Li estas la edzo de la aktorino Jane Asher, eksa kunulino de Paul McCartney, kiun li edzinigis en 1981.

Harry Holmes

Harry William HOLMES (1896 – 8-an de novembro 1986 en Londono, Britio) la lasta honora prezidanto de UEA. S-ro Holmes elektiĝis kiel vicprezidanto de UEA en 1956, kaj plenumis tiun postenon ĝis 1964. Dufoje dum tiuj jaroj li fariĝis la aganta prezidanto de la Asocio: unue post la morto de prezidanto prof. Canuto en 1960, ĝis la elekto de nova estraro en 1962; poste, kiam prezidanto prof-ro Hideo Yagi mortis en majo 1964. Dum la tiujara 49-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA unuanime elektis lin Honora Prezidanto pro liaj longaj laboroj kaj grandaj meritoj por la Asocio, kaj li restis en ĉi tiu posteno dum dek jaroj. Pro la ŝanĝiĝoj en la Estraro 1974 li rezignis pri la Honora Prezidanteco.

Profesie, Holmes deĵoris dum pluraj jardekoj kiel brita ŝtatoficisto, kaj agnoske al liaj servoj al. la brita ŝtato li ricevis en 1955 la altan honoron de Ordeno de la Brita imperio. Saman sindediĉon kaj fidindecon li montris per siaj dudek jaroj kiel prezidanto de Londona Esperanto-Klubo (1933 – 1952). En ĉi tiu posteno, same kiel en la redaktado de Komuna kantlibro (1947), lin subtenis kunlaborante lia edzino Nora, tiel ke ili ofte parolis pri nia prezidanteco.

La lasta verko de Harry Holmes, Londono vokas (1981), kiel 75-jara historio de la Klubo – de kiu li estis la honora prezidanto –restos ankaŭ taŭga memorigaĵo pri la homo mem: dumviva dediĉita esperantisto.

Ian McKellen

Ian Murray McKELLEN estas brita aktoro naskita la 25-an de majo 1939. Kavaliro en la Ordeno de la Brita Imperio (OBE), li estas rigardata unu el la plej respektindaj aktoroj en Britio pro longa kariero en teatro, kinaj filmoj kaj televidaj filmoj. Li cetere estas aktiva batalanto por la gej-rajtoj.

Li fariĝis monde konata danke al la rolulo Gandalfo en la trilogio La Mastro de l' Ringoj (filmoj)

En 2006 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Ignacy Jan Paderewski

Ignacy Jan PADEREWSKI (n. 18-an de novembro 1860. Kurylovka, Podolia, Rusa Imperio – m. 29-an de junio 1941., New York, Usono) estis pola pianisto, komponisto, kaj grava politikisto, kunkreinto de sendependeco de Pollando. En 1919 estis pola ĉefministro. Ricevinto de la franca Granda Kruco de Honora legio kaj la titolo Granda Kavaliro de la Ordeno de la Brita Imperio.

John Douglas Cockcroft

Li ricevis en 1951 – kun la irlanda Ernest Walton - la Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de ciklotronoj. Cockroft studis en Universitato de Manchester kaj en la kembriĝa St. John's College. Li estis de 1939 ĝis 1946 profesoro pri naturfilozofio en la Kembriĝa Universitato. Li planis en 1932 kun Walton la Cockroft–Walton-generatoron, kaj disigis per perprotona bombardo litiajn jonojn. Tiu aparato iĝis la plej uzebla laboratoria aparato por akcelo de korpuskloj. Ili disigis en postaj esploroj aliajn atomojn kaj disvastigis uzon de la akceliloj en la nukleaj esploroj.

Dum la dua mondmilito, Cockroft estis direktoro de Atomenergia Sekcio de la kanada Nacia Esplora Konsilio (National Research Council). Li iĝis en 1946 direktoro de la angla Atomenergio-esplora Instituto (Harwell, Berkshire). Li iĝis en 1960 estro de la novfondita kembriĝa Churchill College.

Cockroft estis nobeligita en 1948, kaj en 1953 li iĝis komandanto de la Bath-ordeno.

Michael Redgrave

Michael REDGRAVE, OBI (20a de marto 1908 – 21a de marto 1985) estis brita teatra kaj kinarta aktoro, reĝisoro kaj verkisto.

Dufoje (1958 kaj 1963) li estis nomumita plej bonkvalita aktoro en la Premioj Evening Standard kaj 'Aktoro de la Jaro' fare de la Variety Club of Great Britain. Krome li ricevis la gradon de Komandanto de la Ordeno de la Brita Imperio (OBI) en 1952, kaj tiun de kavaliro en 1959.

Redgrave estis edzo de la aktorino Rachel Kempson, kaj iliaj gefiloj — Vanessa Redgrave, Corin Redgrave kaj Lynn Redgrave — kaj nepoj sekvis elstarajn karierojn kiel teatraj kaj kinartaj geaktoroj.

Peter Brook

Peter Stephen Paul Brook (naskiĝis la 21-an de marto 1925 en Londono) – angla teatra, filma kaj opera reĝisoro juddevena, verkisto kaj produktoro.

Sue Ryder

Margaret Susan Ryder, Baroness Ryder of Warsaw (naskiĝis la 3-an de julio 1923 en Leeds, mortis la 2-an de novembro 2000 en Bury St Edmunds en graflando Suffolk en Anglio), konata kiel Sue Ryder – filantropa aktivulino. Dum la dua mondmilito soldatservis en sekreta formiĝo de brita armeo Special Operations Executive (Gvidantaro de Specialaj Operacoj) okupiĝanta pri flankatako kaj apogo de rezista movado en okupata de germanoj Eŭropo. Poste ĝis fino de sia vivo gvidis fonditan de si internacian filantropan fondaĵon de sia nomo.

En aliaj lingvoj

This page is based on a Wikipedia article written by authors (here).
Text is available under the CC BY-SA 3.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.